|
|
Zamenhof L.
Homaranismo*
*de la vorto "Homarano",
kiu signifas "membro de la ĉiuhoma familio"
Pri la Homaranismo
La artikolo de S-ro Dombrovski en la No 3 de
"Ruslanda Esperantisto" min iom mirigis. Estas tamen
facile rimarki, ke la tuta artikolo estas kaŭzita de
simpla malkompreniĝo.
Mi ne volas nun multe paroli pri la esenco kaj
celoj de la homaranismo, ĉar tio ĉi postulus la
skribadon de multaj kaj grandegaj volumoj, kiuj pli aŭ
malpli frue sendube estos verkitaj de diversaj
homaranoj. La temo estas tiel ampleksa, ke kiom ajn
multe mi parolus, mi ne klarigus eĉ la centonon de tio,
kio devas esti klarigata. Tial mi lasas al aliaj
personoj kaj aliaj tempoj la iom-post-ioman plenan
klarigadon de la homaranismo kaj mi diros nur kelke da
vortoj pri tiuj pure eksteraj malkompreniĝoj, kiuj
kaŭzis la artikolon de s-ro D.
1) Ŝajnas al mi, ke la ĉefa kaŭzo, kiu
malamikigis s-ron D. kontraŭ la homaranismo, estas la
malfeliĉa esprimo "spirita mallumo", kiun li legis en la
dogmo 10. S-ro D. trovis, ke laŭ la opinio de la
homaranoj la religiaj moroj enkondukas en la vivon
"spiritan mallumon", kaj mi tute ne miras, ke tiu ĉi
esprimo faris malagrablan efikon sur s-ron D. Sed se li
estus leginta la dogmojn pli atente, li facile rimarkus,
ke tiu ĉi malfeliĉa esprimo estas ... simpla preseraro!
La homaranoj ne sole ne estas malamikoj de la religiaj
moroj, sed kontraŭe, varmege ilin rekomendas
(kompreneble, ili deziras perfektigi la morojn kaj
purigi ilin de ĉio mensoga kaj hipokrita), ili trovas la
ekzistadon de moroj tre grava kaj ili diras en siaj
dogmoj ke la religiaj moroj havas la celon enporti en la
vivon difinitan programon kaj spiritan varmon; sed en la
rusa teksto de la dogmoj per eraro anstataŭ la vorto
"tjeplotu" (= varmon) estis presita "tjemnotu" (=
mallumon). Kia domaĝo, ke s-ro D. legis nur la rusan
tekston kaj, rimarkante laŭ la senco, ke tie estas tre
videble ia preseraro, ne enrigardis en la apude
starantan tekston Esperantan!
2) Al s-ro D. ŝajnis, ke la homaranoj metas
Hillelon pli alte ol Jesuon Kriston. Ĉar s-ro D. estas
ne sole sincera kaj profunde konvinkita kristano, sed
ankaŭ katolika pastro kaj profesoro de eklezia akademio,
mi tute ne miras, ke tiu ĉi supozata intenco de la
homaranoj faris sur lin malbonan impreson. Sed ... ankaŭ
tie ĉi estas ja simpla eraro, kiu certe neniam povus
veni en la kapon de s-ro D., se li legus la dogmojn pli
atente. La homaranoj ne havas eĉ la plej malgrandan
intencon komparadi reciproke la valoron de diversaj
religioj kaj de iliaj fondintoj; la ideo detronigi
Jesuon Kriston por la kristanoj aŭ Mozeon por la hebreoj
au Mahometon por la mahometanoj k.t.p. kaj surtronigi
anstataŭ ili Hillelon neniam eĉ por unu minuto venis en
la kapon de iu homarano. Sian ĉefan religian principon
la homaranoj nomis "hilelismo" ne por honori pli
Hillelon ol Kriston aŭ Mozeon, sed nur tial, ke la
principo, kiu donis al la homaranoj la eblon krei ponton
inter ĉiuj religioj, estis esprimita (kvankam sen ia
speciala propaganda intenco) ĝuste de Hillel. Se okaze
tiu principo estus esprimita ne de Hillel, sed de ia
tute sensignifa kaj senvalora persono, ni devus nomi
tiun principon per la nomo de tiu persono, kaj tio ĉi
tute ne signifus, ke ni metas tiun personon pli alte ol
ĉiujn grandajn instruistojn de la homaro. Se ni devus
fari tiun honoron al ĉiu eĉ plej senvalora homo, se li
okaze estus aŭtoro de la principo, tiom pli ni ja ne
povas rifuzi tiun chi tute naturan honoron al Hillel,
pri kiu s-ro D. kiel pastro instruita scias ja tre bone,
ke li estis unu el la plej piaj kaj plej estimindaj
religiaj saĝuloj.
