|
Breĉalov D.
Antaŭparolo
La vorto homarano signifas "membro
de tuthomara familio". Homarano oni povas nomi ĉiun ajn
homon. Tamen, la kreinto de nia lingvo donis al ĝi pli
altan sencon: antaŭ ĉio homarano estas homo konscianta
sian apartenon al la tuta homaro, ne nur al sia familio,
nacio aŭ eklezio. Tiu estas la homo de vastigita konscio.
La pola kuracisto Ludoviko Zamenhof
revis ne nur pri tio, kiel interpacigi diversajn
popolojn per sia neŭtrala lingvo, sed ankaŭ kiel
interpacigi diversajn religiojn, multaj el kiuj ĝis nun
malamikas unu la alian. Kiel rimedo por tiu celo li
proponis regietikan mondkoncepton sub la nomo "Homaranismo",
kiu servu kiel ponto inter religio, simila al esperanto,
kiu estas ponto inter diverslingvaj popoloj. "La
Homaranismo estas celado al pura homeco kaj al absoluta
intergenta justeco kaj egaleco" sendepende de iliaj
gento kaj religio.
Krom Zamenhof en la XX jarcento la ideon de
tutmonda frateco kaj unueco eldiris ankaŭ rusa filizifo
Daniil Andrejev, kiu sian estontan interreligion nomis "Rozo
de Paco".
Kaj plenplene la ideo estas esprimita en Instruo
de Viva Etiko jam kiel unueco de la tuta Universo, de
ĉiuj mondoj paj niveloj de la Estado.
Ne neante ekzitatnajn religiojn tiuj instruoj
celas montri similecon de ilia deveno. Ĉar ĉiuj religioj
devenas el unu la sama fonto, do ĉiuj ili estas egale
veraj kaj neniu el ili povas pretendi je pli granda
vereco, ol la aliaj.
http://homarano.narod.ru/Windows/antau_e.htm
|