|
Varankin V.
Parto 12
Forirante de la kunveno, Vitalij
esperis, ke li revenos ne pli malfrue, ol post duonhoro.
La afero estis urĝa. Alice telefonis, ke ŝi estas morgaŭ
frumatene forveturonta. Ĝi estis tute maleble. Li devis
ŝin nepre vidi.
Alkurante al malnova parko apud la
domo, kie Alice fiksis la renkonton, li jam decidis
pense, ke petos Alice'n resti almenaŭ por unu tago.
Tiaokaze ĉio klariĝos morgaŭ. Sed nun li estas petonta
la pardonon kaj diros, ke li devas senprokraste reveni
la kunvenon. Vere, la plej gravan li jam estas dirinta.
Sed li devas nepre ĉeesti la purigadon de Vinokurov.
Alice atendis lin apud ponteto de
l' boatalbordiĝejo.
— Jen estas la boato, Vitalij, ni
sidiĝu. Ĉi tie estas tre brue. Ni fornaĝu iom de la
bordo? Ĉu ne vere?
Vitalij estis kontraŭdironta, sed
ekrigardinte la severajn kaj malgajajn okulojn de Alice,
silente prenis la remilojn. Per du svingoj li forpuŝis
la boaton de la bordo. Proksime estis tute senhoma
insuleto. Kun facila susuro la boato sursabliĝis.
Malsupre, sub la boato traflustris ion la akvo. Vitalij
forlasis la remilojn kaj, anstataŭ la paroloj, kiujn li
preparis, etendis al ŝi la telegramon.
— De Olga? — rapideme demandis
Alice.
— Jes, jes! — per fremda voĉo
respondis Vitalij. — Ŝi estas venonta morgaŭ je la deka.
— Bone. Sed mi estas morgaŭ je la
deka forveturonta. — Alice kapsignis kaj, deturninte
sin, fiksis la rigardon sur fajroj de la kontraŭkuŝanta
bordo.
— Mi amas vin, Alice! Mi devas
analizi ĉi tion. Helpu al mi, Alice. Sed ne, ne nun! Mi
ne povas nun!.. Vi ne devas morgaŭ forveturi, —
maltrankvile diris li, rimarkinte, kiel Alice ektremetis
kaj komencis konvulsie butonumi la palton.
— Jes, jes, mi scias, Vitalij, sed
kion do ni faru? Vi havas la familion. Vi ne estas ja
detruonta la familion? Vi ja ne forprenos de l' infano
la patron?
Vitalij senpove klinis sin super la
lanterneto, dependanta de l' steveno. La koloroj
forlasis la vizaĝon de Alice kaj nun la okuloj nur
brilis severe kaj decideme. La voĉo de Vitalij ektremis
kaj fariĝis peza, kiel plumbo.
— Pardonu min, Alice! Mi ne havas
eblon hodiaŭ rakonti al vi ĉion! — Li denove estis
dironta, ke li tuj devas reveni la kunvenon, sed,
anstataŭ ĝi, ekspiris kaj pli malalte alkliniĝis super
la boato. — Mi amas vin, sed mi treege kompatas Olga'n
kaj la infanon! Kion mi devas fari, por mortigi ĉi tiun
kompaton?
Alice subpremis la ekspiron kaj pli
firme kunpremis la lipojn.
— Kompato?.. Jes, la kompato ne
estas bezona! La kompaton vi mortigu! — faligis ŝi ĉi
tiujn vortojn kaj subite elŝiris la telegramon el la
manoj de Vitalij, ĉifis ĝin kaj, ĵetinte sur la
boatfundon, falis sur benkon kun malforta kunpremata
ekkrio. Vitalij, emociante, ĵetis sin al ŝi.
— Alice, Alinjo!
Forte tremetante, ŝi subpremis la
singultojn.
— Ne, ne, mi tuj! Vi ne
maltrankviliĝu. Mi ja tuj!
Li penis fortiri ŝiajn manojn de la
vizaĝo, sed ŝi pli firme kunpremis ilin.
— Mi ne devus legi la telegramon! —
sopire diris li.
— Kontraŭe, vi bone agis! Almenaŭ
mi ĉion scias!.. Jes, ĉion!.. Mi ja ne sciis!.. Ho, mi
ne sciis!..
Emociigita, li provis enrigardi
ŝiajn okulojn, sed ŝi kaŝis ilin, penante ne lasi lin
tuŝi sian enbuliĝintan korpon.
— Jes, jes, ŝi estas bona, — kun
doloro daŭrigis Alice, penante diri ĉion por unu fojo, —
ŝi amas vin! Vi suferigas ŝin! Ŝi estas preta por vi
ĉion fari! Sed mi?.. — ŝi interrompis, glutante la
larmojn. Li sukcesis finfine, rompante ŝiajn brakojn,
malkovri ŝian vizaĝon. Ŝiaj bluaj okuloj, kvazaŭ per
vitro, kovriĝis per nebula fluidaĵo kaj du larmeroj
estis delurantaj apud la nazo.
— Alice! — ekĝemis Vitalij.
Per rapida movo ŝi disŝmiris la
larmerojn sur la vangoj, rekovriĝantaj per strangaj
makuloj.
— Mi? — ekkriis ŝi. — Mi estas
egoistino! Mi neniam vin bezonis! Mi neniam neniam vin
efektive amis! Ĉu vi aŭdas? Ĝi estas vero, vero! Ne, ne
tuŝu min plu! Ne penu certigi pri kio ajn! Mi ĝojas, ke
ĉio estas finita!
En voĉo de Alice miksiĝis la kaŝita
ofendiĝo, fiereco de l' ofendita virino kaj la profunda
amsento, al kiu, kiel al papilio, oni krude forŝiris la
flugilojn. En neĉesigeblaj konvulsioj ŝi turmentiĝis sur
la benko.
