|
BIAN JI
Leshan
Budhostatuo de Leshan
|
31 kilometrojn oriente de Emei-monto
estas urbo Leshan, kie staras Lingyun-monto apud
rivero, kaj sur la rokmuro vidiĝas reliefo de
sidanta budho.
La budho altas 71 metrojn kaj la kapo
okupas 14.7 metrojn. La frunto larĝas 10 metrojn
kaj la ŝultroj 24 metrojn. La oreloj longas 7
metrojn kaj du homoj povas stari en la oreloj.
La instepo larĝas 8.5 metrojn kaj sur ĝi povas
stari cent homoj.
En decembro de 1996 la budhostatuo estis
enskribita de Unesko en la Liston de Mondaj
Heredaĵoj. |
| La gravurado komenciĝis en 713.
Lingyun-monto situas ĉe la kunfluejo de la
riveroj Minjiang, Dadu kaj Qingyi. Tie la fluo
estas torenta kaj la monto estas frapata de
ondoj. En pluvsezono la fluo estis pli sovaĝa
kaj ofte okazis kunfrapiĝo de ŝipoj kontraŭ
rokmuro de la monto. Bonzo Haitong de
Lingyun-templo sur la monto decidis gravuri
grandan budhon pensante, ke la detranĉitaj
ŝtonoj povos malrapidigi la fluon kaj la budho
povos superregi la superakvon per sia magia povo.
Li kolektis monon dum 20 jaroj. Iu loka
ŝtatoficisto postulis de li subaĉeton kaj estis
kategorie rifuzita. La bonzo diris: "Mi preferas
detranĉi miajn okulojn ol doni al vi monon!"
|
 |
Kaj li detranĉis siajn okulojn kaj prezentis ilin
al la ŝtatoficisto. Post forpaso de la bonzo prefekto
Wei Gao kolektis laborulojn por daŭrigi la gravuradon.
La centra registaro helpis la gravuradon per la mono
kolektita kiel imposto super salo kaj kanabo. La
gravurado daŭris 90 jarojn.
|
La giganta budho havas nevideblan
akvodrenan sistemon. Sur la kapo de la budho
estas 18 cirkloj da harhelikoj, kaj sur la 4-a,
9-a kaj 14-a cirkloj estas masonitaj sulkoj
nevideblaj de malproksime. Ankaŭ la kolumo kaj
faldoj de vesto havas akvodrenajn sulkojn. Tiaj
sulkoj troviĝas ankaŭ sur la brusto kaj
maldekstra brako. Tiuj sulkoj forkondukas akvon,
protektas la budhon de malsekeco kaj bone
aerumas la budhon. |
Maldekstre de la budho estas zigzagaj ŝtuparoj
kondukantaj ĝis la bazo de la budho. Sur la rokmuro,
dekstre de la budho estas antikva 9-zigzaga viadukto,
kiu kondukas ĝis la verto de la budho kaj ankau la
montosupro. Tie oni povas vidi, ke la haroj de la budho
estas ligitaj en 1021 helikojn. Ili estas inkrustitaj
ŝtonoj.
La budho estis serioze eroziita. En 1962 la
registaro asignis grandan sumon da mono por ripari ĝin.
Poste ĝi estis prenita kiel protektata ŝtatnivela
historia restaĵo. Nun oni refoje faras riparadon kaj
protektadon sub la direktado de la Komisiono de Mondaj
Heredaĵoj de Unekso kaj en- kaj eksterlandaj
specialistoj.
http://www.espero.com.cn/10t/10t-03/04-10-3-1.htm
|