|
Varankin V.
Parto 1
Berlin ... de aprilo 1928.
Berlina aero instigas al verkado.
Ĝi kreas la humoron. Mi, kiel ĉiu inteligentulo, ne
povas verki sen la humoro. Jen, ekzemple: tra la
malfermita fenestro estas videblaj mallarĝa tegola
tegmento, radiomasto, du mansardaj fenestroj kaj
kamen-tuboj. Malsupre kuŝas ŝtona puto — la korto kaj
aŭdiĝas kanto pri Stefano Razin. La konata melodio sonas
mirinde kortuŝe. Fingroj de la lerta harmonikisto faras
el ĝi jen molan, dolĉan muzikon, jen fortan, potencan
proteston. La harmonikisto ne havas piedojn kaj staras
per iuj strangaj tre mallarĝaj kaj mallongaj hakpecoj.
Subita ektremo trapenetras min. Mi
rememoris unu aŭtunan vesperon. Per ĉi tiu novembra
nebula vespero mi komencas mian romanon.
. . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Malvarma vento malgaje ekbojis sub la ponto kaj fajfante
ĵetis sin tra gisa balustrado supren. Unusola palverda
lanterno ege ekbalanciĝis. Supre ekgrincis,
kunpuŝiĝinte, la metalfadenoj kaj plende ekbruis. Sur
nigra supraĵo de
Jaŭzo sin kaŝante de ies persekuto rapide
traglitis striaj makuloj. Pelata de l' vento kun furioza
sonoro trakuris la ponton tramvagono. Malhelaj siluetoj
gluiĝis al ĝiaj vandoj, konvulsie kurbiĝante. Kroĉemaj
manoj kaptis unu la alian. Kelke da piedoj pendis en la
aero. Insultado eksonis sur la platformo kaj ies voĉo
ekkriis: «Trapasu do kamarado, mi falas!» La vagono
malaperis post stratangulo.
Senmova restis la malviva luno,
enŝlosita en duobla kolora cirklo, senmova restis ĝia
pala lumo, falinta sur glaciigitan teron tra la frosta
pikanta aero, senmova estis milicano ĉe la stratangulo,
envolvita en varma mantelo. Senmove rigidiĝis sur la
ponto super la rivera faŭko iom fleksita vira figuro. La
homo jam delonge staris ĉi tie. Per lacaj okuloj li
postsekvis trakurantajn preter li vagonojn kaj malaprobe
balancetis la kapon. Iufoje li sin turnis al la rivero
kaj silente rigardis la nigran akvon.
Lia rigardo estis iom mirigita.
Kvazaŭ lin zorgigis la penso: kial ĉi tiu riveraĉo ĝis
nun ne glaciiĝis?
La vento ekŝiris kolumon de lia
mantelo. Forŝiriĝinte de du butonoj, ĝi malkovris junan
vizaĝon kun duo da grizaj okuloj, kun rekta nazo kaj
grandaj lipoj. La homo aspektis iom laca, kvazaŭ li ne
dormis kelkajn noktojn.
Moskvo, verŝajne, troviĝis tre
malproksime. Ĉi tie la bordoj estis kovritaj de
fabriktuboj kaj nun silentaj korpoj de uzinoj. La
industria desegnaĵo tranĉis purpuran ĉielrebrilon de
moskvaj fajroj per nigra fantazia bordero. Kvazaŭ per
surda muro ĝi deigis senhomecon, mallumon kaj silenton
for de la brilanta kaj brua centro.
Kun la kutima gesto ekkaptis la
homo tenilon de alveninta tramvagono kaj ekpendis sur la
piedŝtupo. La vagono akre ŝiriĝis for de la loko. Forte
saltante, ĝi ekkuris antaŭen. La vojo estis malproksima.
En ĉiu halto la vagonon atakis furiozanta homamaso kaj
la konduktoro kriegis: «La lokoj mankas! La vagono
forveturas!» Neniu eliradis. Kaj nur postlonge la homo
estis levita sur la supran ŝtupeton per puŝo demalsupro.
Nun malsupre estis miniatura virino kun saketo en la
mano. Siaj okuloj rigardis timeme.
— Vitalij! — diris al si la homo
pense — Tiu virino ne eltenos ĝin! — Li provis mallevi
la piedon malsupren, sed ŝi ektimigite kriis:
«Kion vi faras? Vi forpuŝos min!»
Li ekrigardis ŝin super la ŝultron
kaj releviĝis sur la supran ŝtupon.
— Eble telefonistino, revenanta
post la vespera deĵorado. Ŝin, eble, atendas la infanoj
kaj ŝi ne havas edzon!.. — ial supozis li. Kaj en la
sama momento ion pezan kaj doloran li eksentis en sia
brusto.
Li rememoris someran nokton
nemalproksime de Moskvo. Aroma kampo, iom malseka herbo,
sekalo, vojeto, senbrueco... Kaj subite pikinta en la
koron sopiro. Li estis revenanta de stacio la
somerloĝejon. Forskuante per bastoneto kapetojn de
apudvojaj cejanoj, li revis pri la baldaŭa renkonto kun
la edzino. En la kapo ankoraŭ resonis la voĉoj, li
sentis ankoraŭ eksciton de la pasia diskutado. Ĵus li
partoprenis disputon pri metropoliteno. En liaj opinioj
lin oni ne subtenis. Nun li havis grandan deziron eldiri
iun penson kaj aldoni ion forgesitan kaj tre gravan.
Samtempe profundo kaj mallumo de la varma nokto
ensorĉadis lin ĉiam pli. La pensado estis ĉesanta kaj li
vidis nur la finiĝontan kampon, transirotan ponton kaj
la proksimajn dometojn. La filineto jam dormas kaj Olga
preparas teon, rapidante ĝis lia alveno fini siajn
mastrumaferojn. Sur la verando staras petrollampo sub
verda kloŝo kaj teilaro. La etendita ĉe unu flanko tolo
ne movetiĝas, tiel absolute trankvile estas hodiaŭ. En
la alia flanko de l' verando estas nigra truo. Malsupre
sabla vojeto zigzagas inter arbustoj kaj floraj bedoj.
Se Olga estas jam preparinta la teon, ŝi eble eliris al
la dormanta kampo kaj atendas lin tie, karesema,
delikata kaj varma.
Sed la kampa vojeto elkuris el la
sekalo kaj venigis lin al fervoja ponto. Li mem ne
komprenis, por kio li haltis ial sur la ponto. La
relvojo estis tute senbrua. Longa vico de flavaj
briletantaj fajroj estis forkuranta al horizonto. Apud
la malgranda stacieto siblis unu sola lokomotivo. Per
nebuliĝintaj okuloj rigardis Vitalij la tremantajn
fajrojn kaj malserenaj maltrankvilaj pensoj plenigis
lian kapon.
Jen li estas fininta la
universitaton kaj iĝis inĝeniero. La revoj estas
realiĝintaj. La elektro, kiu depost la infanaĝo allogis
lian atenton, ĉesis esti iu sekreto, ŝlosita en la
fabela kofro. Ĝi malfermis antaŭ li eblojn de la plej
interesa kaj diversspeca laboro... Li prenis oficon en
Mosĥozupr kaj laŭ sia deziro prilaboras
projekton de l' metropoliteno. Olga ankaŭ devus esti
kontenta. Kvar jarojn ili vivis nur per lia stipendio.
Nun li havas, negrandan kvankam, sed tamen, pli-malpli
sufiĉan salajron. Ŝi povas esti trankvila por la morgaŭa
tago. La vivo, liberigita de la turmentanta malriĉeco,
estas revenonta al la fontoj de ilia amo.
