|
|
Gogol N.V.
Akto unua
Ĉambro en la domo de la urbestro.
Sceno I.
La URBESTRO, KURATORO DE KADUKULEJOJ,
INSPEKTORO DE LERNEJOJ, JUĜISTO, KVARTALESTRO,
KURACISTO, du POLICANOJ.
Urbestro. — Mi invitis vin, sinjoroj, al
mi, por komuniki al vi tre malagrablan novaĵon: al ni
venas revizoro.
Ammos Fjodoroviĉ. — Kiel, revizoro?
Artemij Filippoviĉ. — Kiel, revizoro?
Urbestro. — Revizoro el Peterburgo,
inkognite; kaj ankoraŭ kun sekreta ordono.
Ammos Fjodoroviĉ. — Jen vi havas!
Artemij Filippoviĉ. — Jen zorgoj mankis
— nun ricevu!
Luka Lukiĉ. — Ho, mia Dio! ankoraŭ kun
sekreta ordono!
Urbestro. — Mi kvazaŭ antaŭsentis:
hodiaŭ la tutan nokton mi sonĝis pri iaj du
eksterordinaraj ratoj. Kredu al mi, tielajn mi neniam
vidis: nigraj, de nenatura grandeco! Ili venis, ekflaris
— kaj iris for. Jen mi tralegos al vi leteron, kiun mi
ricevis de Andrej Ivanoviĉ Ĉmiĥov, kiun vi, Artemij
Filippoviĉ, konas. Jen, kion li skribas: «Kara amiko,
baptano kaj bonfaranto! (Murmuras duonvoĉe,
trakurante rapide per la okuloj)... kaj sciigi
vin...» Ha, jen: «mi rapidas, interalie, sciigi vin, ke
alveturis oficisto kun la ordono revizi la tutan
gubernion kaj precipe nian distrikton. (Signife levas
la fingron supren.) Mi sciiĝis pri tio de homoj plej
kredindaj, kvankam li prezentas sin kiel privatan
personon. Ĉar mi scias, ke vi, kiel ĉiu, estas ne tute
sen peketoj, ĉar vi estas homo saĝa kaj vi ne amas
preterlasi tion, kio naĝas al la manoj...»
(Haltante.) Nu, ni estas inter ni... «tial mi
konsilas al vi aranĝi singardecon: ĉar li povas alveturi
en ĉiu horo, se nur li jam ne alveturis kaj ne loĝas ie
inkognite... Hieraŭ mi...» Nu, tie ĉi jam venas aferoj
familiaj: «la fratino Anna Kirillovna alveturis al mi
kun sia edzo; Ivan Kirilloviĉ tre dikiĝis kaj ĉiam ludas
violonon...» kaj tiel plu, kaj tiel plu... Sekve jen
vidu, kia cirkonstanco!
Ammos Fjodoroviĉ. — Jes cirkonstanco
eksterordinara, tute eksterordinara. Certe ĝi estas ne
sen kaŭzo.
Luka Lukiĉ. — Kial do, Anton Antonoviĉ,
por kio? Kial oni sendas al ni revizoron?
Urbestro. — Kial! Certe jam tia estas
nia sorto! (Ekĝeminte.) Ĝis nun, dank' al Dio,
oni atakadis aliajn urbojn; nun venis la vico al nia
urbo.
Ammos Fjodoroviĉ. — Mi opinias, Anton
Antonoviĉ, ke tie ĉi estas kaŭzo delikata kaj pli
politika. Ĝi signifas jenon: Rusujo... jes... volas fari
militon, kaj la ministraro tial, jen vidu, sendis
sekrete oficiston, por sciiĝi, ĉu ne ekzistas ie
perfido.
Urbestro. — Eh kien vi ensaltis! Kaj
ankoraŭ saĝa homo! En malgranda urbo, perfido! Ĉu ĝi
estas urbo apudlima, he? De ĉi tie vi ja povas eĉ tri
jarojn rajdi, vi al nenia regno alrajdos.
Ammos Fjodoroviĉ. — Ne, por diri al vi,
vi ne tion... vi ne... La estraro havas konsiderojn
subtilajn: malgraŭ ke estas malproksime, ĝi tamen notas
al si en la cerbo.
Urbestro. — Notas aŭ ne notas, sed mi
vin, sinjoroj, avertis, — rigardu. En mia parto mi
kelkajn disponojn jam faris, mi konsilas ankaŭ al vi.
Precipe al vi, Artemij Filippoviĉ!
Sendube la traveturanta oficisto volos
antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi la kadukulejojn, kiuj estas sub
via estreco, kaj tial faru tiamaniere, ke ĉio estu
konvena: ke la noktaj ĉapoj estu puraj kaj la malsanuloj
ne similu forĝistojn en la senĝenaj ĉiutagaj vestoj.
Artemij Filippoviĉ. — Nu, ĉi tio ne
estas ankoraŭ gravaĵo. Ĉapojn, se estas necese, oni
povas doni al ili eĉ purajn.
