|
Gogol N.V.
Akto kvina
La sama ĉambro.
Sceno I.
La URBESTRO, ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA
ANTONOVNA.
Urbestro. — Kiel, Anna Andrejevna? He?
Ĉu vi pensis iom pri ĉi tio? Jen, kia riĉa akiro,
kanajlaĵo! Nu, konfesu malkaŝe: vi ja eĉ ne sonĝis pri
tio — simple el ia urbestredzino subite fariĝi ... fi,
kanajlaĵo! ... Kun kia diablo vi parenciĝis!
Anna Andrejevna. — Tute ne; mi de longe
ĉi tion sciis. Por vi ĝi estas mirindaĵo, ĉar vi estas
simpla homo, vi neniam vidis bonordajn homojn.
Urbestro. — Mi mem, mia kara, estas
bonorda homo. Tamen efektive, kiam mi ekpensas, Anna
Andrejevna, pri tio, kiaj birdoj ni ambaŭ fariĝis! He,
Anna Andrejevna! Ni alte ekflugis, diabloj ĝin prenu!
Nu, atendu, nun mi instruos ĉiujn tiujn amantojn de
petoskriboj kaj denuncoj! He, kiu tie estas? (Eniras
superpolicano.) Ha, ĝi estas vi, Ivan Karpoviĉ!
Voku, mia kara, ĉi tien la komercistojn. Nun mi ilin
prilaboros, la kanajlojn! Plendi kontraŭ mi! Vidu ilin,
la malbenitan judan popolon! Atendu do, miaj kolombetoj!
Antaŭe mi regaladis vin nur ĝis la lipharoj, sed nun mi
vin regalos ĝis la barbo. Enskribu ĉiujn, kiuj iris
plendi kontraŭ mi, kaj antaŭ ĉio tiujn skribistojn,
skribistojn, kiuj artifikadis por ili petoskribojn, Kaj
anoncu al ĉiuj, ke oni sciu: jen, diru, kian honoron Dio
sendis al la urbestro, ke li edzinigas sian filinon ne
kun ia simpla homo, sed kun tia, kia ĝis nun neniam
ankoraŭ ekzistis en la mondo, kun tia, kiu povas ĉion
fari, ĉion, ĉion, ĉion! Al ĉiuj anoncu, ke ĉiuj sciu.
Kriu al la tuta popolo, batu la sonorilojn, diablo ĝin
prenu! Jam se estas soleno, ĝi estu soleno! (La
superpolicano foriras.) Sekve jen, kiel estas, Anna
Andrejevna, he? Kiel do nun, kie ni loĝos? Ĉi tie aŭ en
Peterburgo?
Anna Andrejevna. — Kompreneble, en
Peterburgo. Kiel oni povas resti ĉi tie!
Urbestro. — Nu, se en Peterburgo, ĝi
estu en Peterburgo; tamen estus bone ankaŭ ĉi tie. Nu,
mi opinias, la urbestrecon ni devas nun ĵeti al la
diablo? Jes, Anna Andrejevna?
Anna Andrejevna. — Kompreneble, kiel oni
povas nun paroli pri urbestreco!
Urbestro. — Nune ja, kiel vi pensas,
Anna Andrejevna, nun oni povas kapti grandan rangon, ĉar
li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj kaj li
veturas en la palacon de la regnestro, tial li povas
aranĝi tian antaŭenŝovon, ke poste mi povus eĉ enrampi
inter la generalojn. Kiel vi opinias, Anna Andrejevna,
ĉu mi povas enrampi inter la generalojn?
Anna Andrejevna. — Ankaŭ demando!
kompreneble, vi povas.
Urbestro. — Kaj, diablo ĝin prenu,
belege estas esti generalo! kavaliraĵon oni metas al vi
trans la ŝultron ... kaj kia kavaliraĵo estas
preferinda, Anna Andrejevna, ruĝa aŭ blua?
Anna Andrejevna. — Kompreneble, blua
estas pli bona.
Urbestro. — He? vidu, kion ŝi ekvolis!
Bona estus ankaŭ ruĝa. Efektive ja kial mi volus esti
generalo? Ĉar se ekzemple vi devas ien veturi, —
kurieroj kaj adjutantoj ĉiam rapidas antaŭe: «ĉevalojn!»
Kaj tiam en la stacioj oni al neniu donas, ĉiuj devas
atendi: ĉiuj tiuj titolaj konsilantoj, kapitanoj,
urbestroj ... kaj vi al neniu donas eĉ la plej
malgrandan atenton. Vi tagmanĝas ie ĉe la guberniestro,
kaj tie la urbestro staru kaj atendu! he, he, he.
(Forte ridegas.) Jen kanajlaĵo, kio estas alloga!
Anna Andrejevna. — Al vi nur ĉio
maldelikata plaĉas Vi devas memori, ke la vivon ni devas
tute ŝanĝi, ke viaj konatoj de nun estos ne ia
juĝisto-hundisto, kun kiu vi veturas ĉasi leporojn, aŭ
Zemlanika: kontraŭe, viaj konatoj estos homoj kun la
plej aristokrata konduto: grafoj kaj ĉiuj salonuloj...
