|
IKUE
Konciza
historio pri la origino de IKUE
Tuj post la apero de la unuaj lernolibroj kaj
vortaroj de Zamenhof kelkaj kleraj katolikoj en Rusujo
interesiĝis pri la nova lingvo, inter aliaj la episkopo
Zerr en Saratov kaj prelato A. Dombrowski en Kaunas. En
Francujo Louis de Beaufront, fervora katoliko, direktis
sian atenton, krom al la ĝenerala propagando, ankaŭ al
la disvastigo de Esperanto inter la katolikoj, kaj
verkis la unuan Esperantan preĝareton, prezentitan en
1906 al Papo Pio la 10a.
Sed la iniciatinto de katolika E-movado estis
pastro Emile Peltier, kiu en 1903 komencis la eldonon de
internacia revuo Espero Katolika. En Boulogne sur Mer
(1905) okazis la unua kunveno de katolikaj Esperantistoj
kaj la unua Esperantista Diservo, dum kiu, oni tamen ne
povis prediki esperantlingve, ĉar mankis permeso. Ankaŭ
Zamenhof ĉeestis tiun Diservon. La sekvan jaron en
Ĝenevo Peltier ricevis la permeson prediki. En la samaj
tagoj atingis lin la Apostola beno de Papo Pio la 10a.
Laŭ la deziro de multaj Esperantistoj tiu ĉi letero
estis legata de la prezidanto de la Universala Kongreso,
la protestanta pastoro Schneeberger; la legado estis
salutata per unuanimaj longaj aplaŭdoj, ĉar tiu fakto
estis tre grava por la propagando de Esperanto.
En 1909 dum la UK en Barcelona la katolikoj
okazigis diversajn kunvenojn, kaj tie oni decidis
okazigi la unuan Kongreson de Katolikaj Esperantistoj en
Parizo, en 1910. Dum tiu kongreso IKUE estis fondata.
Pli detalaj informoj troviĝas en la libro "Esperanto
- la nova latino" ĉe
http://home.t-online.de/home/Ulrich.Matthias/latina.htm
http://www.ikue.org/index.html
|