Urbestro. — Jes. Kaj ankaŭ super ĉiu
lito superskribi latine aŭ en ia alia lingvo... ĉi tio
jam apartenas al vi, Ĥristian Ivanoviĉ, — ĉiun malsanon:
kiam ĉiu malsaniĝis, kiun tagon kaj daton... Ne bone
estas, ke ĉe vi la malsanuloj fumas tian fortan tabakon,
ke oni ĉiam ekternas, kiam oni eniras. Kaj cetere estus
pli bone, se ilia nombro estus malpli granda: tuj oni
povas kulpigi malbonan zorgadon aŭ nelertecon de la
kuracisto.
Artemij Filippoviĉ. — Ho, pri la
kuracado, mi kaj Ĥristian Ivanoviĉ faris decan aranĝon:
ju pli proksime al la naturo, des pli bone, — karajn
medikamentojn ni ne uzas. Simpla homo, se li mortos, li
ankaŭ sen tio mortos, — se li saniĝos, li ankaŭ sen tio
saniĝos. Cetere por Ĥristian Ivanoviĉ eĉ estus malfacile
kompreniĝadi kun ili: li ne scias ruse eĉ unu vorton.
Ĥristian Ivanoviĉ, ellasas sonon,
parte similan je la litero «i», parte je «e».
Urbestro. — Al vi ankaŭ mi konsilus,
Ammos Fjodoroviĉ, meti atenton al la oficaj lokoj. Ĉe vi
tie en la antaŭĉambro, kien ordinare venas la petantoj,
la gardistoj ennestigis ordinarajn anserojn kun
malgrandaj anseridoj, kiuj konstante kuradas sub la
piedoj. Certe, aranĝi al si doman mastraĵon, por ĉiu
estas afero laŭdinda, kaj kial la gardisto ĝin ne devus
aranĝi? Nur, vi scias, en tia loko estas nekonvene ...
Mi jam antaŭe volis rimarkigi vin pri tio, sed mi ĉiam
iel forgesadis.
Ammos Fjodoroviĉ. — Nu, mi tuj hodiaŭ
ordonos preni ilin en la kuirejon. Se vi volas, venu
tagmanĝi.
Urbestro. — Krom tio estas malbone, ke
ĉe vi ĝuste en la juĝa ĉambro sekiĝas diversaj
abomenaĵoj, kaj ĝuste super la ŝranko kun la dokumentoj
pendas ĉasa vipo. Mi scias, vi amas ĉason, tamen estas
bone por kelka tempo ien forigi la vipon, — poste, kiam
la revizoro forveturos, vi povos, se vi volas, denove
ĝin pendigi. Ankaŭ via asesoro... Li sendube estas homo
instruita, sed de li iras tia odoro, kvazaŭ li ĵus
eliris el brandfarejo, — tio ĉi ankaŭ estas nebona. Mi
volis antaŭ longe tion ĉi diri al vi, sed mi ne memoras
jam, kio deturnis mian atenton. Ekzistas kontraŭ tio ĉi
rimedo, se ĉi tio efektive, kiel li diras, estas ĉe li
odoro natura; oni povas konsili al li manĝi bulbon, aŭ
ajlon aŭ ion similan. En tiu ĉi okazo povas helpi per
diversaj medikamentoj Ĥristian Ivanoviĉ.
Ĥristian Ivanoviĉ, ellasas supre
diritan sonon.
Ammos Fjodoroviĉ. — Ne, tion ĉi oni jam
ne povas elpeli: li diras, ke en la infaneco la
nutristino lin kontuzis, kaj de tiu tempo de li ĉiam
iras iom la odoro de brando.
Urbestro. — Nu, mi nur simple rimarkigis
al vi. Sed rilate la internan disponadon kaj tion, kion
Andrej Ivanoviĉ en la letero nomas peketoj, mi nenion
povas diri. Kaj estas eĉ strange paroli: ne ekzistas
homo, kiu ne havus iajn pekojn. Tiel aranĝis jam Dio
mem, kaj la volteranoj vane kontraŭ tio ĉi parolas.
Ammos Fjodoroviĉ. — Kion do vi nomas
peketoj, Anton Antonoviĉ? Inter peketoj kaj peketoj
estas diferenco. Mi diras al ĉiuj malkaŝe, ke mi prenas
subaĉetojn, sed en kia formo mi ilin prenas? En formo de
ĉasaj hundidoj. Tio ĉi estas tute alia afero.
Urbestro. — Nu, en formo de hundidoj aŭ
de io alia, — ĝi ĉiam estas subaĉetoj.
Ammos Fjodoroviĉ. — Nu, ne, Anton
Antonoviĉ. Sed jen ekzemple, se iu havas pelton por
kvincent rubloj kaj la edzino ŝalon...
Urbestro. — Nu, kaj kion oni havas de
tio, ke vi prenas la subaĉetojn en formo de ĉasaj
hundidoj? Se de alia flanko vi ne kredas je Dio; vi
neniam iras en la preĝejon: kaj mi, almenaŭ, estas
fortika en la religio kaj ĉiun dimanĉon mi estas en la
preĝejo. Kaj vi ... Ho, mi vin konas: Kiam vi komencas
paroli pri la kreo de la mondo, simple la haroj
stariĝas.
