|
Varankin V.
Parto 8
. . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
.
Serebrovskij
transloĝiĝis la novan domon marde, kaj dimanĉe li jam
festis ĉi tiun feliĉan okazon.
Ĉirkaŭ la oka
horo apud la gisa balustrado staris du maŝinoj kaj kelke
da fiakroj. La ŝoforoj pace dormetis en profundaĵo de l'
aŭtomobiloj kaj la fiakristoj dancetis sur la malseka
neĝo, en verda lumo de gaslanterno. Senbrue alglitis la
tria, freŝe kovrita per blua farbo maŝino. Viro en leda
jako lerte elsaltis la trotuaron, malferminte la
pordeton. La fiakristoj eksilentis, subrigardante ilin.
El la aŭtomobilo eliris juna virino. Surtrotuariĝinte,
ŝi haltis kaj embarase ĉirkaŭrigardis.
La printempa
vespero estis mirinde kvieta. Delikataj bluetaj
lunrebriloj kuŝis laŭlonge de la strato, alternante kun
grizaj ombroj de la domoj kaj fantaziaj desegnaĵoj de l'
branĉoj, elrigardantaj el post kortbariloj. La malseka
neĝo kuŝis, kiel pezaj ĉapoj sur akraj pintaĵoj de la
gisaj stangoj kaj sur la grizaj ŝtonaj kolonoj.
La viro diris
ion duonvoĉe al la ŝoforo. Preninte la kunulinon
subbrake, li iris al la domo.
Al ili
malfermis la pordon servistino de Serebrovskij, Manjo.
— Ĉu multe da
gastoj? — demandis Vinokurov, helpante al Olga demeti la
palton.
— Ĉirkaŭ
dekkvin personoj.
Formetinte la
supran veston, Olga restis en sia sola festa robo. Ŝi
paŝis al spegulo. En la spegulo ŝi ekvidis la ĉambron,
remburitan per bruna tapeto. Sub la plafono estis
enŝraŭbigita senbrila duonglobo de la elektra lampo. Sur
flava ligna vesttenilo, rampante unu sur la alian,
pendis viraj manteloj kaj virinaj paltoj kun multekostaj
feloj.
Vinokurov
ekfumis kaj strabe rigardis Olga'n.
— Ĉu la edzo
definitive ne venos? — demandis li subite.
— Mi kredas!
— respondis Olga kaj ridetis. Unuafoje post la edziniĝo
ŝi sentis spiron de la libero. Ili eniris la
gastoĉambron kaj Vinokurov prezentis Olga'n.
— Konatiĝu,
kamaradoj: Olga Alekseevna, edzino de inĝeniero Zorin!
Olga
konfuzite ĉirkaŭiris la duonrondon de l' gastoj.
— Kaj la
edzo? — turnis sin al ŝi Bobrov, — ĉu li ne bonvolos
veni?
— Bedaŭrinde,
bedaŭrinde! — rimarkis ĝoje inĝeniero Kiselov. Ĉiuj
kunsentante ekmovis la kapojn. La konversacio tuj
rekomenciĝis kaj pri Olga, ŝajne, oni forgesis.
Vinokurov sidigis ŝin en verdan pluŝan apogseĝon apud
malgranda lakkovrita tableto.
La gastoj
seninterrompe estis venantaj, plenigante la ĉambron, kaj
la mastrino jam dufoje estis eliranta la najbaran
ĉambron por preni plurajn seĝojn. Venis Ĉernjaev kun
Vera Velikonskaja. Li aliris al Olga kaj staris rekte,
kvazaŭ fumtubo, eltirinte sian malgrasan malflekseblan
korpon.
— Ĉernjaev
kun la edz... edzino! — prezentis lin Vinokurov, — Kie
vi laboras nun, kamarado Ĉernjaev?
— Ho, li
estas nun granda estro! — respondis anstataŭ Ĉernjaev
Kiselov, per unu rigardo ĉirkaŭkaptante gracian
figureton de Vera. — Li estas nun apenaŭ atingebla de
ni, mortemuloj! Ĉu ne vere, Ĉernjaev? Ja oni vin altigis
en la rango?
— Per zorgoj
de la multestimataj kamaradoj!
Popov ion
aprobe murmuris el profundo de la apogseĝo, siblante per
la nazo. Li jam dufoje estis vizitinta la manĝoĉambron.
Ĉi tie Serebrovskij estis dismetanta la botelojn sur
longa bruna vakstola vojeto, kuŝanta trans la kunmetitaj
kune tabloj.
Vera estis
konfuzita eĉ pli, ol Olga. Eble pro tio, ekrigardinte
unu sur la alian, ili eksentis la reciprokan simpation.
— Kiel multe
da homoj estas ĉi tie! — ekkriis Vera, — mi ne ŝatas
homamason!
Olga kunsente
rigardis ŝin.
— Vi pravas.
Ĝi estas tre malfacile! Mi estas en la homamaso ĉiam pli
soleca, ol tute sola!.. Ĉu vi oficas kun ili? — Olga
kapmontris la gastojn.
— Jes!.. Tio
estas, ne!.. Mi oficis antaŭe tie, kaj nun mi laboras en
la alia trusto!.. — Vera forte ruĝiĝis. — Kaj vi?
— Ne! —
ekspiris Olga, — mi estas hejmmastrino!.. Sed, tiaokaze,
vi ilin ĉiujn bone konas? Diru, kiu estas tiu virino,
kiu min rigardas?
Vera vigle
returnis sin.
— Estas Zoja
Ivanovna Ŝipova, la persona sekretario de kamarado
Serebrovskij.
Zoja estis
interparolanta kun ĵus enirinta la ĉambron Serebrovskij,
sin klininta super ŝia seĝo, kaj samtempe ŝi ne
forturnis la okulojn de Olga. Ŝi estis en nigra velura
robo, lasanta malfermitaj ŝiajn grasetajn ŝultrojn,
kolon kaj parton de la dorso.
— Kaj tiu
virino? — demandis Olga, montrante la enirantan tra la
pordo Anna Petrovna, — Ho, ŝi estas edzino de
Serebrovskij?.. Tiaj virinoj plaĉas al mi!..
— Kial? —
miris Vera.
— Tiaj
virinoj estas energiaj! Ili tenas virojn en la brakoj!
Ĉu vi ne vidas, ke tiu ĉi mola meblaro, tapiŝoj,
bagatelaĵoj, silkaj kurtenoj estas plenumo de ŝiaj
deziroj?
Vera
embarasite rigardis Olga'n.
— Mi ne
riproĉas ŝin! — rapidis tiu ŝin trankviligi. — Ĉu la
bona meblaro kaj komfortaj ĉambroj estas iu
malkonvenaĵo? Diru sincere, ĉu vi ne dezirus la samon?
Anna
Petrovna, penante venki la kreskantan en la brusto
koleron, afable salutis Zoja'n. Ĵetinte malestiman
rigardon sur la algluiĝintan al ŝi edzon, ŝi aliris al
Vinokurov.
— Kara Oleg
Jurjeviĉ! — trakantis ŝi delikate sed tiom laŭte, por ke
la edzo aŭdu, — kiel malfrue vi venis!
La pordo
malfermiĝis kaj, dismovante la pordokurtenojn, sur la
sojlo aperis Dobroĥotov.
— Oh-ho-ho! —
gaje kaj densbase ekblekis inĝeniero Bobrov, — Mem la
ĉefo venis!
La hejmmastro
afable ekrapidis renkonten.
— Petro
Ivanoviĉ! Ĉu oni povas tiel?! Vi ĉiujn nin tenas! Ni ja
ne komencas sen vi la vespermanĝon!
— Pardonu,
sinjoroj, pardonu! — bonkore ekridis Dobroĥotov, — Iom
mi malfruiĝis! Aferaĉoj diversaj! Saluton, saluton! Nu,
mi gratulas vin, Mikaelo Sergeeviĉ je la nova loĝejo!
