|
|
Gogol N.V.
Akto dua
Malgranda ĉambro en hotelo. Lito,
tablo, valizo, malplena botelo, botoj, broso por vestoj,
k.t.p.
Sceno I.
OSIP, sola.
Osip, kuŝas sur la lito de la
sinjoro. — Diablo prenu, mi tiel volas manĝi, kaj en
la ventro estas tia krakado, kvazaŭ tuta regimento
ekblovus trumpetojn. Nu, ni ne atingos la hejmon, tion
mi vidas! Kion vi konsilos fari? Estas jam la dua monato
de kiam ni elveturis el Peterburgo! Li tradandis en la
vojo la monon, mia kara; nun li sidas kaj subtiris la
voston kaj ne flamiĝas. Kaj estus sufiĉe, tute sufiĉe da
mono por la vojaĝo; sed ne, vi vidas, oni devas en ĉiu
urbo sin montri! (Imitante.) «He, Osip, iru serĉi
ĉambron pli bonan, kaj tagmanĝon mendu la plej bonan: mi
ne povas manĝi malbonan tagmanĝon, mi bezonas pli bonan
tagmanĝon.» Nu, se li almenaŭ estus io valora, sed li ja
estas simpla «registreto»! Faras konatecon kun
traveturanto, poste tuj venas kartetoj. — Nu, jen li
atingis! Ha, tedis tia vivo! Mi certigas vin, en la
vilaĝo estas pli bone: almenaŭ publikaĵo ne ekzistas,
kaj ankaŭ da zorgaĵo ne tiom multe: prenu al vi virinon
kaj kuŝu la tutan vivon apud la forno kaj manĝu kukojn.
Nu, kiu disputos, kompreneble, se preni la veron, la
vivo en Peterburgo estas la plej bona. Se nur estus
mono, la vivo tie estas delikata kaj politika: teatroj,
hundoj por vi dancas, kaj ĉio, kion vi volas. Ĉiu
parolas en artifika delikateco, preskaŭ tute kiel
nobeloj; vi iras al la bazaro — la komercistoj al vi
krias: «estimata»; vi bezonas transveturi per ŝipeto —
vi sidiĝas apude de oficisto; vi volas kompanion — iru
en la butiketon: tie kavaliro rakontos al vi pri
tendaroj kaj raportos al vi, kion ĉiu stelo signifas en
la ĉielo; nu, vi ĉion vidas, kiel sur la manplato.
Maljunulino-oficiredzino entrafas, iafoje ĉambristino
enmontriĝas tia... fu, fu, fu! (Ridetas kaj skuas la
kapon.) Galanteria kondutado, diablo prenu!
Neĝentilan vorton vi neniam aŭdas: neniu diras al vi
«ci». Se tedis al vi iri — vi prenas veturilon, kaj vi
sidas kiel sinjoro, kaj se vi ne volas pagi — bone: ĉiu
domo havas trapasan pordegon, kaj vi tiel enflugas, ke
nenia diablo vin trovos. Nur unu afero estas malbona:
unu fojon vi manĝas en plej brilanta maniero, kaj alian
fojon vi povas preskaŭ krevi de malsato, kiel ekzemple
nun. Kaj en ĉio nur li estas kulpa. Kion vi faros kun
li? La patreto alsendas monon, li anstataŭ ĝin teni iom
pli forte — li, atendu, li komencas tuj diboĉi: veturas
en kaleŝoj, ĉiun tagon aĉetas al si bileton por la
teatro, kaj poste — apenaŭ pasis semajno, — jen li jam
sendas al la bazaro de malnovaĵoj vendi novan frakon.
Iafoje li tradiboĉas ĉion, ĝis la lasta ĉemizo, tiel ke
sur li restas nur surtuteto kaj palteto... Vere, mi
ĵuras al vi! Kaj la drapo estas tiel grava, angla!
ĉirkaŭ cent-kvindek rublojn la sola frako kostas, kaj en
la bazaro li ĝin forblovas por dudeko da rubloj; kaj pri
la pantalonoj eĉ ne parolu — ili iras por nenio. Kaj
kial? ĉar per afero li sin ne okupas. Anstataŭ iri al
ofico, li — ho ve! li promenadas sur la bulvardoj, ludas
kartojn. Ha, se tion ĉi ekscius la maljuna sinjoro! Li
ne atentus, ke vi estas oficisto, sed, levinte la
ĉemizeton, li tiel enŝutus al vi, ke vi kvar tagojn
gratus la haŭton. Se vi volas servi, tiam servu. Jen nun
la hotelisto diris: «Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi
pagos por la antaŭa». Nu, kaj se ni ne pagos? (Kun
ĝemo.) Ha, mia Dio, almenaŭ ian simplan brasikaĵon!