Ammos Fjodoroviĉ. — Sed mi ja mem venis
al tiuj ideoj, per mia propra saĝo.
Urbestro. — Nu, en certaj okazoj multe
da saĝo estas pli malbona, ol se oni ĝin tute ne havus.
Cetere, mi nur pro okazo ektuŝis la distriktan juĝejon;
kaj por diri la veron, mi dubas, ĉu iu tien enrigardos;
ĝi estas jam tia enviinda loko, Dio mem ĝin favoras. Sed
jen vi, Luka Lukiĉ, vi, kiel inspektoro de lernejoj,
devus ekzorgi precipe rilate la instruistojn. Ili,
sendube, estas homoj instruitaj kaj ricevis edukon en
diversaj kolegioj, sed ili havas tre strangajn
manierojn, kiuj kompreneble estas nedisigeblaj de
scienca rango. Unu el ili, ekzemple, tiu persono, kiu
havas dikan vizaĝon ... mi ne memoras lian nomon, neniel
povas sin deteni de tio, ke, suririnte sur la katedron,
li ne faru grimacon jen tiel (Faras grimacon),
kaj poste li komencas el sub la kravato gladi sian
barbon. Kompreneble, se li al lernanto faros tian
fizionomion, ĝi ne estas ankoraŭ io grava: eble oni tiel
eĉ devas fari, pri tio mi ne povas juĝi; sed vi
konsideru mem, se li faros tion ĉi al la vizitanto, — ĝi
povas esti tre malbona: sinjoro la revizoro aŭ iu alia
povas rilatigi tion ĉi al si. El tio povas elveni, la
diablo scias, kio.
Luka Lukiĉ. — Kion do, konsilu, mi povas
fari kun li? Mi jam kelkajn fojojn diris al li. Jen
ankoraŭ antaŭ kelkaj tagoj, kiam eniris en la klason nia
distrikta nobelestro, li aranĝis tian fizionomion, kian
mi neniam ankoraŭ vidis. Li certe faris tion ĉi kun plej
bonkora intenco, sed mi ricevis mallaŭdon: kial
liberpensaj ideoj estas inspirataj al la junularo.
Urbestro. — Ankaŭ mi devas rimarkigi vin
pri la instruisto en la parto historia. Li estas
instruita kapo — tion ĉi oni vidas, kaj da sciencoj li
enkaptis senmezuran amasegon, sed li elmetas instruojn
kun tia flameco, ke li perdas la kapon. Unu fojon mi lin
aŭskultis: nu, dum li parolis pri la Asiroj kaj
Babilonanoj, estis ankoraŭ en ordo; sed, kiam li atingis
Aleksandron la Macedonan, mi jam ne povas diri al vi,
kio kun li fariĝis. Mi pensis, ke brulas, mi ĵuras al
vi. Li dekuris de la katedro kaj per siaj tutaj fortoj
li ĵetegis la seĝon sur la plankon! Sendube, Aleksandro
la Macedona estis heroo, sed por kio rompi seĝojn? Ĝi
estas malprofito por la regna kaso.
Luka Lukiĉ. — Jes, li estas flamiĝema!
Mi jam kelkajn fojojn rimarkigis tion ĉi al li... Li
diras: kiel vi volas, por la scienco mi la vivon ne
rifuzos oferi.
Urbestro. — Jes, tia estas jam la
neklarigebla leĝo de la sorto: homo saĝa estas aŭ
drinkemulo, aŭ li faras tiajn fizionomiojn, ke oni devas
elporti la sanktulojn el la domo.
Luka Lukiĉ. — Liberigu nin Dio de
servado en la fako scienca! Ĉion vi devas timi: ĉiu sin
enmiksas, ĉiu volas montri, ke li ankaŭ estas saĝa homo.
Urbestro. — Tio ĉi ne estus ankoraŭ
grava, — sed la malbenita inkognito! Subite li
enrigardos: «Ha, jen vi estas, miaj karaj! Kaj kiu — li
diros — estas tie ĉi juĝisto?» — Ljapkin Tjapkin. — «Ĉi
tien kun Ljapkin Tjapkin! Kaj kiu estas kuratoro de
kadukulejoj?» — Zemlanika. — «Ĉi tien kun Zemlanika!»
Jen kio estas malbona!
Sceno II.
La SAMAJ kaj la POŜTESTRO.
Poŝtestro. — Klarigu, sinjoroj. Kio
estas, kia oficisto veturas?
Urbestro. — Ĉu vi tute ne aŭdis?
Poŝtestro. — Mi aŭdis de Pjotr Ivanoviĉ
Bobĉinskij. Li ĵus estis ĉe mi en la poŝta oficejo.
Urbestro. — Nu, kio? Kiel vi pensas pri
ĉi tio?
Poŝtestro. — Kion mi pensas? Estos
milito kun la turkoj.
Ammos Fjodoroviĉ. — Tute miaj vortoj! Mi
mem ankaŭ tion pensis.
Urbestro. — Jes, ambaŭ trafis per la
fingro en la ĉielon.