Kvankam ĝi, ŝajne, estas la kooperacia domo, sed ne
gravas! — li larĝe ridetis kaj responde tuj ridetis la
gastoj. — Kiu do estas la konstruinto?
— La
konstruinto estas nia konato, Petro Ivanoviĉ!
Rimarkinda, mi al vi diros, la konstruinto! Jen li
estas!
Dobroĥotov
etendis sian larĝan haraĵan manegon al Vinokurov.
— Tre
agrable! Mi aŭdis, ke vi ĉe la konstruo vian propran
inventon realigis. Laŭdire, vi inventis
fajrosendanĝerajn vandojn el iu speciala materialo?
— Tute ĝuste,
— modeste aldonis Vinokurov, — el malkosta materialo:
specifa miksaĵo de ŝtonoj kun ligno. Malkare kaj
fortike!
— Do, vi la
grandan monon gajnis? Ĉu patento por la invento?..
Dobroĥotov
potence ekridegis kaj sin turnis al Serebrovskij:
— Mi memoras,
kiam ni lernis en la Reala Lernejo, mi opiniis vin,
Mikaelo Sergeeviĉ, sentaŭgulo! Vere, en kaligrafio kaj
la rusa lingvo mi neniam povis vin atingi kaj fine estis
forpelita el la kvara klaso. Sed ne havis mi al vi iun
ajn estimon! Tro delikata kaj pacema knabo vi estis!..
Pardonu, pardonu, mi sekve, eraris! La tempoj ŝanĝiĝis!
La alia materialo estas bezonata!
Nun la gastoj
estis aŭskultantaj silente, atenteme rigardante la
potencan figuron kun zorge kombita ambaŭflanke barbego.
— Tamen, la
domo, ŝajne, ne malmulte kostis? — diris li serioze.
— Ni havas la
loĝejkooperativon, Petro Ivanoviĉ, — enmetis la parolon
Kiselov, — Tiel diri — Komuno! La komunaj monrimedoj!
— Malfacile
estas kredebla, — skuis la kapon Dobroĥotov. — Ĉu granda
estis la kotizo?
— Nu, ĉu ni
povus pagi la grandan kotizon, Petro Ivanoviĉ? Ni ja
estas laboruloj! Oni povas diri proletoj!
— Ĝi estas
alia afero! Certe, konstruas Mikaelo Sergeeviĉ la
socialismon je la ŝtata mono, nu, ankaŭ la dometon
intercetere al la socialismo aldonis! Kio estas unu
dometo apud socialismo? Bagatelo!
Meze de la
ĝenerala gajeco, Anna Petrovna tuŝis la edzon je maniko.
— Miĉjo,
invitu al la tablo!
Apud la tablo
oni multe manĝis kaj multe trinkis. Manjo ĉirkaŭportis
anseron, poste malvarman porkidon kun kreno, poste
sturgon, balanciĝantan en elastaj briloj. La gastoj
estis metantaj sur la telerojn sprotojn, sardinojn,
pelamidojn, ŝinkon. Ĉiuminute aŭdiĝis klakado de la
korkoj kaj en kristalajn diafanajn vezikformajn
glasetojn la viroj estis verŝantaj orkolorajn vinojn.
Olga, trinkinte du glasetojn, la trian rifuzis, sed
Vinokurov tamen plenigis ĝin.
— Ĝi povas
atendi, Olga Alekseevna!
— Oni diris
tostojn: por la mastro, mastrino, virinoj, kaj la
gastoj. Fine, Vinokurov proponis toston por la
metropoliteno.
— Karaj
amikoj! — diris li, ekstarante kaj admirante brilon de
la enverŝita en la glaseto portvino, — ĉiuj vi bone
konas, kian transportan krizon travivas la metropolo de
Sovetoj! Delonge kaj obstine laboras por solvi ĝin niaj
eminentaj inĝenieroj. Tamen, lasttempe inter la aliaj
rimarkeble elstaras nia juna kolego Zorin. Bedaŭrinde li
mankas inter ni! Sed ĉeestas lia edzino! Ni honorigu en
ŝia persono la estontan moskvan metropolitenon!
— Hurra! —
kriis Bobrov.
— Vi nepre
devas trinki! — diris li al Olga. Ŝi protestis.
— Trinku! Mi
jam dek glasetojn estas trinkinta, sed ne efikas! —
konvinkigis ŝin Vera, sidinta demaldekstre kaj sin
klininta al Ĉernjaev. Olga trinkis. Vinokurov tuj
plenigis ankoraŭ unu glaseton. Sentante, kiel ŝia kapo
turniĝas, ŝi iom tuŝis lian manikon.
— Kamarado
Vinokurov, mi ne povas! Ne donu al mi plu!
— He,
bagatelo, Olga Alekseevna! Ni ĉiuj estos tie!
Je la dekdua
nokte Serebrovskij subite ekatentis, ke la kurtenoj sur
la fenestroj ne tute bone estas kuntiritaj. Li flustris
pri tio al Ĉernjaev. Tiu leviĝis kaj ne residiĝis, ien
malaperinte.
— Vi, amiko,
tute vane ĝin faras! — murmuris Bobrov, proklamonte
novan toston. — Kion ni timu en la propra partio?.. Ni
ne bezonas la fermitajn kurtenojn! Ĉu ne vere,
Marinjo?.. — Li por unu minuto turnis sin al blonda
ruĝiĝinta najbarino kaj, ĉirkaŭpreninte ŝian kapon,
kisis je la kolo. Ne ellasante ŝian kapon, li daŭrigis,
frapetinte per la fingro sur la botelon:
— Gesinjoroj!
Atentu! Estas proponate fondi novan asocion!
— Ĉu socian
organizaĵon, tiel diri? — pepridis Osipov.
— Jes, ĝuste,
socian organizaĵon!
— Sufiĉas,
Bazilo,
«IRH», «Aviakem» kaj «For Analfabetecon».
— Vane vi
tiel opinias! Tute vane! Ĉu mi ne pravas, gesinjoroj?..
IRH kaj Aviakem estas necesegaj asocioj! Kial! Aviakem
defendas nian socialisman patrion! Kio estas la
socialisma patrio?.. La socialisma patrio estas ni! Ĉu
mi pravas?
— Jes, vi
pravas! Sed I-Ro-Ho? — kriis Kiselov.
— IRoHo? Vi
demandas, kio estas IRoHo?.. — Bobrov rikanis, — N-ne,
tion mi al vi ne diros! Tion vi praktike ekkonos! Jen,
kiam, frato, trafos vi malliberejon, tiam vi scios, kio
estas IRoHo! Ĉu ne vere, ho-h-ho!..
La ebria
ridego kovris liajn parolojn.
— Kian do
asocion, kamarado Bobrov, vi proponas fondi? — repepis
Osipov.
— Mi
proponas, gesinjoroj, renaskigi asocion de glora epoko
de la unua revolucio, la asocion de la kastelrestaĵoj!
— Kastelrestaĵoj? — tuj komprenis Kiselov. — Ĝi ne
malutilos! Ĉu vi aŭdas, Katrinjo, li proponas la asocion
de la kandelrestaĵoj! Oh-ho-ho! — Kiselov laŭte ridis
kaj flustris ion en rozkoloran orelon de la najbarino,
ŝovante la nazon en la ŝultron, de kiu forglitis la
bluzeto.
— Kial
kandelrestaĵoj? — kontraŭdiris Serebrovskij, — Ni prenu
ion pli originalan! Ni nomu ĝin, hm... asocio, asocio de
bajaderoj!..
— Strange! —
diris iu dubeme, — Sed ja bajaderoj estas nur inoj, ni
tamen havos ankaŭ ulojn!
— Ĝuste, —
konsentis Serebrovskij, — Tiam ĝi estu asocio... de...
