|
Varankin V.
Parto 9
La
policprezidanto, socialdemokrato Zergiebel, malpermesis
kiajn ajn demonstraciojn la unuan de majo. Malgraŭ tio
senfina torento de demonstrantoj fluas tra la stratoj,
kantante «Internacion». Ŝajne, tuta Berlino eliris sub
la ruĝajn standardojn. Jen iras dekdujara knabo en
mallonga pantaloneto kaj blua maristforma ĉemizeto. Apud
li estas sesdekjara maljunulo en ĉifita jako; junaj
knabinoj en malkaraj ĉapeloj; maljunaj laboristinoj en
flikitaj paltoj.
Mirinde varma
tago! Ĉu ne la suno ekbruligis la purpurajn flagojn,
dependantajn el la fenestroj de ĉiuj kvin etaĝoj,
renkontinte al la demonstrantoj?
Berta paŝas
apud Otto kaj Erich. Ĉiuj ili estas vestitaj hodiaŭ
«civitane», sed havas — viroj sur la ĉapoj, kaj Berta
sur la brusto — la ruĝan insignon kun levita pugno.
— Ŝajne, ĉiuj
ĉeestas! — diras Erich, kontente ridetante.
— Nur la sola
certe ne estas trovebla, li estas Rudolf, — diris Berta.
— Rudolf?
Kion vi deziras? Ke Rudolf sin endanĝerigu?.. Estu
trankvila!
— Ĉu vi
opinias? — malfide strabas Erich.
— Kaj vi
opinias, ne?
Erich
deturnas sin, por kaŝi maltrankvilan vizaĝesprimon.
— Mi diros al
vi, kiel li kondutis tiam en Treptow, ĉe la sindikata
festo. Ĝi estas abomenaĵo! Li sidiĝis kun sia Elsa apud
tableto kune kun iu sindikata oficisto. Kiam ni estis
preterpasantaj, li ne deziris nin rekoni.
— Mi apenaŭ
ne mortis pro la rido. — aldonas Berta.— Li ŝajnigis, ke
li analizas kruĉon da biero. Sed Elsa, ŝajne, estis tute
en sia propra loko. Ŝi tiel koketeme ridetis al ĉi tiu
oficistaĉo!
Erich
deflanke rigardas Otton.
— Kial vi tuj
ne rakontis ĝin al mi?
— Plej
ridinde estis, — ne lasinte la edzon respondi, ree
enmiksiĝas Berta, — kiam mi proponis al Elsa agiti kun
mi kontraŭ la kirasŝipo en la publiko.
Ŝi tiel
kompatinde min rigardis! Sed ekmuzikis la orkestro kaj
ili solvis la problemon. «Mi invitis Frau Elsan por
charlstown», — diris la sindikata oficisto. Rudolf
aldonis: «Jes, mi opinias, ke Elsa devas sin iomete
distri. Ja ne eblas dum la tagnokto pensi nur pri la
propagando!»
— Rudolf
estis abomene malsobra ĉi-vespere! — rimarkas Otto. —
Feliĉe, lin nemalmultaj konas kaj li en nenio
diferenciĝas de la social-demokratoj. Li gajnis tie en
loterio kuirpoton kaj entuziasme disbatis ĝin tuj
publike meze de la placo.
Erich vigle
returnis sin.
— Ĝi ne estas
pardonebla, Otto! Vi ne rajtis silenti pri tio!
— Erich.
Erich! Ĉu ne estis ni okupitaj pri la pli gravaj
demandoj?
Ĉe la
stratangulo la demonstracio renkontas ekscititan
homamason. Oni diras, ke el najbaraj stratoj estas
senditaj grandaj taĉmentoj de la polico. La
demonstrantoj ekkantas «Internacion», sed ne sukcesas
fini eĉ la unuan strofon. Centoj da
ŝupoj en brile ŝmiritaj botoj
kaj verdaj uniformoj engalopas el la proksima strateto.
Neniu averto. La bastonetoj senprokraste falas sur la
kapojn. Aŭdiĝas neimagebla kriego. La viroj sendas
malbenojn kaj blasfemojn. La virinoj ploras. La infanoj
falas meze de la vojo kaj ploregas. En diversaj anguloj
de la strato krakas la revolveraj pafoj. Otto laŭte
krias:
— For
Zergiebel! For la perfidulojn! Vivu la komunismo!
Super li
ekpendas la bastono, sed lerte sin elturninte, li
elglitas kaj la bastono falas sur kapon de lia najbaro.
Kaptinte Bertan je la brako, Otto malaperas en la
homamaso.
Vespero, la
unuan de majo. En Neŭkeln estas konstruataj barikadoj.
Grupo da laboristoj, estrata de Erich, elruligas el
korto panveturigilon kaj renversas ĝin sur la pavimo. Ĝi
falas flanken, senpove skuante la radojn. Kion do diros
la bakisto, onklo Peter?
— Rapidu,
kamaradoj, rapidu!
La laboristoj
surstratigas barelojn, trabojn, kestojn, tabulojn. Ĉio
ĉi estas metata deflanke kaj desupre al la renversita
veturigilo. La alia grupo samtempe rompas la pavimon kaj
fosas tranĉeon. El ĉi tie la batalantoj ne facile estas
elbateblaj. Amaso da scivolemuloj kaj buboj haltis sur
la trotuaro kaj rikanas. Alkuras Otto.
— Nu, ĉu vi
trovis? — rapide demandas Erich.
— Certe!
Dekdu!
Otto fiere
elŝarĝas el la senfundaj poŝoj rustintajn pistolojn.
Aliras kelke da viroj kaj virinoj.
— Mi estos
kun vi, Otto, ĉu ne vere? — dolĉe demandas Berta.
— Jen,
ankoraŭ! — malestime revokas Otto. — Vi perdos la jupon!
Mi la tegmenton ja grimpos!
— Otto,
karulo mia, kion do mi faros? Ĉu vi batalos, kaj mi sen
afero sidos?
— Do ŝi
restu, — rimarkas Erich, forĵetante de la dorso trabon.
— Ĉi tie ŝi
restu, sed sur la tegmenton mi sin ne prenos. Ŝi
verŝajne, falos de tie sur kapon de iu ŝupo!
— Mem vi
falos! — kolere kontraŭdiras Berta, — Diablo vin prenu!
Otto viŝas
per malpura naztuko la malsekan frunton, forigante de ĝi
algluiĝintajn blondajn harojn.
— Mi pensas,
mi sukcesos ankoraŭ kruĉon da biero trinki! — diras li.
— Lasu vi la
bieron! Ĉu povas ni pensi nun pri la biero?
— Mi rapide,
Erich! Je dio, mi ne povas! La laringo estas tute seka!
Li kaŝas sin
post la angulo en malhele lumigita bierejo. Post kvin
minutoj li kun du kamaradoj estas jam sur la tegmento de
kvinetaĝa domo super la barikado. Ili tute ne estas
videblaj en la krepusko. Ie tute proksime aŭdiĝas
aŭtosiblado. Erich komandas:
— Atenton!
Ŝarĝaŭtomobilo aperas el post la angulo kaj heziteme
haltas en la distanco de kelkaj metroj. Ĝia brusto estas
metala, sed la flankoj kaj supro malkovritaj. La
barikado silentas, sed ŝajne el la ĉielo frapas du
facilaj pafoj. La ŝoforo falas sur la sidejo. La
aŭtomobilo komencas senordan pafadon kontraŭ la
barikado, sed tie estas silente. Ankoraŭ kelkaj pafoj
desupre kaj inter la policanoj komenciĝas paniko.
Forlasinte la aŭtomobilon, ili fuĝas strateton.
— Antaŭen! —
komandas Erich.
Ĉirkaŭ dek du
laboristoj elsaltas el post la barikado kaj post kelkaj
minutoj anstataŭ la aŭtomobilo restas malplena loko.
Tamen, la policistoj ne estas tre kuraĝaj! Uzante la
kvinminutan paŭzon, sur la lokon rapidas sanitaria
taĉmento. La vojon neatendite baras kirasaŭtomobilo.
Oficiro krias de la piedŝtupo:
— For de ĉi
tie! Nenian sanitarian helpon!
La
ektimigitaj sanitariistoj malaperas en la strateto. Per
trafa pafo Otto faligas la starantan sur la piedŝtupo
oficiron. Rekomenciĝas la senorda pafado. La barikado
respondas malofte, sed trafe. Berta kuŝas sur la tero
kaj ŝia revolvero estas metita super randon de la
tabulo. Post ĉiu trafa pafo ŝi direktas al la kuŝanta
apude Erich sian triumfantan rigardon. Erich estas, kiel
ĉiam, malserena. Post dudekkvinminuta pafado la
kirasaŭtomobilo forveturas. La batalantoj formetas la
armilojn kaj ekfumas. Otto eliras, kvazaŭ nenio okazis,
el korto de la najbara domo, subtenante la defalantan
pantalonon.
