|
Gogol N.V.
Akto kvara
La sama ĉambro en la domo de la
urbestro.
Sceno I.
Eniras singarde, preskaŭ sur la
pintoj de la piedoj: AMMOS FJODOROVIĈ, ARTEMIJ
FILIPPOVIĈ, POŜTESTRO, LUKA LUKIĈ, DOBĈINSKIJ kaj
BOBĈINSKIJ, en plene paradaj uniformoj. La tuta sceno
estas parolata per mallaŭtigata voĉo.
Ammos Fjodoroviĉ, starigas ĉiujn
duonronde. — Pro Dio, sinjoroj, pli rapide faru
rondon kaj observu pli da ordo! Ni ne devas malplaĉi al
li: li veturas en la palacon, li komandas nepre laŭ
milita maniero! Vi, Pjotr Ivanoviĉ, metu vin je tiu ĉi
flanko, kaj vi, Pjotr Ivanoviĉ, stariĝu ĉi tie.
(Ambaŭ Pjotr Ivanoviĉ-oj alkuras sur la pintoj de la
piedoj.)
Artemij Filippoviĉ. — Kiel vi volas,
Ammos Fjodoroviĉ, sed ni devus ion entrepreni.
Ammos Fjodoroviĉ. — Kaj kion nome?
Artemij Filippoviĉ. — Nu, oni scias,
kion.
Ammos Fjodoroviĉ. — Ŝovi en la manon?
Artemij Filippoviĉ. — Nu jes, ekzemple
ŝovi en la manon.
Ammos Fjodoroviĉ. — Estas danĝere,
diablo ĝin prenu! Li faros krion: li ja estas regna
homo. Sed eble en formo de donaco de la flanko de la
nobelaro por ia monumento.
Poŝtestro. — Aŭ diri ekzemple: «Jen per
la poŝto alvenis mono, pri kiu oni ne scias, al kiu ĝi
apartenas.»
Artemij Filippoviĉ. — Atentu, ke li per
la poŝto ne forsendu vin ien malproksimen. Aŭskultu: ĉi
tiuj aferoj ne tiamaniere estas farataj en bonorda
regno. Kial ni tie ĉi estas kvazaŭ tuta eskadrono?
Prezenti sin oni devas unuope, kaj sen atestantoj fari
... nu, kion oni bezonas, — ke eĉ la oreloj ne aŭdu! Jen
tiel oni faras en societo bonorda! Nu, jen vi, Ammos
Fjodoroviĉ, komencu la unua.
Ammos Fjodoroviĉ. — Jam pli bone komencu
vi! En via institucio la eminenta vizitanto manĝetis
panon.
Artemij Filippoviĉ. — Pli bone estos, se
tion faros Luka Lukiĉ, kiel kleriganto de la junularo.
Luka Lukiĉ. — Mi ne povas, mi ne povas,
sinjoroj! Mi konfesas, mi estas tiel edukita, ke kiam
ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu grado
pli altan, mia animo tuj forkuras kaj mia lango
engluiĝas en koton. Ne, sinjoroj, liberigu min, mi
petas, liberigu min!
Artemij Filippoviĉ. — Nu, Ammos
Fjodoroviĉ, krom vi ni neniun havas. Ĉe vi kun ĉiu vorto
kvazaŭ Cicerono deflugas de la lango.
Ammos Fjodoroviĉ. — Nu, nu! Cicerono!
Vidu, kion ili elpensis! Se mi ian fojon entuziasmiĝas,
parolante pri dorna hundaro aŭ pri ĉashundo...
Ĉiuj, sin premas al li. — Ne, vi
ne sole pri hundoj, vi ankaŭ pri la turo de Babelo
bonege parolas ... Ne, Ammos Fjodoroviĉ, ne forlasu nin,
estu patro por ni! ... Ne, Ammos Fjodoroviĉ!
Ammos Fjodoroviĉ. — Lasu min trankvila,
sinjoroj. (Oni aŭdas paŝadon kaj tusetadon en la
ĉambro de Ĥlestakov. Ĉiuj konkure rapidas al la pordo,
sin puŝas kaj penas eliri; tiu aŭ alia ricevas ekpremon.
Oni aŭdas mallaŭtajn ekkriojn:)
Voĉo de Bobĉinskij. — Oj, Pjotr
Ivanoviĉ, Pjotr Ivanoviĉ. vi piedpremis mian piedon.
Voĉo de Zemlanika. — Lasu, sinjoroj, ke
mi ne mortu sen pentofaro, — vi tute min kunepremis!
(Oni aŭdas ankoraŭ kelkajn ekkriojn:
aj! aj! Fine ĉiuj sin elpuŝas kaj la ĉambro restas
malplena.)
Sceno II.
ĤLESTAKOV, sola.
Ĥlestakov, sola, eliras kun
postdormaj okuloj. — Ŝajnas al mi, ke mi diligente
ronkis. Kie ili prenis tiajn matracojn kaj kusenegojn?
Mi eĉ ekŝvitis. Ŝajnas al mi, ke ili hieraŭ ion subŝovis
al mi ĉe la matenmanĝo, en la kapo ĝis nun io frapas. Mi
vidas, ke tie ĉi oni povas agrable pasigi la tempon. Mi
amas gastamecon, kaj mi konfesas, al mi pli plaĉas, ke
oni estas kompleza por mi el la pura koro kaj ne pro
intereso. Kaj la filino de la urbestro estas tute ne
malbela, kaj ankaŭ la patrino estas tia, ke oni povus
ankoraŭ ... Ne, mi ne scias, sed al mi efektive plaĉas
lia vivo.
Sceno III.
ĤLESTAKOV kaj AMMOS FJODOROVIĈ.
Ammos Fjodoroviĉ, enirante kaj
haltante, al si mem— Dio, mia Dio! elportu min
feliĉe; miaj genuoj tute fleksiĝas. (Laŭte, streĉinte
sin kaj subtenante la spadon per la mano.) Mi havas
la honoron prezenti min: juĝisto de la ĉi tiea juĝejo,
kolegia asesoro Ljapkin-Tjapkin.
Ĥlestakov. — Mi petas, sidiĝu. Vi do tie
ĉi estas juĝisto?
Ammos Fjodoroviĉ. — De la jaro 1816 mi
estis elektita por tri jaroj laŭ la volo de la nobelaro
kaj mi daŭrigas mian oficon ĝis la nuna tempo.
Ĥlestakov. — Estas tamen profita afero
esti juĝisto?
Ammos Fjodoroviĉ. — Por tri trijaraj
serioj mi estas rekomendita por la ordeno de Vladimiro
de kvara grado pro aprobo de la estraro. (Al si mem.)
Kaj la mono estas en la pugno, sed la pugno estas tuta
en fajro.
Ĥlestakov. — Ha, al mi plaĉas Vladimiro.
Jen Anno de la tria grado jam ne tiel plaĉas al mi.
Ammos Fjodoroviĉ, elŝovante iom post
iom antaŭen la fermitan pugnon. Al si mem. — Mia
Dio! mi ne scias, kie mi sidas! Kvazaŭ brulantaj karboj
estas sub mi.
Ĥlestakov. — Kion vi tie havas en la
mano?
Ammos Fjodoroviĉ, konfuziĝinte kaj
faligante la banknotojn sur la plankon. — Nenion,
sinjoro.
Ĥlestakov. — Kiel nenion? Mi vidas, ke
mono elfalis el via mano.
Ammos Fjodoroviĉ, tremante per la
tuta korpo. — Tute ne, sinjoro! (Al si mem.)
Ho, mia Dio! Jen mi jam estas transdonita al la juĝo!
