|
Szathmári S.
Enciclopeditis
Mi ne
scias, ĉu Vi jam aŭdis pri «enciclopeditis»? Eble tiuj,
kiuj nun aŭdas ĝin unuafoje, pensas, ke al niaj multaj
malsanoj akompaniĝis nova epidemio por turmenti la
homaron.
Ne. Enciklopedito estas jam tre
malnova malsano. Ĝian esencon povas eble plej bone
proksimi la vorto: «litertoksiĝo», kiun kaŭzas precipe
la enciklopedioj. La simptomaron de la malsano mi povas
plej precize ilustri per mia propra kazo.
*
Mi estas malnova estimanto de la sciencoj. Hieraŭ mi
aĉetis tre saĝan fizikan libron. Hejmenveninte mi
elprenis el mia aktujo kaj foliumadis ĝin. Mia edzino
ekvidis kaj evoluiĝis inter ni jena dialogo:
— Ĉu denove vi alportis libron? Ĉu
ĝi estas almenaŭ bona?
— Tre bona kaj interesa.
— Mi jam nun ridas. Mi jam konas
viajn «interesaĵojn».
— Nu, ĝi estas signifplena verko.
«La polarizado de la lumo».
Ŝi miris.
— Ho! Vere interesa! Ĉu vere, la
poloj jam pafas tiom multajn kosmoraketojn al la Luno?
Nun mi ekmiris.
— Ĉu?... Kiel?...
— Nu, por koloniigi la Lunon per
poloj oni bezonas multegajn kosmoraketojn.
Mi ne ridetis. (Hejme mi ne
kuraĝas), nur klarigadis:
— Polarizi estas alia afero, mia
Koro. Ĝi signifas: ebenigi la lumvibradon.
— Kiel gladi la lumon?
— Per reflektiloj.
Ŝi mansvingis:
— Jes. Ĉiuj niaj librobretoj estas
plenaj per tiaspecaj prefektilaĵoj.
— Ne prefektilo, mia Koro, sed
reflektilo.
— Lasu min! Mi volas diri nur, ke
vi plenigas ĉiujn bretojn per tiaspecaj treplektaĵoj,
anstataŭ hejmenporti iaspecan valoran libron.
— Kion kompreni sub «valora libro»?
— Tian, kian hieraŭ donis al mi
Elza.
— Kaj kia estis tio?
— Ruĝa.
— Ĉu ruĝa? Ĝi vere devas esti tre
bela. Kaj la titolon ĉu vi ne malkaŝus?
— Titolo? Mi jam ne memoras, sed en
ĝi estas iaspeca «printempo».
— Kiu verkis?
— Ĉu mi sciu? Mi ne kutimas legi la
nomon. Kiome mi fariĝus pli saĝa, se mi ekscias, ke ĝin
skribis, — ni supozu, — iu Barnabo de Nepomuk? Min
interesas la libro mem.
— Kaj ĉu vi jam legis iom el ĝi?
— Nun mi legas la finon.
— Ĉu jam la finon?
— Ankoraŭ la finon.
— Kial «ankoraŭ»?
— Ĉar la komencon mi jam legis
hieraŭ. Nun mi legas la finon kaj morgaŭ mi komencos la
mezon.
— Hm. Kaj tiel estas pli oportune?
— Nu, kial ne? Kial mi ekscitiĝu
pri la problemo, ĉu Kazimiro povos pardoni al Rozalinda,
aŭ ne? Mi prefere ellegas la finon kaj posttagmeze ni
trankvile povos iri kun Elza por viziti gesinjorojn
Halmi.
— Kie ili loĝas?
— Kiel mi sciu?
— Ĉu vi ne scias, kien vi iros?
— Hodiaŭ ne.
— Kiel kompreni «hodiaŭ ne»?
— Hieraŭ nomiĝis «Kokino-strato»,
sed vi scias, ke nuntempe ĉiutage estas rebaptataj
kelkaj stratoj. Mi ne komprenas, kial oni ne povas doni
konstantajn nomojn al la stratoj. Tiajn nomojn, kiujn
oni neniam devos modifi.
— Pri kiaj nomoj vi pensas?
— Ekzemple: «Nuna
ministroprezidanto-strato». Ĉi tiu estus ĉiam aktuala,
aŭ: «Feliĉa nuno-placo», aŭ: «Fineniatingis-kajo».
— Kaj kie situas tiu Kokino-strato?
— Vidalvide al la Maŭzoleo de
Helenaj Artoj.
— Kial «maŭzoleo»? Muzeo, kara,
muzeo!
— Ĉu ĝi estas ankaŭ rebaptita?