— Ho, Vitalij, kial vi ne diris ĝin
antaŭe? Vi devis averti! Por kio vi igis min tiom multe
suferi, tiom multe travivi? Ja tie, en Berlino en la
komenco mem... Ĝi ne estus tiel dolorige! Mi suferus
monaton, eble du, sed poste forgesus vin!.. Ne, vi
senzorge alproksimigis vin al mi! Vi malkaŝis al mi mian
propran naturon! Por vi ĝi ne estas komprenebla! Vi
estas dironta tuj: Pri kio temas?.. Vi ja en nenio
ŝanĝiĝis! Ho, se vi scius, kiel mi ŝanĝiĝis!
Ŝirmove ŝi kaptis lian kapon, por
unu sekundo alpremis ĝin al sia forte batanta koro kaj
tuj forpuŝis. Ŝiaj okuloj sekiĝis kaj flamis nun per
malhela fajro. Ŝiaj vangoj brulis. Tuta ŝi, rektiĝinta
kaj fiera, ŝajnis esti nealirebla, malproksima kaj
fremda.
— Mi estas morgaŭ forveturonta,
Vitalij. Ĝi ne estas ŝangebla!
Vitalij ĝemis.
— Alinjo, kara, kio okazis al vi?
Mi ja ne tion estis deziranta! Kontraŭe, mi estis nur
klariganta... Sed mi ne povas nun, Alice! Vi komprenu!
Vi devas resti almenaŭ por unu tago!
Li kunpremis la kapon per manplatoj
kaj silentiĝis. Ne kompreninte lin, Alice alparolis
mallaŭte, apenaŭ aŭdeble:
— Ĉio pasos, ĉio forgesiĝos...
Jes... Poste denove revenos trankvilo!
Ŝi atendeme eksilentis, sed ĉar li
ne kontraŭdiris, ŝi silente traŝovis sian manon ĉirkaŭ
lia kolo kaj ĉirkaŭprenis la kapon. Li sidis en la sama
pozo. Ŝi ne sciis, kion diri ankoraŭ, dolore ekspiris
kaj subite puŝis sin en lian ŝultron per la vizaĝo kaj
ekploris.
Vitalij, emociigita, ĉirkaŭprenis
ŝiajn ŝultrojn kaj sentis, ke li tenas en la brakoj ne
fieran Alice'n de ĵus forfluiginta momento, sed la
senpovan malgrandan knabinon. Li kisis ŝiajn malsekajn
vangojn, ŝiajn harojn, ŝiajn malgajajn okulojn... Ili
parolis interrompante, ne aŭskultante unu la alian.
— Mi amas vin, Vitalij! Mi neniam
ĉesis vin ami! Mi perdas ĉion, kio estas bona en mia
privata vivo! Mi foriras kun kordoloro!
Ŝi mallaŭte plorsingultis, premante
sin al lia brusto, alkroĉiĝante kolumon de lia ĉemizo
kaj instinkte serĉante la varmon.
— Forgesu min, Alinjo, forgesu! Mi
ne indas vin, — murmuris Vitalij, apenaŭ venkante la
superverŝantan lin emocion.
La vespero definitive malleviĝis
super la parkon. Inter la arboj estis nigra mallumo.
Super la lago naĝis malpeza griza nebulo. La elektraj
lanternoj en oblikva girlando krucumis la bordon. Alice
ekploris pli maldolĉe. Ŝi pli forte alpremis sin al
Vitalij. En la sama momento li eksentis, ke en ŝi
ekflamis iu nova sentimento.
— Alinjo, Alinjo! — kun timo, aŭ,
eble, kun ĝojo ekkriis li. — Alinjo, kara!
Ŝi ne respondis, nur profunde
ekspiris kaj pasie premiĝis al li. Ŝiaj genuoj kvazaŭ
algluiĝis al liaj piedoj kaj la korpo, peziĝinte, premis
lin. Iom klininte sin malantaŭen, por ke ŝi povu lin
apogi, li per la dekstra brako ĉirkaŭprenis ŝin, kaj per
la maldekstra kunpremis ŝiajn gambojn kaj sidigis sur
siajn genuojn.
— Dio mia, kion ni faras? —
vortĵetis Alice kaj en la sama momento spasmo de la
pasia deziro kunbuligis ŝian korpon, poste rektigis,
kvazaŭ la risorto kaj duonronde ĉirkaŭvolvis ĝin ĉirkaŭ
lia korpo.
— Al mi, al mi! — flustris Vitalij,
malfacile spirante, — ni iru al mi! — Ĉi tie ne eblas!..
Ŝi ektremetis kaj ekkonvulsiis sur
liaj genuoj.
— Ne, ne, en neniu okazo! Ĉio estas
finita! Ne eblas! Mi foriras!..
Vitalij eksilentis, sed jam en la
sekvinta momento la manoj de Alice glitis sur lia kolo,
malbutonumis la kolumon kaj li sentis bruligan tuŝon de
ŝiaj fingroj sur sia brusto.
— Ni iru al mi!.. Ĉu vi aŭdas,
Alinjo? Tie oni ne malhelpos al ni!
— Mi ne povas!.. Ho, mi ne povas:
ne ebias, ne diru ĉi tion!.. — malespere ekkriis ŝi kaj
denove silentiĝis. Vitalij nerveme mordetis la lipojn,
penante venki la kaptintan lin emocion.
— Ni iru! — subite akre ĵetis ĉi
tiujn vortojn Alice kaj tuj leviĝis. Li kaptis ŝian
manon kaj ektiris post sin. Ŝi estis iranta peze,
disŝirata de la inversaj sentoj kaj ĉiuminute preta
fuĝi. Sed li tenis ŝin fortike kaj estis dirante varmajn
pasiajn vortojn:
— Ne timu, Alinjo! Ĉu vi deziras
esti la mia? Vi estas mia amata edzineto! Ne timu!
Tiel atingis ili la domon kaj
preskaŭ kursupreniris la ŝtuparon. Per la nervema mano
li malfermis la pordon kaj preterlasis ŝin en la
ĉambron.
— Ŝaltu la lumon! — diris li al ŝi,
paŝante al la tablo. La knabino, per tremanta voĉo
respondis:
— Mi ne scias, kie estas la
ŝaltilo.
— Apud la pordo mem.
Ŝi trovis la ŝaltilon kaj tuj
fermetis la okulojn pro la lumo. Nelaŭforta batalo
respeguliĝis sur ŝia vizaĝo. Li aliris ŝin.