Oni jam alsendis veturileton, por kapti min!
Ĥlestakov, levante la monon. —
Jes, ĝi estas mono.
Ammos Fjodoroviĉ, al si mem. —
Nu, ĉio estas finita, — mi pereis.
Ĥlestakov. — Ĉu vi scias? donu ĝin al mi
prunte.
Ammos Fjodoroviĉ, rapide. —
Certe, certe ... kun granda plezuro. (Al si mem.)
Nu, pli kuraĝe, pli kuraĝe! Savu min, Sankta Di-patrino!
Ĥlestakov. — Vidu, mi en la vojo tro
multe elspezis: tio kaj alio ... Cetere, mi el la bieno
tuj resendos al vi la monon.
Ammos Fjodoroviĉ. — Ha, mi petas vin,
kion vi diras! Jam sen tio ĝi estas tia honoro ...
Kompreneble, per mia malforta povo, per diligenteco kaj
fervoro rilate la estraron ... mi penos meriti ...
(Leviĝas de la seĝo, sin streĉas kaj tenas la manojn
laŭlonge de la kruroj.) Mi ne kuraĝas pli tedi vin
per mia alestado. Ĉu vi ne donos ian ordonon?
Ĥlestakov. — Kian ordonon?
Ammos Fjodoroviĉ. — Mi volis diri, ĉu vi
ne donos ian ordonon al la ĉi tiea distrikta juĝejo?
Ĥlestakov. — Por kio do? Mi ja nun ĝin
tute ne bezonas; ne, nenion. Mi profunde vin dankas.
Ammos Fjodoroviĉ, salutante kaj
forirante, al si mem. — Nu, la urbo estas nia!
Ĥlestakov, post la foriro de la
juĝisto. — La juĝisto estas bona homo!
Sceno IV.
ĤLESTAKOV kaj la POŜTESTRO, eniras
streĉiĝinte, en uniformo, subtenante la spadon.
Poŝtestro. — Mi havas la honoron min
prezenti: poŝtestro, kortega konsilanto Ŝpekin.
Ĥlestakov. — Ha, mi vin petas! Mi tre
amas agrablan societon. Sidiĝu. Vi ja ĉiam tie ĉi loĝas?
Poŝtestro. — Tute vere.
Ĥlestakov. — Al mi plaĉas la ĉi tiea
urbeto. Kompreneble, ĝi ne estas tre multehoma — sed tio
ĉi ne estas grava. Ĝi ja ne estas ĉefurbo. Ĉu ne vere,
ĝi ja ne estas ĉefurbo?
Poŝtestro. — Absolute vere.
Ĥlestakov. — Nur en la ĉefurbo ekzistas
ja bon-tono kaj ne ekzistas provincaj anseroj. Kia estas
via opinio, ĉu ne vere?
Poŝtestro. — Tute vere. (Al si mem.)
Li tamen tute ne estas fiera; pri ĉio li demandas.
Ĥlestakov. — Kaj tamen ja konfesu, oni
ja ankaŭ en malgranda urbeto povas pasigi la vivon
feliĉe?
Poŝtestro. — Tute vere.
Ĥlestakov. — Laŭ mia opinio, kion oni
bezonas? Ni bezonas nur, ke oni nin estimu, sincere amu,
— ĉu ne vere?
Poŝtestro. — Tute ĝuste.
Ĥlestakov. — Mi konfesas, mi ĝojas, ke
vi havas tian saman opinion, kiel mi. Oni, kompreneble,
nomos min stranga, sed mi havas tian karakteron.
(Rigardante al li en la okulojn, diras al si mem.)
Nu, mi provu peti de tiu ĉi poŝtestro pruntedonon.
(Laŭte.) Kian strangan okazon mi havis: en la vojo
mi elspezis mian tutan monon. Ĉu vi ne povas doni al mi
prunte tricent rublojn?
Poŝtestro — Kial do ne? Mi rigardos ĝin
kiel la plej grandan feliĉon. Jen, mi petas. El la tuta
koro mi estas preta servi al vi.
Ĥlestakov. — Mi vin tre dankas. Kaj mi,
mi konfesas, terure ne amas rifuzi al mi ion en la
vojaĝo; kaj eĉ por kio tion fari? Ĉu ne vere?
Poŝtestro. — Tute ĝuste. (Leviĝas,
streĉiĝas kaj subtenas la spadon.) Mi ne kuraĝas plu
tedi per mia alestado ... Ĉu vi ne faros ian rimarkigon
pri la aferoj de la poŝta administrado?
Ĥlestakov. — Ne, nenion.
(La poŝtestro salutas kaj foriras.)
Ĥlestakov, ekfumante cigaredon. —
La poŝtestro, ŝajnas al mi, estas ankaŭ tre bona homo;
almenaŭ komplezema li estas. Mi amas tiajn homojn.
Sceno V.
ĤLESTAKOV kaj LUKA LUKIĈ, kiu estas
preskaŭ enpuŝata tra la pordo. Post li oni aŭdas
voĉon preskaŭ laŭte: «Kion vi timas?»
Luka Lukiĉ, streĉiĝante kun tremo kaj
subtenante la spadon. — Mi havas la honoron min
prezenti: inspektoro de lernejoj, titola konsilanto
Ĥlopov.
Ĥlestakov. — Ha, mi petas! Sidiĝu,
sidiĝu! Ĉu vi ne deziras cigaredon? (Donas al li
cigaredon.)
Luka Lukiĉ, al si mem, ŝanceliĝante.
— Jen vi havas! Tion ĉi mi jam tute ne atendis. Ĉu preni
aŭ ne preni?
Ĥlestakov. — Prenu, prenu; ĝi estas bona
cigaredo. Kompreneble, ne tia kiel en Peterburgo. Tie,
mia sinjoro, mi fumadis cigaredojn po dudek-kvin rubloj
por cento — oni poste simple kisas al si la manon, kiam
oni ĝin elfumis. Jen estas fajro, ekfumu. (Donas al
li kandelon.)
Luka Lukiĉ, provas ekfumi kaj tute
tremas.
Ĥlestakov. — Sed ne de tiu ĉi fino!
Luka Lukiĉ, de timo elfaligas la
cigaredon, ekkraĉas kaj, svinginte per la mano, diras al
si mem. — La diablo ĉion prenu! pereigis la
malbenita timemeco!
Ĥlestakov. — Mi vidas, vi ne estas
amanto de cigaredoj. Kaj mi konfesas, ili estas mia
malforta flanko. Jen ankaŭ rilate la virinan sekson, mi
neniel povas esti indiferenta. Kiel vi? Kiaj pli plaĉas
al vi — brunulinoj aŭ blondulinoj?
Luka Lukiĉ, estas en plena embaraso,
kion li devas respondi.
Ĥlestakov. — Ne, diru malkaŝe:
brunulinoj aŭ blondulinoj?
Luka Lukiĉ. — Mi ne kuraĝas scii.
Ĥlestakov. — Ne, ne, ne elturnu vin! Mi
volas nepre ekscii vian guston.
Luka Lukiĉ. — Mi kuraĝas raporti ...
(Al si mem.) Nu, mi mem ne scias, kion mi parolas.
Ĥlestakov. — Ha, ha! Vi ne volas diri.
Certe jam ia brunulino enbatis al vi najleton. Konfesu,
ŝi enbatis?
Luka Lukiĉ, silentas.
Ĥlestakov. — Ha, ha? Vi ruĝiĝis! Vi
vidas, vi vidas! Kial do vi ne parolas?