— Diablo
scias, — diras li, — krevis la butonfadenoj! Eble,
Berta, vi alkudros?
Sed Berta
ĵetas sur lin malestiman rigardon. Penante ne vidi ŝin,
li pli firme kuntiras la zonon.
— Nu, kiel
plaĉas al vi, kamaradoj? Ĉu ĉiuj estas sanaj?
— Kiel vi
vidas! Vi, amiko, estas ja bona pafisto!
Otto levas la
nazon.
— He, mi ne
similas vin! Lernu de
«Sniper»! — Li batas sin sur
la ventron kaj ne plu havante la fortojn elteni, allogas
Berta'n al si.
— Bertchen,
Bertchen, mia stultulineto! Ĉu ne revenus vi hejmen?
Berta
indigninte forpuŝas la edzon.
— Mi ne
sciis, Otto, ke vi estas azeno! Se vi deziras, vi povas
mem reveni!
— Nu, bone,
ni ŝercas! Mi estis dironta, ke vi eble iru kaj alportu
al ni du botelojn da biero!
Ĉi tion Otto
diras jam tute malkuraĝe, sed lin subtenas ĝenerala
aprobo.
— Otto
pravas! Kuru, Berta! Efektive, oni povas morti pro la
soifo!
Berta hezitas
nur sekundon. Ŝi rapide decidas, ne, sen biero la viroj
ne povas longe resti, tamen ili ankaŭ ne povas forlasi
la barikadon.
Kaj en la
sama tempo en densiĝinta mallumo jam grimpas al la
barikado ŝtelirantaj ĉenoj de la verduloj kaj en la
apudaj stratetoj estas kaptitaj kaj forsenditaj ien ĉiuj
preterpasantoj. Tiumomente, kiam la pafistoj,
turmentataj de l' soifo, antaŭsentas la maldolĉetan
fluidaĵon en la sekiĝinta kaj ardanta gorĝo, tiumomente
la polictaĉmento, alirinte la barikadon, subite atakas
ĝin. Erich sukcesas nur laŭkondiĉe fajfi, sed tio ĉiujn
savas. Nek unu pafo, nek iu kontraŭstaro, spite atendoj
de la polico. La pafistoj malaperis en peronoj kaj
kortoj.
Kiam Berta
estis revenanta la barikadon, portante sub la ŝalo kelke
da boteloj, ŝi mirigite ekvidis apud si la neinvititajn
gastojn. Rikanante, ruĝvanga policano vokis ŝin per la
fingro.
— Kion vi
havas, belulino, sub la ŝalo? Ĉu ne kartoĉojn?
Berta faris
la plej mirigitan mienon.
— Mein Herr!
Kiel vi povas pensi? Al la mastro venis gastoj. Mi estis
en la bierejo.
Kaj ŝi
montris la botelojn. La policisto ĉagrenite kraĉis trans
la maldekstra brako.
La duan de
majo kaj nokte al la tria ankoraŭ oni batalas kaj la
laboristoj anstataŭ la perditaj barikadoj, konstruas la
novajn. Neŭkeln estas la sieĝata fortikaĵo. Miloj da
policanoj, armitaj laŭ la plej lastaj postuloj de la
militscienco per fusiloj kaj grenadoj faras ofensivon
kontraŭ la laborista urbo. En la aero zumas aeroplanoj
kaj blankaj reflektoroj lumigas la defendantajn sin
stratojn. La kirasaŭtomobiloj minace montras
maŝinpafilojn kaj plumba pluvo superverŝas la
ribelantajn kvartalojn.
Erich fariĝis
specialisto en fako de l' barikadoj. Otto — en fako de
l' tegmentoj kaj mansardoj. Kun lerteco de l' kato
glitas li sur kornicoj kaj glata fersupraĵo inter
kamentuboj kaj mansardaj fenestroj. Apenaŭ tenante la
ŝtonajn elstaraĵon kaj deklivan feron per unu mano, per
la alia li celas malsupren, en la stratan puton.
Sed de post
la tria mateno, la laboristoj ne plu pafas. La batalo
estas malsukcesa. La malamiko estas pli forta. Perdante
la edzinon kaj kamaradojn elvide, transkurante de unu
tegmento al la alia, Otto, blasfemante, ĵetas sian
revolveron en kamentubon. Oni devas sin savi...
Malsupre jam
rebolas la vivo. Restariĝas la normala trafiko.
Detruiĝas la barikadoj kaj repuriĝas la stratoj. La
magazenoj rekomencas la komercadon. Onklo Peter,
grumblante, riparas en la korto sian panveturigilon. Sed
kio do okazas en la civilizita eŭropa metropolo? La
bestiĝinta polico kaptas ĉiun suspektindan
preterpasanton, hazarde komencas pafi la fenestrojn.
balkonojn, mortigas senkulpajn homojn. En policejoj oni
metas la vunditojn unu sur la alian, ĝis la morto batas
ilin per kolboj kaj bastonoj. Sango, malpuro, ŝvito kaj
putrodoro...
Jen malsupre
bruas ŝarĝaŭtomobilo kaj la policanoj ion militeme
krias, minace svingante per la manoj. De l' balkono
rigardas du virinoj kaj ridetas. Krak, krak!.. Kaj la
virinoj ne plu vivas en tiu ĉi mondo... Knabaĉo kuras
tra la strato. Por kio, li, malsaĝa, kuras? Oni ne devas
kuri!.. Estas prete! Li neniam plu estos kuranta! Sen
krio, sen spiro li sidiĝas la trotuaron. En la najbara
domo elflugas vitroj. El la pordo du ŝupoj trenas iun
malfeliĉan viron. Du knabinetoj, elkurintaj la
trotuaron, laŭte ploras kaj krias:
— Paĉjo,
paĉjo!..
La patrino
kun timo entrenas ilin en la peronon, lasinte la edzon
al la policanoj. Tuj komenciĝas la batado. Ho, kiel
estus oportune pafi tuj ĉi tiun oficiron, sidantan sur
ŝtupo kaj trankvilege englutantan la cigaran fumon!..
La malfeliĉa
viro, ŝajne, jam perdis la konscion. Lia sangokovrita
vizaĝo prezentas el si pecon da karno. Unu el la
policanoj ŝovas la botpinton en la elfluintan okulon kaj
kun kruda rido ion diras al la oficiro. La oficiro
kapsignas sur la pordon. Post kelkaj minutoj la policano
eltrenas el la domo la edzinon de la malfeliĉulo,
kovritan de larmoj, kun malordiĝintaj haroj, kun sitelo
da akvo en la manoj.
— Verŝu! —
diras la oficiro rikanante.
Fiksinte
frenezan rigardon sur la senspira edzo, la virino
komencas per la tremantaj manoj verŝi akvon sur lian
disŝiritan vizaĝon kaj bruston.
— Verŝu pli
bone! — krude krias la oficiro kaj, rapide leviĝinte,
puŝetas la virinon sub la kubuton.
Freneziĝante,
ŝi faligas la pezan sitelon sur kapon de l' edzo.
Tremetante, tiu aŭdigas malfacilan ĝemon, konvulsie
disĵetante la brakojn. Tuj la oficiro piedbatas lin sur
la dekstran flankon.
— O-o-o! —
krias la virino sovaĝe kaj falas la trotuaron.
Mallonga
fajfo kaj el-post la angulo aperas kvin homoj. Ĝi estas
restaĵo de l' grupo, kiu batalis ĉe la barikado. Berta
ankaŭ estas ĉi tie. Erich deiras de la kamaradoj kaj
rapide aliras la oficiron. En minuto de la mirinda
silento, kiam la konsternitaj policanoj kaptas tenilojn
de la revolveroj, klare sonas la voĉo de Erich:
— Sinjoro
Hoetzke! Tian abomenaĵon oni ne estis atinginta eĉ dum
la milito! Antaŭ vi estas nearmita viro! Lasu lin! Li
havas du infanojn!
Hoetzke
subrigardas komence Erich'on, poste liajn kamaradojn,
starantajn je kelkaj paŝoj. Kelke da preterpasantoj
scivoleme haltas sur la kontraŭa flanko de la strato.
Unu el la policanoj kuras al ili kaj svingas la manon:
— Preterpasu!
Preterpasu!
— Mi konas
vin, — malrapide diras Hoetzke, ne forturnante de Erich
la okulojn. — Ni konatiĝis kun vi ĉe fraŭlino Alice
Berg.
— Tute ĝuste,
sinjoro oficiro! Sed nun ne estas tempo por la
konversacio! La homo mortas. Fordonu lin al ni!
— Ĉu vi
ordonas? — sarkasme ridetas la oficiro.
— Ni tion
postulas! — obstine respondas Erich. — Vi devas havi la
kompatemon!
