|
Varankin V.
Parto 10
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . .
Vitalij
eliris de Serebrovskij kun prema sento. Li restis ĉe li
nur duonhoron, sed ĉi tiu duonhoro pruvis al li
sensencon de lia vojaĝo. Serebrovskij fosis ion per la
tremantaj manoj en la paperujo, skuis la telefontubeton,
vantis, ridetis al Vitalij rigide, kompatinde. Li
maljuniĝis. En la haroj estis pli da grizaĵo, kaj sur la
vangoj pli da sulkoj. Malbriliĝis definitive la okuloj.
Li ne kuraĝis
eldiri sian opinion pri la propono de Vitalij. Konstrui
la metropolitenon per la propraj fortoj, nur kun altiro
de la fremdaj specialistoj kaj kun larĝa eluzo de la
eksterlanda sperto, sed per la propraj fortoj? Allogi la
socion al larĝa pridiskuto de la projekto?.. Ne, li ne
diros tuj la respondon! Oni devas peti konsilon de la
specialistoj, invititaj dum foresto de Vitalij. Oni
devas kunvokigi la ĉelestraron. Oni devas ĝenerale
mediti, priparoli, ricevi la opiniojn...
Vitalij ne
forturnis de li la okulojn, dum li telefonis al Popov,
sed la stacio ne respondis kaj pasis minutoj de la
enuiga silento. Serebrovskij nerveme puŝis forkon de la
telefono kaj balbutis:
— Jes, sekve,
jes!..
Vitalij
apatie rakontis, kiel estas konstruata la metropoliteno
en Berlino.
— Tion vi
scias, de la stratsupraĵo, pere de neprofundaj tranĉeoj,
kun plata kovraĵo. Certe, tiamaniere pli malkare kostas
grundlaboroj, kvankam antaŭe oni elprenas la grundon kaj
poste denove enŝutas. Tamen pli kara estas la metalo. En
Berlin multe da metalo estas uzata por la kovriloj,
fermigiloj kaj armaturo. Precipe granda diferenco estas
en kosto de la kromaj laboroj. Ja en la tuta distanco
oni devas rompi la pavimon kaj meti ŝildojn.
Venis Popov
kaj seke ŝovis al Vitalij la manon.
— Saluton,
Vitalij Nikolaeviĉ! Jam ni laciĝis vin atendi! Kion
diris la germanoj pri la koncesio?
Vitalij
ekrigardis en la kurantajn okulojn de Popov kaj
malaperis ĉe li iu ajn deziro paroli.
— Antaŭ, ol
komenci intertraktadon pri la koncesio, oni devus
konvinkiĝi, ke ni mem ne kapablas fari tiun ĉi laboron!
— Ĝi estus
bone, — rikanis Popov, sed ĝi ne sukcesos! Sed kial,
Vitalij Nikolaeviĉ, vi tamen, ne plenumas niajn
ordonojn? Se oni skribas al vi, ke vi intertraktu kaj
tiel plu, vi, ŝajne, devas intertrakti!
Vitalij
spiteme mallevis la okulojn teren.
— Mi ne
konsentas! — decideme diris li, — Mi ne konsentas tute!
— Vian
konsenton oni ne petas!
— Vi devas
peti, kamarado Popov, vi devas! Mi postulas la specialan
kunsidon kun reprezentantoj de la plej grandaj moskvaj
uzinoj. Ni devas scii la opinion de la socio!
— Estas
dubinde, kion diros la socio! — singarde rimarkis
Serebrovskij. — Eble, ĝi generale estas kontraŭ la
metropoliteno? Ja aperas tiaspecaj artikoloj en
«Izvestija» kaj «Laborista Moskvo»!
Vitalij
leviĝis.
— Mi dezirus
paroli kun Vinokurov.
— Li ankoraŭ
estas en Krimeo. Baldaŭ li revenos.
— Mi vidas,
ĉiuj ripozas!
— Al neniu
estas malpermesate! Li havas laŭdekretan libertempon! —
seke rimarkis Serebrovskij. — Vi ankaŭ povas ricevi!
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Antaŭ la forveturtago de Ivagin Olga pli frue, ol kutime
finis la laboron kaj dumvoje vizitis la kooperativon. Ŝi
trovis ĉi tie sian gaston. Li deĵoris en la vico,
senpove ĉirkaŭrigardante. Lin dufoje jam oni estis
elpuŝanta el la vico kaj ekvidinte Olga'n, li treege
ĝojis.
— Ĉu vi
kredos? Ha? Plenajn tri horojn mi jam staraĉas! Diablo
scias, kia malsaĝaĵo! Oni satigis min ĉi tie ĝis abomeno
per kontraŭsovetaj anekdotoj kaj mi mem fariĝis iu
grumblulo. Mi staras kaj insultaĉas kun tiu ĉi publiko!
Ha?
Olga ekridis.
— Nun mi vin
anstataŭigos. Se vi ne dormus tiel multe matene! Ĉu vi
scias, ke la homoj venas ĉi tien je la kvina matene?
Nur por unu
minuto ŝi malaperis interne de l' magazeno, eliris de
tie kun hela vizaĝo.
— Kial, nome,
vi staras? Ankoraŭ labkoro!.. Evidentiĝis, ke la viandon
jam antaŭ unu horo oni ne vendas! Oni trankviliĝis kaj
atendas iun klarigon! Se mi ne telefonus al la kontoro,
vi ĝis la vespero starus! Nun la afero pli rapide
moviĝos!
Vespere ili
vizitis urban kinejon. Ĝi estis polvoza ĝardeno,
forbarita de la strato per malrekta barilo. Sur la
pordego pendis delonge perdinta sian purpuran koloron
ŝildo:
«Teatro kaj
ĝardeno je la nomo de kamarado Perepjolkin».
Kiu estis
Perepjolkin, tion eĉ Olga ne sciis. En la ĝardeno
vagadis dense farbigitaj knabinoj, kraĉante flanken kune
kun sunflora semŝelo malflatajn rimarkojn rilate al
amindumantaj kun ili kavaliroj. En ombrigita cirklaĵo la
benkojn okupis paretoj. La cirklaĵo estis komence
destinita por dancoj, sed poste la dancojn oni
transportis sur alian lokon kaj restis dek du
nelumigitaj benkoj, situantaj unu kontraŭ la alia. Ili
fariĝis la plej ŝatata loko por rendevuoj.
En dancejo
malbona orkestro pene aŭdigis «Pas d'Espagne». Ĉirkaŭ
duoncento da paroj apatie turniĝis en la sama loko,
susurante per la alplandoj sur la ŝtonoza grundo. Same
apatia homamaso, starante, observis la dancantojn. Sub
la piedoj balanciĝis diskurintaj radioj de ŝanceliĝantaj
supre rondaj lanternoj. Ivagin rigardis komence
malsupren, poste supren, poste la homamason kaj kraĉis.