— Ne emociiĝu! Kial vi tiel
emociiĝas? Se vi timas, nenio okazos. Ĉu vi deziras, mi
metos la tekruĉon sur la primuson kaj ni preparos la
teon?
Alice skuis la kapon.
— Ne, ni foriru de ĉi tie!
— Alinjo, por kio? Kio vin tiel
timigas?.. — Li genuis antaŭ ŝi. — Jen rigardu, kian
ĉambron mi havas!
Li konfuze ridetis, farinte
nedifineblan geston. Alice leviĝis, faris kelkajn
paŝojn, fiksrigardis grandan portreton de Olga sur la
muro, haltigis la rigardon sur fotobildo de Injo, poste
sur infanaj ludiloj sub la tablo, kaj ŝanceliĝinte,
remalleviĝis la seĝon. Vitalij ĵetis sur la lampon
malheleruĝan ŝalon de Olga, okazinta sub la manoj. Li
ĉirkaŭprenis gambojn de Alice kaj enŝovis la kapon en
ŝiajn genuojn. Alice malfacile spiris. Tiam li prenis
ŝin sur la brakojn kaj rapide metinte sur la liton,
komencis kisi la brakojn kaj kolon. Ŝi kuŝis senmove,
ferminte la okulojn. Li forĵetis de ŝiaj piedoj
pantoflojn, per rapida movo formetis la robon, kaj
daŭrigante la malvestadon, kisis la tutan korpon de
supre al malsupre, pasie ensuĉigante la silkan haŭton
kaj kun la tuta forto premante per varmega buŝo ŝiajn
malgrandajn streĉitajn mamojn, en nehoma ekscito
disĵetante ŝiajn brakojn kaj alpremante ilin al la
kuseno. Tremante, momente sin premante al li, kaj denove
repuŝante lin, ŝi sidiĝis sur la lito. Kun brilantaj
okuloj, ŝi subite ridetis.
— Rigardu do! Mi volas, ke vi
finfine vidu, kia mi estas!
Vitalij surdorskuŝante, ravrigarde
glitis sur ŝia korpo. Li estis penanta rememori, kie li
vidis tian korpon kaj subite rememoris: ili vidis ĝin
kune en Berlino, en «Altem-Museum».
— Kiom ĉarma vi estas! — diris li
fine, — mi ne sciis, ke la statuoj povas reviviĝi!
— Mi elturmentiĝis, Vitalij, ĉu vi
ne vidas, kiel mi elturmentiĝis! — flustris ŝi pasie,
sin premante al li. Lertmove ŝi liberigis siajn harojn,
kiuj en molaj ondoj disŝutiĝis sur ŝia dorso kaj la oraj
finaĵoj iliaj obeeme kuŝiĝis sur la littukon. Ŝi prenis
ilin per la manoj kaj ĉirkaŭvolvis en ili, kiel en
silko, lian kolon.
— Mi malfruiĝas! — diris Vitalij.
Vinokurov kun aroganta mieno
altabliĝis.
— Jes, mi aŭskultas vin. Partiano
de post la 1925 jaro. Oficisto. Inĝeniero.
— Ĉu vi estas konstruinta la domon,
pri kiu aludis kamarado Ivagin?
— Tute ĝuste!
— Kial vi uzas tiun militistan
esprimon «tute ĝuste?» Ĉu vi servis?..
Vinokurov levis la ŝultrojn.
— Malsaĝa kutimo.
— Aha, tiel! Nu, bone! Vi estas
adoptinta dum la domkonstruo vian inventon?
— Jes.
— Kian?
— Fajrosendanĝeraj vandoj.
— Kiam do vi inventis ĉi tiun
materialon?
— Antaŭ du jaroj.
Ivagin levis la manon.
— Kamaradoj, li mensogas. La
fajrosendanĝeraj vandoj ne estas inventitaj de li.
Inĝeniero Bobrov jesigos tion, ĉu ne?
— Kiamaniere? — maltrankviliĝis
Bobrov, ruĝkoloriĝante sub la rigardoj de l' publiko. —
Mi nenion povas jesigi!
— Vi povas tion jesigi, kamarado
Bobrov! De via tablo Semjonov prenis jen ĉi tiun libron.
Certe, vi estas ĝin leginta. Ha? — Ivagin turnis super
la kapo dikan ĵurnalon. — Ĝi estas antaŭmilita eldonaĵo.
En ĝi troviĝas plena priskribo de ĉi tiuj
fajrosendanĝeraj vandoj. La vandoj ne brulas, sed ne
kontraŭstaras la akvoefikon. Sekve, ili estas senutilaj.
Ha?
— Kion vi diros kontraŭ ĝi,
kamarado Vinokurov? — demandis la prezidanto.
— Nenion! — levis tiu la ŝultrojn.
— Mi estas aŭskultanta, kion oni parolos ankoraŭ!
— Ĉarma komenco! — grumblis la
prezidanto kaj enŝovis la nazon en paperojn.
La aŭskultantaro silentiĝis kaj
ekregis antaŭŝtorma silento.
— Kiun superan lernejon vi estas
fininta?
— La petrogradan Politeknikan
Instituton.
— Ĉu vi povas pruvi tion dokumente?
— Strange. Kial vi bezonas la
dokumentojn? Ja mi estas ne antaŭ la tribunalo!
— Jes, certe, — ree tragrumblis la
prezidanto. — Sed ni havas kelkajn dubojn..
— Diru, ĉu vi neniam estis ŝanĝanta
la nomon?
— Mi? La nomon?.. — Vinokurov
iomete paliĝis, — kiu diris al vi?
— Do vi ĝin ŝanĝis tamen?
— Pardonu, mi tion ne komprenas...
Ĉu ĝi estas juĝesploro, aŭ la partia reregistro? Vi ja
mem parolis pri la kamaradeca rilato!..
La prezidanto leviĝis kaj, kvazaŭ
petante opinion de la kunveno, klarigis:
— Pardonu, gekamaradoj! Ni devas
fari escepton el la regulo. Vi vidas mem!
La embarasita aŭskultantaro
silentis.