Ho ve! Lia laboro ŝajnas al li
senfrukta. La tuta trusto estas malamiko de l'
metropoliteno. La skizoj, por kiuj estas fordonitaj tiom
da sendormaj noktoj, estas metataj sur breton kaj
kovrataj de la polvo. Kaj Olga laciĝis! Ŝi alkutimiĝis
vidi la vivon tiel griza! Ĉiam pli malofte aŭdiĝas ŝia
rido kaj la okuloj fariĝis tro seriozaj. Kiam li
komencas ŝerci, ŝi interrompas lin per severa levo de l'
ŝultroj. La kareso mem donas ĝojon nur por unu momento.
Olga ne deziras fidi la estonton. Vitalij ricevas dume
malgrandan salajron, kaj ili nenion havas. Ĉio eluziĝis,
ĉion oni devas ripari, multon aĉeti kaj eĉ la
somerloĝejo, tiel necesa por la infano, signifas novan
ŝuldon. Kiom da tempo estos do bezonata, por rehavigi la
fortojn kaj vivenergion? La sano de ili ambaŭ ne statas
ja bone: li havas pulmokataron, ŝi ricevis pro abortoj
kaj malfacila laboro virinajn malsanojn. La juneco
ŝajnas sonĝo, neniam ekzistinta reale. Ĉu ili amas
ankoraŭ unu la alian? Ĉu ili ankoraŭ povas ami?
La demando aperis ŝtele kaj kvazaŭ
malnobla mortigisto enigis en dorson de Vitalij akran
tranĉilon. Li kuntiriĝis kaj, subite, ĉesinte pensi pri
la verda kloŝo kaj varma teo sur la verando komencis
atenteme aŭskulti, kio okazas en li, interne. Kaj bone
eksentis, ke de tie io foriras. Foriras kun doloro,
foriras por ĉiam... Forlasante la hejmon, loĝejon,
ĉambron, kie oni loĝis multajn jarojn kaj kie ĉio estas
tiom parenca kaj kara, la homoj ĉagrene rigardas la
nudajn murojn, malpuran nebalaitan plankon, lampeton,
kiu tiel solece pendas en la aero. Kaj apud la sojlo, ne
havante fortojn transpaŝi ĝin, kiel ordinare, kiel ĉiam,
oni prokrastas unu minuton, ĵetas la rigardon malantaŭen
kaj la ĉambro ŝajnas esti kortuŝe kompatinda. Ŝajnas, ke
ĝi esprimas iun mutan riproĉon, mutan petegon. Tiel
ekrigardis Vitalij en sian koron kaj komprenis, ke la
koro estas malplena. El ĝi foriris la tiom hela iam
sento.
Nur kvar monatoj pasis de post tiu
tago kaj la vivo konvinkis lin pri neevitebla fatala
fino. Olga antaŭe esperis, ke poste ili vivos pli bone.
Dum ĉi tiuj jaroj de lia lernado estis malfacile, sed ŝi
atendis rekompencon. La rekompenco aspektis mizere. Same
ŝi devis multe labori kaj same malmulte da ĝojo ŝi
ricevis. Nun ŝi komencis kredi, ke pli bone ili vivos
neniam. Pro tio sur ŝian junan ovalan vizaĝon kuŝiĝis
diafana paleco, severaj sulkoj akre mallevis anguletojn
de la maldikaj lipoj kaj esprimo de malespero aperis en
la grizaj belaj okuloj. Tiam Vitalij komencis timeme
ŝirmi sin de ŝia malvarma skeptikismo. Ĉiam pli
malproksima al ŝi iĝis li, ĉiam pli profundiĝis li en
laboron, sin okupis per libroj, gazetoj, projektoj,
skizoj. Ĉiam malpli da karesaj vortoj trovis li por
severa Olga, ĉiam malpli da tempo por la familio. Tiel
iĝis ili postulemaj unu al la alia, silente atendante,
kiam do la mondo de unu estos komprenita de la alia. Ili
nervumis kaj iom post iom forgesis, ke ili havis iam
ankaŭ la helajn tagojn. El la aŭtuna nebulo, el la
malvarma novembra aero aperis proksimeco de la finalo.
Forta puŝo ĵetis lin sur fenestron
de la vagono. La vitro dispeciĝis kun sonoro. En la sama
momento sovaĝa krio kovris la bruon, falante de la
ŝtupeto kaj malaperante ie sub la radoj. Per vundita
mano Vitalij furioze kaptis la signalan ŝnuron kaj
elsaltis el la vagono. Malantaŭe, sur la reloj kuŝis
malluma kaj timiga aĵo. Iom flanke estis falinta
malplena leda saketo kaj apud ĝi disŝutitaj
malmultkostaj bombonoj kaj disbatita pupo. Vitalij,
unua, alkuris al la viktimo. Jes, estis ŝi, tiu
virineto, kiu staris sur la piedbretoj apude. Ŝi jam
estis mortinta. Ŝia malgranda korpo senhelpe disĵetis la
brakojn trans la relojn. El sub la disŝirita jupo estis
videbla blanka, kun bluaj angietoj, haŭto de la femuro.
La kunveninta homamaso timeme silentis. Nur unu frazo,
de iu duonlaŭte dirita, eksonis klare tra la silento:
— Dum la lasta reelekto de l'
deputitoj ni aldonis al la instrukcio: konstrui en
Moskvo metropolitenon!
Vitalij ektremis. Jes, jes, pensis
li, kurbiĝante pro malvarmo, aŭ pro la terura impreso, —
jes, jes, oni devas fari tion plej rapide!
En profundo de l' strato, per
alarmaj fajfoj liberigante al si la vojon, jam tranĉis
la mallumon per blankaj okuloj aŭtomobilo de la ruĝa
kruco. Levinte la disĵetitajn bombonojn kaj pupon, kaj
transdoninte ilin al la alirinta milicano, Vitalij
komencis ŝovi sin tra la homamaso al iu malgranda
strateto.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . .
Vere, malĝoja sento min premas hodiaŭ. Tiom malĝoja, ke
mi eĉ ne havas forton daŭrigi la laboron. Neniel mi
povas forĵeti de mi senton de iu perdo. Jen mi rigardas
la nemultan meblaron de l' ĉambro, apartenanta al mia
berlina amiko, lian larĝan lignan liton, kovritan de
varma germana lanugmatraceto, grandegan ŝrankon,
portreton de Lenin, distranĉitan de akra sunradio, sed
mi ja ne vidas ĉion ĉi. Antaŭ mi estas nur malĝojaj,
plenaj de larmoj okuloj de la virino, kun kiu mi estas
tiom firme ankoraŭ kunligita. En la oreloj sonas kortuŝa
voĉeto:
— Ĝis la revido, kara paĉjo!..
En la tumulto mi eĉ ne kisis la
filineton, adiaŭante.
Sed la limo ja restis malantaŭe! Ja
en Stolpcy la polaj soldatoj forprenis kune kun mia
pasporto mian pasinton. Ne la hejmon, sed la
malproksiman fronton subite renaskis en mia kapo brilo
kaj sonoro de l' oficiraj sabroj, kaj spronoj.
Jes, estis la tempo! Al Varsovio mi
proksimiĝis aliel. Mi memoras, sub ega pluvo ni estis
transirantaj per ŝanceliĝanta, ĵus aranĝita ponto,
ŝvelintan brunan riveron. En la rapide densiĝanta
mallumo vizaĝoj de l' kamaradoj perdis la konatajn
trajtojn. La pluvego penetris ĝis la ostoj. Super
bruantaj supraĵoj de l' pinoj zumis polaj aeroplanoj.