— Jen ne
havas la homoj kion fari, ha?, ĉu vi scias, Olga
Alekseevna, — aldonis li, okupante lokon en la kinejo, —
mi komencas timi vin!
— Kial?
— Jen, vi min
jam en la vicojn sendas! La unuan de majo mi viajn
komisiojn estis plenumanta, la infanojn portis, dum la
infanfesto la dekoraĵojn post la kulisoj transmovis,
najlojn enbatis. La filino via sur mi rajdas! Finfine...
— Li svingis la manon.
— Kio estas
finfine? — demandas Olga miskomprenante.
— Finfine mi
neniam edziĝos! Vi tute min disrevigis!
Olga ekridis.
— Sed vi kiel
opiniis? Ĉu vi la socialismon estos konstruonta kaj via
edzino nur la infanojn vartos kaj en la vicoj deĵoros?
Sed ĉu ne deziras vi la inverson? Iu ja devas pri ĉi tio
sin okupi!
— Kial do la
viro?
— Kial do la
virino?
En la kinejo
estis sufoke. Ĉirkaŭlekante per la lango febrantajn
lipojn, Ivagin samtempe sentis, kiel la ĉemizo,
ŝvitpleniĝante, gluiĝas al la korpo. Konservinte la
paciencon nur ĝis la tria parto, li petegis:
— Insultas mi
min mem, Olga Alekseevna! Kia diablo! Sur la ekrano
estas polusaj glacioj, sed de mi la sepdeka ŝvito fluas!
Ni iru aeren! Kaj elirinte la ĝardenon, li serioze
rigardis la vizaĝon de Olga.
— Sekve, vi
decidis nun la tutan tempon al la laboro dediĉi? Ĝi
estas bone! Sed kiel do la edzo kaj infano? Ha?
— Duone!
— Jen, mi ne
scias, — dismovis li la manojn, — ĉu ĝi plaĉos al
Vitalij Nikolaeviĉ, aŭ ne? Ha? Ĝi devas, diablo ĝin
prenu, plaĉi!
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . .
Dum la
speciala kunsido en Mosĥozupr Vitalij nervumis. Prezidis
Serebrovskij. En apogseĝoj kuŝigis sin grizharaj
maljunuloj. Ili volupteme glutis la cigaredan fumon kaj
iufoje strabe rigardis al Vitalij. La reprezentantoj de
sociaj organizaĵoj estis malmultaj. De la uzino «Svet»
neniu venis. Ĉiuj konsentis, ke la tramo ne kapablas
solvi la transportan krizon, sed ĉiuj maĉis la malnovan
temon, ĉu konstrui, aŭ ne konstrui la metropolitenon. La
reprezentanto de la Inĝenier-Teknika sekcio, respektinda
profesoro, estis pruvanta, ke la metropoliteno nenion
helpos, ke ĝia veturigpovo ne sufiĉas, ke oni bezonas la
profundan fervojenkondukon en urbocentron. La
reprezentanto de la Transporta Trusto penis konvinki la
kunvenon, ke la konstruado de l' metropoliteno estas
prokrastebla ĝis la 1938 jaro, kaj dume sufiĉos tiu sama
profunda enkonduko kaj elektriko de la ekzistantaj
stacioj. La saman opinion havis reprezentanto de la
plana organizaĵo.
Vitalij
laciĝis pro kontraŭdirado. Li apogis sian kapon kontraŭ
dorseto de la seĝo kaj preskaŭ apatie pensis, kiom
granda estas la homa malkultureco! Ĉe la strato pluvis.
Sur la fenestroj rulis rapidaj malpuraj fluetoj. Du
verdaj branĉoj plende batis sin kontraŭ la vitro per la
malsekaj folioj. La vento altvoĉe kantis iun sopireman
kanton.
Subite eniris
Vinokurov. Li ĵetis al la ĉeestantoj malzorgan
«saluton», singardeme formetis la malsekan mantelon kaj,
iom skuinte, pendigis ĝin sur la muron. Vitalij apenaŭ
ne eksaltis sur la loko. Vinokurov estis en blanka
somera kostumo, sur kiu kutime tiel akre elstaras la
suda haŭtbruneco.
Momente, kiel
ĉiam, en cerbo de Vitalij ekflamis kunrilato de l'
ideoj. En la antaŭpasinta jaro li ankaŭ vizitis Krimeon.
Li memoras, kiel la aŭtomobilo traŝraŭbis la montaron,
krute turniĝante ĉiam pli supren. La maŝino flugis super
la abismoj, tuŝante per la radoj suprojn de elstarantaj
el sub abruptoj sekaj arbustoj. La maŝino kun tremiganta
rapideco kuregis al la abrupto kaj subite akre ĵetadis
sin flanken, ektimigita per la kruteco.
Malsupre
ŝanceliĝis ruĝaj ŝtonozaj montĉenoj, sukplenaj verdaj
pinoj, trompemaj ĉapoj de l' arbaretoj, ĉar ili ŝajnis
esti tre proksimaj kaj molaj, kaŝantaj sub si neniujn
novajn abismojn. Per mallongaj fajfoj la aŭtomobilo
alpremadis al la ŝtono preterpasantojn kaj
malaltkreskajn tatarajn ĉevalojn kun knarantaj ĉaroj.
Ĉio, kio restis malsupre, estis envolvata iom post iom
en griza vualo de l' nebulo. Sed jen la supraĵo, la
lasta suprenflugo kaj de ĉi tie ho, kiel mole falas
rapideganta maŝino! Kvazaŭ globo, ĵetita sur la
deklivon! La vento fajlas renkonten kaj ie apud la koro
penetras internen kun fenda sono.
Kaj jen ruĝaj
rokpecegoj, fiŝistaj ŝipetoj, brileganta maro, kaj
blindiga banbordo. Kaj nudigitaj, hindsimilaj,
bruligitaj de l' suno figuroj...
Vitalij
returnis sin al Vinokurov kaj ekrigardis lian vizaĝon.
Eĉ per eta supraĵa tavolo la bruneco ne kuŝis sur lia
haŭto!
Vinokurov
parolis varme kaj pasie:
— Pri kio nur
oni ne kulpigas nin, defendantojn de l' metropoliteno!
Komence, oni diras, la pavimojn asfaltigu, la elektron
aranĝu, la akvon donu al la antaŭurboj! Komence, oni
diras, la tramon nur sur relojn bone metu kaj poste pri
la metropoliteno revu! Ĉu estas nun la metropoliteno
reala ideo? Ĉu ĝin bezonas la socialisma urbo? Tramo,
tramo, kaj ankoraŭfoje tramo! Sed pro tiu sama tramo la
moskva mastrumo troviĝas (sen trograndigo) sur rando de
abismo! Nin minacas ŝtopo, nevidita ĝis nun, pereiga
ŝtopo, kiu fermos niajn arteriojn! Ĉu vi komprenas tion,
kamaradoj?