Se la homaranoj volus krei ian novan religion,
ili sendube turnus sin ne al Hillel, sed al la diversaj
fondintoj de religioj; sed la homaranoj ne havas eĉ la
plej malgrandan intencon krei ian novan religion, ili
volus nur fari ponton, kiu povus pace ligi inter si
ĉiujn religiojn ekzistantajn kaj poste iom-post-iom
kunfandi ilin reciproke. Ke Kristo revis pri frateco de
la homaro, neniu el ni dubas; sed pri tio sama revis
ankaŭ la fondintoj de aliaj religioj. Se Kristo kaj la
aliaj grandaj instruintoj de la homaro nun vivus kune,
ili certe facile interkonsentus inter si, ili certe la
"efektivajn postulojn de Dio" metus pli alten ol ĉiujn
diferencajn formaĵojn, kaj ni havus nun ne multajn
religiojn, sed unu ĉiuhoman religion. Sed la fondintoj
ja nun ne vivas, restis nur la "religioj", kiuj portas
iliajn nomojn; kvankam ĉiuj ekzistantaj religioj parolas
pri kunfandiĝo de la homaro, ne sole neniu el ili donis
ian rimedon, por tion ĉi atingi, sed kontraŭe, ĉiu el
ili rekte malhelpas tiun ĉi kunfandiĝon: ĉiu el la
religioj ja diras, ke ĝi estas donita tuta de Dio, sekve
tute konsekvence ĉiu religio devas rigardi ĉiujn
alireligiulojn kiel pekantojn kontraŭ la ordonoj de Dio,
kaj la akcepton de iaj aliaj religiaj formoj krom ĝiaj
ĝi devas rigardi kiel krimon kontraŭ Dio. Kiamaniere do
fariĝos la kunfandiĝo de la homaro? S-ro D. respondos
kredeble: "ĉiuj homoj akceptu la religion katolikan, kaj
tiam la homaro kunfandiĝos" ... Sed tiel same diras ja
pri sia religio ankaŭ la kredantoj de ĉiuj aliaj
religioj. Kiel do agi?
La homaranoj havas nenian intencon esploradi la
komparan valoron de ĉiuj religioj, ĉar tio ĉi estus
afero tute sencela. Kiel ajn alte tiu aŭ alia religio
starus, la mondo neniam akceptos ĝin memvole (kaj por
propagando per glavo aŭ per regaj ordonoj pasis jam la
tempo), ĉar ĉe kredantoj tion ĉi malpermesas la blinda
kredo kaj ĉe nekredantoj tion ĉi malpermesas genta aŭ
partia ambicio. Por ke ĉiu homo povu rigardi homon de
alia religio ne kiel "malamikon de Dio" kaj por ke la
homaro povu iam kunfandiĝi, ekzistas nur unu rimedo,
nome la sekvanta: ke la homoj, ne rompante sian gentan
religion kaj ne disputante pri la kompara valoro de la
religioj, akceptu la sekvantan dogmon, kiun ĉiu pensanta
homo povas akcepti kun pura konscienco: "ordono de Dio
mem estas nur tio, kio estas enskribita en la koro de
ĉiu homo kaj kio tial estas komuna al ĉiuj religioj, —
ĉio alia en la religioj estas nur ordonoj de homoj,
sekve sen peko kontraŭ Dio ĉiuj religiaj eksteraĵoj
povas esti malsamaj ĉe diversaj gentoj kaj povas ŝanĝiĝi
kaj kunfandiĝi per reciproka interkonsento de la homoj".
Kiam tiu ĉi dogmo estos akceptita, tiam la eternaj
religiaj muroj inter la homoj falos kaj la kunfandiĝo de
la homaro fariĝos afero plenumebla.
