|
|
Dolaro, Meksiko kaj centramerikaj "jaguaroj"
merkredo 25a decembro 2002 de
MORO_Braulio
Rekoloniigo nomata "Plano Puebla-Panamo"
de Braulio MORO
Sovaĝaj riveroj fluas ankoraŭ piede de
la Guerrero-montaro, en Meksiko, kie la birdokanto,
restinte libera, plenigas de espero la loĝantarojn
ĉiutempe subprematajn. [1] De tiuj ribelaj teroj de la
frijol (fazeolo) kaj de la tortilla (maiz-galetoj), la
Indiĝena Popola Konsilio Ricardo Flores Magon, la 13-an
de novembro 2001, lanĉis la krion : "Tiu malbona
registaro havas planon nomitan Puebla-Panamo, por ke la
riĉuloj de la mondo fariĝu ankoraŭ pli riĉaj ; ili
planas trairi niajn terojn kaj meti finon al niaj
kuracaj plantoj, al la animaloj de niaj arbaroj, semante
eŭkaliptojn kiuj suĉos la tutan vitaminon de la
patrin-tero."
La ekzisto de la Plano Puebla-Panamo
(PPP) estis jam publikigita kelkajn monatojn antaŭe, la
12-an de februaro 2001, de la prezidanto Vicente Fox.
Ĉar temas pri ŝajna loka respondeculo de Usono, li
lanĉis ĝin oficiale la 26-an kaj 27-an de junio 2002 dum
kunveno kun la centramerikaj prezidantoj kaj oficistoj
de la Monda Banko. Tiu plano, kiu baziĝas sur investoj
supozeble de 10 ĝis 12 miliardoj da dolaroj (eĉ 25
miliardoj), estas prezentita kiel "projekto de
daŭrigebla kaj integra disvolviĝo" [2] destinita al zono
entenanta naŭ meksikajn ŝtatojn (Puebla, Campeche,
Guerrero, Oaxaca, Tabasco, Veracruz, Quintana Roo,
Yucatán kaj Chiapas) kaj sep regnojn de centra Ameriko
(Belizo, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, Kostariko kaj
Panamo). Entute 65 milionoj da loĝantoj (28 milionoj da
meksikanoj kaj 37 milionoj da centramerikanoj), de kiuj
78 % vivas en malriĉeco (60 % en ekstrema malriĉeco).
Samrange kun la "modernigo de la metodoj
de produktado kaj de konsumado", "seka kanalo" (fasko de
aŭtoŝoseoj kaj de fervojoj) 288 kilometrojn longa tra la
istmo de Tehuantepec (de la Golfo de Meksiko ĝis la
Pacifika ozeano), oleoduktoj kaj gasoduktoj, ŝoseoj,
havenoj, flughavenoj, 25 hidroelektraj baraĵoj, sistemo
de elektra integriĝo kaj konstruadon de muntadofabrikoj
(maquiladoras) devas venigi la ŝanĝon ebliganta al la
zono "valorigi sian potencialon kaj siajn apartaĵojn por
fariĝi disvolviĝ-poluso de « monda klaso »". [3] Kaj
eligi la loĝantarojn el sia marĝeneco.
Tamen, en Chiapas, kelkajn tagojn post
la oficiala prezentado de tiu granda intenco,
subkomandanto Marcos, unu el al gvidantoj de la
Zapatista Armeo de Nacia Liberigo (EZLN), reagis siavice
: "Ni volas la indiĝenan aŭtonomion kaj ni havos ĝin. Ni
ne permesos plu ian ajn projekton nek planon kiu ignoras
niajn volojn ; nek la Plano Puebla-Panamo, nek la granda
projekto transoceana, nek ion ajn kiu signifas la vendon
aŭ detruon de la Domo de la Indianoj kiu, ne forgesu,
estas parto de la Domo de ĉiuj meksikanoj" [4]. Kiel
eĥo, deko da organizoj renkontiĝis, post tio, en
Tapachula (Chiapas, marto 2001), en Xelajú (Gvatemalo,
novembro 2001) kaj en Managvo (Nikaragvo, julio 2002) -
por citi nur la plej gravajn renkontiĝojn -, por
kontraŭi tiun planon.
