|
|
AI YOU
Bela Kashi
| La urbo Kashi situas en la
sudokcidenta parto de la Xinjiang-a Ujgura
Aŭtonoma Regiono, je 1473 km for de ĝia ĉefurbo
Urumqi. Oni diras, ke sen viziti Kashi oni vane
venis en Xinjiang. Vere, Kashi estas unu el la
famaj urboj de Xinjiang. Ĝi estas longhistoria
urbo plena de ekzotaj moroj kaj alloga por la
turistoj. La antikva Silka Vojo sin etendis de
oriente okcidenten kaj tie haltis, trapasinte
|
 |
la dezertojn Lop kaj Taklimakan, dum la alia parto de la
Silka Vojo sin etendis de okcidente orienten kaj atingis
Kashi trapasinte Pamir-altebenaĵon. Siatempe Kashi,
kvazaŭ aviadil-ŝipo neniam dronanta en la maro en la
Morto, servis al la turistoj per siaj riĉaj materialoj
kaj bona medio.
Tie estas multe da historiaj restaĵoj, sed oni
rekomendis al mi ĉefe tri lokojn, t.e. Aitigar-moskeo,
la Bazaro kaj Mazha-tombejo.
Moskeo Aitigar
| Aitigar estas la plej granda islama
moskeo en Xinjiang. Ĝi, meze de la urbo Kashi,
ekkonstruiĝis meze de la 15-a jarcento kaj iom
post iom formiĝis post la mezo de la 18-a
jarcento kun areo de 16800 kvadrataj metroj. Ĝi
konsistas el preĝejo, predikejo, koridoro,
fasado kaj aliaj konstruaĵoj. La ĉefa halo povas
enteni 4000 personojn, kaj la fasado altas 12
metrojn kun belaj |
|
brikaj pagodoj 18 metrojn altaj ambaŭflanke de la pordo.
La moskeo estas impona kaj plene montras la
arkitekturajn trajtojn de islamaj moskeoj. Ĝi estas
grava historia loko protektata de Xinjiang.
Meze de la ĉefa halo staras profunda niĉo kun trono
ene. Ĉe liturgio la ĉefmulao gvidas legadon de Korano.
Vendrede kaj en la festo Korbano li predikas Koranon sur
perono. La islamanoj laŭvice adorkliniĝas okcidenten.
Ĉiufoje, kiam venas gravaj islamaj festoj, kiaj
Fastorompa Festo kaj Korbano, sur la placo kolektiĝas
multe da ujguroj. La ujguraj gejunuloj en festaj vestoj
dancas akompanate de muziko kaj la spektaklo ĝueblas sur
la placo.
Vigla Bazaro
|
La Bazaro estas ankaŭ grava loko por
komerca kaj kultura interŝanĝo kaj homa amikiĝo.
En Kashi la Bazaro estas tre vigla. En la
foira tago la proksimaj ujguraj loĝantoj
ellitiĝas pli frue ol ordinare. La virinoj
tualetas kaj vestas sin per belaj vestoj, dum la
viroj kaj maljunuloj pakas siajn vendotajn
varojn, surazenigas ilin kaj kune kun brutaro
direktas sin al la foirejo. En la foirejo
vendiĝas ĉiuj agrikulturaj kaj flankokupaj
produktaĵoj, produktaj rimedoj kaj ĉio alia,
inkl. de alumetoj, kudriloj, diverstipaj aŭtoj,
traktoroj, malvaloraj bovloj, kuleroj, |
altteknologiaj elektronaj aparatoj kaj valoraj rusaj
peltaĵoj, persaj tapiŝoj, hinda teo kaj brazila kafo.
Oni diris al mi, ke en la ordinaraj tagoj tie vendiĝas
proksimume 20 mil specoj da varoj kaj dimanĉe, kiam tien
venas multe da kamparanoj, tie vendiĝas pli ol 50 mil
specoj da varoj.