— Jen,
Mikaelo Sergeeviĉ, — enmiksiĝis Vinokurov, — Oni devas
inventi ion pli novan! Mi proponas nomi ĝin Asocio de l'
Dolĉaj Sonĝoj!
Li ekridis,
rigardinte Olga'n. Ŝi kuntiriĝis, tremetante, kvazaŭ pro
la malvarmo. Ŝia kapo estis peza. Ŝi provis movi la
piedon kaj la piedo ekmoviĝis, kiel ligna protezo. Iu,
kvazaŭ en nebulo predikis:
— Ni nenion
ĝenu!.. Ni malkaŝe kontentigu niajn bezonojn!..
Drinki?.. Ni drinku! Kaj tiel plu!.. Jen, ĉi tie... Timi
unu la alian oni ne devas! La bezonatan publikon ni
varbos, kaj se ili ne iros memvole, ni devigos!..
Osipov per
tremantaj manoj enverŝis en sian glason restaĵojn de l'
madejro. La glaseto falis planken, plende eksoninte kaj
frakasiĝinte.
— He,
glaseto! — sopireme ekĝemis Osipov. — Kial mi vin
pereigis?
Li subite
ekplendis kaj komencis ploregi super la disbatita
glaseto, kvazaŭ super la mortinta infano... Murmurante
ion, li subrampis la tablon por kolekti la pecetojn, sed
subite ŝovis sin ĉi tie en la genuojn de Anna Petrovna
kaj vomis sur ŝian robon. Malŝateme forskuante la
vomaĵon, sed seninsulte, Anna Petrovna leviĝis. Bobrov
prenis ŝin subbrake kaj kondukis en la dormoĉambron.
El la
antaŭĉambro eliris Ĉernjaev kun triumfa mieno. Li
kunvenigis tri nekonatajn virinojn. La viroj aŭdigis
aprobajn ekkriojn.
— De kie vi
ilin altrenis? — kriis Kiselov, formoviĝante de sia
Katrinjo, kiu tuj transbalanciĝis la alian flankon, al
la maldekstra najbaro.
— He, ne
gravas, de kie mi ilin altrenis! Diablo helpu vin! Prenu
kaj ĝuu!
Olga kaptis
la manon de Vinokurov.
— Ni foriru!
Ni tuj revenu hejmen! Ĝi estas abomene! Mi ne povas! Vi
devas! Mi ne sciis!.. Tuj!.. — murmurante neligitajn
vortojn, ŝi ekploris.
— Absurdo! —
interrompis ŝin Vinokurov, — Absurdo! Ni nur iros la
alian ĉambron. Ili restu ĉi tie! Ni foriros kaj venos
tien, kie mankos tiuj malsobraj vizaĝaĉoj!
Li helpis al
Olga leviĝi kaj forlogis ŝin en la malluman
gastoĉambron. Post ili leviĝis ankoraŭ du paroj.
Serebrovskij silente montris al ili la pordon, drapitan
per la peza pordokurteno en la kontraŭa direkto de la
gastoĉambro kaj iris mem tien kun Zoja. Nun en la
manĝoĉambro restis solaj viroj kaj tri publikulinoj.
— He, rapide,
senvestigu vin, karulinoj! — laŭte kriis Popov, kaj
malpacience, ĉirkaŭkaptinte unu el la knabinoj kaj
sidiginte ŝin sur la genuojn, komencis fortiri de ŝi la
bluzeton.
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de aprilo 1929.
Dudekkvin
tagojn daŭris la striko. Se ne malhelpus
socialdemokratoj, la administracio kapitulacus ankaŭ
ĉi-foje!
Sed hieraŭ mi
propraokule vidis, kiel estas efektivigataj la perfidoj.
Ni kun Erich
estis veturontaj kunsidon de la arbitr-komisiono. La
perfidema berlina ĉielo donacis al ni neĝan ventegon. En
krepusko de la griza tago la kvazaŭ lanugaj blankaj
metalfadenoj ŝajnis esti arĝentaj ornamaĵoj de la
kristnaska abio. La fleksiĝintaj pro malvarmo arganoj
mirigite eltiris la kolojn, aŭskultante, ĉu ie ne
ekpepos iu vekiĝinta vagoneto? Sed la vagonetoj, zorgeme
enkovritaj de la vento en neĝokovrilon, dormis kune kun
la reloj en disfositaj tranĉeoj. En la krepuska aero
tumultis la homamaso kaj aŭdiĝis interparoloj.
Kurbiĝinte kaj dancetante, tenante per unu mano la
biciklojn, la laboristoj atendis surstrate la rezultojn.
Por unu
minuto ni haltis apud la distribuejo de internacia
Laborista Helpo. Super la enirejo pendis rado kaj la
devizo: «Die IAH verschickt die Kinder der Arbeiter». Al
la pordo en ĉeno tiriĝis infanoj kun malsanaj okuloj.
Berta klopodas apud la kaldrono kun grandega kulero. Ŝi
kaj ŝia Otto neniam lacas! Jen kiun oni povas envii! Ili
estas ĉie, kie oni bezonas ilin! Ili faras neniun
diferencon inter la siaj kaj fremdaj.
— Bonan
tagon, Berta!
— Bonan
tagon, Vitalij! Se vi deziras, mi diros al vi la rusan
proverbon!
«Polno, prat, moljodec, ti vetj ne djevica!»..
Ĉu ŝi diras
tion speciale por mi, aŭ nur pro lernado de la rusa
lingvo? Mi estis ekridonta, sed ŝi minace fingroskuis.
— He, ne
tordu la voston, Vitalij! Konsentu, ke via vizaĝo
aspektas sufiĉe strange! Ĉu vi scias, kiom da tagmanĝoj
ni disdonas? Ĝis sescent tagmanĝoj ĉiutage! Kiel oni
diras ĝin ruse?
Funt izjuma?
Kaj Berta tuj
forgesis min. Iu maljunulino eldiris timon, ke finfine
la tagmanĝoj ne sufiĉos. Ĉu ne pli bone estus ĉesigi la
strikon? Pri tio jam delonge diras al ŝi la pastro!..
Sed Berta havas akran langeton.
— Ĉu ofte li
vin vizitas, Frau Genzel? De la laboro forlogas? La
infanoj, certe, ploregas, dum li al vi la Sanktan
Skribon predikas?.. Sed se vi unufoje batus lin per
karbŝovelilo sur la kalvon?!.
Berg deklaris
en la kunveno:
— La pariza
konstrufirmao duobligis ĉe metropolitenkonstruo la
laborproduktivon. Ĝi metas nin en malprofitan situacion.
50% de laboristoj estas senĝene eksigeblaj. La ceteraj,
faros la saman laboron, kiel ĉiuj antaŭaj.
Ĉi-foje mi ne
retenis min. Mi forgesis, ke mi estas en la kapitalista
lando.
— Ĝi estas
senhomeco! — diris mi.
— En USSR
ankaŭ ekzistas la raciigo! — ironiis Berg. Erich
respondis anstataŭ mi:
— En USSR la
laboristoj laboras por si mem! Kaj ĉi tie por viaj
poŝoj, sinjoroj burĝoj!
Berg
indiferente levis la ŝultrojn. Li proponis la liberan
elekton: pligrandigon de la labornormoj ĉe la sama
salajro, aŭ malpligrandigon de la salajro ĉe la samaj
normoj.
— Kamaradoj
socialdemokratoj min subtenos! — kapmontris li la
benkojn, kie amasiĝis dikegaj grasaj nukoj.
Kiam ni estis
elirantaj de la kunveno, subpremitaj per la kapitulaco
sen batalo, nin oni superŝutis per la insultoj.
— Lakeoj! —
oni kriis al ni, supozante, evidente, ke ni estas la
sindikataj funkciuloj, — gardohundoj!