— Kompatemon?.. Hm!.. Kio estas la kompatemo?
Otto kun
streĉita atento rigardas malsupren. Berta staras la plej
ekstrema kaj ŝia mano kunpremas ion en la poŝo. Ŝi
ankoraŭ estas armita. Otto kontente ekspiras.
— Permesu
proponi al vi... — la leŭtenanto mallevas la manon en la
poŝon (ne en revolverujon, sed en la poŝon), — cigaron!
— Sinjoro
oficiro!
Erich ne
sukcesis fini. La kuglo trafas lian frunton. Kaj en la
sama momento falas teren la oficiro.
Forgesante
pri la danĝero, Otto elŝovas sin de post la kamentubo
kaj krias plenvoĉe malsupren:
— Brave,
Alice, vi trafis!
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
«Preussen» estas nun unu el la plej bonaj germanaj
vaporŝipoj, naĝantaj inter Stettin kaj Leningrad. Se
rigardi ĝin deekstere, ĝi aspektas fiera, alta, rekta,
kun forta kruta brusto. Kompare al la renkontataj
ŝipaĉoj, similaj al malpuraj fulgokovritaj kaj
grasmakulitaj supujoj el kuirejo de malpurema
kuiristino, «Preussen» estas belulo. Ĉio, kio estas sur
ĝi kupra, brilas, kvazaŭ zorge purigita primuso: vergoj
de l' balustrado sur la ŝtuparoj kaj pontetoj, kadretoj
de l' kompasoj kaj kronometroj, paroltuboj, fajfiloj kaj
la cetera. La ferdeko estas striglita kaj lavita de la
ŝipanaj laviloj ĝis la pargeta brilo. Sur la ferdeko
nenio estas superflua. Ĉio estas ordigita, ĉio nebezona
estas metita en la internaĵon, ĉio estas kovrita per
peza vakstolo kaj alpremita de la holda fermilo.
«Preussen» estas memfida kaj sufiĉe obstina. Ĝi
malatentas la veteron. Por ĝi estas indiferente, ĉu
pluvas, ĉu lumas la suno, ĉu turmentas la malfeliĉan
Baltan maron ŝtorma febro, aŭ la senlima arĝenta supraĵo
rigidiĝis en la profunda kvieto.
Hieraŭ nokte
furiozis la ŝtormo. De post Stettin, tuj post kiam ĝi
postlasis la labirinton de l' fajroj, la ŝtala belulo
trafis potencan ĉirkaŭprenon de la ŝtormo. La kolerega
ciklono kaptis ĝian bruston per la larĝa mantelo, kun
sovaĝa ĝemego kontraŭbatante sur pintojn de la mastoj
kaj tamburante sur la ferdekojn grandajn gutojn de la
pluvo. La furioziĝinta maro estis ĵetanta pezajn
tavolojn de l' akvo en hermetike ŝlositajn vitrojn de l'
iluminiloj, superverŝante ilin per rapide ruliĝantaj
larmoj. Kuntirinte la fortojn kaj sin streĉinte, ĝi
suprenĵetis la malvarmajn kaj glitajn brakojn ĝis la
rando de l' ŝipobordo. Ĝi alkroĉiĝis al la balustrado
kaj kun tondrego faladis, disfluis sur la ferdekoj,
ĉirkaŭlavante vandetojn de l' kabinoj. «Preussen»
spiteme rektigadis la dronintan en la abismo stevenon,
simile al malseka kato forskuis de la dorso kaj flankoj
riveretojn da akveroj. La vento furioze ŝiris vilojn de
la nigra fumo, la maro kun senpova kolero aŭskultis
momente la trankvilan frapadon de l' maŝino en la fera
korpo kaj denove ĵetadis sin por sensukcesaj atakoj.
«Preussen» ne timis la ŝtormon.
Sed malsupre,
en kabinoj, en koridoroj, sur ŝtuparetoj, en necesejoj —
ĉie klakadis la maldikaj pordetoj, ĉie aŭdiĝis daŭraj
ĝemoj de l' pasaĝeroj. Frostotremantaj, de la piedoj ĝis
la kapo kovritaj per malvarma ŝvito, ili provis
alkroĉiĝi la murojn, la balustradon, sed ili ĉiam ree
falis sur plankon, ruliĝis tra la kabinoj, sentante
puŝojn en la dorson. Rigidaj pro la teruro okuloj petis
indulgon, sed la indulgo mankis.
Kaŭrante en
dormovestoj, geviroj renkontiĝis en la koridoroj, per la
malplenaj okuloj rigardis unu la alian kaj ĝemkriis kune
kun la vento. En fragmentoj de la pensoj briletis la
espero: eble, finiĝos? Eble, ĉesos?.. Sed tuj la larmoj
hajlesimile ŝprucis el la okuloj, la kapo enfaladis iun
abismon kaj ĉio rekomenciĝis...
Hodiaŭ regas
silento. Jungo lavas la ŝtuparon, neniigante la
postsignojn de la hieraŭaj okazintaĵoj. En la kabinoj
estas mallevitaj kurtenoj.
Fine
trankviliĝintaj pasaĝeroj enŝovis sin en kusenojn,
surmetinte sur sin ĉion, kio estis ebla, por varmiĝi,
kaj sin enigis en feliĉan maleston.
La sonorilo
vokas al la matenmanĝo. La jungo frapas la kabinojn,
duonvoĉe invitas:
«Früstück». Ĉio estas
vana. Nur kelkaj dormemaj figuroj klakas per pantofloj
en direkto al la manĝejo, envolvinte sin en la
malpurigitajn vestojn, kiujn ili sukcesis surĵeti nokte.
Nur antaŭ la
tagmanĝo la publiko aperas sur la ferdeko. La venkita
maro vastiĝis ĉirkaŭe, kiel smeralda ebenaĵo. De l'
vaporŝipo al la horizonto kuras lumantaj oraj briloj. La
blua ĉielo, kvazaŭ per japana taso kovris la akvon. La
sala aero estas freŝa kaj agrabla. Malproksime tranaĝas
bluetaj buloj de la fumo. Aliam ili iras renkonten kaj
elkreskas pasaĝerajn kaj ŝarĝajn ŝipojn. Tiam «Preussen»
aŭdigas harmonian sonon kaj sur randoj de ambaŭ ŝipoj la
deĵorantoj svingas larĝajn flagojn. Tiam la pasaĝeroj
malrapide elpoŝigas la
kodakojn kaj, celante, klakas.
— Ĉu vi
komprenas, kamarado, — diras al Vitalij germanigita
militkaptito, — la koro mia batas nenormale, kiam mi
pensas, ke mian vilaĝon veni devas. Mi estas jam de post
la dekkvina jaro el Rusio.
— Kaj en
Germanio kion vi jaris? — demandas Vitalij.
— Ich
arbeitete. Mi laboris. Ĉu vi povas min kompreni? Mi
laboris komence en kamparo, kaj poste oni estis min
akceptinta la fabrikon. Porzellanfabrik.
— Porcelana
fabriko? Por porcelana ilaro?
— So, so!
Dekstre
vidiĝas strieto de la tero.
— Latvio! —
diras blonda junulino. — Ni estas preterpasontaj Riga'n.
Aspiranto de
la Moskva Komunista Akademio, revenante hejmen, miope
enrigardas ŝiajn okulojn kaj provas ŝerci:
— Sed ni ja
vizitis unufoje Riga'n, Fräulein, ĉu ne vere?
Maljuna
hebreo, kun densa krispa nigra barbo, sensukcese
forbatas atakojn de la filo. La filo tenas lin je faldoj
de la malnova palto, skuas la seĝon, forŝiris de li la
ĉapeton. La patro severe butonumas la palton kaj,
klininte sin al Vitalij, demandas duonvoĉe:
— Do, vi
opinias, kamarado, mi pagos por la maŝino limimoston?
Vitalij levas
la ŝultrojn. Li nenion pensas pri la maŝino de l'
sukeraĵisto. Ĉu ili ne komprenas, ke ne povas li
nunmomente kunsenti zorgojn de la maljuna metiisto,
timanta perdi sian propraĵon, nek ĝojon de la
militkaptito, revenanta la patrion, nek eĉ naturan
senton de la junulo al la ĉarma knabino. Sin apogante
per la tenilo de l' balustrado, li malrapide iras la
stevenon. Levebla ŝtupareto estas malsuprenigita sur la
suban ferdekon. Tie ĉi, konkurante kun bruo de la ondoj,
maristo muzikas per harmoniko. La motivo estas konata
kaj dolorige malgaja. Ĝi estas «Lorelei».
«Ich weiss nicht, was soll es
bedeuten,
dass ich so traurig bin...
Ein Märchen von uralten Zeiten,
es kommt mir nicht aus dem Sinn!»