Ke la homoj reĵetas projekton kiu provas
"eligi [ilin] el la malriĉeco", povas ŝajni surprize. Ĉu
tiu mizero ne estis unu el la kialoj de la zapatista
ribelo de januaro 1994 ? Ĉu ĝi ne estas unu el la
kialoj, miloble denuncita, de la konfliktoj kiuj, dum la
tuta 20-a jarcento, kaj aparte dum ties lastaj tri
jardekoj, ensangigis Salvadoron, Nikaragvon kaj
Gvatemalon ? Por kompreni la milojn da personoj
mobiliziĝintajn ekde baldaŭ du jaroj kontraŭ la Plano
Puebla-Panamo (PPP), necesas memori ke, ekde la projekto
de Alianco por la Progreso disvolvita de Usono komence
de la 1960-aj jaroj, dekoj da oficialaj planoj pretendis
solvi la plagon de la subevoluo. Malgraŭ tio, la nombro
de malriĉuloj ne ĉesis plialtiĝi, en tiu regiono same
kiel en la resto de Latinameriko. Krome, la PPP
enskribiĝas "en la kadron de la traktatoj pri libera
komerco serĉante nur (...) fortigi la kapitalisman
ekonomion sen ajna sociala aŭ ekologia konsidero" [5].
Tiu regiono konstituas unuarangan
intereson, pro ĝia strategia situo kaj siaj resursoj :
du oceanoj, longaj marbordoj, granda varieco de la
grundoj, vastaj arbaroj, riĉa biodiverseco, enorme da
akvo, tavoloj de mineraloj kaj de hidrokarbonoj.
La nura meksika parto de la PPP entenas
65 % de la naftaj rezervoj de la lando (mondskale naŭa
produktanto) kaj liveras 94 % de la nuna produktaĵo kaj
54 % de tiu de gaso. Tiu regiono prezentas do plej
gravan intereson por Vaŝingtono, kiu ne ĉesas prediki la
energian integradon de Meksiko kaj antaŭvidis altigi
siajn naftimportadojn dum la venontaj jaroj. Ĝi
najbaras, sude de Panamo, kun Venezuelo kaj Kolombio,
kiujn oleduktoj kaj gasoduktoj povus interkonekti, tra
centra Ameriko kaj Meksiko, kun Usono.
La istmo ne estas inter la precipaj
regionoj de naftoproduktado, sed la gvatemala registaro
malfermis, ekde decembro 1996, siajn pruvitajn rezervojn
da 526 milionoj da bareloj (certaj taksadoj parolad pri
1 400 milionoj), precipe en la arbaroj de Petén, al
eksterlandaj investantoj. [6] Oni elvokas ankaŭ
kuŝejojn, ankoraŭ ne esploritajn, ĉe la atlantika (en la
Moskitia) kaj pacifika marbordoj de Nikaragvo ; kaj la
konfirmitan kuŝejon en Honduro (same en la Moskitia).
Pro la superekspluatado profite al la
agrokomerco, la planedvasta rariĝo de akvo fariĝis grava
problemo. [7] Nu, pro sia tropika situo inter Atlantiko
kaj Pacifiko, la centramerikaj landoj kaj la ŝtatoj
Tabasco, Campeche kaj Chiapas en Meksiko havas
konsiderindan pluvokvanton.
Fine, en la interno de la 1 023 000
kvadratkilometroj de la zono de la plano, oni trovas
milojn da animalaj specioj (mamulojn, reptilojn,
amfibiojn, birdojn), sed precipe pli ol 16 000 variaĵojn
de plantoj kaj arbaraj specioj, kaj tre riĉan diversecon
de biogenetikaj resursoj. Same kiel gravan rezervon de
manlaboristaro dispremita de malriĉeco.
