|
Varankin V.
Parto 11
Permesu al mi rekonsciiĝi. Antaŭ mi
estas ankoraŭ la plena tago... Sed sur miaj lipoj kuŝas
ankoraŭ varma sentimento de la kiso...
Ŝajne, mi estis parolanta sur la
placo. Poste mi respondis la sennombrajn demandojn.
Poste mi konatigis Walter'on kun Vitalij. Walter firme
premis lian manon kaj ne povis deteni sin de la
komplimento miaadrese:
— Se vi, kamarado, konas niajn
amikojn, mi povas fiere al vi raporti, ke niaj amikoj
estas bonaj! Jen, ekzemple, Alice! Flamo! Kun tiaj
mirakloj estas fareblaj!
— Nin oni forveturigis per
aŭtomobilo hotelon «Lux». Iu kamarado kun kim-insigno
preskaŭ seke diris al Vitalij, ke li ne trudu al ni
siajn interparolojn. Mi devis enmiksiĝi. Estas ridinde!
La kamarado miris kaj demandis:
— Ĉu vi lin konas?
Vitalij venis «Lux»'on dum la
tagmanĝo. Mi sidis apud Ulmann. Li burleskis, penante
almeti al mi la duan kokidaĵon. Ĉiuj ridis. Eĉ la
oficistoj de la manĝsalono ridetis. Tra larĝaj fenestroj
en la ĉambron estis falantaj lumgarboj, superverŝante
nin per orsimila polvo. Vitalij aliris min. Walter
ekĝojis, altrenis al si per unu fingro brunan
kverklignan seĝon kaj enigis ĝin inter si kaj mi.
Ĉu vi spertis en via vivo senton,
kiam la homo, por ĉiam perdita, revenas? Ĝi estas tute
eksterordinara sento! Tre, tre nemultaj homoj ĝin konas!
Ĉu vi scias la proverbon: kio pasis, ne revenos? Ho,
tute malvere! Ja oni povas tiel forte ekami, ke super ni
naĝos jaroj de l' disiĝo kaj post ili la amo estos same
hela, kiel en la unuaj tagoj!..
Mi amas lin! Eble, ĝi alportos al
mi novajn turmentojn, sed mi amas lin!..
Ulmann iris por alivestiĝi. Ni kun
Vitalij supreniris en mian ĉambron. Mi iris iom antaŭe
sur tapiŝetoj de la larĝa koridoro, kunpremante per la
maldekstra mano la bruston kaj detenante la koron.
Malferminte la pordon, mi preterlasis lin. En la ĉambro
estas duonmallume. La suno en sia rapidega falo estis
haltigata per la kremkoloraj kurtenoj, dependantaj de la
plafono.
Alproksimiĝinte la liton, mi
deturnis min, min klinante kaj kaŝante la ekflamintan
vizaĝon. Li aliris deposte, transĵetis la manojn trans
mian kapon kaj alpremis min al si. Mi elspiris la tutan
aeron kaj pli profunde forĵetis la kapon malantaŭen. Jen
estas miaj lipoj, Vitalij!.. Ili tremetas, mi ne scias,
pro kio! Ĉu pro antaŭsento de la feliĉo, aŭ de la nova
doloro!
Nun ni veturas Parkon de la Kulturo
kaj Ripozo. La suno fluas en la brilanta torento el la
emajla ĉielo. Ĝi fandas la asfalton, varmigas ferajn
striojn de l' tegmentoj, orumas flor-rumbetojn de l'
ĝardenoj, karesas la nekovritajn kapojn de l' rapidantaj
homoj. Ĝi dispartiĝas en larĝaj fenestroj de l'
magazenoj, sin banas en fluetoj de l' fontanoj sur
grandaj placoj, subrigardas verdruĝajn globojn en
apotekoj kaj eĉ provas sidiĝi sur ŝtalaj lanternetoj de
nia aŭto.
Mi englutas tiun ĉi sunon. Ĝi estas
kiel mirakle saniga trinkaĵo!..
Ĉi tie iam estis restadejo de caroj
dum iliaj vizitoj Moskvon el Peterburgo. Sur pitoreskaj
deklivoj, kurantaj al Moskva-rivero, inter densa verdaĵo
de Neskuĉny Ĝardeno, sur vasta, traardigita de la suno
ekspozicia teritorio estas nun aranĝita la Parko de l'
Kulturo kaj Ripozo. Centmiloj da homoj enfluas la
gastemajn pordojn de la alta ligna pavilono kaj disfluas
sur sennombraj sablaj vojetoj. Se oni leviĝas supren,
sur verandon de la ĉefpavilono, de kie la helpurigitaj
tuboj de du orkestroj disaŭdigas en la parko sonojn de
bravuraj melodioj, aŭ, knarante per la ligna planko, oni
leviĝas la terason-legejon, kie kuŝas en oportunaj
apogseĝoj kaj kanapoj la dorlotataj de l' suno
ripozantoj, kun radiotelefonoj sur la kapoj, se de tie
oni rigardas malsupren, ĉio kolorbrilas antaŭ la okuloj.
Helaj makuloj de diverskoloraj skarpoj, ĉapeletoj kaj
roboj ŝvebas inter blankaj ĉemizoj kaj sportvestoj de la
viroj. Seninterrompaj torentoj moviĝas ĉiudirekte. Ili
penetras la pavilonojn, zigzag-rubande ĉirkaŭvolvante la
aranĝitajn tie ekspoziciojn. Preskaŭ ne haltante, ili
trapasas laŭlonge de la senfinaj diagramoj, afiŝoj,
modeloj, specimenoj, bildoj, nur por unu minuto
amasiĝante ĉirkaŭ grupgvidantoj, kiuj, sin streĉante,
donas la klarigojn.
Jen estas ekspozicio de la Moskva
Soveto. Ĉi tie vi trovos ĉion, kion vi deziras.
Funkciantajn teksostablojn, maŝinojn, elkraĉantajn
aksingojn, aŭtobusajn partojn, tramvagonon, vitrinojn de
manufakturaj kaj galanteriaj magazenoj, facetitajn
flakonojn de parfumo, homampleksajn felbotojn,
gasbalonojn; piramidojn de kolorkrajonoj; pneŭmatikajn
kusenojn; kontraŭincendiajn pumpilojn kaj eĉ vaksan
milicanon, en la tuta ekipo kaj municio deĵorantan apud
la pordo. Meze de l' bindaĵo el sunradioj kaj
diverskoloraj elektraj lampoj, en la drapitaj per ruĝa
ŝtofo koridoroj, en la varmigita de la suno aero,
odoranta je freŝa ligno, enlokiĝis ĉi tie la tuta moskva
regiono.
Alice restas en ĉiu fako ne pli, ol
la aliaj, rigardante ĉion laŭ la ordo. Vitalij laŭ la
katalogo klarigas. En ekspozicio de l' inventoj deĵoras
la inventistoj mem. Ili raŭkas pro laceco. Tamen ili
ĝojas montri al la eksterlandaj kamaradoj, kiel oni
povas levi akvon sur la turon, ne uzante tubojn, sed nur
spiralon (kio ja estas multoble malpli kara), aŭ kiel
nun oni tranĉas bonbonojn en la fabriko «Bolŝevik», per
ŝparema maŝino, inventita de laboristo.
Laŭlonge de Moskva-rivero eltiris
sin, alterne kun frukto-vendejoj kaj trinkbudoj,
atrakcioj. Longaj kurbaj homvicoj deĵoras sub la ŝtuparo
de la «mistera ĉambro», en sia formo similante la
pudroskatolon. Pepkrioj, ridego kaj tamburbatoj aŭdiĝas
elpost nealta barileto, kaŝanta la turniĝantan en la
tunelo karuselon. La aerrado kun malforta knaro portas
al nuboj amatorojn de la fortaj sentoj. Diverskolora
homamaso borderas ankaŭ la artefaritan lagon.
Ambaŭflanke ĉirkaŭ ĝi estas aranĝitaj lignaj turoj,
kunigitaj per la metalaj ŝnuregoj. Sur la ŝnuregoj
glitas super la akvo de bordo al bordo vagonetoj. La
homoj, en ili sidantaj, gaje interŝanĝas salutojn,
renkontiĝante meze de la lago. Sur la alia lago blankaj
unuremilaj boatetoj kuras, penante atingi unu la alian.
Sub larĝa ŝedo tondras lignaj globoj de bilardoj. Apude
estas konkurado de biciklaj modeloj. Samloke troviĝas
ĉiuspecaj aŭtomatoj.
