|
Gogol N.V.
Akto tria
La ĉambro de la unua akto.
Sceno I.
ANNA ANDREJEVNA, MARJA ANTONOVNA
staras ĉe la fenestro en samaj pozicioj.
Anna Andrejevna. — Nu, jen ni jam tutan
horon atendas ... Kaj en ĉio vi estas kulpa kun via
malsaĝa ornamiĝado: jam tute vestita, tamen ne! Ŝi devas
ankoraŭ fosadi ... Mi ne devus ŝin tute aŭskulti. Kia
ĉagreno! Kvazaŭ intence neniu sin montras! Kvazaŭ ĉiuj
formortis!
Marja Antonovna. — Sed mi petas vin,
panjo, post du minutoj ni ĉion ekscios. Baldaŭ jam
Avdotja devas veni. (Atente rigardas tra la fenestro
kaj ekkrias.) Ha, panjo, panjo! iu iras, jen en la
fino de la strato.
Anna Andrejevna. — Kie iras? Vi ĉiam
havas iajn fantaziojn. Nu jes, iu iras. Kiu do iras? De
malgranda kresko ... en frako ... Kiu do li estas? Ha?
Tamen kia ĉagreno! Kiu do li povas esti?
Marja Antonovna. — Ĝi estas? Dobĉinskij,
panjo!
Anna Andrejevna. — Kia Dobĉinskij! Vi
ĉiam subite imagas al vi ion ... Tute ne Dobĉinskij.
(Svingas per la nazotuko.) He, vi, venu ĉi tien! pli
rapide!
Marja Antonovna. — Kredu al mi, panjo,
ĝi estas Dobĉinskij.
Anna Andrejevna. — Nu jen, intence, nur
por disputi. Mi diras al vi, ke ne Dobĉinskij.
Marja Antonovna. — Nu kio, nu kio,
panjo? Vi vidas, ke Dobĉinskij.
Anna Andrejevna. — Nu jes, Dobĉinskij,
nun mi vidas — pro kio do vi disputas? (Krias tra la
fenestro.) Pli rapide, pli rapide! Vi iras
malrapide. Nu kio, kie ili estas? Ha? Sed parolu do de
tie, tute egale. Kio? Tre severa? Ha? Kaj mia edzo? la
edzo? (Iom forirante de la fenestro, kun ĉagreno.)
Tiel malsaĝa: antaŭ ol li eniras en la ĉambron, li
nenion rakontas.
Sceno II.
LA SAMAJ kaj DOBĈINSKIJ.
Anna Andrejevna. — Nu, diru, mi vin
petas: nu, ĉu vi ne hontas? Vin solan mi fidis, kiel
honestan homon: ĉiuj subite elkuris, kaj vi ankaŭ kuris
post ili! kaj jen mi de neniu ĝis povas ricevi ian
klarigon! ĉu vi ne hontas? Mi baptis ĉe vi vian Johaĉjon
kaj Elinjon, kaj vi — jen kiel vi agas kun mi.
Dobĉinskij. — Per Dio, mia baptanino, mi
tiel kuris, por esprimi al vi mian respekton, ke mi ne
povas retrovi la spiron. Mian respekton al vi, Marja
Antonovna!
Marja Antonovna. — Bonan tagon, Pjotr
Ivanoviĉ!
Anna Andrejevna. — Nu, kio? Nu, rakontu:
kio kaj kiel tie estas?
Dobĉinskij. — Anton Antonoviĉ alsendis
al vi skribeton.
Anna Andrejevna. — Nu, sed kiu li estas?
generalo?
Dobĉinskij. — Ne, ne generalo, sed ne
malpli valoras ol generalo; tia klereco kaj gravaj
manieroj.
Anna Andrejevna. — Ha, sekve li estas
tiu sama, pri kiu oni skribis al mia edzo?
Dobĉinskij. — Tute tiu sama. Mi la unua
ĝin malkovris kune kun Pjotr Ivanoviĉ.
Anna Andrejevna. — Nu rakontu: kio kaj
kiel?
Dobĉinskij. — Jes, dank' al Dio, ĉio
estas en bona ordo. Komence li akceptis Antonon
Antonoviĉon iom severe, jes; li koleris, li diris, ke en
la hotelo ĉio estas malbona, ke li al li ne veturos, ke
li ne volas sidi por li en malliberejo; sed poste, kiam
li eksciis la senkulpecon de Anton Antonoviĉ kaj kiam li
iom pli detale parolis kun li, li tuj ŝanĝis siajn
pensojn, kaj, dank' al Dio, ĉio ekiris bone. Ili nun
veturas trarigardi la filantropiajn instituciojn ... Kaj
antaŭe, mi konfesas, Anton Antonoviĉ jam pensis, ĉu ne
estis ia sekreta denunco; mi ankaŭ iom falis en timon.
Anna Andrejevna. — Sed vi kial bezonas
timi? Vi ja ne servas.
Dobĉinskij. — Sed ial tiel, vi scias,
kiam grandsinjoro parolas, oni sentas timon.
Anna Andrejevna. — Nu kio do ... Ĝi
tamen ĉio estas sensencaĵo. Rakontu: kia li estas? Ĉu li
estas maljuna aŭ juna?
Dobĉinskij. — Juna, juna homo, de ĉirkaŭ
dudek-tri jaroj; kaj li parolas tute kiel maljunulo.