Fakte, la PPP preparas la vojon al la
Zono de Libera Interŝanĝo de la Amerikoj (ZLIA, hispane
ALCA), kiu, laŭ instigo de Usono, devos "integri" en
unusolan merkaton ĉiujn landojn de la kontinento
(escepte de Kubo) ekde 2005. Se la prezidanto Vicente
Fox atribuis al si la patrecon de tio, multaj fontoj
montras ke ĝi estis konceptita aliloke. La profesoro pri
ekonomiko Andrés Barreda de la universitato de
Meksikurbo (UNAM), identigis multajn dokumentojn kaj
projektojn ellaboritajn en Centra Ameriko aŭ Meksiko,
sed ankaŭ de la usonaj think tanks servintaj al ilia
ellaborado. [8]
Ekde 1993, la Mezamerika Biologia
Koridoro (MBK), sub preteksto krei naturan rezervon
liganta tridek ekosistemojn, de Chiapas ĝis Panamo,
servis por registri la biogenetikajn resursojn de la
regiono por ilia industria ekspluatado ; aŭ krome la
projekto Maja Mondo : sub verniso de kultura kaj
ekologia protektado, ĝi enhavas kun merkatlogiko -
genetikajn bankojn, ekspluatadon de ekzotaj plantoj,
plantejojn, turismon, ktp. - la uzadon de la arbaro. En
la sama logiko, la Nacia Plano de Urba Disvolvigo
1995-2000 de la meksika prezidanto Ernesto Zedillo
antaŭis ilin je kelkaj jaroj.
Ĉiu de tiuj tekstoj aŭ programoj
progresigis diversajn proponojn poste reprenitajn en la
PPP, kiel la privatigon de la biogenetikaj resursoj, la
zonojn por instali maquiladoras aŭ la hidroelektrajn
projektojn. Cetere, la Monda Banko, la IBD [9] aŭ
organizoj kiaj la International Cooperative Biodiversity
Group (IGBG), usona konsorcio kreita en 1992 por fari
esplorojn pri la biodiverseco, financas plurajn el tiuj
programoj. IGBG postulas la partoprenon de privataj
entreprenoj en la projektoj kiujn ĝi komanditas, kaj
partoprenigas en siaj laboroj la farmacian industrion
kun la celo realigi la patentigon de la vivaĵo. [10]
Plia organizo konata pro sia volo
realigi la privatigon de la naturaj resursoj, la
Conservation International, agas tre oportune en la
Integra Rezervo de Biosfero de la Montes Azeles en
Chiapas ([13]v. la sampaĝan tekston pri tio). Financata,
inter alie, de United Airlines, Walt Disney, McDonald’s,
Exxon, Ford Motor Co, ĝi aliĝis al la Neregistaraj
Organizoj - kiel la World Wild Fund (WWF) - sur kiuj
apogas sin la meksika registaro en sia kampanjo, kiun ĝi
faras ekde du jaroj, por elpeli la loĝantojn de la
indianaj komunumoj vivantaj en la rezervo - pretekstante
ilian respondecon pri la tre dubindaj arbar-incendioj.
Fakte, la zono estas preferata tereno por la
bioprospektivo, ekoturismaj projektoj, ekspluatado de
dolĉakvaj fontoj, uranio, ligno, sovaĝaj bestoj, kaj
ankaŭ, jam de longa tempo, loko de naftoprospektado.
Ĝiaj komunumoj suferas jam dum jaroj perfortojn de
militistoj, policistoj kaj paramilitistoj, sed, en sia
plejmulto, ne volas foriri, malgraŭ la perfortaj premoj.
