|
|
d-ro Jose Antonio Vergara (Ĉilio)
Sociaj aspektoj en la epidemologio de la aperantaj
infektaj malsanoj
1. Enkonduko
La universala fenomeno malsano, intime ligita al
la vivo kaj historio tiel de la homaj kolektivoj kiel de
la individuoj, havas kerne tri dimensiojn:
1.korpa fakto pli-malpli certigebla, t.e. ia
difekto de iu organo, aparato, sistemo aŭ funkcio;
2.malbona farto kiel subjektiva stato aŭ sperto;
kaj
3.socie ellaboritaj ideoj kaj prijuĝoj rilate la
sanperdojn de la personoj(1).
La anglalingvaj vortoj disease, illness kaj
sickness iom rilatas al tiuj tri aspektoj, respektive
(2).
Nesurprize, eĉ la aparta vortkonstrua sistemo de
nia lingvo devigas nin halti momente ĉe la problemo -
kio estas sano, koncepto ja esence koncerna al la temo.
Laŭ la konstitucio de Monda Organizo pri Sano, adoptita
en 1946, "sano estas stato de plena fizika, mensa kaj
socia bonfarto kaj ne nur la neĉeesto de malsano" (3):
evidente temas pri difino priskribanta ampleksan
idealon, kiu eble spegulas la tiutempan postmilitan
optimismon. Pli ofte oni emfazas rilate al la koncepto
sano la kapablojn mastrumi la streson -biologian, psikan
kaj socian, kaj adekvate plenumi persone valoratajn
rolojn (familiajn, laborajn, komunumajn, ktp). Ekzemple,
la sama internacia institucio, kadre de la Tutmonda
Asembleo pri Sano de 1977, iom utilisme deklaris kiel
sian celon kaj tiun de ties ŝtatoj-membroj "la atingon
por ĉiuj civitanoj de la mondo de sannivelo ebliganta
socie kaj ekonomie produktivan vivon" (4).
Ni prefere konsideru sanon ne kiel kristaliĝintan
staton, sed kiel konstantan procezon socie kaj biologie
determinitan, kiun karakterizas la disvolviĝo de ĉies
latentaĵoj konforme al la specifa vivetapo de ĉiu
individuo. Oni kreas sanon kaj per la forigo de la
obstakloj al la persona kaj kolektiva disvolviĝo kaj per
la provizo de bazaj rimedoj kaj bezonaĵoj komunaj al
ĉiuj homoj (adekvata nutraĵo, purigita akvo, edukado,
espero, ktp) (5).
La socia reago al la kolektiva procezo
sano/malsano sin esprimas, i.a., per la medicinaj
sciosistemoj karakterizantaj la diversajn kulturojn de
la homaro, ĉiu havanta proprajn komprenon pri la
sanfenomenoj, difinon kaj klasigosistemon por la
malsanoj, kaj specifajn terapeŭtikajn praktikojn. En la
okcidenta science bazita moderna medicino, la plej
ĝenerala klasifiko de la malsanoj baziĝas sur tri
fundamentaj aksoj: etiologia (kaŭza), tempa (laŭ daŭro)
kaj epidemiologia.
Laŭ ties kaŭzo, la malsanoj povas esti infektaj aŭ
neinfektaj. La infektaj malsanoj estas tiuj kaŭzitaj de
vivaj organismoj kiel bakterioj, virusoj, rikecioj,
fungoj, protozooj kaj helmintoj (parazitaj vermoj). La
neinfektaj malsanoj, nuntempe respondecaj pri la plej
grava proporcio el la populaciaj morto kaj sanperdo en
la riĉaj landoj, estas tiuj ne kaŭzitaj de vivaj
organismoj, i.a. kardiovaskula malsano, kancero, diabeto
kaj emfizemo. Rilate tempon, la plejmulto el la infektaj
malsanoj estas akutaj (mallongdaŭraj) kaj la neinfektaj
kronikaj (longdaŭraj), kvankam estas kelkaj infektaj
malsanoj, kiuj evoluas kronike (ekz. tuberkulozo, lepro,
malario, AIDS). Koncerne la ĉeeston kaj aperon de la
malsanoj kiel amasa fenomeno kadre de la homaj
populacioj, ili povas esti jen endemiaj (kutime, normale
atendataj kazoj), jen epidemiaj (relative rapidaj,
nenormalaj ekestiĝoj kaj plinombriĝoj de kazoj en
homgrupoj).
