|
|
SU YIJUN
Kunming
Printempa urbo
|
Antaŭ longe mi aŭdis, ke Kunming,
ĉefurbo de Yunnan-provinco, portas la nomon
Printempa Urbo, ĉar ĝi ĉiam estas kiel en
printempo. Tio tiklas min, kiu de infaneco vivas
en nordo de Ĉinio. Dank’ al la Internacia
Turisma Festivalo 2004 okazinta aprile en
Kunming, mi havis feliĉon ĝui la ĉarmon de la
urbo. |
Je la unua vido Kunming impresis min per siaj verdaĵoj,
ĉie tie buntas floroj kaj la stratoj estas borderitaj de
prosperaj plantoj. Sed tiam vegetaĵoj en norda Ĉinio ĵus
burĝonis trapasinte la tutan mortan sezonon. Pro tio
kiam mi alvenis al tiu verda loko plena de aromaj floroj,
mi tuj sentis min serena kaj ĝojega.
|
En la movoplena urbocentro de Kunming
arbare staras altaj domoj kaj grandaj magazenoj
kun abundo da varoj. La plej okulfrapaj estas du
ruĝaj arkaĵoj sur la placo de la urbocentro, sur
kiuj legiĝas la vortoj “Ora ĉevalo” kaj “Jada
koko” respektive, du simbolbestoj de Kunming.
Legendo diras, ke iutage pratempe ora ĉevalo
elsaltis el la suno kaj jada koko elflugis el la
luno. Tie, kien iris la ora ĉevalo kaj la jada
koko, prosperas arboj kaj belas floroj. |
De tiam la diaj ora ĉevalo kaj jada koko restas ĉiam en
Kunming, benas kaj protektas la lokanojn. Oni ne scias,
ĉu vere ekzistas la ora ĉevalo kaj la jada koko, sed
fakte Kunming estas favorata de la naturo. Dum la tuta
jaro tie ĉarmas la floroj, verdas la arboj kaj serenas
la vetero. Kiam en norda Ĉinio frostas, tie varmetas
kiel en printempo; kiam en norda Ĉinio varmegas, tie
malvarmetas agrable.
Min profunde impresis ne nur la serena vetero kaj
freŝa aero de Kunming, sed ankaŭ la afableco kaj gastamo
de la tieaj popolanoj. Ili, ĉu junaj ĉu maljunaj,
vidigas sur sia vizaĝo feliĉon kaj kontenton. Kiam mi
demandis iun pri io, li certe faris al mi detalan
klarigon. Agrabla vetero alportas al la homoj kvietecon
kaj serenecon, disvolviĝo de la turisma afero
prosperigas la tieajn restoraciojn, hotelojn kaj
vendadon de nacimalmultaj varoj. Dank’ al tio la
vivnivelo de la lokanoj multe altiĝis. Mi kredas, ke
sekve de evoluo de la turisma afero pli kaj pli beliĝos
la vivo de Kunming-anoj kaj pli kaj pli dolĉe ridetos
sur ilia vizaĝo.
http://www.espero.com.cn/z-10t/04z-10t-1/04z-10t-1-7.htm
|
|
|
|
 |
Abonu novajojn de la retejo
|
|
 |
|
|
|