Ĝismorte laca, en pezaj malsekaj botoj mi vagis ĉirkaŭ
senbrue moviĝantaj siluetoj, stumblante sur
telefonfadenon. La nokton mi pasigis en dometo de l'
buĉisto. Ĉi tie ĝis la mateno kriis telefonistoj,
ĉiuminute elkuradis kurieroj kaj knaris per plumoj
skribistoj, eluzante malhelan lumon de kandeloj. Antaŭ
la mateno mi vekiĝis pro la terura bruego. Sur min
ŝutiĝis vitroj el la fenestroj. Mi surĵetis sur min la
mantelon kaj, tremante pro malvarmo, elkuris el la domo.
Post la rivero, sin kaŝante en arbustoj, estis kurantaj
al la bordo polaj soldatoj...
Jen pri kio mi meditis, sidante en
la rapida varsovia vagonaro. Kaj tra la larĝaj fenestroj
de la vagon-restoracio preskaŭ ĝis la ĉefurbo mem
vidiĝis la konata pejzaĝo, arbaro, kampo, marĉo; marĉo,
kampo, arbaro; malgajaj pajlaj tegmentoj. En la
restoracio polaj burĝoj kun timego rigardis la
biskvitskatolon en miaj manoj. Ja sur ĝi estis tia
terura surskribo: «Bolŝevik»!
Sufiĉas, sufiĉas! Ŝajne mi reakiris
konvenan humoron. Oni devas rapidi fini la ĉapitron dum
nenio min forlogas. Restas ja aldoni nur kelkajn
vortojn.
... La strateto venigis lin al
bulvardo. Ĉi tie li eniĝis en la promenantan kaj ne tute
puran homamason. Virinoj sidis sur benkoj, metinte unu
piedon sur la alian. La ruĝetaj fajretoj de cigaredoj
estis sola lumo sur la bulvardo. Viroj kaptadis ilin,
por ekrigardi arte-grimitajn okulojn de la virinoj, aŭ
ĵeti iun mokeman vorteton kaj preterpasi kun kruda rido.
La homamaso parfumis je vino, aĉa kosmetiko kaj mucido.
Nek unu virino estis preterlasata. Kantado de drinkuloj,
insultado, ridego kaj fajfetanta harmoniko per abundo de
1'sonoj estis penantaj malaŭdigi la venton.
Vitalij transiris la placon
Strastnaja, eniris tra malfermita pordo kaj komencis
suprenleviĝi per ŝtona ŝtuparo. Ĉe la kvara etaĝo li
malrapideme premis trifoje la sonorilbutonon.
— Zoja Ivanovna forestas, — diris
malkontente ies virina voĉo elpost iom malfermiĝinta
pordo. La virino deziris tuj refermi la pordon, sed
Vitalij detenis ĝin.
— Eble, ŝi forveturis la kunsidon?
— Eble! Ĉu mi povas scii?
Ŝi kolere klakis per la ŝlosilo.
Vitalij staris unu minuton antaŭ la ŝlosita pordo, poste
malsupreniris la ŝtuparon kaj ekveturis Mosĥozupr'on.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . .
... de aprilo 1928.
Mi ĝuas grandan plezuron labori en
Berlino, ne en Varsovio. Tiu lasta estas urbo de oraj
pasamentoj, malvarma lumo kaj aĉetebla virina karno. Ĉi
elvokas sur mian vizaĝon grimacon de abomeno. Helkolora
militema koko, turninta sian bekon kontraŭ lando de l'
Sovetoj!
La elegantaj virinoj en silkaj
jupetoj kaj arĝentkoloraj ŝtrumpoj, senriproĉe vestitaj
dandoj, orumitaj oficiroj! Malvarma, kruela kaj naŭziga
lando!
Berlino estas tute alia. Ĝi estas
pli luma. Kaj pli simpla. Kaj pli varma. Berlino
komenciĝas je simpatiaj dometoj, kvazaŭ faritaj el
ludkartoj. Kiam mi estis alvenanta, ili flugis, kvazaŭ
pelataj de l' vento, preter spegulvitroj de nia rapida
vagonaro. Ĉiuj ili identas, dronante en verdaĵo de
legomĝardenoj, ĝardenetoj kaj florejoj. Tio estas la
laboristaj kolonioj. Super ili flirtas flagoj: la ruĝaj,
komunistaj kaj trikoloraj, socialdemokrataj. Renkonten
kuras infanoj, ĝoje svingante la brakojn. Sed jen
komenciĝas ŝtonaj konstruaĵoj, rezervaj relvojoj,
fabriktuboj. La vagonaro surflugas viadukton, disĵetante
tondron en asfaltajn stratojn. Mi rigardas en fenestrojn
de la duaj etaĝoj. Jen estas la malserena ĉefpolicejo.
En fino de la strateto, tintas tramvagono. Sub la
viadukton trakuras ŝarĝaŭtomobilo. Iom poste ni siblas
malpacience apud urbaj stacioj, por post unu minuto
reĵeti nin antaŭen. Fine, la lokomotivo enkuras sub
vitrajn arkojn de
Schlesischerbahnhof.
Kelke da ŝtuparoj, kelke da
koridoroj, vigla germanlingva parolado, grandega lumanta
dudekkvarhora horloĝo. Nigra asfalto, en kiu mi vidas
mian respegulon. Senfina ĉeno de aŭtoj. Senfina torento
da homoj. Mirindaj duetaĝaj aŭtobusoj, kiel la
modelo-ludilo, donacita iam al mi de mia avino. Ronda
vitra tureto ĉe la stratkruciĝo kaj verdkolora policano.
Rekte sur la placo giganta litero U. Per la dekstra
flanko ĝi seninterrompe englutas homĉeneton, per la
maldekstra ĝi elkraĉas la saman ĉeneton el sub la tero.
Tio estas «Untergrundbahn», la metropoliteno.
— Rot
Front, Genosse!, — aŭdas mi fortan viglan
voĉon post la dorso. — Pri kio vi tiel admiras?
Mi rapide min turnas. Antaŭ mi
staras Erich — la viro alta, larĝŝultra, muskuloza, en
grizkolora uniformo de ruĝfrontbatalanto. Sur la bruna
vizaĝo ies mano akre metis kelkajn sulkojn. La seriozaj
okuloj rigardas profunde internen. Mallongaj haroj
elstaras el la kranio, kvazaŭ erinaco, super la
kvarangula frunto. En la malsupra parto de la maldekstra
vango la haŭto estas kuntirita per malhelaj radioj de la
malnova cikatro. El ĉi tie, evidente, estis iam eligita
kuglo. Ni estas konataj kun Erich ĉirkaŭ unu jaro. Li
estis vizitinta Moskvon. Sed mi kun pli granda intereso,
ol tiam, analizas lian vizaĝon.
— Bonan tagon! — gaje diras mi, —
mi jam estis timanta, ke min neniu renkontos. Nun mi
penas alkutimiĝi Berlinon. Treege ridinde! Jen tiu
monakino en neĝoblanka kloŝo. Tia sata rozkolora vizaĝo
estas renkontebla ĉe ni nur sur antireligiaj afiŝoj.
Vere, mi estas kvazaŭ nevideblulo el la romano de Ŭels.