Ŝajnas al mi, ke mi nun formanĝus la tutan mondon! Oni
frapas; certe ĝi estas li. (Rapide desaltas de la
lito.)
Sceno II.
OSIP kaj ĤLESTAKOV.
Ĥlestakov. — Jen, prenu ĝin.
(Fordonas la ĉapon kaj kanon.) Ha, vi denove
ruliĝadis sur la lito?
Osip. — Kial do mi ruliĝadus? Ĉu mi
neniam vidis liton, efektive?
Ĥlestakov. — Vi mensogas, vi ruliĝadis;
vi vidas, ĝi tuta estas malordigita!
Osip. — Sed por kio mi ĝin bezonas? Ĉu
mi ne scias, kio estas lito? Mi havas piedojn: mi povas
stari. Por kio mi bezonas vian liton?
Ĥlestakov, paŝadas en la ĉambro.
— Rigardu, ĉu tie en la saketo ne troviĝas iom da
tabako?
Osip. — Nu, de kie do povus troviĝi
tabako? Antaŭ tri tagoj vi la lastan elfumis.
Ĥlestakov, paŝadas kaj diversmaniere
premadas siajn lipojn; fine li diras per laŭta kaj
decida voĉo. — Aŭskultu... he, Osip!
Osip. — Kion vi ordonas?
Ĥlestakov, per laŭta, sed ne tiel
decida voĉo. — Vi iru tien.
Osip. — Kien?
Ĥlestakov, per voĉo tute ne decida
kaj ne laŭta, tre proksima al petado. — Malsupren,
en la manĝejon... tie diru... ke oni donu al mi
tagmanĝi.
Osip. — Nu, ne, mi eĉ iri ne volas.
Ĥlestakov. — Kiel vi kuraĝas, malsaĝulo?
Osip. — Nu tiel; tute egale, se mi eĉ
iros, nenio el tio ĉi estos. La mastro diris, ke li plu
ne donos tagmanĝi.
Ĥlestakov. — Kiel li povas permesi al si
ne doni? Jen ankaŭ sensencaĵo!
Osip. — Li ankoraŭ diras, mi iros al la
urbestro; jam la trian semajnon via sinjoro monon ne
pagas. Vi, li diras, kun via sinjoro, estas friponoj,
kaj via sinjoro estas trompisto. Ni, li diras, ni vidis
tiajn vagistojn kaj malnoblulojn.
Ĥlestakov. — Kaj vi, bruto, jam ĝojas,
ke vi povas ĉion tion ĉi ripeti al mi.
Osip. — Li diras: «Tiamaniere ĉiu
alveturos, loĝos, faros ŝuldojn, kaj poste vi lin eĉ
elpeli ne povos? Mi, — li diras, — ŝercojn ne faros, mi
rekte iros kun plendo, por ke oni prenu lin en la
policejon kaj tuj en la malliberejon.»
Ĥlestakov. — Nu, nu malsaĝulo, ĉesu!
Iru, iru, diru al li. Tia kruda besto!
Osip. — Jam pli bone mi vokos al vi la
mastron mem.
Ĥlestakov. — Por kio do la mastron? Vi
iru, mem diru.
Osip. — Sed kredu al mi, sinjoro...
Ĥlestakov. — Nu, iru, diablo vin prenu!
voku la mastron. (Osip foriras.)
Sceno III.
ĤLESTAKOV, sola.
Ĥlestakov. — Terure kiel mi volas manĝi!
Mi faris malgrandan promenadon, mi pensis: eble pasos la
apetito; — ne, la diablo prenu, ĝi ne pasas. Jes, se en
Penzo mi ne estus diboĉinta, estus sufiĉe da mono por
alveturi ĝis la hejmo. La infanteria kapitano forte min
forkis: mirinde lerte li, kanajlo, manovras la kartojn.
Ne pli ol kvaronon da horo li sidis — kaj li faris min
tute nuda. Kaj tamen mi terure dezirus ekbatali kun li
ankoraŭ unu fojon. Sed mi ne havis okazon. Kia abomena
urbeto! En la fruktaj butikoj oni nenion donas kredite.
Tio ĉi jam estas simple malnobla. (Li fajfas antaŭe
el Roberto-Diablo, poste «Ne kudru, patrino, al mi», kaj
fine — ian senordan miksaĵon.) Neniu volas veni.
Sceno IV.
ĤLESTAKOV, OSIP kaj restoracia
SERVANTO.
