|
Varankin V.
Parto 2
... de junio 1928.
En la kolosaj
vitrinoj brilas juvelaĵoj, moviĝas reklamataj modeloj,
susuras, kiel falanta akvo, silkoj. Belaj vivantaj
pupoj, vestitaj en luksaj roboj, afable ridetas al mi el
post la vitroj, vaksaj virinaj piedoj allogas aĉetantojn
de la ŝtrumpoj. En la juvelaj magazenoj kiel bluaj,
ruĝaj, verdaj fajroj, flamas gemoj. Sed antaŭ la
enirejoj sidas sur benketoj bonaspektaj tute blankaj
maljunuloj, konvene vestitaj, kun pluvombreloj en la
manoj: vi mem devas diveni, almenaŭ pro la malĝojaj
vizaĝoj, ke ili estas almozuloj.
Mia aŭtobuso
haltas apud ŝtona preĝejo, antaŭ la rivero
Spree. La traveturo trans la
ponton estas malpermesita. La publiko malrapide eliras.
Sur la ponto ariĝis policistoj en nigraj lakkovritaj
ĉakoj. Mi aliras la ŝtonan pontbalustradon. Malsupre
tumultas belvestitaj vaporŝipetoj kaj la rivero,
enforĝita en ŝtono, vivas. Droninta en sunradioj banejo
facile balanciĝas sur la ondoj.
— Kio okazis?
— demandas mi. La policisto ĝentile almetas la manon al
la ĉaprando.
— Oni atendas
malordon!
Antaŭ la
enirejo sur la ponton amasiĝas la popolo. Aŭdiĝas
ekscititaj voĉoj. La policistoj formas seninterrompan
ĉenon. Parto el ili tenas per direktiloj satajn grasajn
ĉevalojn, la alia sin apogas je bicikloj. Super
amasiĝinta aliborde homgrupo balanciĝas diverskolora
afiŝo kun portreto de Gindenburg. Mi havas bonan
vidsenton kaj mi eĉ povas kompreni grandliteran gotikan
tekston:
— «Mehr
Macht dem Reichsprasidenten! Wählt Deutsch-nationale!»
Starante sur
altaĵo, unu post la alia elpaŝas la oratoroj. Jen
parolas ia solida viro, en senriproĉa jako kun pluŝa
kolumo. Li havas energian buŝon kun akre mallevitaj
lipoj kaj altan frunton. Parolas li tre neklare kaj
kompreni lin estas maleble. La kunvenintaj apud la
balustrado civitanoj primokas lin. Junulo en uniformo de
ruĝfronto, metinte en buŝon du fingrojn, aŭdigas egan
fajfon. La policistoj malsereniĝas.
— Ĉu Otto
Ŝraŭbe?
— Ho,
Genosse! — Ni havas balotkampanjon. Ĉiu klopodas por la
siaj. Jen ĉi tiuj babilas pri patriotismo kaj bezono
konstrui kirasŝipojn!
En la aero
komencas io zumi, ie sub la suno mem briletas arĝenta
alo kaj sur niajn kapojn ŝutiĝas pluvo de agitfolioj.
— Kiu deziras
neniujn kirasŝpojn, voĉdonu por la socialdemokratoj!
— La
socialdemokrataĉoj agitas. Ili estas kvazaŭ kontraŭ la
kirasŝipoj, sed fakte — nenia diferenco! Nu, ne gravas!
Ni ankaŭ ion faras.
Aliflanke de
la rivero sur la tribuno aperas lerta malgranda homo.
Eble, li estas deklamisto. Planante ĉiun geston, ĉiun
toneton de la voĉo, li samtempe ludas per sia vizaĝo,
per sulkoj ĉirkaŭ sia buŝo, per sia rigardo. Kion li
parolas? Li povus nenion paroli. Anstataŭ li parolas lia
moviĝema korpo.
— Li estas
danĝera malamiko! — diras Otto, — ni iru!
Li subite
ekkaptas mian manikon. Tiumomente ĉio ĉirkaŭ ni
ekmoviĝas. La homamaso subite regrupiĝas. Ĝi formis
cirklon, kaj en la centro aperas neniu alia, ol Erich
Ŝmidt.
— Kamaradoj!
— krias li, streĉante la voĉon, — sub gardo de la polico
la faŝistoj kaj socialdemokratoj agitas por siaj
kandidatoj! Ne balotu por ili! Ili konstruas
kirasŝipojn, ili intencas sufoki nin, ili volas ŝtopi al
ni la gorĝojn. Por komunistoj, por defendo de l'
proletaro, por defendo de l' Sovetunio!
— Rot Front,
Rot Front! Rot Front!
La policistoj
emociiĝas. Oficiro en blankaj gantoj diras mallaŭte
ordonon. Tuj komenciĝas en la homamaso tumulto. La
policistoj komencis atakadon kun gumbastonoj en la
manoj. Mi sentas, ke iu kaptis mian manon. Mi rapide
returnas min. Apud mi estas Alice. Sia vizaĝo estas
maltrankviligita.
— De kie vi
aperis? — mirigite demandas mi, sensukcese penante
defendi ŝin per mia korpo de la homamasa premo.
— Poste,
poste! Antaŭe ni eliru!
Blasfemoj kaj
krioj flugas tra la aero. Arogantaj komsomolanoj krias:
— Fuj!
Malhonoro! For socialpolicistojn!
Iu ekkantas
malpermesitan kanton. Ĝi daŭras kelkajn minutojn. Poste
subite interrompiĝas. La homamaso maldensiĝas sub batoj
de la gumbastonoj. Du falintaj sur la pavimo laboristoj
krias ion koleran kaj indignan. Kelkaj policistoj kuras
post ni.
— Vi ne devas
trafi en manojn de la polico! — rapide diras Alice.
Ni kuras
trans la placo al pordego de kvinetaĝa domo kaj preskaŭ
kunpuŝiĝas kun oficiro. Ni haltas. La oficiro, mirigita,
rigardas Alice'n per larĝigitaj okuloj. Ne ellasante
mian manon, ŝi nerveme mordas la lipojn. La policisto,
atingante nin deposte jam estas kaptonta min je kolumo
de la jako, sed la oficiro rekonsciiĝas.
— Bonvolu,
fraŭlino! Trairu!
En lia voĉo
estas sentata mirego, miksita kun malkontento. Sed li
almetas la manon al la ĉaprando tiel ĝentile, ke mi
demande ekrigardas Alice'n.
La ŝtona
korto estas preskaŭ malplena. Ĝi estas mallarĝa kaj la
suno ĝin ne penetras. La brikaj kvinetaĝaj konstruaĵoj
aspektas en siaj postaj partoj malafable. Kelke da
infanoj ludas sur la asfalto, kurante unu post la alia.
Strangege sonas en iliaj infanaj buŝetoj la germanlingva
parolado. Kvazaŭ ili ekkrias dum leciono de la germana
lingvo parkere ellernitajn frazojn.
Alice spasme
spiradas. La vizaĝo ruĝiĝis kaj la okuloj brilas pro la
malbone kaŝata indigno.
— Ĉu ĝi ne
estas libero de parolado? — diras ŝi mallaŭte.
— Kion do ni
faru, Alice? Ĉu ĝi estas malprospero?
— Nenia
malprospero! — vigle ŝi kontraŭdiras. — Ni daŭrigos. Ni
agitas por la kvina listo.
Ni eliras la
straton kaj sub la ŝtona arko kunpuŝiĝis kun Otto.
— Ha! Fine,
diablo prenu, mi trovis vin! Kie vi malaperis?
Alice
ridetas.
— Mi decidis
ien forkonduki la kamardon. Li estas ja agento de
Komintern! — La stratoj estas plenaj de la balottumulto.
La bariloj krias pri tridek listoj per senestetikaj
afiŝoj. Sur la pavimo bruegas pentritaj ŝarĝaŭtomobiloj.
El post angulo aperas procesio de striitaj bagnuloj. Ili
iras sen iu ajn gardistaro kaj portas afiŝojn. Alice
klarigas:
— Ni postulas
amnestion por niaj politikaj enkarcerigitoj. La
komunista partio batalas por la amnestio. La laboristaro
devas baloti por la komunistoj.
Post la
bagnuloj kuregas la popolo. Otto estas senlaca.
Malatentante policiston kaj forgesinte, ke post la plej
proksima stratangulo ĵus okazis la lukto, li ekstaras ĉe
la stratkruciĝo kaj etendas la manon, la procesio haltas
kaj denove en unu momento kreskas la homamaso. Orkestro
el blankaj instrumentoj mole plenumas la Internacion. El
la fenestroj elŝoviĝas kapoj kaj scivoleme rigardas
malsupren. Kelkie oni svingas per ruĝaj tukoj.