Jen mi staras, apoginte min sur la pordorandon, en
centro de la eŭropa metropolo. Mi ja estas gasto el la
malproksima, fremda, malamikeca mondo. Ĉio ĉi tie ne
estas tia, kia ĉe ni. Kaj mi estas tute ne tia. Kvazaŭ
ĝi okazas sur la scenejo. Mi vidas ilin ĉiujn ĉi. Sed
ili preterpasas min indiferente, ne rimarkante, ke antaŭ
ili estas veninto el la alia planedo! Interese!
— Bone! — diras Erich, prenante min
sub la brakon kaj iom post iom puŝante al la litero U. —
Vi alkutimiĝos. Dume konatiĝu kun miaj amikoj. Jen Alice
Berg, laboristino el la fabriko Osram.
Antaŭ mi staras la knabino, en
jungŝturma uniformo, kun rimeno trans la ŝultron,
havanta, verŝajne, ĉirkaŭ dudek du jarojn. Ŝi havas
altan staturon; kaj helajn bluajn okulojn; kaj
orkolorajn harojn, simile al
Rautendelein. Ili estas kunmetitaj en peza
harligaĵo sur la nuko. Trajtoj de ŝia vizaĝo ne estas
tute regulaj. Ekzistas iu malproporcio en ampleksoj de
la malgranda, delikate desegnita buŝo, iom elstaranta
mentono kaj granda malkovrita frunto... Sed hele purpura
koloro de ŝiaj vangoj, blua rigardo kaj ora kadreto de
la haroj maskas la difektojn. Mi rememoras feinon el unu
malnova germana fabelo. La jungŝturma uniformo kaŝas la
kolon, ŝultrojn, brakojn, sed la tuta figuro ŝajnas esti
forta kaj gracia. Ŝi ne estas malgrasa, sed ankaŭ ne
dika. Ŝiaj konturoj estas molaj. Ŝi apenaŭ ekfloris,
kiel ino.
— Vi memorigas al mi iun,
kamaradino Berg!
Mi mediteme kaj fikse esploras la
trajtojn de ŝia vizaĝo.
— Sed mi ne povas rememori, kiun
nome!
— Mi petas, diru simple, Alice, sed
ne kamaradino Berg!
Ŝi konfuze ridetas, montrante al mi
etajn brilajn dentojn.
— Ĝis vi trovos la ĉambron, — diras
Erich, — vi povas loĝi ĉe mi. Ni tiel decidis. Vi ja
interesiĝas pri la ruĝfrontbatalantoj? Ni aranĝos tion
kun Otto, jen kun tiu bubo el Noj-Kölna kvartalkomitato.
— Ĉu ne estas malpermesate?
Otto, blankhara junulo kun ridantaj
okuloj, vigle kontraŭdiras:
— He, Genosse, ĉi tie multo estas
malpermesata! Mia edzino Berta sendube citus al vi la
rusan proverbon (ŝi la rusan lingvon studas). Kiel oni
diras ĉe vi? Kiom da homoj, tiom da gustoj?..
Tiel renkontis min Berlino.
Amikece. Kaj pro tio mi kredas, ke ĉi tie atendas min io
granda kaj hela, kio mankis al mi en la vivo.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . .
Mosĥozupr okupis grandegan domon kaj ĝia ŝvelinta
oficistlisto kalkulis en si centojn da personoj, de
altkvalifikitaj specialistoj komencante, kaj per la
kurieroj kaj servistinoj finante. Ĉiuj ĝiaj salonoj,
ĉambroj kaj eĉ mallumaj anguloj sub la ŝtuparoj estis
dense plenigitaj de la laborantaj ĉi tie homoj. Ĉiuj
knaris per plumoj, klakis per kalkuliloj, aŭ frapis per
skribmaŝinoj. Ĉi tiu amaso estis venanta la domon
ĉiutage je la naŭa horo kaj forlasanta ĝin post la kvara
je tridek minutoj tiom rapide, kvazaŭ ĉiuj ejoj brulis
en la flamo, aŭ oni atendus artilerian bombardon.
Malgraŭ la kolosala oficistkvanto partiĉelo en Mosĥozupr
ne estis granda. Ĝin ĉefis estraro el kvar personoj, el
kiuj tri estis viroj kaj unu virino. En tiu malfrua
horo, kiam Vitalij estis veninta al Zoja kaj ne trovis
ŝin hejme, la estraro estis kunveninta por la kunsido.
En kabineto de kamarado
Serebrovskij la aero estis fumplena kaj kvazaŭ post
maldika muslino naĝis la molaj sofoj kaj seĝoj,
inkrustita libroŝranko, antikva murhorloĝo kaj
kverkligna skribtablo. Serebrovskij sidis sur sia kutima
loko, apud la tablo, sub la anonco: «Finu vian aferon
kaj foriru». Li aspektis kiel prezidanto en la apogseĝo
kun altega dorseto, sed prezidis ne li. Tamen eĉ ĉi tie,
dum la vespera partikunsido, la kamaradoj estis al li
same estimoplenaj, kiel ankaŭ ĉe la taga lumo. Bronza
nuda virino ornamis per sia gracia figuro vitran kampon
de lia tablo. En ŝia mano estis blanka senbrila globo,
fluiginta tian molan, laktosimilan lumon. Sub tiu lumo
lia vizaĝo ŝajnis esti vizaĝo de kadavro. Tiom pala
estis sulkoplena, bone frizita haŭto kaj tiom ege
flaviĝis liaj duonfermitaj palpebroj. Insiste grimpanta
tra la maldensaj nigraj haroj arĝentaĵo atestis almenaŭ
kvar kaj duonon da dekoj de travivitaj jaroj. La okuloj
de Serebrovskij, kiam li ĉesis dormeme aŭskulti kaj
parolis mem, lumis malbrile kaj mirigis per sia
senkolora malvarmo.
— Do kiel ni decidos, kamaradoj? —
diris li, indiferente ĉirkaŭrigardante la kunvenon. —
Jen Ivagin proponas kamaradon Zorin.
La kunveno silentis. Sekretario de
la ĉelo, Popov, viro kun simpla vizaĝo, estis rigardanta
al Serebrovskij per iom tro larĝe malfermitaj okuloj.
Tio ne signifis tamen la miregon. Tian aspekton li havis
konstante. Inĝeniero Vinokurov, korpulenta mezkreska
viro kun luksa ruĝa hararo, modeste mallevis la
rigardon. Juna malgrasa teknikisto,
labkoro Ivagin sulkigis la brovojn kaj viŝis
la okulvitrojn per anguleto de la naztuko. Persona
sekretario de kamarado Serebrovskij, Zoja Ivanovna
Ŝipova malice ridetis kaj rigardis la bronzan virinon
per la duonfermitaj brunaj okuloj.
— Eble, ni prokrastus ĉi demandon
ĝis la sekvonta kunveno? — nedecideme proponis Popov, —
oni devas antaŭe tiun Zorin trapalpi!
Ivagin nerveme ekfrapis per ostoj
de la fingroj sur dikan vitron, kuŝantan sur la tablo,
kaj leviĝis.
— Neniel mi povas kompreni, pri kio
temas! Se Zorin ne povas redakti nian murgazeton, do kiu
alia, ha? Zorin estas homo klera kaj honesta. Kian
diablon vi ankoraŭ bezonas? Ha?
Popov strabis la okulojn al Ivagin.
— Li ja estas intelektulo! Kaj
senpartia!
— Lasu vi, Popov, vian opinion pri
intelektuloj! Intelektuloj diversaj estas! Strange vi
pensas!