Sed efektive mi tre timas pro vi: iafoje vi subite
elparolas tian vorton, kian oni en bona societo neniam
aŭdas.
Urbestro. — Nu, kio do? Vorto ja ne
malutilas.
Anna Andrejevna. — Jes, bona ĝi estis,
dum vi estis urbestro; sed tie la vivo estos ja tute
alia.
Urbestro. — Jes, tie, oni diras,
ekzistas du fiŝetoj: mareno kaj truto, tiel bongustaj,
ke oni lekas al si la fingrojn, kiam oni ilin manĝas.
Anna Andrejevna. — Li ĉiam nur pri
fiŝetoj revas! Mi volas nepre, ke nia domo estu la unua
en la ĉefurbo kaj ke en mia ĉambro estu tia parfumo, ke
oni ne facile povu eniri kaj oni devu fermeti al si la
okulojn. (Fermetas la okulojn kaj flaras.) Ha,
kiel bone!
Sceno II.
La SAMAJ kaj KOMERCISTOJ.
Urbestro. — Ha, bonan tagon, miaj plej
amataj!
Komercistoj, salutante. — Ni
deziras al vi sanon, nia patro!
Urbestro. — Nu, miaj kolombetoj, kiel vi
fartas? Kiel iras via komercaĵo? Kio, samovaristoj,
arŝinistoj, plendi vi ekvolis? Arĥifriponoj,
protokanajloj, maraj trompistoj! Plendi? Nu, multe vi
atingis? Jen, ili pensas, oni tuj metos lin en
malliberejon! ... Ĉu vi scias, sep diabloj kaj unu
diablino batu al vi la dentojn, ke ...
Anna Andrejevna. — Ha, mia Dio, kiajn
vortojn, Antoĉjo, vi ŝutas!
Urbestro, malkontente. — Ha, ne
estas nun la tempo por pensi pri vortoj! Ĉu vi scias, ke
tiu sama oficisto, al kiu vi plendis, edziĝas nun kun
mia filino? Kio? Ha? Kion vi nun diros? Nun mi vin! ...
Vi trompas la popolon ... Vi faras kontrakton kun la
regna kaso — pri centmil rubloj vi ĝin trompas, donante
putran drapon, kaj poste vi oferdonas dudek arŝinojn,
kaj vi postulas ankoraŭ, ke oni donu al vi rekompencon
por ĉi tio! Ja se oni scius, oni vin ... Kaj li ŝovas
ankoraŭ antaŭen sian ventron: li estas komercisto, lin
ne tuŝu. «Ni, — li diras, — ne staras pli malalte ol la
nobeloj.» Jes, nobelo ... ha, vi, abomena besto! Nobelo
lernas sciencojn; lin oni eĉ vergas en la lernejo, sed
pro afero bona, por ke li sciu ĉion utilan. Kaj vi kio
estas? Vi komencas per friponaĵoj, vin la mastro batas
por tio, ke vi ne scias trompi. Kiam vi estas ankoraŭ
bubeto, ne scias ankoraŭ «Patron nian», vi jam trompas;
kaj kiam via ventro bareliĝas kaj vi plene ŝtopas al vi
la poŝojn, tiam vi levas la nazon! Vidu, kia grava
persono! Tial ke vi eltrinkas dekses samovarojn en tago,
tiel vi levas la nazon? Sed mi kraĉas al via kapo kaj al
via graveco!
Komercistoj, salutante. — Pardonu
nin, Anton Antonoviĉ!
Urbestro. — Plendi? Kaj kiu helpis vin
friponi, kiam vi konstruis ponton kaj kalkule enskribis
lignon por dudek mil rubloj, dum en efektiveco vi ne
donis eĉ por cent rubloj? Mi vin helpis, vi, kapra
barbo! Vi tion ĉi forgesis? Se mi raportus pri tio ĉi,
mi povus vin forsendigi Siberion! Kion vi diros? Ha?
Unu el la komercistoj. — Ni konfesas
nian kulpon. Anton Antonoviĉ! Satano nin tentis. Jam
neniam en la tuta vivo ni plendos. Postulu kontentigon
kian ajn vi volas, nur ne koleru!
Urbestro. — Ne koleru! Jen vi nun kuŝas
antaŭ miaj piedoj. Kial? Ĉar la sorto min favoris; sed,
se la venko estus eĉ iomete sur via flanko, tiam vi,
kanajlo, enpremus min profunde en koton kaj vi eĉ pezan
trabon metus sur min.
Komercistoj, kliniĝas al la piedoj de
la urbestro. — Ne pereigu nin, Anton Antonoviĉ!
Urbestro. — «Ne pereigu!» Nun vi petegas
«ne pereigu», kaj antaŭe kio estis? Mi povus vin ...
(Svinginte la manon.) Nu, sed Dio vin pardonu!