«Bone, — li diras, — mi veturos tien, mi veturos ankaŭ
tien ...» (Svingas per la manoj.) Tiel bela ĝi
ĉio estas. «Mi, — li diras, — amas iom skribi, ankaŭ iom
legi; sed malhelpas, ke en la ĉambro, — li diras, —
estas iom mallume.»
Anna Andrejevna. — Kaj lia eksteraĵo kia
estas? Ĉu li estas blondulo aŭ brunulo?
Dobĉinskij. — Ne, pli kaŝtanhara, kaj la
okuloj estas tiel vivaj kiel bestetoj, tiel ke ili eĉ
tute vin konfuzas.
Anna Andrejevna. — Kion li tie skribas
al mi per la papereto? (Legas.) «Mi rapidas vin
sciigi, mia koro, ke mia stato estis tre malĝoja; tamen
fidante la kompatemecon de Dio, ... por du salitaj
kukumoj aparte kaj duonporcio da kaviaro unu rublo
dudek-kvin kopekoj ...» (Haltas.) Mi nenion
komprenas: kian rilaton havas tie ĉi la salitaj kukumoj
kaj la kaviaro?
Dobĉinskij. — Ha, vidu, Anton Antonoviĉ
skribis sur uzita papero, por ne perdi tempon: tie estas
skribita ia kalkulo.
Anna Andrejevna. — Ha, jes, efektive.
(Legas plu.) «Tamen fidante la kompatemecon de Dio,
ŝajnas, ke ĉio havos bonan finon. Pretigu rapide ĉambron
por la grava gasto, tiun, kiu estas tapetita per flavaj
paperetoj; aldoni al la tagmanĝo vi ne bezonas, ĉar ni
manĝetos en la kadukulejo, ĉe Artemij Filippoviĉ, nur da
vino metu pli multe; diru al la komercisto Abdulin, ke
li alsendu vinon la plej bonan, alie mi renversos lian
tutan kelon. Kisante, koro mia, vian maneton, mi restas
via Anton Skvoznik-Dmuĥanovskij ...» Ha, mia Dio! Oni
tamen devas tion ĉi fari pli rapide! He, kiu tie estas?
Miŝka!
Dobĉinskij, kuras kaj krias tra la
pordo. — Miŝka! Miŝka! Miŝka! (Miŝka eniras.)
Anna Andrejevna. — Aŭdu: kuru al la
komercisto Abdulin ... atendu, mi donos al vi skribeton.
(Sidiĝas al la tablo, skribas noton kaj dume
parolas.) Tiun ĉi skribon vi fordonu al la
veturigisto Sidor, ke li kuru kun ĝi al la komercisto
Abdulin kaj li alportu de tie vinon. Kaj vi mem iru, tuj
ordigu bone tiun ĉambron por la gasto. Tien metu liton,
lavuion kaj tiel plu.
Dobĉinskij. — Nu, Anna Andrejevna, mi
kuros nun pli rapide rigardi, kiel ili tie faras
trarigardon.
Anna Andrejevna. — Iru, iru! mi vin ne
tenas.
Sceno III
ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.
Anna Andrejevna. — Nu, Manjo, ni devas
nun okupi nin per la tualeto. Li estas ĉefurba subjekto.
Dio gardu, ke li ion ne moku. Por vi estas plej konvene
surmeti vian bluan veston kun la malgrandaj falbaloj.
Marja Antonovna. — Fi, panjo, la blua!
Ĝi tute al mi ne plaĉas; kaj fraŭlino Ljapkin-Tjapkin
portas bluan, kaj la filino de Zemlanika ankaŭ portas
bluan. Ne, pli bone mi metos la florkoloran.
Anna Andrejevna. — La florkoloran! ...
Estas certe, ke vi diras nur por fari spite. Ĝi estos
por vi multe pli bona, ĉar mi volas surmeti la
pajlokoloran; mi tre amus la pajlokoloran.
Marja Antonovna. — Ha, panjo, por vi
pajlokolora ne estas alkonvena!
Anna Andrejevna. — Por mi pajlokolora ne
estas alkonvena?
Marja Antonovna. — Ne estas; mi vetas,
kion vi volas, ke ne estas: por tio estas necese, ke la
okuloj estu tute mallumaj.
Anna Andrejevna. — Jen bone! kaj ĉu miaj
okuloj ne estas mallumaj? plej mallumaj ili estas. Kian
sensencaĵon ŝi parolas! Kiel do ili estas ne mallumaj,
se mi sortodivenas por mi ĉiam per trefa damo?
Marja Antonovna. — Ha, panjo, vi estas
pli ĝuste kera damo.
Anna Andrejevna. — Absurdo, plena
absurdo! Mi neniam estis kera damo. (Rapide foriras
kune kun Marja Antonovna kaj parolas post la scenejo.)
Kion ŝi subite imagas! kera damo! Dio scias, kio!
(Post ilia foriro malfermiĝas la pordo kaj Miŝka enĵetas
tra ĝi balaaĵon. El alia pordo eniras Osip kun valizo
sur la kapo.)
Sceno IV.
MIŜKA kaj OSIP.
Osip. — Kion mi devas porti?
Miŝka. — Ĉi tien, onkleto, ĉi tien.
Atendu, lasu min antaŭe iom ripozi. Ho
ve, malfacila vivo! Kiam la ventro estas malplena, tiam
ĉia portaĵo ŝajnas peza.
Miŝka. — Kio, onkleto, diru: ĉu la
generalo baldaŭ venos?
Osip. — Kia generalo?