— Kamaradoj,
— krias Otto, — tuj parolos Thälmann!
Eta gramofono
alte leviĝas en la aero kaj ronke aŭdigas
malkompreneblajn sonojn. La publiko ne komprenas, tamen
honorigas en persono de l' gramofono la kamaradon
Thälmann kaj la komunistan partion.
En Berlin
ekbruliĝis la fajroj. Fabele transformiĝis la urbo.
La mirakla
asfalto, kvazaŭ mallumaj kanaloj de Venecio, duobligas
blindigan tremantan lumon de reklamoj, vitrinoj,
ĉirkaŭigitaj de diverskoloraj fajroj, kafejoj, varieteoj
kaj teatroj. Kune kun aŭtoj glitas sur la pavimo la
respeguloj de iliaj lanternoj. Fluoj de la lumo
interkruciĝas en la aero. En la ĉielo senbrua aeroplano
skizas inter la steloj smeraldajn literojn:
— Voĉdonu,
por la socialdemokratoj!
Rondaj verdaj
kaj flavaj okuloj de elektrosemaforoj malrapide
ekpalpebrumis en ĉiujn flankojn. Sur viaduktoj de la
supertera fervojo ekflamis devizoj. Sur fasadoj de
kvinetaĝaj konstruaĵegoj saltas, kurbiĝas, malsupreniĝas
kaj leviĝas fluetoj de fajroj. La fajrofesto fariĝas
grandioza spektaklo.
El
malfermitaj fenestroj de kafejoj kaj teatroj aŭdiĝas
gaja muziko de charlestown'oj, frotado de piedoj kaj
klakado de korkoj. Fleksiĝintaj nudigitaj dancistinoj
dolĉe rigardas el la grandegaj fotoportretoj, pendigitaj
en pordoj de kafejoj kaj la enuanta pordisto, kunmetinte
postdorse la brakojn, indiferente rimarkas:
— La eniro
estas libera!
Sed preter,
preter! Hodiaŭ pudro, parfumo, sapo kaj la virina korpo
estas sur la malantaŭa plano! Vane ĉi tiuj ĉarmaj
elegantaj kaj tute modestaj virinoj, diferencantaj de la
ĉiuj ceteraj nur per siaj purpuraj lipoj, deĵoras ĉe
angulo de la brila Friedrich-strasse, esperante sian
kutiman gajnon. Vane sub la sonoj de elfluganta el
restoracio «Jazzband'o», ĉifitaj de l' vivo rusaj
«eksulinoj», penantaj konkuri kun la berlinaj
profesiulinoj, trudas al solidaj burĝoj sian
maljuniĝintan korpon. La silko de multekostaj ŝtrumpoj,
brilo de lakpantofloj, alloga ĉapelo, kaŝanta la
vizaĝon, hodiaŭ ĉio ĉi allogas malpli, ol tridek
balotlistoj, kriantaj pri si ĉiuminute, ĉiusekunde.
La
kalejdoskopo de la reklamaj fajroj ĉesis servi hodiaŭ al
tio, al kio ĝi servas ordinare. La elektro perfidis la
homajn kapricojn. La elektro altiras hodiaŭ atenton al
la plej urĝa, momenta, al la plej necesa. Kaj kvankam la
burĝaro estas tute certa, ke venkos tiuj brilantaj sur
la centraj stratoj devizoj de iliaj partioj, tamen kiel
fantomo timigas ĝin la modeste lumigita cifero «5»,
okupanta sur Bülow-Platz la tutan kvinetaĝan severan
fasadon de la Centrejo de l' kompartio, la cifero,
preskaŭ eniĝinta en la tegolan tegmenton.
— Ĉu ni ne
veturu hejmen, Alice? Mi ne volas reveni tre malfrue.
Almenaŭ du horojn mi devas dediĉi al mia laboro.
Mi skribas
denove pri Mosĥozupr. Sed ĉi tiu ĉapitro estas
diversflanke necesa en mia romano. Ĝi devas vin
meditigi.
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Ĉiulunde en akceptejo de kamarado Serebrovskij inter la
dua kaj tria horoj estis ega tumulto. La eta ĉambreto,
kun fenestroj, rigardantaj en la korton, ne povis
akcepti ĉiujn dezirantojn. Tial parto de la vizitantoj
restis en la ĝenerala kancelario. Ĉi tie la vizitantoj
estis starantaj dum longaj horoj, sin apogante je la
bariero kaj delogante la oficistojn de la laboro. Plej
ofte la oficistoj bonhumore estis mem partoprenantaj la
kolektivan konversacion. La signalon estis donanta la
kancelariestro Osipov. Formetinte la okulvitrojn kaj
traviŝante ilin per salvigita naztuko, li fieraspekte
ĉirkaŭrigardis la kancelarion kaj turnis sin al plej
proksima petanto, mortanta pro la enuo:
— Kiun do
aferon vi, civitano, havas al Mikaelo Sergeeviĉ?
La vizitanto,
sentante, ke al li malsupreniras persono, okupanta
nemezureble altan postenon, konfuziĝis kaj fuŝe klarigis
celon de sia vizito. Interne esperante, ke la altpostena
persono helpos lin pli rapide trafi al la direktoro li
memorigis, ke venas jam la kvinan fojon.
— Tiel, tiel,
— kapjesis majeste kamarado Osipov, — kompreneble! Tute
kompreneble! Nenio estas ŝanĝebla! La estraro ĉiam estas
okupita!
Li frotis la
kalvon per sulkiĝinta maljunula manplato, kaj montrante
nigrajn restaĵojn de la putriĝintaj dentoj, sensone
ridetis. La vizitanto ekspiris, konsentante. Kamarado
Osipov ofte estis parolanta ankaŭ kun la oficistoj pri
familiaj novaĵoj. Okazis iufoje, ke la oficistoj ĥore
estis dankantaj lin por iuj malgravaj komplezoj. La
patrino de unu dankis por enirbiletoj en ŝvitbanejon, la
onklino de l' alia petis komuniki al li elkoran dankon
por tramkvitancoj, patro de la tria ĝojus vidi kamaradon
Osipov en sia hejmo kaj transdonis per sia filo, ke la
aŭtobusaj biletoj jam elĉerpiĝis.
Sopireme
ĉirkaŭrigardante multsignifajn surskribojn sur la muroj
(«Ne forlogiĝu de la laboro!», «Ne malŝparu la tempon
por la personaj aferoj!», «Estu afabla kun la
vizitantoj!»), la vizitantoj estis aŭskultantaj samtempe
telefonajn interparolojn kaj partoprenis la ĝeneralan
konversacion. Neniun mirigas la fakto, ke la telefonon
uzis plejparte maŝinskribistinoj, interkonsentante pri
la rendevuoj, kaj por oficaj bezonoj la oficistoj
preferis kurierojn kaj poŝton.
Kiel
registristo, servis ĉi tie eksprincino Sofio Sergeevna
Velikonskaja. Nun ŝi estis nur malbonkaraktera
maljunulino kun perditaj haroj kaj akra nazo. Ŝi ĵus
estis registrinta en la ĵurnalo inviton al administranto
de planfako, kamarado Popov, veni por raporto al
kamarado Serebrovskij. Kaj en tiu momento ŝian atenton
altiris la ĝojiga okazintaĵo. En la pordo aperis juna
ĉarma estaĵo kun purpuraj vangoj kaj bluaj okuloj. La
ĉarma estaĵo estis vestita en malnova palto, nelaŭmoda
ĉapelo kaj truiĝintaj altgaloŝoj. Ekvidinte Sofion
Sergeevna'n, la estaĵo sin ĵetis al ŝi post la barieron
kaj kisis ŝin.
— Ivan
Pavloviĉ! Ĝi estas mia bonevino Vera. Mi petas konatiĝi!
— kortuŝe diris la princino.
— Tre
agrable, — ekstarinte sur la loko kaj afable premante la
malgrandan maneton, respondis kamarado Osipov. — Tre
agrable!
— Ĉu vi
memoras, Ivan Pavloviĉ, mi estis parolinta kun vi pri
ŝi.
— Jes, jes,
certe mi memoras! Sed ni ja devas baldaŭ malpligrandigi
nian oficaron. Kiun do mi estas liberigonta de la ofico?
Efektive, li
neniun povus liberigi de la ofico. La tasko ne estis por
Ivan Pavloviĉ solvebla.