Poŝtestro. — Kredu al mi, milito kun la
turkoj. Ĝin ĉion la franco artifikas.
Urbestro. — Kia milito kun la turkoj!
Simple al ni estos malbone, ne al la turkoj. Tio jam
estas certa: mi havas leteron.
Poŝtestro. — Ha, se tiel, tiam ne estos
milito kun la turkoj.
Urbestro. — Nu, kio, kiel vi pensas,
Ivan Kuzmiĉ?
Poŝtestro. — He, kion mi? Kiel vi
pensas, Anton Antonoviĉ?
Urbestro. — Ha, kiel mi? Timon mi ne
havas, sed nur tiel, iom ... La komercistaro kaj
privatularo min iom maltrankviligas. Ili diras, ke ili
peze min sentas; kaj mi tamen, per Dio, se mi eĉ prenis
de iu, mi tion ĉi faris, kredu al mi, tute sen ia
malamo. Mi eĉ pensas ... (Prenas lin sub la brako kaj
forkondukas flanken.) Mi eĉ pensas, ĉu ne estis ia
denunco kontraŭ mi. Kial do efektive, al ni venas
revizoro? Aŭskultu, Ivan Kuzmiĉ, ĉu vi ne povus, pro nia
komuna bono, ĉiun leteron, kiu venas al vi en la poŝtan
oficejon, ĉiun leteron enirantan aŭ elirantan, vi scias,
nu, iom malfermi kaj tralegi: ĉu ĝi ne enhavas ian
denuncon aŭ simple korespondon. Se nenio troviĝos, oni
povas denove sigelfermi; cetere, oni povas eĉ tiel
transdoni la leteron, dissigelitan.
Poŝtestro. — Mi scias, mi scias ... Tion
ĉi al mi ne instruu, tion mi faras, mi ne diras, ke pro
singardeco, sed pli pro scivoleco: mi terure amas
sciiĝi, kio nova estas en la mondo. Mi diras al vi, ke
tio ĉi estas treege interesa legado. Tiun aŭ alian
leteron oni ofte legas kun efektiva ĝuo — tie estas
priskribataj diversaj pipraĵoj ... Kaj kia edifeco ...
pli bone ol en la «Moskvaj Sciigoj!»
Urbestro. — Nu, kio do, diru, vi nenion
ellegis pri ia oficisto el Peterburgo?
Poŝtestro. — Ne, pri Peterburga mi
trovis nenion, sed pri Kostromaj kaj Saratovaj multe
estas parolate. Estas tamen domaĝe, ke vi ne legas
leterojn: troviĝas belaj lokoj. Jen ekzemple antaŭ
nelonge: iu leŭtenanto skribas al amiko, kaj li
priskribis balon en la plej tikla ... tre, tre bone:
«Mia vivo, kara amiko, fluas — li diras — en ĉielaj
fenomenaĵoj: multe da fraŭlinoj, muziko ludas, standardo
saltas...» Kun granda, granda sento li priskribis. Mi
intence lasis ĝin ĉe mi. Se vi volas, mi tralegos al vi?
Urbestro. — Nu, nun ni havas pli gravajn
aferojn. Sekve faru al mi komplezon, Ivan Kuzmiĉ: se
eble trafiĝos ia plendo aŭ denunco, tiam vi sen ia
meditado retenu.
Poŝtestro. — Kun granda plezuro.
Ammos Fjodoroviĉ. — Memoru, vi iam
ricevos por ĉi tio!
Poŝtestro. — Ha, mia Dio!
Urbestro. — Nenio, nenio. Estus alia
afero, se vi el tio ĉi farus ion publikan, sed ĝi ja
estas afero familia.
Ammos Fjodoroviĉ. — Jes, nebona afero
enpotiĝis! Kaj mi, por diri al vi la veron, iris al vi,
Anton Antonoviĉ, por regali vin per hundeto. Ĝi estas
samgepatra fratino de tiu hundoviro, kiun vi konas. Vi
ja aŭdis, ke Ceptoviĉ kaj Varĥovinskij komencis inter si
proceson, kaj nun mi havas grandan ĝuadon: mi ĉasas
leporojn sur la tero kiel de unu, tiel de la dua.
Urbestro. — Patro mia, ne logas min nun
viaj leporoj: la malbenita inkognito nun sidas ĉe mi en
la kapo. Mi konstante atendas, ke jen malfermiĝos la
pordo kaj fal ...
Sceno III.
La SAMAJ, DOBĈINSKIJ kaj BOBĈINSKIJ,
ambaŭ eniras malfacile spirante.
Bobĉinskij. — Eksterordinara fariĝo!
Dobĉinskij. — Neatendita novaĵo!
Ĉiuj. — Kio, kio fariĝis?
Dobĉinskij. — Neantaŭvidita afero: ni
venas en la hotelon...
Bobĉinskij, interrompante. — Ni
venas kun Pjotr Ivanoviĉ en la hotelon...
Dobĉinskij. — He. permesu, Pjotr
Ivanoviĉ, mi rakontos.
Bobĉinskij. — He, ne, permesu, jam mi...
permesu, permesu... vi eĉ tian stilon ne posedas...