Luka Lukiĉ. — Mi timiĝis. Via moŝ ...
ekscel ... prin ... (Al si mem.) Vendis min la
malbenita lango, vendis!
Ĥlestakov. — Vi timiĝis? En miaj okuloj
efektive estas io, kio inspiras senkuraĝecon. Almenaŭ mi
scias, ke neniu virino povas ilin elteni, ĉu ne vere?
Luka Lukiĉ. — Tute vere.
Ĥlestakov. — Jen stranga okazo min
trafis: en la vojo mi elspezis mian tutan monon. Ĉu vi
ne povas doni al mi prunte tricent rublojn?
Luka Lukiĉ, kaptante sian poŝon, al
si mem. — Nun estos bela afero, se mi ne havas!
Estas, estas! (Elprenas kaj donas tremante la
banknotojn.)
Ĥlestakov. — Mi dankas vin humile.
Luka Lukiĉ, streĉiĝante kaj
subtenante la spadon. — Mi ne kuraĝas plu tedi per
mia alestado.
Ĥlestakov. — Adiaŭ.
Luka Lukiĉ, elkuras rapide kaj diras
al si mem. — Nu, dank' al Dio! Eble li ne enrigardos
en la klasojn.
Sceno VI.
ĤLESTAKOV kaj ARTEMIJ FILIPPOVIĈ,
streĉiĝinte kaj subtenante la spadon.
Artemij Filippoviĉ. — Mi havas la
honoron min prezenti: kuratoro de kadukulejoj, kortega
konsilanto Zemlanika.
Ĥlestakov. — Bonan tagon, mi petas vin,
volu sidiĝi.
Artemij Filippoviĉ. — Mi havis la
honoron akompani vin kaj akcepti vin persone en la
kadukulejoj konfiditaj al mia administrado.
Ĥlestakov. — Ha, jes! mi memoras. Vi tre
bone nin regalis per matenmanĝo.
Artemij Filippoviĉ. — Mi ĉiam estas
preta fervori en servado al la patrujo.
Ĥlestakov. — Mi konfesas, ke ĝi estas
mia malforta flanko, — mi amas bonan kuirejon. Diru, mi
petas, ŝajnas al mi, kvazaŭ hieraŭ vi estis de iom pli
malalta kresko, ĉu ne vere?
Artemij Filippoviĉ. — Tre povas esti.
(Post kelka silento.) Mi povas diri, ke mi nenion
domaĝas kaj mi fervore plenumas mian servadon.
(Alŝovas sin pli proksime kun sia seĝo kaj parolas
mallaŭte.) Jen la ĉi tiea poŝtestro absolute nenion
faras; ĉiuj aferoj estas en granda malordo: la sendaĵoj
estas retenataj ... volu mem intence esplori. Ankaŭ la
juĝisto, kiu ĵus estis antaŭ mia veno, okupas sin nur
per ĉasado de leporoj, en la oficejoj li tenas hundojn,
kaj lia konduto, se mi devas konfesi antaŭ vi, —
kompreneble, pro la utilo de la patrujo, mi devas tion
ĉi fari, kvankam li estas mia parenco kaj amiko, — lia
konduto estas la plej kondamninda. Ekzistas tie ĉi unu
bienhavanto Dobĉinskij, kiun plaĉis al vi vidi; kaj
apenaŭ tiu ĉi Dobĉinskij ien eliras el la domo, la
juĝisto jam tie sidas ĉe lia edzino, mi povas ĵuri ...
kaj intence rigardu la infanojn: neniu el ili similas
Dobĉinskij-n, sed ĉiuj, eĉ la malgranda knabineto, estas
veraj portretoj de la juĝisto.
Ĥlestakov. — Kion mi aŭdas! kaj mi
neniel pensus, ke tiel estas.
Artemij Filippoviĉ. — Jen ankaŭ la
inspektoro de la ĉi tiea lernejo ... Mi ne scias, kiel
la estraro povis konfidi al li tian oficon: li estas pli
malbona ol jakobeno, kaj li inspiras al la junularo
tiajn malbontendencajn regulojn, ke estas eĉ malfacile
tion ĉi esprimi. Ĉu vi ne ordonos, mi ĉion tion ĉi
raportos pli bone sur papero?
Ĥlestakov. — Bone, vi povas raporti eĉ
sur papero. Al mi estos tre agrable. Mi iom amas en enua
tempo tralegi iom amuzan ... Kiel estas via nomo? Mi
ĉiam forgesas.
Artemij Filippoviĉ. — Zemlanika.
Ĥlestakov. — Ha jes! Zemlanika. Kaj
kiel, diru, mi petas, ĉu vi havas infanetojn?
Artemij Filippoviĉ. — Sendube! kvin; du
estas jam grandaĝaj.
Ĥlestakov. — Ha, grandaĝaj! Kaj kiel ili
... kiel ili tion? ...
Artemij Filippoviĉ. — Tio estas, ĉu ne
plaĉas al vi demandi, kiel oni ilin nomas?
Ĥlestakov. — Jes, kiel oni ilin nomas?
Artemij Filippoviĉ. — Nikolao, Ivano,
Elizabeto, Mario kaj Perpetuo.
Ĥlestakov. — Tre bone.
Artemij Filippoviĉ. — Mi ne kuraĝas tedi
per mia alestado, forpreni tempon, destinitan por
sanktaj devoj ... (Salutas kaj intencas foriri.)
Ĥlestakov, akompanante. — Ne,
nenion malhelpas. Ĉi ĉio estas tre ridinda, kion vi
parolis. Mi petas vin, ankaŭ en alia tempo ... Mi tion
ĉi tre amas. (Reiras kaj malferminte la pordon, krias
al la foririnto.) He, vi! kiel oni vin ... mi ĉiam
forgesas, kiel estas via nomo kaj patronomo.
Artemij Filippoviĉ. — Artemij
Filippoviĉ.
Ĥlestakov. — Estu tiel bona, Artemij
Filippoviĉ. Stranga okazo min trafis: en la vojo mi
elspezis mian tutan monon. Ĉu vi ne havas iom da mono
por pruntedoni al mi, ekzemple kvarcent rublojn?
Artemij Filippoviĉ. — Mi havas.
Ĥlestakov. — Ha, kiel bonokaze. Mi
humile vin dankas.
Sceno VII.
ĤLESTAKOV, BOBĈINSKIJ kaj DOBĈINSKIJ.
Bobĉinskij. — Mi havas la honoron
prezenti min: loĝanto de la ĉi tiea urbo, Pjotr, filo de
Ivano, Bobĉinskij.
Dobĉinskij. — Bienhavanto Pjotr, filo de
Ivano, Dobĉinskij.
Ĥlestakov. — Ha, sed mi vin jam vidis.
ŝajnas al mi, ke vi tiam falis? Nu, kiel fartas via
nazo?
Bobĉinskij. — Dank' al Dio! Ne volu
maltrankviliĝi: ĝi kovriĝis, tute kovriĝis.
Ĥlestakov. — Estas bone, ke ĝi kovriĝis.
Mi ĝojas ... (Subite kaj abrupte.) Monon vi ne
havas?
Dobĉinskij. — Monon? Kiel monon?
Ĥlestakov. — Pruntedoni ekzemple mil
rublojn.
Bobĉinskij. — Tian sumon, per Dio, mi ne
havas. Ĉu ne havas vi, Pjotr Ivanoviĉ?
Dobĉinskij. — Kun mi, mi ne havas, ĉar
mia mono, se vi scias, estas deponita en la oficejo de
la komuna prizorgado.
Ĥlestakov. — Nu, se vi ne havas mil, mi
petas cent rublojn.
Bobĉinskij, serĉante en la poŝoj.