— Mi tre
bedaŭras! — diris la knabino senreviĝante. Ivan Pavloviĉ
ekrigardis ŝian malnovan palton kaj aldonis duonvoĉe:
— Interparolu
kun Mikaelo Sergeeviĉ! Eble li ion aranĝos, dank' al sia
delonga amikeco kun via onklino.
Tiumomente la
pordo malfermiĝis kaj tra ĝia mallarĝa aperturo
traportis la grasegan korpon civitano proksimume
sesdekjaraĝa. Li estis vestita en peltomantelo kun
kastora kolumo kaj astrakana malnovreĝima antaŭrevolucia
ĉapo. Ĵetinte ĉirkaŭe rigardon per la mallarĝaj
okuletoj, la civitano trasekvis la akceptejon.
— Kiu estas?
— demandis unu el la vizitantoj, miregigita per la
subita silento.
— Petro
Ivanoviĉ Dobroĥotov! Granda komercisto! La domon deziras
konstrui, — serveme klarigis kamarado Osipov.
— La pano
nia! — aldonis severe elpost sia krado la kasisto kun
barbeto a-là Kalinin.
Responde la
oficistoj ĥore ekridegis. En la pordo de l' akceptejo
aperis miniatura figureto de Zoja Ivanovna. Rapide
ĉirkaŭrigardinte la vizitantojn, kaj ĵetinte en
cindrujon cigared-restaĵojn, ŝi estis nomonta la
feliĉulon. Sed princino Velikonskaja eksvingis la
brakojn kaj elkuris el post la bariero.
— Zoja
Ivanovna, mia kara, estu tiel afabla! Nur por unu minuto
lasu trairi mian nevinon! Ne povas ja ŝi atendi la tutan
tagon!
Zoja Ivanovna
ekrigardis la knabinon per la kritikemaj okuloj,
kaptinte ŝian tutan figuron, de la bele sidanta kapo ĝis
la malgrasaj piedoj en la malpuraj altgaloŝoj kaj
ĝentile konsentis:
— Bone,
kamaradino, iru kun mi!
Kaj jam
enirante la akceptejon, aldonis:
— Post kiam
eliros Dobroĥotov, trairu la kabineton!
Vitalij sidis
en la akceptejo kaj vidis, kiel indignis la vizitantoj.
Mezaĝa nerazita viro en kalviĝinta leda jako, verŝajne
laboristo, nomis Mosĥozupron komercejo. Ĉi tion Zoja
Ivanovna malatentis. Mem Vitalij klopodis ricevi
aŭdiencon de la administranto jam la duan monaton kaj
pense li konsentis kun la laboristo.
Dobroĥotov
eliris de Serebrovskij post du minutoj, rapide
butonumante la palton. Liaj movoj estis ŝtele rapidemaj.
Sur la purpura sulka vizaĝo estis skribita ĝojo, ĉar la
afero prosperis kaj samtempe estis videbla timo, ke io
neatendita stariĝos sur la vojo. Kunpuŝiĝinte per la
rigardo kun Vitalij, li momente forturnis la okulojn.
Silente ŝovinte al Zoja paperon, li malaperis post la
pordo. Zoja movetis al la pordo la nevinon de princino
Velikonskaja. Sin tuj sekvis, nek unu vorton dirinte,
longega verdvizaĝa viro.
La laboristo
ekinsultis kaj Vitalij decideme movis sian seĝon al
tablo de Zoja. Samtempe li ekpensis, ke la artikolon de
Ivagin pri burokratismo en Mosĥozupr estas neceso tuj
presigi. Ĝi enlokiĝos espereble en la proksima numero.
Rimarkinte la movon de Vitalij, Zoja malzorge alŝovis al
li skatoleton «DELI».
— Ekfumu,
Zorin!.. Kiel? Ĉu vi ne fumas? He, vi!.. Kio al vi
okazis? Pri kio vi miregas? Ĉernjaev trairis ekster la
vico? Sed ĉu mi povus teni lin je la faldoj?
Ie sub la
tablo tintis la sonorilo kaj Zoja, ĵetinte sin for de la
seĝo, enkuris la kabineton. Vitalij prenis el sub la
sorbilo la paperon kaj rapide trakuris ĝin per la
rigardo. Ne restis loko por duboj. Serebrovskij estis
kunligita kun Dobroĥotov almenaŭ per amika kontakto. Li
estis ordoninta disponigi terareon al la privata
persono. Zoja ellasis el la kabineto princidinon
Velikonskaja kun Ĉernjaev kaj enlasis tien la
laboriston. Post tio ŝi turnis sin al Vitalij:
— Jes, do, ĉu
vi vidas, Zorin, Serebrovskij ne toleras tiajn aferojn.
Sed Ĉernjaev estas fakestro. Li bezonas en sia librejo
helpantinon. Jen la tuto! Ĉiuj estas kontentaj!
Ĉar Vitalij,
nenion komprenante, rigardis sin per larĝe malfermitaj
okuloj, Zoja ridis.
— Ĝi ŝajnas
por mi tre simpla, sed vi estas ankoraŭ ofte mironta.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . .
...
de 1928.
Mi devas
denove interrompi mian laboron. Kamaradoj
ruĝfrontbatalantoj invitis min legi raporton pri USSR.
Mi ne kuraĝas rifuzi kaj en kadroj de legaleco, kiom
eble plej detale, mi rakontos al ili pri konstruado de
l' socialismo en USSR. Ĝi estas, verŝajne, pli utila, ol
verki la romanojn.
La lokalo, en
kiu estas legota mia raporto, estas fama bierejo. La
mastro, babilema maljunulo, fieras, ke ĉe li gastis iam
Lenin mem. La bierejo ĉiam estis konata pro siaj
revoluciaj vizitantoj kaj kiel heredaĵo transiris de la
malnova batalkapabla socialdemokratio ne al perfiduloj
la socialfaŝistoj, sed al la spartakanoj, komunistoj,
ruĝfrontbatalantoj. En la antaŭa ĉambro ĉio statas, kiel
ankaŭ en ĉiuj ceteraj bierejoj. Staras malnova
malagordiĝinta piano, orkestro «ĵazzband» el kvar
personoj surdigas la vizitantojn per sovaĝa kakofonio,
malgrasa kantisto kun kaviĝintaj verdaj vangoj penas
ĉiuvespere malaŭdigi bruon de la kupraj teleroj kaj
tamburoj per ekzotikaj motivoj. Apud la tabletoj sidas
kutime kvin-ses personoj, tute respektindaj kaj lojalaj
al la trikolora standardo. Ili pacience toleras la
muzikon kaj eltrinkas po kelke da ŝaŭmantaj kruĉoj da
biero. Iufoje venas plena laborista familio kaj tiam, la
patro mendas por la infanoj nigran munĥenan, tiel
dolĉan, bieron. La mastro karese rigardas elpost sia
longa tablo kaj volonte partoprenas interparolojn kun la
vizitantoj. En ili oni notas la vivkarecon,
senlaborecon, malkompatemon de la entreprenistoj, sed en
ili nenio estas mallegala.
La ruĝaj
frontbatalantoj kunvenas en la dua etaĝo. Oni devas tien
leviĝi kaj ĉio tute ŝanĝiĝas. Mi estas konsternita.
Unumomente mi transflugis milkilometrajn spacojn kaj nun
estas hejme, en ruĝa anguleto de unu el moskvaj
fabrikoj. Mi ne havas nun la tempon ĝin ĉirkaŭrigardi.
La ĉambro jam estas plenega. Ni kun Erich iom
malfruiĝis.
Sed,
komencante de tre singardema rimarko, ke ĝi estas nur
informo pri la stato de popolekonomio en USSR, mi glitas
per la okuloj sur la muroj. Jen kontraŭ mi pendas ruĝa
tolaĵo kaj helaj literoj batas kontraŭ la okuloj:
— «Milito al
la imperialista milito!» Sub ĝi la tuta muro estas
okupita de la internacia korespondo. Ion similan aranĝis
mi mem, servante iam en ruĝarmeana taĉmento. La taĉmento
korespondis en esperanto kun eksterlandaj laboristoj.