Sufiĉe! Mi ne memoras longe la malbonon; sed nun
rigardu, atentu bone! Mi edzinigas mian filinon ne kun
ia simpla nobelo: rigardu, ke la gratulo estu ... vi
komprenas? Ne esperu kvietiĝi per ia sekigita sturgeto
aŭ per konuso da sukero ... Nu, iru kun Dio! (La
komercistoj foriras.)
Sceno III.
La SAMAJ, AMMOS FJODOROVIĈ, ARTEMIJ
FILIPPOVIĈ, poste RASTAKOVSKIJ.
Ammos Fjodoroviĉ, ankoraŭ en la
pordo. — Ĉu mi povas kredi al la famo, Anton
Antonoviĉ? La sorto sendis al vi eksterordinaran
feliĉon?
Artemij Filippoviĉ. — Mi havas la
honoron gratuli vin pro la eksterordinara feliĉo. Mi
kore ekĝojis, kiam mi aŭdis. (Li kisas la manon de
Anna Andrejevna.) Anna Andrejevna! (Kisante la
manon de Marja Antonovna.) Marja Antonovna!
Rastakovskij, eniras. — Al Anton
Antonoviĉ mian gratulon! Dio longigu vian vivon kaj la
vivon de la nova paro kaj Li donu al vi idaron
grandnombran, nepojn kaj pranepojn! Anna Andrejevna!
(Kisas la manon de Anna Andrejevna.) Marja
Antonovna! (Kisas la manon de Marja Antonovna.)
Sceno IV.
La SAMAJ, KOROBKIN kun la EDZINO,
LULUKOV.
Korobkin. — Mi havas la honoron gratuli
Antonon Antonoviĉon! Anna Andrejevna! (Kisas la manon
de Anna Andrejevna.) Marja Antonovna! (Kisas ŝian
manon.)
Edzino de Korobkin. — Mi kore vin
gratulas, Anna Andrejevna, pro la nova feliĉo.
Lulukov. — Mi havas la honoron gratuli,
Anna Andrejevna! (Kisas ŝian manon kaj poste,
turninte sin al la rigardantoj, klakas per la lango kun
mieno de braveco.) Marja Antonovna! Mi havas la
honoron gratuli. (Kisas ŝian manon kaj turnas sin al
la rigardantoj kun tia sama braveco.)
Sceno V.
MULTO DA GASTOJ en nigraj surtutoj
kaj frakoj aliras antaŭe al la mano de Anna Andrejevna,
dirante: «Anna Andrejevna!» poste al Marja Antonovna,
dirante: «Marja Antonovna!» BOBĈINSKIJ kaj
DOBĈINSKIJ sin trapuŝas.
Bobĉinskij. — Mi havas la honoron
gratuli!
Dobĉinskij. — Anton Antonoviĉ! Mi havas
la honoron gratuli.
Bobĉinskij. — Ni gratulas pro la feliĉa
fariĝo!
Dobĉinskij. — Anna Andrejevna!
Bobĉinskij. — Anna Andrejevna! (Ambaŭ
aliras samtempe kaj kunpuŝiĝas per la fruntoj.)
Dobĉinskij. — Marja Antonovna! (Kisas
ŝian manon.) Mi havas la honoron gratuli. Vi havos
grandan, grandan bonstaton, vi portos oran veston kaj vi
manĝos diversajn delikatajn supojn, tre amuze vi pasigos
la tempon ...
Bobĉinskij, interrompante. —
Marja Antonovna, mi havas la honoron gratuli! Dio donu
al vi ĉiuspecan riĉecon, multe da mono kaj fileton tian
malgrandan, jen tian! (Montras per la mano.) Ke
oni povu sidigi lin sur la manplaton, jes! Ĉiam la
bubeto krias: ŭa! ŭa! ŭa!
Sceno VI.
Ankoraŭ KELKE DA GASTOJ, kiuj iras
kisi la manojn, LUKA LUKIĈ kun sia EDZINO.
Luka Lukiĉ. — Ni havas la honoron ...
Edzino de Luka Lukiĉ, kuras antaŭen.
— Mi gratulas vin, Anna Andrejevna! (Ili sin kisas.)
Kaj mi efektive tiel ekĝojis. Oni diras al mi: «Anna
Andrejevna edzinigis sian filinon.» — «Ha, mia Dio», mi
ekpensis, kaj mi tiel ekĝojis, ke mi diras al la edzo:
«Aŭdu, Lukĉjo, jen kian feliĉon ricevis Anna
Andrejevna!» «Nu, — mi diras al mi mem, — dank' al Dio!»
Kaj mi diras al li: «Mi estas tiel ravita, ke mi brulas
de senpacienco esprimi persone al Anna Andrejevna»...
«Ha, mia Dio, — mi pensas en mi, — Anna Andrejevna
efektive atendis bonan partion por sia filino, kaj jen
nun tia sorto: ĝuste tiel fariĝis, kiel ŝi volis»,— kaj
efektive mi tiel ekĝojis, ke mi ne povis paroli. Mi
ploras, ploras, nu, mi simple ploregas. Jam Luka Lukiĉ
diras: «Kial vi, Nanjo, ploras?» — «Lukĉjo, — mi diras,
— mi eĉ mem ne scias, la larmoj jen simple fluas
rivere.»