Konvenas mencii ĉi tie, ke oni ne absolutigu la
disduigon akuta-infekta / kronika-neinfekta, ĉar nun
evidentas, ke la infektado fare de kelkaj agentoj havas
kronikajn esprimojn. Tial, Hepatito B povas konduki al
kronika hepatito aŭ hepata cirozo aŭ hepata kancero. La
homa papilomaviruso rilatas al la uterocervika kancero,
kaj kelkaj nutraĵinfektaj malsanoj havas kronikajn
sekvaĵojn. Nuntempe oni esploras plurajn aliajn
asociojn.
2. Komunikeblaj malsanoj kaj
epidemioj
Plejparte, la infektaj malsanoj estas
komunikeblaj (transmisieblaj, transpasigeblaj), t.e.,
karakterizataj pro la fakto, ke la specifa infekta
agento aŭ ĝiaj toksinoj transpasas el infektita persono,
besto aŭ rezervujo al taŭga gastigonto-malsaniĝonto, per
rekta aŭ nerekta mekanismo. La vojoj de transmisio estas
diversaj, laŭ la pordoj de eliro kaj eniro de la agento.
Tial ekz., inter la malsanoj de rekta transmisio
(person-al-persona kontaĝo) troviĝas tiuj sekse
transpasigitaj kiel sifiliso, blenoragio, AIDS k.a., kaj
ankaŭ spiraj infektoj kiel tuberkulozo. Aliflanke, inter
la malsanoj de nerekta transmisio oni trovas ekz. la
enterajn infektojn (tifoida febro, hepatito A, kolerao,
disenterio k.a.), kies vehikloj ĝenerale estas akvo aŭ
nutraĵo, kaj plurajn el la t.n. "tropikaj malsanoj"
ligitaj al artropodaj vektoroj.
Dum pluraj jarcentoj, por la homaro la
komunikeblaj malsanoj estis la plej grava kaŭzo de
sanperdo, respondecaj pro la konstanta ĉeesto de la
morto ĉe diversaj socioj, landoj kaj kontinentoj. Krom
la endemieco de pluraj infektaj malsanoj pereigantaj
infanojn kaj gejunulojn je alta frekvenco, ofte la homaj
grupoj estis batataj de la ekapero de amasaj kaj teruraj
epidemioj, kiuj kelkfoje okazigis demografiajn
katastrofojn kiel la Nigran Morton en Mezepoka Eŭropo,
dum kiu bubona pesto neniigis 25-50 procentojn el la
loĝantaro inter la jaroj 1347 kaj 1351 (6). La
kvazaŭekstermado de la indiĝenaj populacioj en Ameriko
kaj Polinezio post la alveno de la eŭropaj konkerantoj
estas alia historia ekzemplo (7). Pli proksime al la
nuntempo, estas sciate, ke pro la Influenca tutmonda
epidemio (pandemio) de 1918-1919 mortis proks. 20-40
milionoj da personoj (8).
Kvankam la grandaj epidemiaj malsanoj de la
pasinteco ŝajnas malaperintaj, la infektaj malsanoj
ankoraŭ okazigas preskaŭ unu trionon el ĉiuj mortoj en
la mondo pojare (9), speciale en Azio, Afriko kaj
Latinameriko. Ili plu restas kiel gravaj kaŭzoj de
morbokvanto kaj mortokvanto ĉe la homaj populacioj de
ĉiuj regionoj, kaj tiel, troviĝas inter la plej pezaj
eroj el la ŝarĝo de malsano sur la socioj (10). En la
riĉaj landoj la altaj spiraj infektoj, ekzemple, estigas
plurajn kazojn kaj laborajn neĉeestojn. Je sia flanko,
la sanitara situacio de la malriĉaj landoj estas tia, ke
ankoraŭ pluraj malgrandaj infanoj pereas ĉiujare pro
infektaj malsanoj kiel diareo kaj bronkopneŭmonio.