Miŝka. — Nu, via sinjoro.
Osip. — La sinjoro? sed kia generalo li
estas?
Miŝka. — Ĉu ne generalo?
Osip. — Generalo, sed de la alia flanko.
Miŝka. — Kio do? ĉu ĝi estas pli aŭ
malpli ol efektiva generalo?
Osip. — Pli.
Miŝka. — Ha, vidu! ne senkaŭze oni faris
ĉe ni tian tumulton.
Osip. — Aŭdu, mia kara: mi vidas, ke vi
estas lerta knabo, — pretigu do tie ion por manĝi!
Miŝka. — Por vi, onkleto, ankoraŭ nenio
estas preta. Simplan manĝon vi ja ne manĝos, sed jen
kiam via sinjoro sidiĝos al la tablo, tiam oni ankaŭ por
vi donos tiun saman manĝon.
Osip. — Nu, kaj de simplaj manĝoj kion
vi havas?
Miŝka. — Brasikaĵon, kaĉon kaj kukojn.
Osip. — Donu ilin, la brasikaĵon, kaĉon
kaj kukojn! Ne malhelpas, ni ĉion manĝos. Nu, ni portu
la valizon! Diru, ĉu tie alia eliro ekzistas?
Miŝka. — Ekzistas. (Ambaŭ portas la
valizon en la flankan ĉambron.)
Sceno V.
Policanoj malfermas la ambaŭ duonojn
de la pordo.
Eniras ĤLESTAKOV; post li la
URBESTRO, poste la KURATORO DE KADUKULEJOJ,
INSPEKTORO DE LERNEJOJ, DOBĈINSKIJ, kaj BOBĈINSKIJ,
kun plastro sur la nazo. La urbestro montras al la
policanoj papereton sur la planko; ili kuras kaj levas
ĝin, rapideme puŝante unu alian.
Ĥlestakov. — Bonaj institucioj. Al mi
plaĉas, ke ĉe vi oni montras al la traveturantoj ĉion en
la urbo. En aliaj urboj oni nenion al mi montris.
Urbestro. — En aliaj urboj, mi kuraĝas
raporti al vi, la urbestroj kaj oficistoj zorgas pli pri
sia propra utilo, por tiel diri; kaj ĉi tie, ni povas
diri, ne ekzistas alia celado krom tio, ke per bonordo
kaj zorgemeco ni meritu la atenton de la supra estraro.
Ĥlestakov. — La matenmanĝo estis tre
bona; mi manĝis satege. Ĉu ĉiutage vi havas tian
matenmanĝon?
Urbestro. — Intence por tia agrabla
gasto.
Ĥlestakov. — Mi amas bone manĝi. Oni ja
por tio vivas, ke oni deŝiru por si la florojn de la
plezuro. Kia estis la nomo de tiu fiŝo?
Artemij Filippoviĉ, alkurante. —
Laberdano, sinjoro.
Ĥlestakov. — Tre bongusta. Kie do ni
matenmanĝis? Ŝajnas al mi, ke en la malsanulejo?
Artemij Filippoviĉ. — Tute vere, en la
kadukulejo.
Ĥlestakov. — Mi memoras, mi memoras, tie
staris litoj. Kaj la malsanuloj saniĝis? Ŝajnas al mi,
ke estas tie ne multe da ili.
Artemij Filippoviĉ. — Restas ĉirkaŭ dek
personoj, ne pli; la ceteraj ĉiuj saniĝis. Estas jam
tiel aranĝite, tia ordo. De tiu tempo, kiam mi fariĝis
estro, — ĝi eble ŝajnos al vi eĉ nekredebla, — ĉiuj
saniĝas kiel muŝoj. Apenaŭ la malsanulo eniris en la
malsanulejon, li estas jam sana; kaj ne tiom dank' al
medikamentoj, kiom dank' al honesteco kaj ordo.
Urbestro. — Kiel ajn kaprompaj estas, mi
kuraĝas raporti, la devoj de urbestro! Tiom da diversaj
klopodoj sole pri la pureco, riparado, rebonigado ...
Per unu vorto, la plej saĝa homo estus en granda
embaraso, — sed, dank' al Dio, ĉio iras en bona ordo.
Alia urbestro, kompreneble, zorgus pri siaj profitoj;
sed kredu al mi, eĉ kiam mi kuŝiĝas dormi, mi ĉiam
pensas: Dio, mia Sinjoro, kiel aranĝi tiamaniere, ke la
estraro vidu mian fervoron kaj estu kontenta? ... Ĉu ĝi
rekompencos aŭ ne, — tio ĉi kompreneble dependas de ĝia
volo, sed mi almenaŭ estos trankvila en mia koro. Kiam
en la urbo ĉio estas en ordo, la stratoj estas balaitaj,
la arestitoj estas bone zorgataj, da ebriuloj estas
malmulte ... kion do mi pli bezonas? Per Dio, eĉ
honorojn neniajn mi volas. Kompreneble, ili estas
allogaj sed en komparo kun virto ĉio estas polvo kaj
vantaĵo.
Artemij Filippoviĉ, al si mem. —
Vidu la sentaŭgulon, kiel elokvente li pentras! Donis ja
al li Dio tian talenton!
Ĥlestakov. — Ĝi estas vera. Mi konfesas,
mi mem amas iafoje filozofii: iafoje per prozo, kaj
alian fojon eĉ versetoj elsaltas.