Vitalij
silentis, silentis ankaŭ la kunveno. Vinokurov pentris
bildon de piedironta Moskvo post du jaroj, se la
metropoliteno ne estos konstruita. Ĉio ĉi estis konata
al Vitalij. Vinokurov uzis liajn proprajn argumentojn.
Tamen lia
pledo efikis la ĉeestantojn pli, ol vortoj de Vitalij.
Iom post iom cedis la defendantoj de la tramo. Kaj tiam
la reprezentanto de la Inĝenier-teknika sekcio,
definitive ne trovinta la kontraŭdirojn, ekkriis:
— Jes,
kamaradoj, jes, ĝi estas komprenebla! Sed kiu do ĝin
konstruos? Ni ne povas!
Vinokurov
senhezite kaj trankvile en la streĉita silento
respondis:
— Konstruos
ĝin bonega germana firmao. Tiu ĉi firmao priservas
Berlinon, Vienon kaj Hamburgon. Ĝi estas la plej bona
konstrufirmao. Ĝi ensuĉis en sin plej perfektajn
metodojn de l' konstruado de la eksterstrataj vojoj.
Inĝeniero Zorin mem raportos la impresojn pri la berlina
metropoliteno kaj, espereble, subtenos min!
Vitalij
eksaltis.
— Vi
freneziĝis! — kriis li, — Vi ankoraŭ kuraĝas esperi mian
subtenon!
Ĉiuj mirigite
turnis sin al li. Vitalij tuta brulis pro la indigno.
— Mi alvokas
ĉiujn ĉeestantajn reprezentantojn de l' uzinoj diri fine
sian vorton! Ĉu ĉion oni devas transdoni, kiel
koncesion? Ĉu ni estas tiel senpovaj? Jes, la fremda
sperto estas bezona al ni, sed ĉu nepre en la formo de
la privata kapitalo? Kaj tio estas parolata nun, kiam la
tuta lando estas okupita pri la plej grandega socialisma
konstruado, kiam la laborista klaso de nia ŝtato pruvis
per neniam viditaj limtempoj de l' konstruo, kion
kapablas la proleta lando!
Kaj nun
Vitalij rimarkas, kiel en la postaj vicoj aŭdiĝis iu
bruo.
Tra la salono
al la tribuno ekmoviĝis Ivagin. Vitalij rigidiĝis. Li ne
vidis lin ĝis nun. Ĉio en la salono streĉiĝis. Ivagin
formetis la okulvitrojn kaj akurate metinte ilin en
specialan ujon, ektondris tra la ĉambro:
— Ni postulas
klarecon! La laboristoj de la plej grandaj sovetiaj
uzinoj rajtas la atenton! Ha? Mi alportis la instrukcion
postuli klaran respondon: ĉu ni deziras vendi al la
kapitalistoj kune kun la metropoliteno nin mem, aŭ ni
havas sufiĉe da forto, kaj ni komencos tiun ĉi laboregon
mem? Malfacile, ni scias! Sed ĉu malmulte da
malfacilaĵoj ni jam transpasis? Ĉu malmulte da kolosoj
ni estas konstruontaj laŭ la kvinjara plano? Ha? Ĉu ni
ne povas preni ankoraŭ unu koloson, la transportan
koloson de l' sovetia metropolo?..
Vitalij
neniam ankoraŭ vidis lin tia. Ivagin elkreskis,
fortikiĝis, lia voĉo akriĝis kaj martelis la koncesian
teorion. Vinokurov, sulkiĝinte aŭskultis. Popov malage
ridetis, esperante, verŝajne, ke iu ankoraŭ estas al
Ivagin kontraŭdiranta. Sed Ivagin fariĝis subite la plej
brila oratoro. Tiel, certe, okazis dum la civila milito,
kiam al la plej malfacilaj, al la plej danĝeraj kaj
respondecaj frontoj estis sendataj homoj el la fabrikoj
kaj tie ili faris miraklojn.
La laborista
parto de l' aŭskultantaro aprobe ekzumis.
Fininte
agitan parton de la pledo, Ivagin tuj trankviliĝis,
prenis la okulvitrojn, traviŝis ilin, surmetis sur la
nazon kaj komencis ordinarvoĉe legi la rezolucion.
Atento de la kunveno atingis apogeon.
— Ĝi estas
propono de nia uzino, — klarigis li, — ni postulas la
plej baldaŭan kaj senkondiĉan konstruadon de l'
metropoliteno. Apud plibonigo de la tramo, aranĝo de la
profunda fervojenkonduko kaj elektriko de la apudurbaj
fervojoj la metropoliteno estas plej grava tasko. Ni
postulas transdoni ĉi tiun demandon por larĝa diskutado
publike kaj en la gazetaro. Ni proponas ne doni la
metropolitenon en la koncesion kaj konstrui ĝin per la
propraj fortoj. La uzino mobilizas por konstruado la
plej bonajn specialistojn elektristojn-inĝenierojn,
teknikistojn kaj laboristojn. Ni alvokas fari la saman
la plej bonajn uzinojn de Moskvo. Ni proponas mobilizi
monrimedojn de la loĝantaro. Ni postulas ellason de
speciala prunto kaj la unuaj aĉetas la obligaciojn en
amplekso de la monata salajro.
Ĵus, kiam
Ivagin estis fininta, Serebrovskij tintigis la sonorilon
kaj anoncis paŭzon. En la koridoro Ivagin ĉirkaŭprenis
kaj kisis la amikon.
— Nu, amiko,
malgrasiĝis vi eksterlande? Ha? Ĝi, frato, ne estas
ripozejo! Ĉu mi bone ilin kontraŭdiris? Ha? Ĉu vi estas
kontenta? He, amiko! Ni ĉiujn uzinojn alvokos!
Li ne lasas
al Vitalij diri eĉ unu vorton. Vitalij rigardis lin per
karesaj okuloj kaj ridetis.
— Ĉu la
mondrevolucio, viaopinie, proksimiĝas? Ha? Kiel statas
tie, en Germanio? Ĉu Zergiebel furiozas?.. Nu, ne
gravas! Baldaŭ ni kaptos lin je la vosto! — Rimarkinte
dubon en la okuloj de Vitalij, li prenis lin je la
maniko: — Ĉu vi ne kredas, diablaĉo? Vi mensogas! Ni
kaptos! Estu certa!
— Mi ne pri
tio! — kontraŭdiris Vitalij, — mi pri la trusto!
— Ha? Ĉu pri
tiu ĉi kompanio? Estu, amiko, trankvila! La afero estas
gajnita! Estas klare!
Vitalij
mirigite levis la okulojn. Ivagin batis lin sur la
ŝultron kaj ekridegis.
— La patron
Semjonov havas, kanajlo! Vi ankoraŭ kontraŭdiras! — Kaj
tuj li aldonis alitone: — De l' edzino kaj filino mi vin
salutas. Ili estas tute sanaj kaj intencas veni Moskvon
en la aŭgusto. — Ivagin esploreme ekrigardis al Vitalij
kaj aldonis: — Vi havas nemalbonan edzinon! Interalie,
dumvoje ĉi tien, mi laŭ la malnova kutimo vizitis la
kancelarion kaj demandis la leterojn. Por mi mankas, sed
al vi, amiko, jen oni skribas el Germanio!