3. La (re)aperantaj infektaj
malsanoj
Dum la lastaj du jardekoj en pluraj regionoj de
la mondo oni estas notinta plialtiĝon de la incidenco de
severaj epidemiaj infektaj malsanoj, kelkaj el kiuj ne
estis antaŭe konataj. Inter la novaj aŭ almenaŭ nove
agnoskitaj malsanoj troviĝas la jam pandemia Akirita
Imunodeficita Sindromo, brazila purpura febro, hemoragia
kojlito kaj hemoliza-uremia sindromo pro Escherichia
coli O157:H7 k.a. Alikaze, la aperanta karaktero
ŝuldiĝas al la nuntempa eltrovo de la agento aŭ pri
drama reapero de la afekcio, kiel la virusaj hemoragiaj
febroj (ekz. Ebola, dengo), hantavirusozoj, Lassa febro
k.a. Trie, oni konstatas la kreskantan kazofrekvencon de
bone konataj infektaj malsanoj kiel tuberkulozo, kolerao
eĉ pulma pesto, kaj plie ankaŭ la ekaperon de
antibiotiko-rezistaj bakteriaj stamoj, kiuj jam
konsistigas gravan minacon por la sano de la homaro.
Spite la eblan sonĝon de iu hipoteza molekula
biologo interesata nur pri genoj, la nuntempa problemo
de la aperantaj infektaj malsanoj ne esence konsistas en
biologiaj ŝanĝoj aŭ de la mikroboj mem (ekz.
virulenteco) aŭ de ties gastigantoj (ekz. ricevemeco).
Ĉi-rilate, ŝajnas, ke eĉ la aperantaj agentoj ne estas
nove evoluintaj, sed jam ekzistantaj en la naturo.
Kelkaj eble staris en izolaj hompopulacioj, kaj aliaj
apartenis al bestoj (11).
Preskaŭ ĉiuj esploristoj dividas la tezon ke la
respondecaj faktoroj por la nuna situacio inkludas
elementojn tiajn kiel ekologiaj ŝanĝoj pro la homa agado
kaj pro klimataj fenomenoj; ŝanĝoj demografiaj kaj de la
homa konduto (ekz. seksa aktiveco, droguzado);
internaciaj vojaĝado kaj komerco (ekz. dissemado de
vektoroj); teknologio kaj industrio (ekz.
nutraĵindustrio; merkata trafiko de antibiotikoj);
mikroba adaptiĝo kaj interrompo de la agoj de publika
sano (12). Ni jene listigos kelkajn el tiuj elementoj.
Koncerne al la populaciaj kreskado, denseco kaj
distribuo, la tutmonda procezo de rapida urbanigado
kreas gravajn sanitarajn kaj ekologiajn problemojn por
la vivo de la homamasoj. Precipe sed ne nur en la
malriĉaj landoj, la senĉesa kreskado de la urboj ligiĝas
al loĝado en danĝeraj kondiĉoj de superplenigo, malbona
higieno, manko de sanigita akvo kaj sistemoj por taŭga
aranĝo de la ekskrementoj kaj organika rubaĵo, ktp.
Aliaj ekologiaj ŝanĝoj rilatiĝas al la homaj
agadoj ŝanĝantaj la medion kiel la agrikulturo kaj
okupado de novaj regionoj. Ĉi tiuj ŝanĝoj povas okazigi
la enkondukon de virusoj en homajn populaciojn pro la
fakto kontaktigi la homojn kun infektitaj bestoj aŭ
artropodaj vektoroj (ekz. japana encefalito). Fakte, la
ekologiaj kaj ekonomiaj kialoj favorantaj la kontakton
kun runĝuloj estigas kazojn de zoonozoj, por kiuj tiuj
bestoj estas rezervujoj, kiel hantavirusaj malsanoj. En
Egiptio, la granda epidemio de Rift-Valo febro, kiu en
1977 afekciis proks. 200 000 homojn, originiĝis en la
konstruado de la giganta Asŭan-akvobaro, kiu kreis la
kondiĉojn por la vivo kaj plimultiĝo de la moskitoj
vehiklantaj la viruson el Sub-Sahara Afriko (11).