Servanto. — La mastro ordonis demandi,
kion vi deziras.
Ĥlestakov. — Bonan lagon, mia kara! Nu
kiel, ĉu vi estas sana?
Servanto. — Dank' al Dio.
Ĥlestakov. — Nu, kio, kiel estas ĉe vi
en la hotelo, ĉu ĉio bone iras?
Servanto. — Jes, dank' al Dio, ĉio iras
bone,
Ĥlestakov. — Estas multe da
traveturantoj?
Servanto. — Jes, sufiĉe.
Ĥlestakov. — Aŭdu, mia kara, oni tie ĝis
nun ne alportas al mi la tagmanĝon, — mi petas,
rapidigu, ke ili iom pli viglu, ĉar vidu, mi tuj post la
tagmanĝo devas min okupi per io.
Servanto. — Sed la mastro diris, ke li
plu ne donos. Eĉ jes, li hodiaŭ volis iri plendi al la
urbestro.
Ĥlestakov. — Nu, kial jam plendi? Juĝu
mem, mia kara, kiel do? Mi ja bezonas manĝi. Alie mi
povas tute maldikiĝi. Mi tre volas manĝi: mi diras tion
ĉi sen ŝerco.
Servanto. — Jes. Li diris: «Mi ne donos
al li tagmanĝi, ĝis li pagos al mi por la antaŭa.»
Simple tia estis lia respondo.
Ĥlestakov. — Sed vi prudentigu lin,
konvinku lin.
Servanto. — Sed kion do diri al li?
Ĥlestakov. — Vi klarigu al li serioze,
ke mi bezonas manĝi. La mono estas alia afero... Li
pensas, ke se por li, malklerulo, ne estas malfeliĉo, se
li unu tagon ne manĝos, tial ankaŭ por aliaj tio sama.
Jen interese!
Servanto. — Se vi volas, mi diros.
Sceno V.
Ĥlestakov, sola.
Ĥlestakov. — Estas tamen malbone, se li
absolute nenion donos manĝi. Mi tiel volas manĝi, kiel
mi ankoraŭ neniam volis. Eble el la vestoj ion
forkomerci? Vendi ekzemple la pantalonon? Ne, jam pli
bone estas iom malsati, sed veni hejmen en Peterburga
kostumo. Estas domaĝe, ke Joĥim ne donis lue kaleŝon;
estus bone, diablo ĝin prenu, veni hejmen en kaleŝo,
alruliĝi tiel en diabla maniero al ia
najbaro-bienhavanto rekte al la perono, kun lanternoj,
kaj Osipon havi malantaŭe vestitan per livreo. Nu, mi
prezentas al mi, kiel ĉiuj ektumultus! «Kiu li estas,
kio ĝi estas?» Kaj la lakeo eniras (Sin rektigante
kaj prezentante lakeon): «Ivan Aleksandroviĉ
Ĥlestakov el Peterburgo, vi ordonas akcepti?» Ili,
kampaj simpluloj, eĉ ne scias, kion signifas «vi ordonas
akcepti». Ĉe ili, se alveturas ia dika bienhavanto, li
simple sin puŝas, la urso, rekte en la salonon... Al ia
beleta filineto mi alirus: «Fraŭlino, kiel mi...»
(Frotas la manojn kaj salutstrekas per la piedo.)
Fi! (Kraĉas.) Eĉ naŭzas, tiel forte mi volas
manĝi.
Sceno VI.
ĤLESTAKOV, OSIP, poste la SERVANTO
Ĥlestakov. — Nu, kio?
Osip. — Oni alportas la tagmanĝon.
Ĥlestakov, aplaŭdas kaj saltetas sur
la seĝo. — Oni portas! oni portas! oni portas!
Servanto, kun teleroj kaj telertuko.
— La mastro donas jam la lastan fojon.
Ĥlestakov. — Nu, la mastro, la mastro...
Mi ridas pri via mastro! Kio tie estas?
Servanto. — Supo kaj rostaĵo.
Ĥlestakov. — Kiel, nur du manĝoj?
Servanto. — Nur du.
Ĥlestakov. — Jen kia absurdo! Mi tion ĉi
ne akceptas. Vi diru al li: kio tio ĉi efektive estas!
... Estas tro malmulte.
Servanto. — Ne, la mastro diras, ke
estas ankoraŭ tro multe.
Ĥlestakov. — Kaj saŭco, kial ne estas?
Servanto. — Saŭcon ni ne havas.
Ĥlestakov. — Kial do vi ne havas? Mi mem
vidis, pasante preter la kuirejo, tie multe estis
kuirata. Kaj en la manĝoĉambro hodiaŭ matene du iaj
mallongaj homoj manĝis salmon kaj ankoraŭ multe da alia.