La
aŭskultantoj enpenseme tordas en la fingroj cigaredojn
kaj rigardas planken. Vitalij aliras la stevenpinton mem
kaj sidiĝas sur malvarman forĝitan randon de la
balustrado duonturne al la maro. La verdaj ondoj rapidas
renkonten. Kunpuŝiĝinte kun la vaporŝipo, ili eksplodas
bruegante, kiel fontano de la brilantaj akveroj. Se
klini sin malsupren, la potenca muziko de l' ondoj
malaŭdigas la harmonikon. Se returni sin, tiam:
«Belega knabino jen tronas kun
ora juvelar'.
La belan vizaĝon kronas mirinde la ora harar'»...
Al Vitalij
ŝajnas, ke li rememoras:
... Alice
metis sur lian ŝultron la orkoloran kapeton... La bluaj
okuloj estas fermitaj per iom tremetantaj palpebroj. Li
prenas ŝian flamantan vizaĝon en siajn manojn kaj kisas
la palpebrojn per facila tuŝo de la lipoj. En la kabino
neniu, krom ili, estas. Ĉiuj foriris la supran ferdekon,
aŭ adiaŭas sur la bordo. Super la kapo sonas frapado de
dekoj da paŝoj, pepkrio de argano, abruptaj ekkrioj,
bruego de la falantaj en kelon pakaĵoj. Ies voĉoj kaj
metalaj paŝoj sur la ŝtuparo. Tra la iluminfenestreto
briletas fajroj kaj ombroj. Sub la plafono pendas blua
lampeto. La lumo en egalformaj strioj falas sur la
fermitajn valizojn, duetaĝajn litojn kun ŝtuparetoj, la
marmoran lavujon kaj tabletojn...
Li rememoras
nur la sonĝon. Ja li forveturis, ne vidinte Alice'n. Kaj
ĝenerale, por kio rememori?.. La maristo kantas duan
kanton:
«Alligu la boaton.
Ho, bela fiŝistin'!..»
Vitalij
ektremetas kaj returnas sin al la homoj. Ili sidas
silente, ne rigardante unu la alian. Bruego de l' maro
batas en la orelojn kiel monotona kaj obtuza akompano.
Blanka velo arĝentumas dekstre. La vento preskaŭ mankas
kaj la ŝipo kvazaŭ haltis sur la loko. Ie proksime estas
la tero, ie proksime kuŝas bordoj de Baltiko, ie
proksime bruas la vivo, zorgema, maltrankvila,
malkvieta, tia, kia restis malantaŭe. Kaj ĉi tie
etendiĝis senlima vasteco, malluma kaj timiga
profundaĵo...
«Ho, kor' similas maron.
Ĝi ondas en pasi'
Kaj same perlojn karajn
Al ni donacas ĝi!..»
Je la tria
tago «Preussen» venis Leningrado'n. Ŝtalaj bastionoj de
la limfortikaĵoj, tie kaj aliloke, kreskis el la mara
fundo, malhele briletante per plumbo. «Preussen»
malrapidigis la iron kaj iom post iom estis trairanta la
ĝuste reguligitan vojon. Kun densa siblado ĝin
preterpasis sovetiaj kirasŝipoj. La pasaĝeroj de
«Preussen» amasiĝis ĉe la ŝiprando, svingis naztukojn
kaj ĥore kriis:
— Vi-vu
U-S-S-R! Vi-vu la ru-ĝa ar-me-o!
La ŝiparo de
la kirasŝipoj respondis:
— Hur-ra-a!
Delikate
susurante sur la supraĵo, sub la ŝipbordo mem tranaĝis
longa kaj mallarĝa submarino. Maristo purigis kupran
kadreton sur ronda vitro de la tureto, kraĉis sur la
manojn kaj larĝe rikanis, levante la kapon al la ŝipo.
La rusaj
pasaĝeroj seninterrompe ridis, vigle babilante kaj en
iliaj okuloj kuris gajaj fajretoj. La germanoj nervumis.
Ili timeme atendis la neeviteblan renkonton kun la
«ruĝaj ĝendarmoj». «La ĝendarmoj» baldaŭ aperis sur eta
kutro. «Preussen» kelkfoje mallonge fajfis, la kutro
albordiĝis al la ŝipo kaj la amasiĝintaj apud la
balustrado pasaĝeroj estis vidantaj, kiel la ŝipon
supreniris du viroj kun paperujoj, en verdkoloraj jakoj
kun metalaj butonoj. La viroj estis ordinaraj, havis
trankvilan aferan aspekton kaj se ne la revolverujoj ĉe
la zonoj, la germanoj ne farus diferencon inter la
stettinaj limoficistoj kaj la ruĝaj «ĝendarmoj».
Dum la
kapitano estis transdonanta la dokumentojn, la pasaĝeroj
rigardis la sovetian havenon. «Preussen» eniris longan
kaj mallarĝan kanalon inter du profundiĝintaj en la
golfon terstrioj. Sur tiuj fumis brulfajroj kaj fiŝistoj
kuiris terpomojn. Sur la vojo balanciĝis kamparana ĉaro
kaj rapide kurinta inter la arboj ĉevaleto, mirigite
rigardis la marmiraklon. Diverskoloraj buoj kaj
bordmastoj montris la vojon.
En delto de
Neva amasiĝis eksterlandaj ŝipoj. Ĉi tie, kiel en
Stettin, knaris arganoj kaj bruis la havena vivo. De la
bordo iu kriis per paroltubo:
— La kaj-o de
leŭ-te-nan-to Ŝmidt!
Kun la lasta
afabla saluto de l' ŝipestro («Auf Wiedersehen, mein
Herr») elvaporiĝis definitive Germanio kaj komenciĝis
Sovetunio.
Sur la kajo
luktis por pasaĝeroj fiakristoj, fuŝpaŝante faldojn de
siaj vestoj kaj ŝoforoj invitis en maŝinojn, elŝirante
unu de la alia la valizojn.
Vitalij luis
fiakriston. Metinte apud la piedoj la valizon, li
rigardis ĉirkaŭe kun sento de la homo, la tutan jaron
pasiginta en hospitalo.
Jam
krepuskiĝis kaj sur
Nevskij eklumis
lanternoj. La promenanta homamaso plenigis la larĝajn
trotuarojn. En la aero pendis gaja bruo de la voĉoj.
Kiel kvieta estas la strato, kiel simpla kaj parenca la
homamaso! La knabinoj sen ĉapeloj, en simplaj bluzetoj,
la junuloj sen tradiciaj por Germanio kravatoj! Senĝena,
senzorga rido!
Leningrad, la
laborista urbo! Laborula Rusio, lando de l' Sovetoj,
saluton!
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . .
Kvazaŭ blua
serpenteto ĉirkaŭkaptis rivereto Viŝa sep krispajn
montetojn.
Ĉiu monteto
similas ŝaffelan ĉapon. Ĉiu monteto printempe prezentas
el si muzikan koruson. Ĉiu monteto estas fonto de freŝa
gluema aromo de la krevantaj burĝonoj kaj ĵus
ekflorintaj folioj. Ĉi tie, en la betulaj arbaretoj
trabatinte al si vojon tra la arba verdaĵo disgrimpis
sur la montoj blankaj monaĥejaj muroj kaj sur la verdaj
herbejoj fortike enradikiĝis malaltaj globformaj
preĝejetoj.
Jam dum
festaj tagoj zumis la montetoj en obtuza malrapidema
sonoro. Sur la verdaj vojoj sin trenis al la monaĥejoj
el ĉirkaŭaj vilaĝoj vicoj de diverskoloraj katunvestitaj
kamparaninoj en larĝaj jaketoj kaj pezaj malnovmodaj
jupoj.
El la urbo
estis malrapide leviĝantaj polvokovritaj fiakroj kun pia
intelektularo. Apud la blankaj muroj nazkantaĉis
almozuloj kaj negocis je krucetoj kaj helkolorigitaj
sanktaj bildoj maljunulinoj. Pilgrimuloj, revenintaj el
Palestino, vendis al dikredantoj boteletojn de la sankta
akvo kaj pecetojn de la jesua kruco. La homoj pli
spritaj komercis je kuketoj, kvaso, malkostaj orelbukoj,
ringoj, argilaj fajfiletoj, ludiloj, koloraj ŝtofoj,
galanterio.
Ĉirkaŭ la
monaĥejoj migris dum festaj semajnoj ankaŭ la foiro kun
arlekenejoj, karuseloj, pupteatroj, hurdoj, ebriaj
interbataloj kaj amasa promenado. Matene la popolo estis
genustaranta en la nigriĝintaj kaj duonputrintaj
preĝejoj, kaj post la tagmezo elŝutadis sin la foiron,
drinkis kaj diboĉis. Vespere la arbaro aŭdis gajajn
trilojn de l' harmoniko, kaj nokte atenteme estis
kaptanta pecojn de ebriaj ekkrioj, kruda rido,
ektimigitajn knabinajn ĝemojn, perforte subprematajn.