Social-demokratoj elflugis el bierejoj por nin helpi,
opiniante, ke ni bezonas ĝin. Sed al la unua
miskompreninta alkurinta socialisto, Erich sigelis sonan
vangfrapon. Ĝuonte grandan skandalon, mi subite estis
devigita fermi la okulojn pro hela elektra lumo.
— Zurück!
Antaŭ mi,
kiel minaca averto, staris policano.
Punkto, mia
kara sovetia civitano! Vi venis Berlinon por studi
konstruadon de la metropoliteno, sed ne por promeni tra
la laboristaj kvartaloj. Se vi havas vespere neniun
laboron, verku romanojn! Ĝi, almenaŭ, ne maltrankviligas
sinjoron Zergiebel kaj ne detruigas la animan
trankvilecon.
Cetere...
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Dume Vinokurov estis konsolanta Olga'n en la
gastoĉambro. Ŝi ne plu ploris kaj nur plendis,
alpreminte sin al lia ŝultro kaj malhele sentante
malagrablajn pensojn, naĝantajn en la kapo.
— Dio mia,
kia abomenaĵo! Por kio vi min venigis ĉi tien?
— Bagateloj,
Olga Alekseevna! Lasu ilin amuzi sin! Ĝi ne estas nia
afero!
— Oleg
Jurieviĉ, karulo, mi estas tiel malfeliĉa! Ja tio
nomiĝas, el fajro en flamon!.. Aŭskultu, mortigu min! Vi
havas la revolveron. Ni eliru la kampon. Vi pafos min
kaj al ĉio la fino! Neniu ekscios!
— He, lasu,
Olga Alekseevna! Ĉu la edzo ne amas vin? Diablo lin
prenu! Ĉu li estas sola viro en la mondo?
Vinokurov
ĉirkaŭprenis Olga'n kaj ĉiam pli forte alpremis al si.
Ŝi ektremis.
— Ne!.. Ne
faru tion! Mi timas!
— Absurdo! Mi
nenion al vi faros. Vi simple plaĉas al mi!..
Olga por unu
minuto silentiĝis.
— Mi estas
tute sola! Ĉirkaŭ mi estas plena indiferenteco, aŭ jen
simila abomenaĵo!..
— Vi ne
pravas, Olga Alekseevna! Ekzistas ankoraŭ io.
Ekzemple...
Vinokurov
rapide sin klinis kaj penetrigis la lipojn en molajn
lipojn de Olga. Ŝi ne kontraŭstaris. Kun ĉiu sekundo ŝi
pli akre sentis venenan fluon de la vira pasio. Ĉiam pli
forte sin kaptis la timo kaj tamen ŝi ne povis fortiri
siajn lipojn.
— Ne faru
tion, karulo, mi petas!
— Kion vi
timas? Neniam mi prenas la virinon sen konsento.
Tamen
Vinokurov ne plu kontentiĝis je la kisoj. Ŝi
ekkonvulsiis en liaj brakoj.
— Ne, ne, vi
ne rajtas tion fari! Mi ne permesas!.. Ĉu vi aŭskultas,
mi ne permesas!..
— Sen bruo!..
Nin oni povas aŭdi! Mi ne ekposedas vin! Mi simple
deziras tuŝi vian korpon!
Per subita
movo li disŝiris sur ŝi la suban tolaĵon. En la ĉambro
iu ektimigite ekkriis. Olga elŝiriĝis kaj, alkurinte la
pordon, ŝaltis la lumon. Profunde en angulo de la pluŝa
divano, kun larĝe malfermitaj, plenaj de timego okuloj,
sidis tie Vera Velikonskaja.
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de aprilo 1929.
Mi tagmanĝas
en malgranda restoracio nemalproksime de mia loĝejo. Mi
ŝatas ĝin pro la verando, elstaranta super Spree. Dum
varmaj tagoj la publiko ne sidas en la sufokaj salonoj
kaj ĝuas la freŝan aeron. Por oportuneco de la
vizitantoj, la verando estas disigita en apartaj
kabinetoj. Disigas ilin tamen nur maldikaj lignaj
vandetoj.
Hodiaŭ, dank'
al tiuj vandetoj, mi estis aŭskultanta interesan
interparolon. Parolis, evidente, kvar personoj. El ili
tri personojn minimume mi konas. Kiam ili estis
enirintaj sian kabinon, la maljunula voĉo, jam aŭdita de
mi unufoje en Admirals-Palast, diris:
— Mi petas,
sinjoroj, konatiĝi: sinjoro Seleznjov! Ni servis iam
kune en la sama regimento en Siberio. Energia kaj brava
estis la oficiro!
Responde mi
aŭdis vere tre strangan ridon. Iu duonvoĉe rimarkis:
— Por kio
memori la pasinton? Via fratino insiste petis min: igi
vin pli mediti pri la estonto de via filino, ol pri via
propra pasinto.
Ĉi tiu
memfida voĉo ŝajnis al mi tre bone konata, sed strange
sonis la rido. Mi neniam aŭdis, ke la homo, posedanta ĉi
tiun voĉon, ridis.
— Pri la
estonto de la filino? — ekspiris la maljunulo, — Kion do
pensi pri ĝi? Ĉu mi pensu, ĉu ne, tutegale! — Kaj li
turnis sin tuj al la kunparolantoj:
— Tio estas
inĝeniero Berg, sinjoro Seleznjov. Li estas socialisto,
sed la homo, iom konata al vi.
La voĉo de
Berg flankiĝeme kaj afable rimarkis:
— Mi petas,
sinjoro Seleznjov, atenti, ke min interesas nur la
praktika flanko! Interalie, demando pri la koncesioj. Ni
esperas. Kio koncernas la politikon...
Seleznjov
denove ekridis kaj la rido denove eksonis eksterordinare
por ĉi tiu konata al mi voĉo.
— La politiko
estas koncentrigita ekonomio, — diris Lenin! Ĉu, vere,
Genosse?
— Mi estis
nur esprimonta la penson, ke la politikon ni havas nian
propran! La kontrakton kun vi ni povas fari nur ĉe la
certaj kondiĉoj!
— Nature! Iam
poste ni pridiskutos niajn familiajn aferojn!
Mi komprenis
eĉ nek unu vorton plu. En la najbaran kabineton eniris,
ŝajne, ankoraŭ du personoj kaj oni ekparolis france. Mi
tuj eliris el la restoracio kaj kelkajn horojn staris
sur la trotuaro. Al mia miro, neniu aperis. Perdinte la
paciencon, mi reeniris, sed ili jam mankis.
...de
aprilo 1929.
Mi dediĉas la
tempon por la pasinta jaro lastfoje.
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
La printempo komenciĝis subite kaj frostaj ventaj tagoj
ŝanĝiĝis je hela varma vetero. La neĝo estis rapide
degelanta, nudigante la malsekan teron kaj la homoj
piedpremis fluidan kotaĵon sur la pavimoj, dispremante
ĝin per la galoŝoj. Vitalij kun Ivagin estis traŝovantaj
sin tra la homamaso en
Oĥotnyj Rjad. La hela
suno kvazaŭ ora dukato pendis en la aero kaj amikece
grimacante ĉirkaŭverŝis la homojn per varmoondoj. Ivagin
paŝis vigle kaj aspektis dank' al sia studenta ĉapo kun
teknika insigno kaj mallonga konsumiĝinta jako, tute
knabece. Senbrova larĝa vizaĝo kun miopaj okuloj karese
ridetis renkonte al la suno. La grandaj oreloj,
elstarantaj el post la ĉapo, iom movetiĝis.
— Diablo
scias, kiel bone! — rikanis li, montrante la dentojn.
Vitalij brue
enspiris la sunan aeron kaj ekridis.
— Ni, Ivagin,
staras nun sur tiu sama loko, kie troviĝos la
metropolitenstacio «Oĥotnyj Rjad».