Servanto. — Nu, cetere, ni havas kaj
tamen ne havas.
Ĥlestakov. — Kiel vi ne havas?
Servanto. — Nu, simple, ni ne havas.
Ĥlestakov. — Kaj salmo, kaj fiŝo, kaj
kotletoj?
Servanto. — Nu, ili estas por personoj
pli gravaj.
Ĥlestakov. — Ha vi, malsaĝulo!
Servanto. — Jes.
Ĥlestakov. — Vi, porkido abomena ...
Kial do ili manĝas kaj mi ne manĝas? Kial do, diablo vin
prenu, mi ne povas ankaŭ? Ĉu ili ne estas tiaj samaj
vojaĝantoj kiel mi?
Servanto. — Kompreneble, ne tiaj.
Ĥlestakov. — Kiaj do?
Servanto. — Ordinaraj, kiel oni devas!
Ili — konata afero — ili pagas monon.
Ĥlestakov. — Mi kun vi, malsaĝulo, ne
volas, paroli, (Enverŝas la supon kaj manĝas.)
Kia supo ĝi estas? Vi simple akvon enverŝis en la tason:
nenian guston ĝi havas, ĝi nur malbonodoras. Mi ne volas
tiun ĉi supon, donu al mi alian.
Servanto. — Ni prenos. La mastro diris:
«Se vi ne volas, oni ne bezonas.»
Ĥlestakov, defendante la manĝon per
la mano. — Nu, nu, nu ... lasu, malsaĝulo! Vi
kutimis havi aferon kun aliaj: mi, mia kara, ne estas
tiaspeca! Kun mi, mi ne konsilas... (Manĝas.) Mia
Dio, kia supo! (Manĝas plue.) Mi pensas, ke
ankoraŭ neniu homo en la mondo iam manĝis tian supon:
iaj plumoj naĝas anstataŭ graso. (Li tranĉas la
kokinon.) Aj, aj, aj, kia kokino! Donu la rostaĵon!
Tie restis iom da supo, Osip, prenu al vi. (Li
tranĉas la rostaĵon.) Kia rostaĵo ĝi estas? Tio ĉi
ne estas rostaĵo.
Servanto. — Kio do ĝi estas?
Ĥlestakov. — La diablo ĝin scias, kio ĝi
estas, nur ne rostaĵo. Ĝi estas hakilo, rostita anstataŭ
viando. (Li manĝas.) Friponoj, kanajloj! per kio
ili nutras? Eĉ la makzeloj ekdoloros, kiam vi manĝos unu
tian pecon. (Fosas per la fingro en la dentoj.)
Malnobluloj! Tute kiel ligna ŝelo — per nenio oni ĝin
povas eltiri; eĉ la dentoj nigriĝos post tiuj ĉi manĝoj.
Friponoj! (Viŝas la buŝon per la telertuko.) Plu
nenio estas?
Servanto. — Ne.
Ĥlestakov. — Kanajloj! Malnobluloj! Kaj
eĉ nenia saŭco aŭ kukaĵo! Sentaŭguloj! Ili nur prirabas
la vojaĝantojn.
(La servanto deprenas de la tablo kaj
forportas la telerojn kune kun Osip.)
Sceno VII.
ĤLESTAKOV, poste OSIP.
Ĥlestakov. — Vere, kvazaŭ mi tute ne
manĝus, mi nur ricevis pli grandan apetiton. Se mi havus
kelke da kopekoj, mi sendus al la bazaro, por aĉeti
almenaŭ paneton.
Osip, eniras. — Tie alveturis ial
la urbestro, li informiĝas kaj demandas pri vi.
Ĥlestakov, ektiminte. — Jen vi
havas! Kia kanajlo estas la mastro, jam li plendis! Kio
estos, se li efektive fortrenos min en la malliberejon?
Nu, kion fari? Se en nobla maniero, mi eble senproteste
... ne, ne, mi ne volas. Tie en la urbo sin trenas
oficiroj kaj popolamaso, kaj mi ĝuste tie faris al mi
gravan mienon kaj palpebrumis kun ia filino de
komercisto ... Ne, mi ne volas ... Kaj kion li pensas?
Kiel li kuraĝas, efektive? Kio mi estas por li, ĉu
komercisto aŭ metiisto? (Faras al si kuraĝon kaj
rektiĝas.) Sed mi rekte diros al li: «Kiel vi
kuraĝas? Kian rajton vi havas? Kiel vi ...» (Ĉe la
pordo ekmoviĝas la anso; Ĥlestakov paliĝas kaj
kuntiriĝas.)
