|
Parto 7
. . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
.
...
de oktobro 1928.
Kio ajn okazu,
mi tamen devas labori je la romano. Kial la laboro devas
suferi?
Vintraj tagoj
estas mallongaj kaj vintraj noktoj longaj. Frumatene,
kiam oni elgrimpas el sub la kovrilo kaj sin dronigas en
aero, perdinta nokte la vesperan varmon, oni devas ŝalti
la elektron. Tiam grizaj makuloj sur la ŝtonaj muroj
diskuras kaj cedas lokon al flavetaj malpuraj strioj,
alternantaj kun balanciĝanta ombro de la lampokloŝo.
Tiam Injo elŝovas la nazeton el post reteto de sia lito
kaj, ridetante, diras:
— Paĉjo, mi
vekiĝis!
Ŝia bukloza
kapeto kun malordiĝintaj haroj leviĝas super la kuseno.
Ŝi trenas el sub la kovrilo etan molan leporeton,
fidelan kunulon de ŝiaj dolĉaj sonĝoj. Tiam Olga fulme
ĵetas sin en la frostan kuirejon, kaj rapideme aranĝas
la
«primuson». Vitalij rapidante traglutas
glason da teo kaj tuŝas per la lipoj harojn de Olga.
Injo postulas sian parton.
— Paĉjo,
ankaŭ min kisu! Paĉjo, ne forgesu min kisi!
Li klinas sin
al la filineto kaj Olga rigardas lin profunde kaj
malgaje. Penante ne rimarki tiun rigardon, Vitalij
surŝovas la ĉapon kaj eliras.
Kiu diris, ke
ĝi estas tiel simple, konfesi, ke la amo kaj ajnaj
esperoj jam mankas? Ne, ĝi estas treege malfacile!.. Sed
kiel ĝin rilatas Zoja?..
Okazas en
Moskvo mirinde frostaj tagoj. La malvarmo trapenetras
traen, ĝis la ostoj. Tiam oni levas la kolumon, sin
kaŝas kun la kapo en ŝafa felo kaj penas ne rigardi
antaŭ si. Ĉe la tramhaltejo oni rapideme dancetas, aŭ
paŝadas tien kaj reen. Kuntirinte la korpon, oni
subrigardas, penante ekvidi la venontan tramon. Kaj kiam
ĝi ne venas kvardek minutojn kaj pli, oni ne eltenas,
kolerege elkraĉas flanken insulton kaj rapide piediras
al la sekvonta haltejo. Preskaŭ tiel agis Vitalij.
Malbonhumore rigardinte tra la strato kaj nenion vidinte,
krom neĝblankigitaj telefonfadenoj, li movis la kapon,
ŝovis la manojn en la poŝojn kaj ekpaŝis.
— Ĉi tie
devas kuŝi metropolitenlinio, — meditis li, — kaj la
vagonaroj pasos ĉiukvinminute. Lume, varme, vaste,
malkare kaj rapide! Oni ne plu malŝparos tiel malavare
la tempon kaj nervan energion!
Sed dum la
rapida iro li estis varmiĝanta kaj, ĉiam malpli pensante
pri la malfruiĝinta tramo, profundiĝis siajn proprajn
travivaĵojn. Ĉu Olga estas malfeliĉa? Sendube! Ĉu li
estas feliĉa? Malcerte! Ĉu li diru la veron? Ne, li
ripetu la mensogon! Tutegale, se lia lango eĉ elturniĝus
por diri la veron, Olga igos lin repreni siajn parolojn
kaj ripeti la mensogon. Ĝi estas neeviteble, alie ŝi
estos ploranta, krianta, konvulsianta en histeria
paroksismo kaj li ne antaŭscias, kiel ĝi estos finita.
Se li povus konvinki sin, ke la mensogo povas fariĝi
vero! Ĉu Olga malindas la amon? Li mem kulpas!.. Sed
kiamaniere ĝin rilatas Zoja?.. Olga kredas, ke devas
ekzisti iu grava kaŭzo por malapero de l' amo. Sed ja
tia kaŭzo ne ekzistas!
Enirante
Mosĥozupron li denove rememoras pri la metropoliteno.
Dudekminuta malfruiĝo! Kiom da laborhoroj oni perdas en
Moskvo por sintransportado kaj je kiom da procentoj
malaltiĝas pro tio labor-kapablo de la laboristoj kaj
oficistoj!
Suprenirante
la ŝtuparon, Vitalij sentas kreskadon de iu kunliganta
lin nebulaĵo en la kapo. Tia sento okazas en komenco de
la malsano. Kaj la sama sento okazas (Vitalij ĝin konas),
kiam la vivo transformiĝas senesperan malagrablaĵon.
Efektive, en
sia buro li trovas abomenindan personaĵon en eleganta
ĉemizo kun kravato, kun glate ordigitaj haroj kaj ronda
vizaĝo. Kie vidis li tian vizaĝaĉon? Ivagin klarigas, ke
tiu estas la nova teknikisto, anstataŭ li.
— Ĉu vi miras?
Kien mi malaperas? Ha? Mi, amiko, iros la laborborson!
Vitalij ne
deziras eĉ paroli pri ĝi. Certe, Ivagin estas
senprokraste forsendonta la proteston en la
Kontrolkomisionon kaj pri la teknikisto li mem parolos
kun Serebrovskij. Kolera kaj ekscitita, li eniras la
akceptejon. Kiel ĉiam, amasiĝas ĉi tie la popolo kaj
estas aŭdeblaj enuige samtemaj konversacioj. Zoja knaras
per la plumo. Vitalij aliras sin tre proksime kaj, peze
apogante la manojn, demandas:
— Ĉu
Serebrovskij min akceptos?
— Ne!
— Kial do ne,
se mi havas urĝan aferon?
— Se vi
deziras, atendu.
Retenante la
ondbolantan en la brusto koleron, Vitalij sidiĝas apud
la tablo.
— Bone, mi
atendos!
Zoja denove
komencas skribi, kunpreminte en la buŝo estingiĝintan
cigaredon. Vitalij rigardas ŝian verdan trikbluzon kaj
en lia memoro elnaĝas la vesperoj, pasigitaj ĉe ŝi. Tiun
bluzon, senvestigante sin, ŝi ĉiam metis sur dorseton de
la lito kaj tial sub lia nazo ĉiam malbonodoris aĉa
parfumaĵo. Ĉiu homo havas sian odoron. Sed, elirante de
Zoja, Vitalij forportis kun si odoron de tiu parfumaĉo.
Kia abomena komedio! Jen antaŭ li estas la tuta ŝia
ĉambro: blatoj... Ne, ankoraŭ... ankoraŭ fotoj de du
barblongaj viroj sur la tableto, portreto de iu persono
kun grandaj lipharoj super la tablo kaj super la komodo...
Permesu, kio do super la komodo?
El la
kabineto de Serebrovskij eliras vizitanto. Sub la tablo
tintas la sonorilo. Zoja malaperas post la pordo.