Sed la diritan dogmon, kiu prezentus la tutan
religian fundamenton, la tutan religian esencon de la
homaranismo, ni trovas en formo konforme esprimita nek
ĉe Kristo, nek ĉe Mozeo, nek ĉe iu alia,—ni trovas ĝin
nur ĉe Hillel. Jen kial nia ideo ricevis la nomon
"Hilelismo".
(Hillel diris al unu idolano. "La tuta esenco de nia
religio estas la leĝo: "agu kun aliaj, kiel vi volas, ke
oni agu kun vi; ĉio alia estas nur komentarioj").
Mi parolis tiel multe pri Hillel nur por montri,
ke la homaranoj estis tute pravaj, kiam ili sian ideon
komence nomis "Hilelismo", sed en efektiveco la tuta
argumentado estas superflua, ĉar grava estas ja ne la
nomo, sed la esenco de la afero, kaj cetere nun, por
tuŝi nenies gentan aŭ eklezian ambicion, la homaranoj
jam mem, kiel oni scias, forigis la nomon "hilelismo"
kaj anstataŭigis ĝin per la absolute sengenta,
seneklezia kaj senpersona nomo "homaranismo".
3) S-ro D. diras, ke nia ideo ne estas nova! Se
li iam ekscios la historion de la ideo homaranisma, li
kun miro ekscios, ke en la daŭro de tre multaj jaroj la
iniciatoroj devis malfacile bataladi kun si mem,
konstante serĉadi, esploradi kaj ŝanĝadi, antaŭ ol tra
la multegaj kaj plej diversaj komplikitaj dogmoj, kiujn
instruas la mondo kaj niaj kutimoj, ili venis al tiuj
dogmoj, kiujn instruas la absoluta justeco kaj logiko
kaj kiuj aperas nun al s-ro D. tiel malnovaj kaj
ĉiukonataj! .. Sed tiu ĉi historio ja neniun povas
interesi, kaj tial ni diras sole: jes, ni scias, ke nia
ideo ne estas nova; sed ĝuste tio ĉi estas ja nia forto;
ĝuste tiu fakto, ke pri nia ideo ĉiam revis kaj revas la
plej bonaj homoj en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj lokoj de la
tero, tio ĉi ja devas montri la plej konvinke, ke nia
ideo ne estas arbitre elpensita de iaj apartaj
utopiistoj, ke ĝi estas perfekte bona, absolute necesa,
ke la celado al ĝi estas la devo de ĉiu homo. Vi diras,
ke pri tiu ĉi ideo jam antaŭ ni paroladis ĉiam la veraj
religiuloj, la humanistoj, la framasonoj k.t.p... Jes,
sed la diferenco inter ili kaj ni estas tio, ke ili
parolas kaj revas pri la frateco de la homaro kaj ni
celas ĝin praktike efektivigi; ĉiu vera religiulo,
humanisto aŭ framasono, kiu el la anaro de la parolantoj
kaj revantoj transiras al la anaro de la efektivigantoj,
fariĝas per tio "homarano".
4) "Ili ne malkuraĝis ankaŭ proponi eĉ tute
nekompreneblajn barbarajn terminojn de "Peterburgregno",
de "Varsovilando" — diras s-ro D. Mi konfesas, ke mi ne
komprenas, per kio la diritaj terminoj estas tiel
nekompreneblaj kaj barbaraj, kaj ŝajnas al mi, ke se
s-ro D. sin mem demandos, li devos konfesi, ke la tuta
kulpo de tiuj terminoj konsistas nur en tio, ke ili
estas "novaj" kaj niaj oreloj ankoraŭ ne alkutimiĝis al
ili; sed ĉu ĉio, kio ĝis nun ne estis uzata, estas nepre
barbara? Ni tamen blinde kredu, ke la diritaj terminoj
estas terure barbaraj kaj ilia proponado estis
"nemalkuraĝo" de la flanko de la homaranoj, — kaj ni
demandu: en kio konsistas ilia barbareco? Ĉu en la formo
de la vortoj? tiam ni devas ja memori, ke neniu
malpermesas al la homaranoj anstataŭigi tiujn vortojn
per aliaj, pli agrablaj, se tiaj troviĝos. Ĉu en la
principo de la vortoj, kiu konsistas en tio, ke lando ne
devas porti la nomon de ia gento? Sed s-ro D. ja scias,
ke la nomado de lando per la nomo de ia gento ĉiam
kondukas al tio ke la dirita gento rigardas sin kiel
mastrojn de la lando kaj ĉiujn, kiuj ne apartenas al tiu