Sceno VIII.
ĤLESTAKOV, la URBESTRO kaj DOBĈINSKIJ.
La urbestro, enirinte haltas. Ambaŭ timigite rigardas
en la daŭro de kelkaj minuioj unu la alian per larĝe
malfermitaj okuloj.
Urbestro, iom trankviliĝinte kaj
streĉinte la manojn laŭlonge de la femuroj. — Mi
havas la honoron saluti!
Ĥlestakov, salutas. — Bonan
tagon.
Urbestro. — Pardonu.
Ĥlestakov. — Ne malhelpas.
Urbestro. — Kiel urbestro de la ĉi-tiea
urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la
traveturantoj kaj al ĉiuj noblaj homoj estu nenia
premado.
Ĥlestakov, komence iom balbutas, sed
en la fino parolas laŭte. — Sed kion fari? ... Mi ne
estas kulpa ... Mi vere ... mi pagos ... Oni sendos al
mi el la vilaĝo. (Bobĉinskij enrigardas tra la
pordo.) Li pli estas kulpa: viandon li donas al mi
tiel malmolan kiel trabo; kaj la supo — la diablo scias,
kion li tien enverŝis, mi devis elĵeti ĝin tra la
fenestro. Li turmentas min per malsato tutajn tagojn ...
la teo tiel stranga: havas la odoron de fiŝo, ne de teo.
Por kio do mi... Jen interese!
Urbestro, ektimante. — Pardonu,
mi vere ne estas kulpa. En la bazaro ĉe mi la viando
ĉiam estas bona. Alveturigas ĝin ĥolmogoraj komercistoj,
homoj sobraj kaj de bona konduto. Mi jam ne scias, de
kie li prenas tian. Kaj se io ne estas en ordo, tiam ...
Permesu al mi proponi al vi transiĝi kun mi en alian
loĝejon.
Ĥlestakov. — Ne, mi ne volas! Mi scias,
kion signifas «en alian loĝejon»: tio estas — en
malliberejon. Sed kian rajton vi havas? Sed kiel vi
kuraĝas? Jen mi ... Mi servas en Peterburgo ...
(Faras al si kuraĝon.) Mi, mi, mi ...
Urbestro, al si mem. — Ho, sankta
mia Dio, kia kolero! Li ĉion eksciis, ĉion rakontis la
malbenitaj komercistoj!
Ĥlestakov, montrante sin kuraĝa.
— Sed venu vi eĉ kun via tuta helpantaro — mi ne iros.
Mi skribos rekte al la ministro! (Frapas per la pugno
sur la tablon.) Kion vi pensas? Kion vi pensas?
Urbestro, streĉinte sin kaj tremante
per la tuta korpo. — Indulgu min, ne pereigu!
edzino, malgrandaj infanoj ... ne malfeliĉigu homon.
Ĥlestakov. — Ne, mi ne volas. Jen
ankoraŭ! Kio ĝi min interesas? Pro tio, ke vi havas
edzinon kaj infanojn, mi devas iri en malliberejon, jen
bele! (Bobĉinskij enrigardas tra la pordo kaj
timigite sin kaŝas.) Ne, mi humile vin dankas, mi ne
volas.
Urbestro, tremante. — Pro
nesperteco, per Dio, pro nesperteco. Nesufiĉeco de la
havo ... Mem volu juĝi: la ofica salajro ne sufiĉas eĉ
por teo kaj sukero. Kaj se estis iaj subaĉetoj, kredu,
ke nur la plej bagatelaj: io por la tablo aŭ por vesta
garnituro. Kaj koncerne la suboficiran vidvinon, kiu
okupas sin per komercado, kaj pri kiu oni diras, ke mi
ŝin vergis, tio ĉi estas kalumnio, per Dio, kalumnio.
Tion ĉi elpensis miaj malamikoj; ili estas tiaj homoj,
ke ili estas pretaj fari atencon kontraŭ mia vivo.
Ĥlestakov. — Sed kio? ili min tute ne
interesas ... (meditante.) Mi tamen ne scias, por
kio vi parolas pri malamikoj aŭ pri ia suboficira
vidvino ... Suboficira edzino estas tute alia afero, sed
min vi ne havas la rajton vergi, tre malproksime estas
ĝis tio ... Jen ankoraŭ! Vidu, kia li estas! Mi pagos,
mi pagos la monon, sed nun mi ne havas. Ĝuste tial mi
tie ĉi sidas, ke mi eĉ kopekon ne havas.