Vitalij obstine penas rememori, kia portreto pendas
super la komodo? En ronda nigra kadreto kun vitro.
Maldensaj, glate ordigitaj haroj...
En subita
silento el la kabineto de Serebrovskij aŭdiĝas abrupta
virina rido. Rapide leviĝinte, Vitalij malfermegas la
pordon. Unumomente, kvazaŭ kato, Zoja forsaltas de la
genuoj de Serebrovskij.
— Kion vi
bezonas? — ekscitite krias la estro. — Vi ja bonege
scias, ke sen averto mi ne permesas eniri!
— Jes, mi
tion komprenas.
Vitalij per
neniigaj okuloj rigardas Zoja'n. Li rememoris, kia
portreto pendas super la komodo: la portreto kun ronda
vizaĝo kaj bovaj okulaĉoj. Ho, li scias, kies portreto
ĝi estas!
— Do,
kamarado Serebrovskij, Ivagin estas eksigita? — demandas
Vitalij el la pordo.
— Mi vin
petas ne lasi vin en la fremdajn aferojn! Ĝi estas
lastfoje, kamarado Zorin! Mi avertas vin plej decide!
Serebrovskij
nerveme ordigas la jakon.
— Mi vin ne
bezonas! — aldonas li minace.
— Jes, mi vin
ankaŭ, — ironie kontraŭdiras Vitalij.
Zoja provas
nerimarkeble tragliti la pordon, sed Vitalij kaptas ŝin
je la mano.
— Kion vi
volas? Lasu min! — duonvoĉe diras ŝi, penante fortiriĝi.
— Unu minuton,
Zoja Ivanovna, ni eliru la koridoron!
En la
koridoro Zoja staras, sin apogante sur la muron, ŝirante
pinton de la naztuko kaj subrigardante lin. Li embarase
haltis en distanco dupaŝa.
— Jen, Zoja
Ivanovna! Vi devas forlasi tiajn ŝercojn!
— Kiajn
ŝercojn? Mi vin ne komprenas!
— Sed mi vin
bonege komprenis! Tiun teknikiston mi vidi eĉ ne povas!
Ke li tuj malaperu el ĉi tie! Ĝi estas unue...
Vitalij
eksilentis, elektante la vortojn.
— Kaj due? —
levas la kapon Zoja.
— Due, se ĝi
ne estos farita, vi respondos por tio!
— Ĉu?!
— Jes, kara
kamaradino! Vi ŝajne ne estas tro sentema!
Zoja mirigite
lin rigardas, sed reekposedante sian kuraĝon, arogante
demandas:
— Ankoraŭ «trie»
sekvos? Ĉu la persona demando?
Nun ekflamas
Vitalij.
— Jes,
bedaŭrinde, la persona! Neatenditajn, sincere dirante,
mi faras eltrovojn! — Ĉiam pli akre sentante, kiel
nebuliĝas la kapo, kvazaŭ en ĝi ekturniĝis karuseloj,
Vitalij rigardas Zoja'n per la nevidantaj okuloj. —
Delonge oni devus ĉesigi ĉi tiun muzikon!
— Nur tion? —
Zoja ridegas antaŭ la vizaĝo de Vitalij, — nur tion?..
Ho, kiel bedaŭrinde! Vi iom malfruiĝis, la iniciato ne
troviĝas en viaj manoj!
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de oktobro 1928.
Mi estas ĵus
interparolinta kun Rosa. Mirinde sentema popolo estas la
virinoj. Ŝi observas min atenteme jam dum kelkaj tagoj.
Ŝi alportis al mi tason da kafo kaj rimarkis, ke mi,
kontraŭ mia kutimo, ne plu dormas. Ŝi tamen igis sin ne
miri.
— Hodiaŭ
estas belega ora tago! Vi ne povas havi malbonan humoron!
Ŝi dismovis
la silkajn kurtenojn. La berlinan veteron oni ne povas
antaŭscii: jen neĝas, jen pluvas, jen ree la suno! Aŭ
tiel okazas nur en la nuna jaro?..
— Ŝi estas
via edzino, pri kiu vi sopiras?
— Ne, Rosa,
ŝi ne estas la edzino!
Ŝi rigardas
min per la rondaj okuloj. Mi estas devigata klarigi.
— Vi ne povas
imagi, kiel ĉarma estas Alice! Sed ne tio gravas.
Roschen! Ja ekzistas multaj belaj knabinoj en la mondo!
Plej grave, Alice amas la vivon!
— Ĉu vi mem
ne amas la vivon?
— Mi — jes,
sed nur parte. Sed ekzistas homoj, kiuj tute ne amas la
vivon! Pli bone ili farus, se ili ne naskiĝus! Sed Alice...
Por ŝi ĉiu momento de la vivo, eĉ momento de lukto
kontraŭ pli forta kontraŭulo estas fonto de ĝojo!
— Sekve,
Alice neniam suferas?
— Ho, ne! Sed
la vivo venkas en ŝi la suferon. El ĉi tie venas ŝia
certeco, ŝia kuraĝo, ŝia decidemo akcepti sur sin
frapojn de la sorto. De ĉi tie estas ŝia devizo, kun kiu
ŝi, eĉ estante venkata, fine venkas: "Mi ne plendas la
sorton!"
Ŝajne, Rosa
estas malserenigita.
— Tia
karaktero estas tro kruela por la virino!
... Kial mi
tiom multe meditas pri Alice? Niaj vojoj disiras. Ĉu ĝi
ne estas klara?..
... de
novembro 1928.
La edzino
serioze ofendiĝis pri miaj poŝtkartoj.
«Tremas la
manoj, kiam mi ricevas tiujn mizerajn kolorigitajn
pecojn da papero, senkorajn kaj ofendajn, kiel vangbato!
Indiferenta, seka teksto! Tri, nenion signifantaj,
banalaj linioj!.. Nek unu vorto karesa kaj delikata! Nek
unu vorto de la saluto kaj amo! Mi disŝiras viajn
poŝtkartojn, ĉu vi aŭdas, mi disŝiras! Mi ne bezonas
almozon! Restu la malvarma soleco kaj muta indiferento.
Viajn poŝtkartojn mi ne bezonas!»
... Mi
deziras plori, sed la lipoj kurbiĝas je kompatindan
grimacon!
Sed mi ne
havas, pri kio skribi al ŝi. Mi ne povas skribi! Mi ne
plu havas fortojn mensogi!
...
de novembro 1928.
Inĝeniero
Berg, ŝajne, tro multe scias pri la moskva metropoliteno.
Pli, ol mi mem. Alie, kiamaniere estas klarigebla lia
certeco, ke mi estas rajtigita intertrakti pri transdono
al ili de ĉi tiu koncesio. Ĝis nun mi neniun similan
rajtigon ricevis.