gento, ili rigardas kiel fremdulojn, kiuj estas nur
tolerataj, manĝas la panon de tiu gento kaj devas servi
al la interesoj de tiu gento. Ĉu tio ĉi estas justa? Se
mi naskiĝis en tiu ĉi lando, se tie ĉi vivis kaj laboris
miaj gepatroj, se tie ĉi sin trovas la tomboj de miaj
avoj kaj praavoj, se ĉiuj atomoj de mia korpo konsistas
el produktaĵoj de tiu ĉi lando, — ĉu estas juste, ke oni
min nomu fremdulo en mia patrujo, ke oni min nomu homo
sen patrujo nur tial, ke mi konfesas alian religion aŭ
parolas alian lingvon ol la gento, kiu en mia lando
prezentas la plimulton? Ĉu oni povas nei, ke laŭ la
leĝoj de la vera moralo ĉiuj homoj havas egalajn rajtojn
pri la lando de ilia naskiĝo tiel same, kiel ĉiuj
infanoj havas egalajn rajtojn pri sia patrino, kaj ĉia
alia parolado estas barbaraĵo, kiu nin ne indignigas nur
tial, ke ni ne pensas pri tio ĉi?
Se ekzemple iu franco aŭ hispano ne komprenus
la principon de la sengenteco de la tero, mi ne mirus:
ili tiel kutimiĝis vidi ĉirkaŭ si ĉiam nur samgentanojn,
aŭdi nur unu lingvon, ke estus tute pardoneble, se ili
profunde kredus, ke lando kaj lingvo kaj religio estas
identaj; sed kiu loĝas en lando, en kiu kolizioj de
gentoj estas renkontataj sur ĉiu paŝo, tiu ne povas dubi
pri la sole vera principo de la intergenta moralo.
Kaj se ni eĉ ne volas jam pensi pri moralo kaj
justeco absoluta, al kiu ni ankoraŭ ne alkutimiĝis kaj
kiu tial sonas en niaj oreloj nekompreneble kaj barbare,
se ni volas ĉion juĝi nur laŭ niaj kutimoj, tiam ni ja
ankaŭ devas ellabori en ni respondon al la sekvanta
demando: se ĉiu loko de la tero devas aparteni al unu
gento, tiam al kiu gento ĝi devas aparteni? Ĉu al tiu
gento, kiu antaŭe posedis la landon? en tia okazo cent
milionoj da kulturaj amerikanoj estas fremduloj en sia
hejmo, homoj sen patrujo, ĉar ankoraŭ antaŭ kelkaj
jarcentoj iliaj prapatroj loĝis ne en Ameriko. Ĉu al tiu
gento, kiu nun posedas la landon? en tia okazo 20
milionoj da poloj kaj multaj milionoj da aliaj popoloj
estas homoj sen patrujo ĉar ili havas en sia posedo
neniun landon. Ĉu al tiu gento, kiu en la dirita loko
prezentas la plimulton? en tia okazo en ĉiuj gubernioj
de la okcidenta Rusujo ĉiuj urboj (krom Varsovio) devas
aparteni al la hebreoj, kaj ĉiuj nehebreoj devas esti
rigardataj tie kiel fremduloj, kiel homoj sen patrujo.
Kiel do decidi tiun ĉi komplikitan demandon? Ho ve, ĉiu
decidas ĝin nur tiel, kiel estas oportune por li.
Ekzemple, rusaj "patriotoj" diras, ke la tuta "rusa"
regno tute nature devas aparteni nur al la "rusoj"; pola
patrioto diras, ke en "Polujo" ĉiuj devas esti poloj,
sed tiuj samaj poloj indignas, kiam en alia lando oni
postulas, ke ili estu ne-poloj; hebreaj patriotoj diras,
ke en siaj landoj de naskiĝo ili devas esti plenrajtaj
regnanoj kaj tamen en Palestino iam devas mastrumi nur
la hebreoj ... k.t.p. Ĉu ni ne vidas, kiel sensencaj kaj
senmoralaj estas tiuj barbartempaj kaj dumezurilaj
politikaj principoj? Ĉu vi ne vidas, ke ili ne sole
estas krimo kontraŭ la pura moralo, sed ankaŭ konstanta
kaŭzo de neniam finiĝontaj intergentaj konfliktoj? Ĉu vi
ne vidas, ke la sola morale justa kaj praktike paciga
intergenta principo devas esti "plena sendependeco de
ĉiu lando de la religio kaj lingvo de ĝiaj loĝantoj?" Ĉu
vi ne komprenas, ke tiu ĉi principo estas atingebla nur
tiam, kiam malaperos la barbartempa kutimo nomi landon
per la nomo de unu el la gentoj, kiuj en ĝi loĝas?