Urbestro. — Mi petas vin, sidiĝu,
sinjoroj! He! Miŝka, alportu ĉi tien pli da seĝoj!
(La gastoj sidiĝas.)
Sceno VII.
La SAMAJ, KVARTALESTRO, kaj POLICANOJ.
Kvartalestro. — Mi havas la honoron
gratuli vin, via moŝto, kaj deziri al vi feliĉon por
multaj jaroj.
Urbestro. — Mi dankas, mi dankas! Mi
petas vin sidiĝi, sinjoroj! (La gastoj sidiĝas.)
Ammos Fjodoroviĉ. — Sed diru, mi petas,
Anton Antonoviĉ, kiamaniere ĉio ĉi tio komenciĝis, t.e.,
la tutan iom-post-ioman iron de la afero.
Urbestro. — La iro de la afero estis
eksterordinara: plaĉis al li proprapersone fari la
proponon.
Anna Andrejevna. — En tre respekta kaj
plej aristokrata maniero. Ĉion li diris treege bone. Li
diris: «Mi, Anna Andrejevna, sole pro estimo al la
valoroj de via persono.» Kaj tia bela, edukita homo, kun
la plej noblaj principoj! — «Mia vivo, kredu al mi, Anna
Andrejevna, ne valoras por mi eĉ kopekon; mi faras nur
tial, ĉar mi estimas viajn eksterordinarajn ecojn.»
Marja Antonovna. — Ha, panjo! Tion ĉi li
diris ja al mi.
Anna Andrejevna. — Ĉesu, vi nenion
scias, kaj ne miksu vin en aferon ne vian! «Mi, Anna
Andrejevna, miras ...» Tiajn flatajn vortojn li ŝutis
... kaj kiam mi volis diri: «Ni neniel povas esperi tian
honoron», — li subite ĵetis sin genue kaj en tia plej
nobla maniero: «Anna Andrejevna! ne faru min plej
malfeliĉa homo! konsentu respondi al miaj sentoj, alie
mi finos mian vivon per morto.»
Marja Antonovna. — Sed, mia panjo, li ja
pri mi tion ĉi diris.
Anna Andrejevna. — Jes, kompreneble ...
ankaŭ pri vi li parolis, mi tion ĉi ne neas.
Urbestro. — Kaj li eĉ ektimigis min: li
diris, ke li sin mortpafos. «Mi min pafos, min pafos!» —
li diris.
Multaj el la gastoj. — Kion vi diras!
Ammos Fjodoroviĉ. — Kiel originale!
Luka Lukiĉ. — Jen efektive, tiel
destinis la sorto.
Artemij Filippoviĉ. — Ne la sorto, mia
sinjoro — la sorto mem ne regas: la meritoj tion ĉi
alportis. (Al si mem.) Al tia porko ĉiam la
feliĉo rampas en la buŝon!
Ammos Fjodoroviĉ. — Mi estas preta,
Anton Antonoviĉ vendi al vi tiun ĉashundon, pri kiu vi
marĉandis.
Urbestro. — Ne, ne pri hundoj mi nun
pensas.
Ammos Fjodoroviĉ. — Nu, se vi ne volas,
ni interkonsentos pri alia hundo.
Edzino de Korobkin. — Ha, Anna
Andrejevna, kiel mi ĝojas pri via feliĉo! vi ne povas
prezenti al vi!
Korobkin. — Kie do, permesu demandi,
troviĝas nun la eminenta gasto? Mi aŭdis, ke li pro io
forveturis.
Urbestro. — Jes, li forveturis por unu
tago pro tre grava afero.
Anna Andrejevna. — Al sia onklo, por
peti lian benon.
Urbestro. — Peti lian benon; sed tuj
morgaŭ ... (Li ternas; ĉiuj gratulas per brua ĥoro.)
Mi tre dankas! Sed tuj morgaŭ li venos returne ...
(Li ternas; bruo de gratuloj; el ĉiuj voĉoj oni aŭdas la
plej klare ienajn:)
Voĉo de la kvartalestro. — Mi deziras
sanon al via moŝto!
Voĉo de Bobĉinskij. — Centon da jaroj
kaj sakon da oro!
Voĉo de Dobĉinskij. — Longigu Dio la
vivon ĝis ekstermezuro!
Voĉo de Artemij Filippoviĉ. — Krevu kaj
pereu!
Voĉo de la edzino de Korobkin. — La
diablo vin prenu!
Urbestro. — Mi humile vin dankas! Ankaŭ
al vi mi tion saman deziras.
Anna Andrejevna. — Ni intencas nun loĝi
en Peterburgo. Ĉar tie ĉi, mi konfesas, estas tia aero
... jam tro vilaĝa! ... Mi konfesas, granda malagrablaĵo
... Jen ankaŭ mia edzo ... Li tie ricevos generalan
rangon.
Urbestro. — Jes, mi konfesas, sinjoroj,
diabloj prenu, mi tre volas esti generalo.
Luka Lukiĉ. — Kaj Dio al vi donos!
