|
Heine H.
Pinarbo staras norde
Pinarbo staras norde
sur kalva mont' en sol'.
Ĝi dormas; glacio, neĝo
ĝin kovras per tomba tol'.
Kaj ĝi pri palmo sonĝas,
kiu en suda land',
sola, funebre mutas
sur arda altroka rand'. |
Elgermanigita de K. Kalocsay
Aliaj verkoj:
En nord' unu pino en solo;
En sonĝo princinon mi vidis;
Lorelej
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Pinarbo.html
|