|
Heine H.
En nord' unu pino en solo
***
En nord' unu pino en solo
dormetas sur nuda altaĵo;
glacia kaj neĝa tavolo
ĝin kovras per tomba tolaĵo.
Ĝi sonĝas, ke palmo gracia,
en unu dezert' orienta,
eterne pri lando alia
malgaje sopiras silenta.
Elgermanigita de Zamenhof L.
Aliaj verkoj:
En sonĝo princinon mi vidis;
Lorelej;
Pinarbo staras norde
|