Vitalij
kaptis la koverton el manoj de Ivagin kaj subite
paliĝinte, malleviĝis sur benkon. Li tuj rekonis sur la
koverto skribmanieron de Alice.
. . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
.
El notlibreto de Alice Berg
28 de
februaro 1929.
Mi ne scias,
ĉu rememoris min Vitalij almenaŭ unufoje. Mi ne kredas,
ne kredas al li. Mi lin komprenis ĉiam. Li estas min
komprenonta nur unufoje. Li ne faris eĉ tion!..
Kaj jen li
petas min pri la renkonto. Se iu scius, kiel ĝoje
ektremis mia koro kaj kiel ĝi rigidiĝis tuj post ĉi
tio!.. Por kio ni, Vitalij, renkontiĝu? Ja antaŭ, ol
nomi min via Alinjo, vi estos petinta min sidiĝi, mem
formoviĝos la alian randon de la benko kaj komencos la
oficialan juĝesploron. Vi pravos. Mi ne riproĉas vin. Ja
vi devas esti konvinkita, ke via amatino ne estas
perfidulino...
Ne, Vitalij!
Ne valoras renkontiĝi!..
La 10
de marto 1929.
Mi scias, mi
kulpas, mi faris la eraron. Sed neniu scias, kiom kostas
al mi ĉi tiu eraro. Mia patro neniam estis laboristo. Li
estas fidela servanto de la kapitalistoj. Li estas
social-faŝisto. Sed ĉu vere, ke ili povus min kompreni,
se mi ne mensogus?..
Walter Ulmann
asertas, ke jes, ili povus... De post kiam li loĝas en
la legomĝardenoj, en mia animo fariĝis pli lume. Li
estas tia granda kaj mallerta, kaj iom ridinda. Li povas
aŭskulti, ne palpebrumante, la plej terurajn konfesojn
kaj ne pendi al la rakontanto fidon.
Mi klarigis
al Walter mian infanan ameton al Reingold. En tiaj
familioj, kiel la nia, Reingold estis opiniata, kiel
taŭga fianĉo. Li ja estis lernanta en milita lernejo, en
li oni vidis estontan oficiron. Mi do estis knabineto
kaj revadis pri bela amo. Sed mi nenion promesis al li.
Mi nenion povis promesi. Mi estis tro juna.
Ulmann ne
demandis min pri la detaloj. Sed mi ja ilin ne havis. Mi
fiere traportis mian virgan purecon tra la jaroj de
tentoj kaj nur Vitalij... Ne, ne, mi ne volas pensi pri
ĝi, mi ne volas rememori! Tri monatojn da turmento! Ĉu
ne sufiĉas?
La
24-an de marto 1929.
Ulmann
demandis hieraŭ, ĉu mi delonge ĉesigis la rilatojn al
Reingold? Mi eĉ forgesis. Ŝajne, mi havis tiam deknaŭ
jarojn. Li estis ankoraŭ servanto en la armeo. Ja tute
antaŭnelonge mi eksciis, ke li servas nun en la polico.
Ulmann
insultetis min. Mi devis ĝin klarigi al la komisiono.
La
18-an de aprilo 1929.
Walter
proponas al mi laboron en Wedding. Kiom da jaroj mi
laboris en volframa fako? Ho, Walter, de post la 1922
jaro. Ĉu vi miras? Jes, jes, de la deksesjara aĝo. De
post fino de la lernejo, kiam mi, antaŭ ol aniĝi
universitaton, laŭ deziro de la patro, por unu jaro iris
en fabrikon «Osram». Kial mi restis tie pli, ol unu
jaron? Jen ĉi tie estas solvo de l' problemo, kara
Walter!
En la fabriko
mia mondo duoniĝis. Inter la laboristoj estis pli da
faŝistoj, ol komunistoj, tamen mi ekhavis intereson por
«Rote Fahne». Kaj mi konatiĝis kun kelkaj libroj, el
tiuj, kiujn al mi ŝovis komsomolano Til Spielgritz. Li,
cetere, ne sciis, tiu Til, ke mi estas filino de burĝo,
kiam li rekomendis min en la Regionkomitato de
Komsomolo. Ĉu vi komprenas, Walter?.. Poste Til estis
arestita kaj mi longtempe restis sola komsomolano en la
fabriko. En la pasinta jaro oni forpelis ankaŭ min.
La patro? Kun
la familio mi rompis ĉian interligon ankoraŭ en la dudek
tria, kiam ili estis aliflanke de l' barikadoj.
La
28-an de aprilo 1929.
Hieraŭ estis
transdonata la ruĝarmeana standardo al la nia taĉmento.
Mi diras, al la nia, kaj la koro kunpremiĝas pro la
doloro. En la pasinta jaro mi estis membro de la
Internacia Komisiono. Ĝuste mi iniciatis la esperantan
korespondon kun la ruĝarmeanoj. Kaj hodiaŭ mi venis la
solenon kaŝe, sen la permesilo. Mi kaŝis mian vizaĝon en
la homamaso, timante esti rekonita. Mi vidis Otton, mi
vidis Erich'on, mi vidis Vitalij'on!.. Jes, mi vidis
lin!..
Li staris sur
la grandega malplena estrado antaŭ dekkvin mil
aŭskultantoj kaj tradukis el esperanto la leteron.
«Karaj
kamaradoj! La ruĝarmeanoj de N-regimento sendas al vi,
okaze de la unua de majo flaman saluton kaj la
standardon, faritan je niaj laborgroŝoj».
Vitalij ne
vidis min. Liaj radiantaj okuloj ĉirkaŭvagadis. Ja li
hodiaŭ ne estas moskva inĝeniero, eĉ nek reprezentanto
de Sovetunio. Li hodiaŭ estas ruĝarmeano.
Otto frapis
per la piedoj sur la ligna estrado kaj malvolvis la
ruĝan tolon kun falĉilo, martelo kaj ora surskribo:
«Ruĝarmeanoj
de N-regimento al berlinaj ruĝfrontanoj». La ĥorejo,
ŝtuparoj, partero, amfiteatro, muroj, ĉio, kio estis kun
mi, super mi kaj sub mi, ĉio ektondris en potenca
kriego:
«Rot Front!
Rot Front! Rot Front!»
Mi ne povis
min deteni, mi ekkantis kune kun ĉiuj, kiam sin turnis
al la salono fanfaroj, trumpetoj kaj cimbaloj.
«Völker, hört die Signale
Auf zum letzten Gefecht!
Die Internationale
Erkämpft das Menschenrecht!»
Mi estis
kantanta kaj la larmoj bruligis miajn okulojn. Erich
ĉirkaŭprenis talion de Vitalij. Li venigis lin al rando
de l' estrado. Ekestis la momento, kiam ne plu restis
loko por la personaj travivaĵoj. Mi eltiris min je la
plena kresko kune kun la tuta salono.