— Se vi estos respondanta kontraŭ
la demandoj honeste kaj sincere, kiel decas al membro de
l' partio, ni tute kontentiĝos. Kie vi estis en la 1919
jaro?
— Mi? en Irkutsko.
— Kion vi estis tie faranta?
— Mi laboris en uzino.
— Kaj poste?
— Kion signifas poste?
— Post kiam evidentiĝis, ke vi ne
estas inĝeniero kaj ne havas la specialan kleron?
Ekestis silento. Vinokurov mordetis
la lipojn kaj ne respondis.
— Ĉu vi komprenas la demandon?
— Jes, mi komprenas.
— Kial do vi ne respondas? Ĉu vi
forgesis, kion vi estis faranta poste? — La prezidanto
transfoliumis la paperojn. — Mi memorigos vin. Vi
serviĝis al la
kolĉaka stabo. Per tio sama vi evitis
skandalon pro via ĉarlatanaĵo.
— Pardonu, ĉu mi povas ekscii, —
trankvile demandis Vinokurov, — de kie vi ricevis ĉi
tiujn informojn?
— Ĝi ne gravas... — estis
kontraŭdironta la prezidanto, sed Ivagin interrompis:
— Kial do ne? Ne ŝuldigu lin! Jen,
Semjonov, rakontu!
Semjonov leviĝis kaj, ordigante
sian ĉemizon, tusetinte, klarigis:
— Patro mia konas vin, kamarado
Vinokurov! Kune kun li en la uzino vi laboris. Nu, li
estis antaŭ kelkaj semajnoj ĉe tie kaj atentis la
konatan personon. Ni intercetere ĉi tiun temon
pritraktis kaj decidis tiun aferon klarigi. Tio estas,
kiamaniere la blankgvardiano partianiĝis? Nu, jen, ni
ricevis el Irkutsko viajn dokumentojn. Kaj la
fotokarton. Verŝajne, vi rekonos vin, se permesi al vi
ĝin ekrigardi! — Semjonov larĝe ridetis kaj brilis per
la okuloj.
La vizaĝo de Vinokurov subite
deformiĝis kaj li ekridis. La ĉambrego tuj silentiĝis.
La vizaĝo de Vinokurov neniam estis ridanta. Eĉ la
rideton neniu vidis sur lia vizaĝo. Tial tiom strange
estis vidi lin ridanta.
Vinokurov ridis, sed la okuloj
restis senmovaj kaj ektimigite malfermitaj. Li ridis,
sed la lipanguletoj konvulsiis kaj ŝajnis, ke la rido
tuj aliformiĝos je ploro.
— Kiel, kiel bone vi estas
informitaj! — apenaŭ eldiris li kaj denove sovaĝe
ekridis, streĉe rigardante ien al la elirejo. Ĉiuj
returnis sin kaj ekrigardis en la sama direkto. Tie
staris Vitalij. Li rigidiĝis kaj aŭskultis la frenezan
ridegon de Vinokurov, movetante eĉ nek unu muskolon.
Subite per du saltoj li atingis la estradon kaj kaptis
la ŝultron de Vinokurov.
— Seleznjov! — ekkriis li. — Vi
estas Seleznjov! Mi tamen venis ĝustatempe! Jes, jes, mi
rekonis vian ridon! Neniu ankoraŭ en la mondo povas tiel
ridi! Tie en Berlino, en la restoracieto super Spree,
kune kun inĝeniero Berg kaj la maljunulo Velikonskij!
Jen kial vi estas tiel pala post la krimea suda suno!
Jen kie vi estas pasiginta vian dumonatan forpermeson!
Vinokurov ĉesis ridi. Lia vizaĝo
fariĝis kiel granita ŝtonego, kaj nur la makzeloj iom
movetiĝis. Li subrigardis al Vitalij, al la salono,
silentiĝinta en streĉita scivolemo, al Ivagin kun
brulantaj okuloj preta sin ĵeti antaŭ lin se li farus
provon kuri, kaj al Semjonov, emocie svingmoviĝanta sur
la seĝo. La prezidanto fiksis la rigardon sur Vitalij.
— Vi komplikigis la aferon. Permesu
al mi proponi al Vinokurov ankoraŭ du-tri demandojn, kaj
poste vi rakontos al ni, en kiuj cirkonstancoj vi
renkontis lin en Berlino.
— Vi ne ekscitiĝu, la afero estas
pasinta, — sin returnis li al Vinokurov, — ja troviĝas
en niaj vicoj ankaŭ eksblankuloj. Se vi klarigos ĉion,
laŭorde, ni almenaŭ kompreni povas!.. Ĉu ruĝarmeanojn vi
estis mortpafanta? — demandis li subite, klinante sin
antaŭen trans la tablon.
— Ne! — respondis Vinokurov,
rimarkeble nervumante, — Mi ne estis mortpafanta... Mi
servis en la stabo... Kiel skribisto...
— Ĉu skribisto? Jes? Sed en la cara
armeo vi ankaŭ servis?
— Jes, nelonge... Dum la milito...
— Ĉu vi partoprenis la batalojn?
— En Galicio... En tiu, kiel ĝi
nomiĝas... Apud Lvov...
— Kiom da steletoj vi havis? Du?
Tri? Ĉu ankaŭ la Georgkrucon?
— Kamarado prezidanto, — diris
Vinokurov mallaŭte, — mi sentas min malbone, permesu
malgrandan paŭzon!
La prezidanto turnis sin al la
publiko.
— Kiel vi opinias, gekamaradoj,
eble ni efektive interrompu?
— Jes, ne malhelpos... Iomete ni
fumu...
En la ĝenerala moviĝo Vinokurov, la
unua, trairis la necesejon. Lin sekvis Ivagin kun la
komisionprezidanto. Post ili, tordante en la manoj
cigaredojn, ekfumante kaj vigle interparolante, moviĝis
ankaŭ la cetera amaso da viroj.
Ne dezirante en ĉeesto de Vinokurov
paroli, Ivagin silentis. Enmaniginte brunan, poluritan
anson de la pordo, li nur por unu minuto haltis antaŭ la
enirejo kaj returnis sin al la prezidanto:
— Ni devas senprokraste telefoni al
OGPU. Tie, malsupre, ĵus mortis pro la apopleksio
maljunulino Velikonskaja. En ŝia redikulo estas trovitaj
centmil rubloj kaj jena letero.
