|
840 mil ĉinoj infektitaj de aides-viruso
|
La 1-a de decembro, 2003, estas la
16-a monda aides-tago. En 2003 la
Ministerio de Sano de Ĉinio, la Monda
San-Organizo kaj la Aides-programo sub UN
kune faris epidemiologian enketon pri aideso
en Ĉinio. La 1-an de decembro ili publikigis
"Takso pri prevento kaj kuraco de aideso en
Ĉinio", kiu montras, ke aideso estas ne
efike bremsita en Ĉinio kaj nun 840 mil
ĉinoj estis infektitaj de aides-viruso kaj
inter ili estas 80 mil aidesuloj. |
La Ministerio de Sano de Ĉinio faris kvin
gravajn promesojn, kio montras, ke la ĉina registaro
pluapaŝe intensigos sian laboron por preventi kaj
kuraci aideson kaj firmdecide bremsi disvastiĝon de
la malsano.
En 2003 en Ĉinio proksimume 6 mil aidesuloj
estis senpage kuracataj. La ĉina registaro faros
ĉion eblan por senpage kuraci pli da aidesuloj.
Promesoj de la ĉina
registaro kontraŭ aideso
|
La 6-an de novembro konstanta
vicministro de la Ministerio de Sano de
Ĉinio faris paroladon en la pintkunveno pri
ĉinaj entreprenoj en la forumo de la monda
ekonomio. Li diris, ke en la batalo kontraŭ
aideso, la ĉina registaro intensigos sian
laboron por preventi kaj kuraci aideson kaj
kategorie bremsos ĝian disvastiĝon. Pro tio
ĝi faris jenajn kvin promesojn: |
Unue, la ĉina registaro prenos la
laboron preventi kaj kuraci aideson kiel sian gravan
taskon kaj intensigos siajn kontrolon kaj ekzamenon
al ĝi.
| Due, la ĉina registaro senpage
donos medikamentojn kontraŭ aideso al ĉiuj
suferantoj en la kamparo kaj tiuj malriĉaj
en la urboj, intensigos konstruadon de la
kuraca sistemo kontraŭ aideso kaj establos
medicinajn grupojn por preventi kaj kuraci
ĝin kaj levi la kuracan nivelon. |
 |
Trie, la ĉina registaro perfektigos
leĝojn kaj regulojn, intensigos sian laboron kontraŭ
danĝeraj kondutoj, faros energian propagandon
kontraŭ aideso, proponos sanan seksan vivon en la
loĝkvartaloj kaj oponas kontraŭ ĉiaj toksoj, por ke
la popolamasoj levu sian kapablon kontraŭ aideso.
Kvare, la ĉina registaro protektos la
leĝajn rajtojn kaj interesojn de la aidesuloj kaj oponos
kontraŭ la socia diskriminacio.
Kvine, la ĉina registaro disvolvos aktivan
internacian kunlaboron por intensigi la informan,
teknikan kaj financan interŝanĝon kaj faros ĉion eblan
por bremsi disvastiĝon de la malsano kaj realigi la
celon bremsi ĝin en la tuta mondo.
http://www.espero.com.cn
|