5) Estas strange, ke la bonega esperantisto s-ro
D., kiu sendube multajn fojojn rebatadis la riproĉon,
kiun la rutinuloj faras kontraŭ la ideo de lingvo
internacia, nun mem faras ĝuste tiun saman blinde
rutinan riproĉon kontraŭ la homaranismo! "La homaranismo
estas kontraŭnacia kaj kontraŭreligia!!" Kia senatenta
supraĵa prijuĝo! La homaranismo, kies unu el la plej
ĉefaj dogmoj estas batalado por la plena rajto de
ekzistado de ĉiuj lingvoj kaj dialektoj, t.e. de ĉiuj
nacioj kaj nacietoj, — la homaranismo, kiu ĉian
englutemecon de nacioj kaj lingvoj fortaj kontraŭ nacioj
kaj lingvoj malfortaj nomas "barbareco", kontraŭ kiu la
batalado estas unu el la ĉefaj celoj de la kreiĝo de la
homaranismo, — tiu homaranismo estas kontraŭnacia! Per
kio la homaranismo batalas kontraŭ la ekzistantaj
lingvoj? Ĝi ja ne sole permesas al ĉiu uzi sian lingvon
aŭ dialekton, sed ĝi eĉ rekte, per speciala kaj klara
dogmo postulas tiun ĉi rajton por ĉiu homo. La
homaranismo ja nur postulas, ke sian lingvon ĉiu uzu nur
por si kaj ne altrudu ĝin al aliaj personoj kaj ke li ne
faru el ĝi "idolon", de kio povus suferi aliaj personoj.
Tiel same kiel regna justeco neniam intencas tuŝi la
sanktecon de la internaj familiaj rilatoj, sed nur
zorgas pri tio, ke la familiaj aferoj restu limigitaj en
domo kaj unu familio ne altrudu siajn dezirojn al aliaj
familioj, tiel same la homaranismo absolute ne intencas
batali kontraŭ la interna vivo de la gentoj, sed ĝi
batalas nur kontraŭ la maljusta regado de unu patruja
gento kontraŭ la aliaj. Kulpigi la homaranismon pri
kontraŭnacieco estas ja ripeti la vortojn de diversaj
"vere rusaj" homoj, kiuj diras, ke konstitucio estas
malamiko de libereco, ĉar ... ĝi malpermesas al unuj
regnanoj libere premadi la aliajn regnanojn!
La homaranismo laŭ la opinio de s-ro D. estas
kontraŭreligia! Kiun la homaranismo detiras de la
religio? Ĉu la homojn blinde kredantajn? sed tiuj ja ne
akceptos la homaranismon. Ĉu la homojn libere
pensantajn? sed tiuj ja de longe defalis de la religio,
kaj la homaranismo, kontraŭe, celas altiri ilin al la
religio! La homaranismo, kiu varbos siajn adeptojn ne
per blinda kredigado, sed per admonado, estas ja
destinita sole nur por homoj libere pensantaj. La
eklezio forigis ilin de la vera Dio, — la homaranismo
ilin rekondukos al Li. La eklezio rakontis al ili pri
diversaj elpensitaj "ordonoj de Dio", pri diversaj
elpensitaj "sanktaj veroj", kaj kiam ilia prudento
kontraŭ tio ĉi ekprotestis, ili devis tute defali de ĉia
religio, kaj multaj el ili sentas sin tre malfeliĉaj.