Ĉiam pli kaj
pli stranga ŝajnas al mi lia konduto. Ĉiam pli ofte
meditas mi pri la konversacio, hazarde aŭdita en «Admirals
Palast». Mi nepre skribos pri ĝi en Moskvon.
Mi jam
delonge ne vidis Alice'n. Ŝia afero estas morgaŭ
pridiskutota dum la komsomolĉela kunveno.
...
de novembro 1928.
... Mi
daŭrigas la romanon
. . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
.
Kvankam Popov
sendis sciigon pri la partikunveno aparte al ĉiu, duono
de la ĉelo tamen diskuris. Kelkiuj estis alirantaj la
tablon, notis sin en la kontrollibro kaj poste
indiferente surŝovis la ĉapojn. Kelkiuj estis petegantaj
specialan permeson foresti. Unu havas malsanan kapon, la
alia dentojn, la tria edzinon, la kvara patrinon.
Rezulte, Popov kalkulis en la salono nur 30% da ĉelanoj.
Ivagin sidis
en la dua, preskaŭ malplena vico. Atendante la komencon,
la ĉeestantoj interparolis duonvoĉe, singardeme
rerigardante. Kelkiuj enprofundiĝis gazetojn. Ĉeestis
nur oficistoj: afergvidantoj, sekretarioj, librotenistoj,
teknikistoj. La laboristoj mankis. Fine Popov tintigis
la sonorilon.
— La ĝenerala
kunveno estas malfermita. La ĉelestraro proponas elekti
prezidantaron de la kunveno el la sekvantaj kamaradoj:
Popov, Serebrovskij, Ŝipova. Ĉu estas kontraŭdiroj?
Aŭdiĝis
kelkaj aplaŭdoj.
— La unua,
raporto pri la internacia situacio, la raportonto —
kamarado Vinokurov. La dua — demando pri kontraŭpartiaj
agoj de kamarado Ivagin kaj tiel plu. La tria — diversaj
aferoj.
Vinokurov
aliris la tablon kaj metis sur la randon areton da
blankaj folietoj. Poste li verŝis el la karafo glason da
akvo kaj, ne rapidante, trinkis. Dum li trinkis, la
kunveno silentis kaj rigardis en lian buŝon. Fine, li
viŝis la buŝon per la buŝtuko kaj komencis kun sia
kutima senpasia esprimo:
— Mia parolo
estos mallonga, sed mi avertas, ke tamen mi bezonas ne
malpli, ol unu horon kaj duonon.
— Donu al li
unu horon! — kriis iu el la postaj vicoj. Popov tintis
per la sonorileto.
— Kiu
proponas unu horon? — severe demandis li. Juna skizisto
Nikolajev ekkuraĝis:
— Mi proponas
unu horon!
Ĉiuj mirigite
returnis la kapojn. Popov levis la ŝultrojn.
— Bone, ni
voĉdonu! Kiu estas por unu horo?
Okazis, ke
ĉiuj unuanime estis por unu horo. Vinokurov malkontente
kuntiris la brovojn. La kunveno neatendite emociiĝis.
— Dum kvardek
minutoj li lernu paroli!
— La tuta
horo estas tro multe! — aŭdiĝis voĉo el la kvara vico.
— Donu al li
tridek minutojn! — subtenis ankoraŭ unu.
— Tridekkvin
minutojn!
— Kvindek
minutojn!
— Kvardek
minutojn!
— Duonhoron!
— Ili
furioziĝis, — diris Popov kolere, — enkadriĝu iamaniere!
Vinokurov estis parolanta sen haltoj, glate, laŭte, sed
treege rapide. La aŭskultantoj provis antaŭe kapti la
vortojn, streĉis vid- kaj aŭdsenton, eltiris la kapojn,
sed laciĝante kaj nenion komprenante, baldaŭ ĉesis
aŭskulti. Vinokurov parolis, transmetante la folietojn
sur la tablorando kaj legante de ili tutajn diagramojn,
sed la aŭskultantoj ekvivis tute memstaran vivon.
Kelkiuj reprofundiĝis en gazetojn, kelkiuj duonlaŭte
interparolis, pridiskutante la sekvontan duan demandon.
Kiam la horloĝmontrilo moviĝis unu horon antaŭen,
multiuj senpacience rigardis unu la alian. La oratoro
tiumomente analizis situacion de la Ligo de Nacioj. Laŭ
lia plano li estis ankoraŭ rakontonta pri okazintaĵoj en
Ĉinio kaj pri akriĝo de interrilatoj inter USSR kaj la
kapitalisma mondo.
Post kiam li
finis, la demandoj kaj dezirantoj diskuti ne troviĝis.
Popov fulmrapide tralegis la rezolucion, traglutante
nelegeblajn lokojn kaj transiris al la dua demando. En
la ĉambro ekregis tomba silento. Ŝipova trankvile
leviĝis de sia loko kaj per enuantaj okuloj ĉirkaŭkaptis
la kunvenon. Ordiginte la elfalantan el ŝiaj haroj ruĝan
kombilon, ŝi apogis sin per ambaŭ manoj sur la tablon
kaj klinis antaŭen la kapon. Ivagin observis ĉiun ŝian
movon per mokema rigardo, tenante prete la krajonon.
— Ni estas
parolontaj, kamaradoj, pri membro de l' partio Ivagin! —
diris ŝi.
En la salono
okazis ioma moviĝo kaj ĉiuj, forŝovinte sin de la lokoj,
enigis la okulojn en nukon de Ivagin. Li ne movetiĝis.
— Ĉiuj ni
bone konas kamaradon Ivagin. Nenio malbona estas direbla
pri li, kiel la homo. Laboras li ĉi tie delonge kaj
sufiĉe honeste. Sed, jen malfeliĉo, kamarado Ivagin ne
ŝatas kelkajn el niaj gvidantoj. Ne estas sciate, pro
kio ili ne plaĉas al li, kaj ne tio gravas. Ĉiuokaze, se
por tio estus serioza kaŭzo, mi, la unua, estus
liaflanke. Li plej bone ĝin scias. Neniu alia, kiel mi
subtenis lin en la postulo pri eksigo de Ĉernjaev kaj en
kelkaj aliaj aferoj. Sed hodiaŭ mi devas konfesi, ke mi
faris eraron! Kamarado Ivagin en ĉiuj elpaŝoj kontraŭ
estraro de la ĉelo kaj aparato, motivigis tion nur per
la personaj, egoistaj, plej malŝatindaj kaŭzoj. Per kio
alia oni povus klarigi la sisteman elserĉadon de
difektoj en laboro de niaj kamaradoj kaj ilian
ŝveligadon en artikolaĉoj? Komence li estis presiganta
tiujn en nia murgazeto, uzante kunlaboradon de senpartia
redaktoro Zorin, kaj nun li direktas ilin eĉ al la
moskva laborista gazetaro!
Tiajn
metodojn uzas, kamaradoj, neniu alia, krom trockianoj!..