— Nun mi
komencas ĝin kredi! Se Zorin estas forveturonta
eksterlanden, do ni havos la metropolitenon! Ha? —
ŝercis Ivagin.
Super Oĥotnyj
Rjad pendis bruego. La degelintaj komercistoj sidis sur
lignaj kestoj kaj kriegis:
— Kiu do
bezonas la kokon?
— Anseron mi
vendas malkare, anseron!
— Terpomo,
terpomo!..
Ankoraŭ
demalproksime ekvidis Vitalij ruĝebluan nubon de
aerglobetoj, balanciĝantan super la kapoj.
— Haltu,
Ivagin! Mi aĉetos al la filino donacon por adiaŭo!
Invalido en
griza palto el soldata drapo kaj sen ĉapo, estis sieĝata
de la homamaso same diverskolora, kiel liaj globoj.
Luksa sinjorino en astrakana mantelo kaj elegantaj
gantoj estis tiranta de li longan verdan kolbason,
penantan forflugi ĉielen. Samloke marĉandis malriĉe
vestita virino en mallonga konsumiĝinta jaketo. Maljuna
avino, envolvita en grandega truiĝinta ŝalo, petis
rabati dek kopekojn.
Vitalij
elektis helan ruĝan globon, ridetante ligis ĝin al la
butono kaj estis jam forpaŝonta, kiam denove subite
haltis. Juna bubo en grasmakulita jako turnis en la
manoj bukedon de galantoj.
— Nu, denove
li haltis! Ha? — miris Ivagin.
— Jen la
galantoj!.. — konfuzite ridetis Vitalij.
— Ha?
— Ke aĉeti...
— Al kiu?..
Vitalij
mallevis la kapon, kvazaŭ estus al li honte.
— Al la
edzino!
Ivagin varme
ridetis.
— Aĉetu kaj
ni iru rapide! Mi deziregas manĝi!
Ĉe Ivagin, en
lia ĉambraĉo en la sesa etaĝo, Vitalij faris tri paŝojn
tien kaj tri reen, ĝuste de la pordo al la fenestro, kaj
rapideme parolis, dum Ivagin estis formanĝanta la
malgrasan supon:
— Ĉu vi
komprenas Ivagin, iu diablaĵo al mi okazas! Senrezulte
pasas la laboro!
— Ĝi estas
malpli bone! Ĉu vi ĉiam pri la eksterlando revas? Ha?
— Diablo ĝin
scias! Eble, jes! Precipe en la lasta tempo! Ja, vere,
ĝi estas granda okazintaĵo! Antaŭe mi tion ne multe
meditis. Ĉu vi scias, ĝi estis neatendite kaj ĝis la
lasta tago, jen ĝis hieraŭ, ĝis mi la pasporton ricevis,
mi ne kredis!.. Sed nun, jen estas ĝi!..
Vitalij
elpoŝigis la ruĝan libreton kun ora sovetia blazono sur
la eksteraĵo.
— Montru, ĝi
estas interese! — eldiris scivolemon Ivagin kaj
transrigardis la maldekstran brakon. — Franclingve, vi
diras, oni skribas? Ha? Nu, sekve, vi duone estas jam
eksterlandano! Ĝi ne gravas! Vi taŭgas por tia afero! Ĉu
ni konstruos la metropolitenon laŭberline, aŭ laŭparize,
mi opinias, ne tio estas grava! Gravas tio, ke ni mem
ĝin konstruu kaj neniujn koncesiojn! Ha? Ĝi, amiko,
estas facile, arendigi tion al la fremduloj! Ne, ni
lernu de ili, sed konstruu per la propraj fortoj. Ha? Vi
kiel opinias?
Ivagin gaje
ekridis, leviĝis, metis la manojn sur la mallarĝajn
ŝultrojn de Vitalij.
— Jen kio,
amiko! Mi konas vin, kiel min mem! Senpartiulo vi estas,
sed tute nia! Mi ankoraŭ konsilas al vi: se vi havos
liberan tempon, ne vizitaĉu vi la drinkejojn! Pli
proksime al nia frato, al laboristo vin tenu! La
propagandon tie vi ne aranĝu (sufiĉas sen vi), sed kun
la germanaj kamaradoj amikiĝi, ekvidi, kiel ili vivas,
al ili pri ni rakonti kaj al ni poste pri ili, ĝi estas
laŭ mi, via devo!
— Bone! —
diris Vitalij, — la konsilon vian mi elkore akceptas!
Sed via propra afero, Ivagin, min serioze zorgas. Ni
amikiĝis kaj via sorto ne estas indiferenta por mi. Se
la Kontrolkomisiono viajn rajtojn ne redonos al vi?
— Do kio
sekvos? Ĉu la revolucio pereos? — mokeme interrompis
Ivagin, — He, vi!
Vitalij
eksentis sin ofendita, sed tro amikece kaj simple
etendis al li Ivagin la manon.
— Donu la
viajn kvin!
Kiam Vitalij
estis revenanta hejmen, Moskvo estis plena de la varmaj
sorĉoj. La ĉielo, kvazaŭ sur bele ilustritaj poŝtkartoj,
estis delikate sorpkolorigita. Blueta vualo de la
nebuleca aero moligis konturojn de la novaj ok- aŭ
deketaĝaj konstruaĵegoj. En nigraj vitroj de la domoj
purpuris ankoraŭ lastaj rebriloj de la foriranta suno,
kaj sur Tverskaja jam estis ekflamantaj la lanternoj.
Amasoj de promenantoj knedis kotan fluidaĵon sur la
trotuaroj. Razita
nepulo en printempa
mallonga palto kaj mola ĉapelo sin klinis al sia
kunulino en astrakano kaj eksterlandaj diafanaj
ŝtrumpoj. Kaj post ili proleta studento en truiĝinta
jako kun levita kolumo kaj en konsumiĝintaj ŝuoj, trenis
subbrake la amikinon samkursaninon en malkara ruĝa
ĉapeleto. Diverskolora, multfarba moskva homamaso!..
Vitalij ŝatis
la moskvan straton, precipe vespere. Venas tia horo,
kiam Moskvo konkeras vin per sia ĉarmo. Tiuhore ĝi estas
antikva maljunulino, silente atestanta la malhelan
historion de la rusa popolo (pri tio ĉi parolas la
mistera kremlo kaj nigra horloĝo kun flavaj montriloj
sur Turo de l' Savonto, pri tio rakontas muskokovritaj
muroj de Kitaj-Gorod, en la grundon kreskinta antikva
diversfarbe kolorigita templo sur la Ruĝa Placo,
malrektaj stratoj kaj stratetoj). Sed, samtempe, en la
elektraj ciferplatoj de la rondaj horloĝoj ĉe la
stratkruciĝoj, en la iluminitaj fasadoj de grandaj
institucioj, en blekado de l' aŭtobusoj kaj sonorego de
l' tramoj, en lumaj vitraj muroj de la novaj magazenoj,
kluboj, uzinoj, oni sentas spiron de iu nova kulturo.
Ĝuste en ĉi
tiu horo oni emas observi la elmetitajn antaŭ kinejoj
kaj teatroj afiŝojn kaj, hezitante, elekti, kio estas
hodiaŭ vizitenda. Ĉu aŭskulti la grizharan maljunan
«Faŭston», ĉu spekti la faman dramon el tempoj de la
civita milito «Lubov Jarovaja», ĉu amuzi sin senmedite
en la opereto aŭ «Musik Holl?»...
Sed Vitalij
nenion estis vizitonta hodiaŭ. Li deziris pasigi la
lastan vesperon en la familio. Li enpense adiaŭis
Moskvon. Li iris nun en antaŭurbo, en malhele lumigitaj
stratoj, enrigardante vizaĝojn de la renkontataj paroj,
kvazaŭ penante forporti kun si ilian bildon. La pensoj
duoniĝis kaj certagrade li jam sentis sin eksterlande.