Urbestro, al si mem. — Ho,
rafinita peco! Jen, kien li ĵetis! Kian nebulon li
ellasis! Orientiĝu, kiu volas! Oni ne scias eĉ de kia
flanko aliri. Nu, sed mi jam provos, kiel ajn ĝi iros!
Kio estos, tio estos, mi provos trafe-maltrafe.
(Laŭte.) Se vi efektive havas mankon de mono aŭ de
io alia, mi estas preta servi tuj. Mia devo estas helpi
la traveturantojn.
Ĥlestakov. — Donu, donu al mi prunte! Mi
tuj kvitiĝos kun la mastro de la restoracio. Mi bezonus
nur ĉirkaŭ ducent rublojn, aŭ povus esti, eĉ malpli.
Urbestro, donante al li paperetojn.
— Ĝuste ducent rubloj, vi eĉ ne bezonas kalkuli.
Ĥlestakov, prenante la monon. —
Mi humile vin dankas. Mi tuj sendos ĝin al vi el la
vilaĝo... Mi ĉion faras subite ... Mi vidas, vi estas
nobla homo. Nun estas alia afero.
Urbestro, al si mem. — Nu, dank'
al Dio! la monon li prenis. Ŝajnas al mi, ke la afero
nun iros en ordo. Kaj mi lerte, anstataŭ ducent rubloj,
enŝovis al li kvarcent.
Ĥlestakov. — He, Osip! (Osip eniras.)
Voku ĉi tien la restoracian servanton. (Al la
urbestro kaj Dobĉinskij.) Sed kial do vi staras?
Estu afablaj, sidiĝu. (Al Dobĉinskij.) Sidiĝu, mi
humile vin petas.
Urbestro. — Ne malhelpas, ni ankaŭ tiel
povas stari.
Ĥlestakov. — Estu afablaj, sidiĝu. Mi
vidas nun perfekte la senkaŝecon de via karaklero kaj
vian bonkorecon; kaj antaŭe, mi konfesas, mi jam pensis,
ke vi venis por min... (Al Dobĉinskij.) Sidiĝu!
(La urbestro kaj Dobĉinskij sidiĝas. Bobĉinskij
enrigardas tra la pordo kaj subaŭskultas.)
Urbestro, al si mem. — Oni devas
esti pli kuraĝa. Li volas, ke oni vidu en li inkogniton.
Bone, ni ankaŭ ŝajnigu nin malsaĝaj: ni ŝajnigu, kvazaŭ
ni tute ne scias, kia homo li estas. (Laŭte.) Ni,
promenante pro oficaj aferoj jen kun Pjotr Ivanoviĉ
Dobĉinskij, ĉi tiea bienhavanto, eniris intence en la
hotelon, por rigardi, ĉu la traveturantoj estas bone
zorgataj, ĉar mi estas ne tia, kiel alia urbestro, kiun
nenio interesas; sed mi, krom la ofica devo, ankoraŭ pro
kristana homamo volas, ke al ĉiu mortemulo estu farata
bona akcepto, — kaj jen, kvazaŭ rekompence, la okazo
alportis al mi tian agrablan konatiĝon.
Ĥlestakov. Mi mem ankaŭ estas tre ĝoja.
Sen vi mi konfesas, mi longe tie ĉi sidus: mi tute ne
sciis, per kio pagi.
Urbestro, al si mem. — Jes,
rakontu! ne sciis, per kio pagi! (Laŭte.) Ĉu mi
povas kuraĝi demandi vin: kien kaj al kiaj lokoj vi
havas la afablecon veturi?
Ĥlestakov. — Mi veturas en la Saratovan
gubernion, en mian propran vilaĝon.
Urbestro, al si mem, kun vizaĝo
ironia. — En la Saratovan gubernion! Ha! Kaj li eĉ
ne ruĝiĝas! Ho, kun li oni devas esti singarda!
(Laŭte.) Bonan aferon vi afable entreprenis. Jen
ekzemple koncerne la vojon: oni diras, de unu flanko, ke
ekzistas malagrablaĵoj pro neakurata ricevado de
ĉevaloj, kaj tamen de la dua flanko oni havas ja amuzon
por la saĝo. Vi ja, mi pensas, veturas pli pro propra
plezuro?
Ĥlestakov. — Ne, la patro min postulas.
La maljunulo ekkoleris, ke mi ĝis nun nenion atingis per
mia servado en Peterburgo. Li pensas, ke jen apenaŭ vi
alveturis, oni tuj donas al vi la Vladimiran ordenon en
la butontruon. Ne, mi sendus lin mem puŝiĝadi en la
kancelario.
