|
Karaj samideanoj!
Nia retejo "EsperantoUniverse"
estas malfermita projekto. Ĝi havas du direktojn:
La unua - unuigi ĉiujn, kiuj ne
estas indiferentaj al ideo de internacia lingvo
Esperanto. Tio estas necesa por pli rapide en nuntempaj
kondiĉoj trovi la plej kurtan vojon por realigi revon de
la homaro - kompreni kaj helpi unu la alian malgraŭ
lingvaj barieroj.
Pli detale >
La dua - kolekti en ĉi-retejo la
plej gravajn informojn, kiuj estos utilaj por spertaj
esperantistoj kaj komencantoj. Rezulte Vi povos
komplekse konatiĝi kun diversaj scioj en multaj sferoj
de kulturo kaj scienco. Pli
detale >
Vi povas partopreni en ajna direkto de nia komuna
malfermita projekto, proponi kaj gvidi rubrikojn, temojn,
kiuj estas por vi interesaj.
Do, ni provu komenci.
Ekzemple, tiel - uzu subajn retadresojn:
Materialoj por rubrikoj de la
retejo -
materialoj@EsperantoUniverse.com
Proponoj por krei novajn
rubrikojn de la retejo -
proponoj@EsperantoUniverse.com
Se vi deziras pli aktive kunlabori por
sukceso de la projekto -partopreno@EsperantoUniverse.com
Se vi havas originalajn ideojn
-
ideoj@EsperantoUniverse.com
Viaj opinioj, rimarkoj, proponoj
por pli bona funkciado de la projekto -rimarkoj@EsperantoUniverse.com
Ĉu ni devas ankoraŭ atendi 100 jarojn, por ke venu
la tempo, kiam "... La popoloj faros en konsento unu
grandan rondon familian"? Mi persone dezirus dum mia
vivo vidi rezultojn de nia komuna afero. Mi deziras
ĝisvivi tagon, kiam Ĝenerala asembleo de UNO deklaros
Esperanton kiel la lingvon de komunikado.
Ni kune aŭdacu, provu, kreu! Mi kredas ke dank'al
unuigo de komunaj fortoj ni venkos rutinecon,
indiferentecon, burokratecon!
Semjon Vajnblat
Prezidanto de
Odesa urba Esperanto-klubo
"Blanka akacio"
|