Pli ol 14 milionoj da indianoj,
apartenantaj al 68 etnaj grupoj, riĉaj je siaj lingvoj,
kulturoj, tradicioj kaj praaj scioj, loĝas en la
teritorio inter la altaĵoj de la ŝtato Puebla, en la
centro de Meksiko, kaj la Istmo de Panamo. Nu, spite al
la oficialaj deklaroj pri la "multkutureco kaj riĉeco de
tradicioj de la etnoj", tiuj loĝantaroj reĵetas
kategorie "tiun planon de sovaĝa koloniigo kiu detruos
nian teron, familian agrikulturon, la biodiversecon kaj
la naturajn resursojn". Tiu tipo de disvolviĝo havas
nenion por fari kun tiu kiun ili aspiras. Ili ne volas
vidi siajn terojn okupitaj de vastaj monokulturoj de
eŭkalipto (detruaj por la medio) kaj de afrika palmo, de
genetike manipulitaj plantoj por eksportado, evoluigitaj
spite al la nutraĵa sekureco de la lando, kaj rifuzas la
privatigon de tiuj teroj, "necesan" por konstruo de
interoceanaj vojoj kaj "nepran" por sekurigi la
investantojn.
La projektego de kanalo - la precipa de
tiuj vojoj - devas trairi la istmon de Tehuantepec, plej
mallonga vojo inter la sudo de Meksiko kaj la sudoriento
de Usono, kaj fariĝi usona komerca poluso kun Azio. Sed
ankaŭ Nikaragvo estas en la vico de la regiona konkurso
al infrastrukturaj projektoj servontaj kiel geostrategia
anstataŭigo, ĉar la panama kanalo baldaŭ atingos la
limon de sia kapacito.
Memkomprenebe, por atingi siajn celojn,
kiuj baziĝas pli sur la amasa eltirado de energio kaj de
resursoj ol sur disvolviĝo, la PPP devas transloĝigi la
kamparanojn de la teroj avidataj de la transnaciaj
entreprenoj. La koridoroj (corredores) de maquiladores
havas la taskon altiri tiujn nekvalifikitajn
laborfortojn kiuj, interŝanĝe de mizera salajro, devos
urbaniĝi. Kvar mil da tiuj muntadofabrikoj estas jam
instalitaj en Meksiko (la granda plejmulto proksime de
la usona landlimo). Ili abundas ankaŭ en centra Ameriko.
En Meksiko, s-rino Rocio Ruiz, subsekretario taskita pri
interna komerco ĉe la ministerio pri ekonomio, konfirmas
cinike kial tiuj maquiladoras devas estonte instaliĝi en
Oaxaca, en Chiapas kaj ĝenerale en la sudoriento : "En
la nordo, oni pagas inter duoble kaj trioble da minimuma
salajro ; pro tio, ni ne estas plu konkurencivaj por
tiaj entreprenoj." Vidpunkto dividita de s-ro Jorge
Espina, gvidanto de la Konfederacio de la Dungantoj de
Meksiko (Coparmex), por kiu "la estonto [de la
maquiladoras] estas en la sudoriento : tio solvos la
politikan problemon de la regiono kaj krome, la
laborforto tie estas tre malmultekosta." [11]
Celante profitigi la entreprenojn de la
eblecoj jam enskribitaj en la Akordo pri Libera
Interŝanĝo de Nordameriko (Alena [12]) - abunda
laborforto, senimpostigoj kaj sekureco por la investanto
- la parto maquiladoras de la PPP celas ankaŭ bremsi la
homajn fluojn kaj fortigi la rolon de Meksiko kiel bufra
zono de elmigrado al Usono. Inter 1995 kaj 2000, dum pli
ol 3 milionoj da meksikanoj devis elmigri al la granda
lando de la Nordo por serĉi laboron, Meksiko elpelis pli
700 000 centramerikajn "senpaperulojn" kiuj serĉis
surloke eblecon transvivi aŭ transiti tra ĝia teritorio.