Dobĉinskij. — Kaj vi faros erarojn kaj
ne ĉion bone memoros.
Bobĉinskij. — Mi memoros, mi ĵuras, ke
mi memoros. Vi jam ne malhelpu, lasu min rakonti, ne
malhelpu. Diru, sinjoroj, mi vin kore petas, ke Pjotr
Ivanoviĉ ne malhelpu.
Urbestro. — Sed diru, pro Dio, kio
estas? La koro sin ĵetas en mi. Sidiĝu, sinjoroj! Prenu
seĝojn! Pjotr Ivanoviĉ, jen prenu seĝon. (Ĉiuj
sidiĝas ĉirkaŭ la ambaŭ Pjotroj Ivanoviĉoj.) Nu,
kio, kio okazis?
Bobĉinskij. — Permesu, permesu; mi
rakontos ĉion laŭ ordo. Tuj kiam mi havis la plezuron
eliri el via domo post tio, kiam vi havis la afablecon
konfuziĝi de la ricevita letero, jes — nu, mi tiam tuj
kuris ... mi kore vin petas, ne interrompu, Pjotr
Ivanoviĉ! Mi jam ĉion, ĉion, ĉion scias! ... Sekve jen
mi, karaj sinjoroj, kuris al Korobkin. Kaj ne trovinte
Korobkinon en domo, mi direktis min al Rastakovskij, kaj
ne trovinte Rastakovskij'n, mi eniris jen al Ivan
Kuzmiĉ, por komuniki al li la sciigon, kiun vi ricevis,
kaj irante de tie, mi renkontiĝis kun Pjotr Ivanoviĉ...
Dobĉinskij. — Apud la budo, kie oni
vendas kukojn...
Bobĉinskij. — Apud la budo, kie oni
vendas kukojn. Kaj renkontiĝinte kun Pjotr Ivanoviĉ, mi
diras al li: ĉu vi aŭdis la novaĵon, kiun ricevis Anton
Antonoviĉ el kredinda letero? Kaj Pjotr Ivanoviĉ jam
afable aŭdis tion de via domistino Avdotja, kiu, mi ne
scias pro kio, estis sendita al Filipp Antonoviĉ
Poĉeĉujev...
Dobĉinskij, interrompante. — Pro
bareleto por franca brando.
Bobĉinskij, formetante liajn manojn.
— Pro bareleto por franca brando. Jen ni iris kune kun
Pjotr Ivanoviĉ al Poĉeĉujev ... Nu, jam vi, Pjotr
Ivanoviĉ ... tion ... ne interrompu, mi petas vin, ne
interrompu. Ni iris al Poĉeĉujev, kaj en la vojo Pjotr
Ivanoviĉ diras: «Ni eniru, — li diras, — en la
restoracion. En la stomako ĉe mi ... de la mateno mi
nenion manĝis, tia stomaka skuiĝado...» jes, en la
stomako ĉe Pjotr Ivanoviĉ ... «Kaj en la restoracion, —
li diras, — oni alveturigis nun freŝan salmon, nu, ni
manĝetos». Apenaŭ ni eniris en la hotelon, jen subite
juna homo...
Dobĉinskij, interrompante. — De
ne malbela eksteraĵo, en civilaj vestoj...
Bobĉinskij. — De ne malbela eksteraĵo,
en civilaj vestoj, paŝadas tiel en la ĉambro, kaj en lia
vizaĝo tiaspeca konsiderado ... fizionomio ... agoj, kaj
tie ĉi (Turnas la manon ĉirkaŭ la frunto) multe,
multe da ĉio. Mi kvazaŭ antaŭsentis, kaj mi diras al
Pjotr Ivanoviĉ: «Tie ĉi la afero ne estas simpla.» Jes.
Kaj nia Pjotr Ivanoviĉ jam faris signon per la fingro
kaj alvokis la restoraciiston,— la restoraciiston Vlas:
lia edzino antaŭ tri semajnoj naskis, kaj tia viglega
knabo, li certe, kiel la patro, ankaŭ tenados
restoracion. Alvokinte Vlason mem, Pjotr Ivanoviĉ
demandas lin tre mallaŭte: «Kiu, — li diras, — estas tiu
ĉi juna homo?» Kaj Vlas, vidu, respondas al tio: «Tio ĉi
estas»,— li diras ... He, ne interrompu, Pjotr Ivanoviĉ,
mi petas vin, ne interrompu, vi ne povos rakonti, mi
ĵuras, vi ne povos rakonti: vi iom siblas, vi havas, mi
scias, en la buŝo unu denton, kiu fajfas ... «Tio ĉi,—
li diras, — estas juna homo, oficisto», jes, jes, «kiu
veturas el Peterburgo, kaj lia nomo estas, — li diras, —
Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov, kaj li veturas,— li
diras,— en la Saratovan gubernion kaj, — li diras, — tre
strange sin montras: jam la duan semajnon li loĝas, el
la hotelo li ne forveturas, prenas ĉion je kalkulo kaj
eĉ unu kopekon ne volas pagi». Apenaŭ li tion ĉi diris
al mi, tuj min io el supre inspiris: «He!» mi diras al
Pjotr Ivanoviĉ...