Popov kontraŭdiris:
— Li ankoraŭ kvin monatojn ĉi tie
ne laboras, kaj tiel plu!
Tiam ekparolis Vinokurov, multe
gestante kaj turnante sin ĉiuflanken.
— Kamarado Ivagin devas scii, ke en
nia inĝeniera medio estas ne malmultaj malamikoj de la
partio. Kaj ne nur inter la malnovaj inĝenieroj. La
partidiskutado, kiu nun okazas, klare montras, kiun
apogas la opoziciuloj! Sed la murgazeto ne estas lasta
ĉenero en nia laboro. Cetere, — li turnis ial sin al
Zoja Ivanovna, — mi ne estas kontraŭ kamarado Zorin. Ni
nur malmulte lin konas. Ni provu!
Antikvostila horloĝo sur la muro
eksiblis kaj faligis dek batojn. Ĉe la deka la pordo
ekknaris kaj la kapo, tra ĝi traŝovita, demandis:
— Ĉu permesate?
— Permesate! — per
filozofi-trankvila voĉo respondis Serebrovskij kaj en la
sama momento Popov, mallarĝiginte la okulojn, kontente
rimarkis:
— Nu jen venis Zorin mem kaj tiel
plu!
Vitalij salutis la ĉeestantojn,
malbutonumis la palton, demetis la ĉapon kaj, ne
sidiĝante, apogis sin sur dorson de seĝo apud Ŝipova.
— Mi petas ne miri, — senoze diris
li, — sed mi decidis uzi vian kunsidon kaj peti vin
pridiskuti mian proponon.
Popov iom levis la brovojn.
— Kian proponon?
Vitalij etendis folion da papero.
— Afero estas tia, ke miaj insistaj
petoj, plirapidigi demandon pri la metropoliteno, ne
renkontas simpation de l' administracio. Mi ne esperas,
ke sen via helpo mia laboro havos iun rezulton.
Popov demande ekrigardis al
Serebrovskij.
— Al mi ŝajnas, ĝi ne estas afero
de la ĉelo! — kun klare esprimita malkontento
tragrumblis Serebrovskij.
— Ĵus mi estis vidinta tragedian
pereon de trampasaĝerino, — ne aŭskultante lin, daŭrigis
Vitalij. — Tiaj scenetoj okazas ĉiutage. La tramo ne
kapablas solvi la transportan krizon.
Nun Serebrovskij demande rigardis
al Vinokurov, sed tiu estis konservanta la profundan
silenton.
— Mi ĵus estis ĉe vi hejme, Zoja
Ivanovna. Vi promesis ricevi en iu privata domo novan
libron pri la metropoliteno en la germana lingvo.
— Mi penos plenumi la promeson.
Sed, ĉu ne dediĉos vi parton de via tempo, Vitalij
Nikolaeviĉ, por la socia laboro? — flankiĝante de la
temo, kontraŭdiris Ŝipova.
— Tio estas?
Popov brue ekspiris kaj kolere
ekrigardis Zoja'n. Ŝi ridetis, ĵetinte iom koketan
rigardon al Serebrovskij.
— Jes, — kaptis Serebrovskij la
rigardon, — ni decidis transdoni al vi redaktadon de nia
murgazeto. Kiel vi opinias, kamarado Zorin?
Vitalij malserene rigardis la
plankon.
— Lasu vi, Vitalij Nikolaeviĉ! —
ĵetis maltrankvile Ivagin. — Vi ja scias,
murkoroj al vi konfidas kaj rekte mi al vi
diras, pli bonan redaktoron ni ne trovos!
Vitalij levis la kapon.
— Bone, — diris li, — mi konsentas.
Sed la metropoliteno...
— Tre bone, — ekĝojis Serebrovskij,
— Zoja Ivanovna, enskribu! Pri la metropoliteno ni kun
vi poste priparolos!
Antaŭ ol eliri el la domo, kiam
dormema pordisto estis serveme helpanta al Serebrovskij
eniĝi en galoŝojn kaj surĵetis sur lin peltmantelon,
Zoja, jam vestita en varma aŭtuna palto kaj bela
ĉapeleto, tuŝis brakon de Vitalij.
— Ĉu vi akompanos min, Zorin?
Serebrovskij aŭdis, returnis sin
kaj mezuris ilin ambaŭ per demanda rigardo. Vitalij
trankvile renkontis ĉi tiun rigardon. Zoja staris apude,
sin apoginte sur tabloangulon per unu mano, kaj per la
alia surmetante la altgaloŝojn. Ŝi estis faranta ĉi
tion, rigardante ne al siaj piedoj, sed al Vitalij. La
brunaj okuloj brilis kaj en linio de la lipoj sentiĝis
io kaprica. Vitalij ekglitis per la rigardo ŝian
malgrandan figureton desupre malsupren, por unu sekundo
haltigis la rigardon sur la piedoj kaj trankvile
respondis:
— Bone!
. . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de majo 1928.
Mi, eble, vane alkroĉas la
metropolitenon al mia romano. Sincere dirante, mi
konscias, ke mi faras ĉi tion nur por la efekto. La
titolo estas bela. Sed ĝenerale ĝi al mi malhelpas. En
la romano temas pri metropoliteno kaj mi mem okupas min
pri la metropoliteno. La leganto povas eĉ supozi, ke la
romano estas aŭtobiografia.
Interalie, mi disreviĝis pri la
berlina metropoliteno. Post kiam la aŭtomato elkraĉis al
mi en la manojn la biletojn kaj mi, turninte ilin antaŭ
la okuloj, transdonis ilin al Alice («Tenu, alie mi
perdos ilin!»), mi okupis min per esploro de la stacio.
Ĝi brilis en senriproĉa pureco, kvazaŭ la germana
kuirejo. Laktelumantaj lampoj sur la brilanta plafono,
envice kvazaŭ soldatoj de
Reichswehr, marŝis en profundon de la salono
inter kahelaj okangulaj kolonoj kaj kadroj. Sur la
muroj, en diverskoloraj makuloj, estis disĵetitaj afiŝoj
kun transkapiĝantaj klaŭnoj, dancistinoj, kuiristoj en
ridindaj blankaj kapkloŝoj kaj iuj senpiedaj rondaj
figuretoj. Sub la plafono estis pendigita per brilaj
ĉenetoj grandega ruĝa krajono; sur ĝi estis kuranta
surskribo: «Faber».
En diversaj flankoj de la stacio
ĉiam ekflamis lumaj literoj sur blanka vitro, montrante
direktojn de la vagonaroj kaj elirojn sur la stratojn.
La vitrigita gazeta kiosko proponis al la pasaĝeroj
«Vorwärts» kaj «Rote Fahne», moskvan «Pravda» kaj
blankan berlinan «Rul».
Do, pri kio mi disreviĝis? Jes, la
metropolitenon mi prezentis al mi ĉiam pli majesta kaj
grandioza, ol ĝi estas efektive. Alice mokis min. Kion
do mi povas fari? Nur proprokula impreso estas realaĵo!
Alice ne prenis de mi la biletojn.
— Kun ĉi tiuj biletoj, — klarigis
ŝi, — vi estos vojaĝanta ĉie, sed mi veturas kun vi nur
ĝis la proksima halto. Mi rapidas la fabrikon.
Diverskoloraj rubandoj de la
vagonaroj, haltante, rapide ŝmacis, kvazaŭ per lipoj.
Post ni aŭtomate fermiĝis la pordo. Nur por unu sekundo
en la fenestro ankoraŭfoje aperis la ruĝa krajono
«Faber». Post tio preter la fenestro ekkuregis grizaj
muroj de la tunelo.