— Ĉu vi, Pjotr Ivanoviĉ, ne havas cent rublojn? Mi havas
nur kvardek per banknotoj.
Dobĉinskij, rigardante en la
paperujon. — Mi havas entute nur dudek-kvin rublojn.
Bobĉinskij. — Sed vi serĉu pli bone,
Pjotr Ivanoviĉ! Mi scias, vi havas tie en la poŝo de la
dekstra flanko traŝiron, kaj la mono kredeble iel
enfalis en la traŝiron.
Dobĉinskij. — Ne, kredu al mi, ankaŭ en
la traŝiro ne estas.
Ĥlestakov. — Nu, tute egale. Mi ja nur
simple tiel diris. Bone, estu sesdek-kvin rubloj ...
Tute egale. (Li prenas la monon.)
Dobĉinskij. — Mi kuraĝas peti vin pri
unu tre delikata cirkonstanco.
Ĥlestakov. — Pri kio?
Dobĉinskij. — Afero de tre delikata eco:
mia plej maljuna filo, volu vidi, estas naskita de mi
ankoraŭ antaŭ la edziĝo.
Ĥlestakov. — Jes?
Dobĉinskij. — Tio estas, oni nur tiel
diras, sed efektive mi naskis lin tute tiel kvazaŭ en
edzeco, kaj ĉion tion mi poste dece fortikigis per leĝa
ligo de edzeco. Sekve, volu vidi, mi volas, ke li nun
estu jam tute, tio estas mia leĝa filo, kaj ke li estu
nomata tiel, kiel mi, Dobĉinskij.
Ĥlestakov. — Bone, li estu nomata; mi
konsentas.
Dobĉinskij. — Mi eĉ ne maltrankviligus
vin, sed estas domaĝe pro liaj kapabloj. La bubo estas
tia ... li donas grandajn esperojn: parkere li rakontas
diversajn versaĵojn, kaj se li ie trovas tranĉileton, li
tuj faras malgrandan droŝketon tiel arte, kiel
artifikisto. Jen ankaŭ Pjotr Ivanoviĉ scias.
Bobĉinskij. — Jes, grandajn kapablojn li
havas.
Ĥlestakov. — Bone, bone! Mi zorgos pri
tio ĉi, mi parolos ... mi esperas ... ĉio ĉi tio estos
farita, jes, jes ... (Turnante sin al Bobĉinskij.)
Ĉu vi ne havas ankaŭ ion por diri al mi?
Bobĉinskij. — Certe, mi havas tre
humilegan peton.
Ĥlestakov. — Nome kion, pri kio?
Bobĉinskij. — Mi petas vin plej humile,
kiam vi veturos Peterburgon, diru tie al ĉiuj diversaj
eminentuloj, senatanoj kaj admiraloj, ke jen via
Ekscelenco, aŭ Princa Moŝto, en tiu kaj tiu urbo loĝas
Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij. Simple tiel diru: loĝas Pjotr
Ivanoviĉ Bobĉinskij.
Ĥlestakov. — Tre bone.
Bobĉinskij. — Kaj se iel vi havos okazon
al la regnestro, tiam vi ankaŭ al la regnestro diru, ke
jen via Imperiestra Moŝto, en tiu kaj tiu urbo loĝas
Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij.
Ĥlestakov. — Tre bone.
Dobĉinskij. — Pardonu, ke ni tiel tedis
vin per nia alestado.
Bobĉinskij. — Pardonu, ke ni tiel tedis
vin per nia alestado.
Ĥlestakov. — Nenio grava, nenio grava!
Al mi estas tre agrable. (Elakompanas ilin.)
Sceno VIII.
ĤLESTAKOV, sola.
Ĥlestakov, sola. — Tie ĉi estas
multe da oficistoj. ŝajnas al mi tamen, ke ili min
prenas por regna homo. Kredeble mi hieraŭ ekŝutis al ili
iom da polvo en la okulojn. Kia malsaĝularo! Mi
ekskribos pri ĉio al Trjapiĉkin en Peterburgo: li
skribadas artikoletojn, — nu, li ilin bone prifrapu per
la plumo. He, Osip, donu al mi paperon kaj inkon!
(Osip enrigardas tra la pordo kaj diras: «Tuj».) Kaj
certe, se iu trafos sur la denton de Trjapiĉkin, — tiam
gardu vin: pro sprita vorto li eĉ propran patron ne
indulgus, kaj monon li ankaŭ amas. Cetere, ĉi tiuj
oficistoj estas bonaj homoj; ĝi estas de ilia flanko
bona trajto, ke ili donis al mi prunte. Mi intence
trarigardos, kiom da mono mi havas. Jen de la juĝisto
tricent; jen de la poŝtestro tricent, sescent, sepcent,
okcent ... — kia malpura banknoto! — okcent, naŭcent ...
Oho! transpaŝas milon ... Nu, venu nun, kapitano, mi
volus vin trafi nun! ni rigardu, kiu kiun batos!
Sceno IX.
ĤLESTAKOV kaj OSIP, kun inko kaj
papero.
Ĥlestakov. — Nu, kiel? vi vidas,
malsaĝulo, kiel oni min regalas kaj akceptas?
(Komencas skribi.)
Osip. — Jes, dank' al Dio. Sed vi scias,
Ivan Aleksandroviĉ, kion mi diros al vi?
Ĥlestakov. — Kion do?
Osip. — Forveturu de ĉi tie! Per Dio,
estas jam tempo.
Ĥlestakov, skribas. — Jen
sensencaĵo! Por kio?
Osip. — Iale. Lasu ilin ĉiujn al Dio! Vi
amuziĝis tie ĉi du tagojn, — nu, estas sufiĉe. Por kio
ligiĝi kun ili por longe? Kraĉu sur ilin! Oni ne povas
antaŭvidi: eble iu alia alveturos ... Per Dio, Ivan
Aleksandroviĉ! Kaj ĉevalojn ili tie ĉi havas tre bonajn,
— ni tiel bonege ekruliĝus!. ..
Ĥlestakov, skribas. — Ne, mi
volas ankoraŭ iom loĝi ĉi tie. Ni lasu ĝis morgaŭ.
Osip. — Kial morgaŭ! Per Dio, ni
forveturu, Ivan Aleksandroviĉ! Kvankam oni akceptas vin
kun grandaj honoroj, tamen vidu, estas pli bone
forveturi plej baldaŭe; kredu al mi, oni ja prenis vin
por iu alia ... Kaj ankaŭ la patro koleros, ke vi tiel
longe restis en la vojo. Kredu al mi, ni ja tiel bonege
ekruliĝus! Kaj ĉevalojn oni donus tie ĉi bonegajn.
Ĥlestakov, skribas. — Nu, bone.
Forportu nur antaŭe tiun ĉi leteron; se vi volas, prenu
samtempe ankaŭ poŝtoveturan bileton. Sed por tio
rigardu, ke la ĉevaloj estu bonaj! Al la veturigistoj
diru, ke mi donados po rublo, ke ili ruligu min kiel
kortegan kurieron kaj ili kantu kantojn! (Daŭrigas
skribi.) Mi prezentas al mi, Trjapiĉkin mortos de
ridado ...
Osip. — Mi sendos, sinjoro, la leteron
per ĉi tiea servanto, kaj mi mem pli bone enpakos viajn
aĵojn, por ke tempo ne estu vane perdata.
Ĥlestakov, skribas. — Bone,
alportu nur kandelon.