Dobĉinskij. — Ne, Pjotr Ivanoviĉ, estis
mi, kiu diris «He!»
Bobĉinskij. — Antaŭe vi diris, kaj poste
ankaŭ mi diris: «He!» — Ni diris kun Pjotr Ivanoviĉ. —
«Kaj kial li devus sidi ĉi tie, se lia vojaĝo estas al
la Saratova gubernio?» — Jes. Nu, li ja ĝuste estas tiu
oficisto.
Urbestro. — Kiu, kia oficisto?
Dobĉinskij. — Nu, tiu oficisto, pri kiu
vi afable ricevis sciigeton, — la revizoro.
Urbestro, kun timego. — Kion vi
diras, pro Dio! Ĝi ne estas li.
Dobĉinskij. — Li, li! nek monon pagas,
nek forveturas. Kiu do li povus esti, se ne tiu? Kaj lia
vojaĝa karto estas notita por Saratovo.
Bobĉinskij. — Li, li, mi ĵuras, ke li
... Tia observema: ĉion li ĉirkaŭrigardis. Li ekvidis,
ke ni kun Pjotr Ivanoviĉ manĝas salmon, — pli tial, ke
Pjotr Ivanoviĉ rilate sian stomakon ... jes, nu, li eĉ
en niajn telerojn enrigardis. Min vere teruro
trapenetris.
Urbestro. — Dio, kompatu nin, pekulojn!
Kie do li tie loĝas?
Dobĉinskij. — En la kvina numero, sub la
ŝtuparo.
Bobĉinskij. — En tiu sama numero, en kiu
la pasintan someron interbatis sin la traveturintaj
oficiroj. Urbestro. — Kaj jam de longe li estas ĉi tie?
Dobĉinskij. — Nu, jam ĉirkaŭ du
semajnoj. Li alveturis en la tago de Bazilo Egiptano.
Urbestro. — Du semajnojn! (Flanken.)
Prapatroj, favorantoj! Helpu, ĉiuj sanktuloj! En tiuj ĉi
du semajnoj estas elvergita la edzino de suboficiro! Al
la arestitoj oni ne donis manĝaĵon! En la stratoj estas
kvazaŭ drinkejo, malpureco! Honto! malhonoro! (Kaptas
sian kapon.)
Artemij Filippoviĉ. — Nu, kiel nun,
Anton Antonoviĉ? Veturi en plena parado al la hotelo.
Ammos Fjodoroviĉ. — Ne, ne! Antaŭe sendi
la urban konsilestron, la pastraron, la komercistaron;
jen eĉ en la libro «Agoj de Johano Masono...».
Urbestro. — Ne, ne; permesu jam al mi
mem. Estis malfacilaj okazoj en la vivo, ili tamen
finiĝis bone, mi eĉ dankon ricevis. Eble Dio ankaŭ nun
helpos. (Turnante sin al Bobĉinskij.) Vi diras,
ke li estas juna homo?
Bobĉinskij. — Juna, li havas la aĝon de
dudek tri aŭ dudek kvar jaroj kun io.
Urbestro. — Des pli bone! Junan estas
pli facile trapenetri. Malbone estas, se maljuna diablo;
sed juna — tuta estas supre. Vi, sinjoroj, pretiĝu ĉiu
laŭ sia parto, kaj mi iros sola aŭ eble jen kun Pjotr
Ivanoviĉ, private, kvazaŭ promene, enrigardi, ĉu la
traveturantoj ne suferas iajn malagrablaĵojn. He,
Svistunov!
Svistunov. — Kion vi ordonas?
Urbestro. — Venigu tuj la kvartalestron;
aŭ ne, mi vin bezonas. Diru tie al iu, ke oni venigu al
mi kiel eble plej rapide la kvartalestron, kaj venu ĉi
tien. (La policano kuras rapide.)
Artemij Filippoviĉ. — Ni iru, ni iru,
Ammos Fjodoroviĉ! Efektive povas okazi malfeliĉo.
Ammos Fjodoroviĉ. — Sed vi kion timas?
Purajn noktoĉapojn meti sur la malsanulojn, kaj ĉio
estas en ordo.
Artemij Filippoviĉ. — Kion, noktoĉapoj!
Estas ordonite doni al la malsanuloj avenan supon, kaj
ĉe mi en ĉiuj koridoroj estas tia odoro de brasiko, ke
oni devas gardi sian nazon.
Ammos Fjodoroviĉ. — Kaj mi en tiu ĉi
rilato estas trankvila. Efektive, kiu iros en distriktan
juĝejon? Kaj se iu eĉ enrigardos en ian paperon, li sin
mem malbenos. Jen mi jam dekkvin jarojn sidas sur la
juĝista seĝo, kaj kiam mi iam enrigardas en raporton,
ha, mi nur eksvingas la manon. Salomono mem ne solvos,
kio en ĝi estas vera kaj kio malvera.
(La juĝisto, kuratoro de kadukulejoj,
inspektoro de lernejoj kaj poŝtestro foriras, kaj en la
pordo ili kunpuŝiĝas kun la revenanta policano.)