Ili volas iafoje turni sian koron al la nekonata mistera
Forto de la mondo, sed ili ne povas tion ĉi fari, ĉar la
nomon de Dio abomenigis al ili la falsa eklezia ideo pri
Li; ili volus iri en preĝejon, sed ili ne povas tion ĉi
fari, ĉar ĝi estus hipokritaĵo de ilia flanko; ili volus
legi la Biblion, Evangelion kaj aliajn grandajn kaj
kortrankviligantajn librojn, sed pro la karaktero de
tiuj libroj ili ne povas tion ĉi fari sen hipokriteco;
ili volus partopreni en iaj religiaj moroj, kiuj de la
infanaj jaroj havas por ili multe da ĉarmo, — sed tio ĉi
estus hipokritaĵo; per festoj kaj aliaj eksteraĵoj ili
volus enporti kelkan poezian ĉarmon en la vivon de siaj
infanoj, sed tio ĉi estus hipokritaĵo ... La homaranismo
redonas al ili almenaŭ parte, tion, kion ili perdis. Ĝi
diras al ili: vi povas direkti viajn pensojn al la
Mistera Forto, se vi nur ne parolas pri ĝi en senco
eklezia kaj kontraŭa al via scio kaj konvinkoj; vi povas
legi la grandajn librojn de la instruintoj de la homaro,
se vi nur memoros ĉiam, ke ili estas verkoj ne de Dio,
sed de homoj, kaj se vi memoros, ke paralele kun grandaj
perloj de filozofio kaj etiko tie troviĝas ankaŭ
senvaloraj almiksaĵoj; vi povas partopreni mem kaj
partoprenigi viajn infanojn en diversaj religiaj festoj
kaj moroj, se vi evitos en ili ĉian mensogon kaj
hipokritecon, ĉion, kio estas kontraŭ viaj konvinkoj kaj
kredo, kaj partoprenados en ili simple nur kiel en
tradiciaj moroj de via gento...
Kaj tiu ĉi homaranismo, kiu ne detiras de la
religio la blinde kredantajn, sed kontraŭe,
realproksimigas al la religio tiujn, kiuj perdis ĉian
religion, — tiu ĉi homaranismo estas kontraŭreligia! Ni
volas ne pereigi la religion, sed savi ĝin de la senduba
pereo, al kiu alkondukis ĝin la batalado inter la
prudento kaj eklezio.
Oni devas memori, ke la homaranismo tute ne
volas anstataŭigi la ekzistantajn religiojn kaj templojn
per iaj aliaj, ĝi volas nur krom la ekzistantaj kaj
paralele kun ili fondi ankaŭ festojn, morojn kaj
templojn neŭtrale-homajn. Estas vero, ke iom post iom (eble
post tre longa tempo) la festoj kaj moroj neŭtrale-homaj
paligados kaj elpuŝados la morojn gentajn, kaj la
malaperantaj, ĉiam malpli kaj malpli ŝatataj religioj
cedos iom post iom sian lokon al unu neŭtrale-homa kaj
sincere kaj senhipokrite kredata religio; sed ĉu de tio
ĉi ion perdos la religia ideo?
Vin, s-ro D, pri kiu mi scias, ke vi estas homo
sincere kaj profunde religia, efektive kaj kore sindona
pastro de Dio, — vin mi demandas: se vi povus vin turni
al tiu granda morala Forto, kiun ni nomas "Dio" kaj
demandi Lin, ĉu Li preferas, ke la homoj havu multajn
religiojn kaj tial malamadu sin reciproke kaj ĉiu diru,
ke nur lia religio estas la vera, aŭ ke la homoj aranĝu
inter si ponton, per kiu ĉiuj religioj povos iom post
iom kunfandiĝi en unu religion, kaj ili konstruu
templojn komunajn, en kiuj ili povos frate ellaboradi al
si idealojn kaj morojn komunajn, — kion Dio respondus?
Se vi estas certa, ke Li preferus la unuan, tiam batalu
kontraŭ la homaranismo; sed se vi pensas, ke Li elektus
la duan, tiam ... ne batalu por ni (ĉar mi komprenas, ke
kiel pastro vi ne povas tion ĉi fari, almenaŭ nun), sed
almenaŭ ne batalu kontraŭ ni, ĉar, batalante kontraŭ ni,
vi batalos kontraŭ la volo de Tiu, al kiu vi ĉiam
sincere kaj honeste servis.
Homarano.
http://homarano.narod.ru/Windows/homar_e.htm
|
|
|
|
 |
Abonu novajojn de la retejo
|
|
 |
|
|
|