Urbestro, al si mem. — Mi petas
rigardi, kiajn kuglojn li fandas! Eĉ la maljunan patron
altrenis! (Laŭte.) Kaj por longa tempo vi afable
veturas!
Ĥlestakov. — Vere, mi ne scias. Mia
patro, la maljuna tedulo, estas ja obstina kaj malsaĝa,
kiel trabo. Mi rekte diros al li: kiel vi volas, sed mi
ne povas vivi sen Peterburgo. Kial do, efektive, mi
devas pereigi mian vivon kun kampuloj? Nun la bezonoj
estas aliaj; mia animo avidas klerecon.
Urbestro, al si mem. — Bravege li
ligis la fadenon! Mensogas, mensogas — kaj nenie ĝi
ŝiriĝas! Kaj ja tia seneksteraĵa, malalta, ŝajnas, ke
per la ungo oni povus lin dispremi. Tamen atendu! Vi
elbabilos. Mi jam devigos vin rakonti pli multe!
(Laŭte.) Tute juste vi afable diris: Kion oni povas
fari en dezerta loko? Jen ekzemple ĉi tie: vi eĉ en la
nokto ne dormas, vi klopodas pro la patrujo, ŝparas
nenian laboron, kaj rekompenco — kiu scias, ĉu ĝi, iam
venos. (Ĉirkaŭrigardas per la okulo la ĉambron.)
Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi ĉambro estas iom malseka?
Ĥlestakov. — Abomena ĉambro, kaj cimoj
tiaj, kiajn mi nenie vidis: ili mordas kiel hundoj.
Urbestro. — Nu, rigardu, tia klera
gasto, kaj li suferas de kiu? de iaj sentaŭgaj cimoj,
kiuj eĉ naskiĝi en la mondon ne devus! Ŝajnas al mi, ke
estas eĉ mallume en tiu ĉi ĉambro?
Ĥlestakov. — Jes, tute mallume. La
mastro faris al si la kutimon ne doni kandelojn. Iafoje
oni volas ion fari, iom legi, aŭ venas la fantazio ion
verki — mi ne povas: estas mallume, mallume.
Urbestro. — Ĉu mi devas kuraĝi vin peti
... sed ne, mi ne estas inda.
Ĥlestakov. — Kion do?
Urbestro. — Ne, ne! mi ne estas inda, ne
inda!
Ĥlestakov. — Sed kion do?
Urbestro. — Mi kuraĝus ... Ĉe mi en la
domo estas por vi bela ĉambro, luma, trankvila ... Sed
ne, mi sentas mem, ĝi estus jam tro granda honoro ... Ne
koleru — per Dio, nur pro simpleco de mia koro mi tion
ĉi proponis.
Ĥlestakov. — Kontraŭe, mi konsentas, mi
akceptas kun plezuro. Al mi estas multe pli agrable en
privata domo, ol en tiu ĉi drinkejo.
Urbestro. — Kaj mi, ha kiel mi estos
ĝoja! Kaj kiel forte nun ĝojiĝos mia edzino! Mi jam
havas tian karakleron: gastameco de la plej frua
infaneco, precipe se la gasto estas klera homo. Ne
pensu, ke mi eble diras tion ĉi pro flatado; ne, mi
havas tiun ĉi malvirton, mi esprimas min el la
profundeco de mia koro.
Ĥlestakov. — Mi humile vin dankas. Mi
mem ankaŭ — mi ne amas homojn duvizaĝajn. Al mi tre
plaĉas via senkaŝeco kaj bonkoreco, kaj mi, mi konfesas,
nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon
kaj estimon, estimon kaj sindonecon.
Sceno IX.
La SAMAJ kaj la restoracia SERVANTO,
akompanata de OSIP. Bobĉinskij enrigardas tra la
pordo.
Servanto. — Sinjoro min vokis?
Ĥlestakov. — Jes; donu la kalkulon.
Servanto. — Mi jam antaŭ nelonge donis
al vi la duan kalkulon.
Ĥlestakov. — Mi jam ne memoras viajn
malsaĝajn kalkulojn. Diru, kiom tie estas?
Servanto. — La unuan tagon vi afable
postulis tagmanĝon, la duan tagon vi manĝetis nur salmon
kaj poste vi ĉion prenadis jam kredite.
Ĥlestakov. — Malsaĝulo! ankoraŭ komencis
elkalkuladi. Sume kiom mi ŝuldas?
Urbestro. — Sed vi havu la bonecon ne
zorgi, li atendos. (Al la servanto.) For,
kanajlo, oni sendos al vi.