Osip, eliras kaj parolas malantaŭ la
scenejo. — He, aŭskultu, mia kara! Forportu la
leteron al la poŝto kaj diru al la poŝtestro, ke li
akceptu sen mono, kaj diru, ke oni tuj alvenigu al la
sinjoro la plej bonan triĉevalan veturilon, kurieran;
kaj la koston de veturado, diru, la sinjoro ne pagas: la
veturado, diru. estas regnokasa. Kaj ke ĉio fariĝu plej
rapide, ĉar alie, diru, la sinjoro koleros. Atendu,
ankoraŭ la letero ne estas preta.
Ĥlestakov, daŭrigas skribi. —
Estus interese scii, kie li nun loĝas — en la strato
Poŝtoficeja aŭ en la Goroĥova? Li ja ankaŭ amas ofte
ŝanĝi la loĝejojn kaj ne pagi. Mi adresos divenprove
strato Poŝtoficeja. (Faldas la leteron kaj
surskribas.)
Osip, alportas kandelon, Ĥlestakov
sigelas. Oni aŭdas la voĉon de Derĵimorda: «— Kien vi
vin ŝovas, barbulo? Oni diras al vi, ke estas ordonite
neniun lasi!»
Ĥlestakov, donas al Osip la leteron.
— Prenu, forportu.
Voĉoj de komercistoj. — Lasu nin, nia
kara! Vi ne povas ne lasi: ni venis pro serioza afero.
Voĉo de Derĵimorda. — For, for! Li ne
akceptas, li dormas. (La bruo pligrandiĝas.)
Ĥlestakov. — Kio tie estas, Osip?
Rigardu, pro kio estas la bruo.
Osip, rigardante tra la Jenestro.
— Iaj komercistoj volas eniri, sed la policano ilin ne
lasas. Ili svingas per paperoj: kredeble ili vin volas
vidi.
Ĥlestakov, alirante al la fenestro.
— Kion vi deziras, miaj karaj?
Voĉo de komercistoj. — Al via afabla
moŝto ni volas nin turni. Ordonu, reganto nia, akcepti
petoskribon.
Ĥlestakov. — Enlasu ilin, enlasu! Ili
venu. Osip, diru al ili, ke ili venu. (Osip foriras.)
Ĥlestakov, akceptas tra la fenestro
petoskribojn, disvolvas unu el ili kaj legas. — «Al
lia altamoŝta ekscelenca moŝta sinjoro financestro, de
la komercisto Abdulin ...» Diablo scias, kion li
skribis: eĉ ne ekzistas tia titolo!
Sceno X.
ĤLESTAKOV kaj KOMERCISTOJ, kun korbo
da vino kaj kun konusoj da sukero.
Ĥlestakov. — Kio estas al vi, miaj
karaj?
Komercistoj. — Kun plej humila peto ni
venas al via afabla moŝto.
Ĥlestakov. — Kaj kion vi deziras?
Komercistoj. — Ne pereigu nin, reganto
nia! Maljusteco estas farata al ni tute sen ia kaŭzo.
Ĥlestakov. — De kiu?
Unu el la komercistoj. — Nu, ĉio de la
ĉi tiea urbestro. Tia urbestro, ho, reganto mia, neniam
ankoraŭ ekzistis en la mondo. Tiajn ofendojn li faras,
ke eĉ priskribi ne estas eble. Per senĉesa enloĝigado de
soldatoj li tute nin elturmentis, ni ne scias jam kiel
nin savi. Ne laŭ decaj agoj li agas. Li ekkaptas per la
barbo kaj diras: «Ha, vi, tataro!» Per Dio! Nu, se ni,
por tiel diri, ne farus decan respekton al li, — sed ni
ja ĉiam plenumas la ordon: kion oni devas doni por vesto
al lia edzino kaj filino, — ni kontraŭ tio ne disputas.
Sed ne, vidu, al li ĉio ĉi tio ne sufiĉas, — per Dio! Li
venas en la magazenon, kaj kion li trovas, li ĉion
prenas. Li ekvidas pecon da drapo, li tuj diras: «He,
mia kara, tio ĉi estas bona drapo: forportu ĝin al mi.»
Kaj ni vole-ne-vole portas, kaj la peco ja enhavas
ĉirkaŭ kvindek arŝinojn.
Ĥlestakov. — Ĉu vere! Ha, kia fripono li
do estas!
Komercistoj. — Per Dio! Tian urbestron
neniu memoras, simple ni devas ĉion kaŝi en la magazeno,
kiam ni lin ekvidas. Tio estas ne sole, por tiel diri,
ian delikataĵon, sed eĉ ĉian abomenaĵon, li prenas:
sekigitaj prunoj, kiuj jam de sep jaroj kuŝas en la
barelo, ĉe mi eĉ komizo ĝin ne volus manĝi, — kaj li la
tutan.manon tien enŝovas. Lia nomfesto estas en la tago
de la sankta Antono, kaj ŝajnas al ni, ni tiam portas
jam al li en granda amaso ĉion, kion oni nur povas,
nenio mankas al li; sed ne, donu al li ankoraŭ, li diras
ke ankaŭ la tago de la sankta Onufrio estas lia
nomfesto. Kion fari? Ankaŭ en la Onufria tago ni portas.
Ĥlestakov. — Sed tio ĉi ja estas simple
rabisto!
Komercistoj. — Per Dio, vere. Kaj provu
nur diri unu vorton de protesto, li tuj sendos al vi en
vian domon tutan regimenton por enloĝigi. Kaj se vi nur
per io lin kolerigis, li ordonas fermi la pordon: «Mi
vin, — li diras, — ne submetos, — li diras, — al korpa
puno aŭ al torturo: tion ĉi, — li diras,— la leĝo
malpermesas, sed jen, mia kara, vi manĝos ĉe mi
haringon!»
Ĥlestakov. — Ha, kia malnoblulo! Sed por
tio ĉi li devas ja esti sendita rekte Siberion.
Komercistoj. — Nu, kien ajn via afabla
moŝto lin forsendos — ĉio estos bona, nur, por tiel
diri, pli malproksimen de ni. Ne rifuzu, nia patro,
akcepti nian regalon de bondeziro: ni salutas vin per
iom da sukero kaj per korbeto da vino.
Ĥlestakov. — Ne, vi tion ĉi ne pensu; mi
prenas absolute neniajn subaĉetojn. Jen ekzemple, se vi
proponus al mi prunte tri centojn da rubloj, — nu, tio
estus tute alia afero: preni prunte mi povas.
Komercistoj. — Kun plezuro, nia patro!
(Ili elprenas monon.) Sed kio estas tricent! jam
pli bone prenu kvincent, nur helpu.
Ĥlestakov. — Bone: prunte — mi nenion
diros, mi prenos.
Komercistoj, transdonas al li sur
arĝenta pleto la monon. — Nu, faru al ni la
komplezon, prenu jam ankaŭ la pleteton.
Ĥlestakov. — Bone, mi povas preni ankaŭ
la pleton.
Komercistoj, salutante. — Nu,
volu preni jam kune ankaŭ iom da sukero.
Ĥlestakov. — Ho, ne, subaĉetojn mi
prenas neniajn...
Osip. — Via moŝto! kial vi ne prenas?
Prenu! En la vojo ĉio taŭgos. Donu la konusojn kaj la
korbeton. Donu ĉion, ĉio estos utila. Kio tie estas?
ŝnureto? Donu ankaŭ la ŝnureton, — en la vojo ankaŭ
ŝnureto estos utila; se la veturileto ie rompiĝos aŭ io
simila, oni povos ligi.
Komercistoj. — Faru do jam tian favoron,
via grafa moŝto! Se jam vi, por tiel diri, ne helpos en
nia peto, tiam ni jam ne scias, kion fari; restos al ni
nur pendigi nin.
