|
Berlino
Berlino - Ĉefurbo de Germanio

Berlino havas proksimume 3,5 milionojn da loĝantoj,
kiuj vivas sur 890 kvadrataj kilometroj, 35 metrojn
super la marnivelo.
|
Berlino havas preskaŭ 800 jarojn. Dum tiu
longa periodo ĝi vidis multajn registarojn,
reĝojn, prezidentojn, diktatorojn. Ĝi estis loko
de revolucioj kiuj ne multon ŝanĝis. En ĝiaj
gvidaj kapoj estis elpensitaj pluraj militoj,
inter ili la du plej teruraj de la homa
historio. Berlino estis dividita dum 40 jaroj,
kiel la tuta Germanio. Signo de tiu ĉi dividiĝo
estis dum 28 jaroj la Berlina Muro, de kiu
hodiaŭ plu ekzistas nur eteta parto.
|
Pro sia aparta situacio, la urbo havas du centrojn (la
strato Unter den Linden kaj la placo Alexanderplatz en
la oriento - kaj la strato Kurfürstendamm kaj la placo
Breitscheidplatz en la okcidento); la tria centro (kaj
laŭ la volo de la planantoj la estonta tut-Berlina
centro), nun estas konstruata ĉirkaŭ la placo Potsdamer
Platz. Ĝi estas ankaŭ urbo de artistoj, de arkitektoj,
de verkistoj kaj muzikistoj, kiuj ĉerpis kaj ĉerpas el
tiu tre varia historio.
| Berlino havas multajn historiajn
konstruaĵojn (vidu la liston de la vidindaĵoj),
el kiuj la plej multaj estis rekonstruitaj post
la lasta terura milito. Ankaŭ pli modernaj kaj
pli kuraĝaj arkitekturaĵoj videblas, kvankam ne
tiom kiel en aliaj eŭropaj metropoloj; al ili
apartenas ekz-e la nova Juda Muzeo de la usona
arkitekto Daniel Libeskind kaj pluraj turoj kaj
loĝkvartaloj en la larĝa areo sur kaj ĉirkaŭ la
placo Potsdamer Platz, en kies konstruado
partoprenas la plej famaj arkitektoj de la
mondo. |
|
|
En Berlino vi trovos tre diversajn
muzeojn, centojn da galerioj, koncertdomojn, tri
operejojn, kabaredejojn, nenombreblajn kafejojn
kaj restoraciojn, inter kiuj, dank' al la etne
miksiĝanta loĝantaro, troveblas pli kaj pli da
restoracioj kun internacia kuirarto. |

Venu do, promenu tra la stratoj de Berlino, flaru la
historion el la domoj, spertu la (fi-)faman ĝentilan
senhontecon de la Berlinanoj, ĝuu la kulturon de la urbo.
Vi certe ne bedaŭros vian viziton!
http://www.esperanto.de/uk99/index.htmll
http://www.kontorakuka.ru/countries/europe/germany/fotos.htm
http://www.kulichki.com/travel/berlin2.htm
|