Ĝi estis iam.
Sed nun de la
preĝejturoj estas formetitaj la sonorilegoj kaj de l'
kupoloj la orumitaj krucoj. Nun oni ne plu aranĝas
diservojn en la fleksiĝintaj teren preĝejetoj. Ne plu
ekzistas foiroj kaj galanteria komerco. Mankas la
drinkado, interbataloj kaj la amasa promenado. En la
arbaroj estas trankvile. La blua rivereto Viŝa kviete
fluas ĉirkaŭ sep montetoj kaj en ĝiaj diafanaj akvoj
obeeme kuŝas verdaj konturoj de la tremoloj kaj betuloj.
Apud la bordo naĝas malgrandaj boatoj kaj super la
ebenaĵo de l' rivero aŭdiĝas sonoraj infanaj voĉoj.
En du el la
Semigorskaj monaĥejoj estas aranĝitaj infandomoj. En la
malnovaj ĉeloj estas malfermitaj la fenestroj kaj la
suno fluas sur purajn infanajn litojn kaj ĵus
kolorigitajn flavajn plankojn. En la preĝejo estas
blukolore surfarbitaj la muroj. Sur la ambono estas
aranĝita estrado. Kie antaŭe flirtis la barbego de
dio-patro, elstaras nun la akvarela devizo kun verdaj
floretoj ĉeflanke: «La unuan de majo ni etendu la manojn
al la infanoj de la tuta mondo!»
Sur apudborda
malgranda herbejo estas farita legomĝardeno. En regulaj
brunaj ondoj kuŝas ĵus fositaj bedoj. Inter ili
fulmorapide kuras la infanoj. Olga staras sur la ponteto
kaj helpas al la etuloj preni akvon el la rivero. La
manikoj ŝiaj estas suprenlevitaj ĝis la kubuto. La
brakoj iom bruniĝis. La vizaĝo estas rozkolora kaj la
okuloj rigardas gaje.
— Singarde,
infanoj! Ne malsekigu la piedojn, vi povas malvarmumi!
— Olga
Alekseevna, ni kun Burkin jam finis la parcelon! Kion ni
faru nun?
La infano,
kiel muso ŝvitkovrita, fortiras la ĉemizon.
— Nu jen,
ĝuste tion mi supozis! Surmetu tuj la ĉemizon! Por kio
vi tiel rapidis? Ja mi diris al vi! Tuj petu Marian
Fedorovna'n, ke ŝi donu al vi alian ĉemizon!
Al Olga
aliras maljuna edukistino.
— Kial vi
maltrankviliĝas, Olga Alekseevna? La infanoj estas
kutimaj!
Ne
aŭskultante sin, Olga krias, terurigite:
— Lunjo,
Lunjo, ne portu la sitelon sola! Nikolao, helpu ŝin tuj!
Edukistino
Aleksandra Ivanovna sidiĝas sur hakpecon.
— Certe, la
infanoj amas kaj ŝatas, kiam oni zorgas ilin. Sed
aliflanke, oni ne devas troigi tion! La infano devas
havi iun memstarecon!
Anstataŭ
respondo, Olga murmuras subnaze:
— Hodiaŭ du
infanoj jam banis sin! Ĉu vi opinias, ke ĝi estas bone?
Ŝi prenas
akvumilon kaj supreniras la legomĝardenojn.
— Nu, jen,
infanoj, ni faris kun vi ĝuste antaŭ la unua de majo
grandan laboron! La laboristoj dankos nin! Vidu, kian
kampon ni prilaboris! Nun ni tagmanĝu kaj post la
tagmanĝo, kiu deziras, povas ankoraŭ helpi la terpomon
planti kaj tiam nia infandomo figuros sur la ruĝa
tabulo!
La terpomon,
kiel evidentiĝas, ĉiuj deziras planti. La infanoj
ĉirkaŭis Olga'n kaj penas malaŭdigi unu la alian:
— Ĉu ni
vespere, Olga Alekseevna, boate promenos? Jes?
— Kaj mi la
skarabon kaptis, Olga Alekseevna! Grandegan!
— Kaj mi
trovis verdan vitreton! Jen rigardu!
Olga ridetas.
— Bonvolu
vidi, Aleksandra Ivanovna! Mi trovis Amerikon! Ĉu vi
scias, infanojn mi ĉiam iomete timis. Kaj ne amis, krom
la sia! Ili ŝajnis al mi tiaj malobeemaj! Sed ĉi tie mi
amikiĝis kun ili. Kaj, vere, mi mem fariĝas pro tio tute
alia homo?
Aleksandra
Ivanovna fikse rigardas ŝin.
— Vi,
verŝajne, estas tre izolite vivinta? Ĉu via edzo estas
tre okupata?
Olga por unu
momento enpensiĝas.
— Ordinare,
jes! Sed, ĉu vi scias, mi opinias, ke mi mem estas
kulpa. Se rerigardi malantaŭen, mi sentas timon!
Aleksandra
Ivanovna singardeme silentas. Olga aŭskultas sekunde
pepadon de iu birdo, poste subite sufokiĝante pro l'
ekstazo, ekspiras.
— Ĉu vi
aŭdas, kiel kantas la birdoj?.. Ĉu vi sentas, kiel bone
estas ĉi tie!
Ŝi vereme
ridetas, sed la maljuna edukistino rimarkas en ŝiaj
okuloj malgajon.
— Ho, nemulte
mi bezonis, tute nemulte, kiel evidentiĝis! Mi ja ne
estis toleranta streĉon de l' granda urbo kaj stultigan
absurdon de la hejmmastrumo. Ĝi estis tro sensenca! Mi
ne povis per la propraj fortoj forlasi la ensorĉitan
cirklon! Kaj Vitalij... Kion de Vitalij?! Li havis siajn
zorgojn!
Jen, se
nun... Tamen, ne!..
— Ĉu li ne
revenis ankoraŭ el eksterlando?
Olga
embarasiĝas.
— Tio estas,
li revenas! Sed, vidu, kia malagrablaĵo! Li skribas, ke
la aferoj tenos lin en Moskvo. Li ĉi tien ne povos veni.
Mi ankaŭ nun ne povas. Jen la infanoj!.. Kiel mi ilin
forlasos?
Ŝi embarase
taŭzas la pajloĉapelon en la manoj. Aleksandra Ivanovna
fikse ŝin rigardas.
— Ĝin, mi
kredas, oni povus aranĝi, Olga Alekseevna!
— Jes,
eble!.. Sed, vi scias, jen ankoraŭ! Mi deziras pli forte
entiriĝi la laboron. Mi ĵus eksentis en mi mem iun
grandegan ŝanĝon. Al mi ŝajnas, ke al Vitalij ĝi
plaĉos!.. Kiel vi opinias?
— Li ne
atendas tian ŝanĝon?
— Ĝuste, ne!
Ĉu vi scias, mi ja lasttempe tute malesperis! Ni ĉesis
kompreni unu la alian. En la koro mi amis lin, tio
estas, kiel antaŭe mi lin amis, sed ne plu komprenis!
Jen mi opinias, li ankaŭ! Eble, amis, sed jam ne
komprenis! Ĝi ja estas danĝere, ĉu ne?..
— Kiel do vi
tamen ĝin aranĝos? — ne komprenas Aleksandra Ivanovna. —
Kiom da monatoj vi ankoraŭ ne vidos unu la alian?
— Ĉu vi
scias, eble ankoraŭ du monatojn! Mi al li tiutempe
surprizon preparos. Li sian Olga'n ne rekonos! Vere, mi
tre volus lin tuj revidi. Nu, por interbabili, demandi
pri la eksterlando, rakonti, kiel kreskis la filineto,
jen kiajn legomĝardenojn ni kun la infanoj ĉi tie
aranĝis, kaj tiel plu!..
— Sed?
— Sed, pli
bone mi atendu! Li skribas, ke dum la unuamajaj festoj
lia kamarado forpermeson havos. Sekve, li sendas lin al
ni. Jen tio estas bone!! Mi tre ĝojos!.. Ĉu vi iomete
mokas min, Aleksandra Ivanovna?
— Kial do vi
opinias?
— Tro
babilema mi estas!
La maljuna
edukistino kareseme tuŝas Olga'n je la ŝultro.
— La homoj ne
ĉiam estas tiom malbonaj, kiom ili ŝajnas. Mi ankoraŭ
fidas la homojn. Do ni estu amikoj!