Sceno IV.
URBESTRO, BOBĈINSKIJ, DOBĈINSKIJ kaj
POLICANO.
Urbestro. — He, kaleŝo tie staras?
Policano. — Staras.
Urbestro. — Iru en la straton ... Aŭ ne,
atendu! Iru, alportu ... Sed la aliaj, kie ili estas? Ĉu
do vi estas nur sola? Mi ja ordonis, ke ankaŭ Proĥorov
tie ĉi estu. Kie estas Proĥorov?
Policano. — Proĥorov estas en la
policejo, sed al afero li ne povas esti uzata.
Urbestro. — Kial do?
Policano. — Jen tiel: en la mateno oni
alveturigis lin morte ebrian. Jam du sitelojn da akvo
oni elverŝis sur lin, sed ĝis nun li ne malebriiĝis.
Urbestro, kaptante sian kapon. —
Ha, mia Dio, mia Dio! Iru rapide en la straton, aŭ ne —
kuru antaŭe en la ĉambron, vi aŭdas? Kaj alportu el tie
la spadon kaj la novan ĉapelon. Nu, Pjotr Ivanoviĉ, ni
veturu!
Bobĉinskij. — Mi ankaŭ, mi ankaŭ ...
Permesu ankaŭ al mi, Anton Antonoviĉ.
Urbestro. — Ne, ne Pjotr Ivanoviĉ, ne
eble, ne eble! Estus nekonvene, kaj eĉ en la kaleŝo ni
ne povos enlokiĝi.
Bobĉinskij. — Ne grave, ne grave, mi nur
tiel ... piedete, piedete mi kuros post la kaleŝo. Por
mi sufiĉos, se mi nur iom tra fendeto, tra la pordo iom
enrigardos, kiaj estas ĉe li tiuj manieroj...
Urbestro, akceptante la spadon, al la
policano. — Kuru tuj, prenu policanojn, kaj ĉiu el
ili prenu ... Ha, kiel la spado elgratiĝis! La malbenita
fikomercisto Abdulin: li vidas, ke la urbestro havas
malnovan spadon, li tamen ne sendis novan. Ho, malica
kanajlaro! Mi pensas, la friponoj tie sub la basko
pretigas jam petoskribojn ... Nu, ĉiu prenu en la manon
unu straton ... diablo prenu, «unu straton» — unu
balailon! kaj ili elbalau la tutan straton, kiu iras al
la hotelo, kaj elbalai pure ... Vi aŭdas? Kaj rigardu:
Vi! Vi! Mi vin konas! Vi tie amikiĝas kaj ŝtelas en la
botojn arĝentajn kuleretojn, — rigardu, gardu vin bone!
... Kion vi faris kun la komercisto Ĉernjajev — ha? Li
donis al vi por uniformo du arŝinojn da drapo, kaj vi
forŝtelis la tutan pecon. Rigardu! Ne laŭrange vi
prenas! Iru!
Sceno V.
La SAMAJ kaj KVARTALESTRO.
Urbestro. — Ha, Stepan Iljiĉ! Diru, pro
Dio, kien vi forperdiĝis! Kiu tiel faras?
Kvartalestro. — Mi estis tie ĉi proksime
tuj post la pordego.
Urbestro. — Nu, aŭskultu do, Stepan
Iljiĉ! Tiu oficisto el Peterburgo alveturis. Kiel vi tie
disponis?
Kvartalestro. — Tiel, kiel vi ordonis.
La superpolicanon Pugovicin mi sendis kun policaj
soldatoj purigi la trotuaron.
Urbestro. — Kaj Derĵimorda, kie li
estas?
Kvartalestro. — Derĵimorda elveturis kun
fajrestinga tubo.
Urbestro. — Kaj Proĥorov estas ebria?
Kvartalestro. — Ebria.
Urbestro. — Kiel do vi tion ĉi permesis?
Kvartalestro. — Dio tion scias. Hieraŭ
ekster la urbo estis interbatiĝo. — Li tien veturis, por
fari ordon, kaj li revenis ebria.
Urbestro. — Nu, aŭdu do, vi faru jenon:
la superpolicano Pugovicin ... Li estas de granda
kresko, tial li staru, pro ordo, sur la ponto. Kaj oni
disĵetu rapide la malnovan barilon, kiu estas apud la
botisto, kaj oni starigu pajlan signostangon, ke ĝi
signifu kvazaŭ ebenigadon. Ju pli da rompado, des pli ĝi
signifas agemecon de la urbreganto. Ha, mia Dio! Mi tute
forgesis, ke apud tiu barilo amasiĝis kvardek veturiloj
da diversa malpuraĵo. Kia abomena urbo! Apenaŭ vi ie
starigis iun monumenton aŭ simple barilon — tuj la
diablo scias de kie oni alportas amasojn da diversa
abomenaĵo! (Ekĝemas.) Kaj se la traveturanta
oficisto demandos la servistaron, ĉu ili estas
kontentaj, ili diru: «Ni pri ĉio estas kontentaj, via
moŝto», kaj se iu estos nekontenta, mi donos al li poste
tian nekontentecon ... Ho, ho, ho! mi pekis, mi multe
pekis! (Prenas la ĉapelujon anstataŭ la ĉapelo.)