En la ĉambro de rido Vitalij kaj
Alice admiras siajn proprajn bildojn en konkavaj
speguloj. Jen ili mallongiĝas larĝajn vezikojn kun dikaj
hakpecoj anstataŭ la piedoj; jen ili per la konveksaj
speguloj eltiriĝas stangformajn figurojn kun ovsimilaj
kapoj.
— Vidu, vidu! — krias Alice jubile,
— Kian mirindan talion mi havas, kiajn ŝultrojn, kian
bruston!
Apud tenisa ludejo Alice longe
staras, apoginte sin kontraŭ la krado kaj fikse observas
la ludon. Iufoje ŝi eĉ sentas ofendon por mallerta
ludanto kaj la fingroj senpacience kroĉiĝas al la krado.
Atinginte la pafejon, Alice eniĝas la vicon kaj sub
aprobaj ekkrioj de la ĉeestantoj trabatas per ŝrotero
ĉapon de blankgvardiano.
— Jen kiel la ruĝfrontanoj pafas! —
fiere diras ŝi.
Fine komencas veni, levante
polvonubojn, la unuaj taĉmentoj de l' demonstrantoj.
Sennombraj kvantoj de komsomolanoj en jungŝturmaj
uniformoj kun fusiloj post la ŝultroj, aviakemanoj,
sanitariaj taĉmentoj, ruĝaj flegistinoj en blankaj
antaŭtukoj. La publiko en spaliroj staras ambaŭflanke de
la vojoj kaj renkontas ilin per hura-krioj.
La okuloj de Alice brilas. Ŝi
memoras, kiel ŝi marŝis sur berlinaj stratoj. Ŝi apogis
sin je brako de Vitalij kaj, ekstarinte sur benko, ne
mallevas la rigardon. Subite ŝi tuŝas lian ŝultron.
— Jen, rigardu, la niaj iras! — Ŝi
pugnigas la manon.
— Rot Front!
Walter Ulmann, marŝanta kun la
komsomola taĉmento, mirigite returnas sin kaj rimarkinte
ilin, ridetas.
— Tie ni renkontiĝos! — kapsignas
li al la placo.
Preterpasanta ruĝarmeana orkestro
malaŭdigas liajn parolojn per sonorado de la kupraj
teleroj.
«Hej, fusilo, bat', bat', hej, fusilo bat',
Por burĝar' neniu estos certe la kompat'!»
Regula frapado de mil piedoj kaj
poste denove, sed jam en la sekvanta kolono:
«Hej, fusilo, bat', bat', hej, fusilo, bat'!..»
Korpkulturanoj portas
transparantojn kun surskriboj. Ĝi estas, kiel en patrio
de Alice. Kaj ili estas same fortikaj, brunaj, kun
bronzosimila korpo. Ho, ŝi ankaŭ ja estas
korpkulturanino!
La demonstrantoj estas irontaj
ankoraŭ kelkajn horojn. Ili ŝtopis nun la ĉefajn
arteriojn de Moskvo, ili intermiksigis kaj haltigis
funkciadon de l' tramoj, ili forpuŝis la preterpaŝantojn
en flankajn stratetojn, ili marŝas de l' rando al rando,
tra la tuta urbo...
Laŭlonge de Moskva-rivero, ornamita
per flaggirlandoj, arĝentumata de l' suno kaj
superkovrita de l' boatetoj, vaporŝipetoj kaj
motor-boatoj, Vitalij kaj Alice trairas en la ĝardenon
Neskuĉnyj.
Dum la mitingo Alice sidas en la
estraro. La placo «Kontakto», estas granda deklivo,
malsupreniĝanta al la scenejo. Desupre ĝin baras la
malnova palaco kaj fendiĝintaj kolonoj, kaj deflanke —
la antikvaj arboj de l' ĝardeno. La respektindeco de l'
arboj ne malhelpis tamen pendigi sur ilin multegajn
anserformajn laŭtparolilojn. Sur la monto sidiĝas la
demonstrantoj. Ili ĉi tie estas en kvanto de sesdekmil
homoj. Oni povus laŭte interparoli en la publiko, ĉar
tutegale la radio malaŭdigos ĉiujn kaj diros sufiĉe
klare tion, kion movetas per la lipoj la oratoro sur la
tribuno.
Sed en la publiko regas streĉa
silento. Krias la devizoj. La unua de aŭgusto samtempas
kun uzurpo de la Ĉin-Orienta Fervojo. Tial tiom streĉe
aŭskultas la multmila aŭskultantaro. Tial tiom laŭte
alvokas la ruĝaj ŝtofoj.
— Manojn for de USSR!
— For la burĝ-generalan ĉinan
kontraŭrevolucion!
— Vivŭ la subpremitaj laboruloj de
Ĉinio!
— Al defendo de USSR!
Tial iom atentemaj kaj
solenaspektaj estas hodiaŭ sidantaj en la unuaj vicoj
ĉiniaj revoluciuloj, studentoj de Universitato je la
nomo de Sun-Jat-Sen.
Sur la tribuno aperas Maksim
Gorkij. La placo eksplodas en brua, longe ne ĉesanta
ovacio. Aleksej Maksimoviĉ staras, ridetante kaj
kapsalutante diversflanken, embarase turnante en la
manoj la ĉifitan ĉapelon.
— Kamaradoj! — diras li, — dum la
pasintaj jaroj mirinde multe estis farita en fako de l'
kulturo, industrio kaj tuta konstruado. Hodiaŭ vi kreas
la novan tagon, grandan tagon pri kiu la memoro longe
restados.
Vi, kamaradoj, fariĝis tre bonaj
instruistoj. Kontraŭ la raba uzurpo vi respondas per
nova helpo al la ŝtato, per la tria prunto de l'
industriigo, montrinte al la tuta mondo, kiel oni devas
konstrui la propran ŝtaton!
Walter'on Ulmann'on la
sesdekmilhoma amaso renkontas per nova tondro ovacia. La
laboristoj leviĝas el la lokoj, penante pli bone vidi la
heroon de l' unuamajaj barikadoj.
— Ni venis ĉi tien ne por ĉiam,
kamaradoj, — diras Walter. — Ni venis ĉi tien lerni, por
kun freŝaj fortoj denove iri la batalon. La Ruĝa Fronto
estas malpermesita, sed ĝi vivas! Neniuj Zergiebeloj,
neniuj sufokantoj de laboristaj organizaĵoj sukcesos
rompi nian potencon! Hodiaŭ, la unuan de aŭgusto, ni
denove pruvas nian solidarecon kun Sovetio!
Post la mitingo Vitalij kun Alice
vagas laŭlonge de l' bordo.
La rivero brulas. Dekoj da
reflektoroj tranĉas per bluaj radioj la densiĝintan
krepuskon. Girlandoj de lanternetoj pendas sur la bordo.
Bengalfajroj kaj ilumino ekflamas en diversaj flankoj.
Iluminitaj boatoj tumultas en la akvo.
Afiŝoj, lumigataj per lanternetoj,
alvokas aĉeti obligaciojn de la tria prunto de l'
industriigo. Akvostacio de l' sindikatoj, dronanta en
diverskoloraj fajretoj, estas superŝutita de popolo. En
radioj de l' reflektoro desegniĝas gracia figuro de l'
saltulo sur la turo. Jen li eksvingis la brakojn kaj
flugas, malaperante jen brilo de la diskurantaj ondoj.
— Ĉu ni prenu la boaton? — demandas
Vitalij.
— Jes.
Ili malleviĝas al eta boateto,
turniĝanta sur la akvo. La boatisto pendigas sur ilian
stevenon la fajreton kaj repuŝas per la piedo for de la
ponteto. La boateto eniĝas kirlon de l' karnavalo.
Ĉiuflanke saltas diverskoloraj vizaĝaĉoj de l'
karikaturoj. Ĉiuflanke aŭdiĝas kantoj, rido, fajfoj,
sonoj de gitaroj kaj harmonikoj. Alice, kiel ensorĉita,
ĉirkaŭrigardas. Al la bordo de Neskuĉnyj sin apogis
instrua ŝipo, briletanta per fajretoj. Grandega kapo de
Ĉin-Kaj-Ŝi balanciĝas sur ĝi kaj el post ĝi elrigardas
ankoraŭ la alia militarista kapo de Ĉemberlen.
— Jen estas ĝi, la kirasŝipo! —
diras Vitalij, premante kontraŭ la remiloj.
— Ĉiujn fortojn al la industriigo!
— ĥore deklamas la maldekstra flanko de l' rivero.
— Ĉiujn fortojn al landdefendo! —
ankaŭ ĥore respondas la dekstra.
Grandega ĉielrebrilo de l' fajroj
pendas super la parko. Iom pli supre, en la profundo, la
ĉielo mallumiĝas kaj ĉi tiun mallumon tranĉas nur
krevantaj kun mola krakado raketoj.
