|
WA NA
Religioj en Ĉinio
Kunekzisto de pluraj religioj
|
La ĉinaj civitanoj povas libere elekti
religion kaj montri sian kredon kaj religiecon.
La ĉinaj religianoj kredas ĉefe je budhismo,
taoismo, islamismo, katolikismo kaj kristanismo.
Budhismo havas historion de 2 mil jaroj en
Ĉinio. Nun en Ĉinio estas 13 mil budhismaj
temploj kun 200 mil bonzoj. |
Taoismo naskiĝis en Ĉinio antaŭ pli ol 1800
jaroj kaj nun en Ĉinio estas 1500 taoismaj temploj kun
25 mil taoistoj.
Islamismo enkondukiĝis en Ĉinion en la 7-a
jarcento kaj nun en Ĉinio estas 18 milionoj da
islamanoj, 30 mil moskeoj kaj 40 mil imamoj.
Katolikismo enkondukiĝis en Ĉinion en la 7-a
jarcento kaj post la Opia Milito en 1840 ĝi disvolviĝis
en Ĉinio rapide. Nun Ĉinio havas 4 milionojn da
katolikoj kaj ĉ.4 katolikajn funkciulojn kaj 4.6 mil
preĝejojn.
Kristanismo (protestantismo) enkondukiĝis en
Ĉinion komence de la 19-a jarcento kaj rapide
disvolviĝis post la Opia Milito en 1840. Nun Ĉinio havas
10 milionojn da kristanoj, 18 mil misiistojn kaj 12 mil
preĝejojn.
Laŭ nekompleta statistiko nun en Ĉinio estas pli
ol 100 milionoj da religianoj, 85 mil preĝejoj kaj ĉ.300
mil religiaj funkciuloj.
En la longa historio de Ĉinio la kulturo de
diversaj religioj jam fariĝis parto de la tradicia ĉina
kulturo. La ĉinaj religianoj havas patriotan tradicion.
La ĉina registaro subtenas kaj kuraĝigas ilin partopreni
la ŝtatan konstruadon kaj la religioj celas servadon al
la socio kaj feliĉigo de la popolo.
En Ĉinio ĉiuj religioj havas egalan pozicion.
Ili vivas pace kaj harmonie kaj neniam okazis religia
konflikto. La religianoj kaj nereligianoj respektas unu
alian en la granda familio de Ĉinio.
Religiaj kolektivoj
| En Ĉinio estas pli ol 3 mil religiaj
kolektivoj, kiuj funkciigas 74 teologiajn
seminariojn por kulturi religiajn funkciulojn.
La Ĉinaj Budhisma Asocio, Taoisma
Asocio, Ismamisma Asocio, Katolikisma Patriota
Asocio, Katolikisma Episkoparo, Sanzi*-Asocio de
Patriota Movado kaj Kristanisma Asocio, ĉiuj
elektas sian gvidantaron laŭ sia propra statuto. |
 |
Ili ĉiuj memstare entreprenas
siajn religiajn aferojn kaj laŭ bezono funkciigas
lernejon kaj bonstatigajn entreprenojn kaj eldonas
religiajn verkojn kaj revuojn. Samkiel multe da aliaj
landoj Ĉinio praktikas principon de separatismo de la
religioj kaj edukado kaj ne donas religian lekcion en la
nacia edukado, tamen iuj altaj lernejoj kaj institutoj
faras religian instruadon kaj esploradon. En teologiaj
seminarioj oni faras fakan instruadon laŭ bezono. La
religiaj funkciuloj plenumas religian devon. La religiaj
aktivadoj en preĝejoj kaj hejmoj, farataj de religiaj
organizoj kaj religianoj, estas protektataj de la leĝo
kaj neniu rajtas malhelpi ilin.
Religia libero protektata de la leĝo
|
La Konstitucio de la Ĉina Popola
Respubliko difinas, ke religia libero estas
fundamenta rajto de la ĉinaj civitanoj. Ĝia 36-a
artikolo tekstas, ke "la civitanoj de la Ĉina
Popola Respubliko havas liberon de religia
kredo," "neniu ŝtata organo nek socia kolektivo
kaj individuo rajtas devigi la civitanojn kredi
aŭ ne kredi je religio, diskriminacii kontraŭ
religianoj kaj nereligianoj," "la ŝtato
protektas la normalan |
religian aktivadon," "neniu devas detrui la socian
ordon, damaĝi la sanon de la civitanoj kaj malhelpi la
edukan sistemon de la ŝtato sub mantelo de religioj" kaj
"la religiaj kolektivoj kaj aktivadoj ne devas esti
manipulataj de eksterlandaj fortoj."