Aliflanke, la fenomeno de tutmonda varmiĝo eble
pligrandigos latitude la endemiajn limojn de infektaj
malsanoj kies vektoroj estas artropodoj vivantaj en
varmaj regionoj.
La difekto aŭ fakta neekzisto de sanitaraj agoj
kaj publiksanaj servoj en pluraj landoj estas unu el la
faktoroj, kiuj esprimiĝas en la nuna pandemio de
tuberkulozo, la epidemioj de kolerao en la Tria Mondo
kaj la malfacila disvastigado de efektivaj preventaj
rimedoj kontraŭ la infekto far la Homa
Imunodeficito-Viruso HIV. En Rusio kaj aliaj
ekssovetuniaj landoj, lige al la profunda difekto de la
servoj por publika sano, difterio reaperis kiel grava
sanproblemo kun altaj morbo- kaj mortokvanto: dum la
unuaj 6 monatoj de 1996 oni informis pri 125 000 kazoj
kaj 4 000 mortoj (9).
4. Epistemologiaj bariloj
La nuntempa epidemiologia profilo de la monda
populacio, ene de kiu la tradiciaj, aperantaj kaj
reaperantaj infektaj malsanoj havas surprize gravegan
pezon, starigas profundan elvokon al la sciencoj pri
sano kaj socio. Laŭ nia opinio, fronte al la problemo
oni nepre devas sin gardi de la reduktisma kaj ideologia
pensmanieroj plue hegemoniaj.
Unue kaj plej evidente, la kompleksa kaŭzaro de
tiu ĉi fenomeno devigas nin forlasi ĉian ajn naivan
fidon kaj esperon je nova versio de altteknologia solvo,
kiu povus iel reprodukti la mirindan sperton de vakcinaj
venkoj kontraŭ malsanoj kiel poliomjelito, difterio,
rabio kaj tetanoso, kies grandioza paradigmo estas la
plena surtera elradikigo de variolo en 1977 post 10-jara
tutmonda programo startinta kiam ankoraŭ 2 milionoj de
personoj mortis pojare pro tiu malsano. Ĉu necesas
mencii, ke la merkate orientita medicin-industria
komplekso favoras la senĉese aperantajn novajn kaj
multekostajn teknologiajn rimedojn.
Estas interese konstati ke, en Anglio kaj Kimrio,
landoj famaj pro ties fruaj sanstatistikoj ekde la unua
duono de la pasinta jarcento, la tendenco al malleviĝo
de la incidenco de malsanoj kiel tuberkulozo kaj
konvulsia tuso startis multege antaŭ ol la enkonduko de
la specifaj vakcinoj kaj antibiotikoj, lige al la
ĝenerala pliboniĝo de la vivkondiĉoj (13). Simile, la
preventaj rimedoj kontraŭ epidemiaj malsanoj kiel
kolerao en deknaŭjarcenta Londono montriĝis efektivaj eĉ
antaŭ la malkovro ke estas bakteria agento por la
malsano (14).
La paradokso estas ke la granda scienca venko,
kiun konsistigis la mikrobiologia revolucio fine de la
pasinta jarcento, kiu naskis la ĝermo-teorion pri
etiologia specifeco, nun transformiĝis en reduktisman
komprenon pri la malsanoj (15). Oni plu bezonas pli
larĝan intelektan aliron al la novaj epidemioj, kiel
substrekas la usona medicina historiisto Charles E.
Rosenberg (16).
Due, la etnocentrisma okcidenta ideologio pri
progreso ne permesis kompreni, ke la sana transiro
okazinta en la evoluintaj landoj ne ripetiĝos trankvile
en la aliaj regionoj de la mondo. Verdire, la infektaj
malsanoj neniam malaperis, sed dumtempe ili forestis el
la okuloj kaj konscio de la potencohavaj landoj, ĉar ili
restis ene de la mizero de la Tria Mondo, do nevideblaj.