— Mi anstataŭigos vin! — diras
Alice. Sin apogante sur liajn brakojn, ŝi sidiĝas en la
mezo kaj prenas la remilojn. Vitalij foriras en la
postan parton.
— Kien vi direktas? — post unu
minuto demandas ŝi.
Li ne respondas. La boato
transnaĝas limon de l' karnavalo. Nun ili naĝas silente.
La gajeco kaj brilo de l' festo restis malantaŭe.
Aŭdiĝas nur egalaj eksvingoj de la remiloj kaj plaŭdoj
de la mallaŭta, apenaŭ susuranta akvo.
— Lasu, Alice, la remilojn kaj
rigardu, kiel bele!
La akvo tremas en fluetoj de
krucumiĝantaj fajroj. Lanternetoj de l' boatoj ŝajnas
esti lumantaj skaraboj, disŝutitaj en la herbo. La kanto
kaj rido aŭdiĝas ĉi tie dise kaj diverstone. Alice
aŭskultas unu minuton kaj subite mallevas la kapon.
— Mi laciĝis, — diras ŝi, — Ni
revenu hejmen!
Vitalij ĉirkaŭrigardas kaj kun
stranga tremeto en la voĉo mallaŭte rimarkas:
— Alinjo, memoru tiun ĉi
spektaklon!
— Kial vi diras al mi ĉi tion?
Vitalij, diru, kial? — preskaŭ kun timo ekkrias Alice.
La sekvintan tagon, elirinte post
la laboro el Mosĥozupr, Vitalij ne tuj revenis hejmen
kaj lace malleviĝis benkon en la kontraŭkuŝanta
bulvardo. Ĉirkaŭ li ludis en sablo kun tasetoj kaj
glasetoj infanoj. Sur la najbara benko, klakante per
manĝataj semoj, la vartistinoj apatie observis la
infanojn trans lia eltiriĝinta figuro.
Vitalij kuŝiĝis la dorson, metinte
la manojn sub la kapon. En liaj okuloj respeguliĝis blua
koloro de l' ĉiela altaĵo kaj tuta li, malgrasiĝinta kaj
paliĝinta, estis diafana, kvazaŭ trapenetrita per
sunradioj la aero.
En tia pozo lin trovis Ivagin.
Spasmspirante, li apenaŭ ne preterkuris lin. Li batis
lin sur la genuon kaj, returninte al si, diris serioze:
— Kio, amiko, vin tiel subite
ŝanĝis? Ĝi ne estas bone! Ha? La sesan de aŭgusto mi
atendas vin en nia uzino. Okazos tago de l' industriigo
kaj nia uzino alvokas vian truston ĉi-tage labori en la
uzino. Por tio ĝuste mi venis al vi. Mi timis, ke mi vin
jam ne trovos. Ha? Kio al vi okazis? Ĉu ne pri la edzino
vi enuas?
Vitalij ne tuj respondis.
— Vi fariĝis tre zorgema, Ivagin.
— Kial zorgema? Simple, kiel amiko,
mi demandas... — Ivagin iom silentis kaj aldonis: — El
via edzineto nemalbona civitanino fariĝos. Sed ĉu vi mem
provis aktivigi ŝin? Ha?..
Vitalij tute griziĝis, sin deturnis
kaj fermis la okulojn. Ivagin dum kelkaj minutoj ne
rompis la silenton. Li sidis sur benkrando apud la
piedoj de Vitalij kaj ellasis rondajn buletojn de la
blua fumo. Iom levinte la kapon, li akcelis per
mallarĝigitaj okuloj la orumitan randon de krispa
nubeto. Du vartistinoj kontraŭ li flustris ion, ekridis
kaj okulsignis al li. Li grumblis kaj tuj returnis sin
de ili. Knabineto ĉirkaŭ sesjara kun blondaj haretoj
alveturigis al la benko puŝĉareton kaj komencis plenigi
ĝin per la sablo sub la kapo mem de Vitalij. Li
malfermis la okulojn kaj liaj lipoj ridetis.
— Kion vi havas en la puŝĉareto? —
demandis li la knabinon.
— Sablon! — respondis tiu,
seriozege daŭrigante la laboron.
— Ĉu la dolĉan?
— Ne... — miris tiu. — Kial la
dolĉan?
— Ja la sablo ankaŭ dolĉa estas
iufoje.
— Ha! — konjektis la knabineto kaj
ekridis. — Tiu estas alia sablo, kiun oni en la teon
metas kaj en kakaon! Sed tiu ĉi estas denove alia sablo,
nenatura...
— Nenatura?
— Nu, jes, speciala! Per kiu la
infanoj ludas!
La knabineto alfrapetis la sablon
per fosileto kaj ekveturigis la puŝĉareton for de la
benko. Vitalij subpremis la ekspiron kaj denove fermis
la okulojn. Ivagin almoviĝis pli proksime.
— Jen, kia afero, Vitalij! Vi tion
lasu! Jen elmetu, kion vi kaŝas en la koro? Kial vi
ekspiras? Ha?
La mallevitaj palpebroj de Vitalij
iom ektremetis kaj malgranda sulko ekmovetiĝis sur la
frunto. Anstataŭ la respondo, li etendis al Ivagin
folieton da papero kun infanaj makulsignoj.
«Kara paĉjeto! La patrino aĉetis al
mi novan akvumilon. Mi portas novan palteton, la bluan.
Al mi ĉi tie tre plaĉas. Mi dezirus, ke vi aĉetu al mi
ankoraŭ unu ludilon, kiam mi estos reveninta al vi.
Eble, la malgrandan tramon, aŭ klaŭnon. Ni hodiaŭ estis
manĝantaj sur la perono. Mi la panjon tiel amas, ke
prenis por ŝi de la avino duonon de l' kotleto. Paĉjo,
mi tre deziras baldaŭ reveni al vi!..»
— Kio do sekvas? — malserene
tragrumblis Ivagin, redonante la leteron. — Ha? La
edzino vin amas, la filino amas! Kion ankoraŭ la homo
bezonas?
Vitalij pli firme kunpremis la
mallevitajn palpebrojn kaj returnis sin flanken. Nun la
suno ne batis sur liajn okulojn kaj li rigardis la
violkolorajn puntajn ombrojn de l' arboj, kuŝintajn apud
liaj piedoj.
— Sed se mi amas la alian? —
mallaŭte diris li. Ivagin apenaŭ ne eksaltis for de la
loko.
— Nu, vi tiun malsaĝaĵon el la kapo
forĵetu! — ekkriis li; — ĝi estas absurdo! Jen, vidu
lin! En tia aĝo li enamiĝis! Amo! Jen kia grava afero!
Vitalij estis ion kontraŭdironta,
sed subite ekaŭdis mokeman voĉon de Zoja. Ŝi estis
rapide transiranta la straton de Mosĥozupr en la direkto
al ili.
— Ho, kian temon, vi, kamarado
Ivagin, pritraktas! — kriis ŝi, ankoraŭ ne alirinte. —
Mi ĵus ekaŭdis, ke pri la amo, kaj decidis aliri! — Ŝi
sidiĝis apud Vitalij kaj ekvidis la leteron. — Kial do
vi, Vitalij Nikolaeviĉ, tiel acide aspektas? Ĉu leteron
de la edzino ricevis?
Vitalij malkontente rigardis ŝin.
— Kaj ĉu vi, Zoja Ivanovna, ne
rapidas?
— Ne, mi ĉi tie la rendevuon havos!
Kun Vera Velikonskaja.
— Kun Velikonskaja? Kial kun
Velikonskaja?
— Kial ne kun ŝi? — ridetis Zoja. —
Ĉu por vi ne estas tute egale? Simple, ni estas
amikinoj! — Ŝi mallarĝigis la okulojn kaj ridis. — Sed
la edzino vin tamen ĉagrenigis! Konfesu! Ne penu esti iu
escepto, Vitalij Nikolaeviĉ! Vivu, kiel ĉiuj!
— Jen ankoraŭ! — grumblis Ivagin, —
pri kio vi?
— Pri tio sama, kamarado Ivagin,
pri kio ankaŭ vi estis parolinta! Mi diras, ke la homoj
estas bestoj. Ĉiam unusamo tedas kaj ĝi tute ne estas
natura! Al mi unu konatulo diris: pripensu, kiel vivas
ĉevaloj, bovoj...
— Katoj kaj ceteraj brutoj! — finis
Ivagin. — Ĉu la idealon vi trovis? Ha?
