|
KELI
Kristana Esperantista Ligo
Internacia (KELI)
KELI estis fondita en 1911 dum la
Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno. En ĝi
ariĝas kristanoj diverstendencaj, ĉefe el eklezioj de la
reformacio. Ĝia monata organo, DIA REGNO,
ekaperis jam pli frue, en 1908, kiam Paul Hübner estis
certa, ke kvin personoj pagos abonon. Nun ĝi servas kiel
ligilo inter membroj kaj interesatoj en 48 landoj kaj el
multaj konfesioj, de adventistoj kaj kvakeroj ĝis
luteranoj, kalvinanoj, anglikanoj kaj ortodoksuloj.
Grava estis de la komenco la havigo de baza
literaturo. En 1912 aperis la Nova Testamento kaj en
1926 la Biblio kun la Malnova Testamento tradukita de
Zamenhof - ne private, sed en la Brita kaj Alilanda
Biblia Societo. Tiel ĝi estas daŭre havebla en ĉiu
Biblio-vendejo tra la tuta mondo. De 1971 KELI posedas
oficialan himnaron "Adoru Kantante" kun 262
kantoj plejparte klasikaj, el multaj landoj kaj lingvoj,
kun kvarpartaj muziknotoj - bela libro profesie farita.
Lastatempe, en konferencoj multe uziĝas kantokolekto
aspekte pli modesta, "Tero kaj Ĉielo Kantu" kun
161 numeroj, tamen prefere modernaj.
Post la milito KELI komencis organizi ĉiujaran
kongreson, kun bona zorge ellaborita programo el laboro,
studo, distro, konatiĝo kun la kongresa lando kaj
kontaktoj al la lokaj eklezioj. Pli kaj pli, pro bona
kontakto al IKUE, la Rom-Katolika Esperanto-unuiĝo, la
jaraj kongresoj okazas komune, do ekumene, unuafoje en
1968 en Limburg/Lahn. Ili allogas inter 90 kaj 200
homojn, ne nepre membrojn de IKUE aŭ KELI:
Okaze de Universalaj Kongresoj, IKUE kaj KELI
klopodas oferti Diservojn, se eble ekumene. Ofte ili
estas inter la plej amase vizitataj programeroj de la
kongresa semajno.
KELI de la komenco subtenis la porblindulan
agadon de la nederlandano Jacques Tuinder, konata sub la
siglo Agado E 3, aŭ nun
E-vid-ente. Nuntempe la helpo koncentriĝas al
Albanio, sed ne forgesas aliajn fokusojn de mizero pro
malbona vidkapablo.
La tasko de KELI montras en du direktojn:
informi pri Esperanto inter eklezioj aŭ kristanaj grupoj,
kaj informi pri kristanismo en Esperantujo.
La germana landa sekcio de KELI nomiĝas
Oekumenische Esperanto-Liga e.V. Sekretario estaa Hella
Lanka, Grünewaldstr. 2, D-22607 Hamburg
(tel.+49-(0)4089-2407).
Ökumenisches Esperanto-Forum aperas
trimonate en germana lingvo por informi pri la
evangelio per Esperanto kaj evoluoj en la rilatoj
inter Eklezioj kaj Esperanto. Ĝin redaktas A.
Burkhardt (luterana). Ĝin produktas Bernhard
Eichkorn, katolika; ĝin distribuas Endel Ojasild en
Tallinn, Estonio. Oni senpage sendas ĝin al
petantoj. Ĝin financas ekskluzive donacoj
libervolaj.
Por pli aktulaj informoj, vizitu la TTT-ejon de
KELI:
http://www.chez.com/keli/
|