— Ne, Koreto. La kolektaĵo de
artaĵoj ĉiam estis nomita muzeo, sed vi konfuzas kun la
vorto maŭzoleo, kiu estas la nomo de tre malnova
tombkonstruaĵo, en kiu kuŝis reĝo, pri kiu ĝi ricevis la
nomon.
— Reĝo? Kiu reĝo?
— Kiu?... Nu, tion mi jam forgesis.
Eble li nomiĝis Mauzol? Aŭ lia edzino nomiĝis
Maŭzola?... Nome, la edzino konstruigis... Tuj mi legos
en la enciklopedio...
— Nu, min ne interesas tiu maŭzaĵo.
Mi surtabligas la tagmanĝon.
Ŝi iris al la kuirejo kaj mi prenis
la enciklopedion.
Nu, ni malfermu la literon mo! Mi
legas: «Majoliko», «Makako», «Makart Hans».
— Hm! Li estis interesa homo.
Famega pentristo en sia epoko.
El la artikolo mi ekscias, ke li
vivis en Vieno, furoris, kiel virtuozo de la pompaj
koloroj, sed lia valoro tuj post la morto eklipsiĝis.
Sed ho! Ne tion mi serĉis! Sed kion
nu?... Jes! Maŭzoleo!
Mi plufoliumas. Jen, ĉi tie estas:
«Makimono». Ej, kiaspeca mono ĝi estas? Aŭ kimono? Mi
legas, kaj ekscias, ke ĝi estas japana pentraĵo sur
longa silkrubando. Ĉe la fino de la artikolo estas:
«vidu: ĉina kaj japana arto».
Sed tio estas en alia volumo. Jen,
la volumo «Cemento — Dosiero»! Mi malfermas. «Cerealoj,
Cervo, Ciklono, Chamberlain». Ho, li estis angla
politikisto, fama pro lia ombrelo. Sed kiom multaj
Chamberlain-oj estis! Huston Stewart, Joseph Austen,
Neville. Jen, vere li estis Neville!
Sed ni ne disipu la tempon! Kion mi
serĉis?... Jes! Ĉina arto!
Mi foliumas.
Kiaspecaj skaraboj estas ĉi tiuj?
Ho, «Cimoj». Jen tiu estas longa kiel alumeto kaj tamen
ĝi estas cimo! Mi ne sciis. «Ĝian ekstermon vidu sub
DDT-pulvoro» — diras la artikolo. Nu, ni vidu la DDT-on!
Kiom stranga maŝino estas ĉi tiu?
Subskribite: «Ĉokoladmaŝino». Interese. Similas al la
presmaŝino.
Subite mi aŭdas la voĉon de mia
edzino.
— Lasu jam kaj veni manĝi!
— Tuj, Koreto. Uni minuton! — mi
respondas.
Nur konfuze briletas en mia kapo,
ke mi serĉis ion en la enciklopedio por ŝi. Sed kion?...
Jen! Mi jam scias! DDT!... Sed tamen ne!
Sed kion do?... Fine mi rememoras:
«ĉina arto»!
Sed kial ŝi bezonas la ĉinan
arton?... Mi jam scias! Ŝi intencas aĉeti tapiŝon.
Verŝajne tial mi intencis serĉi. Sed kial ĝuste ĉinan
tapiŝon? Ni serĉu rekte la titolon «Orientaj tapiŝoj»!
Sed jam ni neniokaze flankenvojiĝu kaj perdu la tempon!
Per granda animforto mi foliumas al
la titolvorto kaj tie mi legas, ke la persan tapiŝarton
ni konas ekde la dinastio «Safida» kaj dum la sekvintaj
epokoj influis ĝin multaj eksteraj motivaĵoj, venintaj
el Ĉinio kaj el Italio. Mi ekkonas la teksmetodon de la
turkaj kaj hindaj tapiŝoj.
Do, ni legu la «Hinda arto»-n!
Mi prenas la volumon «Gurdo —
Horacio» kaj sub titolo »Ĝardeno» mi ekscias la
diferencon inter la geometria kaj natureca ĝardenoj.
Menciita estas la ĝardeno en Versailles. Do, mi pluiras
al litero vo, sed ĉe titolo «Varti» min ekkaptas la
bildo de renesanca lulilo, do, mi trairas al
«Renesanco». Memkompreneble mi haltas ĉe «Porcelano»,
kiu min atentigas pri «Bötger». Mi reiras al bo, sed sub
«Dupont» min surprizas, ke tiun nomon havis tridek unu
famuloj. La dekoka estis mebloplanisto, do, mi
trafoliumas al «Meblo», sed ĉe la urboplano de Melbourne
mi haltas kaj prenas la unuan volumon por serĉi
Aŭstralion. Ĉe «Apsido» mi fariĝas scivolema pri la
astronomio, tamen mi stumblas en la vorto «Argano», ĉe
la bildo de altega levmaŝino. Do, mi foliumas al
«Ferlatiso».
