|
Dinwoodie J.
La soleca dio
Noktmezo kaj mallumo – unu
stelo
briletis sur velura fon',
tutsola en la vasto de l' ĉielo;
veadis venta monoton'.
Rigardon ĵetis mi al nokto nigra;
mallaŭte en la malproksim'
aŭdiĝis krio de ansero migra;
animon mian skuis tim'.
Teruris tamen min nek la insido
de l' nokto, nek la birdo-kri',
sed kvazaŭ en abismon, la ekvido
en koron de soleca di'.
Solecon lian la natur' spegulas
en si fidele; ĉiu sent'
de l' granda universo-kor' modulas
la tonojn de l' multvoĉa vent'.
Sur la sennombraj montoj de l' eterno
majestas li en sol-seren',
la ĉion-direktanta vivokerno,
ekster la homa komprenem'.
Profundas tiom la soleco dia,
ke l' homo ne solecas pli
en morto-horo, ol en vivo sia
solecas en eterno di'. |
Aliaj verkoj:
La venkonto;
La virtuozo;
Soleco;
Strebado
|