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Post la jara foresto Vitalij sentis sin en la trusto iom
ĝenate. La muroj eĉ ŝajnis fremdaj, nekonataj, ĉar
intertempe oni riparis fundamente. En la ĝenerala
kancelario oni konstruis multajn vandojn kaj la
oficistoj, disigite, estis malebligitaj kolektive
pridiskuti la familiajn novaĵojn. La kancelarion de la
Planfako oni ĉirkaŭigis per dika spegula vitro kun
multaj arkformaj fenestretoj kaj orkolorigitaj titoloj
de la faketoj. Popov transloĝiĝis en apartan kabineton.
Buro de Vitalij estis transportita malsupren en grandan
vastan ĉambron, kun fenestroj, elirantaj ĝardenon. Ĉi
tie sidis nun kelke da inĝenieroj, kiujn Vitalij antaŭe
ne konis. Ĝi estis por li neatendite. La unua, kio lin
konsternis ĉe la eniro la vestiblon, ĝi estis multkolora
hela numero de la murgazeto kun la devizo: «Memkritiko,
sendepende al la postenoj!» En ĝi estis presitaj dek du
artikoletoj (Vitalij ĉiujn kalkulis) pri mankoj en la
laboro kaj unu granda artikolo pri difektoj en la
ĉelgvido. Pense ridetinte, Vitalij sin turnis al
alirinta Bobrov.
— Ĉu la
senpartiuloj ankaŭ preparas sin al la partia reregistro?
Bobrov estis
afable malfermonta la cigarujon, sed rememoris, ke
Vitalij ne fumas.
— Pardonu,
karulo, mi forgesis, tute forgesis! Ja delonge ni ne
vidis unu la alian. Ĉu vi pri la reregistro? Jes, jes!
Jen, ekzemple, mia artikolo pri la taskoj kaj cetera!
Kiel honesta specialisto, mi partoprenas!.. Cetere,
rakontu pli bone pri via vojaĝo! Mi opinias, vi havas,
kion rakonti! Kiam vi venis? Nur ĵus? Kaj tuj revenis al
la laboro? Jen estas heroo de l' laboro! Oni devas meti
vian nomon sur la ruĝan tabulon!
Bobrov
rikanis, strabante la malnovan konsumiĝintan kostumon de
Vitalij.
— Ĉu la
kostumon, Vitalij Nikolaeviĉ, vi ne renovigis
eksterlande? Ja, mi kredas, malkare tie ĉio kostas? Ĉi
tie, vi scias, specialaj varkartoj estas enkondukitaj,
sed per ili nenio estas ricevebla. Ĉu vi ne venigis la
kostumon? Mi ne kredas, ne kredas, Vitalij Nikolaeviĉ!
Kaŝas vi, ne deziras inciti!
Vitalij
forŝiriĝis de la loko kaj silente lin preterpasis.
Bobrov atingis lin en la proksima koridoro.
— La
paperujon, karulo, vi forgesis! Tie, apud la murgazeto!
Jen ricevu!
En akceptejo
de Serebrovskij apud la tablo de sekretario sidis junulo
en komsomola jungŝturma ĉemizo. Vitalij, mirigite,
haltis sur la sojlo.
— Kiun vi
bezonas, kamarado? — demandis la komsomolano, levante la
kapon.
— Mi al
Serebrovskij.
— Do, iru,
kial vi staras?
Vitalij
rigardis la pordon, kie antaŭe pendis la tabuleto «Sen
averto ne eniru» kaj konvinkiĝis, ke ĝi ne plu pendas.
La komsomolano rimarkis ĉi tiun rigardon kaj ekridis.
— Oni forigis
ĝin! Li ordonis forigi!
— Ĉu delonge?
— demandis Vitalij.
— Tuj, kiam
estis publikigitaj tezoj de Jaroslavskij pri la
partipurigo.
— Tiel! Kaj
Ŝipova kien malaperis?
— Ĉe Ŝipova
evidentiĝis 33 malsanoj! Ŝi forveturis kun Vinokurov
Krimeon.
Vitalij estis
jam traironta al Serebrovskij, sed ion rememorinte,
fikse ekrigardis la komsomolanon:
— Kaj Ivagin?
— Sed kion vi
bezonas? De kie vi estas, kamarado?
Vitalij ne
respondinte, aliris la fenestron, malfermis ĝin kaj
sidiĝinte sur la subfenestro, sopireme rigardis en la
ĝardenon. La suno en larĝa fluo ĵetis sin en la ĉambron.
Gajaj radietoj ekludis en facetitaj inkujoj bruligante
fajretojn en la ruĝa diafana inko. Helaj strioj kuŝiĝis
sur la verda drapo kaj facila spektra rebrilo de la
spegula vitro ekmovetiĝis sur la planko. La venteto
susuris per paperrandoj, penante elŝiri la paperojn el
sub pezaj sorbpremiloj sur la tablo.
— Ĉu oni
eksigis lin, tamen? — diris li finfine.
— Li memvole
foriris! — skuis la kapon la komsomolano. — Ne estis
eble labori! Nun li denove en la uzino «Svet». Sed, ĉu
vi ne estas, hazarde, kamarado Zorin?
Vitalij
ĉagrenite rigardis lin.
— Sekve,
malsukceso? Sekve, oni lin ne subtenis? Sed li ankoraŭ
antaŭ nelonge skribis al mi, ke ĉio estas en ordo, ke vi
havas nun fortikan partian kernon!
La
komsomolano embarasite gratis post la orelo, fosis iom
en la poŝo kaj eltiris grasmakulitan gazeteltranĉaĵon.
— Jen legu,
kamarado Zorin! Ivagin ĉiam estas diranta: lernu esprimi
viajn pensojn mallonge! Facile estas direbla! Kioman
monaton mi lernas, sed neniu diablo helpis! Sendis mi
kvindek liniojn, oni presigis nur kvin!
Vitalij,
skuante la kapon, tralegis la artikoleton.
— Ĝi ne
helpos! — kontraŭdiris li.
— Helpos,
kamarado Zorin! Ĝi devas helpi! Kaj mi ankaŭ vin
esperas! Ivagin multe pri vi rakontis. Jen, ekzemple,
kun Vinokurov...
— Kun
Vinokurov? — Vitalij vigliĝis.
— Jes, la
patro ion rakontis al mi. Nun ni devus skribi, demandi,
sed mi ne havas la tempon. Mortigas min tute tiu
sekretariado, diablo ĝin prenu! Mi opinias, ili speciale
min ĉi tie sidigis! Avancigito, ili esperas, tuj
enterigos sin sub la paperoj!
La pordo
knaris kaj sur la sojlo aperis Serebrovskij.
— Kamarado
Semjonov! — demandis li delikate, — Ĉu mi povas vin peti
por unu minuto?
— Kion ĝi
signifas? Eĉ la sonorilo estas nuligita? — ridetis
Vitalij. — Saluton, kamarado Serebrovskij! Ĉu vi
rekonas?
Serebrovskij
levis la mallarĝigitajn okulojn al Vitalij. Ŝajne, en
ili ekbrilis ektimo. Poste ili fariĝis diafanaj kaj
afablaj.
— Ha,
kamarado Zorin! Mi tre ĝojas! Bonvenu! — Li larĝe
malfermis la pordon kaj preterlasis antaŭen la junan
inĝenieron.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . .
La unua
impreso de Semigorsk — ĝi estas mallarĝa strieto de
briletantaj fajroj ĉe l' horizonto. Dum la vagonaro
proksimiĝas al la stacio, turniĝante ĉirkaŭ la
envolvitaj per mallumo montetoj, tiuj fajroj zigzagas
ĉirkaŭ ĝi, jen elkurante de la maldekstra, jen
malaperante.
Ivagin staris
apud la fenestro kun pakaĵeto en la manoj, preta por
elvagoniĝi. La vagono profunde dormis. Pala tremanta
fajreto de l' kandelo ĵetis saltantajn brilojn sur
longbarbajn vizaĝojn de la kamparanoj. Ĝi estas sur la
malsupraj bretoj. Sur la planko kaj sur la supraj bretoj
amasiĝis grasaj pezaj sakoj. Kun kio? Kien kaj por kio
veturigas kun si la homoj tiom da multpeza, maloportuna,
grandampleksa ŝarĝo?..
La monotona
frapado de l' radoj ĉiam malrapidigis la ritmon kaj fine
ĉesis, samtempe kun raŭka fajfo de la lokomotivo. La
malgranda stacio estis senhoma. Kelke da fleksiĝintaj
figuroj kun sakoj siluete trakuris de la vagonaro trans
la ĝiba ponto. Senbrila petrollanterno subrigardis per
unusola okulo. La deĵoranto aŭdigis akran fajfon, la
vagonaro kolere ekgrincis per la bufroj kaj trasiblinte
ion dufoje, forŝiriĝis de la loko.
Ivagin aliris
fiakriston, dormetantan en sia veturilo.
— Ĝis la
urbo, amiko, vi venigos min? Ha?
— Jes, por
tri rubloj!
— Kial tiom
kare?