Intertempe mallumiĝas, mi intencas
bruligi lampon, sed kiam mi ekstaras, ekbriletas en mia
cerbo, ke mi per iaspeca celo malfermis la
enciklopedion. Pale eĉ lumetas, ke mi intencis ion serĉi
al mia edzino, sed mi neniel povas memori, kion.
Eh! Ni lasu! Prefere mi ventolas
mian kapon. Mi trairas al la alia ĉambro. Mia edzino jam
denove estas hejme kaj ŝi diskutas kun Elza pri la
prezaltiĝo de la ovoj. Laŭ Elza ĝin kaŭzas, ke la ovo
estas sezona artiklo kaj nun la kokinoj ne ovumas. Sed
mia edzino kontraŭdiras, kial do ili tamen ovumas por du
forintoj?
Sed kiam mi enpaŝas, ŝi rompas la
diskuton:
— Nu, vi sentaŭgulo, ĉu vi fine
vekiĝis? Mi ne faras apartan surtabligon! Kiu ne venas
ĝustatempe, manĝu nur maŭzoleon!
— Hop! Jen! Do: maŭzoleo! Mi
rekuras, malfermas la enciklopedion ĉe litero mo. Eĉ
mencii superfluas, ke mi ekhaltas ĉe «Medici», poste mi
tralegas la militiron de Jeanne d'Arc, trakuras la
titolvortojn «Kanari-aj Insuloj». Sed ĉe la vorto
«Kukurborabotilo» mi jam forte dormemiĝas.
Kioma horo povas esti?
— Kiel do? Nur la dua? Sed jam
estas mallume! Kaj la horloĝo funkcias.
Mi ekscias la teruran realon: dua
horo post noktmezo!
Rapide enlitiĝi! Sed kion mi volis
serĉi? Lumetas, ke al mia edzino mi intencis ion. Sed
kion?
Ne gravas! Morgaŭ mi demandos kaj
elserĉos.
Piedpinte mi trapalpadas al la
dormoĉambro kaj senvestiĝas. Feliĉe, la stratlampo
enĵetas ioman lumeton kaj mi povas eviti, ke mi stumble
falu sur ŝin. Eĉ pensi estas terure la rezultojn! Mi
eksentas, ke mia kapo turmente doloras kaj eĉ pli kruele
mi malsatas. Sed eĉ al la kuirejo mi ne kuraĝas iri.
Kion ŝi diros morgaŭ, se ŝi ekvidus, ke mi taŭzaĉis la
manĝaĵon, kiam ni ne kunmanĝis. Malsati estas pli
tolereble.
Fine mi sukcesas enlitiĝi sen
familia katastrofo.
Nu, karaj Gesinjoroj, ĉi tio estas
la «enciclopeditis». La kapdoloro kaj akuta malsatsento
estas nur akcesoraj simptomoj. Krom ĉi tiu la malsanulo
perdas la vidon, aŭdon kaj memorkapablon. Li vidas nur
la literojn. Kaj por la infekto sufiĉas la enpenetro de
unosola tilolvorto en la cerbon. Tie ĝi tuj komencas
multobliĝi per dividiĝo: ĝi naskas du titolvortojn,
poste fariĝas kvar, ok, ktp. Laŭ potencprogresio, tute
ĝis la kompleta senfortiĝo de la malsanulo.
Ĝi havas unusolan profilaktikan
antidoton: ne rigardu en enciklopedion!
Se vi ion ne konas, tio estas
ankoraŭ la malpli granda malbono. Sed se vi malfermas la
enciklopedion, vi ekscios, kiel ekstermi la kulojn,
kioma Henriko aŭ Ludoviko franca reĝo diris, ke «vintre
estas malvarme, somere varme», vi ekscios, kiom da
semaforoj kaj kiom da barbiroj troviĝas en Meksikio kaj
kiom da semaforoj havas unu barbiro. Vi ekkonos la
edziĝan ceremonion de la Haŭ-Haŭ negrotribo kaj la
matematikan formulon de la hiperbolo. Ĉion vi ekscios,
nur sole unu ne: tion, pro kio vi malfermis la
enciklopedion.
(1966)
Aliaj verkoj:
Budapeŝta ekzameno ;
Genezo;
Honorigo;
Kain kaj Abel;
Kuracistaj historioj;
La barbaro;
La falsa aŭguro;
La fluidumo de la ĉiovido;
La guarbo;
Liriko;
Logos;
Perfekta civitano;
Pythagoras;
Superstiĉo;
Tria preĝo de Pygmalion
|