Rastakovskij. — Homo ne povas, sed Dio
ĉion povas.
Ammos Fjodoroviĉ. — Granda ŝipo bezonas
grandan akvon.
Artemij Filippoviĉ. — Kiel la meritoj,
tiel la honoro.
Ammos Fjodoroviĉ, al si mem. —
Jen estos bele, se li efektive fariĝos generalo. Jen al
li jam certe generaleco konvenus, kiel selo al bovino!
Nu, ne, ĝis tio estas ankoraŭ malproksime. Tie ĉi estas
pli gravaj ol vi, kaj tamen ili ĝis nun ankoraŭ ne estas
generaloj.
Artemij Filippoviĉ, al si mem. —
Vidu lin, diablo lin prenu, li jam eĉ al generaleco sin
puŝas! Kiu scias, eble li efektive ankoraŭ fariĝos
generalo. Fierecon, diablo lin prenu, li ja havas
sufiĉe. (Al la urbestro.) Tiam, Anton Antonoviĉ,
ankaŭ nin ne forgesu.
Ammos Fjodoroviĉ. — Kaj se io okazos,
ekzemple ia bezono en la aferoj, ne rifuzu al ni vian
protektadon!
Korobkin. — En la venonta jaro mi
veturigos mian fileton al la ĉefurbo, por ke li estu
utila al la regno; tiam estu bona, komplezu al li per
via protektado, anstataŭ patro al la orfo.
Urbestro. — Mi estas preta, de mia
flanko mi volonte penos.
Anna Andrejevna. — Vi, Antoĉjo, ĉiam
rapidas kun la promesoj. Unue, vi tute ne havos tempon,
por pensi pri ĉi tio. Kaj kiel oni povas kaj por kio oni
devas ŝarĝi sin per tiaj promesoj?
Urbestro. — Kial do, mia koro? Iafoje
oni povas.
Anna Andrejevna. — Kompreneble, iafoje
oni povas, sed ne al ĉiu senvalorulo oni ja povas doni
sian protektadon.
Edzino de Korobkin. — Vi aŭdis, kiel ŝi
nun traktas?
Gastino. — Jes, ŝi ĉiam estis tia; mi
ŝin konas: se vi sidigos ŝin al la tablo, ŝi tuj ankaŭ
la piedojn...
Sceno VIII.
La SAMAJ kaj la POŜTESTRO, enkuras
rapidege kun dissigelita letero en la mano.
Poŝtestro. — Mirinda afero, sinjoroj! La
oficisto, kiun ni prenis por revizoro, estis ne
revizoro.
Ĉiuj. — Kiel, ne revizoro?
Poŝtestro. — Tute ne revizoro, — mi
eksciis tion ĉi el letero.
Urbestro. — Kion, kion vi diras? El kiu
letero?
Poŝtestro. — Nu, el lia propra letero.
Oni alportis al mi al la poŝto leteron. Mi ekrigardis la
adreson kaj mi vidas: «en la straton Poŝtoficejan.» Mi
preskaŭ svenis de konsterniĝo. «Nu, — mi ekpensis en mi,
— certe li trovis malordon en la poŝta parto kaj li nun
raportas al la estraro.» Mi prenis kaj dissigelis.
Urbestro. — Kiel do vi ...?
Poŝtestro. — Mi mem ne scias. Nenatura
forto min igis. Jam mi estis vokinta la kurieron, por
forsendi la leteron per ekspreso, sed tia scivolo min
atakis, kian mi ankoraŭ neniam sentis. Mi ne povas, ne
povas, mi sentas, ke mi ne povas! Ĝi tiras min, simple
min tiras! En unu orelo mi kvazaŭ aŭdas: «He, ne
dissigelu, vi pereos kiel kokino», kaj en la dua orelo
kvazaŭ ia demono murmuras: «Dissigelu, dissigelu,
dissigelu!» Kaj kiam mi ekprenis la sigelvakson — fajro
ekkuris tra miaj membroj, kaj kiam mi dissigelis — mi
eksentis froston, veran froston. La manoj tremas kaj ĉio
nebuliĝis antaŭ miaj okuloj.
Urbestro. — Sed kiel do vi permesis al
vi dissigeli la leteron de tia rajtigita persono.
Poŝtestro. — Tio ja estas la tuta afero,
ke li ne estas rajtigita kaj li ne estas persono!
Urbestro. — Kio do li estas laŭ via
opinio?
Poŝtestro. — Nek io nek alio; diablo
scias, kio!
Urbestro, flamiĝe. — Kiel nek io
nek alio? Kiel vi kuraĝas nomi lin nek io nek alio kaj
eĉ ankoraŭ diablo scias kio? Mi vin arestigos ...
Poŝtestro,— Kiu? Vi?
Urbestro. — Jes, mi!
Poŝtestro. — Por tio ĉi viaj manoj estas
tro mallongaj.
Urbestro. — Ĉu vi scias, ke li edziĝas
kun mia filino, ke mi mem estos grandrangulo, ke mi
forsendigos rekte en Siberion?
