|
WA NA
Racia dieto
Racia dieto
estas tre grava por la homa sano.
Kia dieto estas racia por la homa sano? Jen legu,
kion fakuloj diras pri tio.
Trinki lakton ĉiutage
Pro manko de kalcio en longa tempo oni povas
suferi de osta malkompakteco. Kalcio estas malfacile
restigebla en la homa korpo, tial oni devas preni ĝin
ĉiutage. Estas bone trinki lakton ĉiutage.
Nutradistoj alte taksas analizon pri la diversaj
elementoj entenataj en la manĝaĵoj. Ili trovis, ke lakto
estas kalcioriĉa, tial ili proponas, ke oni trinku
lakton dum la tuta vivo kaj neniam ĉesigu tion.
Nutradisto diris, ke lakto estas utila por
preventi apopleksion, hipertension kaj kormalsanon kaj
malhelpi la homan korpon ensorbi plumbon, kadmion kaj
aliajn elementojn. La sengrasigita lakto kaj jahurto
estas utilaj por levi la homan imunecon kaj labor-efikon
de la homa cerbo kaj krome ĝi estas utila anaku al
hautobeligo kaj dormo.
Malpliigi sukeroriĉajn manĝaĵojn
Korpulenteco malutilas al la homa sano. Multe da
kuracistoj proponas, ke la korpulentuloj maldikiĝu, sed
la ŝlosilo por malkorpulentiĝo estas malpliigi la
sukeroriĉajn manĝaĵojn, kiaj pano, ĉokolado, rizo kaj
kuko. Krom rizo kaj tritiko ĉiutage oni devas preni
ankaŭ aliajn specojn de cerealoj.
Konvenan kvanton da proteino
Proteino entenata en la manĝaĵoj ne devas esti
tro multa nek tro malmulta, alie oni suferas de
dispepsio. Longe restinte en la homa korpo, la proteino
ŝanĝiĝos en venenan substancon. Pro tro malmulte da
proteino oni suferas de hipotrofio kaj eĉ parkinsona
malsano. Se oni malsaniĝas tro serioze, lin minacos la
morto.
Viando, fiŝoj, birdaĵoj kaj diversaj faboj estas
proteinoriĉaj.
Nutradistoj proponas, ke oni manĝu pli da fiŝoj,
ĉar ili estas utilaj al prevento de koronaria kormalsano,
dum la virinoj devas preni pli da fabaĵoj, kiuj povas
liveri pli da femalaj hormonoj kaj malpliigi suferon
kaŭzitan de klimaktera sindromo.
Moderigi manĝadon
Iu sciencisto estis severa al si mem. Li faris
al si 13 regulojn por la ĉiutaga vivo kaj la unua estis
moderigi manĝadon.
Por havigi al si malalkaloriajn manĝaĵojn oni
devas elekti manĝaĵojn taŭgajn por li mem, kaj krom tio
oni ne devas tro sate manĝi. Iu sciencisto iam faris
eksperimenton. Li lasis 100 simiojn manĝi ĉiam laŭvole,
sed donis konvenan kvanton da manĝaĵoj al aliaj 100
simioj. Post 10 jaroj duono de la unuaj 100 simioj
mortis, dum el la lastaj 100 simioj mortis nur 3.
Moderigo de manĝado estas utila por preventi
diabeton, koronarian kormalsanon kaj hipertension.
Legomoj kaj fruktoj estas utilaj por
vivlongigo
Nutradistoj proponas, ke oni prenu pli da
legomoj kaj fruktoj ĉiutage, kiuj donas abundon da
vitaminoj. Oni devas substreki ankaŭ, ke tiuj legomoj
kaj fruktoj devas esti ne sterkitaj per kemia sterko.
Pro tio oni devas preni nepoluitajn legomojn kaj
fruktojn.
Teo utilas al la homa sano
Teo estas utila por malpliigi tumorojn kaj
preventi arteriosklerozon. Verda teo estas utila por
prokrasti maljuniĝon.
El la trinkaĵoj de la tuta mondo teo estas plej
antikva. La ĉin-medicinaj kuracistoj ofte uzas ĝin por
kuracado. Iuj ĉinoj faras kapkusenon el teo por kuraci
cerban arteriosklerozon kaj aliajn malsanojn.
Preskaŭ ĉiuj ŝatas teon, kiu estas utila ne nur
al refreŝigo, sed ankaŭ al sanigo kaj spirita vigligo.
Unuvorte, teo estas ideala trinkaĵo por la homa sano.
http://www.espero.com.cn
|