Bobĉinskij, al Dobĉinskij. —
Ĝuste, tute ĝuste, Pjotr Ivanoviĉ! Tiaj rimarkoj ... oni
vidas, ke li lernis diversajn sciencojn.
Ĥlestakov. — Diru, mi petas, ĉu ne
ekzistas ĉe vi iaj amuzoj, societoj, kie oni povus
ekzemple iom ludi kartojn?
Urbestro, al si mem. — Ehe, mi
scias, mia kara, kien vi celas! (Laŭte.) Dio nin
gardu! Tie ĉi oni eĉ ne konas la nomon de tiaj societoj.
Mi kartojn neniam prenis eĉ en la manojn; mi eĉ ne
scias, kiel oni ludas tiujn kartojn. Mi neniam povis
rigardi ilin trankvilanime, kaj se okazas al mi ekvidi
ekzemple ian karoan reĝon aŭ ion similan, tiam atakas
min tia abomeno, ke mi simple kraĉas. Unu fojon iel
okazis, ke amuzante infanojn, mi faris dometojn el
kartoj, — poste la tutan nokton mi sonĝis pri ili, la
malbenitaj. Ni lasu ilin! Kiel estas eble tiel karan
tempon perdi por ili?
Luka Lukiĉ, al si mem. — Kaj de
mi li, malnoblulo, elpoentis hieraŭ cent rublojn.
Urbestro. — Ni preferas uzi tiun tempon
por utilo de la regno.
Ĥlestakov. — Nu, ne, vi tamen senkaŭze
... Ĉio dependas de la flanko, de kiu oni rigardas la
aferojn. Se vi ekzemple faras ĉeson tiam, kiam oni devas
fleksi de tri anguloj ... nu, tiam, kompreneble ... Ne,
ne diru; iafoje estas tre alloge iom ludi.
Sceno VI.
La SAMAJ, ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA
ANTONOVNA.
Urbestro. — Mi kuraĝas prezenti mian
familion: mia edzino kaj mia filino.
Ĥlestakov, salutante. — Kiel
feliĉa mi estas, sinjorino, ke mi havas, por tiel diri,
plezuron vidi vin.
Anna Andrejevna. — Al ni estas ankoraŭ
pli agrable vidi tian personon.
Ĥlestakov, afekte. — Kion vi
diras, sinjorino! Tute kontraŭe: al mi estas ankoraŭ pli
agrable.
Anna Andrejevna. — Ho, ne! vi afable
tion ĉi diras pro komplimento. Mi petas humile, volu
sidiĝi.
Ĥlestakov. — Apud vi stari jam estas
feliĉo; cetere, se vi tion ĉi nepre deziras, ni sidiĝos.
Kiel mi estas feliĉa, ke mi fine sidas apud vi.
Anna Andrejevna. — Ho ne, sinjoro, mi
neniel kuraĝas rilatigi al mi... Mi pensas, post la
ĉefurbo la vojaĝado aperis al vi tre malagrabla.
Ĥlestakov. — Ekstreme malagrabla. Kutimi
vivi, comprenez-vous, en la mondo, kaj subite
troviĝi en vojo: malpuraj hoteloj, mallumo de
malklereco... Mi konfesas, ke se ne fariĝus tia okazo,
kiu min ... (ĵetadas rigardojn al Anna Andrejevna kaj
penas plaĉi al ŝi) tiel rekompencis por ĉio ...
Anna Andrejevna. — Efektive, kiel
malagrable devas esti al vi.
Ĥlestakov. — Cetere, sinjorino, en tiu
ĉi minuto estas al mi tre agrable.
Anna Andrejevna. — Ne eble! Vi faras al
mi multe da honoro. Mi tion ĉi ne meritas.
Ĥlestakov. — Kial do vi ne meritas? Vi,
sinjorino, meritas.
Anna Andrejevna. — Mi loĝas en vilaĝo
...
Ĥlestakov. — Jes, cetere vilaĝo havas
ankaŭ siajn montetojn, riveretojn ... Nu, kompreneble,
kiu komparos ĝin kun Peterburgo! Ha, Peterburgo! Kia
vivo, kredu al mi! Vi eble pensas, ke mi tie nur
transskribas paperojn? ne, la sekciestro estas amika al
mi. Ofte li ekfrapas min sur la ŝultron: «Venu, mia
kara, al mi tagmanĝi!» Mi nur por du minutoj eniras en
la departementon, nur por diri: tio ĉi devas esti tiel,
tio devas esti tiel, kaj tie jam estas oficisto por la
skribado, tia rato, tuj komencas per sia plumo «tr ...
tr ...» kaj skribas kaj skribas. Oni volis eĉ fari min
kolegia asesoro, sed mi diris al mi, por kio mi tion ĉi
bezonas? Kaj la pordisto kuras post mi sur la ŝtuparo
kun broso: «Permesu, Ivan Aleksandroviĉ, — li diras, —
mi al vi purigos la botojn.» (Al la urbestro.)