Sed mi pendigis sur murojn afiŝojn en la germana lingvo
kun postulo liberigi Max'on Hoelz'on kaj helpi al
infanoj de politikaj enkarcerigitoj. Ĉi tie do la afiŝoj
parolas, kontraŭe, per la pura rusa lingvo pri rebaloto
al sovetoj, pri prunto por ŝtatindustriigo, ktp. La
centro de la anguleto estas plej internacia. Ĉi tie
estas leteroj kaj fotoj de sovetiaj ruĝarmeanoj. Mi pli
larĝe malfermas la okulojn, penante kompreni, ĉu ne en
esperanto estas skribita per grandliteroj dokumento,
pendigita en la centro mem? Mi parolas pri senlimaj
dezertaj kampoj, tiel malsimilaj al la diligente
kulturitaj pecetoj de la germana plugejo, pri malriĉaj
vilaĝoj, pri kovritaj per pajlo, fumigitaj, domaĉoj, pri
milionoj da etaj mastroj, konsistigantaj egan plejmulton
de loĝantaro de la socialisma lando. Mi rakontas pri la
kaŝantaj sin en mallumaj anguloj klasmalamikoj de la
soveta proletaro, pri mortigoj de vilaĝaj
korespondantoj, pri sabotado kaj intenca malhelpado de
la intelektularo, pri spekulado de privataj komercistoj,
pri ekflamoj de antisemidismo, pri senkultureco, pri
manko de la plej elementaraj teknikaj mekanismoj. La
aŭdantaro aŭskultas, malferminte la buŝojn. Otto sidas
sur la unua benko, malfermeginte la okulojn pro mirego.
Kun ĉiu minuto li plikonsterniĝas. Erich malsereniĝas.
Lia granda figuro en la kunvenestraro esprimas klaran
malkontenton. Rudolf Riz, sekretario de unu el la
apudurbaj ĉeloj, la ekstrema sur la dua benko, forrampis
al la rando mem kaj, metinte la kapon sur la manplaton,
ne forturnas de mi la rigardon. Alice en la kvina vico
fiksis sur min la komprenantajn saĝajn okulojn.
Komencinte rakonti pri la burokratismo, mi por unu
minuto eksilentas, ne sciante, ĉu decas rakonti ĉion?
Erich almovas al mi kruĉon da biero. Mi detrinkas iom.
Stormo de la indigno kaptas subite la malgrandan
salonon. Erich vane sonoras. Otto krias, ke li kredas eĉ
nek al unu mia vorto, ke ĉio, dirita de mi, estas
aroganta mensogo kaj kalumnio pri Sovetio, neniam li
legis ion similan en la gazetaro, ke mi estas neniu
alia, kiel menŝeviko, aŭ almenaŭ trockiano. Juna
knabino-komsomolanino postulas senprokraste komuniki al
CK de Sovetia Komunista Partio pri mia kontraŭsovetia
elpaŝo. Iu dubas pri miaj dokumentoj kaj proponas
kontroli tuj mian sovetan pasporton. Mi sidas silente,
trankvile rigardante la emociiĝintan aŭdantaron. Mi
estas kontenta pri la efiko. Rudolf Riz ankaŭ estas
kontenta.
— Genosse
pravas, — diras li. — Mi ĝojas, ke vidas la sovetian
civitanon, ne timantan la veron. Sed li devas ankoraŭ
konkludi. Mi dubas, ke ĉiuj malfacilaĵoj, kiujn
renkontas la sovetia proletaro, estas sekvo nur de l'
objektivaj kaŭzoj.
Denove
ekflamas la bruego, sed tuj ĝin estingas la energia
sonoro en mano de Erich. Al la tablo aliras Alice. Ŝi
iom emociiĝis kaj en ŝia voĉo estas aŭdebla la detenata
indigno.
— Kamaradoj!
Riz ne pravas! Ĝi signifas nenion kompreni tie, kie por
la komunisto ĉio devas esti klara, aŭ al ĉio aliri kun
la tendenca vidpunkto. La kamarado ne estas fininta la
raporton. Li rakontis pri ĉio, kio subfosas la
organismon de la soveta lando. Li estas kalkulinta la
ulcerojn, manĝantajnĵian korpon. Ĉu ĝi signifas, ke la
organismo senpere malsanas? Ĉu ĝi signifas, ke en USSR
estas nur malbonaj kuracistoj, ne kapablaj kuraci la
vundojn, restintajn post la milito? Ĉu ĝi signifas, ke
la organismo detruiĝas kaj ne venkos en la batalo? Ĉu ni
ne estis ricevantaj leterojn el USSR? La sovetiaj
kamaradoj ĝuste tial estas fortaj, ke ili ne timas
malkaŝi siajn mallumajn flankojn. Ne timas, ĉar oni
devas vidi sian malamikon, por sukcese kontraŭ li
batali. Ĉu ne en tiu ĉi salono ni estis legantaj dum la
lasta kunveno leteron de la ruĝarmeanoj pri la
kontraŭrevoluciuloj en Ŝakty? La kamarado daŭrigu kaj ni
ne maltielpu al li!
Mi rigardas
Alice'n miregante. Kie ŝi akiris tiun klaran
penskapablon, pro kiu ŝi tuj ekkaptas esencon de la
problemo? Ja ŝiaj kamaradoj ne povis trovi eliron el la
tripina arbaro! Efektive, ŝi estas interesa knabino!
— La
kamaradoj demandu kaj mi respondos, — diras mi. — Oni
nomas tion en Sovetio vespero de la demandoj kaj
respondoj. Tio estos tre bone!
Mia aŭdantaro
definitive trankviliĝis.
— Kaj kion
faras la partio, por likvidi tian disan ekonomian
strukturon en la kamparo?
— Kion oni
entreprenas por ekhavi la propran industrion?
— Kiamaniere
batalas la Sovetoj kontraŭ la senlaboreco?
— Ĉu
laboristaj junuloj lernas en la superaj lernejoj?
— Ĉu oni
konstruas loĝejojn por laboristoj anstataŭ la maltaŭgaj?
— Ĉu kredas
la sovetiaj laboristoj dion?
— Ĉu efektive
oni transiras al la sephora labortago?
Mi respondas.
Detalaj informoj kun kolonetoj da ciferoj, kiujn mi
eltiras el mia notlibreto, sekvigas la ĝeneralan
aprobon. Esprimo de l' vizaĝoj ŝanĝiĝas. Sulkoj sur la
frunto de Erich foriĝas. Otto ridetas.
— La kamarado
nenion diris pri la Ruĝa armeo. Ĝi estas tre interese!
— Ni petas!
Mi parolas al
ili pri la Ruĝa armeo, pri ĝia vivo, pri reciprokaj
rilatoj de ruĝarmeanoj kaj estraro, pri kamaradeca
kontakto de la Ruĝa armeo kun fabrikoj kaj uzinoj.
— Kamarado! —
krias Otto, — sed ĉu laboristo povas iĝi komandanto de
la Ruĝa armeo?
— Ĉu oni
akceptas eksterlandanojn en la Ruĝan armeon?
— Kiom oni
prenos de mi por la lernado en Sovetia milit-lernejo?
— Ĉu la
kozakoj, kiuj hieraŭ kantis en rusa ĥoro en koncertejo
sur Friedrichstrasse, ankaŭ estas ruĝarmeanoj?..
— Se ne, do
kial la sovetia registaro permesas al ili kanti en rusaj
milituniformoj?
Sekvas
eksplodo de la ridego. La demandinto, kelnero kun kruĉo
da biero en la mano estas ege konsternita. Li ruĝiĝas.
Kun muziko de
nikelitaj tuboj, trumpetoj kaj fajfiloj la salono kantas
la «Jungvardion». Mi prenas Alice'n sub la brakon. Tiel
ni iras preter la flegma policano kaj areto da
scivolemuloj, starantaj sur la trotuaro kaj levintaj la
kapojn al lumigitaj fenestroj de la lokalo. Erich
atingas nin ĉe la angulo, sed en distanco je dek paŝoj,
subite malaperas en iu malgranda strateto.
Ĉe la
stacidomo
«Zoo» ni estas disirontaj. La
grandioza granita konstruaĵego «Ufa-Palaco» ankoraŭ
flamas sur la placo en oranĝkoloraj kaj bluaj fajroj.
Sur la tegmento vigle kuradas luma titolo de filmo. Du
aliaj kinograndeguloj, ne dezirante cedi al sia
konkuranto, ankaŭ dronas en briletantaj oraj kaj bluaj
fajroj.
Alice
ekspiras, ne ellasante mian manon.
— Domaĝe, ke
vi jam estas forironta!
Mirigite mi
levas sur ŝin la okulojn.
— Do ni
promenu iomete!