Ĥlestakov. — Efektive, tio ĉi ankaŭ
estas vera. (Kaŝas la monon. La servanto foriras. Tra
la pordo enrigardas Bobĉinskij.)
Sceno X.
URBESTRO, ĤLESTAKOV, DOBĈINSKIJ, poste
BOBĈINSKIJ.
Urbestro. — Ĉu vi ne deziros trarigardi
nun kelkajn instituciojn en nia urbo, nome la
filantropiajn kaj aliajn?
Ĥlestakov. — Kaj kio tie estas?
Urbestro. — Nu, simple, rigardu, kia ĉe
ni estas la irado de la aferoj ... Kia ordo ...
Ĥlestakov. — Kun granda plezuro, mi
estas preta. (Bobĉinskij enmetas la kapon tra la
pordo.)
Urbestro. — Ankaŭ, se estas via deziro,
de tie en la distriktan lernejon, rigardi la ordon, en
kiu ĉe ni estas instruataj la sciencoj.
Ĥlestakov. — Mi konsentas, mi konsentas.
Urbestro. — Poste, se vi deziras, vi
vizitos la punlaborejon kaj la urbajn malliberejojn — vi
rigardos, kiel ĉe ni oni tenas la krimulojn.
Ĥlestakov. — Sed por kio do la
malliberejojn? Jam pli bone ni rigardos la instituciojn
filantropiajn.
Urbestro. — Kiel vi deziras. Kiel vi
intencas, ĉu en via kaleŝo aŭ kune kun mi en droŝko?
Ĥlestakov. — Nu, mi preferas veturi kun
vi en droŝko.
Urbestro, al Dobĉinskij. — Nu,
Pjotr Ivanoviĉ, por vi nun ne estas loko.
Dobĉinskij. — Ne malhelpas. Mi iros
simple.
Urbestro, mallaŭte al Dobĉinskij.
— Aŭdu: vi ekkuru, sed rapide, per ĉiuj fortoj, kaj
forportu du skribetojn: unu — en la kadukulejon, al
Zemlanika, kaj la duan — al mia edzino. (Al
Ĥlestakov.) Ĉu mi povas kuraĝi peti vian permeson
skribi ĉe via alesto linieton al mia edzino, ke ŝi
prepariĝu al akcepto de la estiminda gasto?
Ĥlestakov. — Sed por kio? ... Cetere,
tie ĉi estas inko, nur paperon ... mi ne scias ... Eble
sur tiu ĉi kalkulo?
Urbestro. — Mi tie ĉi skribos (Li
skribas kaj samtempe parolas al si mem.) Nu, ni
rigardu, kiel iros la afero post la «friŝtiko» kaj post
la botelo-ventrulo! Ni havas gubernian madejron: ĝi ne
imponas per eksteraĵo, sed eĉ elefanton ĝi renversos. Mi
volus nur ekscii, kio li estas, kaj en kia mezuro oni
devas lin timi. (Fininte la skribadon, li donas la
paperon al Dobĉinskij, kiu iras al la pordo, sed en tiu
ĉi minuto la pordo debatiĝas kaj Bobĉinskij, kiu
subaŭskultadis post ĝi, flugas kune kun ĝi sur la
scenejon. Ĉiuj ekkrias. Bobĉinskij sin levas.)
Ĥlestakov. — Ha, ĉu vi ne kontuziĝis ie?
Bobĉinskij. — Nenio, nenio, tute sen ia
kontuzo, nur sur la nazo malgranda bataĵo! Mi kuros al
Ĥristian Ivanoviĉ: li havas tian plastron, ĉio tuj pasos.
Urbestro, farante riproĉan signon al
Bobĉinskij, diras al Ĥlestakov, invitante lin iri. —
Nenio grava, sinjoro. Mi petas vin humile, havu la
bonecon! Kaj al via servanto mi diros, ke li transportu
la valizon. (Al Osip.) Mia bona, vi transportu
ĉion al mi, al la urbestro — ĉiu al vi montros. Mi petas
humile! (Lasas antaŭeniri Ĥlestakovon kaj sekvas post
li, sed, returniĝinte, diras riproĉe al Bobĉinskij.)
Ha, bona vi estas! Vi ne povis trovi alian lokon por
fali! Kaj etendiĝis, kiel la diablo scias kio. (Foriras;
post li iras Bobĉinskij. La kurteno falas.)
Personoj;
Akto unua;
Akto tria;
Akto kvara;
Akto kvina
http://www.esperanto.mv.ru/ESP/index.html
|
|
|
|
 |
Abonu novajojn de la retejo
|
|
 |
|
|
|