Jes, jes, mi prenas sur min plenan respondecon por ĉi
tiuj vortoj kaj asertas, ke nur malamikoj de l' partio
povas agi tiamaniere! Ĝi ne estas batalo kontraŭ mankoj,
ĝi estas batalo kontraŭ partiorganizo!
Malantaŭe
komenciĝis bruado. El diversaj vicoj aŭdiĝis aplaŭdoj.
Al ili respondis indignaj krioj:
— Mensogo!
Ivagin ne estas trockiano!
— Nia
kamarado! Ni lin konas!
Serebrovskij
prenis la sonorileton.
— Kamaradoj!
Vi neniam povas garantii, ke via najbaro ne estas
trockiano! Ili laboras inter ni ĉiuminute!
— Ne babilu
vane! — ekkriis iu solece.
— Kiu ĝin
kriis? — duonferminte la okulojn, demandis Popov kaj eĉ
turnis la lumegantan lampon en duonmallumon de la
ĉambroprofundaĵo.
— Mi kriis! —
leviĝis de la loko skizisto Nikolajev. Nun ĉiuj denove
returnis sin al li. Tiu estis malgrasa kaj pala junulo
en preskaŭ griza jako. Rapide movinte la manon laŭlonge
de siaj nigraj haroj li ripetis:
— Mi kriis.
Ivagin ne estas trockiano kaj ni ĉiuj bone ĝin scias.
Absurdo!
— Kamarado
Nikolajev! Se vi deziras disputi, vi diros ĝin poste
k.t.p.!
— Do, jen,
kamaradoj! — daŭrigis Zoja, — inter vi jam ekzistas
pacema rilato al tiaspecaj trockismaj elpaŝoj. Neniu
alia, kiel Trockij, kulpigas nin pri renaskiĝo kaj
putrado. Ĉu ne tion alkantas Ivagin? Sed vi defendas
lin!
En la ĉambro
denove streĉiĝis la silento.
— La
ĉelestraro estis pridiskutanta la demandon pri Ivagin.
Ĝi karakterizis lin, kiel malpacemulon, pro egoismaj
celoj subfosantan la partian kaj administracian laboron.
Sekvante tian taksadon, la ĉelestraro decidis lin el la
partio eksigi. Kaj senpartian redaktoron Zorin
senprokraste liberigi de la redaktado!..
Zoja skuis la
harojn kaj rapide sidiĝis.
— Kiu deziras
paroli? — demandis Popov, subrigardante la
aŭskultantojn. Sed tiuj silentis.
— Temas pri
tio, kamaradoj, ke ni havas la aferon kun la plej
malutila elemento kaj tiel plu. Ni havas la aferon kun
fuŝagitisto! La fuŝagitisto neniam estas kontenta! Ĉe l'
socialismo li ankaŭ estos malkontenta! La fuŝagitisto
kalumnias pri la honestaj laborantoj, kiuj, oni povas
diri, la tutan animon kaj tiel plu! En nia epoko la
fuŝagitisto estas kontraŭsoveta elemento!
— Permesu
paroli! — diris Nikolajev.
— Pli
mallonge!
— Mi estas
kontraŭ la eksigo de Ivagin el la partio. Mi ne vidas
kaŭzojn por akuzi lin pri trockismo kaj fuŝagitado.
Ivagin estas
labkoro. Li malkaŝas negativaĵojn. Oni ne rajtas
organizi ĉasadon kontraŭ li!
— Neniu
kontraŭ Ivagin, tion, la ĉasadon organizas! —
kontraŭdiris Serebrovskij. — Sed oni devas havi
mezurilon! Oni avertis lin multfoje! Ne unuafoje ni
havas kun li, tion, la konflikton. La pledo de kamarado
Nikolajev estas tute malkomprenebla. Kion ĝi signifas?
En la kvina
vico, kie sidis grupo de novaj partikandidatoj el
librotenistoj, aŭdiĝis ekkrioj:
— Tute ĝuste!
Pelu lin for!
— Fuŝagitisto!
— Ĉu ni
bezonas ankoraŭ ceremoniojn?
— Ĝi estas
flatado al la estraro! — eksaltis unu el la teknikistoj,
— Kamaradoj, ĉu ni estas aro da ŝafoj? Nian plej bonan
kamaradon oni elĵetas el la partio, sed ni silentas,
kvazaŭ kun akvoplenigita buŝo?
Popov ege
eksvingis la sonorilon.
— Kamarado
Novoselov! — kriegis li, — mi ne permesis al vi paroli!
Indigna
bruado traruliĝis inter la vicoj kaj tuj trankviliĝis.
— Do mi petas
permesi.
Popov sin
klinis al Serebrovskij kaj tiu diris ion al li en la
orelon.
— Ĝin decidos
la kunveno mem! — ĵetis li al Novoselov. — La kunveno ne
povas permesi tiel ofendi sin kaj tiel plu! Ni estas ne
aro da ŝafoj, sed partiorganizaĵo! La ŝafojn oni serĉu
aliloke kaj tiel plu! Mi proponas forpreni de Novoselov
la parolrajton! Ĉu neniu kontraŭdiras?
Nikolajev tuj
aperis antaŭ la tablo.
— Tiuokaze mi
diros ankoraŭ du vortojn. Tre ĉagrene, ke ni estas
devigataj ĉi tie pridiskuti tiajn aferojn, kiel eksigon
de labkoro Ivagin. La kamaradoj el la estraro memoru, ke
por tio ĉi ili respondos!
— Kamarado,
kamarado! — kun timo ekkriis Popov, — mi petas ne tuŝi
tiajn demandojn!
— Kiajn
demandojn? — levis la ŝultrojn Nikolajev. — Ni ja
parolas pri eksigo de Ivagin!
Sed Popov
definitive perdis la paciencon. Forgesinte pri la
sonorilo, li simple kriis tra la tuta ĉambro:
— Mi proponas
silenti! La kunveno ne allasas similan demagogion!
Nikolajev
svingis la manon. La kunveno emociiĝis.
— Lasu lin
paroli! — iu kriis el la lasta vico.
— Ne valoras!
— oni respondis el la mezo.
— Oni devas
aŭskulti!
— Babilu
Emeljano! Tutegale ne estos laŭ la via!
— Abomenaĵo.
Aroganteco! Oni ŝtopas la buŝon!
— Permesu al
li paroli!
— Sufiĉas!
— Mi faras
ekstervican proponon!
— Ĉesigu la
diskutadon!
— For!
Inter la
ĝenerala kaoso senmova restis nur Ivagin. Li sidis
trankvile, rigardante Popov'on kaj interne ridis. Popov
svingis la sonorilon, plenigante la aeron per laŭtega
sonoro. Vinokurov strabe rigardante la publikon, ion
rapide flustris al prizorgita kaj malserena Serebrovskij.
Zoja, emociigita, nerveme ĉifis la verdan, inkomakulitan
tablodrapon.
— Diru ion
mem Ivagin! — ekkriis iu base.
— Ĝuste!
Parolu Ivagin!
