|
Chonan
La urbo Chonan (ĉine: ô¸äÌ) - ĝi estis nomita tiel,
ĉar ĝi estas la loko komforta por vivi.
Ĝi situas meze de la Korea Duoninsulo, kaj tie estas
tre grava historiaĵo: t.e. Memordomo por Korea
Sendependiĝo. En la Memordomo estas ekspoziciitaj
diversaj materialoj, kiuj bone montras al ni la
historion de prahistoria tempo ĝis la sendependiĝo el
sub la kruela regado de japana imperialismo.
Tiuj, kiuj ne vizitas ĉi tiun Memordomon por Korea
Sendependiĝo, ne povos diri pri Koreio.

Krome, la urbo Chonan estas fama pro interreta
radioelsendejo: t.n. Esperanto-Radio Interreta (ERI).
Ĉiuj, kiuj vizitas la urbon Chonan, povas viziti la
radioelsendejon de ERI, havi intervujon, kaj disaŭdigi
sian voĉon al ĉiuj samideanoj de la tutmonda esperantio.

Precipe, la urbo Chonan estas unu el la urboj, en
kiuj Esperanto-movado estas tre aktivaj en Koreio. La
membroj de Chonan-a Esperanto-Societo (CES) ĉiam
bonvenigas fremdajn samideanojn kaj volonte gastigas en
siaj hejmoj. Jen estas la vizaĝoj de la memborj de CES,
kiuj havas afablajn kaj varmajn korojn.

http://radiokr.net/board/board.cgi?db=esp07&mode=read&num=11&page=1&ftype=6&fval=&backdepth=1
|