Kiel vi, sinjoroj, staras? Mi petas vin, sidiĝu!
| Kune |
| Urbestro. — La rango estas tia, ke ni
povas ankoraŭ stari. |
| | Artemij Filippoviĉ. — Ni staros. |
| | Luka Lukiĉ. — Ne faru al vi afable
zorgojn! |
Ĥlestakov. — Sen ceremonioj, mi petas
vin, sidiĝu. (La urbestro kaj ĉiuj sidiĝas.) Mi
ne amas ceremoniojn. Kontraŭe, mi eĉ konstante penas
tragliti nerimarkite. Sed mi neniel povas min kaŝi,
neniel povas! Apenaŭ mi ien eliras, oni jam diras: «Jen
iras Ivan Aleksandroviĉ!» Kaj unu fojon oni eĉ prenis
min por ĉefa militestro: la soldatoj elsaltis el la
soldatejo kaj donis al mi honoron per la pafiloj. Poste
jam la oficiro, kiu estas mia bona konato, diris al mi:
«Nu, mia kara, ni tute serioze prenis vin por ĉefa
militestro.»
Anna Andrejevna. — Kiel interese!
Ĥlestakov. — Mi estas konata kun beletaj
aktorinoj. Mi ja ankaŭ verkas diversajn vodeviletojn ...
Literatorojn mi ofte vidas. Puŝkin estas mia bona amiko.
Ofte mi diradis al li: «Nu kio, mia amiko Puŝkin?» —
«Nenio, mia amiko, — li respondadis, — iel tiel ĉio iras
...» Granda originalulo li estas.
Anna Andrejevna. — Sekve vi ankaŭ
verkas? Kiel agrable kredeble estas al verkisto! Vi
certe ankaŭ publikigas en la revuoj?
Ĥlestakov. — Jes, mi ankaŭ en la revuoj
publikigas. Ekzistas cetere multe da miaj verkoj:
«Edziĝo de Figaro», «Roberto-Diablo», «Norma». Mi eĉ la
nomojn jam ne memoras. Kaj ĉio okaze: mi ne volis verki,
sed la teatra direkcio diras: «Ni petas vin, amiko,
verku ion.» Kaj mi pensas al mi: «Bone, mi faros al vi
la komplezon, mia kara.» Kaj tuj, ŝajnas al mi, ke en
unu vespero, mi ĉion verkis, ĉiujn mirigis. Mi havas
eksterordinaran facilecon de pensado. Ĉion, kio estis
sub la nomo de barono Brambeus, Fregat Nadeĵda kaj
Moskovskij Telegraf... ĉion tion ĉi mi verkis.
Anna Andrejevna. — Kion mi aŭdas! Sekve
barono Brambeus estas vi?
Ĥlestakov. — Kompreneble, al ili ĉiuj mi
korektas la artikolojn. La eldonisto Smirdin donas al mi
por tio ĉi kvardek mil rublojn.
Anna Andrejevna. — Certe ankaŭ «Jurij
Miloslavskij» estas via verko?
Ĥlestakov. — Jes, ĝi estas mia verko.
Anna Andrejevna. — Mi tuj divenis.
Marja Antonovna. — Ha, panjo, tie estas
skribite, ke ĝi estas la verko de sinjoro Zagoskin.
Anna Andrejevna. — Nu, jen vi havas: mi
sciis, ke ankaŭ tie ĉi vi disputos.
Ĥlestakov. — Ha, jes, estas vere: ĝi
efektive estas de Zagoskin; sed ekzistas alia «Jurij
Miloslavskij», tiu jam estas mia.
Anna Andrejevna. — Nu, certe mi legis la
vian, kiel bone skribita!
Ĥlestakov. — Mi konfesas, mi ekzistas
per literaturo. Mia domo estas la unua en Peterburgo.
Tiel oni ĝin jam konas: domo de Ivan Aleksandroviĉ.
(Turnas sin al ĉiuj.) Mi petas vin sinjoroj, se vi
estos en Peterburgo, mi petas, mi petas al mi. Mi ja
ankaŭ balojn donas.
Anna Andrejevna. — Mi pensas, kun kia
gusto kaj belegeco oni tie kredeble donas balojn!
Ĥlestakov. — Nu, eĉ ne parolu. Sur la
tablo ekzemple vi vidos akvomelonon, — ĝi kostas sepcent
rublojn. La supo en la vazo rekte venis per ŝipo el
Parizo; kiam oni levas la kovrilon, leviĝas vaporo,
similan al kiu oni ne povas trovi en la naturo. Mi estas
ĉiutage en baloj. Tie ni jam havas eĉ nian propran
kartan kompanion: la ministro de la Aferoj Eksterlandaj,
la franca ambasadoro, la ambasadoroj angla kaj germana
kaj mi. Kaj ni tiel laciĝas de la ludado, kiel vi ne
povas prezenti al vi. Kiam mi suprenkuras per la ŝtuparo
al mi en la kvaran etaĝon, mi diras nur al la
kuiristino: «Prenu, Maŭrinjo, la superveston ...» Ha,
kion mi babilas, — mi tute forgesis, ke mi loĝas en la
beletaĝo. Mi havas unu ŝtuparon ... Kaj interese estas
enrigardi en mian antaŭĉambron, kiam mi ankoraŭ ne
vekiĝis: grafoj kaj princoj tie sin puŝas kaj zumas,
kiel burdoj, oni nur aŭdas «ĵ ... ĵ ... ĵ ...» Iafoje vi
tie trovos ankaŭ ministron ... (La urbestro kaj la
ceteraj kun timo leviĝas de siaj seĝoj.) Al mi oni
eĉ en leteroj skribas: ekscelenco. Unu fojon mi eĉ estis
estro de departemento. Strange: la direktoro forveturis
— kien li forveturis, oni ne scias. Nu, kompreneble, oni
komencis priparoladi: kion kaj kiel fari, kiu devas
okupi la lokon? Multaj el la generaloj havis deziron kaj
provis, sed kiam ili aliris pli proksime, — ne: tro
malfacile. Laŭ la unua rigardo ĝi ŝajnas eĉ facila, sed
kiam oni komencas — ho, la diablo ĝin prenu! Poste ili
vidis, ke ili nenion povas fari, — nu, oni devas sin
turni al mi. Kaj tuj en la momento en la stratoj ekkuris
kurieroj, kurieroj, kurieroj ... Vi povas prezenti al
vi, sole da kurieroj tridek-kvin miloj! Kia situacio, mi
demandas? «Ivan Aleksandroviĉ, iru administri la
departementon?» Mi konfesas, mi iom konfuziĝis, mi
eliris en mia nokta robo; mi volis rifuzi, sed mi
ekpensis, pri tio ĉi ekscios la regnestro, nu, kaj ankaŭ
por mia listo de servado ... «bone, mi diras, mi
akceptas la oficon, mi akceptas, — mi diras, — mi
konsentas, — mi diras, — mi akceptas, sed memoru, ke ĉe
mi ĉio devas esti en plej severa maniero! ĉe mi atentu
bone! ĉe mi ...» Kaj efektive: ĉiufoje, kiam mi
trairadis tra la departemento — tute kiel tertremo — ĉio
tremas, kiel aŭtuna folio. (La urbestro kaj aliaj
tremas de timo; Ĥlestakov flamiĝas pli forte.) Ho,
mi ŝerci ne amas! Mi al ili ĉiuj instruis disciplinon.