— Ni aŭskultu
kamaradon Ivagin!
Ivagin levis
la manon. La kunveno subite silentiĝis. Popov ŝiriĝis
antaŭen per la brusto, apenaŭ ne faliginte la inkujon.
— Ne
maltrankviliĝu, kamaradoj Popov kaj la ceteraj! — diris
Ivagin ironie. — Al la estimata kunveno mi nenion hodiaŭ
diros!
— Kial? — oni
demandis el la kvara vico.
— Ha? Ne
valoras, kamaradoj, ofendi ilin, Serebrovskij'n kaj
Popov'on. Ili estas ja homoj bonaj! Ĉu decas subfosi
ilian aŭtoritaton antaŭ la amasoj? Ha?
Kaj same
rapide li malleviĝis la lokon, kiel ekstaris.
— Jen vi
vidas?, — ekkrias Serebrovskij, jam ne plu havante
fortojn teni la koleron kaj ne atendante, kiam Popov
permesos al li paroli, — ĉu vi vidas lin? Li eĉ ne
deziras klarigi ion al la kunveno! Li taksas vin
malindaj de lia atento! Ĉu valoras paroli kun la
ŝafoj?.. Ĉi tie estas la tuta bandaĉo! Per ardigita fero
ni forigu la infekton! Per ardigita fero! Voĉdonigu
Popov, pro kia diablo vi malrapidas?
Popov
ekrapidis.
— La
ĉelestraro proponas jenan rezolucion: «La ĝenerala
kunveno konstatas, ke grupo de partianoj en nia ĉelo
sisteme subfosadis gvidadon de nia partia kaj
administracia laboro. La ĝenerala kunveno rimarkigas, ke
unu el la plej evidentaj esprimintoj de humoroj kaj
agado de tiu ĉi grupo estas partiano Ivagin. Por ĉesigi
la subfosan kontraŭpartian laboron de ĉi tiu grupo, la
ĝenerala kunveno opinias necesa aprobi la decidon de la
ĉelestraro pri eksigo de Ivagin el la partio.
Samtempe, por
ke trockismaj elementoj ne malbonuzu la incidenton por
akuzi la partiorganizaĵon pri malpermeso de la
memkritiko, la ĝenerala kunveno alvokas ĉiujn
kunlaborantojn de Mosĥozupr, ĉu partianojn, ĉu
senpartiajn kamaradojn — devualigi negativaĵojn kaj
helpi al la administracio kaj la ĉelo decide forigi
nigrajn makulojn en nia laboro».
— Ĉu ekzistas
aliaj rezolucioj kaj tiel plu? Ne? Kiu estas kontraŭ?
Kvar personoj. Do la ĝenerala kunveno estas fermita!
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . .
...
de novembro 1928.
Super la
malsekaj tegmentoj ŝvelas nuboj. La plumba ĉielo verŝas
larmajn torentojn sur nigrajn pavimojn. La akvo kun
furioza bruego deruliĝas en defluejojn, ŝaŭmante sur
metalaj kradoj de la kavoj. La malvarma vento turniĝas
en la stratoj, glitas sur malsekiĝintaj muroj. La
aŭtomobiloj sin kovris per pluvmanteloj. La homoj kuras
kun ombreloj, tamen sen galoŝoj, ĉar kiu do en Germanio
uzas la galoŝojn!.. En la lokalo, kie staras ruĝaj
standardoj, pendas devizoj kaj la tuta angulo estas
okupita de la internacia korespondo, naĝas vaporo pro la
sekiĝanta vestaro. La homoj ĝibiĝas, kvazaŭ malsekaj
kokoj.
Do Alice
estas akuzata! Alice estas juĝata! Ŝiaj okuloj estas
mallevitaj... Ŝajne, mia koro kunpremiĝis? Bagatelo!..
— Do vi,
kamaradino, ne neigas fakton de via konatemo kun la
polica oficiro, sinjoro Hoetzke?
La prezidanto
mordetas pinton de kemia krajono. Li ne rimarkas, ke
liaj lipoj bluiĝis.
— Ne, mi ne
neigas.
Ĉu tion
elparolis Alice? Mi ne rekonas ŝian voĉon. Kial ĝi sonas
tiel mallaŭte?
— Kiamaniere
vi kun li konatiĝis? Kiaspecajn interrilatojn vi havis?
... Aha,
bele! Alice ne deziras respondi la demandon! Ŝajne, mi
ne estas la escepto. La tuta organizaĵo ne sukcesas
ricevi de ŝi eĉ unu vorton pri tiu ĉi policano... Alice,
vi vane faras ĉi tion! Se vi sentas vin prava vi ĉion
devas rakonti, ĉu vi komprenas, ĉion?.. Alie...
— Via patro
neniam estis laboristo, Alice Berg! Via patro estas
malamiko de la laborista klaso. Kial vi kaŝis ĉi tion,
Alice Berg? Vi estis nomanta vin filino de laboristo...
Alice havas
la vizaĝon pli pala, ol ŝia bluzeto.
— Mi estas
kulpa! — diras ŝi, — mi estas kulpa, ke mi kaŝis tion!
Sed mi ne povis alie! La filino de burĝa inĝeniero ne
estus akceptita en via rondo!
— Sed ĝi
estas strange, Alice! Ĉu vi ne komprenas mem, ke tutaĵo
el kunmeto de la polica oficiro kun la burĝa deveno igas
la publikon malkonfide akcepti viajn parolojn. Eble, vi
ankoraŭ ion diros, Alice?
La prezidanto
rompas la pezan silenton.
— Ĉio estas
klara. Kiu deziras paroli?
Mi estas
leviĝonta, sed peza mano de Erich kuŝiĝas sur mian
ŝultron.
— Vi poste
diros.
Li memorigas
min, ke mi ne estas egalrajta. Tamen mi diros ion!..
Erich ĉiam aspektas serioze, sed hodiaŭ li estas tute
malserena. Li fidis al Alice, li estis konvinkita pri
ŝia sincereco, pri ŝia labordeziro, li kruele trompiĝis.
Kion signifas tiu ĉi konateco kun la polica oficiro? Li
ne riskas eldiri la suspektojn, pri kiuj oni parolas en
la taĉmento. Kion signifas tiu ĉi mensogo pri la socia
deveno?.. Alice ne estas infano kaj oni povas malfacile
kredi ŝian naivecon. Estas tute klare, ke ŝi povus eviti
la mensogon! Certe, oni ne tute konfidus ŝin, sed dum
unu-du jaroj ŝi povus pruvi sian sincerecon. Iom riske
estas havi en la komsomolo la homon, ĝis nun kunligitan
kun la fremda mondo kaj kaŝantan tiun ĉi interligon de
la organizaĵo! Krom tio, stranga konduto de Alice en la
vilaĝo kiu malutilis al la loka komunista ĉelo!
— Ĉu eksigi?
— demandas la prezidanto.