Ni malrapide
iras laŭlonge de Kurfürstendamm. Ĉi tie la stratmovado
estas iom trankvila. La glatigita brileganta pavimo
ŝajnas esti maro, en kiu balanciĝas centoj da oceanaj
vaporŝipoj. Inter ondoj de la blanka lumo ekflamas kaj
tuj estingiĝas ruĝaj signalaj fajroj de aŭtomobiloj. Sur
la fasadoj, desegnante kaligrafiajn surskribojn, kvazaŭ
seninterrompa rubando, fluas en vitraj tubetoj la
briletanta elektro. Post diafanaj muroj de l' magazenoj
floras tulipoj, rozoj kaj astroj, formante admirindajn
desegnaĵojn, lumigitajn per diverskoloraj lampoj. En la
eksteraj florejoj antaŭ brilantaj restoracioj oni
trinkas apud la tabletoj vinon kaj brue interparolas.
Peronoj de kinoteatroj kaj varieteoj estas enŝlositaj en
trioblaj lumaj kadretoj. Kvar vicoj de verdaj arboj,
kurantaj laŭlonge de la strato, estas hele lumigitaj.
Ombro estas ĉi tie tiom malmulta, ke oni povus ĝin trovi
ege pli ofte en la suna tago. Alice ĵetas sur min
demandan rigardon.
— Diru, ĉu mi
ĝuste vin komprenis, vi parolis pri diversaj negativaj
flankoj, por igi la disputojn pli viglaj?
— Jes, Alice,
mi faris la provokon. Ĉu malbone?
— Ho, ne,
tute ne! Mi tuj komprenis, kia estos fino! Sed ĉu vi
atentis paroladon de Rudolf? Ĝi estas strange, ĉu ne?
— Rudolf? Ha,
tiu!.. Jes, oni devas ĝin pripensi! Sed, Alice...
Mi haltas kaj
ne havas decidemon daŭrigi. Alice rigardas atendeme.
— Kion vi
deziras diri!
— Diru, kiel
oni devas klarigi, ke vi min tuj komprenis?
— Ha, jen
kio! — ridas la knabino, — vidu, en la pasinta jaro mi
lernis en la lernejo de junkomunistaj aktivuloj. Tie oni
diris, ke oni devas ne nur posedi la materialon, sed
ankaŭ la aŭdantaron. Por tio ekzistas diversaj manieroj.
Nun mi ĉiam observas, kiajn manierojn uzas la oratoro.
— Ĉi vi
intencas iĝi partifunkciulino?
— Kial do ne?
Ĉu vi ne aprobas?
— Ne pri tio
temas... Ĉu vi povus respondi al mi?.. Kiu vi estas,
Alice?
Alice
mallevas la okulojn. Dum kelke da minutoj ni iras
silente. Mi ne interrompas la paŭzon. Ni similas en ĉi
momento, kredeble, aŭ tre sentimentan paron, perdintan
pro l' amo parolkapablon, aŭ geedzojn, ege tedintajn unu
al la alia. Preterpasantaj dandaĉoj arogante subrigardas
ŝiajn okulojn kaj prostituitinoj impertinente ridetas.
— Mi estas
laboristino de la fabriko «Osram». Ĉu vi tion ne scias?
Mi ne
sukcesas respondi. Mian atenton haltigas proksimiĝanta
al ni juna oficiro en griza uniformo. Li estas kun
eleganta juna virino. La oficiro almetas la manon al la
ĉaprando kaj, ĵetinte malrespektan rigardon sur mian
figuron, ĝentile prononcas:
— Bonan
vesperon, fraŭlino Alice!
Mi ektremas
kaj longe silentas antaŭ ol mi havas kuraĝon ekparoli.
Mia voĉo severiĝas kaj singardema malvarmeco glitas en
miaj paroloj!
— Vi ne estas
laboristino, Alice!
Preskaŭ
timigite Alice faras paŝon flanken. Dum kelke da sekundo
mi batalas kontraŭ ekposedintaj min duboj. Mi rigardas
la malsereniĝintan vizaĝon de la knabino kaj ŝiajn
malĝojiĝintajn okulojn. Ne, en ili estas pli da
kreskanta malgajo, ol de la timo! Kvazaŭ sopiro
enondiĝis en ŝian animon kaj mia malatendita tuŝo al ŝia
vundo akrigis iom moligitan antaŭe suferon. Ho, tian
senton mi konas!
— Ĉu vi ne
deziras ĉion rakonti al mi? — mole tuŝas mi ŝian
manikon.
Ŝi
malrapideme balancas la kapon.
— Mi devas
scii, Alice, almenaŭ unu aĵon... Ĉu vi komprenas min?
Ŝi levas la
ruĝegiĝintan vizaĝon.
— Kion vi
deziras scii?
— Mi deziras
scii, ĉu vi estas komunistino?.. Tio estas, ĉu vi
sincere venis al ili?.. — mi embarasas, ne trovante la
vortojn. — Tio estas, ĉu oni devas fidi al vi, Alice? Ĉu
vi efektive estas kun ni?
Nun ŝi
rigardas rekte.
— Jes!
Kiel bone
estas senembarase ekspiri! En mia brusto degelas iu peza
bulo. Sed Alice ne tuj rekonsciiĝas.
Iom post iom
ni atingis Tirgartenstrasse. Ĉi tiu luksega strato,
malgraŭ la malfrua horo, estas superplenigita per
seninterrompa torento de aŭtomaŝinoj kaj brilegas, kiel
ankaŭ Kurfürstendamm. Mi haltis apud reklama koloneto
kaj ŝajnigas, ke mi legas la afiŝon.
— Kial,
Alice, ni ne vizitas kune la teatrojn?.. Diru, do
almenaŭ unu vorton! Kion prezentas el si, ekzemple,
Admirals-Palast?
— Ĝi estas
plej luksa revuteatro en Berlino. i
— Kion oni
montras en ĝi?
— Luksajn
tualetojn kaj plenan foreston de tiuj.
— Jen kiel!
Ĉu vi jam estas vizitinta tiun ĉi teatron?
— Ne! Ĝi
estas burĝa amuzo!
— Kaj ĉu vi
vizitas nur la teatron de
Piskator?
— Ĉu vi havas
tian egan deziron vidi la revuon?
— Kial do ne?
Ja vizitas ni en Moskvo Muzik-Halon!
Alice ne
eltenas kaj ridetas.
— Se vi tiel
insistas, ni vizitu ĝin.
— Mi ne
insistas. Simple mi volus vidi ĉi tie ion
eksterordinaran, kion oni ne trovos ĉe ni.
— Tion vi ne
trovos, ĝi estas certe!
Alice iom
gajiĝis. Ni eniras Tirgarten'on kaj pasas tra flanka
nelumigita aleo. Kompare al la strato, ĉi tie estas
silento, kvazaŭ en hermetike ŝlosita skatolo.
Porbiciklaj
kaj poraŭtomobilaj asfaltaj vojetoj restas flanke. Ni
iras sur mola sablo, senbrue paŝante kaj interparolante
preskaŭ flustre. Mi firme alpremis al mi brakon de la
knabino.
— Vidu,
Alice, kiom ĉarmaj estas la steloj?
La steloj
efektive estas belegaj, kiel blua konturo sur la pala
berlina ĉielo, penetrante malsupren tra larĝaj foliozaj
arboĉapoj.
— La steloj
ĉie estas similaj, en mia malproksima patrio, lando de
l' Sovetoj, kaj ĉi-tie, en la kapitalisma Germanio!
— La
marksismo malhelpas al vi fariĝi poeto, — duonŝerce
rimarkas Alice, venkante restaĵojn de sia malbona
humoro. — Cetere, mi ankaŭ ŝatas ĉion belan, ĉu stelojn,
ĉu urbajn fajfojn, ĉu pentraĵojn, statuojn, aŭ la
vivantan korpon. Tiun pekon oni pli facile pardonos al
vi. Vi estas senpartiulo!
— Jen,
malsaĝaĵo! — kontraŭdiras mi, kaj aldonas pli malrapide:
— Mi memoras nokton, la belegan nokton, kiun mi estis
pasiganta en la tendaro. La arĝentaj steloj, simile al
ĉi tiuj, rigardis min tra supraĵoj de l' arboj. La aero
disvastigis pinaromon, blankaj tendoj estis lumigitaj de
luna lumo kaj nia orkestro ludis valson el Faŭsto. Ĉu vi
konas tiun ĉi valson?
Do mi sidis
sur hakpeco de arbo malproksime de la homoj, sidis kaj
revis. Kaj al mi ŝajnis, ke mi transflugas en la landon
de Goethe, en la landon de doktoro Faŭsto kaj Margerito.