Oni frapas. Tio estas Frau Anna, la
patrino de Erich. Nun mi veturos al Rummelsburg, kaj
vespere daŭrigos la romanon. Kaj, pardonu min la
kritiko, mi estas hodiaŭ pentronta la plej ordinarajn
bildojn. Eble, ĝi estas malpli bone, ol, se mi,
ekzemple, priskribus iun uzinon. Sed kion mi faros, se
la temo de mia romano estas iom alia! Cetere, la kritiko
ĉiam estas senindulga. Mi estu preta aŭskulti la
komplimentojn.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . .
De senhomaj, superverŝitaj per sunradioj, stratoj de la
provinca urbeto, kovritaj de verda herbo, de senmova
arĝenta glataĵo de l' rivero, sur kiu, iom susurante,
flue malsupreniĝas festornamita boato, de deliraj
noktoj, de ĉie ĉi, jam forviŝiĝanta el la memoro, la
tempo transĵetis pezan ponton al la hodiaŭo: la ponton
trans abismo, disiganta mondon de la senzorga juneco kaj
la mondon de maltrankvilaj zorgoj kaj streĉita laboro.
Ĝi estas Olga, kiu petegis lin donaci al ŝi la infanon,
ne pereigi la embriigitan vivon, ĝi estas ŝi, kiu sen ia
ajn hezito estis prenonta sur sin la tutan pezon de la
patrina devo, rifuzi ĉiujn rajtojn kaj privilegiojn de
la seninfana virino, fordoni ĉiujn fortojn al la nova
estaĵo. Jes, ĝi estas ŝi, Olga.
Kaj jen la malpura
ĉambro kun ŝtonaj arkoj ĉe la rando de Moskvo, premanta
silento, interrompata nur per profundaj ekspiroj de
Olga. Apud kahela forno en la eta infana liteto aŭdiĝas
malfacila, malsana varma spirado, timiga raŭko en la
gorĝo, sensenca infana murmuro, kiun tiel strange
enplektiĝis la prunteprenitaj de plenaĝuloj vortoj:
— Paĉjo, metu la pupon en la
elspezon!... Nun vi ne plu havas la monon... La
ĉevaleton en la sekvonta monato...
Kion portas la morgaŭo? Kion
venigos la nekonato? Ĉu diros la morgaŭo la decidan
parolon, aŭ denove fluos sendormaj noktoj kaj tagoj,
kiel en malsana deliro, kiam nenio ankoraŭ estas sciata?
Du vivoj estas enŝlositaj en ĉi tiu malgranda estaĵo. La
blanka orkapa bukloza knabineto kun saĝaj viglaj bluaj
okuletoj, karesema kaj tiom delikata, kiom povas esti
nur bluokulaj malgrandaj feinoj, la malgranda knabineto
kun miriga neinfana prudento; kaj ŝia patrino, la
plenaĝa virino, lia Olga, kun la rompita de la vivo
animo. Lia pasinto. Jes, jam la pasinto!...
Kaj tamen, neelportebla,
netolerebla estas tiu peza ekspirado sur la lito, tiu
rapideco de la movoj, kun kiu Olga ĉiuminute eksaltas,
por alkuri la infanon kaj konvinkiĝi, ke la temperaturo
altiĝas. Kaj tamen ne tolerebla estas ĉi tiu memoferemo,
ĉi tiu kontraŭstarigo de la infano al ĉio cetera, ĉi tiu
senekzempla patrina egoismo, ĉi tiu malamo, ĉi tiu
postulemo. Lin nervozigas foresto en Olga de iu ajn
laciĝo, ŝiaj sendormaj noktoj, ŝia malĝoja atendado de
la plej malbona, ŝia obstineco en la deziro, ke li,
Vitalij sentu la samon. La sovaĝa malkontento instigas
lin kontraŭdiri ŝin, serĉi malpacigon en la momento,
kiam la devo igas lin esti por Olga la subteno.
Jes, la junaj knabinoj pasie
disputas pri la libro de Buĥarin, emociiĝas pro la
diskutado, komencita en «Komsomolskaja Pravda» («ĉu oni
devas uzi la kosmetikon?»), kuras teatron, forgesante,
ke sur la piedoj estas truiĝintaj pantofloj kaj ne tute
freŝe aspektas la robo, entuziasme aplaŭdas al la
aktoroj en «Rigoletto» kaj kaŝe forviŝas larmeton, kiam
trompita Ĝilda konfesas antaŭ la patro:
Estis paroloj dolĉaj.
Kaj tiom varmaj kisoj!..
La junaj knabinoj gaje ĵetas pezajn
lignerojn dum volontula komsomola ripoztaglaboro, aŭ
vigle marŝadas la asfaltajn kilometrojn, kantante
revoluciajn kantojn dum demonstracioj. La junaj knabinoj
plenigas lernejojn, universitatojn, kursojn, rondetojn
kaj organizaĵojn. Sed la junaj patrinoj, kiel Olga,
kunvenas en kuirejoj, apud petrolmaŝinetoj, kaj
elfluigas la koleron, kolektive malbenante sian sorton.
Cirklo de iliaj interesoj mallarĝiĝas ĝis la vico por
ricevi viandon, lakton, ovojn, ĝis la zorgoj pri pureco
de la ĉambro, kaj infanoj, ĝis la revo almenaŭ pri unu
libera horo, por iomete ripozi.
Al Vitalij la malnovaj konatuloj
dum la renkontoj diras:
— Vi nemulte ŝanĝiĝis, nur iom pli
malgrase aspektas!
Kaj ĵus konatiĝintaj virinoj, ĉiam
ripetas:
— Vi havas belan, senteman animon,
Vitalij!
Ĉu? La belan animon? Ĉu ne obskuran
animon de l' egoisto?.. Ho, por kio li trompis Olga'n,
promesinte al ŝi la feliĉan vivon kaj preninte sur sin
nesolveblan taskon? Kion nun fari?
Forkuri de la zorgoj, elgliti el la
jugo, ĝi estas iĝi trompulo, mensogulo, forkuranto de la
batalkampo.
Vitalij sidas apud la tablo kaj
laboras. Antaŭ li estas kelkaj libroj en la germana
lingvo, aro da skizaĵoj, ĉirkaŭskribitaj folioj da
papero. Vitalij studas konstruadon de l' metropolitenoj
en Germanio. En la ĉambro estas mallume kaj la
tablolampo estas envolvita en la ruĝa ŝtofo, lasante nur
mallarĝan strion de la radioj, falantaj rekte la
manuskripton. Sed eĉ ĉi tiu lumo malkontentigas Olga'n.
— Enlitiĝu, — ŝi diras, — via lumo
malhelpas al mi.
Vitalij levas la ŝultrojn. Li
esperas, ke Olga ne insistos. Sed ŝi, silentinte kelkajn
minutojn, denove ripetas:
— Ĉu vi aŭdas, mi diras, ke vi
enlitiĝu. La lampon kovru ankoraŭ per io. La infano
povas vekiĝi.
— Mi ne komprenas, — kontraŭdiras
Vitalij, — al la infano ĉi tiu lumo tute ne malhelpas.
Ĝi estas tro malforta. Cetere, mi baldaŭ finos.
— Vi jam kelkfoje tion estas
dirinta. Enlitiĝu tuj, alie vi igos min perdi la
paciencon!