La prezidanto surŝovis la
okulvitrojn kaj prenis la skribaĵon.
— Kion? — ekmurmuris li, — Kion?..
Iru, kamarado, senprokraste la necesejon kaj tenu lin
pli firme!
Ĉi-momente en la necesejo krevis
akra kaj seka frapo kaj, sin puŝinte sur la kahelan
muron, reeĥis tra la malfermata pordo.
«Karulo! Mi deziras diri al vi mian
lastan elkoran "adiaŭ". Adiaŭ, mia bona!.. Hodiaŭ nur mi
estas kompreninta ĉi tiun profundan vorton. En la animo
renaskiĝas la pasinto. Kiel strange! Pro tia bagatelo,
kiel du biletoj de la berlina metropoliteno, kiujn mi
trovis en mia valizo, preparante ĝin por la forveturo.
Ĉu vi memoras, vi ĉiam prenadis la biletojn kaj tuj
transdonadis ilin al mi, kvazaŭ timante perdi?.. Kun tio
ĉi renaskiĝis la plej belaj en mia vivo, neniam
ripeteblaj, helaj, kiel ĉielruĝo, radiantaj kaj varmaj
tagoj: Dankon, karulo, por tiuj ĉi tagoj, dankon! Neniu
redonos al mi ĉi tiujn tagojn kaj, sciu mia bona, mia
kara, kun kiu ajn estus mi de nun, miaj pensoj ĉiam
restos kun vi! Mi deziras, Vitalij, ke en ĉi tiuj linioj
vi rekonu vian korresonan kaj delikatan amikinon. Eble,
mi alportis al vi tro da doloro, tro da ĉagreno. Kion do
mi povas nun fari?..
Knabo mia!.. Mi skribas tion kun
sopiro. Estas tre malfacile tion diri, sed se vi amas
min ankoraŭ, la malbonan, kruelan, abomenan, plenumu do
mian peton, revenu al via familio! Ĝojo de l' amo ne
estas ja la plej granda ĝojo kaj oni ne devas obeigi al
la amo ĉiujn ceterajn sentojn. La amo kostas tro multe
kaj en iuj okazoj pli bone estas ĝin rifuzi!
Mi havas alian vojon, aliajn
devojn. Verŝajne, neniamaniere, aŭ tre malmulte mi
utilos en Sovetunio. Ĉi tie estas tiom multaj bonaj kaj
honestaj laborantoj. Sed ĉe ni... Mia loko estas tie,
kie la batalantoj ankoraŭ ne sufiĉas kaj oni bezonas
fari nemezureble multe, por konkeri tion, kio de vi jam
estas konkerita. Ĉu mi povas resti en USSR? Ja miloj da
germanaj laboristoj dezirus transmigri ĉi tien, pro
malkuraĝo, pro deziro eviti kunpuŝiĝon kontraŭ la
kapitalista mondo. Se mi restos ĉi tie, ĉu ne rajtus
miaj kamaradoj diri, ke mi misuzis la privilegiojn da la
partia funkciulino kaj la vojaĝon al USSR por miaj
propraj celoj?
Vi diros: sed la hieraŭa nokto. Mi
ja ne plu estas knabino. La knabino fariĝis virino. Mia
kara, mi hodiaŭ ne estas dorminta. Se la dormo tuŝadis
min, mi tuj ektremadis kaj longe kuŝis kun la
malfermitaj okuloj. Kaj jen, ĉu vi komprenas, eble, ĝi
estas ridinde, mi eĉ ne meditis ĉi tion!.. Mi
rememoradis ĉiam unusolan vorton: "Faber". Milfoje
"Faber"!.. Ĉu vi memoras, dum la unua nia renkonto ni
veturis en vagono de l' metropoliteno? Do, en la
stacihalo pendis reklama, ridinda tia krajono kun
surskribo "Faber"... Bagatelaĵo restas en la memoro!
Cetere la plej sensignifajn okazojn, vortetojn, agojn,
mi ĉion bone memoras! Vi donacis al mi, elirante el
"Admirals-Palast", du rozetojn, la ruĝan kaj blankan,
kaj ridetis karese. Mi memoras, Vitalij! Ĉu vi ankaŭ?..
Vi donacis al mi kelkajn versaĵojn en la rusa lingvo.
Unu el ili mi komprenis ĝis la lasta vorto kaj lernis
parkere... Mi eĉ tradukis ĝin esperantlingven... Eble
estas strange, ke en mia cerbo ĉio tiel interplektiĝis,
sed ne gravas!.. Mi elmontras hodiaŭ la plej kaŝatan,
kion mi hontas ordinare. Vi povas eĉ nomi min
sentimentala filistrino. Vi povas kaj rajtas!..
"Al nia viv' kaj sort' ekzistas la kompar';
Du ŝipoj renkontiĝas tiel en la mar'.
De la humila ondo karesata,
Sen la malhelpoj, baroj kaj ĉagren',
Kun vel' ventplena via la boato,
Proksima estas jam al la haven'!..
Sed mia do post mara ŝtorm' kruela
Naĝadas nun sen unu eĉ remil'!
Ĝi flugas al abism', sen iu direktil'!
Adiaŭ do! Amik', nenion mi pretendas!..
Ne sekvos vi post min, kaj vin mi ne atendas!.."
... Vi demandas, kia estas mia
opinio rilate al la hieraŭo? La simpla! Ĝi devis okazi.
Ĉu alie povus esti?.. La amo trovis, fine, sian finalon.
Kion mi, naiva, tiel timis!.. Libere mi sentas min nun,
karulo! Kio estas ŝanĝita en mi? Ĉu min timigas, ke mi
fariĝis virino?.. Kial do? Eble, naskiĝos infano?.. Tio
feliĉigos min!
Pardonu pri la kaŭzita al vi
doloro. Adiaŭ, senrevene adiaŭ! Mi estas forveturonta
eksterlanden kun la matena vagonaro kaj vi ne plu
revidos min!».