En la 2-a horo posttagmeze la tuta foiro atingas la
kulminon de sia vigleco. Tiam viglas ĉaroj kaj homoj en
la foirejo. La loko impresas kiel bunta nacia familio
kaj la bruado mildiĝas nur post 4 horoj, kiam oni kun
aĉetitaj varoj ĝoje foriras hejmen.
Apahuojia Mazha
Mazha en la araba lingvo signifas “sanktejon” aŭ
“tombon de grandaj personoj”. Nun ujguroj kaj iuj aliaj
islamanoj nomas ankaŭ ordinarajn tombejojn Mazha.
La nomita Mazha situas nordoriente de la urbo Kashi
je 5 km. Tio estas maŭzoleo de sanktaj islamanoj,
konstruita ĉ. la jaro 1640. Oni diris, ke tie eterne
ripozas 72 homoj de 5 generacioj el la sama familio. La
unua generacio estis fama islama misiisto Yusupuhejia.
Post lia morto lia filo Apahuojia heredis la patran
karieron kaj fariĝis estro de fama islama sekto Baishan
en la 17-a jarcento kaj iam tenis la regpotencon de
Yerqiang-regno. En 1693 li mortis kaj estis enterigita
tie. Ĉar li estis pli fama ol la patro, tial la
posteuloj nomas tiun maŭzoleon per lia nomo. Legendo
diras, ke tie eterne kuŝas ankaŭ virino Yiparhan,
kromedzino de imperiestro Qianlong de Qing-dinastio. Ĉar
ŝi ĉiam odoris arome, tial oni nomis ŝin Aroma
Kromedzino de la imperiestro. Post ŝia morto ŝia kadavro
estis transportita al Kashi kaj estis enterigita en la
maŭzoleo Apahuojia, tial oni nomas la maŭzoleon ankaŭ
tombo de la Aroma Kromedzino de Imperiestro Qianlong
memore tiun belan virinon.
| Antaŭ la tombo estas ĉevalĉaro kun ruĝa
kovrilo kaj du kvadrataj ĉerkoj ene. Oni diras,
ke la ĉaro estis uzata por transporti la
kadavrojn de la bela virino kaj ŝia frato al
Kashi. En la lastaj jaroj arkeologoj konstatis,
ke en tiu tombo en Kashi estis enterigita nur
vestoj de Yiparhan, sed ŝia korpo kuŝas en la
Orienta Maŭzolearo de Qing-dinastio en
Zunhua-gubernio, Hebei-provinco. |
 |
Fakuloj asertis, ke en la historio vere estis la
Aroma Kromedzino de Imperiestro Qianlong. Ŝi naskiĝis en
1734. Ŝi estis posteulo de gvidanto de islama sekto
Gemubar kaj ŝia familio longtempe vivis en Yerqiang. En
Junggar okazis ribelo kaj ŝia frato translokis la tutan
familion al Ili, norde de Tianshan-montaro. Kiam la
kortega armeo sufokis la ribelon, la onklo de Yiparhan
helpis la kortegan armeon. Pro tio ili estis alvokitaj
de la kortego al la ĉefurbo kaj ricevis aŭdiencon de la
suvereno. Ŝia frato estis nomumita altranga ŝtatoficisto.
Ŝi ekloĝis en la ĉefurbo kaj poste fariĝis dorlotata
kromedzino de la imperiestro. Ŝi mortis en la aĝo de 55
jaroj.
Malgraŭ la historia fakto, multej ujguroj kredis, ke
la bela Aroma Kromedzino estis enterigita en Kashi, kio
eble montris la sinceran amon de la ujguroj, ĉar la bela
virino estas ilia sametnano kaj ludis sian rolon en
defendo de la nacia unueco kaj ŝtata solidareco. Jen
kial oni ĉiam kun granda intereso cirkuligas tiun
historian rakonton.
http://www.espero.com.cn/z-10t/04z-10t-1/04z-10t-1-5.htm
|
|
|
|
 |
Abonu novajojn de la retejo
|
|
 |
|
|
|