— Kaj ĉu vi, kamarado Ivagin, la
higienon al Vitalij Nikolaeviĉ predikas? Ne valoras! Mi
estis iam aŭskultanta lekciojn pri historio de la
pratempa kulturo. Do tie viroj kun la fratinoj, patrinoj
kaj filinoj konkubis. Kio do sekvis? Ne malbone ĝi
estis! La viroj estis sanaj kaj la virinoj pli sanaj, ol
nun. Nu, Vitalij Nikolaeviĉ, kiel influis la paredzeco
sanon de l' virino?
Vitalij ekscitite returnis sin al
Zoja.
— Mi ne intencis konversacii kun
vi, des pli, pri tiu ĉi temo. Sed, se vi deziras, jen
estas mia opinio. La virino, efektive estas nun malforta
kaj senpova. Kaj tute dependas de la viro. Sed ne la
paredzeco estas ties kaŭzo. La infanoj, tiu vipo de l'
virino, dum miljaroj metanta la virinon en malegalan
situon, kompare al la viro!
Zoja ĉirpis la alumeton.
— Vi pravas, sed la infanoj dum la
edzeco estas neeviteblaj! Kaj la senhelpa virino penas
pli firme alkroĉiĝi la edzon, eĉ se ŝi dezirus forkuri
de li!
Vitalij preskaŭ ektimigite ekkriis:
— Via konkludo? Kian konkludon vi
faras?
Zoja mokeme silentis. Vitalij
ekflamis.
— Vi estas granda egoistino, Zoja
Ivanovna! Evidentiĝas, ke la konkludojn vi faras nur por
vi mem! Sed pri ili oni devas krii! Ni estas ankoraŭ tro
neperfektaj kaj tro malriĉaj, por senkontrole naski la
infanojn. Ni ne scias, kiel estos aranĝita
proksimestonte nia persona vivo kaj kio okazos al niaj
infanoj? Ĉu ili ne estos grava barilo sur la vojo de
niaj planoj kaj laboroj? Sed la abortoj ne estas solvo,
kvankam ili estas preferindaj antaŭ la nasko!
Ivagin mirigite rigardis la amikon.
Kial li furioziĝis?.. Vitalij, silentinte iom, ekparolis
denove:
— Mi ne volas, ke min regu la
instinktoj! Ni ne estas bestoj! La patrineca instinkto
devas obei la homan prudenton!
— Sed la seksa instinkto? —
mallarĝigis la okulojn Zoja.
— Des pli la seksa! La homojn devas
regi la prudento!.. kaj sento... — aldonis li.
— Tamen, ankaŭ la sento? — ridis
Zoja. — Ĉu ne en «Nobela nesto» vi loĝis eksterlande? Ĉu
tie ĝis nun ekzistas la sento? Eble la maledziĝoj ne
okazas? Ho, ankaŭ tie okazas maledziĝoj?.. Tiuokaze, vi
vane vin penigas!..
— Kion ĝi signifas? — indigninte
ekkriis Vitalij. — Kian rajton havas vi enmiksiĝi en
mian vivon?
Zoja skizis sur la sablo sian nomon
per la pantoflo kaj kareseme ekrigardis la okulojn de
Vitalij, sin eltirante kaj streĉinte la korpon.
— Mi — ne pri vi! Sed, imagu, mi
scias, ke ekzistas viroj, kiuj volonte forlasus siajn
edzinojn, sed la edzinoj ne permesas tion! Kion? La leĝo
pri l' edzeco? Sed ĉu gravas tiu leĝo, kompare al volo
de l' virino, ne deziranta perdi viron, kiu ŝin
salajras? — Zoja ekrigardis ankoraŭfoje paliĝantan
vizaĝon de Vitalij kaj ŝpruce ekridis. — Min atendas
Vera, pardonu! — Kaj ŝi direktis sin al la virino,
haltinta maldecideme antaŭ enirejo en la ĝardeneton.
En la tago de l' industriigo
Vitalij venis la uzinon tuj post la sirensignalo. En la
korto estis gaja tumulto. La blovorkestro, starante,
plenumis «Junan Gvardion». La laboristoj moketis unu la
alian:
— Sidorov, por kio vi venis? Vi ja
havas libertempon!
— Kian libertempon, se hodiaŭ estas
tago de l' industriigo! — grumblis Sidorov. — Hodiaŭ
neniu havas la libertempon!
Ĝuste en tiu minuto ekŝvebis tra
pordego ruĝaj tuketoj kaj kun vantema bruo enfalis en la
korton amaso da virinoj kun pakaĵetoj en la manoj.
— Rigardu, amikoj, — sincere miris
Sidorov. — Niaj virinaĉoj alvenis! Jen ilin oni devas
miri! Kial vi, he?
— Kial, kial? Silentu, maljuna
kreno! Mem venis, sed ĉu ni hejme sidu tiafoje? — atakis
lin sanega onklino kun kolosaj manegoj. — Vi ne
fuŝagitu!
— Ĝuste, ĝuste, gratu lin pli
forte! — incitis, ridante la junuloj. — Se niaj edzinoj
klaskonsciaj fariĝis, ĉu ni devas ilin kunsenti, aŭ ne?
Lasu ilin iomete labori! ion ni trovos por ili!
La virinamaso ekmarŝis al la
uzinkomitato. Post ili iris ankaŭ Vitalij. Ĉi tie li
premis manon de la uzinkomitata prezidanto, returnis sin
kaj subite renkontis senmovan rigardon de Alice. Ŝi
staris en grupo de fremdlandaj specialistoj apud la
fenestro. Kun ili interparolis germanlingve kelke da
uzinaj inĝenieroj. Vitalij ektremetis kaj, mallerte
tuŝinte per la mano randon de l' uzinkomitata tablo,
aliris.
— Morgen! — salutis li germanlingve
la ĉiujn, ne sciante, kiel konduti rilate al Alice.
— Morgen! — respondis la germanoj
kaj Alice en tiu ĉi kvanto, konservinta seriozan mienon
sur la vizaĝo.
— Wollt ihr mit uns etwas arbeiten?
La germanoj gaje kapjesis.
— Natürlich! Wir alle sind
Arbeiter der Weltsowietunion!
Vitalij premis al ili la manojn.
Ili direktis sin al la pordo.
Alice iris malantaŭe, mediteme
palpante per la fingro manikon de sia robo.
— Kamaradoj, kamaradoj, ricevu la
veston por la laboro! — antaŭenkuris la prezidanto de la
uzina komitato, montrante la vojon.
Meze de la korto staris Ivagin,
enŝovinte la manojn en la poŝojn kaj ŝercis kun la
laboristoj. Ĉirkaŭprenante du knabinojn, aliris ilin
Teodor Kaŝin.
— Teodor? — miris Ivagin. — Vi ja
havas malsanforpermeson?
— Jen grava afero! Malsano! Vidu!..
Jen ankoraŭ la du malsanajn mi venigis! Ni kune en la
ambulanco deĵoris. — Teodoro puŝetis la knabinojn kaj
subite, frapinte la kamaradon sur la dorson, kriegis tra
la tuta korto:
— Ĉu tio estas vi, kiu venigis la
germanojn? Ili certe labori ne scipovas!
— Certe! Ili sur la stabloj rajdos!
Sendube! — indignis Ivagin, — Krome, vi pli mallaŭte
kriegu! Kion ili pri ni pensos?
— He! — malŝate diris Teodoro. —
Malklera popolo ili estas! Tutegale ili nenion
komprenos, se vi ilin eĉ en pura rusa lingvo alparolu!
En gaja amaso, kun muziko, la
laboristoj eniris la uzinkorpon, ĝisfumante dumvoje la
cigaredojn kaj ĵetante la restaĵojn en urnojn. La
kontrolisto antaŭ la pordo rapidigis:
— Pli vigle, amikoj, pli vigle!
Pendiginte la numeretojn sur la
tabulon kaj ĵetinte la kepojn sur la breton, la
laboristoj rapidis en la fakojn. Du renkontaj ondoj
interpuŝiĝis sur la larĝa gisa ŝtuparo. Demalsupre,
rapideme saltante trans du ŝtupoj, kuris Ivagin kun la
kamaradoj. Desupreniris la germanoj, uzinkomitatanoj,
sekretario de l' ĉelo, administrantaro kaj la teknika
personaro. Ivagin, preterkurante, salutis la amikojn,
afable kapklinis al Vitalij, sed aŭdante la fremdan
paroladon, haltis.
— Saluton, karaj «Genossen»! —
larĝe rikanis li, — treege agrable estas vidi vin en nia
medio! Ni tre bonuzos vian viziton. Ha?
— Kiel, nome? — levis la brovojn
unu el la fremdlandanoj.
— Tre simple! Maldiligenta estas
nia popolo, Genossen, jen kio! Sed, se ĝi iom observos
vin, la maldiligenteco el ĝi tuj forflugos!