[13]
Dum la prezentado de la PPP, s-ro
Vicente Fox substrekis ke ĝi estas "alvoko por unuigi la
klopodojn favore al ordigita kaj daŭrigebla kreskado,
kiu respektas la legitimajn formojn de organizo de la
indianaj komunumoj". Tamen, antaŭenigi tiun projekton
nepre implicis senvalidigi la enhavon de la leĝo pri la
indiĝenaj rajtoj kaj kulturo, rezulto de la Akordoj de
San Andrés subskribitaj la 16-an de februaro 1996 inter
la EZLN kaj la Komisio de Konkordo kaj de Pacigo
(Cocopa) starigita de la registaro por trovi solvon al
la konflikto de Chiapas. En tiuj akordoj, la teritorio
estis eksplicite agnoskita, same kiel la kolektiva
dispono de la naturresursoj (escepte de la tiel nomataj
strategiaj resursoj : minoj, nafto, ktp.) ; juraj
mekanismoj ebligis efektivigi la aŭtonomion. Ekde la
29-a de novembro 1996, la prezidanto Zedillo rifuzis
parafi la tekston, argumentante ke ĝi povas kompromiti
la nacian suverenecon kaj endanĝerigas "balkanizi"
Meksikon. Ĝi estis antaŭ ĉio obstaklo por la realigo de
ekonomia logiko kiu antaŭprezentis la PPP.
En decembro 2000, leĝprojekto pri la
indiĝenaj rajtoj kaj kulturo estis prezentita de la
prezidanto Fox. Post la marŝo de la zapatistoj al
Meksikurbo [14] de la 25-a de februaro ĝis la 11-a de
marto 2001, la Kongreso aprobis konstitucian reformon,
sed forigante la esencan parton de la originala teksto.
Fine oficialigita en aŭgusto 2001, sed reĵetita de la
EZLN, ĝi ne ebligis pace solvi la "militon de malalta
intenso" kiu daŭras baldaŭ naŭ jarojn. Al ĵurnalisto kiu
demandis al s-ro Fox : "Ĉu la konflikto de Chiapas kaj
la zapatistoj fariĝos centramerika problemo pro la
realigo de la PPP ?" li respondis : "Ne, la zapatista
demando ne estas plu problemo por Meksiko. Fakte, ne
ekzistas konflikto, ni vivas en sankta paco. Ne temas
pri doni pli da spaco aŭ da povo al la zapatistoj." [15]
Do, la PPP povus realiĝi ĝuste per la
neado de la rajtoj de la indianoj. Tion atestas la
projekto de la ministro pri agrar-reformo, s-rino Maria
Teresa Herrera, kiam ŝi antaŭvidas "procezon de «
malenkorpigo » de la komunumaj kaj komunuzaj teroj, tio
signifas la dispartigon kaj privatigon de la teroj" [16]
por garantii la kontraktojn kun la investintoj.
Evidentas ke la plano rompos la kolektivajn tradiciojn
de solidareco inter komunumoj.
Pli sude, la PPP prezentas tute saman
minacon : laŭ la modelo de la aziaj tigroŝtatoj, la
registaroj fariĝis pioniroj por transformi siajn landojn
en centramerikajn "jaguarojn". En sia novliberala
logiko, la plano neniel garantias la daŭrigon de
publikaj servoj (akvo, sano, transporto, elektro, socia
sekureco, edukado, kulturo, aŭdvidaj servoj, loĝado...)
; nek la respekton de la principo de antaŭzorgo (rilate
la produktadon de genetike modifitaj organismoj) ; nek
la agnoskon de kaj rajton pri vivtenada agrikulturo ;
nek la kreadon de dece salajrataj dungoj, male al la
modelo ofertata de la maquiladoras. Neniukaze ĝi
antaŭvidas koncertiĝon kun la koncernataj loĝantaroj.