La ĉina leĝo difinas, ke la civitanoj ĝuas
liberon de religia kredo kaj samtempe devas plenumi la
devon lau leĝo. En Ĉinio ĉiuj individuoj kaj kolektivoj,
inkl. de la religioj, devas defendi la popolajn
interesojn kaj protekti la leĝan dignon, nacian
solidarecon kaj ŝtatan unuecon."
Por memstare entrepreni religiajn aferojn
| La religiaj aferoj de Ĉinio estas
entreprenataj de religiaj kolektivoj kaj
religianoj, sed ne manipulataj de
eksterlandanoj. La ĉina registaro subtenas ĉiujn
religiojn sendepende entrepreni siajn aferojn
laŭ la konstitucio kaj leĝoj. En la
malnova Ĉinio estis neeble sendepende kaj
memstare funkciigi la religiojn. En 1949
naskiĝis la Ĉina Popola Respubliko kaj finiĝhis
la duonkolonia kaj duonfeuda historio de Ĉinio,
kio kreis kondiĉojn por memvole funkciigi
katolikismon kaj kristanismon. Sin liberiginte
el la kateno de imperiistaj fortoj, la ĉinaj
kristanoj montris sian aprobon al la nova Ĉinio
kaj realigis la aŭtonomecon, memstarajn
vivtenadon kaj misiadon de eklezioj. |
 |
En 1957 kaj 1958 la ĉina katolika ordeno
prezentis episkopojn elektitajn de ĉinaj katolikoj al
Vatikano, kiu malaprobis ilin kaj minacis ĉinajn
katolikojn, kio multe ŝokis la ĉinan katolikaron, kiu de
tiam suriris la vojon mem elekti episkopon kaj
sendepende funkciigi la katolikan ordenon.
Por religia libero de nacimalplimultoj
|
Ĉinio estas multnacia unuigita lando. La
ĉina registaro observas la politikon pri
egaleco, solidareco kaj reciproka helpo de
diversaj nacioj, alte taksas la liberon de
religia kredo, morojn kaj kutimojn de
nacimalplimultoj. La naci-aŭtonoma organo
garantias la liberon de religia kredo de ĉiuj
nacioj. |
Tibeto estas nacia aŭtonoma regiono de Ĉinio.
La tibetanoj plejparte kredas je tibeta budhismo. De
post la paca liberiĝo en 1951 kaj precipe post
ekpraktikado de la politiko pri reformado kaj
pordmalfermo la libero de religia kredo de la tibetanoj
estas plene plenumata. Ekde la 80-aj jaroj de la 20-a
jarcento la centra registaro de Ĉinio asignis 200
milionojn da juanoj al la riparo kaj rekonstruo de la
mondfama Potala-palaco, Zhaŝilunbu kaj aliaj temploj. La
ŝtato asignis ankaŭ specialan monsumon por eldonado de
gravaj tibetlingvaj budhismaj sutroj kaj helpis la
budhisman rondon en konstruo de seminario de tibeta
budhismo respektive en Pekino kaj Lhasa.
Nun Tibeto havas pli ol 1700 budhismajn lokojn,
kie vivas 46 mil bonzoj kaj bonzinoj. Preskaŭ en la
hejmo de ĉiuj budhistoj estas sutra ĉambro aŭ budha niĉo.
Ĉiujare pli ol miliono da budhistoj pilgrimas al Lhasa.
En Tibeto ĉie vidiĝas piaj budhistoj, sin okupantaj pri
budhisma aktivado, kaj ofte vidiĝas sutraj flagoj.
Metempsikozo de vivaj budhoj estas hereda
sistemo speciale observata de la tibeta budhismo, kio
estas aprobita de la ŝtato. En 1995, strikte observante
la religian riton kaj historian sistemon kaj pere de
lotumo en ora botelo post sankcio de la Ŝtata Konsilio
Ĉinio plenumis serĉon de la metempsikozita infano de
Benĉen la Deka, nomumis la Benĉen la Dekunuan kaj
aprobis lian surtroniĝon.
La ĉina registaro alte taksas kaj protektas la
religian kredon, naciajn morojn kaj kutimojn de
islamanoj. Ĝi faras diversajn servojn al la pilgrimado
de islamanoj. Ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento
40 mil ĉinaj islamanoj veturis al Mekko por pilgrimado.
Nun en Xinjiang estas 23 mil moskeoj, kie laboras 29 mil
religiaj funkciuloj. La china registaro donas grandan
atenton al la kutimoj de manĝado kaj sepultado de
islamanoj, ellaboris regulojn por produkti islamajn
manĝaĵojn kaj konstruis islaman tombejon.
----------------------------------------
* Sanzi signifas aŭtonomecon, memstarajn vivtenadon kaj
misiadon.
http://www.espero.com.cn/07k/07k-5r/07k-5-6.htm
|