Suprenirinte
la ŝtuparon, Vitalij neatendite trovis sur la pordo
seruron. Treege mirigita, ĉar Olga neniam forlasis la
infanon, li iris al la najbaroj. Tiuj transdonis al li
la ŝlosilon kaj la mallongan letereton:
«Je la naŭa
horo mi forveturis vesperfesteton. Mi estis atendonta
vin, sed Vinokurov min treege rapidigis. Mi riskas
forlasi Injon, esperante, ke vi de minuto al minuto
venos. Tamen mi estas maltrankvila kaj petis la
najbarinon ĉiuokaze de tempo al tempo eniri la ĉambron.
Olga».
Vitalij
embarase staris kelkajn sekundojn, kaj, kvankam en la
letereto estis klare montrita la forveturhoro de Olga,
li tamen demandis:
— Ĉu ŝi
delonge estas for?
— Ne, nur
ĉirkaŭ dudek minutoj, ne pli.
Vitalij
malŝlosis la pordon kaj ŝaltis la lumon. La ĉambro estis
malplena kaj regis absoluta silento. Injo dormis,
kunpreminte en la mano la leporeton. La kovrilo
forrampis de ŝia ŝultreto. Vitalij alligis la globon al
la lito apud la kaploko kaj, ankoraŭ tenante en la manoj
la bukedon de l' galantoj, ordigis la kovrilon.
Aŭskultante trankvilan spiradon de la infano, li klinis
sin kaj delikate tuŝis per la lipoj la varman koleton de
l' knabino. Ion murmurinte, Injo returnis sin kaj
malfermetis la okuletojn.
— Paĉjo
venis! — ridetis ŝi. — Sed mi ja ne aŭdis, kiel vi
venis! — Ŝi rimarkis en la manoj de Vitalij la
galantojn.— Ho! — ekkriis ŝi, sidiĝante en la lito. —
Floroj!.. Kara pacĵo! Ĉu vi al mi ilin aĉetis?..
Plenigita de
iu nekonata, eksterordinara sento, Vitalij etendis al ŝi
la florojn. Ili estis aĉetitaj por Olga, sed ĉu ne pli
bone estus aĉeti ilin por la infano?.. Injo, admirinte,
alpremis la florojn al la ĉemizeto kaj ne sukcesis
ankoraŭ tuŝeti ilin per siaj etaj fingretoj, kiam la
nova donaco, brilanta ruĝa globo trafis ŝin.
— Paĉjeto!
Kara mia, bona mia! Vi al mi ankaŭ la globon aĉetis!..
Ŝi ekstaris
kaj ĉirkaŭprenis lin je la kolo. Envolvinte ŝin per la
kovrilo, li prenis ŝin sur la brakojn kaj silente
alpremis al si. En la kapo naĝis turmentiga nebulo kaj
io interrompis spiradon en la brusto. Li peze malleviĝis
kun Injo la seĝon. Ŝi ekbabilis pri okazintaĵoj de la
tago, rakontante al li siajn malgrandajn ĝojojn kaj
malĝojojn, kunpremante la bukedeton de la galantoj kaj
karesante lian vangon. Li sidis senmove, laca kaj
senpensa.
— Paĉjo, ĉu
vi morgaŭ forveturos?
Li kapjesis
silente.
— Je la kioma
horo?
— Vespere,
filineto.
— Ĉu mi
akompanos vin ĝis la stacidomo?
— Se panjo
permesos.
Kuntirinte la
brovetojn, Injo decide deklaris:
— Mi tute
egale akompanos vin! Mi vin tre amas! Kaj ĉu vi baldaŭ
revenos?
— Jes, tre
baldaŭ! Vi ne enuu sen mi!
Nun Vitalij
estis rigardanta ŝiajn helajn bluajn okuletojn, ne
forturnante sin.
— Kaj ĉu
parolontan pupon vi por mi kunprenos?
— Nepre
kunprenos, nepre!
Li sidis kun
ŝi kvaronhoron, poste metis ŝin la liton kaj eliris, por
prepari la teon. Injo ne dormis kaj atendis lin
pacience. Li trinkigis al ŝi la teon kaj nur post tio ŝi
trankvile, kun la rideto, ekdormis.
Olga revenis
ĉirkaŭ la unua nokte. Vitalij estis ĵus ekdorminta,
turninte sin al la muro. Kontraŭ lia demando, ĉu estis
bona la vesperfesto, ŝi faris provon rideti.
— Jes, jes, —
diris ŝi, — tre bona! — Ĉar li atendeme silentis, fikse
rigardante ŝin, ŝi rapideme aldonis: — Mi petas vin,
dormu! Ni morgaŭ pri tio interparolos.
— Morgaŭ mi
ne havos la tempon por interparoli. Mi forveturos!
Olga nenion
respondis, rapide senvestigante sin. Ĉirkaŭ duonhoro en
la ĉambro regis streĉa silento. Vitalij ne dormis. Li
meditis pri Olga. De post kiam li konfesis al ŝi sian
perfidon kaj ŝi provis memmortigi sin, inter ili krom
tiu distanco kiu jam ekzistis antaŭe, kuŝiĝis ankoraŭ io
nevidebla. La atenco je memmortigo ne faris al Olga
grandan malutilon. Ŝi estis malsana nur unu tagon kaj
per tio ĉi ĉio estis finita. Sed ĝi lasis en ŝia animo
iun postsignon. Olga ĉirkaŭmetis iun ensorĉitan cirklon
kaj fariĝis tute nealirebla.
Vitalij,
sentante sin kulpa, kelkfoje provis solvi la krizon kaj
estis kun ŝi delikata, kiom li kapablis. Sed nenio
helpis. Olga enprofundiĝis sin mem kaj ĉiam kvazaŭ
atendis ion decidan. Vitalij kompatis ŝin, kunsentis,
sed eĉ timis montri al ŝi tiun ofendan kunsenton.
Li
maltrankviliĝis, aŭdinte la subprematajn singultojn.
Detenante la spiradon, li kuŝis kelkajn minutojn silente
kaj kiam la singultoj ripetiĝis, li vigle alkuris al
Olga. Ŝi senparole alpremis sin al li, enŝovinte la
malsekan pro larmoj vizaĝon en lian bruston.
Maltrankviligita, li tamen ne kuraĝis demandi kaj nur
silente karesis ŝiajn harojn. Olga fine komencis
rakonti:
— Kia
abomenaĵo! — flustris ŝi kun ploro. — Kia abomenaĵo!..
Se mi scius, kiom da malnobleco povas enlokiĝi en la
homa animo...
Vitalij,
detenante batadon de la koro, kaj streĉinte la atenton,
aŭskultis.
— Kion li
faris al vi?
— Kara mia,
ne maltrankviliĝu, mi petas vin! Nenio ankoraŭ okazis!
— Do?..
Kaj ĵus
kompreninte, ke ankoraŭ nenio okazis, Vitalij ĉesis
aŭskulti Olga'n. Li sentis, kiel en lia kapo kunpuŝiĝis,
kvazaŭ ĉe la vojkruciĝo kelke da pensoj. Olga rakontis
ĉion laŭ la ordo (ŝi havis tian kutimon). La pensoj de
Vitalij disputis unu kontraŭ la alia:
«Via edzino
apenaŭ ne estis perfortita!»
«Jes, mi
scias. Ĝi estis atendenda».
«Vi, ŝajne,
ne estas per tio prizorgita?!»
«Sed, ja
finfine oni nenion al ŝi faris!»
«Kaj se oni
farus!»
«Ĝi estus la
plej bona leciono!»
«Por ŝi —
jes, sed ĉu ĝi estas al vi indiferente?»
Vitalij
sentis pikon en la koron kaj, returninte sin al Olga,
interrompis ŝin:
— Rakontu,
kiel li kondutis en la komenco?