Min timas eĉ la regna konsilantaro mem. Kaj kion
efektive? Mi estas tia! Mi al neniu donas indulgon ...
mi diras al ĉiuj ... Mi mem min konas, mem. Mi estas
ĉie, ĉie. Ĉiun tagon mi veturas en la imperiestran
palacon. Tuj morgaŭ oni donos al mi rangon de
feldmarŝ... (Ekglitas kaj estas jam falonta sur la
plankon, sed la oficistoj kun respekto lin subtenas.)
Urbestro, alirante kaj tremante per
la tuta korpo, penas paroli. — Ha, eks ... eks ...
eksce ...
Ĥlestakov, per rapida abrupta voĉo.
— Kio estas?
Urbestro. — Ha, eks ... eks ... eksce
... Via ...
Ĥlestakov. — Mi nenion komprenas, ĉio
estas sensencaĵo.
Urbestro. — Eksce ... Via ... Via ...
moŝto ... princa moŝto, ĉu vi ne bonvolos ripozi? ...
Jen estas ĉambro kaj ĉio, kio estas necesa.
Ĥlestakov. — Ripozi? Sensencaĵo! Bone,
mi estas preta ripozi. Via matenmanĝo, sinjoroj, estas
bona ... mi estas kontenta. (Deklamante.)
Laberdano! Laberdano! (Li eniras en la flankan
ĉambron, post li la urbestro.)
Sceno VII.
La SAMAJ, krom ĤLESTAKOV kaj la
URBESTRO.
Bobĉinskij, al Dobĉinskij. — Jen
tio ĉi, Pjotr Ivanoviĉ, estas homo! Jen kio estas homo!
En mia tuta vivo mi neniam estis apude de tia grava
persono, mi preskaŭ mortis de timo. Kiel vi pensas,
Pjotr Ivanoviĉ, kiu li estas en la konsiderado de rango?
Dobĉinskij. — Mi pensas, ke li estas
preskaŭ generalo.
Bobĉinskij. — Kaj mi pensas, ke generalo
ne povas havi eĉ la plej malgrandan komparon kun li; kaj
se li estas generalo, tiam li certe estas la plej
granda, generalisimo. Vi aŭdis, kiel li dispremis la
regnan konsilantaron? Ni iru, ni rakontu plej rapide al
Ammos Fjodoroviĉ kaj al Korobkin. Adiaŭ, Anna
Andrejevna!
Dobĉinskij. — Adiaŭ, kara sinjorino!
(Ambaŭ foriras.)
Artemij Filippoviĉ, al Luka Lukiĉ.
— Estas vere terure; kaj kial — mi eĉ mem ne scias. Kaj
ni eĉ ne estas en uniformoj. Nu, kio estos, se li,
leviĝinte de la dormado, forkurigos raporton al
Peterburgo? (Foriras en meditado kune kun la
inspektoro de lernejoj.) Adiaŭ, sinjorino.
Sceno VIII.
ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.
Anna Andrejevna. — Ha, kiel agrabla!
Marja Antonovna. — Ha, kia ĉarmulo!
Anna Andrejevna. — Sed kia delikata
sintenado! Oni tuj povas vidi, ke li estas ĉefurba peco;
la manieroj kaj ĉio estas tiaj ... Ha, kiel bone! Mi
terure amas tiajn junajn homojn! Mi estis tute ravita.
Tamen mi tre plaĉis al li: mi rimarkis — li ĉiam ĵetadis
rigardon sur min.
Marja Antonovna. — Ha, panjo, min li
rigardadis!
Anna Andrejevna. — Mi petas vin, iru for
kun via absurdaĵo! ĝi tie ĉi estas tute ne ĝustaloka.
Marja Antonovna. — Ne, panjo, kredu al
mi.
Anna Andrejevna. — Nu, jen! Dio ŝin
gardu, ke ŝi ne restu iam sen disputado! Ŝi ne povas,
absolute ne povas! Kiel venus al li en la kapon rigardi
vin? Kaj por kio li vin rigardus?