La pliprofundiĝo de la abismo inter la riĉa Nordo
kaj la malriĉa Sudo, la grava neglekto pri la strukturaj
kondiĉoj determinantaj la persiston de endemioj kaj
oftan eksplodon de epidemioj, la neracia
superekspluatado de la naturo kaj la ekskludo je homaj
vivkondiĉoj por vastaj populaciaj kontingentoj de la
mondo estas elementoj, kiuj povas determini
pliseverigojn de la nunaj minacoj. La socia malegaleco
ĉiulanda kaj je monda skalo estas grava determinanta
faktoro de la aperantaj infektaj malsanoj (17).
Trie kaj eble plej grave, la batalo kontraŭ la
sufero kaj morto devigata al la infektaj malsanoj pli ol
neniam bezonas novan homan solidaron kaj kunlaboron. Se
por la mikroboj la mondo estas senlima, ni devas
transformiĝi en unu solan homaron por defendi la vivon.
La atavisma timo al la epidemioj pri kiu skribis la
franca historiisto Georges Duby (18) povas esprimiĝi per
reagoj aŭ faŝismaj (ekz. per bruta homofobio
AIDS-pretekste, per egoismo de la riĉuloj kontraŭ la
triamondaj "novaj barbaroj" kaj ties plagoj) aŭ
homraciaj, demokratiaj. Mi, epidemiologo kaj membro de
la Esperanto-lingvokomunumo, esperas ke nia respondo
estos laŭ la dua sulko, per la iama kolektiva konstruado
de veraj internaciaj kunviva demokratio kaj socia
justeco.
--------------------------------------------------------------------------------
Referencoj
(1) Berlinguer G. La enfermedad. Buenos Aires:
Lugar Editorial, 1994.
(2) Susser M. Causal Thinking in the Health
Sciences. New York: Oxford University Press, 1973.
(3) World Health Organization Constitution. Geneva:
WHO, 1946.
(4) Organizacion Mundial de la Salud. Resolucion
WHA 30, 43, Ginebra 1977.
(5) Beaglehole R, Bonita R. Public Health at the
Crossroads. Cambridge : Cambridge University Press,
1997.
(6) Gottfried R. La Muerte Negra. Desastres
naturales y humanos en la Europa medieval. Mexico: FCE,
1989The Black Death. Natural and Human Disaster in
Medieval Europe. New York: The Free Press, 1983
(7) Crosby AW. "Hawaiian depopulation as a model
for the Amerindian experience" ĉe: Ranger, T. kaj Slack,
P. Epidemics and Ideas. Essays on the historical
perception of pestilence. Cambridge: Cambridge
University Press, 1995, pp. 175-201.
(8) Oldstone M. Viruses, Plagues and History. New
York: Oxford University Press, 1998.
(9) Last JM. Public Health and Human Ecology.
Stamford: Appleton & Lange, 1998.
(10) Murray C, Lopez A, Jamison D. "The global
burden of disease in 1990: summary results, sensitivity
analysis and future directions" Bull WHO 1994; 72:
495-509
(11) Lederberg J, Shope RE, Oaks SC. Emerging
infections: Microbial Threats to Health in the United
States. Washington DC: National Academy Press, 1992.
(12) Morse S. "Factors in the emergence of
infectious diseases" Emerging Infectious Diseases 1995;
1:7-15
(13) McKeown T. Los orםgenes de las enfermedades
humanas. Barcelona: Critica, 1990 [The origins of human
disease. Oxford: Basil Blackwell, 1988]
(14) Rosen G. Uma Historia da Saude Publica. Sao
Paulo: Abrasco-Hucitec, 1994 [A History of Public Health.
New York: MD Publications, 1958]
(15) Golub E. Los limites de la medicina. Santiago:
Andres Bello, 1996 [The Limits of Medicine. Times
Books-Random House, 1994]
(16) Rosenberg C. Explaining epidemics and other
studies in the history of medicine. Cambridge: Cambridge
University Press, 1992.
(17) Farmer P. "Social Inequalities and Emerging
Infectious Diseases". Emerging Infectious 1995; 2:
259-269.
(18) Duby G. Aסo 1000, aסo 2000. Santiago: Andres
Bello, 1995
Laŭ materialoj de la 83a Universala Kongreso de
Esperanto
http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/mont.htm
|
|
|
|
 |
Abonu novajojn de la retejo
|
|
 |
|
|
|