— La rusa
kamarado transdonu al la sovetia proletaro ĵuron de la
ruĝfrontanoj sub la ruĝarmeana standardo.
Erich solene
levis la manon. Miloj da laboristaj pugnoj ekŝanceliĝis
en la aero.
— Ni ĵuras
uzi niajn fortojn por la liberiga batalo. Ni ĵuras kun
ferdisciplino en la vicoj marŝi al la decida lukto. La
plej granda malestimo de laboristaro estu puno al tiuj,
kiuj perfidos la ruĝan fronton. Nia pugno estas levita.
Ni ĵuras venki, aŭ morti por la standardo de la proleta
diktaturo.
Mi ripetis la
ĵuron kune kun ĉiuj. Ĉu vi aŭdas, Erich? Ĉu vi aŭdas,
Vitalij? Mi ripetis la ĵuron...
La
1-an de majo 1929.
Jen la tuto.
Mi ree marŝas en la berlinaj stratoj. Sed apud mi mankas
Erich, mankas Otto, mankas Vitalij. Anstataŭ Erich apude
paŝas Walter. Mi ja laboras nun en la alia kvartalo. Sed
Vitalij... Ne, ne!..
La 1-an de
majo, vespere.
Mi
malvarmumis, ŝajne, hieraŭ sub tiu ĉi pluvego, revenante
de la mitingo. Treega kapdoloro. Mi sentas, kiel altiĝas
la temperaturo. Sed Wedding estas fortranĉita de la
urbo. Ni estas sieĝataj.
Ĉi tie, en
malvasta loĝejeto en kvina etaĝo, estas aranĝita nia
sanitaria punkto. Tute proksime, ĉe la stratangulo
seninterrompe kantas mitrajlilo. Sed oni aliras la
fenestron kaj rigardas malsupren, oni vidas flavajn
steletojn, ekflamantajn en mallumo.
Tiujn
strangajn, nehomajn ekkriojn mi alkutimiĝis. Ho, kiel
rapide la homo akiras kutimojn!..
Ree oni
alportas la brankardon. Mi klinas min kaj vidas
sangoverŝantan karnon.
— Paciencon,
kamarado, paciencon! Tiu ĉi vundo ne estas grava. Vi ne
maltrankviliĝu! — Sed mia propra animo ne estas
trankvila. En ĝi brulas alarmo, jes, alarmo, kiu rompas
la kapon, per fajro superverŝas la vangojn. Oni devas
ŝtopi la orelojn kaj bindi la vundojn. Jen tiel! Mi
provu almeti la polmon al frunto de la homo kun
disŝirita makzelo. Eble, li ĉesos krii.
Ho, kiel
malvaste estas ĉi tie! Ĉiuj tri litoj estas okupitaj. Du
viroj ŝanceliĝas sur seĝoj. La mastrino sidas sur la
planko, sur ĉifonaro, kaj mi vidas en duonmallumo ŝiajn
grandiĝintajn okulojn. Ŝi ektremas post ĉiu pafo. Ŝiaj
filoj estas tie, apud la barikado. Ni ne havas elektran
lumon kaj petrollampo fumizas. Fumaĵo kaj acida odoro de
la sango. Mi komencas frostotremi.
Kion ili
parolos, miaj kamaradinoj?..
— Alice estas
malsana. Oni devas forsendi ŝin hejmen.
— Lasu ŝin
sidi. Eble estos pli bone tiel. Mi estas ekstaronta.
— Sidu,
Alice, sidu!
Naĝas nebulo.
Malforta naŭzemo. Estas malfacile spiri. Mi aŭdas ke
frapas la dentoj. Iu enŝovas en mian buŝon malvarman
randon de glaso. Mi trinkas. La tutan korpon kaptas
treega laceco. La frunto ŝvitiĝas. Ne forlasante la
lokon, mi eltiras la piedojn...
Haveno...
Profunda nokto. La grumblemaj arganoj ĉesas interparoli
per knarantaj voĉoj. Nigra faŭko de la holdo kovriĝas
per peza fermilo. La fera besto, satiĝinte,
trankviliĝis.
Mi elŝiriĝas
el ĉirkaŭpreno de Vitalij. Mi kisas lin lastfoje, arde.
Mi larĝe malfermas pordon de la eta kabino, frapinte ĝin
sur randon de lavilo. Mi kuras sur la kruta ŝtuparo
supren. Li iras post mi, balanciĝante, kiel ebriulo,
apogante sur vergon de la kupra balustrado.
Kaj jen mi
staras sur la bordo en amaso de l' adiaŭantoj. La
vaporŝipo malrapide debordiĝas. Mi aŭdas malsonan
klukadon de l' maŝino kaj laringajn ekkriojn de l'
ŝipestro. Grandega orumita titolo (mi ne scias, kia) sur
la steveno, lumigita de la bordo per malbrilaj
lanternoj, dronas kaj dronas en la mallumo. La rondaj
iluminfenestretoj ĵetas flavajn radietojn malsupren, en
la nigran akvon. Komence ili similas la efektivajn
fenestrojn. Poste ili fariĝas nur briletantaj punktoj.
Verdaj lanternetoj sur la mastoj ekpendis en la aero. La
vaporŝipo malaperas en la maro...
Ĉu tio estas
sonĝo? Aŭ halucino?.. Aŭ malsana deliro? Mi nenion scias
pri Vitalij. Ĉu iu diris al mi, ke li jam estas
forveturinta?..
Mi ankoraŭ
povas malfermeti la okulojn kaj vidi, kio okazas en la
ĉambro. De la brankardo oni formetas iun. La mastrino
leviĝas de la planko kaj, ekspirante, ordigas la
ĉifonaron. Ies vira voĉo kolere krias:
— Ĉu vi
scias, la polico uzas kuglojn dum-dum!
Mi sentas
grandan emon ekdormi...
La
2-an de majo 1929.
Mi ricevis
gripon. Kia sensencaĵo — dum tiaj tagoj... Mi eĉ ne
scias, kio tie okazas. En la legomĝardenoj regas
silento. La ĵurnaloj ne venas, la radio senzorge
translacias charlestown'on. La vartistino nenion povas
ekscii. Se eĉ ŝi ion scias, ŝi ne deziras rakonti. Des
pli malbone!
Mi
ekdormetis, verŝajne, hieraŭ sur la seĝo. La vekiĝo
estis neatendita. Sur mia kapo kuŝis konata mano. La
vartistinon prizorgigis mia temperaturo. Viro kun nigra
barbo staris apude. La vartistino grumblis.
— Oni pafas
ja, vartistino! Kiel vi venis ĉi tien? La ektimo
forpelis mian dormon momente. Ŝi entiris la lipojn.
— Oni
trankviliĝis tie, fraŭlino bolŝevikino. Nun vi estas
revenonta hejmen.