Mi ne plu
povas silenti. Mi eksaltas. Mi estas tiom multe dironta!
Mi sentas, ke oni rigardas min kun ekskluziva, streĉa
atento. Mi sentas kiel ruĝiĝas Alice kaj kiel severe
skuas la kapon Erich.
— Kamaradoj!
Mi bone konas Alice'n! Mi...
La vizaĝo de
Alice turniĝas al mi kun mokema rideto.
— Ŝajne,
troviĝis por mi la advokato?
Malvarma
ŝvito kovras mian frunton. Mi kuntiras la forton.
— Mi estis
dironta, ke mi aprobas la proponon de Erich!
...
de decembro 1928.
Neniu
korektas mian manuskripton. Mi eĉ ne estas certa, ĉu ĝi
taŭgas por io. Mi ne kredas, ke ĝi estas presota. Tamen,
pli, ol kiam ajn, mi deziras verki.
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Vitalij memoras la okazon, kiam li nokte revenis de Zoja
kaj kontraŭ la demando, kie li estis, respondis, ke li
havis raporton pri la kooperado. Olga estis strange seka
kaj malvarmetone demandis, ĉu li atentis mankojn de l'
kooperativoj? Mirigita pri malamikeca tono, li tuj
forgesis ke li estis leginta neniun raporton. Momente
antaŭ li elnaĝis folietoj de imagata notlibreto.
— Pri kiuj
mankoj vi diras?
— Nu, mankoj
de varoj, longaj vicoj, multekosteco!.. En tuta Moskvo
ne estas trovebla drapo. La drapo kaj lano transformiĝas
iun legendon. Batalo kontraŭ privataj komercistoj, tamen
nur sola privatulo profitas ĝin!
Li estis
pasie kontraŭdironta, sed eksentis en la aero odoron de
bona tabako. Tuj interrompinte sian paroladon, li
returnis sin. En la cindrujo kuŝis kelke da
cigaredrestaĵoj. Olga surhavis belan robon kaj,
protektata de la blanka antaŭtuko, lavis la teilaron. Li
komprenis kaŭzon de ŝia malvarma tono. Por unu momento
la ekflaminta demando «Kiu?» estis tuj anstataŭigita per
maldolĉa ironia rideto. Ĉu ne tute egale?, ĉu li rajtas
ĵaluzi?
Sed de post
iam Vitalij ĝenerale ne disputis kun Olga. Por ne
permesi al siaj propraj pensoj elkreski ĝis ampleksoj de
duboj, li penis koncentrigi ilin ĉirkaŭ la okazonta
forveturo eksterlanden. Li pli ofte nun restis hejme kaj
longajn vesperojn pasigis apud la skribotablo. En la
ĉambro neniam estis pli ol 1° kaj dum fortaj frostoj la
temperaturo malaltiĝis ĝis 7-8 gradoj. Tiam nevidebla
mano desegnis sur la fenestroj arĝentajn pejzaĝojn kaj
brilantaj sagoj radiis en la vitroanguletoj sub blanka
lumo de la elektra lampo. Glimsimila glacieto malleviĝis
sur la subfenestron kaj estis atendanta ĉi tie sian
sorton. Ĉiumatene Injo estis foriganta ĝin per malnova
rustinta tranĉilo. Kiel bona mastrino, ŝi per granda
ĉifono forsvingis de la subfenestro lagetojn de la
malpura akvo.
Vitalij
laboris ĝis la dua-tria horo nokte. Liaj piedoj estis
frosttremantaj kaj la malvarmo kuris sur la dorso. Li
estis entiranta la kapon en la ŝultrojn, ankoraŭ pli
fleksiĝis super la tablo, sed daŭrigis la skribadon.
Ellitiĝante nokte por Injo, Olga riproĉe skuis la kapon.
Alirinte al Vitalij deposte, ŝi ofte estis ĵetanta sur
liajn ŝultrojn sian lanugan kaptukon, aŭ la malnovan
trikitan jakon.
Tiumomente
fariĝis Olga proksima, parenca kaj komprenebla, kiel
iam. Tiumomente aperadis treega deziro por plena
interpaciĝo.
Sed tagoj
pasadis post tagoj. Kiam Vitalij estis venanta hejmen
Olga rapideme lavis la manĝilaron, trinkigis Injon,
enlitigis ŝin, poste iris la kuirejon finlavi, aŭ gladi
la hieraŭan tolaĵon. Kaj nur unufoje ne estis retenita
la turmentiga silento.
Laciĝinta
super ĉiu mezuro, Olga enlitiĝis pli frue, ol kutime.
Vitalij ŝin trovis jam en la lito. Li mallaŭte eniris la
ĉambron, penante ne brui, senvestigis sin kaj aliris la
tablon. La nikelita tekruĉo estis kovrita per malnova
pelto, por ke la akvo ne malvarmiĝu. Apude estis
preparitaj la sukero, butero, vazeto kun areto da
malkaraj bombonoj kaj peco de l' pano. Manĝinte, li
komencis laboron. Ĉirkaŭ la dekdua horo li subite
eksentis, ke lian dorson iu streĉe rigardas. Ĉi tiu
sento igis lin returni sin. Li ekvidis du senmove
rigardantajn okulojn. Olga kuŝis sur la lito, metinte la
kapon sur la brakojn. Vitalij estis embarasita.
— Ĉu vi, —
demandis li, — ne dormas?
Olga senbrue
skuis la kapon.
— Ĉu delonge?
— Ne.
Vitalij
komprenis, ke ŝi ne dormis de post lia reveno.
— Ĉu vi estas
malsana? aŭ vi havas malbonan humoron?
— Tute ne! —
ekspiris Olga.
— Do kio
okazis?
— Nenio!
Vitalij estis
jam rekomencanta la laboron, sed aŭskultinte, kiel Olga
kelkfoje profunde ekspiris, ĉesis labori.
— Kio okazis
al vi, Olga?
— Nenio.
Simple mi ne estas gaja.
Olga faligis
la kapon sur la kusenon. Vitalij sidiĝis apude sur la
lito kaj ŝi tuj formovis sin.
— Min ne
kontentigas tia vivo.
— Kia? —
demandis li retenante la spiradon.
— Jen tia,
kun vi...
Iom ofendita
de ŝia sincereco, li singarde rimarkis:
— Sed mi ja
ne igas vin nepre vivi kun mi!
— Mi scias.
Se povus mi foriri, mi jam delonge estus foririnta. Sed
kien?
— Nome? —
kontraŭdiris li, — kiel vi opinias, kien foriras la
aliaj?
— Ho, kiel vi
ĝojus liberiĝi de mi! — ĉagrenigite ekkriis Olga. —
Tamen, eĉ la ĉambro ne estas trovebla! Kaj krom la
ĉambro! Ja oni devas vivi!
— Mi ne
rifuzas helpi.
— Kiamaniere?
Ĉu vi donos cent rublojn monate? Sed ĉu ĝi estas mono.