Faru nur Dio, ke ĝi bone finiĝu pli rapide, tiam mi
donos al la preĝejo tian kandelon, kian neniu ankoraŭ
donis: ĉiun kanajlon komerciston mi imposte devigos, ke
li liveru po tri pudoj da vakso. Ho, mia Dio, mia Dio!
Ni veturu, Pjotr Ivanoviĉ! (Anstataŭ la ĉapelo li
volas meti sur la kapon kartonan ĉapelujon.)
Kvartalestro. — Anton Antonoviĉ, tio ĉi
estas skatolo, ne ĉapelo.
Urbestro, forĵetante la skatolon.
— Skatolo, nu ĝi estu skatolo. Diablo ĝin prenu! Kaj se
oni demandos, kial ĉe la kadukulejo ne estas konstruita
preĝejo, por kiu antaŭ kvin jaroj estis asignita sumo da
mono, tiam oni ne forgesu diri, ke oni komencis ĝin
konstrui, sed ĝi forbrulis. Pri tio ĉi mi ankaŭ raporton
prezentis. Alie povas esti, ke iu, forgesinte sian
devon, malsaĝe diros, ke oni ĝin eĉ ne komencis
konstrui. Kaj oni diru al Derĵimorda, ke li ne tro donu
liberecon al siaj pugnoj; li, pro ordo, al ĉiu batas
bluaĵojn sub la okuloj, — al kulpaj kaj senkulpaj. Ni
veturu, ni veturu, Pjotr Ivanoviĉ! (Foriras kaj
revenas.) Kaj ne ellasi la soldatojn en la straton
sen vestoj: tiu ĉi abomena garnizonaĵo metas sur sin
super la ĉemizo nur uniformon, kaj sube estas nenio.
(Ĉiuj foriras.)
Sceno VI.
ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA,
enkuras sur la scenejon.
Anna Andrejevna. — Kie do, kie do ili
estas? Ha, mia Dio! ... (Malfermante la pordon.)
Edzo! Antoĉjo! Antono! (Parolas rapide.) Kaj ĉiam
vi, ĉio pro vi. Ŝi komencis ja amasfosadi: «Mi pingleton
ŝovos, mi tuketon metos.» (Alkuras al la fenestro kaj
krias.) Antono, kien, kien? Nu, alveturis? Revizoro?
Kun lipharoj? Kun kiaj lipharoj?
Voĉo de la Urbestro. — Poste, poste, mia
kara!
Anna Andrejevna. — Poste? Jen novaĵo,
poste! Mi ne volas poste ... Nur unu vorton: ĉu li estas
kolonelo? Ha? (Kun malestimo.) Forveturis! Mi
rememorigos al vi ĉi tion! Kaj ĉio pro ŝi: «Panjo, panjo,
atendu, mi alpinglos malantaŭe la tuketon; mi tuj.» Jen
vi havas tuj! Jen vi tiel nenion sciiĝis! Kaj ĉio pro la
malbenita koketeco: ŝi aŭdis, ke la poŝtestro estas ĉi
tie, kaj jen ŝi komencas afektadi antaŭ la spegulo: de
unu flanko aliras, de alia flanko. Ŝi imagas, ke li ŝin
amindumas, kaj li simple faras al vi grimacon, kiam vi
deturniĝas.
Marja Antonovna. — Kion do fari, panjo?
Tute egale, post du horoj ni ĉion sciiĝos.
Anna Andrejevna. — Post du horoj! Mi
dankas vin. Jen plezuriga respondo. Kiel ne venis al vi
en la kapon diri, ke post monato oni povas sciiĝi
ankoraŭ pli bone. (Elŝoviĝas tra la fenestro.) He,
Avdotja! Ha? Kio, Avdotja, vi aŭdis, iu tie alveturis?
Ne aŭdis? Kia malsaĝa! Svingas la manojn? Li svingu, kaj
vi tamen devus lin eldemandi. Ne povis tion ĉi sciiĝi!
En la kapo mankas senco, nur fianĉoj ne sidas. Ha?
rapide forveturis! Vi devus kuri post la kaleŝo! Iru,
iru tuj! Vi aŭdas? Kuru, eldemandu, kien ili forveturis;
kaj eldemandu bone: kiu alveturis, kia li estas, — vi
aŭdas? Ekrigardu tra fendeto kaj sciiĝu ĉion, kaj kiajn
okulojn li havas, nigrajn aŭ ne, kaj tuj rapide venu
returne, vi aŭdas? Rapide, rapide, rapide! (Krias
tiel longe, ĝis la kurteno falas. Tiamaniere la kurteno
kovras ilin ambaŭ, starantajn apud la fenestro.)
Personoj;
Akto dua;
Akto tria;
Akto kvara;
Akto kvina
http://www.esperanto.mv.ru/ESP/index.html
|
|
|
|
 |
Abonu novajojn de la retejo
|
|
 |
|
|
|