Mi rifuzis.
La kolero de l' vartistino ridigis min. Mi ridetis, sed
miaj kamaradinoj ne prenis mian flankon.
— Ne disputu,
Alice! Se vi estas malsana, kion vi povas fari? La
pafado ĉesis. Ni sukcesos ĉion aranĝi sen vi.
La viro estas
malfermonta la valizon kun instrumentoj. Mi definitive
indignis.
— Sinjoro
doktoro! Viaj malsanuloj atendas vin sur tiuj litoj!
Li ion
tramurmuris. Mi ne aŭskultis kaj returnis min al la
virinoj. Mi estis insistonta, ke la kuracisto esploru
tiun ĉi, la lastan, kun kugloj dum-dum. Li ion
kontraŭdiris kaj mi miris, kiel subtiliĝis lia voĉo. Ĝi
sonis el iu malproksimo. Mi eĉ komprenis lin.
— Kioma horo
estas? — demandis mi lace. La ceteran mi malbone
memoras. Ŝajne, oni prenis min subbrake kaj ien
forkondukis.
La
3-an de majo 1929.
Hodiaŭ mi
fartas pli bone. Mi povas ellitiĝi kaj iom marŝi tra la
ĉambro. Strange!.. Kial tiel maltrankvile batas mia
koro? Kiam mi rigardas spegulon, mi ĉiam pensas pri
Vitalij. Kial? Eble, pro tio ke mi vidas min per lia
rigardo. Kutime mi ne rememoras, ke mi estas bela kaj
matura knabino. Sed en la spegulo mi vidas fortan,
gracie kunmetitan, brilan korpon... Kaj subite mi
komprenas tiujn rigardojn kaj insistemajn movojn, kiuj
tiel ne plaĉis al mi en Vitalij. Tiam mi sentas falon de
l' sango en mia korpo. Mi vidas, kiel helaj bluaj okuloj
de la orhara knabino en la spegulo malheliĝas kaj
rigardas min senmove, vitre. Jen tia estas lia rigardo
kaj mi tuta kunpremiĝas pro frapetado de la falanta
sango...
Sed kial
ŝajnas al mi, ke Vitalij estas forveturinta? Mi iru al
la najbaro kaj eksciu la novaĵojn. Mi surmetas la
jungŝturman bluzon. La vartistino ne devas ion
kontraŭdiri.
Maljuna
Schuman, mia najbaro, staras post palisaro de sia
ĝardeneto, apoginte sin sur la pordeton. Sur lia stango,
kiel ĉiam, senzorge flirtas la trikolora flago.
— Genosse
Friedrich! Guten Tag! Kiujn novaĵojn vi havas?
Schuman
rikanas la sendentan buŝon kaj levas supren la flavan
pro la fumado barbeton.
— Multaj
estas la novaĵoj, Genossin Berg! Ĉu ne sufiĉas?
— Mi deziras
scii, kiuj novaĵoj estis dum la lastaj tagoj! Mi estas
du tagojn ne elirinta la straton.
Li turnas al
mi sian mirigitan vizaĝon.
— Ĉu vi ne
plu ricevas la ĵurnalojn? Ho, pardonu, mi forgesis! Vi
ja estis ricevanta «Rote Fahne»!
Mi penas
reteni la emocion.
— Ĉu vi volas
diri, ke «Rote Fahne» ne plu ekzistas?
— Al via
bedaŭro, Genossin Berg, al via bedaŭro!
— Ne ŝajnigu
vin esti burleska, Genosse Friedrich, vi ja ne estas
pulĉinelo! Diru, kiel ĝi finiĝis?
— Ĉu vi
deziras scii, kion skribas pri ĝi «Vorwärts»?
Mi tute
koleriĝis.
— Tute egale!
Ne malpaciencigu min!
— «Vorwärts»
skribas, ke la komunistoj mem estas kulpaj. Ili ne devus
inviti al la demonstracio, se ĝi estis malpermesita.
— Jen, kiel!
Ree la komunistoj kulpas!
— Certe! La
komunistoj pafis kontraŭ la polico!
— Kaj la
polico?
— La polico
estis devigata sin defendi.
— Vi
mensogas!
Mia voĉo
sonas sovaĝe. Friedrich eviteme levas la ŝultrojn.
— Ĉu mi
mensogas?..
— Via
«Vorwärts» mensogas. La komunistoj ne pafas la unuaj.
Ili nur sin defendis...
— Kaj eĉ dum
la armita ribelo?..
La malicaj
okuloj de Friedrich kareseme mallarĝiĝas. Mi perdas la
paciencon.
— Silentu,
Schuman, tuj silentu!
— Interalie,
Genossin Berg, vi formetu tiujn ĉifonojn! — Li malestime
kapmontras mian jungŝturman bluzon, — tre simple: ĝi
estas kontraŭleĝa vesto. Vi demonstras per ĝi apartenon
al la krima organizaĵo.
Mi sufokiĝas,
apogas min kontraŭ la pordeto.
— Ĉu la Ligo
de l' Ruĝfrontanoj estas malpermesita?
— Jes, jes, —
triumfe kapjesas Schuman, — Al via bedaŭro ĝi estas
malpermesita!
Mi kuras, mi
rapidas, mi senfine longe veturas per tramoj, per
aŭtobusoj, per metropoliteno. Poste mi erarvagas en
stratetoj. Mi trafas ne tien, kien mi bezonas. Ĉiuj
domoj estas identaj. En ĉiu estas kvin etaĝoj, en ĉiu
gisa pordego kaj asfalta laŭtsona korto.
La
4-an de majo 1929.
En la loĝejo
de Erich la pordo ne estas fermita. Iom puŝinte ĝin per
la ŝultro, mi subite renkontiĝas kun Otto. Li staras
antaŭ la pordo kaj riparas la portupeon. Lin ne mirigas
mia veno.
— Ĉu estas
vi, Alice? Estas bone, ke vi surhavas la uniformon. Ni
ĉiuj decidis ĉeesti la enterigon en la uniformoj.
Mi kunpremas
la bruston per la manoj. Kial tiel furioze batas la
koro?
— Ĉu li
mortis, Otto? Ĉu li tamen, mortis?
Li
senresponde sin klinas kaj pene provas traŝovi
malobeeman kudrilon tra dika ledo de la rimeno. La
piedoj miaj kontraŭvole subfleksiĝas... Mi malleviĝas
seĝon.
— Otto! Mi ja
ne tial venis! Mi ja pensis, ke Erich saniĝos! Ke li
eliros renkonte al mi, ĝoje etendos la brakojn kaj
diros...
Mi komprenas,
ke mi diras malsaĝaĵojn. Mi silentiĝas. Otto estas
mirigita.
— Kion li
dirus? Vi, ŝajne, estas malsana. Do vi komence avertus
pri tio!..
— Nu, bone!
Sed mi petas vin ne aspekti tiel acide. Mi tion ne
toleras.