Mi ja devos rifuzi la plej bezonan al la infano! Diru,
ĉu ĝi longe daŭros?
— Kio nome?
— La
industriigo?
— Kian
rilaton havas al ĉi tio la industriigo? — levis la
ŝultrojn Vitalij. — La industriigo estas konstruado de
la socialismo. Kiel vi ĝin ne komprenas?
Olga
ekspiris.
— Diru,
Vitalij, kial oni ne donas al ni malkarajn kaj bonajn
varojn! Kial niaj konsumkooperativoj, kiuj prenas tiajn
altajn kotizojn (ja eksterlande mankas tiaj kotizoj?),
estas tiel senespere malplenaj? Kial oni ne enlasas el
eksterlando teksvarojn kaj ŝuaron, kiuj estas tie
trioble malpli karaj?
Vitalij
rememoris la cigaredrestaĵojn en la cindrujo. Penante
tamen ne deflankiĝi, li kontraŭdiris:
— Tiam ni
devus malpligrandigi importon de maŝinoj kaj
instrumentoj kaj per tio sama prokrastigus konstruadon
de la propra industrio.
— Sed ĉu ni
bezonas ĝin, se la eksterlandaj varoj estas fortikaj kaj
malkaraj kaj la niaj karaj kaj tre baldaŭ disfalas!
— Sed
konstruado de l' socialismo...
— Konstruado
de l' socialismo! Ĉu estas atingebla la socialismo? Ĉu
kredas tion la komunistoj mem? La komunistojn mi
prezentas al mi, kiel geniajn trompulojn! Al mi ŝajnas,
se la religio konsentus servi al la komunismo, ili igus
nin viziti la preĝejojn!
Vitalij
preskaŭ eksaltis.
— Olga, tio
ne estas viaj propraj pensoj!
— Malsaĝe! —
levis ŝi la ŝultrojn. — Ne ĉiuj, simile al vi, vivas kun
fremdaj ideoj! Ho, kiom mizera estas via pensmaniero,
Vitalij! Ĉu definitive pereis en vi iu ajn kritikema
rilato al la ekstera mondo.
Kunmetinte la
manojn post la dorso, Vitalij komencis paŝadi tra la
ĉambro.
— Bonvolu
sidiĝi! Vi nervumigas min!.. Ĉu oni povas klarigi per
bonintencoj de l' komunistoj, ke ili igas apenaŭ
vestitajn virinojn kun suĉinfanoj sur la brakoj staradi
dum frostoj antaŭ la kooperativoj kvin-ses horojn? Kaj
por tiu ĉi plezuro ja oni pagas kotizon, iufoje
egalvaloran al la monata salajro! Kaj, rimarku, la
komunistoj mem ne deĵoras en la vicoj! Ili eĉ ne sendas
tien siajn edzinojn!
— Olga, Olga!
Ĝi estas la malplej efika punkto de via filozofio!
— Kial?..
Ekzemple, viaj Serebrovskij, Popov, Vinokurov!..
— Ĉu pri tio
sama parolis kun vi Vinokurov?
— Plej trafa
maniero! Mi miras, kiu helpis al vi elekti tute
nekonvenan al vi profesion! Vi devus esti prokuroro!
Tamen, kial Vinokurov ne povus paroli kun mi?.. Ĉu ĝi
estas malpermesata? Mi ne havas ion por kaŝi! Vinokurov
unufoje estis veniginta min hejmen per sia maŝino. Mi
estis tute senpova kun Injo, sur granda placo! Mi neniel
povis eniri la tramon. Vi scias, kiel mi timas la
straton, grandan trafikon, homamason, tumulton! Kaj via
metropoliteno, verŝajne, neniam estos konstruita!
Tuj
trankviliĝinte kaj ne sentante la ĵaluzon Vitalij lace
oscedis. Olga mokeme ekridis.
— Ĉu vi volas
dormi? Mirinde, kiel vi ŝanĝiĝis! Kaj vi ŝajnigas vin
viro?
Vitalij
returnis sin, ekflaminte.
— Kion vi
deziras diri? Ĉu vi opinias, ke en la mondo ne ekzistas
aliaj virinoj, krom vi?
— Nu certe
ekzistas! — grimacis Olga. — Sed nature, ne por tiaj,
kiel vi!
Komence
Vitalij eksentis en tiuj ĉi vortoj la kaŝitan
maltrankvilon, sed li estis tuj miskomprenigita.
— Ne opiniu,
ke mi tre bezonas vin! Mi jam diris, ke mi delonge
forirus, sed mi ne havas kien foriri! — Ŝia voĉo
krudiĝis, — ne estas granda ĝojo posedi tion, kion neniu
alia bezonas!
Stranga afero:
pro bagatelo, pro tuŝita, pure vira ambicio, Vitalij
perdis la animekvilibron! Olga vekis en li deziron tuj
pruvi, ke ŝi eraras. Kaj, ne plu retenante sin, li
rakontis al ŝi ĉion pri Zoja. Olga aŭskultis lin kun
malfermitaj okuloj trankvile, kaj iufoje, demandis nur
pri detalaĵoj.
— Ĉu ŝi
fordonis sin al vi tuj, subite? Jes? Kaj ŝi estis virga?..
Aŭskultu, Vitalij, ĉu ŝi estis malpli kreska, ol mi?..
Ĉu plaĉis al vi ŝiaj kisoj?
Vitalij
intertempe estis skuanta la kapon kaj rapidis paroli,
zorgante komence nur pri la sola: ke Olga komprenu, ke
ŝi ne faras grandan favoron, restante kun li. Sed Olga
ĉiam demandis:
— Kia ŝi
estis? Gaja? Ĉiam ridis? Muzikis per la gitaro? Ĉu ŝi ne
plendis al vi, ke ŝi laciĝas, ke estas malfacile al ŝi
vivi?.. Ĉu ŝi ne malĝojigis vin iel!
Kaj subite
Vitalij malblindiĝis. Kion li faras?.. Kia estas la fino?..
Li silentiĝis. Olga kuŝis apude, alpreminte sin al li.
Ŝian varmegan spiron li sentis sur sia vango. Per la
dekstra brako ŝi eĉ ĉirkaŭprenis lian kolon kaj atendeme
rigardis lin fikse, ne forturnante la okulojn. Vitalij
ektimis.
— Kial do vi
silentiĝis? — trankvile demandis ŝi. — Diru, ĉu vi amis
ŝin?..
La koro de
Vitalij falis ien malsupren, malaperis en abismo kaj en
ĝia loko formiĝis faŭkanta malplenaĵo. Kun la koro
foriris la sango kaj malvarma tremo kaptis la korpon.
— Olga! —
diris li mallaŭte, — pardonu min!
Olga nenion
respondis kaj fermis la okulojn. Vitalij kuŝis kelkajn
minutojn silente, timante fari la plej etan movon.
— Olga, Onjo!
— ripetis li, — pardonu min, malsaĝan!..