— Kvar
kilometrojn!
Ivagin
embarase staris, rigardis laŭlonge de la polvoza vojo,
foriranta la mallumon. Ĉu iri piede?.. Li butonumis la
kolumon de l' jako kaj decideme direktis la paŝojn al la
urbo. Envoje li atingis preterpasanton. La preterpasanto
surhavis duonmilitan, duoncivilan veston. Sur la kapo
lia sidis civitana ĉapelo, kaj sur la korpo ruĝarmeana
ĉemizo.
— Ĉu hejmen,
amiko, vi revenas? Ha? Ĉu la servon finis?
— Jes,
similas ĝin. Ĉu vi la saman vojon havas?
— Jes, ankaŭ
tion similas! — samtone respondis Ivagin.
— Ĉi tiea?
— Ne, al
Taraseviĉ! Eble, vi konas? Ha?
— Taraseviĉ?
Tia maljunulino ĉi tie loĝas. Ŝi havas domaĉon sur
Semenovskaja. Jes, mi aŭdis. Do, vi al ŝi?
— Preskaŭ.
Kaj ĉu la filinon vi konas?
— La filinon
— ne!..
— Nu, do
amiko, nun ĉi tie estas ŝia filino! Ha?
— Do vi al la
filino?
Ivagin laŭte
ekridis kaj lia rido, traglitinte inter la arboj, dronis
ie en arbustoj. Fortimigita birdo transflugis de unu
arbo sur la alian, malrapide svinginte la flugilon.
Ili estis nun
trapasantaj betulan arbaron. La malseka herbo mole
ĉifiĝis per la piedoj. En la aero parfumis freŝa
verdaĵo.
Kiam ili
eliris el la arbaro, ĉeneto de fajroj jam ne similis
tiun, kiu estis videbla el la vagonfenestro. Nun tio
estis maldense disĵetitaj, malgrandaj, lumantaj per
flava lumo fenestretoj. Malantaŭ ili, kiel noktaj
gardistoj sin eltiris grizaj preĝejturoj. Sur la angulo
de dormanta strato Ivagin adiaŭis la kuniranton kaj
komencis dekalkuli la domojn. Antaŭ la sepa unuetaĝa
dometo kun tri fenestroj, profunde enradikiĝinta en la
grundon, li haltis. Ĉirpinte per alumeto, li lumigis
rondan ladan numeron. La fenestro estis kurtenigita per
diverskolora katuno. La maldika ŝtofo tralasis neklaran
lumon. Li mallaŭte frapis dufoje sur la vitron. Iu
formovis la kurtenon kaj almetis la nazon al la vitro.
— Ĉu kamarado
Ivagin? — demandis voĉo elinterne. — Unu minuton!
Ivagin
leviĝis la lignan peroneton kaj sidiĝis sur la
balustrado. Pasis ĉirkaŭ tri minutoj, ĝis oni malfermis
la pordon. Li fumis kaj aŭskultis noktajn sonojn. De la
stacio aŭdiĝis fajfoj. Ie, ektimigita per malbona sonĝo
klukis kokino. En la najbara korto bojis hundo.
— Mi jam
decidis, ke vi ne estas veninta, — diris Olga,
malfermante kaj ventumigante sur lin varmon de la
dormanta ĉambro. — En la telegramo estas dirita, ke vi
venas kun la vespera vagonaro. Sed, laŭ mia kalkulo, la
vagonaro estas jam delonge veninta. Ni kun la patrino
estis ĵus enlitiĝintaj.
Ivagin premis
ŝian manon.
— Antaŭ ĉio
ni konatiĝu! Mi iris piede. Tial estis longe. Ha? Ĉu mi
ne vekis la infanon?
— Ne, ne! Ŝi
dormas. Mi petas eniri. Vi estas noktonta ĉi tie, en la
kuirejo. Ĉio jam estas ordigita, sed komence trinku la
teon!
Olga venigis
lin tra la koridoro en malgrandan puran kuirejon. Sur
tablo staris jam estingiĝinta samovaro, manĝilaro, vazo
da konfitaĵo, pano, butero kaj kruĉo da lakto. Olga
sidiĝis, kun kaŝita scivolemo rigardante al Ivagin. Iom
konfuzita, li embarase miksis la lakton per kulero.
— Vi,
verŝajne miris! — diris li. — Iu nekonata persono kaj la
cetera! Ha? Sed ĝi estas ja bagatelo, ke mi ne estas
konata! Petis min Vitalij treege!
— Tutegale,
li skribis, kie vi (ĝi estas mi) pasigos la festojn, sed
mia edzino tie pro la enuo mortas! Ha?
Olga
ekspiris.
— Bonan edzon
mi havas, kamarado Ivagin, ĉu ne vere?
— Mi tion ne
scias, ĉu bonan, ĉu malbonan, sed li iufoje stranga
estas! Nu, ni pri tio poste parolos. Ĉu vi sola ĉi tie
loĝas? Ha?
— Kun la
patrino kaj filino.
— Nu, jes,
tion mi scias!.. Ĉu la patrineto via dormas jam?
— Dormas.
Morgaŭ vi konatiĝos. — ridetis Olga. — Vi intercetere
devos al ŝi en mastrumaj aferoj helpi. Mi ja laboras
nun! En vico por aĉeti viandon, sendube vi estos
staranta!
— En la vico
por viando? Ha? — maltrankviliĝis Ivagin. — Nu, jes,
cetere ne gravas! — Li ekridis. — Ĉu vi scias, kial mi
tiel? Mi neniam en la vicoj staris! Mi eĉ ne scias, kiel
ĝi estas farata!
— Infaneto! —
svingis Olga la manojn. — Jen kia vi estas! Ne estas tro
malfacile ĝin studi! Alie vi sen la tagmanĝo restos! Mi
ja laboras!
— Interalie,
Vitalij Nikolaeviĉ evidente ne scias, ke vi laboras?
— Evidente,
ne scias! — ridetis Olga. — Li kredeble opinias, ke mi
ankoraŭ pasigas la tempon apud trogo kaj primuso. Sed ĉi
tie kvankam estas ursangulo, kvankam la trotuaroj mankas
kaj la preĝejoj nombras pli, ol duetaĝaj domoj, kvankam
oni renkontas la venantajn el gubernia centro estrojn
kun ruĝaj flagoj, tamen estis pli facile al mi forlasi
la trogon!
— Ĝi estas
bone, se tiel! — grumblis Ivagin. — Sekve, kian
profesion vi prenis?
— Mi laboras
en la infana domo. Nun ni legomĝardenojn prilaboris.
Antaŭ la unua de majo la specialan taskon ni plenumis!
Lumas la suno, en la arbaro birdoj kantas, apude fluas
la rivero, — bone! Estas sentata la vivo ĉirkaŭe! Sed ja
tie... — Sed Olga silentiĝis kaj malfideme rigardis al
Ivagin.
— Ĝenerale! —
aldonis ŝi, ridetinte. — Vi rakontu al mi, kiel fartas
Vitalij! Ĉu li la morgaŭan tagon ankoraŭ en Germanio
pasigos?
— En la vojo,
se ne en Moskvo! — kapsignis Ivagin. — Ĉu li ne skribis
al vi? Oni forpelis lin de tie! La trian tagon mi jam
komencas post forveturo el Moskvo. Intertempe li povis
veni.
— Kiel? — La
okuloj de Olga profundiĝis kaj fiksiĝis sur la vizaĝo de
Ivagin. — Kion ĝi signifas?
— Ofensivon
de l' kapitalistoj, Olga Alekseevna, jen kion! La ĉeesto
de granda kvanto de sovetiaj civitanoj en Berlino unuan
de majo estas neoportuna! Ĉu vi aŭdis, kion Zergiebel
tie aranĝis?
Ivagin
eksaltis de la seĝo kaj komencis varman agitadon je temo
pri la finiĝo de la stabilperiodo. Olga ne interrompis
lin. Metinte la kapon sur ambaŭ manojn, ŝi iom fleksiĝis
kaj meditis pri io sia.
Matene Ivagin
de neniu estis vekita. Tra la dormo li aŭdis, kiel la
maljuna mastrino forigis de la fenestroj lignajn
ĵaluziojn, kiel ŝi per kenoj bruligis la samovaron, kiel
hejtis la rusan fornon, kiel bakis aromajn grasajn
kukojn... Vekiĝinte, li longe kuŝis sur transportebla
lito kaj rigardis tra la malfermita fenestro en
ĝardenon, orumitan per ia varma suno.