Subite la
terura penso venas mian kapon. Mi larĝe malfermas la
okulojn.
— Aŭskultu,
Otto, ĉu li estas ĉi tie?
— Kiu?
— Erich?
Otto eĉ
kraĉas pro la kolero.
— Kiel rapide
la homoj malsaĝiĝas! Erich estas en la mortintejo. Post
unu horo ni prenos lin de tie. Ĉu vi komprenas? Sed ĉi
tie estas la patrino de Erich.
— La
patrino?.. Ĉu vi diras, la patrino?.. Jes, jes, certe!
Tuj, Otto! mi tuj! Kion ŝi bezonas? Ĉu mi ŝin helpu?
Konsolu?.. mi tuj!..
— Kiel mi
vidas, vi por nenio taŭgas. Vin mem oni devas konsoli!
Nu, vigliĝu, kuntiru la fortojn, kuraĝu! Jen, tiel! Nun
vi povas iri. Tie estas ankaŭ Berta.
Mi malfermas
la pordon en la dormoĉambron. Antaŭ mi sur la lito estas
virino. Ŝi sidas, kunpremante la tempiojn per la manoj
kaj metinte la kubutojn sur la genuojn. Ŝi havas ankoraŭ
junan vizaĝon, sed ĝi nigriĝis. La sekaj okuloj fikse
rigardas en malproksimon. Apenaŭ alpinglitaj nigraj
haroj kaŝas en si blankajn tavoletojn. Mi penas kuraĝigi
min kaj faras kelkajn paŝojn.
Berta viŝas
polvon de la ŝranko. Ŝi forsaltas de la tabureto, metas
la ĉifonon kaj etendas la manon.
— Mi tre
ĝojas, Alice! Mi estis certa, ke en la danĝera minuto vi
estos kun ni! Mi estis preta al batalo, sed vi faris ĝin
antaŭ mi. Ĝi estas bone!
Subite mi
rememoras la elturmentitan korpon sur trotuaro, ruĝajn
vizaĝojn de la policanoj, afablan rideton de Reingold
kaj dorlotitajn manojn, elpoŝigintajn la cigarujon. Mi
tro malfrue ĝin faris. Ho, tro malfrue! Ne, mi ne estis
batalpreta! Tro malfrue alkuris mi Reingold'on. Erich
jam estis malviva.
Kaj kion mi
estis ankoraŭ faronta? Mi, eksfianĉino de tiu ĉi nobla
oficiro kun rozkoloraj ungetoj? Kio dekobligis miajn
fortojn? Ĉu abomensento al li, ĉu kolerego, ĉu potenco
de l' ĉagreno, ĉu malespero? Li ektimis min, tiu ĉi
rozkolora mortigisto! Mi pafis lin per lia propra
revolvero...
Mi ne sentas
la konsciencturmentojn. Mi nur bedaŭras, ke mi faris ĝin
tre malfrue!
Kiel pli aĝa
fratino, Berta ĉirkaŭprenas min je la talio.
— Frau Anna!
Tiu estas Alice Berg. Ĉu vi aŭdis ŝian nomon?
La virino,
senmove sidanta, iom ektremetas. Levinte la kapon, ŝi
rigardas en mian vizaĝon.
— Ĉu mi aŭdis
tiun ĉi nomon? Ho, jes! Erich rakontis al mi pri vi.
Mi sentas,
kiel la sango ŝprucas mian vizaĝon.
— Li havis
malbonan opinion pri mi, Frau Anna, ĉu ne vere?
La virino
kapskuas.
— Ho, ne,
kara Fräulein! Nenion malbonan mi pri vi aŭdis!
Mi malleviĝas
apud ŝi sur la lito. Mi scias, ke mi devas ion paroli
konsolan. Mi scias, ke oni devas certigi tiun ĉi
virinon, ke ni ĉiuj komprenas ŝian malĝojon... Anstataŭ
tio ĉi mi diras:
— Mi treege
kulpas al Erich!
La virino
faligis la kapon sur la manojn kaj ekploris. Ŝajne, mi
diris ne tion, kion mi devis. Ja la virino ne kapablas
tion kompreni.
La
5-an de majo 1929.
Okazas tiel
iufoje en kinejo. Vi observas kinokronikon: sportfeston,
alvenon de fremda ambasadoro, funkciigon de nova uzino
en Sovet-unio... Subite, anstataŭ la ridetanta
komsomolano aperas funebra procesio. En severa silento
moviĝas la homamasoj kaj malgajaj vizaĝoj kunpremis la
lipojn. La pezaj ĉerkoj kun altaj kovriloj estas
superkovritaj per standardoj. La fortaj ŝultroj
fleksiĝas sub ili.
Ne, ĝi ne
estas kinokroniko. Ĝi estas enterigo de la pereintoj.
Walter kaj Otto surhavas la uniformojn. Kun funebraj
surmanikoj kaj florkronoj ili paŝas antaŭe. Post ili —
maristoj en blankaj ĉemizoj kaj ruĝaj kravatoj. La unua
ĉerko. Klininte la standardojn, post la ĉerko marŝas nia
taĉmento. La dua ĉerko, la tria, la kvara... Dekunu...
Ducent laboristaj delegacioj akompanas la mortigitajn
kamaradojn. La popolo ŝtopis la stratojn.
«Unsterbliche, Opfer, ihr
sanket dahin,
Wir stehen und weinen voll Schmerz, Herz und Sinn,
Ihr kämpfet und stärbet um kommendes Recht
Wir aber, wir trauern der Zukunft Geschlecht».
Mi kantas kaj
ne aŭdas la propran voĉon. La policaj aŭtomobiloj ĉe la
stratanguloj silente preterlasas nin. El la fenestroj
dependas ruĝaj flagoj kun nigra bordero. Proleta Berlino
finas la laboron. Kantante la funebran marŝon, ĝi
kunfluiĝas kun niaj vicoj.
«Einst aber, wenn Freiheit den
Menschen enstand,
Und all euer Sehen Erfülling...»
Frau Anna
paŝas apude, apogante sur mian brakon. Sian griziĝantan
kapon ŝi portas fiere.
Ni jam
atingis Friedrichsfelde. Taĉmentoj de rajdistoj,
piedpolicanoj kaj aŭtomobiloj atendeme staras ĉe
vojkruciĝoj. La tondetitaj aleoj de la kvieta tombejo
delonge jam ne estis vidantaj tian homamasegon.
«Dann werden wir künden, wie
ihr einst gelebt,
Zum höchsten der Menschheit empor nur gestrebt...»
La standardoj
sin klinis super la malkovrita tombo. La voĉoj hodiaŭ ne
estas simple varmaj. Ili estas trapenetritaj de la
ĉagrenego. Mi vidas antaŭ mi la potencan dorson de
Thälmann. Li fortike enradikiĝis per ambaŭ piedoj
grundon super la kavo. Liaj paroloj flugas en la amason,
kiel ardigitaj metalfajreroj.