Kaj, ĉar Olga
nenion respondis, li komencis pravigi sin. Kaj,
pravigante sin, li ĉiam pli turmente sentis la
elkreskintan en loko de la koro malplenecon.
— Onjeto!
Komprenu min! Mi ne amis ŝin!.. Mi amis ŝin eĉ nek unu
minuton! Mi malestimis ŝin kaj min mem!.. Por kio mi ĝin
faris? Jes, vi pravas! Por kio mi faris ĝin? Mi ne
scias! Eble, ĉar la vivo ne kontentigis min, same, kiel
vin. Eble, ĉar hejme estis malfacile por mi...
Trafinte la
penson pri malfacileco de la vivo, Vitalij disvolvis
ĝin:
— Vi scias
mem, kiel ni pasigas la tempon! Ĉiutage ni malpaciĝas.
Ĉiunokte ni senfine disputas!.. Onjeto, mi ja bezonas
ion alian!..
Vitalij
denove silentiĝis, kompreninte, ke li diras mizerajn, al
neniu bezonajn, nenion pruvantajn kaj mensogajn vortojn.
Olga returnis la nebuliĝintan rigardon. Vitalij flateme
ekrigardis ŝiajn okulojn kaj subite ekvidis starantajn
en ili larmojn.
— Onjo! — kun
timo ekkriis li, — ne ploru! Estis kaj pasis!
Aŭdiĝis
stranga subpremata krio. Per la tremantaj manoj Olga
ŝovis sian gorĝon, penante ion diri. Vitalij timigite
rigardis ŝin. Dum la turmentiga spasmo premis ŝian
gorĝon, li penis ŝin konsoli:
— Kara mia,
ĉesu! Trankviliĝu! Nenio terura okazis! Ĉio pasis!
La vizaĝo de
Olga kovriĝis per la purpura koloro. Frosttremegante, ŝi
abrupte forsaltis de la lito kaj sin ĵetis al ŝranko.
Vitalij sekvis ŝin per maltrankvila rigardo. En nura
ĉemizeto Olga aspektis, kiel deksesjara knabino. Ŝi
sursaltis seĝon kaj komencis ion serĉi sur la supra
breto. Boteletoj, sonorante, forfalis planken.
— Olga, kion
vi faras? — per nehoma voĉo kriis Vitalij. Ŝi rapide
verŝis en la buŝon boteleton de la vinagra esenco.
— Olga!..
Vitalij
elbatis la boteleton el ŝiaj manoj, perforte fortirinte
ilin de buŝo.
— Vi
freneziĝis! — ekkriis li krude kaj, subite, kaptita de
la profunda emocio, li rimarkis, kiel violkolora vizaĝo
de Olga konvulsiis pro terura turmento. Ŝi senbrue falis
sur la liton.
Vitalij sin
ĵetis al la tablo. Ĉi tie staris kruĉo da lakto. Per
tremantaj manoj li verŝigis ĝin en ŝian buŝon. Olga
trinkis, kunpremante per la frapantaj dentoj randon de
la kruĉo, trinkis je grandegaj glutoj, sufokiĝante kaj
forpuŝante la kruĉon for de si. Vitalij ĉiam verŝis kaj
verŝis, ĝis restis en la kruĉo nek unu guto. Tiam li
alkuris la telefonaparaton.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . .
...
de februaro 1929.
Mi ne memoras
jam, kiom da tempo mi ne prenis la plumon. Dum ĉi tiuj
monatoj mi havis grandan laboron je la konstruo. Berg
opinias, ke mi mian taskon jam estas plenuminta. Sed al
mi ne plaĉas liaj konkludoj. Hieraŭ li diris al mi:
— Vi povis
propraokule konvinkiĝi, ke ni konstruas multe pli
malkare, ol la francoj.
— Preskaŭ je
unu miliono kaj duono da rubloj. Sed...
Lin
indignigis mia «sed».
— Kia «sed»?
Mi estis
rigardanta la malordigitan pavimon, la disfositan
malsekan grundon, la pezajn kvarangulajn vagonetojn
laŭlonge de la lignaj ŝildoj. Berg surhavis pluvmantelon.
La mantelo estas malseka, sed la vesto sub ĝi — seka. La
samo ne estas direbla pri la laboristoj... Ni iris sur
fundaĵo de la estonta tunelo kaj pluvo libere fluis el
la griza ĉielo tra intervaloj inter la metalaj stangoj.
Mi por unu minuto imagis min en la centro de Moskvo dum
vintra frostego. Efektive, ĝi estas treege neoportune!
Sed laŭ la pariza maniero ni elfosus en du-tri lokoj de
Mjasnickaja strato ŝaktojn. El ĉi tie ni per varmigitaj
fermitaj koridoroj farus nian subteran ofensivon! Kaj,
krome, la pariza metropoliteno estas arkoforma, altega,
sed ĉi tiu estas malalta, subpremata!..
Berg nomis
min filantropo.
— La
socialisma patrolando! Zorgo pri laboristoj! Por tio ĉi
vi estas pretaj malŝpari plurajn milionojn! Mi havas
nenian deziron disputi kun li.
...
de februaro 1929.
Ĉe
metropolitenkonstruo denove ne ĉio estas en ordo. La
antaŭnelonga striko finiĝis, kiel malvenko de l'
administracio. Sed Berg, evidente, retiriĝis nur por la
nova atako. Lastatempe li estas mirinde malĝentila kaj
insultema kontraŭ la laboristoj. Se tiel daŭros, ni ne
evitos la ŝtormon.
...
de marto 1929.
Hodiaŭ je la
dekdua la laboro ĉe konstruo de la nova
metropolitenlinio ĉesis. Du tagojn antaŭe Berg eksigis
tri laboristojn, agitintajn kontraŭ nova formo de
laborregistrado. Tio havis sian efikon. Hieraŭ matene
inter la konstrulaboristoj regis ega incito. Vespere la
polico fermis la maldekstran sindikaton de l'
konstrulaboristoj kaj sigeligis ĝian ejon.
Kaj hodiaŭ la
regiono estas superplenigita de la policanoj en
batalhelmoj kaj kun plena armilaro. Berg deklaris, ke li
estas faronta neniujn cedojn.
...
de marto 1929.
La altrudita
al mi kaj ĉifoje, ŝajne, tre daŭra «senlaboreco»
revenigas min al laboro je la romano.
Nun estas
printempo. Denove printempo!.. Sed en mia koro faŭkas
malplenaĵo! Do restas al mi forflugi per la penso en la
pasinton, ŝajne, tute nemalproksiman!.. Nur unu jaron
malantaŭen!..
primuso:
Maŝineto por kuiri.
Notoj de la redaktinto;
V.Varankin kaj lia libro
Parto 1;Parto
2;
Parto 3;
Parto 4;
Parto 5;
Parto 6;
Parto 8;
Parto 9;
Parto 10;
Parto 11;
Parto 12
http://www.esperanto.mv.ru
|