La germanoj ekridis. Ivagin
akrarigarde trakuris iliajn vizaĝojn, por unu sekundo
haltinte je Alice, kaj transĵetis la okulojn al Vitalij.
Tiu deturnis sin.
— Vi ne miru, — kriis li al la
germanoj, — ke niaj ĉambregoj estas malplenaj! La uzino
estas planita por 1600 mil laboristoj, sed ni ankoraŭ ne
havas tian kvanton. Ĉu vi pensas, por kio ni bezonas
tiom da loko? Ha?
Alice komprenis kaj ekridis.
— Li divenis, — diris ŝi al
Vitalij. — Mi ĵus estis pensanta, ke en la fabriko
«Osram» estas superflua eĉ nek unu centimetro.
Ŝi ĵetis la scivoleman rigardon
laŭlonge de la foriranta profunden muro, al kiu alpremis
sin trenstabloj, kaj haltis, por vidi, kiel estas ĉi tie
farata trenado de la arĝentsimila volframo tra la
diamantoj. Ja ĝi estas ŝia specialeco!
— Ĉu ne vere, Vitalij, — subite
tuŝis ŝi lian manikon. — Tiu ĉi fako similas la
Grunewaldan Stadionon? Ĝi estas tiel vasta, sed,
interalie, preskaŭ malplena?
Ivagin aŭskultis la tradukon kaj
ridetis.
— Ĝi ne estas malŝparemo, Genossin!
Ĝi estas nur prizorgemo! Nia mastrumo estas laŭplana.
Ha? La uzino estos plilarĝigata. Hodiaŭ mi konsentas, ĉi
tie estas multe da loko. Sed ĝi estas rezervita por la
pliperfektigoj. Ĉi tie estas aranĝota «conveyor»,
liveronta la volframon al la lampoj mem.
— Kiel strange! — ridetis Alice. Mi
estas en Sovetia uzino! Uzino en mia cerbo, ĉiam estas
ligita kun kapitalistoj, ekspluatado. Ĉi tie ili
forestas! Ĝi estas la sovetia uzino! Mi scias, ĉi tie
antaŭ nelonge troviĝis nur malplenejoj, ne
finkonstruitaj de post la milito korpusoj. Ĉi tie mankis
plankoj, tegmentoj, elektra lumo, kanalizo. Nenio estis
ĉi tie! Sed nun...
Trapasante konstruejon de la centra
korpuso, Ivagin respondis tion per la mangesto.
Maŝinbruego, zumo de elektroveturiloj, nervumaj
fajfegoj, ŝtalsonoro trapenetris la aeron.
— Ĝi estas nun, Genossen. En fino
de la kvinjaro ni estos donantaj je 250 milionoj da
produktaĵo! Ni estas superontaj la plej grandajn
metalurgiajn uzinojn! Ni ŝparigos, pere de la plej
modernaj perfektigoj, al la sovetia ŝtato 50 milionojn
ĉiujare. Per ĉi tiu mono estas konstrueblaj dekdu novaj
negrandaj uzinoj. Ha?
Alice petis ilustri ĉi tion per
ciferoj.
— Kun nia plezuro! — konsentis
Ivagin. — Nun la uzino fabrikas sep milionojn da lampoj.
Fine de la kvinjaro ĝi estas dononta tridek milionojn.
Nun la uzino fabrikas nur centojn da volframaj fadenoj
(unuafoje en Rusio, — antaŭe la volframo estis importata
el eksterlando). En 1932–33 jaroj la uzino estos
fabrikinta 43 milionojn metrojn da volframo! Ha?
— O, sram, «Osram» (Hontu,
«Osram»)! — kalemburis Vitalij ruslingve.
— Kion vi ankoraŭ fabrikas, krom la
lampoj? — demandis la germanoj.
— Multe da tiaj aĵoj, Genossen, pri
kiuj nia lando antaŭe ne nur ne aŭdis, sed eĉ ne sciis
pri ties ekzistado! Potencajn reflektoregojn,
transformilojn je kvindek mil kilovatoj, volframon kaj
molibdenon, gutaperkajn tubetojn, malgrandajn motorojn
kaj elektrajn varmigilojn. Je ducent milionoj da
produktaĵo en fino de la kvinjaro! Ĝi egalas kiom donas
kune kvar la plej grandaj metalurgiaj uzinoj en USSR:
Sormovo, Brjansk, Kolomna kaj Leningrad. Ĝi estas duono
da tio, kion fabrikas la amerika «General Electric
Company», tamen, Genossen, ne en kvina, sed en la
kvardekkvina jaro de post la naskiĝo! Nu, kiu en mian
fakon? Ha?
Alice iom ridetis kaj petis en fuŝa
rusa lingvo, ke ŝin oni direktu la trenfakon.
— Interkonsentite, Genossin! —
ekkriis Ivagin. — Mi nur avertas vin, ke vi restos sen
la tagmanĝo! Hodiaŭ neniuj paŭzoj okazos, escepte la
dekminutan!
En la tagfino, post la speciala
kunsido, en kabineto de l' direktoro, kiam malsupre sub
la ŝtonaj arkoj ekludis la orkestro, malaŭdigante la
daŭran sirensignalon, Vitalij estis veninta la
trenfakon. Teodoro elkuris renkonten kaj,
malsupreniĝante sur la ŝtuparo, laŭtege kriis:
— Ĉesu vi, diabloj, muziki! Lasu
nin fini!
Ekvidinte Vitalij'on, li ridetis.
— Ĉu vi al ni iras? Ni ankoraŭ ne
estas finintaj. Nu, ne gravas, bonvenu! Ĉu estas viaj
kamaradoj, kiuj en nia fako laboros?
— Ĉu la terareon vi ricevis
finfine? — demandis Vitalij.
— Iom malfrue! — ekridis Teodoro. —
Sed tutegale! Baldaŭ en via Mosĥozupro ĉio renversiĝos.
Alice staris ankoraŭ apud la
stablo. Najbare kun ŝi laboris Ivagin. Li rikanis al
uzinaj kulturistoj, ankaŭ instaliĝintaj al la stabloj
kaj kapmontris al ili Alice'n.
— He, junuloj, ne taŭgas via
laboro! Jen, vidu, kiel la homoj laboras! Ha?
Alice ne deturnis la rigardon de
arĝenta strieto de la volframo.
— Sufiĉas! — anoncis la
uzinkomitata prezidanto, alirinte en la pordo al Vitalij
kaj transdonante al li telegramon. — Al vi, kara
kamarado, venis urĝa depeŝo el Semigorsk. Ĵus oni
transsendis ĝin ĉi tien el la trusto. Permesu,
kamaradoj, gratuli vin je la neniam ĝis nun atingita
sukceso: 99,5% da ĉeesto! Preskaŭ neniuj mankoj!
Vitalij ŝirmalfermis la telegramon.
La unua legis anoncon pri la
partia reregistro servistino Anastazino. Ĝi estis
pendigita apud ŝia tabureto kun rondforma samovaro.
Maĉinte per la lipoj, ŝi iris komuniki la novaĵon al la
pordisto. La pordisto forte maltrankviliĝis, liberigis
la nazon per malpura naztuko, kaj viŝante per la
grasmakulita maniko la ŝvitkovritan frunton, direktis
sin al Velikonskaja. Estis la pordisto servema,
respektinda kaj kaduka, portis carreĝiman pordistan
kostumon kaj per ĉiuj radikoj de sia pordista animo
estis kunligita kun la pasinto. Kaj en la pasinto ne
unufoje li estis malfermanta la kverklignajn pordojn en
la domo de princino Velikonskaja antaŭ sinjoro
Serebrovskij. Kaj ne malofte estis li ricevanta de la
lasta brilantajn duonrublojn kun bildo de la Nikolaa
kapo. Kaj pro tio ne estis li poste forgesita!
Trairinte piedfingre post la vitran
barieron kaj zorgeme ferminte malantaŭ si la maldikan
pordeton, la pordisto klinis la grizan kapon super la
orelo de la ekssinjorino.
— Sofio Sergeevna, purigi oni
komencas!
La princino ekspiris kaj turnis al
li la vizaĝon, kovritan per reto de etaj kaj maldikaj
sulketoj.
— Dio estas kompatema! — diris ŝi.
— Ĉu vi maltrankviliĝas por Mikaelo Sergeeviĉ?
— Tute ĝuste, por li... Kaj por vi,
Sofio Sergeevna, — aldonis li multsignife.
— Kial do por mi, Bazilo? — paliĝis
la princino. — Ja oni purigos nur partiulojn? — Ŝi peze
ekspiris kaj, apoginte per la malgrasa mano randon de la
tablo, leviĝis el la loko. — Vasilij Pavloviĉ, ĉu vi
aŭdis? Oni purigas!