Vitalij apenaŭ finlegis la lastajn
liniojn. Alice, tamen, forveturas! Li denove restas kun
la premanta sopirego, sola, ĉiam sola. Maleblas,
maleblas!
Vitalij estis kuranta tra la
ĉambro, manpreminte la kapon. Revenigi ŝin, revenigi! Li
ekrigardis la horloĝon. Ĝi ne funkciis. Li ĵetis sin al
la najbaro kaj tamburis la pordon.
— Kioma horo estas? — kriis li.
Baldaŭ la deka! La vagonaro de
Alice estas baldaŭ forveturonta. Senprokraste la
stacidomon!
Li eldomiĝis. Dumkure li sursaltis
ŝtupareton de tramo, laŭkutime homplena, kaj,
spasmspirante, turnis sian vizaĝon renkonte al vento. La
vizaĝo brulis. Kvazaŭ fajro, la vento ne freŝigis ĝin
kaj ŝvito superverŝis lin tutan.
Bedaŭrinde, la tramo malrapidege
moviĝis kaj baldaŭ faris kelkajn daŭrajn haltojn. La
publiko, indignante, eltramiĝis kaj piediris,
postlasante vicon de starantaj vagonoj. Vitalij,
perdinte la paciencon, ankaŭ desaltis kaj kuris antaŭen.
Postlasinte ĉirkaŭ tridek vagonojn, li atingis fine la
veturantan kaj per ĝi daŭrigis la vojon pluen. Sed ĉi
tiu same indignige malrapide moviĝis kaj ĵus atinginte
Lubjankan, definitive haltis. Kun malbenoj, denove li
elkuris straten. Ĉi-foje la afero estis serioza. Sur
Lubjanka staris senmovaj rondoj de l' vagonoj, inter
Lubjanka kaj la Teatra Placo ankaŭ vidiĝis la senmovaj
vagonrubandoj. Samo estis sur la Teatra Placo mem kaj
pluen, sur Dmitrovka.
La homamaso ŝtopis la stratojn kaj
ŝajnis esti iu granda festo. En la koro de Vitalij
subite ekpulsis la alarmo. Kio okazis? Kio okazis tie
denove?.. Li ja memoras ankoraŭ la katastrofon, kies
ĉeestanto li estis unufoje en aŭtuna vespero!.. Nun li
scias, kion estis preparantaj la sabotantoj en
Mosĥozupr. Ĉu ne hodiaŭ estas atendebla la konkludakordo
de ilia laboro? Li plirapidigis la paŝojn kaj ju pluen
li iris, des pli malfacile fariĝis trabati al li la
vojon tra la densa popolamaso, des pli rapidis ien la
preterpasantoj, des pli maltrankvilaj, laŭtaj kaj
alarmaj iĝis la voĉoj.
Ie estas avario, ie estas avario! —
meditis li kaj sammomente, teruriĝinte li rememoris, ke
Olga je la deka horo estis jam venonta al la stacidomo,
kaj se ŝi ne trovis tie lin, ŝi estis veturonta ĝuste en
tiu ĉi direkto. Li estis forgesinta pri la telegramo de
Olga, ricevinte la leteron de Alice. Por Olga ne restis
loko en lia koro. Sed se, subite...
Ne, ne!.. Kial la malfeliĉo devas
okazi nepre al ŝi?..
Li ekkuris pli rapide, sentante,
kiel la ŝvito gutas de lia frunto kaj en la maldekstra
flanko io pikas interne. Li kunigis la dentojn kaj
premis la flankon per la mano.
— Sed, se la malfeliĉo okazis al
Alice?! — kun eĉ pli granda teruro ekpensis li. — Ja ŝi
ankaŭ estis veturonta ĉi tiun stacidomon. — Ĉi tiu penso
dekobligis liajn fortojn.
— Kio okazis? — kriis li al la
homoj, kurantaj apude.
Oni ne respondis al li. Nun li
vidis, ke li ne estas sola, la tuta homamasego kuregis
en direkto al la Strastnaja Placo. Nur tiam ĝi tiel
aspektas kiam la homoj eksciis, ke ie okazis malfeliĉo
kaj la sovaĝa scivolemo puŝas ilin antaŭen por
konvinkiĝi tion per la propraj okuloj.
Vitalij kuratingis la placon,
spasmspirante. Li dispuŝis per la kubutoj rondon de la
kunvenintoj kaj sin ĵetis al la reloj. Du tramoj, je
pecetoj frakasitaj, kuŝis sur la pavimo. Pecoj da vitro,
hele brilantaj sub la suno, estis disŝprucitaj sur la
asfalto. Rajdmilicanoj formovigis la publikon. Kelke da
sangantaj kadavroj estis metitaj unu apud la alia.
Vitalij rimarkis nur korpon de virino kun malgrasetaj
piedoj en disŝiritaj rozkoloraj ŝtrumpoj, kuŝintan sur
la brusto. Kun ĉesinta batadon la koro, li ĵetis sin al
ŝi. Malalte klininte sin super la korpo, metante la
bandaĝon sur la ŝvelantan pro sango vundon genuis antaŭ
la korpo Alice.
— Alice!
Kio estis en ĉi-krio? Ĉu teruro,
malespero, timo, alarmo?.. Sed Vitalij mem estis ĝin
kompreninta tuj, post kiam li ekkriis. En ĝi estis ĝojo,
furioza ĝojo, grandega plifaciliĝo, momenta trankviliĝo.
Alice ne fariĝis viktimo kaj ĝi ja estas la plej
grava!..
Alice levis la kapon kaj serioze
rigardis al Vitalij.
— Helpu al mi, Vitalij, returni
ŝin, — simple ŝi diris.
Li sin klinis kaj zorgeme
submetinte la manon sub korpon de l' virino, returnis
ĝin vizaĝsupren. Li ekvidis mortpalan kripligitan
vizaĝon kun la fermitaj okuloj. Alice maltrankvile
klinis sin al la brusto de l' virino.
— Ŝi vivas, — diris ŝi
kontentigite, — Ŝi ne mortos.
Vitalij ĵetis al Alice dankeman
jubilan rigardon. Ili ambaŭ leviĝis.