Poŝtestro. — He, Anton Antonoviĉ! Kial
paroli pri Siberio? Siberio estas malproksima. Jen, pli
bone mi legos al vi, sinjoroj, vi permesas legi la
leteron?
Ĉiuj. — Legu, legu!
Poŝtestro, legas. — «Ni rapidas
raporti al vi, mia kara Trjapiĉkin, kiaj mirindaĵoj al
mi fariĝas. En la vojo tute senmonigis min infanteria
kapitano, tiel, ke la hotelmastro volis jam meti min en
malliberejon; subite, laŭ mia peterburga fizionomio kaj
laŭ miaj vestoj, la tuta urbo prenis min por
general-gubernatoro. Kaj mi loĝas nun ĉe la urbestro,
ĝuas bonan vivon, amindumas senlime lian edzinon kaj
filinon; mi nur ne decidis ankoraŭ, de kiu el ili mi
devas komenci, — mi pensas, ke mi komencos de la
patrino, ĉar ŝajnas al mi, ke ŝi estas tuj preta por
ĉiuj komplezoj. Ĉu vi memoras, kiel ni kune suferis
mizeron, tagmanĝadis per friponaĵoj, kaj kiel unu fojon
la sukeraĵisto kaptis min per la kolumo pro la kuketoj,
kiujn mi formanĝis je la kalkulo de la enspezoj de la
angla reĝo? Nun estas tute alia afero. Ĉiuj donas al mi
prunte, kiom mi volas. Teruraj originaloj! Vi mortus de
ridado. Mi scias, ke vi skribas iafoje artikoletojn, —
enmetu ilin en vian literaturon. Unue: la urbestro —
malsaĝa kiel maljuna ĉevalo ...»
Urbestro. — Ne povas esti! ĝi tie ne
estas!
Poŝtestro, montras la leteron. —
Legu mem.
Urbestro, legas. — «Kiel maljuna
ĉevalo.» — Ne povas esti! Vi mem tion ĉi skribis.
Poŝtestro. — Kial do mi skribus?
Artemij Filippoviĉ. — Legu!
Luka Lukiĉ. — Legu!
Poŝtestro: legas plue. — «La
urbestro — malsaĝa, kiel maljuna ĉevalo ...»
Urbestro. — Ho! diablo ĝin prenu! Oni
devas ankoraŭ ripeti! kvazaŭ ĝi sen tio jam tie ne
starus.
Poŝtestro, legante plue. — Hm ...
hm ... hm ... «maljuna ĉevalo. — La poŝtestro estas
ankaŭ bona homo ...» (Ĉesante legi.) Nu, tie ĉi
li ankaŭ pri mi malkonvene sin esprimis.
Urbestro. — Ne, legu!
Poŝtestro. — Sed por kio do?
Urbestro. — Ne, diablo ĝin prenu, kiam
oni komencis jam legi, tiam, oni legu! Legu ĉion!
Artemij Filippoviĉ. — Permesu, mi legos.
(Li surmetas okulvitrojn kaj legas.) «La
poŝtestro estas vera portreto de la departementa
pordisto Miĥejev; kredeble li, kanajlo, ankaŭ drinkas
brandon.»
Poŝtestro, al la rigardantoj. —
Nu, sentaŭga bubo, kiun oni devas vergi: nenio pli!
Artemij Filippoviĉ, legante plue.
— «La kuratoro de kaduku ... i ... i ... i
(Balbutas.)
Korobkin. — Kial do vi haltis?
Artemij Filippoviĉ. — Nu, nelegeble
skribite ... cetere oni vidas, ke sentaŭgulo.
Korobkin. — Donu al mi! Mi pensas, ke
miaj okuloj estas pli bonaj. (Li prenas la leteron.)
Artemij Filippoviĉ, ne donante la
leteron. — Ne, tiun ĉi lokon oni povas forlasi,
poste ĉio estas jam legebla.
Korobkin. — Sed permesu, mi jam scias.
Artemij Filippoviĉ. — Tralegi mi eĉ mem
povus: plue efektive ĉio estas bone legebla.
Poŝtestro. — Ne, ĉion legu! antaŭe oni
ja ĉion legis.
Ĉiuj. — Fordonu, Artemij Filippoviĉ,
fordonu la leteron! (Al Korobkin.) legu.
Artemij Filippoviĉ. — Tuj. (Fordonas
la leteron.) Jen, mi petas ... (Kovras per la
fingro.) Jen de tie ĉi legu. (Ĉiuj atakas lin.)
Poŝtestro. — Legu, legu! Sensencaĵo,
ĉion legu!
Korobkin, legas. — «La kuratoro
de kadukulejoj Zemlanika — tute kiel porko en la
noktoĉapo.»
Artemij Filippoviĉ, al la
rigardantoj. — Eĉ ne sprite! Porko en noktoĉapo!
Kiel do porko povas esti en noktoĉapo?
Korobkin, legante plue. — «La
inspektoro de lernejoj tute malbonodoras per bulbo.»
Luka Lukiĉ, al la rigardantoj. —
Por Dio, eĉ neniam mi prenis bulbon en la buŝon.