Vitalij silentas kaj ankoraŭ
daŭrigas la laboron, strekante la ĵus skribitan kaj
penante koncentrigi la atenton sur nova penso. La penso
ŝajnas esti jam kaptita, sed ĝi estas tiom glita, ĝin
deteni estas tiel malfacile! Se oni permesus al li iom
mediti! Ĝi estas tiel originala kaj interesa penso!..
Olga eksaltas kaj alkuras la
infanon. La knabineto retiriĝis al rando de la lito kaj
ŝiaj nudaj piedetoj traŝoviĝas tra la reto. Olga rapidas
kovri ŝin, gardeme returnante kaj aranĝante la littukon.
Foririnte de la infano, ŝi staras silente post Vitalij
kaj sulkoj de ŝia frunto streĉe kuntiriĝis. Ŝi profunde
enpensiĝis kaj penas solvi iun malfacilan taskon. De ŝia
severa figuro, de ŝia laca vizaĝo ventumas oferemo kaj
senindulgo. Ĉi tiujn kelkajn minutojn Vitalij travivas
kun la kreskanta koleriĝo; la penso forglitis.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . .
Ne, maltaŭgas! Ne estas bona tia komenco! La leganto
estos justa, se insultos min. Kiu bezonas tiun majestan
stilon? «Patrina devo!.. Bela sentema animo!.. Bluokula
feino!.. Forglitanta penso!..» Mirinda banalaĵo! Oni
devas iom distri sin. Mi multfoje rimarkis: Komenco bona
— laboro duona kaj inverse.
Krome, hodiaŭ mi sufiĉe laciĝis kun
tiu ĉi Rummelsburg kaj miaj pensoj tute ne havas poezian
karakteron. Ĉu ne pli bone estus skribi por moskva
ĵurnalo artikolon pri Rummelsburg?
Vere! Ĝi ja estas bonega
elektrostacio. Al mi oni diris, ke ĝi estas unu el la
plej bonaj en la mondo. La konstruaĵoj de rummelsburga
stacio estas severaj kaj simplaj, kiel malliberejo.
Inter ĉiuj ses fenestroj altiĝas rektangulaj turoj. La
fenestroj supreniĝas je kelkaj etaĝoj. Interne, en la
centra salono estas brila pureco kaj maro de lumo. Ĝi
penetras ĉi tien tra la vitra plafono. La kruciĝo de la
ŝtalaj kadroj en tia suna tago metas sur la absolute
puran plankon ombran kradon. La ĉambrego estas vasta kaj
pura. Meblaro en ĝi konsistas nur el du tabloj kaj du
seĝoj. La tuta ilaro estas sur la muroj.
Mia berlina kolego, ĉi tiea
inĝeniero, ameme haltas antaŭ ĉiu brilanta ŝraŭbo. Li
fieras pri sia stacio.
— 3.270.000 kw horoj ĉiutage.
Kvarmiliona berlina loĝantaro ne bezonas pli multe.
Ĉu ne tro malŝparema estas Berlin?
Por kio tiel multe?
Mi fermas la okulojn pro la hela
suna lumo kaj strabas sur la laboristojn en blankegaj
ĥalatoj. Ili ridetas al mi, starante apud la moviloj kaj
amike salutas per la kapoj. Mi deziras eldiri mian
delongan penson:
— Dum la socialismo la laboristoj
estos nur tiaj kaj la fabrikoj aspektos, kiel palacoj.
— Dum la socialismo, kolego, nenion
vi havos! — mokeme prononcas ies trankvila voĉo post mi.
— Kial vi opinias? — malkontente
levas mi la ŝultrojn. Alta, seka kaj glate razita
maljunulo, iom ridetante etendas al mi la manon.
— Inĝeniero Berg.
Mi estas mirigita. Berg? Kial Berg?
Ho, jes, Berg en Berlin similas al Ivanov en Moskvo. Mi
nomas min.
— Tre agrable, — rimakras Berg,
ĵetinte rigardon al mia kuniranto, — vi laboros sub mia
gvido je konstruo de nova metropolitena linio.
— Ĉu? Mi ĝojas! Mi ĵus estis
vizitonta vian kontoron.
— Venu morgaŭ, rekte por la laboro.
Mi ricevis leteron de via estraro. Ni penos pruvi la
avantaĝojn de nia tipo de l' konstruado.
— Ni vidu, — evitante la rektan
respondon, kontraŭdiras mi, — sed pri la socialismo vi
tamen eraras.
La inĝeniero Berg denove ridetas.
— Mi esperas, ĝi ne malhelpos al
ni. Pro tio konstruado de la metropoliteno en Moskvo ne
devas prokrastiĝi.
Ni iras en lumaj salonoj. La
konstruaĵo zumas kaj zumo ĉi tiu jen fortiĝas, jen
moliĝas ĝis la facila susuro. En la vaporkaldronejo oni
klarigas al mi, ke dudek vagonoj da ĉiutage venanta
karbo estas malŝarĝataj ĉi tie de unu homo dum du kaj
duono minutoj. La aŭtomataj maŝinoj kaj kunpremita aero
forigis ĉi tie la homan laboron kaj la karbo aŭtomate
estas transportata la fornojn. Ĉi tiun miraklon mi
enskribas en la notlibreton. Inĝeniero Berg ironie
ridetas.
— Ĝi estas atingita de la
kapitalismo.
— Kaj ni transportos ĝin sur la
socialisman grundon! — trankvile kontraŭdiras mi,
suprenirante man' apud mano kun mia klasa malamiko, en
kontrolan tureton de la stacio. Ĉi tie estas ĝia cerbo,
ĝia direktejo, ĉi tie respeguliĝas la plej eta falsaĵo
en ĝia laboro.
— Cetere, vi vane maltrankviliĝas,
— indiferente diras Berg, la sovetoj renaskos la
kapitalismon. Kio alia estas ĉe vi en Rusio nun, se ne
diktaturo de la komunistoj? Ĝi signifas, ke la afero
finiĝos per reakcio. Ne vane Trockij diras, ke Stalin
estas ponto de la proleta diktaturo al la burĝa.
Originalajn tamen opiniojn havas
mia estonta estro. Mi komencas suspekti, ke li estas
trockiano. Kio do sekvas? Mi havas nur pluran okazon por
memkontrolo.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . .
...La penso forglitis. Fine Olga diras
riproĉe:
— La infano estas malsana. Ĉu vi
ĝin ne kompatos? Mi petas, kovru la lampon per io
ankoraŭ kaj enlitiĝu!..
Vitalij rapide leviĝas kaj
kunarigas la foliojn de la manuskripto. Nesingardeme li
movas la seĝon. Ektimigita Olga ĵetas sin al la lito,
sed la infano ne vekiĝis, kaj la spirado, ŝajne, estas
pli regula. Tiam ŝi turnas sin al Vitalij, ne havante
fortojn deteni la koleron:
— Ĉu vi ne povus esti pli singarda?
Vi tute forgesis, ke vi havas la filinon!
— Olga, ne maltrankviliĝu! La
infano dormas. Nenio estas timiga dume.
— Ĉiam vi tiel, ĉiam! Malfrue
estos, kiam ni havos ion timigan! Vi estas mirinda
egoisto! En tia momento vi pensas pri kio ajn, sed ne
pri la familio! Mi petis vin inviti profesoron Zamjatin.
Diru, kial vi ne plenumis mian peton?
Vitalij ne havas deziron respondi.
Li malbonhumore malvestas sin, provante eviti la
respondon. Sed Olga insistas:
— Kial do vi ne respondas? Ĉu vi ne
komprenas, ke temas pri la vivo de via infano?