— Venas maŝino de urĝa helpo! —
diris la aliranta milicano. — Dankon, gekamaradoj!
Alice kaj Vitalij returnis sin al
la publiko kaj subite Vitalij eksentis doloran spasmon
en sia brusto. La sango superverŝis lian haŭton. El la
homamaso, sur lin estis fiksitaj grandaj seriozaj okuloj
de Olga.
— Olga, — murmuris Vitalij,
apogante sin kontraŭ la telefonkolono, — Olga!..
Alice ektremetis, kaptis lian manon
kaj tuj ellasis, instinkte rektiĝante. En ĉi tiu momento
la vunditojn prenis sanitariistoj kaj la homamaso
disiris. Vitalij ekvidis, ke Olga ne estas sola. Apud ŝi
staris Ivagin, sulkiĝinta, metinta la maldekstran manon
en la poŝon kaj per la dekstra tenante Injon. La
knabineto rigidiĝis pro ektimo.
Olga faris unu paŝon antaŭen.
Ivagin kun la infano restis samloke. Vitalij ankaŭ ne
movetiĝis. Olga malrapide aliris Alice.
— Vi! — diris ŝi, — Ĉu vi efektive
lin amas?
Alice ne respondis. Kun haltiĝinta
koro, ŝi rigardis en la vizaĝon de Olga. Tiu aliris pli
proksime, profunde ekrigardis la bluajn okulojn de Alice
kaj mallaŭte flustris:
— Mi al neniu deziras malbonon! Mi
estas nun ja tute alia!
Kaj returninte sin al Ivagin, kun
tremo en voĉo, aldonis:
— Ĉu ne vere, kamarado Ivagin?
Ivagin kolere ekbrilis per la
okulvitroj.
— Sed pri la filino vi forgesas,
Olga Alekseevna?
— Pri la filino? Ho, jes, pri la
filino... — murmuris Olga.
Injo unumomente liberigis sian
maneton, rapide transkuris la vojon kaj, ĵetinte sin sur
kolon de la patro, ĝoje ekkriis:
— Paĉjo, kara mia! Mi revenis, mi
revenis!.. Kial vi denove ne estas razita, paĉjo? Ni
veturu pli rapide hejmen! Tuj vi devas vin razi, kara
paĉjo!.. Sed, kial, paĉjo, larmoj aperis en viaj
okuloj?..
Vitalij levis la kapon, viŝante per
naztuko la okulojn. Alice jam estis for. Ŝia gracia
figureto en la jungŝturma bluzo perdiĝis en la amaso da
rapidantaj homoj sur la trotuaro.
Kelkajn tagojn poste Vitalij estis
leganta la raporton pri sia vojaĝo en vagonuzino
Mytiŝĉi. Dum dudek
minutoj li estis parolanta pri la eksterlando,
rakontante pri la berlinaj ruĝfrontanoj. Poste, penante
plej reliefe prezenti la nekonatajn malproksimajn
kondiĉojn, li daŭre priskribis en ĉiuj detaloj la
metropolitenon. Kaj nun lin trafis la surprizo. La
laboristoj havis tute ĝustan ideon pri la metropoliteno.
— Ĝi estas kompreneble, kamarado! —
oni kriis al li el la publiko. — Ĝi ja similas nian
elektrovagonaron! Ni ja estas konstruintoj de tiu lasta!
Vitalij embarasiĝis. Kial li
rakontas al ili pri la postlimaj mirakloj? Ĉu ne li mem
estis ĵus eliranta el tiu sama elektro-vagonaro en
stacio Mytiŝĉi? Ĉu ne li mem ĵus estis jubile rigardanta
la mallongan rubandeton de la longaj kaj plattegmentaj
vagonoj kun ses rondaj tubetoj sur la tegmentoj,
kunmetantaj la vagonaron sen lokomotivo? Mirindan
vagonaron sen fumo kaj vaporo, kiun la publiko antaŭ du
semajnoj estis observanta kiel renoviĝintan ikonon, kaj
nun, ŝajnigante sin indiferenta, samtempe ne povas kaŝi
la provincan patriotismon:
— Ni, cetere, havas la elektran
vagonaron! En du minutoj oni povas Moskvon atingi!
Kaj vere estas ja! La metropoliteno
mankas ankoraŭ al Moskvo, sed efektiva metropoliteno
kuras inter Moskvo kaj Mytiŝĉi! Certe aperos tia ankaŭ
sur Mjasnickaja strato! Kaj kion oni devas akcenti,
kion? Ne laŭberline, nelaŭparize ĝi estis projektita,
konstruigita, surreligita kaj ekfunkciigita, sed laŭ
plano de la laboristoj en Mytiŝĉi! Same, ne kun helpo de
iu eksterlanda firmao, sed memstare de ĉi tiuj homoj,
kiujn li nun informas pri la eksterlando. Vitalij skuis
la kapon kaj subite transiris la sovetian limon:
— Gekamaradoj, ĝi ja estas vero!
Bone, ke vi memorigis min! Kio por ni estas eksterlando,
se ni malkurtenas la estonton, se kvin jaroj kuŝiĝas
antaŭ ni, kiel amuza modelo de tiom grandioza
konstruaĵego, kian ne vidis ankoraŭ la mondo! Energetika
bazo de la sovetia konstruado, neelĉerpeblaj fontoj de
la natura kaj homa energio, transformiĝantaj je
konstruataj fabrikoj, uzinoj, hidrostacioj kaj fervojoj,
— kiel ĝin povas fidi la fremdulo?.. Ja estas fakto, ke
Rusio paŝaĉis per malgrasa muĵika ĉevalaĉo kun
kaviĝintaj flankoj, sed USSR decide anstataŭigis la
ĉevalaĉon per la elektrovagonaro!
Vitalij sentis en si iun nekonatan
ĝis nun emocion. Kun brilaj okuloj elĵetadis li en la
halon flamantajn vortojn, kaj estante certa, ke tiuj ĉi
vortoj estas tuj akceptataj de l' aŭskultantoj, ke la
bruaj aproboj kaj aplaŭdoj estas signo, ke la laborista
amaso lin komprenas, li ĉiam pli kaj pli entuziasmiĝis.