La birdoj
fajfis sagacajn trilojn. Aŭdiĝis hela rido de Injo kaj
ŝia nuda, iom rozkoloriĝinta korpeto briletis inter la
verdaĵo. Dufoje preter la fenestro estis pasinta Olga en
fantazia kostumo, farita el malnova patrina kapoto, kun
balailo en la manoj. Poste Ivagin aŭdis susuron de la
kunbalaataj pasintjaraj folioj. Poste al voĉo de Injo
aliĝis ankoraŭ aliaj infanaj voĉoj kaj la ekscititaj
infanoj estis kurontaj al la barilo observi ion tra la
fendo. Sed la metropola loĝantino haltigis ilin per
malestima rimarko:
— Kia
bagatelo! Sola aŭtomobilo por la tuta urbo!
Tiu ĉi
rimarko sekvigis patriotajn protestojn de la aliaj
infanoj kaj Injo ekkoleris:
— Foriru vi,
kotmakulita! — diris ŝi al unu el la amikinoj. Post tio
komenciĝis vigla infana insultado. Ivagin malrapideme
surtiris sur sin la pantalonon kaj eliris la korton. La
hela suno igis fermi la okulojn. Injo sidis jam sur la
perono kaj instruis la infanojn kalkuli:
— Vi ne tiel
kalkulas! — diris ŝi al sia kotmakulita amikino. — Jen
kiel kalkulu. Sepcent, okcent, naŭcent, dekcent,
dekunucent, dekducent...
Tiam ŝi
ekvidis la gaston, rapide leviĝis kaj etendis la
maneton.
— Ĉu estas
onklo Ivagin? Saluton! Mi estas Injo!
— Do vi estas
Injo? — ekinteresiĝis Ivagin. — Interese! Bone, ni
konatiĝu! Ĉu tiuj estas viaj geamikoj? Ha?
— Jes, ili
estas miaj geamikoj! — faris Injo duonrondon en la aero
per la maneto. — Kaj ĉu vi portas okulvitrojn? — Vi
formetu ilin, ili malhelpas al vi!
Ivagin
ekridis.
— Nun mi
malbone vin vidas! — diris li. — Permesu, mi pli
proksime vin rigardos!
Li kaptis ŝin
kaj levis sur la ŝultron. Injo gaje ekridis.
— Nu, kia vi
forta estas! Mi tion ne sciis! Mi ja estas peza! Panjo
diras, ke mi pezas jam pli, ol dekses kilojn!.. Sed,
onklo Ivagin, kiam viaj okuloj ridas, ili tre similas du
fiŝetojn!..
— Fiŝetojn?
Ha? — admiris Ivagin.
— Jes! Kaj la
brovoj estas kvazaŭ du flavaj skioj! Sed kial vi
konstante «ha» ripetas?.. He, onklo Ivagin, vi mem ne
scias, kial! Nu, klinu vian dorson pli bone! Mi volas,
ke vi min galope promenigu! — Kaj ne atendante la
konsenton, ŝi ordigis sin pli oportune sur lia ŝultro. —
Nu, rajdu, rajdu!..
Tiaspekte ili
engalopis la ĝardenon kaj trakuris sub la florantaj
pomarboj. Poste ili revenis sur la peronon. Olga staris
en la pordo, reveme rigardis korvon kaj kun evidenta ĝuo
aŭskultis klukadon de la kokino, tumultanta meze de sia
flava idaro. Ekvidinte ilin kaj iom ruĝiĝinte, ŝi
etendis la manon.
— Mallevu
Injon, — diris ŝi, — ŝi estas tro batalema! Ŝi kiun ajn
seli scipovas!
— Kaj kion
sekvas? Bonvolu min seli!.. Mi ne kontraŭdiras!.. —
Ivagin ridetis. — Bone estas ĉe vi, Olga Alekseevna! —
Li ĉirkaŭrigardis la malgrandan malrektiĝintan staleton,
pordeton en la verdan ĝardenon, bedojn, fositajn de la
manetoj de Injo, kikerikantan kokon, saltantan korvon.
Li altiris al si la kuŝintan surflanke malplenan keston
kaj sidiĝis.
— Sed mi
opinias, kamarado Ivagin, vi iom ironie ĝin diras.
Verŝajne vi la alian pensas. Pri et-burĝeco nia vi,
kredeble, mokas!
Ivagin gratis
la bruston iom embarasite.
— Ĝuste mi
divenis! — ekkriis Olga. — Mi ja konas vin, komunistojn!
Ankoraŭ penti vi komencos, kial vi venis ĉi tien?!
— J-jes, —
murmuris Ivagin, — vi estas virino divenema! Sincere
dirante, mi pensis ankaŭ pri la etburĝeco. Sed se vi la
fremdajn pensojn divenas, mi ne plu riskas pri ĝi pensi.
Ha?
Ivagin
rigardis Olga'n, ŝian saĝan rozkoloriĝintan vizaĝon,
ŝiajn nudigitajn iom bruniĝintajn brakojn kaj miris
enpense, miskomprenante, kion ankoraŭ bezonas Vitalij.
— Ĉu vi
deziras, kamarado Ivagin, akompani min hodiaŭ en nian
infandomon? Vi vidos niajn infanojn. Intercetere, vi
Injon estos trenanta sur la brakoj. La tutan tagon ŝi ne
sukcesos piede iri, ŝi rapide laciĝas. Kaj vi, mi vidas,
jam amikiĝis kun ŝi. Hieraŭ ni ĉion por la vespero estis
aranĝantaj, — iom silentinte daŭrigis Olga. — Oni
alvenigis el la arbaro branĉojn, florojn, betulojn. Kun
la infanoj ni estis ripetantaj la prezentaĵojn. Okazos
lumbildo «Printempo», poste la pionira himno, poste
marŝado kun ruĝaj flagoj, poste solo-elpaŝoj. Mia Injo
estos deklamanta.
— Ĉu vi nur
por ŝi tiel klopodas aŭ ĝenerale? — malkonfideme
demandis Ivagin.
Olga kuntiris
la brovojn kaj mallaŭte kontraŭdiris:
— Sed tute
antaŭnelonge mi, kamarado Ivagin, eĉ por mia propra
infano ne kuraĝus tion aranĝi! Mi estis timanta homojn
kaj ne komprenis, ke la infano bezonas socion. Ĝi okazis
tial, ke mia sorto estis nur — la hejmmastrumado ĝis la
malfrua nokto. Vere, la vivo ŝajnis esti nur senkompata
kaptilo!
— Kial do? —
ŝajnigis sin nekomprenanta Ivagin, — Ĉu do tiel malbone?
— Kiel vi
opinias? Se de tago al tago viaj intencoj disbatiĝas
kontraŭ la neceso restadi hejme kun la infano, apud la
primuso kaj trogo, kaj tiel daŭris seninterrompe kelkajn
jarojn, kio povas resti de tiuj intencoj? Ĝi ja estas
malliberejo! Nu, imagu, ke oni limigis cirklon de viaj
okupoj per la hejma laborado? Ke oni malpermesis al vi
ofici, esti membro de l' partio, partopreni la
sindikatan vivon kaj t. p.?
— Ne, tion mi
eĉ imagi ne povas! — eksvingis Ivagin la kapon, — sed ĉu
vi ne uzis manĝosalonojn, vartejojn?
— Estas bone
pri ĝi nur paroli! Komence oni devas krei tian
manĝosalonon, kie la infano povus kvar-kvin foje dum la
tago ricevi la bezonan kaj sanigan nutraĵon! Kaj ĉu la
vartejoj ĉe ni sufiĉas? Kaj ĉu tiel bone estas ĉio
aranĝita, ke la patrino, kroĉeme tenanta en la manoj
tiun malgrandan parueton, povus kuraĝi fordoni ĝin al
fremdaj manoj? La infano, ve, estas tro rompebla!
Ivagin
svingmoviĝis sur la kesto, sed Olga tuj trankviligis
lin:
— Jes, mi
scias tion! Mi mem ĝin komprenis nun! Mi antaŭe tion ne
komprenis. Sed nun, ripozante, mi tion pripensis kaj
ĉion komprenis! Vi ja vidas, ke mi laboras!..
Ŝupoj:
speciala gardpolico en Germanio.
«Sniper»:
Pr. «Snajper», ĝustsence — milita esploristo. Ankaŭ
uzate en la senco — bona pafisto.
Früstück:
Matenmanĝo.
kodako:
Foto-aparato.
vizitis unufoje Riga'n:
Vortludo (ruslingva — viziti Riga'n — vomi).
«Ich
weiss nicht, was soll es bedeuten...»:
Ne scias mi, kial mi estas
malgaja en la kor'
Malnova fabelo restas
por ĉiam en mia memor'!
Nevskij:
Nevskij prospekt (nun Oktobrorevolucia prospekto), ĉefa
strato en Leningrad.
Notoj de la redaktinto;
V.Varankin kaj lia libro
Parto 1;Parto
2;
Parto 3;
Parto 4;
Parto 5;
Parto 6;
Parto 7;
Parto 8;
Parto 10;
Parto 11;
Parto 12
http://www.esperanto.mv.ru
|