Ĥlestakov. — Nepre, nepre! Mi penos.
(La komercistoj foriras.)
Voĉo de virino. — Ne, vi ne havas la
rajton ne allasi min! Mi plendos kontraŭ vi al li mem.
Vi ne puŝu tiel dolore!
Ĥlestakov. — Kiu tie estas? (Aliras
al la fenestro.) Kion vi deziras, mia virino?
Voĉoj de du virinoj. — Vian favoron mi
petas, patro mia. Ordonu aŭskulti min, reganto mia.
Ĥlestakov, tra la fenestro. —
Enlasu ŝin.
Sceno XI.
ĤLESTAKOV, SERURISTEDZINO kaj
SUBOFICIREDZINO
Seruristedzino, salutante ĝis la
planko. — Favoron mi petas...
Suboficiredzino. — Favoron mi petas...
Ĥlestakov. — Sed kiaj virinoj vi estas?
Suboficiredzino. — Suboficira edzino
Ivanova.
Seruristedzino. — Seruristedzino, ĉi
tiea urbanino, Fevronja Petrova Poŝljopkina, mia
patro...
Ĥlestakov. — Haltu, antaŭe unu parolu.
Kion vi bezonas?
Seruristedzino. — Favoron vian mi petas,
kontraŭ la urbestro mi alportas mian plej humilan peton!
Dio donu al li ĉian eblan malbonon! Nek liaj infanoj,
nek li, fripono, nek liaj onkloj, nek liaj onklinoj havu
en io ian profiton!
Ĥlestakov. — Kio estas?
Seruristedzino. — Li ja ordonis preni
mian edzon en la soldataron, kvankam tute ne estis nia
vico, — tia fripono! eĉ laŭ la leĝo ne estas permesite:
li estas ja edzigita.
Ĥlestakov. — Kiel do li povis tion ĉi
fari?
Seruristedzino. — Li faris, fripono, li
faris, — Dio lin batu en tiu mondo kaj en ĉi tiu! ke li,
se li havas onklinon, ankaŭ al la onklino venu ĉia
malbono, kaj se lia patro vivas, ankaŭ la patro,
kanajlo, mortu kiel hundo aŭ sufokiĝu por ĉiam, fripono
malbenita! Oni devis preni la filon de la tajloro, li ja
estis ankaŭ drinkemulo, sed la gepatroj donis riĉan
donacon, tiam li alkroĉiĝis al la filo de la
komercistino Pantelejeva, sed Pantelejeva ankaŭ sendis
al lia edzino tri pecojn da tolo, — tiam li turnis sin
al mi. «Por kio, — li diras, — vi bezonas edzon? li jam
ne taŭgas por vi.» Sed tion mi scias, ĉu li taŭgas aŭ ne
taŭgas; ĝi estas mia afero, fripono malbenita! «Li
estas, — li diras, — ŝtelisto; kvankam li nun ne ŝtelis,
sed tute egale, — li diras, — li poste ŝtelos, oni lin
ankaŭ sen tio en la venonta jaro prenos en la
soldataron.» Sed mi, kiel mi povas esti sen edzo,
fripono malbenita! Mi estas malforta homo, vi malnoblulo
tiela! Via tuta parencaro neniam vidu la lumon de Dio!
kaj se vi havas bopatrinon, tiam ankaŭ la bopatrino...
Ĥlestakov. — Bone, bone. Nu, kaj vi?
(Elkondukas la maljunulinon.)
Seruristedzino, forirante. — Ne
forgesu, nia patro! Estu favora!
Suboficiredzino. — Kontraŭ la urbestro
mi venis, patro mia...
Ĥlestakov. — Nu, kio, pri kio? Diru en
mallongaj vortoj.
Suboficiredzino. — Li vergis min, patro
mia!
Ĥlestakov. — Kiel?
Suboficiredzino. — Per eraro, mia patro!
Niaj virinoj en la bazaro interbatiĝis, sed la polico
venis tro malfrue, tiam ĝi kaptis min, kaj ĝi tiel min
regalis per vergoj, ke mi du tagojn ne povis sidi.
Ĥlestakov. — Kion do oni povas nun fari?
Suboficiredzino. — Fari oni kompreneble
nenion povas. Sed por la eraro ordonu, ke li pagu
punmonon. Forĵeti mem mian feliĉon mi ja ne bezonas, kaj
mono estas nun por mi tre utila.
Ĥlestakov. — Bone, bone! Iru, iru! Mi
faros disponon. (Tra la fenestro enŝoviĝas manoj kun
petoskriboj.) Nu, kiu tie estas ankoraŭ? (Aliras
al la fenestro.) Mi ne volas, mi ne volas! Ne estas
bezone, ne bezone! (Forirante.) Ili jam tro tedis
min, diablo ilin prenu! Ne enlasu, Osip!
Osip, krias tra la fenestro. —
For, for! Nun ne estas tempo, venu morgaŭ! (La pordo
malfermiĝas kaj el tie elstariĝas ia figuro en frisa
supervesto, kun nerazita barbo, ŝveliĝinta lipo kaj
ĉirkaŭligita vango; post ĝi en la perspektivo montriĝas
kelkaj aliaj.)
Osip. — For, for! Kien vi vin ŝovas?
(Li apogas sin kontraŭ la unua per la manoj al lia
ventro kaj elpuŝigas sin kune kun li en la vestiblon,
puŝferminte post si la pordon.)
Sceno XII.
ĤLESTAKOV kaj MARJA ANTONOVNA.
Marja Antonovna. — Ha!
Ĥlestakov. — Kial vi tiel ektimis,
sinjorino?
Marja Antonovna. — Ne, mi ne ektimis.
Ĥlestakov, pozante. — Mi petas
vin, sinjorino, al mi estas tre agrable, ke vi prenis
min por tia homo, kiu ... Ĉu mi povas kuraĝi demandi
vin, kien vi intencis iri?
Marja Antonovna. — Certe, mi nenien
iris.
Ĥlestakov. — Kial do ekzemple vi nenien
iris?
Marja Antonovna. — Mi pensis, eble ĉi
tie estas la patrino...
Ĥlestakov. — Ne, mi volus scii, kial vi
nenien iris? Marja Antonovna. — Mi malhelpis vin. Vi
estis okupata de gravaj aferoj.
Ĥlestakov, pozante. — Sed viaj
okuloj estas pli bonaj ol gravaj aferoj ... Vi neniel
povas malhelpi min, en nenia maniero; kontraŭe, vi povas
fari plezuron.
Marja Antonovna. — Vi parolas en maniero
ĉefurba.
Ĥlestakov. — Por tia bela persono, kiel
vi, ĉu mi povas kuraĝi esti tiel feliĉa kaj proponi al
vi seĝon? Sed ne, al vi decas ne seĝo, sed trono.
Marja Antonovna. — Efektive, mi ne scias
... mi tiel bezonis iri. (Sidiĝas.)
Ĥlestakov. — Kian belan tuketon vi
havas!
Marja Antonovna. — Vi estas mokisto, vi
deziras nur moki provincanojn.
Ĥlestakov. — Kiel mi dezirus, sinjorino,
esti via tuketo, por ĉirkaŭpreni vian lilian koleton.
Marja Antonovna. — Mi tute ne komprenas,
pri kio vi parolas: ia tuketo ... Kia stranga vetero
estas hodiaŭ.
Ĥlestakov. — Sed viaj lipetoj,
sinjorino, estas pli bonaj ol ĉiu vetero.