Ammos Fjodoroviĉ, al si mem. —
Dank' al Dio, almenaŭ pri mi nenio estas dirita!
Korobkin, legas. — «La
juĝisto...»
Ammos Fjodoroviĉ. — Jen vi havas!
(Laŭte.) Sinjoroj, mi pensas, ke la letero estas
longa. Kaj kiun diablon ni en ĝi bezonas: legi tian
abomenaĵon!
Luka Lukiĉ. — Ne!
Poŝtestro. — Ne, legu!
Artemij Filippoviĉ. — Ne, vi devas legi!
Korobkin, daŭrigas. — «La juĝisto
Ljapkin-Tjapkin estas en plej alta grado movetono...»
(Haltas.) Kredeble franca vorto.
Ammos Fjodoroviĉ. — Diablo ĝin scias,
kion ĝi signifas! Ankoraŭ bone, se nur fripono; povas
esti, ke eĉ io pli malbona.
Korobkin, legante plue. —
«Cetere, ili estas homoj gastamaj kaj bonkoraj. Adiaŭ,
mia koro Trjapiĉkin. Mi mem, laŭ via ekzemplo, volas
okupi min per literaturo. Enue estas, mia kara, tiel
vivi, oni volas fine ian nutraĵon por la animo. Mi
vidas, mi devas efektive okupi min per io alta. Skribu
al mi en la Saratovan gubernion, kaj de tie en la
vilaĝon Podkatilovka.» (Li turnas la leteron kaj
legas la adreson.) «Al lia moŝto, sinjoro Ivan
Vasiljeviĉ Trjapiĉkin, en Sankt-Peterburgo, strato
Poŝtoficeja, domo numero naŭdek-sep, en la korto, tria
etaĝo, dekstre.»
Unu el la sinjorinoj. — Kia skandalo
neatendita!
Urbestro. — Jen, kiam li buĉis, efektive
buĉis! Mi estas mortigita, mortigita, tute mortigita!
Nenion mi vidas: mi vidas nur iajn porkajn buŝegojn
anstataŭ vizaĝoj, nenion pli ... Revenigu, revenigu lin!
(Svingas la manon.)
Poŝtestro. — Kiel revenigi! Ĝuste al la
malfeliĉo oni ordonis al la administranto doni la plej
bonan ĉevaltrion; la diablo min puŝis doni ordonojn eĉ
por la plua vojo.
Edzino de Korobkin. — Jen efektive, jen
senekzempla konfuzo!
Ammos Fjodoroviĉ. — Tamen, diabloj ĝin
prenu, sinjoroj! Li prenis de mi prunte tricent rublojn.
Artemij Filippoviĉ. — De mi ankaŭ
tricent rublojn.
Poŝtestro, ĝemas. — Ho! ankaŭ de
mi tricent rublojn.
Bobĉinskij. — De mi kune kun Pjotr
Ivanoviĉ sesdek-kvin per banknotoj, jes, sinjoroj.
Ammos Fjodoroviĉ, embarase disŝovas
la brakojn. — Kiel do, sinjoroj? Kiel do, efektive,
ni tiel enfalis?
Urbestro, batas sin en la frunton.
— Kiamaniere mi ... ne, kiamaniere mi, maljuna
malsaĝulo...? Mi perdis, malsaĝa ŝafo, mian tutan saĝon!
... Tridek jarojn mi estas en la servado; neniu
komercisto, neniu entreprenisto povis min trompi;
friponojn plej friponajn mi trompadis, ruzulojn kaj
kanajlojn tiajn, kiuj la tutan mondon povus priŝteli, mi
kaptadis sur hokon. Tri guberniestrojn mi trompis! ...
Kion mi diras, guberniestrojn! (Svingas la manon.)
Eĉ ne valoras paroli pri guberniestroj...
Anna Andrejevna. — Sed ĝi ne povas esti,
Antoĉjo; li fianĉiĝis kun Manjo ...
Urbestro, kolere. — Fianĉiĝis!
Figo kun butero, jen estos al vi fianĉiĝo! Ŝovas sin al
mi en la okulojn kun fianĉiĝo! ... (Furioze.)
Jen, rigardu, rigardu, la tuta mondo, la tuta
kristanaro, ĉiuj rigardu, kiel azenigita estas la
urbestro! Malsaĝulo vi nomu lin, malsaĝulo, la maljunan
kanajlon! (Minacas al si mem per la pugno.) He,
vi, diknazulo! Ŝtopileton, ĉifonon li prenis por grava
homo! Jen li nun tra la tuta vojo tintas per sonorileto!