— Komence li
kondutis tute konvene. Multe pli bone, ol tiuj aliaj...
Tie regis tia malĉasto!.. Li sola ŝajnis esti preskaŭ
sobra kaj mi esperis lian prudenton...
— Kaj vi
mem?..
— Aĥ, mi mem
estas pri ĉio kulpa!.. — Olga profunde ekspiris kaj
ekploris, — mi respondis liajn kisojn!..
— Kia do
malprudenta vi estas! — kun delikata riproĉo diris
Vitalij.
— Jes, jes!
Sed mi ne sciis... Mi supozis... Li promesis...
Kaj misuzante
la vortojn, ofte perdante la sencon, Olga estis
pentranta antaŭ li bildon de la sceno en la gastoĉambro.
Vitalij deturnis sin al la muro kaj silentis. La pensoj
daŭris interparoli:
«Ĉu vi vidas,
kiel kondutis via edzino? Ŝi, sekve, vin tute ne amas!
Ĉu vi ne ĵaluzas?»
Vitalij ree
eksentis facilan pikon, sed tiel malproksiman kaj
malfortan, kiel alportita per vento el post rivero la
krio.
«Mi ja mem
kulpas antaŭ ŝi sammezure!» — rapide respondis anstataŭ
li iu.
«Do, vi
opinias, ke ŝi pravas, kaj tio ne ofendas vin?..»
«Min
ofendas?.. Ne, tute ne!»
«Sed ĉu vi ne
komprenas, ke ŝi estas nur la kaptita viktimo? Ĉu vi ne
sentas, kia disrompo estas en ŝia animo? Ĉu vi ne
kompatas ŝin?...»
Kaj, kvazaŭ
ripetante ĉi tiun penson, Olga enrigardis lian vizaĝon
per la larmoplenaj okuloj kaj sopire demandis:
— Karulo, ĉu
vi min ne kompatas?..
Li tuŝetis
ŝian vangon.
— Jes, Onjo,
mi kompatas! Estu certa, ke mi ne lasos ĝin tiel! Morgaŭ
mi havos ankoraŭ tempon ĝis la vespero.
Olga
ektimigite formoviĝis.
— Ne, ne! Pro
dio ne faru tion! Kio ajn, nur ne tio. Mi petegas, al
neniu nek unu vorton!
— Onjo, kiel
do? — embarasiĝis Vitalij. — Ja oni devus ĉion
malkaŝi!.. Vi ĉeestis tion. Vi povas ĉion atesti...
— Karulo! Mi
petas! Mi tre petas! Nenion al neniu diru!
Vitalij ne
respondis.
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de aprilo 1929.
Do mi adiaŭas
Germanion. Stettinon estas forsenditaj miaj valizoj,
Moskvon — la telegramo kaj mi mem transveturas la
germanan grundon lastfoje. La berlina polico povas esti
kontenta. La agento de Komintern forlasis la metropolon.
Anstataŭ li en malnovaj germanaj provincoj aperis
fremdlanda turisto, uzanta la lastajn tagojn de sia
restado en la demokratia respubliko por vizito de
vidindaĵoj. Efektive, mi la tutan jaron loĝis en Berlino
kaj nun mi unuafoje vidas Germanion!
Jen estas
Danzig. Antikva belega urbo ventumas sur min per ĉarmo
de la malnova fabelo. Oni povas forgesi pri la
kapitalisma epoko, vagante tra ĝiaj mallarĝaj stratetoj,
— tiom maloftaj estas ĉi tie eŭropaj konstruaĵoj. La
mezepoko, profunda, muskokovrita mezepoko rigardas min
el la gotstilaj fenestroj. La mezepoko estas sentata en
la akropintaj tegolaj tegmentoj, en feraj pivotoj, en
skulptitaj ornamoj sur la antikvaj nigriĝintaj brikaj
domoj, la mezepoko vidiĝas en mallarĝaj arkoj, en
kolosaj, forirantaj ĉielen preĝejturoj, en ŝtonaj
verandoj antaŭ la loĝejoj. Ĉiun kvaronhoron la
turhorloĝo muzikas simplan kaj samtempe tian kortuŝan
melodion. Nigraj kanaloj kun bordero el gisa balustrado
tratranĉas la stratojn kaj en ilia nigra akvo tremas
lanternaj fajroj. Neimageble dikaj cibolvendistinoj kaj
kamparanoj, venintaj ĉi tien por vendi brasikon, estas
mirinde apatiaj. La vivo dormetas en tiu ĉi malnova
urbo...
Cetere mi,
ŝajne, eraras!.. La antikvaj blazonoj de iam enirintaj
en «Hansa» liberaj urboj preskaŭ forviŝiĝis; en la plej
eleganta konstruaĵo «Artus-Hof» troviĝas la borso;
interne de la historia «Hohtor» enlokiĝis la vaporŝipa
kompanio; kaj en mezepokaj drinksalonoj kun malaltaj
plafonoj aranĝis sin superverŝitaj per la lumo
restoracioj. En la ĉirkaŭaĵo de la malnova urbo, sur la
bordo de tiom trankvila ĉi tie maro, pitoreske kuŝigis
sin ludil-urbetoj kun kartludejoj. Ili estas speciale
kreitaj por la venanta ĉi tien de la tuta mondo burĝaro.
Ĉi tie dum tagnokto tondras la muziko, la bordo estas
superverŝita per milionaj fajroj, ĉi tie regas la mono,
hazardludo kaj la virina korpo!.. Ne plu ekzistas la
antikva beleco! Ĉie regas la malĉasta nuntempo!
...Mi
balanciĝas en motorboato. La bordo brulas en ĉiuj
koloroj de la ĉiela arko. Mi rigardas jen la bruantan
brilantan kajon, jen la malluman, superŝutitan per la
steloj ĉielon, jen la senliman iom ŝaŭmantan maron. Mi
aŭskultas la sonojn de «charlstown»...
Ne, eĉ la
operetaj melodioj eksonis sopireme kaj en taktoj de la
«charlstown» ventumas hodiaŭ la malgajo...
La 30
de aprilo 1929.
Ĉi tiuj
linioj estas dediĉataj al vi, Alice, sed vi neniam estas
ilin legonta. Kial, miras vi. Ho, ĝi estas simple!
Forlasante vian patrion, mi deziras interparoli intime
kun tiu Alice, kun la antaŭa. Alice de la hieraŭa tago
min ne komprenos. Cetere, mi ne tute kredas, ĉu ekzistas
du Alice'j. Iam mi sonĝis, ke mi havas du Olga'jn. Ĝis
nun mi ne scias, ĉu ĝi estas fakto?..
Ĉu estas eble
renaskigi nun la trairitan de ni vojon, tiel luman kaj
helan, kiel ŝtala strio sur la malluma ĉielo? Ĉu estas
eble rememori ĉion, kio okazis? Ĉu estas eble haltigi
tremon de la koro kaj enpugniginte sian volon, igi sin
forgesi pri la vundo, kiu ankoraŭ tranĉas la konscion
per peza doloro?.. Ne skuu riproĉe la kapon! En tiu ĉi
momento mi tutkore apartenas al mia amo...
Nu, jen, mi
provas. Mi rememoras mian tritagan promenon sur Volga.
Blanka larĝflanka vaporŝipo, brilanta pro la pureco,
kiel pargeto de la berlinaj mastrinoj, ĉiuvespere
lumanta en fajroj, kiel superverŝita per la reklama lumo
Friedrichstrasse. Sur vakstolaj tapiŝetoj de la
koridoroj senbrue, kvazaŭ pneŭmatikoj sur la asfalto,
glitas la oficanto kun tuketoj subbrake kaj kun
tremantaj rondformaj tekruĉoj sur la metalaj pletoj.