Mi vidis antikvan urbon Dresden, akrapintajn tegolajn
tegmentojn, foiran homamason, popolan feston. Kaj jen...
Mi ekrigardas
la knabinon kaj laŭte ridas.
— Ne, hodiaŭ
mi estas malsaĝa! Ne aŭskultu, Alice, ĉi absurdaĵon!
... de junio
1928.
Venis en mian
kapon la penso, ke mi povus verki rekte en la germana
lingvo kaj presigi la romanon ĉi tie. Antaŭnelonge mi
vidis «Cementon» de Gladkov en «Rote Fahne». La germanoj
tre interesiĝas pri verkoj el sovetia vivo. Mi opinias,
tiel estus pli bone. Eble, ne tiom severa estus la
kritiko. Kaj por la komencanta verkisto ĝi estas grava.
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
En la kabineto Serebrovskij sidis sur la sama loko, kie
hieraŭ li estis dronanta en apogseĝo dum la
partikunveno. Liaj okuloj estis duonfermitaj kaj li,
kiel ankaŭ hieraŭ, ŝajnis esti tre laca. Tra malfermita
fenestreto blovis malvarma vento kaj estis aŭdeblaj
bruaj sonoj de la strato.
— Do jen,
kara kamarado, — diris li al la laboristo, — ĝi estas
mia lasta vorto! Por ke vi vane ne klopodu! La teron ni
ne povas doni. Mankas!..
— Sekve, en
teretaĝoj vi ordonas resti? Vi esploru, kiel ni loĝas!
Dum vi decidas ĉi tiun aferon kun terpecaĉo por nia
domo, jam dek domoj povus esti konstruitaj! Ne taŭgas!
— Nu, mi ne
scias, ĉu ĝi taŭgas, aŭ ne! Sed mi ne havas! Ne havas!
Ja ĝi estas simple!
Kun enuego
Serebrovskij ekrigardis al Vitalij kaj subite
maltrankvila fajreto ekbrilis en liaj okuloj. Vitalij
rekte rigardis en lian vizaĝon.
— Kion vi
deziras, kamarado Zorin? Ĉu vi min bezonas? — nebone
ekridetinte, turnis li sin al Vitalij.
— Jes, vin, —
malrapide komencis Vitalij, — por la afero de...
Dobroĥotov.
Vizaĝo de
Serebrovskij subite ŝanĝiĝis.
— Ni ne
disputu, kamarado! — rapide returnis li sin al la
laboristo. Se vi insistas, mi ordonos al nia Planfako.
Per
malgrandaj literoj li skribis sur anguleto de la papero:
«Kamarado
Popov, laŭeble, kontentigu!»
Enŝovinte la
paperon en manon de la laboristo, li rapideme kriis tra
la pordo:
— Zoja
Ivanovna, maŝinon! — kaj al Vitalij: —Mi aŭskultas.
Sidiĝu!
— Antaŭ ĉio,
pri ĉi tiu kamarado, — komencis Vitalij. — De kie li? El
la uzino
«Svjet»? Ĉu li ricevos la
teron?
— Vi ja
vidis, ke mi donis la konsenton! —kolere grimacis
Serebrovskij. — Cetere, el kiu vidpunkto ĝi povas vin
interesi?
— Kamarado
Serebrovskij, mi ja laboras en Mosĥozupr!
— Vi ankoraŭ
tre juna estas, kamarado! Oni devas antaŭe pli bone koni
la aferon. Ne opiniu, ke ĉi tie sidas nur burokratoj, aŭ
friponoj!
Li distre
ekrigardis tra la fenestro kaj interrompis sin mem:
— Pli
proksime al via afero! Mi tre bedaŭras, ke ĝis nun ne
povis vin akcepti.
Vitalij
elprenis el paperujo skizojn kaj planojn de moskvaj
stratoj.
— Jam en la
pasinta jaro nia tramo transportis duoble pli da
pasaĝeroj, ol en la 1913. Moskvo estas superloĝigita.
Oni finkonstruas la apudurbetojn. Ĉiumatene de
stacidomoj al la centro fluas tiaj torentoj da homoj,
kiajn ni ne kapablas transportadi. La metropolitenon oni
devas senprokraste konstrui.
Vitalij
paŭzis unu minuton, kaj rapide ekrigardinte al
Serebrovskij, aldonis:
— Vi, cetere,
havas aŭtomaŝinon!
Serebrovskij
koleriĝis.
— Kial vi
riproĉas min per la maŝino? La maŝino ne luksaĵo estas,
sed bezonaĵo! Aŭskultu niajn malnovajn specialistojn,
ekzemple kamaradon Bobrov! Li rekte diras: neniujn
metropolitenojn! Ili, li diras, jam malnovmodiĝis. La
metropoliteno kun la reloj estas kunligita kaj multe
kostas. En Londono la metropoliteno arkiviĝas. La
aŭtomobilo estas alia afero. Taksomotoroj kaj aŭtobusoj
kune kun tramo solvas la problemon!
— Nu, jes, mi
ĝin aŭdis. Bobrov ja per la tramo vivas! Oni forprenu de
li eblecon ĉiujare rekonstruadi la tramon, do por kio li
tiam ricevos la salajron?
— Ne pri tio
temas, — kolere kontraŭdiris Serebrovskij, — ne pri tio
temas, kara kamarado! Moskvo estas sovetia ĉefurbo, sed
ne iu ajn kapitalistŝtata! Ni devas ĝin iom post iom
liberigi de superloĝigo, sed vi kun via metropoliteno
deziras fari el ĝi urbon-koloson. Ĉu ĝi estas la vojo de
la socialisma rekonstruo?
Serebrovskij
enpensiĝeme gratis la nazon kaj, ĉar Vitalij ne tuj
respondis, li uzis la liberan minuton por propraj
bezonoj. Turninte trifoje per la fingro radeton de
aŭtomata telefono, li alvokis Vinokurov'on.
— Kiel statas
afero kun la loĝejo, Oleg Jurjeviĉ? Ĉu vi ne scias, en
kiu etaĝo ni la loĝejon bezonas? Vi la edzinon demandu!
Je dio, mi ne scias, kion diri! Mi timas certigi vin pri
ŝiaj gustoj. Mi dezirus en la dua, sed ŝi, eble la
trian... Jes, jes! Mi ankaŭ diras! Vi rekte al ŝi!
Strabinte la
okulojn al Vitalij, Serebrovskij klarigis:
— Nia domo
baldaŭ estos preta. Mem Vinokurov konstruas. Brava viro
li estas! Oni komencis jam la internan laboron. Li
inventis iujn specialajn fajrosendanĝerajn vandojn.
Kaj subite
streĉinte la atenton, Serebrovskij realgluiĝis la
telefon-tubeton.
— Jes, jes,
mi aŭskultas! Vi diras, vi havis specialan kunsidon?
He!.. En «Heroldo de inĝenieroj»? Jes, jes, mi legis. Ĝi
estas vere. Kalinnikov trafe batas: aŭ ni konstruas, aŭ
ni pereis? Sed, jen kio, kamarado Vinokurov! Ni mem ne
sukcesos ĝin konstrui. Ha? Kion vi diras? al germana
firmao koncesion?.. Kiselev ja proponis al la franca...
Tiel, tiel, mi komprenas!.. ĝuste! Tion mi tuj
pripensos!
Dum
Serebrovskij parolis telefone, Vitalij estis kontrolanta
siajn kalkulojn. En la jaro mil naŭcent tridekkvina
kvanto da jaraj veturoj por unu persono estus atingonta
335 (ja pligrandiĝas teritorio de Moskvo kaj la tutaj
familioj laboras!..). En la tridekkvina jaro oni estus
transportonta jam la plenan miliardon da pasaĝeroj. Sur
Mjasnickaja strato en la somera tago estus veturontaj 57
mil personoj.
— Kiom da
vagonoj pohore estas forveturontaj de Kalanĉovskaja
Placo? — demandis Serebrovskij.
— Sescent sep
vagonoj. Post ĉiuj dekdu sekundoj duobla vagono! Malebla
kvanto! Sen malhelpo por la strata trafiko ni povas
funkciigi nur sesdek vagonojn pohore. Sed tiuokaze,
konsiderante ankaŭ la aŭtobusojn, ni kapablas transporti
sur Mjasnickaja nur tridekkvin kaj duonon milionojn da
pasaĝeroj en la jaro. Se ni antaŭ la trideka jaro ne
estos konstruintaj la metropolitenon, 33 1/2 milionoj da
laboruloj estos elspezantaj senfrukte por piedirado du
milionojn da labortagoj en la jaro!