Tra la tuta mondo li disportos la historion. Ne sufiĉe
ke vi fariĝos objekto de mokado — troviĝos plumknaristo,
paperŝmiristo, kiu eĉ en komedion vin enmetos. Jen tio
estas dolora! Li ne indulgos vian rangon nek oficon, kaj
ĉiuj nudigos la dentojn kaj aplaŭdos. Kion vi ridas? Pri
vi mem vi ridas! He, vi! ... (De kolero li batas per
la piedoj la plankon.) Mi ĉiujn tiujn
paperŝmiristojn ... Hu, plumknaristoj, liberaluloj
malbenitaj! Semo de la diablo! Mi ligus vin ĉiujn en unu
pakon, mi frotus vin ĉiujn al faruno kaj al la diablo mi
donus vin ĉiujn por subŝtofo! En lian ĉapon mi ŝutus
vin, tien! ... (Li skuas la pugnon kaj batas per la
kalkanumo la plankon. Post kelka silento:) Ĝis nun
mi ne povas reveni al normala stato. Jen, efektive, se
Dio volas iun puni, li antaŭe forprenas de li la saĝon.
Nu, kio en tiu ventkapulo estas simila al revizoro?
Nenio estis! Ne estis simple eĉ duonfingro da simileco —
kaj subite ĉiuj ekkriis: revizoro! revizoro! Nu, kiu la
unua ektrumpetis, ke li estas revizoro? Respondu!
Artemij Filippoviĉ, dispuŝante la
brakojn. — Kiel ĝi fariĝis — eĉ se vi mortigos min,
mi ne povus klarigi. Kvazaŭ ia nebulo atakis, diablo
konfuzis.
Ammos Fjodoroviĉ. — Kiu eltrumpetis?
Jen, kiu eltrumpetis: tiuj ĉi bravuloj (Montras
Dobĉinskij-n kaj Bobĉinskij-n.)
Bobĉinskij. — Per Dio, ne mi! mi eĉ ne
intencis...
Dobĉinskij. — Mi nenion, tute nenion...
Artemij Filippoviĉ. — Kompreneble, vi.
Luka Lukiĉ. — Sendube. Ili alkuris el la
hotelo kiel frenezuloj: «Li alveturis, li alveturis, kaj
monon li ne pagas...» Ili trovis gravan birdon!
Urbestro. — Kompreneble, vi! ĉikanistoj
de la urbo, mensogistoj malbenitaj!
Artemij Filippoviĉ. — Diablo vin prenu
kun via revizoro kaj viaj rakontoj.
Urbestro. — Vi nur kuradas tra la urbo
kaj konfuzas ĉiujn, vi, krakiloj malbenitaj. Malverajn
famojn vi semas, pigoj mallongvostaj.
Ammos Fjodoroviĉ. — Ŝmiristoj
malbenitaj!
Luka Lukiĉ. — Noktoĉapoj!
Artemij Filippoviĉ. — Nazofluuloj
mallongventraj! (ĉiuj ĉirkaŭas ilin.)
Bobĉinskij. — Per Dio, ĝi ne estis mi,
ĝi estis Pjotr Ivanoviĉ.
Dobĉinskij. — He, ne Pjotr Ivanoviĉ, vi
ja la unua tion...
Bobĉinskij. — Nu, ne; la unua estis vi.
Lasta sceno.
La SAMAJ kaj ĜENDARMO.
Ĝendarmo. — Oficisto el Peterburgo, kiu
alveturis laŭ imperiestra ordono, postulas, ke vi tuj
venu al li. Li enloĝiĝis en la hotelo. (La
elparolitaj vortoj frapas ĉiujn kiel tondro. Sono de
surpriziĝo elflugas ĥore el la buŝoj de la sinjorinoj;
la tuta grupo, subite ŝanĝinte la situacion, restas
kvazaŭ ŝtonigita.)
Muta sceno.
La urbestro en la mezo, en formo de
kolono, kun etenditaj brakoj kaj kun kapo klinita
malantaŭen. Dekstre de li lia edzino kaj filino
ekmovinte al li sian tutan korpon; post ili la poŝtestro,
ricevinte la formon de demanda signo, turnita al la
rigardantoj; post li Luka Lukiĉ, konfuzegita en plej
senkulpa maniero; post li, ĉe la bordo de la scenejo,
tri sinjorinoj, gastinoj, apogiĝinte unu al alia kun la
plej satira vizaĝesprimo, rilatanta rekte al la familio
de la urbestro. Maldekstre de la urbestro: Zemlanika,
klininte la kapon iom flanken, kvazaŭ li ion aŭskultas;
post li la juĝisto kun disŝovitaj brakoj, sidfleksiĝinte
preskaŭ ĝis la planko kaj farinte per la lipoj tian
movon, kvazaŭ li volus ekfajfi, aŭ elparoli: «Jen vi
havas!» Post li Korobkin, turninte sin al la rigardantoj
kun fermetita okulo kaj satira aludo pri la urbestro;
post li, ĉe la bordo, Dobĉinskij kaj Bobĉinskij kun
reciproke aldirektita movo de la manoj kaj malfermitaj
buŝoj kaj reciproke sin rigardante per larĝe malfermitaj
okuloj. La ceteraj gastoj restas simple kiel kolonoj.
Preskaŭ unu kaj duonon da minutoj la rigidiĝinta grupo
konservas sian situacion.
(La kurteno falas.)
Personoj;
Akto unua;
Akto dua;
Akto tria;
Akto kvara
http://www.esperanto.mv.ru/ESP/index.html
|