— Ĉu? — miris Bobrov. — Kaj la
anonco estas farita?
— Nin ĝi ne rilatas! Nur la
partianojn! — rimarkis alirinta Kiselov kaj nerveme
ekridis.
— Pro kio do vi ĝojas? Serebrovskij
ja estas elpelota!
— Kio do sekvas? Ni, karulo, sub
ĉiu estraro restos valoraj!
La pordisto reaperis en la
kancelario. Ĉi-foje li estis faranta al la princino iujn
misterajn signojn. La princino ne komprenis.
— Dio vin savu, Bazilo! Kion vi
bezonas?
— La fraŭlino vin... — mallaŭtete
diris li, — en la vestiblon vin petas!
La princino, maltrankviligita, pene
iris en la vestiblon. Vera rapide marŝis tien kaj reen,
mordetante la lipojn. Ŝi estis tiel malgrasiĝinta, ke la
princino eĉ ekkriis mirigite:
— Vera, kio okazis al vi? Ĉu vi ne
estas malsana, mia kara?
— Pli mallaŭte, onklino! — returnis
tiu sin kun timo.
La pordisto serveme malfermis la
pordon en sia ĉambreto. Vera kapbatis je supra trabeto
kaj senforte malleviĝis la tabureton apud la kuireja
nekolorigita tablo.
— Jen, onklino, la paketo...
La maljunulino per la tremantaj
manoj prenis la paketon el ŝiaj manoj.
— De kie ĝi estas? Kiu venigis?
— Viro... — movetis Vera per la
lipoj, tute blankiĝinta. — Matene. Li ne riskis veni al
vi... Vi, verŝajne, konas lin...
Kaj Vera subite senpove ekploris.
Intertempe pri la reregistro
eksciis la tuta konstruaĵego, de la keloj ĝis
subtegmentoj. Ĉie oni sekrete interflustris. Iu ellasis
famon, ke la prezidanto de l' komisiono estas
vicprezidanto de OGPU. Ĉi tiu famo panikigis la
Mosĥozupron. Komenciĝis miskurado. La oficistoj trudis
sin al ĉiuj, ĉu ne estas iu konata al li, aŭ, almenaŭ,
ĉu iu ne havas komunajn konatulojn?
Renkonta famo refutis la supozon
pri OGPU, sed kreno ne estas pli dolĉa, ol rafano! Se
fidi ĉi tiun duan famon, la prezidanto de l' komisiono
estas la gubernia prokuroro! Laŭ la tria famo la
komisionon estris prezidanto de la milita tribunalo.
Esplori la aferon estis ege malfacile.
Dek minutojn antaŭ la kvara
Semjonov staris apud la tablo kaj per raŭka voĉo kriis:
— Kamaradoj, registru vin! La
partianoj en la dekstra kontrollisto, la senpartiaj en
la maldekstra! Kamaradoj, kiu ankoraŭ ne enregistris
sin? La partianoj dekstre, la senpartiuloj — maldekstre!
Ĝuste je la kvara eniris Popov kaj
Serebrovskij. Kun ili estis tri nekonatuloj: fortika
maljunulo-laboristo kun blanka hararo kaj flaviĝintaj
pro la tabako lipharoj, maldiketa virino ĉirkaŭ
kvardekjara en ruĝa tuko, kaj malsanecaspekta mezaĝa
viro. Sur lia kaviĝinta vizaĝo brulis akraj nigraj
okuloj. Li estis nealta, malgrasa, pala, portis grizan
kostumon kaj konsumitajn ŝuojn. Ne ekzistas fumo sen
brulo: la prezidanto estis juĝesploristo.
Altabliĝinte, li tintigis la
sonorilon kaj, ne atendante ĉeson de la bruo, komencis
paroli. Pro moviĝo de la seĝoj kaj ne ĉesintaj
interparoloj li ne estis aŭdata. Oni kriis al li: «Pli
laŭte». Li ankoraŭ foje tintigis la sonorileton kaj
altigis la voĉon:
— Estas necese, ke vi tenu vin pli
trankvile, tiam vi ĉion aŭdos!
Atendinte unu minuton, li kutimvoĉe
deklaris la tagordon kaj avertis, ke la sukceso dependos
de la reciproka konfido. En streĉatenta silento li
klarigis signifon de la aranĝata reregistro.
— La partiaj reregistroj okazis ne
unufoje, sed nun la reregistro havas speciale gravan
rolon. Ni devas esti nun postulemaj, kiel neniam,
precipe, al komunistoj, kiuj okupas respondecajn
gvidpostenojn.
Ne allasinte la aŭskultantojn
aplaŭdeksplodi, li havigis parolon al Popov por raporto
de la ĉelestraro. Popov elpaŝis, flateme ridetante kun
notlibreto en la manoj. La publiko renkontis lin per
nedifinebla flustro, trakurinta la vicojn. Sunradio
falis trans lian ŝultron sur liajn harojn kaj se li
iomete dekliniĝis maldekstren, la suno deglitis en liajn
okulojn. Li demovis sin dekstren, alternante apogpiedon.
— Vi, kamaradoj, konas la
cirkonstancojn, inter kiuj ni devis labori kaj tiel plu!
Etburĝa ĉirkaŭigo, manko de laborista kerno, malnovaj
specialistoj kaj tiel plu! Certe, la aparato estis
infektita de l' burokratismo, kontraŭ kiu ni tamen
batalis.
Popov nomis kvanton da kunsidoj kaj
liston de la pridiskutitaj demandoj. Poste li nomigis
membrojn de buro kaj kalkulis iliajn «ŝarĝojn». Tuj post
tio li citis la atingojn: eksigo de Ĉernjaev, suspektita
pri la perfortatenco, iniciatita, sed bedaŭrinde ne
finita ĝis nun, esploro de la avancdonado, de distribuo
de tramaj kaj aŭtobusaj biletoj, renovigo de l' aparato
(interalie anigo de la laborista avancigito Semjonov),
k.t.p. Kontraŭ la kutimo, Popov estis mallonge parolinta
kaj per tio finis.
La prezidanto demandrigardis la
aŭskultantaron.
La ĉambrego respondis per detenata
susurado. Membroj de l' komisiono eltiris antaŭen la
kapojn, penante ekvidi la leviĝantajn manojn. Sed tiaj
mankis.
— Strange! — diris la prezidanto, —
ĉu ĉio tiel bonstatas ĉe vi?
La nova ondo de l' flustroj
trarulis la seĝojn.
— Permesu al la tagordo! — leviĝis
Semjonov. — Mi opinias, estos pli bone, se ni komencos
rekte de la purigo. Tiam interalie ĉio klariĝos.
La prezidanto levis la ŝultrojn.
— Certe, se neniu estas parolonta.
Tiuokaze, kamarado Serebrovskij.
Dum Serebrovskij, ĝibumante, en
peza irmaniero estis trapaŝanta al la tablo, la
prezidanto, ne rigardante lin, rapide tralegis lian
personan karton.
— Serebrovskij Mikaelo Sergeeviĉ,
oficisto, partiano de post la 1917. Partiajn punojn ne
havas.
Altabliĝinte, Serebrovskij
malbutonumis la supran butonon de la kolumo kaj nerveme
oscedis. Sidintoj en la unuaj vicoj povis rimarki, kiel
pintoj de liaj mortpalaj fingroj, kovritaj de nigraj
haroj, iom tremis.
— Mi, kamaradoj, tion, naskiĝis en
la oficista familio. Mi finis la Peterburgan
Reallernejon. Dank' al personaj interrilatoj de la
patro, mi estis akceptita en la ŝtatan oficon. En la
1917 jaro la oficistaro strikis. Grupo de l' oficistoj
en nia ministerio deklaris sian solidarecon kun la
sovetregistaro. Ni ne ĉesigis la laboron. Mi aniĝis al
la partio. De post tia tempo mi estis okupanta diversajn
administrajn kaj mastrumajn postenojn.
— Kio instigis vin aniĝi la
partion? — demandis la laboristino.
— Kiel, kio? — levis la ŝultrojn
Serebrovskij. — Mi estis solidara.
— Diru, kamarado, ĉu vi ne
rememorigos al ni la teorian parton de la malnova
programo de
RSDRP?
— Ne, kamaradoj, tiel mi ne
povas!.. Sen la preparo.
— Sed ĉu vi antaŭe ĝin legis? Nu,
ekzemple, en la 1917 jaro?
— Tiam mi legis, sed nun... Ne, mi
ne memoras
El la salono ekŝutiĝis skribaĵetoj.
La maljunulo kolektis ilin arete.