— Trafa
argumentado! — jesis Serebrovskij. Kaj subite
transtabligis sian korpon al la nazo mem de Vitalij, —
Ĉu Nikolao Petroviĉ Zorin ne via parenco estis?
— Mia
patro... — respondis Vitalij kaj forte ruĝiĝis.
— Ha, jen
kiel! Interese!
Serebrovskij
denove sidiĝis en la apogseĝon, ekspiris kaj aldonis:
— Amikoj ni
estis! Ĝi estas bone! Nu, daŭrigu!
— Mikaelo
Sergeeviĉ, la maŝino estas preta, — diris Zoja, enirante
kaj butonumante la palton.
— Bone, mi
tuj eliros!
Serebrovskij,
ne ekrigardinte sur ŝin, levis la okulojn al Vitalij kaj
kun intereso analizis lin, kvazaŭ vidis unuafoje.
— Vi ja iom
similas al la patro. Kiel mi tion tuj ne rimarkis? Vi
kun la patrino ĉi tie loĝas?
— Ne, la
patrino en la pasinta jaro mortis. Mi loĝas ĉi tie kun
mia propra familio.
— Mmm... —
Serebrovskij ion ekblekis. — Do kiel vi pensas pri
Berlino? Ĉu vi konsentas?
— Mi? Veturi
Berlinon? — miris Vitalij.
— Nu, jes!
Kial vi miras? Oni ja devas veturi! Jen Vinokurov ankaŭ
estas por la metropoliteno. Sed oni devas iom lerni de
la germanoj. Alie ni tiel konstruos! Do sendu iun pli
spertan!
— Kiun,
ekzemple?
Vitalij
eksilentis, penante rememori nomojn de Mosĥozupraj
inĝenieroj.
— Nu, kiel?
neniun kandidaton vi trovis? — ridetis Serebrovskij. —
Ne gravas! Vi mem veturu!
Li leviĝis
kaj trairis la ĉambron dufoje tien kaj reen.
— Ĉu vi
neniam estis eksterlande?
— Ne, —
malrapide komencis Vitalij. Li pensis, kiom da tempo
estas bezonata por la serioza studo de berlinaj laboroj.
— Multe da
tempo oni bezonas! — demande ekrigardis li la estron. —
Labori tie oni devas! Se nur rigardi, nenia profito!
— Kio do
malhelpas? Tre bone! Jam morgaŭ mi komencos pri vi
klopodi.
Serebrovskij
aliris la tablon kaj premis la sonorilbutonon.
— Kaj vian
patron mi bonege konis! Bona estis la homo!.. Mi petas
viziti mian hejmon! La edzino ne estos malkontenta!
Serebrovskij
etendis la manon kaj tuj iris al la pordo. Post unu
minuto, starante apud la fenestro, Vitalij observis,
kiel li helpis al Zoja sidiĝi en la maŝino. Poste,
sidiĝinte apude, li svingis la manon al la ŝoforo.
. . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
.
... de junio 1928.
Simile al
kinofilmo rapidas miaj tagoj. Matene taso da varma kafo,
kvinminuta konversacio kun Erich pri aktualaj demandoj
de komsomolo, rapida trarigardo de «Rote Fahne» kaj
antaŭtritaga numero de moskva «Pravda», poste aŭtobuso
kaj dumvoje «Vorwärts» kun substreko de la plej
interesaj lokoj. Poste laboro en la loko de
metropolitenkonstruo, aŭ en oficejo de inĝeniero Berg,
skizoj, planoj, ciferoj; poste vesperoj, ĉu en la lokalo
de ruĝfrontbatalantoj, ĉu ankaŭ kun ili, dum kurado en
laboristaj kvartaloj.
Kaj mi havas
jam kutimon vidi ĉirkaŭ mi la grizajn pantalonojn,
grizajn ĉemizojn kun malfermita kolumo, grizajn, iom
ĉifitajn kasketojn kun ruĝa pugno sur la supra rando.
Iufoje eĉ ŝajnas strange, ke mi mem surhavas elegantan
jakon kaj rango de l' sovetia inĝeniero detenas min de
l' mitinga oratorado sur renversitaj bareloj en profundo
de la berlinaj kortoj. Sed por verki mi tute ne havas
tempon!
En Moskvo
apud Kazana Stacidomo kuŝas trans Kalanĉovskaja Placo
peza ŝtona viadukto. Iufoje vi veturas en tramvagono kaj
rigardas el ĝi preterkurantan sur la viadukto verdan
rubandon de vagonaro, el kies malfermitaj fenestroj
elŝoviĝis la scivolemaj kapoj. Tiam vi nevole enaŭdiĝas
en la feran bruegon super la kapo kaj meditas pri
superteraj urbo-fervojoj. Mi rememoris ĉi tiun viadukton
kelkfoje, traflugante en elektraj vagonaroj super la
tersupraĵo arkoformajn intervalojn inter tuneloj de la
metropoliteno. Ĝi estas jam arkaismo. Oni ne plu
konstruas la superterajn vojojn en Berlino. Ili estas
maloportunaj, ĝenigas la stratan trafikon, multe bruas.
Nun oni preferas penetri en internon de la urbo. Simile
al ĥirurgo, oni tranĉas ĝian ventron kaj elprenas la
internaĵon.
Profesoro de
ĥirurgio estas ĉi tie inĝeniero Berg; studento, admire
observanta lertan laboron de la profesoraj manoj estas
neniu alia, kiel mi. Apud li mi paŝas post platformo,
ruliĝanta sur la reloj, sur kiu elstaras, direktante sin
al la ĉielo, grandega metala triangulo. La platformo
transmoviĝas kelkajn metrojn, haltas kaj kun malagrabla
pepsimila bruo mallevas desupre pezegan ŝtalan pecegon.
— Uzzzilll!... — diras la pecego.
Fera
vertikala paliso, enŝovita en la grundon apud la
platformo ektimigite kaŝas sin sub la tero. Laboristo,
staranta sur ligna plato, pendanta en la aero inter bazo
kaj vertico de l' triangulo, ion krias. Berg staras
malsupre kaj parolas:
— Certe, ĝi
estas la malplej agrabla en nia laboro. Oni devas antaŭe
enbati la palisojn kaj starigi ŝildojn. Nur sub ilia
defendo oni povas fosi la tranĉeojn. Alie ni malhelpos
kaj al ni oni malhelpos.
Mi rapideme
enskribas kelkajn ciferojn en notlibreton. Berg rigardas
trans mian ŝultron kaj iom mokeme diras:
— Vi eraris,
kolego! Ĉi tie sub la superŝutita supraĵo ni havas ne
argilon, sed sablojn. La kalkulado devas esti iom alia.
Mi ruĝiĝas
kaj superstrekas la skribitan.
De post la
tago, kiam direktoro de la konstrua firmao, atente
aŭskultinte min en sia kabineto, skribis letereton al
inĝeniero Berg, mi havis tre bonan zorgon pri mi. Mi ne
povas plendi pri la ignoro. Berg konatigis min kun ĉiuj
skizoj, planoj, kalkuloj kaj buĝetoj. Li ebligis al mi
ankaŭ studon de l' historio de la metropolitenkonstruo
en Berlino kaj ĝiajn unuajn variantojn. Li volonte
klarigis al mi ĉion, kio restis al mi nekomprenebla
rilate tiun, aŭ alian detalon.
Nun mi paŝas
post la ŝtala triangulo laŭlonge de la senfinaj,
enbatitaj en la grundon, palisoj, mi iras post la
ŝildojn kaj, dronante per la piedoj en la moligita
grundo, mi klinas min al randoj de la larĝaj kavoj. El
ili flugas aromo de ĵus plugita kampo. Pro tio strangaj
idekunrilatoj naskiĝas en la kapo. Antaŭ la okuloj
aperas sulkoj de nigra tero, ĉevaleto, malgaje paŝanta
post la plugilo, ardigitaj, iom balanciĝantaj ondoj de
diafana ero, senmova, bluanta arbaro ĉe l' horizonto.
Berg iras
apude kaj rakontas:
— En Berlino
ankaŭ oni multe hezitis kaj prokrastadis konstruon de la
metropoliteno. Jam en la sepdekaj jaroj ĝi estis bezona.
Tiam oni evitis ĝin, konstruinte fervojon tra la urbo.
En la 1900 jaro konstruo de eksterstrataj vojoj fariĝis
ege necesa kaj tiam aperis la unuaj viaduktoj de l'
metropoliteno.
