|
Jerusalemo

Kun tri mil jaroj da historio, sed ankoraŭ juna...
Marŝi sur dumiljaraj pavimoj aŭ sur moderna vivoplena
promenstrato... Jerusalemo estas samtempe plenaera muzeo
kaj vigla, moderna urbo, kie la pasinteco vivas ene de
la nuntempo.
La unika karaktero de Jerusalemo tentas la sensojn.
Tio okazas en la orkolora aŭroro de la sunleviĝo
respeguliĝanta de ĉiu konstruaĵo; en la nigrevestitaj
viroj kaj knaboj, kiuj rapidiras al la sinagogo; en la
miksiĝantaj sonoj de la preĝejaj sonoriloj kaj la
vokvortoj de la muezino, kiu invitas al preĝo; en la
ĉirkaŭhasto de la homoj, kiuj iras al siaj ĉiutagaj
aferoj en la plej ekstraordinara urbo en la mondo.

La energio de Jerusalemo esprimiĝas en la interago de
la antikvo kaj la moderno, la sankta kaj la sekulara, la
surtera kaj la spirita. Vizito al la Sankta Urbo estas
valora sperto, en kiu la ekscita nuntempo vivas apud la
historia pasinteco.
Ĉu oni serĉas Jerusalemon de la spirito, ĉu la vivan,
riĉigan ferion - la multaj niveloj kaj aspektoj de la
legenda urbo plenumas ĉiun esperon kaj promeson.
Aparta Sperto
Ekde kiam la reĝo Davido elektis antaŭ 3000 jaroj
Jerusalemon kiel sian ĉefurbon, kaj lia filo Salomono
konstruis la Unuan Templon, la nomo de la urbo elvokas
ĉiam imagojn de beleco kaj respekto, aktiveco kaj
ekscito. Kaj hodiaŭ, same kiel dum la antikva tempo,
Jerusalemo estas samtempe destino de sennombraj
pilgrimantoj, la sidejo de registaro kaj vigla
metropolo, kiu ofertas ĉiun aktivecon - de la ĉiutaga
ĝis la sublima.

Estas stimule promeni tra kelkaj el la unikaj
urbokvartaloj kaj absorbi ilian unikan karakteron:
kvartalo kie ortodoksaj judoj konservis la etoson de
orienteŭropa urbo; alia kvartalo kiu havas panoramon al
la Antikva Urbo kaj ĝiaj muregoj; tria kvartalo kun
ekskluzivaj domoj de la turka epoko kaj artgalerioj; kaj
alia, en la sino de la Antikva Urbo, en kiu arabaj
komercistoj en pitoreska orienta ĉiohava bazaro ofertas
al la vizitantoj buntajn varojn.
La lasta pilgrimado
Dum la biblia epoko la judoj pilgrimis la Templon tri
fojojn jare, dum la festotagoj, por plenumi la religian
devon de la oferdonado. Estis la pilgrimo de Pasko, kiu
venigis Jesuon Kriston al la Urbo. Laŭ la tradicio la
nokta rajdo de Mahometo ĉielen, por tie ricevi la
Sanktan Koranon, ekis de la Templa Monto.
Tial ĉiuj tri monoteismaj religioj estas
intervenintaj en la teksaĵon de la urbo, ĉiu respektanta
kaj okaziganta pilgrimojn al ties variaj sanktaj lokoj:
judoj al la Okcidenta Muro de la Templa Monto kaj al la
malnovaĝaj trezoroj de la Juda Kvartalo; Muzulmanoj al
la gloraj moskeoj ĉe la pinto de la Monto Moriah; kaj
kristanoj el ĉiuj konfesioj al la multnombraj preĝejoj
konstruitaj en la lokoj, kie Jesuo Kristo marŝis.
Kredantojn el ĉiu religio nutras persona " Jerusalemo
de la Spirito ".
Vizito al tiu ĉi urbo estas neforgesebla sperto.

Restaĵo de la Okcidenta Muro - la
plej sankta loko por ĉiu judo
(fenestro al la Muro : ĝisdatigita ĉiujn dek minutojn)
Universalaj valoroj – Universalaj trezoroj
Jerusalemo eksponas siajn artefaktojn de la pasinteco
kaj la trezorojn de la moderna epoko en diversaj variaj
vojoj, ekde arkeologiaj parkoj ĝis subĉielaj skulptaĵoj
de famkonataj artistoj. La parlamentejon ("Knesset")
ornamas tapiserio de Marc Chagall. En la Sanktejo de la
Libro kuŝas la valoregaj pergameno-rulaĵoj de la Morta
Maro, surskribitaj de ermitoj kiuj vivis en kavernoj
antaŭ 2000 jaroj.

Tre vizitinda estas la fama Muzeo de Israelo kun siaj
arkeologiaĵoj, riĉaj kolektoj de Judaĵoj ("Judaica") kaj
modernartaĵoj.
| Atesto pri la teruraĵoj de la juda
Kataklismo dum la Dua Mondmilito (Holokaŭsto)
oni trovas en la nepre vizitenda
muzeo-memorigejo "Jad-Vaŝem".
|
|
Praktikaj faktoj
Aliro: Jerusalemo troviĝas je veturdistanco de
duonhoro de la flughaveno Ben-Gurion kaj unu horo de
Tel-Avivo.
Vetero: somere estas varme, kompreneble, sed tute ne
humide. Tial oni konsideras la someran veteron en
Jerusalemo multe pli komforta ol tiu de Tel-Avivo.
Rekomendo: oni dediĉu al vizitado de tiu ĉi
malnova-nova urbo minimume 4 tagojn!
http://www.esperanto.org.il/israelo/jerusalemo.php
http://jerusalem.sitecity.ru/album_27781.phtml?pix=2
|