— Ĉu ankoraŭ ekzistas antikva
vilaĝo? Kie ĝi estas, la pajla? Ne plu ekzistas la
malpura pajla vilaĝo! Anstataŭ ĝi aperas puraj,
elektrolumigataj kolonioj. Malaperas dispartigitaj
sensukaj kampoj, malaperas plugiloj kaj erpiloj, invado
de la ŝtalaj ĉevaloj forigas la etmastrumadon!
Grenfabrikoj kaj sennombraj
kolĥozoj kreskas sur loko de la malnova
etburĝa mastrumado. Ni estas likvidontaj la klasojn! Ni
faras gigantan paŝon al socialismo! Ĝi ne estas revoj,
ĝi estas realaĵo!
Uniafoje post longaj monatoj sentis
Vitalij sin tiel libere. La laboristoj superŝutis lin
per demandoj. Li estis respondanta, ameme klarigante
ĉiun detalon. Li estis ĉi tie aŭskultata ne kiel
fremdulo-scienculo, sed kiel la sia, parenca.
Li restis en Mytiŝĉi ĝis la
vespero. Kelkaj junuloj konsentis akompani lin ĝis la
famekonata ĉi-tiea akvopumpejo, kiu allogis lian
intereson, kiel komunala entrepreno. Ĝi estis en
trikilometra distanco de l' urbo kaj ili faris bonan
promenon tra la kampo. La suno jam estis subiranta,
orumante randojn de la senmovaj nuboj en la horizonto.
La varma aero estis tute kvieta. En la kampo aromis
freŝe falĉita fojno. Transsaltinte kavon, ili flankiris
en abian arbaron.
Kaj ĉi tie okazis tiel, ke Vitalij,
iom postrestinte, perdis siajn kamaradojn. Li restis en
netrairebla, malluma densejo. Ie proksime estis ankoraŭ
la tago kaj la aero estis diafana. Ĉi tien penetris eĉ
nek unu radio. Flavaj sekaj abioj denspremiĝis unu al la
alia, ĉirkaŭprenante sin per la branĉoj kaj malalten
mallevinte siajn alojn. Mola tapiŝo el koniferfolioj sub
la piedoj kaŝis la senvivan teron. Densejo, mallumo,
malvasteco, forigis la vivon el ĉi tie. Nek laboremaj
insektoj, nek birdpepado, nek arbusteto de la herbo,
nenio!.. La ensorĉita fabela arbaro, mallumaj, senmovaj,
kvazaŭ artefaritaj por scenejo, arboj.
Se super ili ŝtormus la ventego, ĉi
tie restus same kviete, nek unu sono estus aŭdebla.
Vitalij eksentis timon. Kie li estas? Kia stranga
arbaro! Li eĉ ne supozis, ke povas ekzisti tia mallumo
kaj densejo!
La kamaradoj, ŝajne, iom antaŭen
foriris. Li estis vokanta ilin, sed neniu respondis. Li
iris dekstren, sed farinte kelkajn paŝojn, li
konvinkiĝis, ke li falsdirektis sin. Tiam li turnis sin
maldekstren, sed nur pli endensiĝis. Post mallonga
atendado, li decidis iri kien ajn. Tute egale, li devus
ien veni. Rompante la sekajn branĉojn kaj forte
fleksiĝante, por ne trapikigi al si la okulojn, li iris
rekten. Post kelkioma tempo en la senmova muro aperis
lumo kaj baldaŭ li eliris sur herbejon. La herbejo estis
verda, sukplena kaj trafe kontrastis kun la densega
arbaro. Iu disĵetis sur ĝi blankajn tendojn kaj ĉirkaŭ
du dekoj da junpioniroj piedpilkludis ĉi tie. Iliaj
voĉoj estis sonoraj kaj incitemaj. Ili aliris lin.
— Knaboj! — diris li mirigite, —
Kiamaniere vi sukcesas sur la vojon de ĉi tie eliri?
Kien ajn mi turnis min, ĉie la arbarego estas! Oni ja
povas longe erarvagi!
— Ne, onklo! — vigle respondis
dektrijara knabo, piedbatante la pilkon, erarvagi ne
eblas! La arbaro malantaŭe restas!
— Ĉu malantaŭe? Kial ne antaŭe? —
miris Vitalij, ĉirkaŭrigardante kaj serĉante la elirejon
de la herbejo.
— Jes, malantaŭe! — respondis
flegme la junpioniro, — ĝi estas tie, apud la vilaĝo.
Tie neniuj vojoj ekzistas. Sed jen, rigardu, ĉi tie ni,
la pioniroj, la vojon aranĝis. Ĝi vin venigos sur la
ŝoseon senerare!
Intertempe estis elirintaj el la
tendo tiudirekte du knaboj. Ili haltis sub la subiranta
suno, forminte du kontrastajn siluetojn. Vitalij
observis ilin profile. Unu el ili metis la manojn kun du
bastonetoj sur la tamburon, la alia levis la kapon kaj
eltiris antaŭen kupran trumpeton kun ruĝa flageto,
ekbrilintan sub la suno. Aŭdiĝis la melodia signalo,
akompanata de la tamburtrilo.
— Por la vespermanĝo, — ridetis la
junpioniro, — nu, onklo, ĝis la revido!
— Ĝis la revido, knabo! — diris
Vitalij kaj moviĝis antaŭen.
Tie, kien indikis la knabo,
efektive estis la vojo. La arbaro tralasis lin; post
kelkaj minutoj Vitalij, atinginte la kamaradojn, eliris
la ŝoseon.
Kolĉak:
Kontraŭrevolucia generalo, okupinta en 1919 Siberion.
Mytiŝĉi:
Apudmoskva urbeto.
Kolĥoz:
agrikultura kamparana kolektivo, plejparte
anstataŭiginta en USSR la antaŭan individuan etmastrumon.
Notoj de la redaktinto;
V.Varankin kaj lia libro
Parto 1;Parto
2;
Parto 3;
Parto 4;
Parto 5;
Parto 6;
Parto 7;
Parto 8;
Parto 9;
Parto 10;
Parto 11;
http://www.esperanto.mv.ru
|