— Vi eraras, Olga. La kuracisto
diris, ke la vivo de l' infano ne estas en danĝero.
— Nu, certe! Vi simple pensas nur
pri la mono!
— Olga, se mi vidus la efektivan
danĝeron! Sed ja ankaŭ la monon ni ne povas disĵeti! Mi
jam multe ŝuldas al nia kaso de reciproka helpo.
— Oni devas, Vitalij, ŝanĝi la
laboron. Tiel ne povas daŭri. Kial vi obstine rifuzas
transloĝiĝi provincon? Vi povus ricevi tie pli altan
salajron kaj la vivo tie estas malpli kara.
— Mi jam klarigis ĉi tion al vi
centfoje. Mi laboras por la metropoliteno kaj nenien mi
volas transloĝiĝi.
— Sed mi ja ne povas tiel! Ni havas
nek meblaron, nek manĝilaron, nek sufiĉe da vestaĵo.
Multajn jarojn mi portas unusaman robon. Mi rifuzas
aĉeti al la infano ludilojn. Ni ne povas aĉeti kurtenojn
por la fenestroj!
Ŝi komencas kalkuli la objektojn,
aĉetendajn plej baldaŭ. Al Vitalij ĝi estas delonge
konata. Jes, ŝi pravas, sed kie li prenos la monon?.. Li
sentas dormemon. Li lace kontraŭdiras:
— Sed mi ja gajnas ne tiel
malmulte!
— Se vi fordonus al mi la tutan
salajron! Sed dekalkuloj, kotizoj, ŝuldoj, procentoj por
la sindikato, por la kaso de reciproka helpo, por viaj
senfinaj asocioj. Pripagu la loĝejon, hejtadon,
elektron. Kio do restas?
Vitalij aŭdas la lastajn vortojn
kvazaŭ tra nebulo. La dormo envolvas lin per vato, zorge
kovras per litkovrilo. Li sentas sin tiel komforte...
— Lasu vian metropolitenon!
Transloĝiĝu la provincon! Ĉu vi aŭdas min?
Sed Vitalij jam ne aŭdas. Li aŭdis
tion multfoje, kaj nun li ekdormas. Tamen, streĉante la
lastajn fortojn, li respondas per malfacile moviĝanta
lango:
— Mi aŭdas, jes. Vi diris:
transloĝiĝu la provincon!
Olga ekspiras kaj ŝiaj larmoj
komencas malrapide guti sur la kusenon. La spirado
plioftiĝas. Olga ploras solece, senhelpe.
La plorspasmoj igas lin malfermi la
okulojn. Li ĵus estas vidinta tre strangan sonĝon. Li
revenis post longa foresto. Hejme atendas Olga, kun kiu
li antaŭ la forveturo edziĝis. Kaj sur la vojo
renkontiĝas multaj konatuloj. La malnovaj kamaradoj kaj
la knabinoj, kiujn li iam estis amanta. Li afable
salutas ilin. Pri ĉiuj ili li konservis varmajn karajn
rememorojn. Li disiĝis iam kun ili kun malĝojo en la
animo, sed sen akra doloro.
Subite ĉe la stratkruciĝo lin
aliras Olga. Sed ne tiu, kiu atendas lin hejme, la alia.
Sensencaĵo akiranta en la sonĝo forton. Li komencas
kompreni, ke li havas du Olga'jn. Unu atendas lin, lia
edzino. Ŝi devas esti vestita en la hejma simpla, eĉ
malriĉa robo. Ŝi restas hejme kaj amas lin. La alia
estas ĉi tie, antaŭ li, ĉe la stratangulo, en konata
tumulto de la hejmourbo. Ŝi estas vestita ial en blanka
somera mantelo, malgraŭ la vintra frosta tago kaj tuta
ŝi estas hela, luma, suna. Ŝi staras kaj rigardas lin,
radiante pro la ĝojo. Strange!.. La konscio nebuliĝas
kaj en la kapo oni treege frapas. Alvenis demalproksime
amata Olga, sed tiu, alia?.. Ties konturoj malaperas kaj
li vidas nur ĉi tiun kaj nur ĉi tiun li bezonas. Kiel li
povis erari? Ŝi rigardas lin karese alloge. Li alpaŝas
ŝin, prenas je la mano. Ŝi ĝojas, treege ĝojas. Ŝi petas
rakonti pri novaĵoj, parolas pri la siaj. Li
malmultvorte respondas, poste intercetere rimarkas:
— Ĉu vi scias, Olga, mi ja edziĝis!
Ŝi per la tuta korpo ektremas,
forpuŝiĝas de li kaj timigite ekrigardas liajn okulojn;
— Karulo, sed mi? kiel do mi?..
Kaj denove li sentas akran doloron
en la koro. Li deziras ekkrii:
— Mi ne komprenas! Mi ne volas! Por
kio tiu dualismo?
Li mallevas la kapon kaj daŭrigas:
— Ĉu vi scias, kun kiu? Kun Olga
Taraseviĉ...
Ŝi malkonfide ridetas, balancas la
kapon. En tiu momento aliras inĝeniero Vinokurov.
— Kamarado Zorin, eble, vi forlasos
nin por unu minuto?
Vitalij malkontente ekrigardas lin,
malvolonte etendas al Olga la manon kaj rapidas sur la
deklivo malsupren, en direkto al la hejmo. Kaj jam klare
prezentas al si la renkonton kun tiu Olga, kun la alia,
kiu estas tie, hejme. Rapide mallumiĝas kaj venas la
vintra krepusko. Frostiĝas marĉetoj sur la stratoj kaj
la glacio krakas sub la piedoj. Li preterkuras malnovan
konstruaĵon de ŝvitbanejo, forĝejon, komercejojn. Li
rapide aliras la domon, supreniras la ŝtuparon, enkuras
la ĉambron, formovas la pezan veluran kurtenon kaj
nerveme krias:
— Olga hejme?
... En la ĉambro estas mallume kaj
senbrue. Olga staras, sin klininte super la infana lito.
Vitalij penas malfermi la okulojn. Olga parolas flustre:
— Kial vi ĉiam krias nokte? Ĝi
estas terure kaj, krome, mi timas, ke vi vekos la
filineton. Sed, dank' al dio, la temperaturo malaltiĝis.
Ne kriu plu, mi petas!..
Ŝi enlitiĝas tute trankviliĝinte.
La ĉambron tra la fenestroj insiste penetras la matena
lumo.
Jaŭzo:
Rivereto, trafluanta Moskvon.
Mosĥozupr:
mallongigita «Moskovskoje Ĥozjajstvennoje Upravlenije»
(Moskva Trusto por Urba Mastrumo).
Schlesischerbahnhof:
Pr. «Ŝleziŝer Banhof» (Silezia Stacidomo), en Berlino.
Rot Front,
Genosse!:
«Ruĝ' Front', kamarado!» — saluto de
la germanaj ruĝfrontanoj.
Rautendelein:
Pr. «Rautendelajn», — arbara feino (personaĵo el
famekonata dramo «La droninta sonorilego» de H.
Hauptmann).
Labkoro:
mallong. «laborista korespondanto» (ruslingve rabkor).
Murkoro:
korespondanto de murgazeto.
Reichswehr:
Pr. «Rajhsver» — postmilita germana armeo.
Notoj de la redaktinto;
V.Varankin kaj lia libro
Parto 2;
Parto 3;
Parto 4;
Parto 5;
Parto 6;
Parto 7;
Parto 8;
Parto 9;
Parto 10;
Parto 11;
Parto 12
http://www.esperanto.mv.ru
|