— Kiom da
loĝantoj estis tiam en Berlino?
— 2.700.000.
Post dek jaroj estis jam tri milionoj kaj duono, kaj nun
kvar.
— Moskvo
kreskas pli rapide! En la naŭcenta jaro estis nur unu
miliono cent mil, ĝi estas je du kaj duono foje pli
malmulte ol en Berlino, en la naŭcent deka — miliono kaj
duono, ĝi estas jam proporcie, iom pli, kaj nun du
milionoj, ĝi estas nur duoble pli malmulte, ol ĉe vi.
Baldaŭ ni atingos vin. Sed la metropolitenon ni ĝis nun
ne havas.
— Kiel
distribuiĝas ĉe vi la pasaĝeroj?
— Ses
procentoj en aŭtobusoj, la cetera maso en la tramo.
— Nu jen, kia
troŝarĝo de la tramo! Per aŭtobuso ni transportas ankaŭ
ses procentojn, sed tridekunu procenton (tio estas
preskaŭ trionon) transportas la metropoliteno. Ĉu vi
komprenas la diferencon?
— Nature! —
ridetas mi.
Ni iras nun
malsupre en luma koridoro de la estonta tunelo. Laŭlonge
de nealtaj blankaj muretoj staras en senfinaj vicoj
lignaj subteniloj. Trans ili kuŝas tabuloj. Sur la
tabuloj staras laboristoj en veltolaj vestoj. Ili
aranĝas izoladon de la muretoj. La suno tra la
malfermita plafono forte varmigas.
— Ĉi tie,
kredeble, ne estas bone vintre, — diras mi.
— Ne gravas!
— malice ridas Berg. — La laboristoj devas esti kutimaj
al ĉia vetero, se ili deziras ricevi salajron!
Mi kun
malamikeca sento ekrigardas lin.
— El ĉi tiu
vidpunkto estas sendube pli oportuna la pariza varianto,
kie la laboroj estas farataj sub la tero, sed ne en
freŝa aero. Precipe en la moskvaj cirkonstancoj, —
aldonas mi.
Berg faras
malkontentan mienon. Mi ĵetas rigardon en mallarĝan
luman truon en fino de la tunelo. Ĉi tie kuŝos la ŝtalaj
reloj kaj glitos centoj da elektraj vagonaroj. Sur
trotuaroj supre aperos kradoj similaj al tiuj, kiuj
estas aranĝataj super la kanalizaj kavoj. De tie,
timigante preterpasantojn, estos elflugantaj sur la
supraĵon tondroj kaj ĝemegoj de la infero. Novaj
homamasejoj aperos sub la tero, kaj, interrompante
koridorojn de la metropoliteno, ankoraŭ kelkaj literoj
«U» elrampos la spegulan asfalton de berlinaj placoj,
konkurante kun subteraj necesejoj. Kaj sur nova eldono
de la berlina plano per rekta ruĝa streko estos signita
nova linio de l' elektra fervojo.
Berg,
kredeble, mokas min. Ĉiu bagatelo ŝajnas al mi esti tre
grava. Larĝe malferminte la okulojn, mi kun granda
atento aŭskultas klarigon eĉ de la plej malgranda
detalo. Sed Berg scias sian aferon. Ju pli klaraj
fariĝos al la sovetia inĝeniero avantaĝoj de la berlina
varianto, des pli da espero havas lia firmao ricevi
koncesion por la moskva metropoliteno. Sed ĉu vi ne
eraras, sinjoro Berg?..
Iufoje de l'
priaferaj konversacioj ni transiras al iuj aliaj temoj.
Mi fariĝas tiam pli atentema. Sed Berg estas nur tre
sperta kunparolanto. Li estas klera, komprenas
politikajn problemojn. Liaj politikaj opinioj? Sed li
jam diris unufoje, ke li ne kredas la sovetian
socialismon.
— USSR
sufokiĝos pro la internaj antagonismoj. La kamparano
estos rodinta al la laboristo la gorĝon. Jes, certe, se
la komunistoj estus pli bonaj politikuloj! Sed por kio,
ekzemple, ili agitas kontraŭ religio? Per tio ili nur
malamikigas la kamparanojn!
Cetere, Berg
estas membro de la socialdemokrata partio! Li ne
deziras, ke la kapitalistoj malhelpu la bolŝevikojn
aranĝi siajn eksperimentojn! La socialismon ili certe ne
konstruos, sed Berg ne faras el tio konkludon pri la
interveno...
. . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. .
La oktobra demonstracio en ĉi tiu jaro pasis ne kiel
kutime. Mosĥozupr kvankam venis en plena konsisto, sed
en la vicoj oni disvastigis de unu al la alia iun
strangan famon.
Dum la
demonstrantoj, jam enviciĝintaj apud la ĉefa enirejo,
estis atendantaj la elmarŝon, preterlasante senfinajn
homkolonojn kun ruĝaj standardoj, la inĝenieroj amasiĝis
ĉe la stratangulo kaj duonvoĉe interparolis. Bobrov
estis montranta iun paperon. Osipov miope puŝis sian
nazon en liajn manojn. Kiselov ion klarigis.
Ekvidinte
kamaradon Vinokurov, ili afable eksvingis la manojn.
Vinokurov aliris kun severa mieno.
— Kion do ĝi
signifas, kamarado Vinokurov? — dolĉe komencis Bobrov, —
tiuj malnoblaj opoziciuloj tute arogantiĝis!
— Pri kio
temas, kamaradoj? — nekomprenante, strabis sur ilin
Vinokurov.
— Oni diras,
ili mallegalan literaturon disvastigas.
— Kian
literaturon?
— Jen, vidu!
Vinokurov
prenis la paperon kaj akre ekrigardis al Bobrov.
— De kie vi
prenis ĉi tiun paperon?
Bobrov
konfuze ekpalpebrumis.
— Dumvoje,
kamarado Vinokurov... Mi apenaŭ povis trabati la vojon!
Al propraj okuloj mi ĉesis kredi! Trockianoj!..
— Ĉu multe?
— Multe,
kamarado Vinokurov! Vi la paperon tralegu! CK, oni
diras, Amsterdamon orientiĝas! Ĉinion, oni diras, ni
perfidis! La partio nia, oni diras,
kulakojn nur kontentigas!
Bobrov
sulkigis sian vizaĝon en malŝatan, aŭ, eble, ironian
grimacon. Vinokurov profundiĝis en la legadon. Lia
grandtrajta ruĝa vizaĝo nenion estis respegulinta. Ĝi
restis indiferente trankvila.
En malseka
nebulo de la griza mateno vicoj de la demonstrantoj
estis forirantaj profunden de la strato. Nigraj nudaj
arboj staris sur la bulvardo senmove.
Osipov aliris
pli proksime kaj singardeme rimarkis:
— Sed pri la
Ruĝa armeo kaj
OGPU
oni skribas tiel, ke mi eĉ timas ripeti!
Vinokurov ne
respondis.
— Sed pri la
laboristoj, mi kredas, estas ĝuste skribita! La
laborprotekton oni devus plibonigi. Ankaŭ pri la
salajroj kaj loĝejoj.
— Jen,
Ivagin, — kriis Vinokurov al la preterpasanta
teknikisto, — Originalan materialon niaj inĝenieroj
trovis dumvoje! Jen, tralegu!
Kaj, ne
returnante sin, li ekiris por enviciĝi.
Spree:
Pr. «Ŝpre» — rivero, trafluanta Berlinon.
«Mehr Macht dem Reichsprasidenten!
Wählt Deutsch-nationale!»:
Pr. «Mer maĥt dem Rajĥsprezidenten! Velt Dojĉnacionale!»
(«Pli da potenco al la ŝtata Prezidanto. Voĉdonu por la
germanaj nacionalistoj!»).
«Zoo»:
Berlina Stacidomo «Zoologia ĝardeno» (Zoologische
Garten).
Piskator:
Fama revolucia reĝisoro.
Svjet:
Lumo.
Kulako:
kampriĉulo, ekspluatanta dunglaboristojn.
OGPU:
Ŝtata Politika Administracio, sovetia ŝtatorgano, kies
tasko estas senindulga batalo kontraŭ la interna
kontraŭrevolucio
Notoj de la redaktinto;
V.Varankin kaj lia libro
Parto 1;
Parto 3;
Parto 4;
Parto 5;
Parto 6;
Parto 7;
Parto 8;
Parto 9;
Parto 10;
Parto 11;
Parto 12
http://www.esperanto.mv.ru
|