Marja Antonovna. — Vi ĉiam parolas ion
tian ... Mi petus vin, ke vi pli bone skribu al mi pro
memoro iajn versojn en la albumon. Vi kredeble scias
multe da ili.
Ĥlestakov. — Por vi, sinjorino, ĉion,
kion vi volas. Postulu, kiajn versojn vi deziras?
Marja Antonovna. — Iajn tiajn bonajn,
novajn.
Ĥlestakov. — Nu, kia gravaĵo estas
versoj! Mi scias multe da ili.
Marja Antonovna. — Nu, diru do, kiajn do
vi skribos al mi?
Ĥlestakov. — Sed por kio diri? Mi ja sen
tio ilin scias.
Marja Antonovna. — Mi ilin tre amas...
Ĥlestakov. — Sed mi havas multe da ili
kaj plej diversajn. Nu, ekzemple, mi skribos al vi
jenon: «Vi, homo multe suferanta, ne plendu vane kontraŭ
Dio! ...» aŭ, ankaŭ aliajn ... nun mi ne povas ilin
rememori; cetere, ĉio estas ne grava. Pli bone mi
anstataŭ tio prezentos al vi mian amon, kiu de via
rigardo ... (Li alŝovas la seĝon.)
Marja Antonovna. — Amo! Mi ne komprenas
amon ... Mi neniam eĉ sciis, kio ... amo ... (Deŝovas
la seĝon.)
Ĥlestakov. — Kial do vi deŝovas vian
seĝon? Al ni estos pli bone sidi proksime unu de la
alia.
Marja Antonovna, deŝovante sin. —
Kial do proksime? Egale estos se malproksime.
Ĥlestakov, alŝovante sin. — Kial
do malproksime? Egale estos se proksime.
Marja Antonovna, deŝovante sin. —
Sed por kio do?
Ĥlestakov, alŝovante sin. — Sed
ĝi ja nur ŝajnas al vi, ke estas proksime; vi imagu al
vi, ke estas malproksime. Kiel mi estus feliĉa,
sinjorino, se mi povus premi vin en miaj brakoj.
Marja Antonovna, rigardas al la
fenestro. — Kio ĝi tie estas, kvazaŭ preterflugis?
Pigo aŭ ia alia birdo?
Ĥlestakov, kisas ŝin sur la ŝultro
kaj rigardas al la fenestro. — Ĝi estas pigo.
Marja Antonovna, leviĝas kun indigno.
— Ne, tio ĉi estas jam tro ... Tia aroganteco! ...
Ĥlestakov, retenante ŝin. —
Pardonu, sinjorino, mi faris tion ĉi de amo, efektive de
amo.
Marja Antonovna. — Vi rigardas min kiel
tian provincaninon ... (Penegas foriri.)
Ĥlestakov, plue retenante ŝin. —
De amo, kredu al mi, ke de amo. Mi nur simple ŝercis:
Marja Antonovna, ne koleru! Mi estas preta sur la genuoj
peti pardonon de vi. (Metas sin genue.) Pardonu
do, pardonu! Vi vidas, mi estas genue!
Sceno XIII.
La SAMAJ kaj ANNA ANDREJEVNA.
Anna Andrejevna, ekvidinte
Ĥlestakovon genue. — Ha kia pasaĵo!
Ĥlestakov, leviĝante. — Ha,
diablo prenu!
Anna Andrejevna, al la filino. —
Kion tio ĉi signifas, sinjorino? Kiaj agoj tio ĉi estas?
Marja Antonovna. — Mi, patrineto...
Anna Andrejevna. — Iru for de ĉi tie! Vi
aŭdas? for, for! Ne kuraĝu eĉ montri vin al miaj okuloj.
(Marja Antonovna foriras kun larmoj.) Pardonu, mi
konfesas, mi estas tiel mirigita...
Ĥlestakov, al si mem. — Kaj ŝi
ankaŭ estas tre apetita, tute ne malbela. (Metas sin
genue.) Sinjorino, vi vidas, mi brulas de amo.
Anna Andrejevna. — Kiel, vi estas genue?
Ha, leviĝu, leviĝu! Tie ĉi la planko estas tute ne pura.
Ĥlestakov. — Ne, genue, nepre genue, mi
volas scii, kion la sorto donas al mi, vivon aŭ morton.
Anna Andrejevna. — Sed, permesu, mi ne
komprenas ankoraŭ plene la signifon de la vortoj. Se mi
ne eraras, vi faras deklaracion pri mia filino?
Ĥlestakov. — Ne, mi amas vin mem. Mia
vivo estas sur hareto. Se vi ne kronos mian konstantan
amon, tiam mi ne valoros la teran ekzistadon. Kun flamo
en la brusto mi petas vian manon.
Anna Andrejevna. — Sed permesu
rimarkigi: mi estas en certa grado ... mi estas
edzinigita.
Ĥlestakov. — Tio ĉi nenion faras? Por la
amo ne ekzistas diferenco; eĉ Karamzin diris: «La leĝoj
kondamnas.» Ni foriros sub la ombron de riveretoj ...
Vian manon, vian manon mi petas.
Sceno XIV.
La SAMAJ kaj MARJA ANTONOVNA, subite
enkuras.
Marja Antonovna. — Panjo, paĉjo diris,
ke vi ... (Ekvidinte Ĥlestakovon genue, ekkrias.)
Ha, kia pasaĵo!
Anna Andrejevna. — Nu, kion vi bezonas?
Por kio? Kial? Kia facilanimeco! Subite enkuris kiel
haladziĝinta katino. Nu, kion mirindan vi trovis? Nu,
kio venis al vi en la kapon? Efektive, kiel ia trijara
infano. Oni ne kredus, ne kredus, tute ne kredus, ke ŝi
havas jam la aĝon de dekok jaroj. Mi ne scias, kiam vi
estos pli saĝa, kiam vi kondutos, kiel decas al
bonedukita fraŭlino, kiam vi scios, kio estas bonaj
reguloj kaj seriozeco en la agado.
Marja Antonovna, kun larmoj. — Mi
... kredu al mi, panjo ... mi ne sciis ...
Anna Andrejevna. — Ĉe vi ĉiam ia
trablova vento promenadas en la kapo; vi prenas
ekzemplon de la filinoj de Ljapkin-Tjapkin. Kion vi
rigardas ilin? Vi ne bezonas rigardi ilin. Vi havas
ekzemplojn aliajn — antaŭ vi estas via patrino. Jen
tiajn ekzemplojn vi devas sekvi.
Ĥlestakov, kaptante la manon de la
filino. — Anna Andrejevna, ne kontraŭiĝu al nia
feliĉo, benu la konstantan amon!
Anna Andrejevna, kun mirego. —
Sekve ŝi estas la objekto de via ...
Ĥlestakov. — Decidu: vivo aŭ morto?
Anna Andrejevna. — Nu, jen vi vidas,
malsaĝulino, vi vidas: pro vi tia abomenaĵo, la gasto
afable staris genue; kaj vi subite enkuris, kiel
frenezulino. Nu, jen, efektive vi meritas, ke mi intence
rifuzu: vi ne valoras tian feliĉon.
Marja Antonovna. — Mi jam ne faros,
panjo, mi jam plu ne faros.
Sceno XV.
la SAMAJ kaj la URBESTRO, enkuras,
malfacile spirante.
Urbestro. — Ekscelenco! Ne pereigu min!
Ĥlestakov. — Kio estas al vi?
Urbestro. — Ĵus la komercistoj plendis
al via ekscelenco. Mi certigas vin per mia honoro, ne
estas vera eĉ duono de tio, kion ili diras. Ili mem
trompas kaj prifriponas la popolon. La suboficiredzino
mensogis ankaŭ al vi, kvazaŭ mi ŝin elvergis; ŝi
mensogas, per Dio, ŝi mensogas. Ŝi mem sin elvergis.