Sonas arĝentaj sonoriloj kaj tiu sono malaperas en molaj
tapiŝoj de la unua klaso (ĉu vi ankoraŭ memoras la
Schloss'ajn gobelenojn?). En la salono, kie sonoras
lustroj kaj en bluaj vazoj sidas purpuraj rozoj, la
helbruna fortepiano kun orsimilaj kandelingoj aŭdigas
malaltajn densajn akordojn. Sur la larĝaj ferdekoj
briletas malgrandaj lampetoj kaj laŭsomere vestitaj
festaj ornamitaj knabinoj ridas duonlaŭte. Kiu estas
ili, ĉi tiuj nekonatulinoj en helaj roboj? Pri kio
flustras al ili, sin klininte al la oreloj mem,
ebriigitaj per la varma vespero junaj viroj? Kio okazas
post la silkaj kurtenoj, kiam la virina mano por unu
minuto malfermetas la fenestron kaj tie vidiĝas blueta
duonlumo? Kio okazas tie post la seka krako, kun kiu
fermiĝas ligna netravidebla krado de la fenestro?
En ardo de la
malleviĝanta somera nokto la rivero ventumas freŝecon de
nefinfalĉitaj herbejoj kaj narkotantan aromon de la
kampofloroj. Dum la vaporŝipo staras en golfo senmove,
kiel arboj de Tiergarten en silenta nokto, aŭdiĝas de la
rivero, kune kun regulaj plaŭdiĝantaj eksvingoj de
remiloj, fragmentoj de la knabina rido, ŝercoj,
konversacioj, kantoj. La nokto venas senbrue kaj
delikate, kvazaŭ kara amata virino kaj kune kun la nokto
eniras la animon stranga sopiro, neklara, nebulaj
deziroj, pro kiuj kunpremiĝas la koro...
Kial mi ĉi
tion rememoris? Kiel ĝi rilatas al vi?.. Alinjo! Ne, ne
Alinjo! Kaj eĉ ne Alice! Genossin Berg! Ĉu vi memoras
tiun plenan de vivo tagon, kiam leterportisto alportis
al vi el malproksima lando la malgrandan poŝtkarton kun
volga vaporŝipo?
Ho, Genossin
Berg! Vi, eble, jam amas la alian kaj estas plena de
sorĉoj de via nova sento? Eble la alia estas por vi kara
kaj vi donas al li viajn kisojn kaj la feliĉan ridon?
Tiuokaze vi ne komprenos tiujn liniojn!..
... Ardaj
tagoj kaj sufokaj vesperoj en pinarbaro. Varmega suno,
bruliganta la korpon ĝis la ostoj, bruniganta la vizaĝon
kaj blankiganta la harojn kaj okulojn. Furioza galopado
en la arbaro sub la komenciĝanta pluvego, rulado de
tondro kaj sagoj de fulmoj meze de mallumo kaj batantaj
sur la okulojn branĉoj. Ĉarmo de la krepusko, kiam la
ĉevalo kun mallevita kondukilo lace paŝas sur la malseka
herbo kiam la suno, por unu momento, aperinta apud la
horizonto el post forfluganta nubego, malleviĝas,
rozkolorigante la firmamenton. Signaloj de la kampadeja
trumpeto sur bordo de la silenta profunda lago inter
kamptendoj, en kiuj oni dormas preskaŭ sur la tero, sur
freŝa fojno...
Tiam
interrompiĝis nia korespondado. Al la alia estis
fordonita koro, kaj la malproksima korespondantino Alice
Berg restis nekonata kaj fremda...
... Ho, mi ne
tuj komprenis vian ĉarmon! Mi ne tuj permesis enforĝigi
min en katenojn de la turmentiga pasio! La unuaj
renkontoj ne havis intiman karakteron, tamen ili
kunfandis nin en unu tuton. La malplej eta tuŝo de viaj
fingroj emociigis min kaj mi sciis, ke mi estas
dezironta ĉiam pli kaj pli. Tiutempe ni amis ne kun
egala forto kaj ne same. Perdante la konscion, vi svenis
en miaj brakoj, malfortigita de la unuafoje eksciataj
deziroj. Vi suferis kaj turmentiĝis, sed mi serĉis la
solan ĝuon. Ho, mi bonege komprenas nun, ke en mia unua
kiso estis pli da ofendo, ol de l' kareso!
«Admirals-Palast», «Die Bajadere», «Variété», pluŝo kaj
oro, gigantaj lustroj, molaj seĝoj, spegulantaj salonoj
de l' koridoroj, kie ĉiuflanke oni vidas sin mem...
Interparoloj de niaj manoj kaj kaŝaj ĉirkaŭprenoj dum la
spektaklo, kiam en la salono kaj loĝioj estas mallume.
Elektraj fluoj tra la tuta korpo kaj plioftiĝanta batado
de la koro. Dezirego alpremi sin unu al la alia, kiel
eble plej proksime, sin dronigi en la senfunda akvo!..
Mi admiris
graciecon de viaj gamboj, vian elastan talion, mi sentis
tra ŝtofoj de viaj roboj delikatan haŭton de viaj brakoj
kaj mi deziris ĉiam pli!.. De la unuaj timemaj
tremetantaj kisoj ĝis la furiozaj pasiaj karesoj estas
nur unu paŝo. Kaj ni havis tiajn rendevuojn, kiam la
knabinoj fordonas sin la tutajn, forgesante pri la
moralo, pri postsekvoj, pri honto, pri ĉio en la mondo.
Scias mi, ke ankaŭ vi povus fordoni vin al mi. Sed ni
haltis ĉe la limo.
Ĉu vi memoras
la vesperon en Grunewald post la sport-festo? Ĉu vi
memoras la malsekan nebulon, leviĝintan el la lago? Ĉu
vi memoras, kiel reĵetinte malantaŭen la kapon, vi
respondis al mi per longaj varmaj kisoj, kiel,
alpreminte mian kapon al via brusto, vi kisis mian
vizaĝon kaj miajn harojn?. Ĉu vi memoras ĉi-ĉion?..
Kaj ĉu vi
memoras ankoraŭ la frostan ventan tagon en la februaro?
Kie vi estis dum ĉi tiu vespero?.. Superkovrita de la
neĝo Tiergarten kuŝis antaŭ mi. Super mi estis la ruĝa
ĉielo. Apude, post la barilo, ĝembojis sirenoj de
aŭtomobiloj kaj flavaj fajroj estis ekflamantaj en la
plidensiĝanta krepusko. Vi ne venis... Adiaŭ!
...
La 1-an de majo 1929.
Ĉi tie
kunfluiĝas la pasinto kun la estanto. Sed la romano ne
estas finita. Ĉu mi fariĝis Vitalij Zorin, aŭ inverse?
Tio kaj alia! Nenio ŝanĝiĝas pro tio. Nur atentu: la
romanon mi estas daŭrigonta en nomo de tria persono.
Alie la legonto nenion komprenos.
«IRH», «Aviakem» kaj «For
Analfabetecon»:
Multmilmembraj organizaĵoj: Aviakem — aviakemia asocio
por helpi la ŝtatdefendon.
«Polno, prat, moljodec...»:
El la popola rusa kanto: «Ne verŝu larmojn, bravulo! Vi
ja viro estas, ne knabino!»
Funt izjuma:«Ĝi
ja ne funto de rosino estas!»
(en senco, ke ĝi estas io pli grava).
Zurück!:
Malantaŭen!
Oĥotnyj Rjad:
Moskva placo; tiam okupita de la komercejoj.
Nep-ulo,
komercisttipo, ekzistinta en Sovetio inter 1922-29. NEP
— nova ekonomia politiko.
Notoj de la redaktinto;
V.Varankin kaj lia libro
Parto 1;Parto
2;
Parto 3;
Parto 4;
Parto 5;
Parto 6;
Parto 7;
Parto 9;
Parto 10;
Parto 11;
Parto 12
http://www.esperanto.mv.ru
|