Marja Antonovna. — Kredu al mi, panjo,
li ĉiam rigardadis. Kaj kiam li komencis paroli pri
literaturo, li min ekrigardis, kaj poste, kiam li
rakontis, kiel li ludas kartojn kun la ambasadoroj, li
ankaŭ tiam min ekrigardis.
Anna Andrejevna. — Nu, povas esti, ke
ian unu fojon, kaj eĉ tion nur simple, nur por ne ofendi
vin. «Ha, — li diris al si, — mi faros al ŝi la
plezuron, mi ankaŭ al ŝi ĵetos unu rigardon!»
Sceno IX.
La SAMAJ kaj la URBESTRO.
Urbestro, eniras tre mallaŭte per la
pintoj de la piedoj. — Ŝŝ ... ŝŝ ...
Anna Andrejevna. — Kio estas?
Urbestro. — Mi jam eĉ bedaŭras, ke mi
lin drinkigis. Nu, kio estos, se almenaŭ unu duono de
tio, kion li parolis, estas vero? (Enpensiĝas.)
Kaj kiel eĉ ĝi povus esti nevero? Drinkinte homo ĉion
elportas eksteren: kio en la koro, tio sur la lango.
Kompreneble, li iom mensogetis; sed sen mensogeto
ekzistas ja nenia parolado. Kun ministroj li ludas kaj
en la imperiestran palacon li veturas ... Nu, efektive,
ju pli mi meditas ... la diablo scias, mi ne scias eĉ,
kio fariĝas en mia kapo: estas al mi tute tiel, kvazaŭ
aŭ mi staras sur ia alta turo, aŭ oni volas min pendigi.
Anna Andrejevna. — Kaj mi sentis
absolute nenian timon; mi simple vidis en li homon
kleran, grandmondan, homon de pli alta tono, kaj pri
liaj rangoj mi tute ne zorgas.
Urbestro. — Nu, vi ja estas ... virinoj!
Ĉio estas finita, tiu ĉi sola vorto sufiĉas. Por vi ĉio
estas bagateloj! Subite vi elĵetas ian vorton nek al
teksto nek al preteksto. Vin oni iom vergos, kaj ĉio
finiĝos kaj la edzon oni tiel regalos, ke ne restos de
li eĉ postesigno. Vi, mia koro, tenis vin kun li tiel
libere, kvazaŭ li estus ia Dobĉinskij.
Anna Andrejevna. — Pri tio ĉi mi jam
konsilas al vi ne maltrankviliĝi. Ni ion scias ...
(ĵetas rigardojn al la filino.)
Urbestro, sola. — Nu, kion oni
povas kun vi paroli! Kia okazo efektive! Ĝis nun mi ne
povas trankviliĝi de timo. (Malfermas la pordon kaj
parolas tra la pordo.) Miŝka, voku la policanojn;
Svistunov-on kaj Derĵimorda-n; ili estas tie ĉi ne
malproksime ie post la pordego. (Post malgranda
silento.) Mirinda fariĝis nun ĉio en la mondo: se
ili almenaŭ havus gravan eksteraĵon! Sed ili estas
malgrasaj, maldikaj,— kiel vi povas diveni, kio ili
estas? Se li almenaŭ estas militista, li tamen havas ian
eksteraĵon; sed kiam li surmetos sur sin fraketon, — nu,
tiam li estas simple kiel muŝo kun detranĉitaj flugiloj.
Kaj li ja longe tenis sin forte en la hotelo, ŝprucigis
tiajn alegoriojn kaj kaŝitajn sencojn, ke ŝajnis, ke oni
neniam divenos la veron. Kaj tamen jen li fine estas
kaptita. Kaj li eĉ elbabilis pli ol oni bezonis. Oni tuj
vidas, ke li estas homo juna.
Sceno X.
La SAMAJ kaj OSIP. Ĉiuj kuras al li
renkonte, farante signojn per la fingroj.
Anna Andrejevna. — Venu ĉi tien, mia
kara!
Urbestro. — Ŝŝ! ... kio? kio? dormas?
Osip. — Ankoraŭ ne, li iom sin eltiras.
Anna Andrejevna. — Aŭskultu, kiel oni
vin nomas?
Osip. — Osip, sinjorino.
Urbestro, al la edzino kaj filino.
— Sufiĉe, sufiĉe! (Al Osip.) Nu, kiel, mia amiko,
ĉu oni donis al vi bone manĝi?
Osip. — Oni donis manĝi, mi dankas
humile; bone manĝi.
Anna Andrejevna. — Nu, kiel, diru al mi:
al via sinjoro. mi pensas, veturas tro multe da grafoj
kaj princoj?
Osip, al si mem — Kion diri? Se
oni nun donis al mi bone manĝi, sekve poste oni ankoraŭ
pli bone donos. (Laŭte.) Jes, venas ankaŭ grafoj.
Marja Antonovna. — Karulo mia, Osip, kia
belulo estas via sinjoro!
Anna Andrejevna. — Kaj kiel, diru, Osip,
mi vin petas, kiel li ...
Urbestro. — Sed ĉesu do, mi petas! Per
tiaj senenhavaj paroloj vi nur malhelpas min. Nu, kiel,
mia amiko?
Anna Andrejevna. — Kaj kian rangon havas
via sinjoro?
Osip. — Rangon, — kompreneble kian.
