|
Adelajdo

Adelajdo - la ĉefurbo de
Sud-Aŭstralio. La trie plej granda ŝtato Sud-Aŭstralio
etendiĝas de la sudokcidenta marbordo ĝis la
mez-aŭstralia dezerto.
Adelajdo havas ĉirkaŭ unu milionon da loĝantoj. La
urbo estas konstruita laŭ la principo, ke de ĉiu loko
estu nur mallonga vojo al parko. El la centra placo -
Victoria Square - en ĉiuj direktoj etendiĝas verda
regiono je la distanco de unu kilometro. Grandaj parkoj
ĉirkaŭas la urbon.
La urba centro havas kvadratan formon, kun ortangulaj
stratoj. Senpaga urba aŭtobuso (City Loop Bus Service)
ĉirkaŭveturas la centron ambaŭdirekte.
Ni atingis Adelajdon tre frue matene. Kiam ni
alproksimiĝis la straton de la hotelo kaj la kongresejo,
nin atendis surprizo. Ni sciis, ke en nia celloko estis
vintro, sed strange estis noti, ke en Adelajdo oni
festis kristnaskon. Sur arboj ĉe la strato brilis lampoj
kaj hoteloj havis kristnaskajn ornamaĵojn, eĉ
kristnaskan arbon kun donacoj sur la planko. La tuta
monato julio estis "Christmas Festival Month", verŝajne
ideo de komercistoj. Ankaŭ ni ricevis inviton al
kristnaskaj festoj, sed la kongresa programo ja estis
pli alloga.
Bongustaj manĝoj en etnaj restoracioj
En Adelajdo abundas restoracioj. Oni diras eĉ, ke
Adelajdo havas po la plej multe da restoracioj kalkulita
laŭ persono en Aŭstralio. En la centra bazaro staris
altkvalitaj etnaj restoracioj flankon ĉe flanko. Ankaŭ
en superbazaroj, vendocentroj kaj surstrate oni facile
trovis allogajn, malmultekostajn manĝojn (5 AUD = 20 FIM).
La unuan vesperon mi eraris pri la menua elekto. Mi
laŭkrede mendis vegetaran pladon, ĉar mi ne malsatis kaj
supozis, ke mia elekto estos leĝera manĝaĵo. La nomo de
la plado estis skribita sur tabulo - ĝi tekstis "Laksa".
Temis pri granda ujo da supo kun spagetoj kaj legomoj,
tamen tiel fortege spicita, ke mi tute ne povis manĝi
ĝin. Mi provis nur gustumi kelkajn specojn de karoto.
Certe mi la reston de mia vivo memoros tiun strangan
nomon "Laksa", facile por memori.
http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/adel.htm
|