|
Seulo
Seulo estas la ĉefurbo kaj la koro de Korea Respubliko, kiu havas
ĉirkaŭ 10 milionojn da loĝantaro el la nacia 44 milionoj
da popolanoj.
Seulo estas la centro por la aferoj financa,
politika, komerca, distriĝa, eduka kaj kultura. Ĝi estas
ankaŭ la sidejoj de gravaj kompanioj, bankoj, registaraj
oficejoj, bonaj lernejoj kaj universitatoj, kinoj kaj
amuzaj oportunaĵoj. En Seulo troviĝas multaj vidindaĵoj
ne nur por fremdaj vizitantoj sed ankaŭ por la loĝantoj.
1. Nokta panoramo de Seulo

2. Centra parto de Seulo

3. Bela rivero Han-gang fluanta tra Seulo

4. Sporta komplekso, en kiu okazis Seulaj Olimpikoj
en 1988

http://radiokr.net/board/board.cgi?db=esp07&mode=read&num=10&page=1&ftype=6&fval=&backdepth=1
|