Kamparanaj organizoj, etproduktistoj de
kafo aparte tuŝitaj de la kurzofaloj kaj de la terposeda
koncentriĝo, decidis fari Renkontiĝon de la Centramerika
Kamparano por postuli novan agrarreformon, la agnoskon
de iliaj teroj, la rajton je libera cirkulado de la
laboristoj kaj decan salajron. La 12-an de oktobro 2002,
kadre de agadoj kunordigitaj de la Kontinenta Socia
Alianco [17]], oni organizis mobiliziĝojn de Usono (en
dudek urboj, inter ili Vaŝingtono kaj Bostono) ĝis
Panamo. En Salvadoro, preskaŭ ĉiuj grandaj ŝoseaj aksoj
estis blokitaj. En praktike la sama momento, gvatemalaj
aktivuloj sukcesis unuan baton al la PPP suspendigante
la konstruadon de du ŝoseoj, antaŭviditaj en la kadro de
tiu plano, sed ekologie danĝeraj.
"Kio estas proponita", asertas Andrés
Barreda, "estas la subordigo de la konstruado de la
nacia industrio [meksika] sub la necesojn de la usona
industrio ; oferi la produktadon de grenoj lasante la
evoluigon de la agrikulturo kaj de bredado al Usono ;
kaj cedante al ĝi la arbarojn de la sudoriento, organizi
la naciajn infrastrukturojn laŭ la konsumbezonoj de
Usono" [18]. Por tiu mondregiono, kune kun la militista
parto de la Kolombia Plano, tiu similas forte al
rekoloniigo...
Tradukita de: Vilhelmo Lutermano el la franca
____________________________________________________
[1] Vd Maurice Lemoine : "Nouvelles
guérillas dans le Guerrero mexicain" [Novaj geriloj en
la meksika Guerrero], Le Monde diplomatique, novembro
1998.
[2] Pri la Plano Puebla Panamo, konsultu
la retpaĝon :.
[3] Samloke.
[4] La Jornada, Meksikurbo, 15-an de
februaro 2001. Vd ankaŭ : Ignacio Ramonet : "Marcos, la
dignité rebelle" [Marcos, la ribela digno], Galilée,
Parizo, 2001, p. 52-57.
[5] Ilena Valenzuela : "El Plan
Puebla-Panamá para las comunidades de Guatemala :
Destrucción y depenencia o la oportunidad de construir
un futuro nuevo ?", Ciudad Guatemala, aŭgusto 2002.
[6] Centro de investigaciones economicas
y politicas de acción comunitaria (Ciepac) : "Petroleo,
gas y Plan Puebla-Panamá", Chiapas al día, n-ro 320, San
Cristobal de las Casas, Meksiko, 29-an de oktobro 2002.
[7] Vd "La ruée vers l’eau" [La disputo
pri akvo], Manière de voir, n-ro 65, septembro-oktobro
2002.
[8] Vd "Los peligros del Plan Puebla
Panamá", en Mesoamérica los ríos profundos, eldonisto ?,
Meksikurbo, 2001.
[9] IBD (Internacia Banko pri Disvolvigo),
en la franclingva originalo : BID (supozeble la "Banque
Internationale de Développement" -vl.
[10] Vd Joaquín Giménez Héau : "ICBG,
laboratorio global o negocio redondo", Chiapas n-ro 12,
Meksikurbo.
[11] Milenio, Meksikurbo, 12-an de
oktobro 2001 kaj 1-an de marto 2002.
[12] La Alena grupigas Kanadon, Usonon
kaj Meksikon.
[13] Laŭ takso de la Center for
Immigration Studies (CIS) de Vaŝingtono, inter 400 000
kaj 700 000 meksikanoj ĉiujare daŭre transiros
kontraŭleĝe la limon, ĝis 2030.
[14] Vd Ignacio Ramonet : "Marcos marche
sur Mexico" [Marcos marŝas al Meksikurbo], Le Monde
diplomatique, marto 2001.
[15] La Prensa Gráfica, San-Salvadoro (Salvadoro),
15-an de junio 2001.
[16] El Economista, Meksikurbo, 14-an de
septembro 2001.
[17] [->www.asc-hsa.org
[18] La Jornada, Meksikurbo, 21-an de
junio 2001.
http://eo.mondediplo.com
|
|
|
|
 |
Abonu novajojn de la retejo
|
|
 |
|
|
|