— La unuan de
majo la burĝaro postulis de la social-demokratoj aranĝi
buĉadon de l' revolucia proletaro, La malpermeso de
«Rote Fahne» kaj de la Ligo de l' Ruĝfrontanoj estas nur
la unua paŝo de la kruela teroro. Socialdemokrato
Künstler nomis la barikadajn batalantojn
lumpen-proletoj! La komunista partio plene solidariĝas
kun la barikadbatalanoj. La kompartio kaj la ligo de l'
ruĝfrontanoj ne allasos, ke oni ilin malpermesu. Ni
alvokas ĉiujn ĉeestantojn ĵuri, ke, kiam venos la decida
horo, ili ne formetos la armilojn. La burĝaro kaj ĝiaj
socialfaŝistaj lakeoj estos definitive neniigitaj kaj en
Germanio regos la proleta diktaturo!
Ĉu vi aŭdas,
Erich? Jam la duan fojon mi ĵuras! La duan fojon! Kaj
ĉi-foje mi ĵuras je via memoro. Mi estas nur malsperta
virino, sed eĉ miaj malgrandaj fortoj eble ankaŭ estos
bezonaj en tiu granda afero, por kiu vi fordonis la
vivon. Ĉu vi aŭdas?..
Rot Front!
La
2-an de julio 1929.
Pasis nur du
monatoj post la unua de majo. Ĝi estas la monatoj de
eksterordinaraj okazintaĵoj en mia vivo. Mi estas
reakceptita en Komsomol. Mi denove laboras en la
taĉmento. Mia voĉo denove sonas en la lokaloj kaj sur la
placoj. Unufoje mi eĉ aŭdis laŭdon el la buŝo de granda
komunisto, vizitinta nian regionon:
— Nemalbona
agitanto estas tiu ĉi knabino, — diris li post mia
dorso, kiam mi estis parolanta, — ŝi posedas la
aŭskultantojn kaj komprenas la politikon.
Kiam mi
returnis min, al mi ŝajnis, ke Walter Ulmann ridetis. Mi
revenis hejmen en tia ĝojo, ke ĝi ridigis mian maljunan
vartistinon. Ŝi diris ke jam la tutan jaron ŝi ne estis
vidinta tiom stultan radiadon sur mia vizaĝo.
La
31-an de julio 1929.
Mi estas
enigita en la delegacion al USSR. Kiun mi devas danki
por ĉi tiu honoro? Ĉu Walter'on, zorgeme kontrolantan
ĉiun mian paŝon? Ĉu Otto'n, kiu denove ŝercas kun mi,
kiel antaŭe kaj asertas, ke mi devus lin forĵeti de la
fenestro post lia malsaĝa kaj maljusta insultado rilata
min dum la komsomola kunveno? Ĉu mian uzinon, kiu
preskaŭ unuanime postulis sendi almenaŭ unu
virinon-aktivulinon? Mi ne scias, sed fakto restas la
fakto. Nia vagonaro alproksimiĝas Moskvon.
La
1-an de aŭgusto 1929.
Mi ne
aŭskultas, pri kio oni parolas en la kupeo. Ĉi tie jam
sekiĝis la gorĝoj. Estas trakantitaj ĉiuj kantoj,
rakontitaj ĉiuj anekdotoj. Nun oni simple okupas sin per
rememoroj. Mi staras apud la fenestro kaj atendas.
Atendas kun tremetado, atendas kun kaŝita, apenaŭ
retenata jubilo. Nun estas varma suna mateno. Ĉe la
stacioj oni povas eliri kaj proksime esplori la
multkoloran homamason. Ili rave rigardas min, mute
esprimante siajn sentimentojn. Oni povas aŭskulti la
strangan paroladon. Oni povas saluti ilin en tiu ĉi
lingvo, super kiu mi, ŝajne, la kapon rompos.
Nokte ni
estis transveturantaj iun riveron. La ondoj batis apud
la radoj mem. Ruĝa luno estis subakviĝanta, forsaltante
el la krispaj nubetoj kaj kuris sur briletantaj ondoj,
kvazaŭ kupra turniĝanta ŝraŭbo. Maloftaj arbustetoj
elstaris el sub la akvo kaj sur ŝaŭmantaj ondokrestoj
balanciĝis nigraj fiŝistaj boatoj. Nun renkonten
turniĝas ĉapoj de verdaĵo, brilas bluaj rubandetoj de
riveretoj, tondrante trasaltas pontoj. Ridinde estas
vidi, kiel ĉe la stacioj la pasaĝeroj elkuras el vagonoj,
kaj kunpuŝiĝante, ien fulmorapidas kun tekruĉoj en la
manoj. Dum mi ripozas de la laciga radfrapado, tra la
malfermita fenestro enflugas birdpepado, knarado de
kamparana ĉaro sur la polva vojo kaj voĉoj de la
renkontanta nin publiko.
Moskvo
elnaĝas el la rozkolora nebulo. Tuj mi revidas lin,
Vitalij'on. Mi elŝovas min el la fenestro, eltiras la
kapon. Mi penas sekvi la brilantan duonrondon de la
reloj, sur kiuj glitas verda rubando de la vagonaro. Jam
estas videbla la stacidomo.
Jam estas
videblaj la ruĝaj devizoj sur la platformo («Gruss den
Berliner Barikade-kämpfern!»). Jam estas videblaj la
standardoj kaj jungŝturmaj vestoj. Jam estas aŭdebla la
tamburado kaj sonoj de l' Internacio. Jen aperas la
ĝojaj vizaĝoj, ruĝaj tuketoj kaj rubandoj. Mia vidsento
dekoble akriĝis. La entuziasma homamaso kuras sur la
platformo. Halt! Ni estas venintaj.
Hu, ĝi estas
jam tro! Mi ne povas eĉ leviĝi! La kamaradoj eliru! Mi
tuj!..
Mi kaŝe
rigardas tra la fenestro. La niaj estas ĉirkaŭitaj de la
amaso. Ha, jen li estas, Vitalij! Li maltrankviligite
ĉirkaŭrigardas la alvenintojn. Mi vidas sur lia vizaĝo
doloran rideton. Konvulsio kuras de lia buŝo. Li ne
vidas min. Li serĉas, serĉas per la okuloj. Li
konvinkiĝas, ke mi ne venis. Li paliĝis. Sed li ne volas
ĝin montri. Li ja renkontas ne solan min. Jen, li
reakiris sian spiritostaton. Leviĝante sur la
piedpintoj, li suprenĵetas la pugnon kaj laŭte krias:
— Rot Front!
Mi ne plu
havas la paciencon. Mi respondas al li el la fenestro:
— Rot Front,
Genosse Zorin!
Notoj de la redaktinto;
V.Varankin kaj lia libro
Parto 1;Parto
2;
Parto 3;
Parto 4;
Parto 5;
Parto 6;
Parto 7;
Parto 8;
Parto 9;
Parto 11;
Parto 12
http://www.esperanto.mv.ru
|