— Kamarado Serebrovskij, kiel vi
klarigas artikoleton de Ivagin, ke vi disponigis
terareon por domkonstruo al iu privatulo?
— Kion vi opinias pri oficado en
nia trusto de la eksprincino kaj ceteraj ekselementoj?
— En kio evidentiĝas batalo kontraŭ
la burokratismo?
— Kial vi allasas en la ĝenerala
kancelario la familiecon?
— Kial ĝis nun la metropoliteno ne
estas konstruata?
— Kial la tramo ne estas riparata?
Serebrovskij estis subrigardanta la
komisionon kaj mordetis la sensangajn bluajn lipojn.
— Jes, — diris li, — la demandoj
estas multaj. Pri la terareo: ĝi estas, laŭ mi,
bagatelo. Kia terareo? Bagatelo!
— Ĉu vi ne konas persone tiun
civitanon, al kiu vi disponigis la areon?
— Ne, mi ne konas! Pri la princino:
laŭ mi, ĉi tie nenio krima estas, se oni ebligas al la
plej sendanĝera maljunulino la ekzistadon. Pri la
familieco kaj burokratismo la demando postulas pli
seriozan argumentadon. Certe, ankaŭ ni ilin havas sed
kie do ili mankas? Al Ĉernjaev, ekzemple, ni mem la
vojon el la trusto montris.
— Permesu parolon! — kriis
Semjonov. — Ni lin plej senindulge devas malkaŝi! Li
tiel ne sukcesos nin refuti! Maljuna kreno! Oficisto
estis, la oficisto restis kun plej aĉaj ecoj de la cara
oficisto! Por kio li aniĝis la partion? Li diras, li
estis solidara. Sed la partiprogramon li ne legis! Jen,
vidu! Kamaradoj, la komsomola «kavalerio» ĉion malkaŝis.
Serebrovskij subskribis malprofitajn kontraktojn kun
privataj komercistoj. Serebrovskij estis akceptanta
koruptmonon!
— Malvere, — interrompis
Serebrovskij.
— Vere! — ekkriis Semjonov. — En la
komisiono troviĝas dokumento.
La prezidanto levis la kapon kaj
elprenis el la paperujo notlibreton.
— La notlibreto de la persona
sekretario de Serebrovskij, Sipova!
— Jes! — kriis Semjonov. — Krimeon
forvojaĝante, ŝi ĉion estis en ĝojo perdinta. En la
tablo ŝi lasis ĝin. Sed sur ŝia loko la komsomola
«kavalerio» sidis!
Li kaptis la notlibreton, turnis
ĝin en la manoj kaj ĵetis sur tablon.
— Poste, Serebrovskij estis loĝanta
en propra domo de sia bopatro kaj riparis ĝin je konto
de la trusto. Kaj kial tiu ĉi domo ne estis
municipaligita?.. La «kavalerio» fosis la arkivojn.
Centmiloj da rubloj restis kiel senesperaj ŝuldoj en
poŝoj de privatuloj, kvazaŭ nericeveblaj! Kio rilatas la
princinon, do ĉi tiu maljuna diablino nur tial ĉi tie
oficas, ke ŝi iam konkubis kun Serebrovskij!
— Kion? — purpuriĝis Serebrovskij.
— Mi postulas la klarigojn!
— Ha! — ekridis Semjonov. —
Bagatelo! La komisiono priparolu ĉi tion kun nia
pordisto!
Semjonov, fininte, ĵetis sin sur la
benkon. La salono emociiĝis. En diversaj flankoj oni
laŭte kaj ekscitite ekparolis. Kelkiuj ankoraŭ postulis
la pruvojn. Popov algluiĝis al la prezidanta mano kaj
postulis forigon de Semjonov el la kunveno. Vitalij
leviĝis de la loko. Li estis pala kaj kunpremis la
dentojn, por ne malkaŝi sian emocion. Kaj la paroladon
li komencis timeme, kvazaŭ ne estante certa, ke li devas
paroli.
— Jen kio, kamaradoj! Vi pardonu,
mi estas senpartiulo, sed al mi ŝajnas, ke mi devas
eldiri mian opinion. Serebrovskij estis kamarado de mia
patro. Li ne estas oficisto. Li estas granda oficisto,
altranga! Sed ŝajne, ne tio estas grava, kiu li estis
antaŭe. Semjonov ĝuste diras, ke li altranga cara
oficisto ankaŭ restas ĝis nun! Ĉio dirita pri li estas
vere, sed ekzistas aĵoj, milfoje pli malbonaj! — Vitalij
rapide elpoŝigis la horloĝon kaj, kvazaŭ estante
prizorgita, ĉu ne tro multe da tempo li perdis, li
ekrapidis kaj, rapidante, kaj malkaŝante sian emocion,
li subite ekflamis.
— Ja ĝi estas efektiva abomenaĵo en
nia trammastrumo! Kaj per nenio oni povas pravigi
formalisman traktadon de l' metropoliteno! Serebrovskij
eĉ ne havas la opinion pri tiu ĉi problemo. Li timas ĝin
havi. Post li iu kaŝas sin, kamaradoj. Kiu, mi ne riskas
supozi. Sed ilia opinio estas lia opinio. Ĝi estas
danĝere, kamaradoj. Li, ekzemple, antaŭe insistis
plibonigon de la trammastrumo, tamen nun li tute ĉesis
paroli pri tio. Li estas nun por la metropoliteno. Sed,
certe, ni povas ĝin kompreni! Ĝi estas farata nur por
tio, ke oni trovu pluran objekton por la fremda
koncesio. Kiel ĝi estas nomenda, ni tion difinu
kolektive! Mi opinias, ekzistas nomo por tio ĉi!
Vitalij subite reekrigardis la
horloĝon en iu stranga maltrankvilo kaj, embarase, ne
fininte la parolon, sidiĝis.
Pli, ol unu horon bruis la kunveno,
forŝirante de Serebrovskij la partian ŝelon. Fine la
prezidanto proponis transiri al Popov. Jam antaŭ tio ĉi
Popov malsereniĝis kaj de li forflugis la flatema
rideto. Dum disvolvo de l' diskutado, li malsereniĝis
ĉiam pli, mordis la ungojn kaj altabliĝis kun
impertinenta mieno.
— Kamparano! — respondis li kontraŭ
demando de l' prezidanto, — El vilaĝo Nikolskoje, apud
Tula. En la partio de post la 1920 jaro. La civitan
militon partoprenis. Laboris en ter-komisarioj k.t.p. La
ĉelsekretario.
— He, kamarado Popov! — mokeme
elkriis la teknikisto Lipkin, antaŭnelonge veninta
Mosĥozupron. — Sekve, vi estas mia samvilaĝano? El
Nikolskoje?
Popov iom ektremetis kaj strabis
lin.
— Sekve, samvilaĝano! Ĉu vi estas
filo de Nikolao Teodoroviĉ?
— Nu, certe! Kaj vi, kamarado
Popov, sekve, estas filo de nia diakono? Sekve, vi
mensogas pri la kamparandeveno?..
La aŭskultantaro momente streĉis
sin. Popov mallevis la okulojn. En la estiĝinta silento,
la teknikisto mallonge diris:
— Lia patro, kamaradoj, estas
diakono. Lin la tuta regiono konas. Li drinkas multe kaj
ofte diboĉas!
La prezidanto kun seka krako
transturnis paĝon de la papero.
— Por kio do vi, kamarado Popov, la
malveron diris? De la partio nenio estas kaŝebla. Kaj
por kio kaŝi? Filo de diakono ne estas tiel malbone.
Nobeloj iufoje estas bonaj partianoj. Nu, dume ni lasu
tion! — ekspiris li. — Kion vi estas ankoraŭ dironta?
Kial vi ne malhelpis, vidante en la trusto tiajn
abomenaĵojn?
— Mi ne estis rimarkanta ilin.
— Ĉu vere, kamarado Popov? — kriis
de la loko Ivagin. — Ĉi ne vi ĉasis min en la
partikunveno, kiam mi malkaŝis tiuj abomenaĵojn? Kiu
nomis min fuŝagitanto? Ha?
— Ĝi estas insido, — laŭte diris
Popov, levante la kapon kaj instinkte pugnigante la
manojn. — Ĝi estas subfoso! Ĝi estas speciale aranĝita
kaj tiel plu! Ivagin ja ne plu laboras en nia trusto!
— Kio estas aranĝita? — miris la
prezidanto.
— Li diru, kial li defendis tiun ĉi
Ĉernjaev? — aŭdiĝis ies voĉo.
— Kaj li klarigu, kial li alprenis
koruptaĵojn?
— Kaj por kio li malsobraĉis kune
kun nepuloj?