Urbestro. — Ha. mia Dio. vi ne ĉesas kun
viaj malsaĝaj demandoj! vi ne lasas eĉ unu vorton paroli
pri afero pli grava. Nu kiel, mia amiko, kia estas via
sinjoro? severa? amas insulti aŭ ne?
Osip. — Jes, li amas ordon. Li ne
indulgas, se io estas ne en ordo.
Urbestro. — Kaj al mi tre plaĉas via
vizaĝo. Amiko, vi certe estas bona homo. Nu, kiel ...
Anna Andrejevna. — Aŭskultu, Osip, kaj
kian uniformon via sinjoro tie portas? ...
Urbestro. — Ĉesu do, mi petas, vi,
klakistinoj! Tie ĉi estas afero grava: afero pri homa
vivo ... (Al Osip.) Nu, mia amiko, efektive vi
tre plaĉas al mi. En la vojo ne malhelpas, se oni
trinkas superfluan glason da teo — estas nun iom
malvarme, — prenu do kelke da rubloj por teo.
Osip, prenante la monon. — Mi
humile vin dankas, sinjoro! Dio donu al vi plenan
sanecon! vi helpis malriĉan homon.
Urbestro. — Bone, bone, mi mem ankaŭ
ĝojas. Kaj kiel, mia amiko ...
Anna Andrejevna. — Aŭskultu, Osip, kiaj
okuloj plej multe plaĉas al via sinjoro?
Marja Antonovna. — Osip, mia karulo!
kian malgrandan nazeton via sinjoro havas!
Urbestro. — Sed haltu, lasu min! ...
(Al Osip.) Kaj kiel, mia amiko, diru, mi vin petas:
kion via sinjoro pli atentas, t.e., kio al li pli plaĉas
en vojaĝo?
Osip. — Li amas, laŭ la cirkonstancoj,
kiel venas la okazoj. Plej multe li amas, ke oni lin
bone akceptu, ke la regalado estu bona.
Urbestro. — Bona?
Osip. — Jes, bona. Jen ekzemple eĉ pri
mi, kvankam mi estas simple lia servanto, li tamen ankaŭ
rigardas, ke ankaŭ al mi estu bone. Per Dio! Ofte, kiam
ni ie gastas, li demandas min: «kiel, Osip, ĉu oni vin
bone regalis?» — «Malbone, via moŝto!» — «Eh,— li diras,
— tio ĉi, Osip, estas malbona mastro. Vi, — li diras, —
memorigu min, kiam mi venos hejmen.» — «Ha, — mi diras
al mi. (Svingas la manon.) — Dio lin pardonu! mi
estas homo simpla.»
Urbestro. — Bone, bone, prave vi
parolas. Antaŭe mi donis al vi por teo, nun prenu
ankoraŭ, krom tio, por krakenoj.
Osip. — Por kio vi estas tiel favora al
mi? (Kaŝas la monon.) Almenaŭ mi jam trinkos pro
via sano.
Anna Andrejevna. — Venu, Osip, al mi, vi
ankaŭ ricevos.
Marja Antonovna. — Osip, mia karulo,
kisu vian sinjoron!
(El la najbara ĉambro oni aŭdas
tuseton de Ĥlestakov.)
Urbestro. — Ŝŝ! (Stariĝante sur la
pintoj de la piedoj; ĉiuj parolas mallaŭte.) Dio vin
gardu de bruado! Iru! sufiĉos al vi.
Anna Andrejevna. — Ni iru, Manjo! mi
diros al vi kion mi rimarkis ĉe la gasto kaj pri kio nur
ni ambaŭ povas paroli.
Urbestro. — Ho, ili jam tie parolos! Mi
pensas: se oni nur volus iri kaj aŭdi, oni poste ŝtopus
al si la orelojn. (Turnante sin al Osip.) Nu, mia
amiko ...
Sceno XI.
La SAMAJ, DERĴIMORDA kaj SVISTUNOV.
Urbestro. — Ŝŝ! he, kiel la kurbakruraj
ursoj frapas per siaj botoj! Ili paŝas tiel brue, kvazaŭ
iu deĵetadus kvardek pundojn de veturigilo! Kie la
diablo vin pelas?
Derĵimorda. — Mi estis laŭ ordono...
Urbestro. — Ŝŝ! (Fermas al li la
buŝon.) He, kiel la korniko ekkrakis! (Imitas lin.)
Mi estis laŭ ordono! Kriegas kvazaŭ el bareloj! (Al
Osip.) Nu, amiko, vi iru, pretigu tie por la sinjoro,
kion oni bezonas. Ĉion, kio estas en la domo, postulu.
(Osip foriras.) Kaj vi staru sur la perono kaj ne
moviĝu de la loko! Kaj neniun flankan personon enlasu en
la domon, precipe komercistojn! Se vi eĉ unu el ili
enlasos, tiam ... Apenaŭ vi ekvidos, ke iras iu kun
petoskribo, aŭ se eĉ sen petoskribo, sed similas tian
homon, kiu volas prezenti petoskribon kontraŭ mi, —
pugnu lin rekte en la kolon! Tiamaniere! Forte! (Montras
per la piedo puŝadon.) Vi aŭdas? Ŝŝ ... ŝŝ ... (Foriras
per la pintoj de la piedoj post la policanoj. La kurteno
falas.)
Personoj;
Akto unua;
Akto dua;
Akto kvara;
Akto kvina
http://www.esperanto.mv.ru/ESP/index.html
|