Ĥlestakov. — Al la diablo la
suboficiredzinon; ne pri ŝi mi nun pensas!
Urbestro. — Ne kredu, ne kredu! Ili
estas tiaj mensogistoj... al ili eĉ malgranda infano ne
kredas. Ili jam en la tuta urbo estas konataj kiel
mensogistoj. Kaj pri friponeco mi kuraĝas raporti al vi:
ili estas tiaj friponoj, kiajn la mondo neniam ankoraŭ
naskis.
Anna Andrejevna. — Ĉu vi scias, kian
grandan honoron faras al ni Ivan Aleksandroviĉ? Li petas
la manon de nia filino.
Urbestro. — Haltu, haltu!... Vi
freneziĝis, mia kara! Ne koleru, via generala moŝto, —
ŝi havas ne tute normalan cerbon: tia sama estis ankaŭ
ŝia patrino.
Ĥlestakov. — Sed mi efektive petas la
manon. Mi enamiĝis.
Urbestro. — Mi ne povas kredi, via
generala moŝto!
Anna Andrejevna. — Sed oni ja diras al
vi!
Ĥlestakov. — Mi diras al vi senŝerce ...
Mi povas freneziĝi de amo.
Urbestro. — Mi ne arogas al mi kredi, mi
ne valoras tian honoron.
Ĥlestakov. — Sed se vi ne konsentos doni
al mi la manon de Marja Antonovna, tiam mi estas preta
fari diablo scias kion ...
Urbestro. — Mi ne povas kredi: plaĉas al
vi ŝerci, via generala moŝto!
Anna Andrejevna. — Ha, kia ŝtipo,
efektive! Sed se oni ripetas al vi?
Urbestro. — Mi ne povas kredi.
Ĥlestakov. — Donu, donu! Mi estas homo
furioza, mi decidiĝos al ĉio: kiam mi min pafmortigos,
oni vin transdonos al la juĝo.
Urbestro. — Ha, mia Dio! Mi, per Dio, ne
estas kulpa, nek anime, nek korpe! Ne volu koleri! Volu
agi tiel, kiel plaĉas al via afabla moŝto! Kredu al mi,
en mia kapo nun estas ... Mi eĉ mem ne scias, kio
fariĝas. Mi fariĝis nun tia malsaĝulo, kia mi neniam
ankoraŭ estis.
Anna Andrejevna. — Nu, benu!
(Ĥlestakov aliras kun Marja
Antonovna.)
Urbestro. — Dio vin benu! sed mi ne
estas kulpa! (Ĥlestakov kaj Marja Antonovna sin
kisas, la urbestro ilin rigardas.) Kia diablo!
efektive! (Frotas al si la okulojn.) Ili sin
kisas! Ha, mia Dio, ili sin kisas! Efektiva fianĉo.
(Ekkrias, saltante de ĝojo.) Aj, Antono! Aj, Antono!
Aj, urbestro! Vidu, kiel la afero ekiris!
Sceno XVI.
La SAMAJ kaj OSIP.
Osip. — La ĉevaloj estas pretaj.
Ĥlestakov. — Ha, bone ... Mi tuj iros.
Urbestro. — Kiel? Plaĉas al vi
forveturi?
Ĥlestakov. — Jes, mi forveturas.
Urbestro. — Kaj kiam do, tio estas ...
vi bonvolis mem aludi pri ... ŝajnas al mi, pri edziĝo?
...
Ĥlestakov. — Ha, tio ... Mi nur por unu
minuto, por unu tago al la onklo, — li estas riĉa
maljunulo; kaj morgaŭ mi tuj venos returne.
Urbestro. — Ni neniel kuraĝas reteni
vin, esperante vian feliĉan revenon.
Ĥlestakov. — Certe, certe, mi en minuto
ĉion faras. Adiaŭ, mia amo... ne, simple, mi ne povas
esprimi! Adiaŭ, mia koro! (Kisas la manon de Marja
Antonovna.)
Urbestro. — Sed ĉu vi ne bezonas ion en
la vojo? Ŝajnas al mi, ke vi bonvolis havi mankon de
mono?
Ĥlestakov. — Ho, ne, por kio? (Iom
pripensinte.) Nu, cetere, mi povas akcepti.
Urbestro. — Kiom vi deziras?
Ĥlestakov. — Nu jen, tiam vi donis
ducent, t.e. ne ducent, sed kvarcent, — mi ne volas tiri
profiton el via eraro, — oni povas sekve ankaŭ nun tiom
same, por ke estu ja ĝuste okcent.
Urbestro. — Tuj! (Elprenas el la
monpaperujo.) Mi havas ĝuste tute novajn paperetojn.
Ĥlestakov. — Ha, jes! (Li prenas kaj
trarigardas la banknotojn.) Bone! Oni ja diras, ke
ĝi signifas novan feliĉon, kiam la banknotoj estas
novaj.
Urbestro. — Tute vere.
Ĥlestakov. — Adiaŭ, Anton Antonoviĉ! Mi
multe dankas vin por via gastameco. El mia tuta koro mi
konfesas: nenie mi havis tian bonan akcepton. Adiaŭ,
Anna Andrejevna! Adiaŭ, mia koro, Marja Antonovna!
(Eliras.)
(Malantaŭ la scenejo.)
Voĉo de Ĥlestakov. — Adiaŭ, anĝelo de
mia animo, Marja Antonovna!
Voĉo de la urbestro. — Kiel do vi faras?
Vi veturas sur simpla veturilo?
Voĉo de Ĥlestakov. — Jes, mi kutimis. Mi
ricevas kapdoloron de risortoj.
Voĉo de la veturigisto. — Tpr ...
Voĉo de la urbestro. — Tiam oni devas
almenaŭ per io kovri, ekzemple per tapiŝeto. Ĉu vi
deziras, mi lasos alporti tapiŝeton?
Voĉo de Ĥlestakov. — Ne, por kio? Nenio
grava; cetere, bone, oni donu tapiŝeton.
Voĉo de la urbestro. — He, Avdotja! Iru
en la provizejon, elprenu tapiŝon la plej bonan, — tiun
kun la blua tono, la persan — plej rapide!
Voĉo de la veturigisto. — Tpr ...
Voĉo de la urbestro. — Kiam do vi
ordonas atendi vin?
Voĉo de Ĥlestakov. — Morgaŭ aŭ
postmorgaŭ.
Voĉo de Osip. — Ha, ĝi estas tapiŝo?
Donu ĝin ĉi tien, metu iel! Nun donu de tiu ĉi flanko
fojnon.
Voĉo de la veturigisto. — Tpr ...
Voĉo de Osip. — Jen de tiu ĉi flanko! ĉi
tien! ankoraŭ! bone! estos bonege! (Batas per la mano
la tapiŝon.) Nun sidiĝu, via moŝto!
Voĉo de Ĥlestakov. — Adiaŭ, Anton
Antonoviĉ!
Voĉo de la urbestro. — Adiaŭ, via
generala moŝto!
Virinaj voĉoj. — Adiaŭ, Ivan
Aleksandroviĉ!
Voĉo de Ĥlestakov. — Adiaŭ, patrineto!
Voĉo de la veturigisto. — He, vi, miaj
birdetoj? (La sonorileto sonoras; la kurteno falas.)
Personoj;
Akto unua;
Akto dua;
Akto tria;
Akto kvina
http://www.esperanto.mv.ru/ESP/index.html
|