— Ĉu mi malsobraĉis? — indigninte
ekkriis Popov. Ivagin altabliĝis, kaj surmetinte la
okulvitrojn, atenteme rigardis Popov'on.
— En la domo, konstruita per la
trusta mono, sub formo de l' kooperativa. Kune kun
senpartiaj inĝenieroj, nepuloj kaj publikulinoj. Ha?
— Vi, fripono, mensongas!
— Kaj se mi havas la atestantojn?
— Ne havas vi la atestantojn!
Ivagin mallevis la manon en la
poŝon kaj eltiris de tie akurate kunmetitan paperfolion.
— Jen estas la letereto!.. de Olga
Alekseevna Zorina. Ni estas bonaj amikoj!
Ivagin returnis sin al la kunveno:
— Bagatelo ĝi estas, kamarado! Jen
li klarigu al ni pri la tramo. Ha? Kial centfoje dum la
sama jaro la
marŝrutoj estas
ŝanĝataj? Ĉu por oportuno de l' publiko? Kaj kial la
laboristoj ĉiufoje protestas? Kia ĝi estas oportuno, se
la grandegaj uzinoj aŭ tute sen tramo restas, aŭ ties
laboristoj atendas tramvagonon dumhore? Kia ĝi estas
oportuno, se la novaj marŝrutoj estas nepre nuligataj
post unu monato kaj refunkcias la malnovaj?
Kaj por kio haltejoj estas
konstante ŝanĝataj? Por ke la laboristoj kuradu post la
forirantaj vagonoj? Kaj por kio sur placo Lubjanka la
relrondon oni aranĝis? Ĉu oni povas kredi al asertaĉoj,
de l' instruitaj malsaĝuloj, ke la vagonoj laŭronde pli
rapide veturas? Ĉiu idioto komprenas, ke ĝi kreas
ŝtopojn de l' trafiko! Ha? Bobrov en la pasinta jaro la
lekcion estis leganta. Eksterlande, li diras, preskaŭ
neniam la
avarioj okazas. Sed ĉe ni, kamarado Bobrov,
kial ĉiutage okazas la avarioj. Eĉ ne ĉiutage, sed
kelkfoje dum la tago! Mi eĉ timas nun la tramon uzi.
Ĉiam oni povas atendi, ke sur iu placo via tramo
frakasiĝos subite je pecetoj! Jen klarigu al mi tion,
kamarado Popov! Ĉu devas la ĉelsekretario al tio ĉi
intereson havi, aŭ ne? Ha?
— Kiamaniere vi ne rimarkis ĉi
tion, — sin turnis la prezidanto al la publiko.
El la ĉambro aŭdiĝis konfuzitaj
voĉoj.
— Ĉu la muro estas per la frunto
trabatebla?
— Senpartiuloj pli facile povus
rimarki! Oni ne multe postulus de li. En la ekstrema
okazo li estus eksigita el la servo. Sed la partianon
oni forpelus el la partio!
— Mi estis unufoje protestanta.
Popov fermigis al mi la buŝon! — kriis teknikisto
Sorokin.
— Mem kamarado Ivagin apenaŭ ne
estis forpelita el la partio!
— Kritiki oni devas singardeme!
— Unu ne batalas kontraŭ ĉiuj! De
post pratempoj estas konata.
— Bone! — decideme diris la
prezidanto, — Mi vidas, vi estas reelektontaj la
ĉelestraron. Vi estas libera, kamarado Popov. Sidiĝu!
Popov ne movetiĝis.
— Sidiĝu! — ankoraŭfoje ripetis la
prezidanto.
— Dankas! — kontraŭdiris tiu
kolere. — Vi povus al mi la rezulton komuniki!
— La rezulton poste.
— Ne poste, sed nun! Mi ne deziras
atendi! Sekve, jen kiel, kamaradoj, — returnis li sin al
la salono. — Naŭ jarojn mi estis membro de l' partio,
batalis en la frontoj, la vivon estis preta oferi kaj
tiel plu, sed nun, sekve, oni povas, kiel sentaŭgaĵon,
for elĵeti?
— Ĉu vi kompatigi nin deziras? —
faris replikon Semjonov. — Ĉu vi ne vidas, ke vi
aspektas kiel koko en barelo? Kiu, karulo, vian heroecon
fidos?
— Ni tion komprenas, eĉ tre bone
komprenas! — ankoraŭ gli koleriĝis Popov. — Sed la ĝuon
vi pro tio ne ricevos! Ĉu mi tedis al la partio kaj tiel
plu? Povas okazi. Sed pli multe la partio tedis al mi!
Jen prenu vian partibileton! — Popov ŝovis la manon en
la poŝon kaj ĵetis la partibileton sur la tablon. — Ni
estas kvitaj!
Krute, soldatmaniere returninte
sin, Popov forlasis la salonon. Post lia foriro ĉiuj
eksentis freŝan spiron en la malfreŝiĝinta aero.
— Nu, jen, vi sen la sekretario
restis! — ŝercis la prezidanto.
— Troviĝos la sekretario, ne
maltrankviliĝu la komisiono! — trankvile kontraŭdiris
Ivagin. — La uzino «Svet» prenas protektadon al
Mosĥozupr. Ducent personojn por la komenco ni en la
brigadojn avancigas. Ĝis la lasta ŝraŭbo la truston ni
purigos, ĉiujn mankojn forigos, ĉiujn ŝuldojn de la
nepuloj prenos, la tutan forbalaaĵon el ĉi tie forpelos,
la tutan aparaton rekonstruos! Ha?
— La devizojn de Vladimir Iljiĉ, vi
sekve, bone konas, amikoj? — ridetis la prezidanto.
— Nu, certe! Se regi, do regi!
Kursojn por la avancigatoj ni aranĝas. Ne plu plendanta
estos tiam Semjonov! Ha? Dekduon, aŭ eĉ du dekduojn da
junuloj ni direktos ĉi tien por la vespera laboro. La
uzinon ili ne forlasos, sed ankaŭ la ŝtatan aparaton ne
forgesos. Estu trankvilaj, ĉio estos en ordo! Tiam
sendube, la nova sekretario aperos. Ha?
— Ĝi estas bone, se tiel! — ne
silentiĝis la prezidanto, — Sed jen du partianoj estas
jam perditaj. Eble, ankoraŭ tiaj okazoj estos. Sed ĉu vi
trovos la novajn?
Tiam perdis la paciencon la
aŭskultantoj.
— Li mokas nin! — oni kriis en la
ĉambro. — Ĉu inter ni ne estas taŭgaj homoj? Se nin oni
bezonas, do ni kun ĝojo!..
— Bone, kun ĝojo! — grumblis la
prezidanto, — sed ĝis nun kie vi estis? Pri kio pensis?
Kion faris? — kaj subite moliginte la tonon, li
demandis:
— Nu, senpartia intelektularo, ĉu
troviĝas dezirantoj partianiĝi?
Por unu minuto ekestis embarasa
silento. Semjonov levis la manon.
— Nur unu tiaspeca skribpeto,
kamarado prezidanto! Hieraŭ estas transdonita.
— Nu, ankoraŭ vi havos! — subtenis
la prezidanto. — Kie unu, tie ankaŭ du! Tamen, pli bone
kontrolu, kamaradoj! Kies estas la skribpeto?
— De kamarado Zorin, kamarado
prezidanto. De tiu sama, kiu ĵus estis parolanta. Bona
viro! Tute nia! Intelektulo, cetere, sed tute proleta!
Honesta! Laborema!
— Montru vin al ni, Vitalij
Nikolaeviĉ, — kriis Ivagin, perdante la paciencon. — Ĉu
vi ne vidas, ke oni vin laŭdas?
La prezidanto tintigis la
sonorilon. Neniu revokis. Semjonov kaj Ivagin
interrigardis.
— Kamarado Zorin, evidente, estas
elirinta, — simple diris la prezidanto. — Ni daŭrigu la
laboron. Nun sekvas kamarado Vinokurov.
Wollt ihr mit uns etwas arbeiten?:
Ĉu vi deziras iom labori kun ni?
Natürlich! Wir alle sind Arbeiter der
Weltsowietunion!:
Nature. Ni ĉiuj estas mondsovetiaj laboristoj!
RSDRP:
Rusia Socialdemokrata Laborista Partio.
marŝrutoj:
Itineroj (rim. de la redaktinto).
avario:
Paneo, averio, akcidento, katastrofo (rim. de la
redaktinto).
Notoj de la redaktinto;
V.Varankin kaj lia libro
Parto 1;Parto
2;
Parto 3;
Parto 4;
Parto 5;
Parto 6;
Parto 7;
Parto 8;
Parto 9;
Parto 10;
Parto 12
http://www.esperanto.mv.ru
|