|
Varankin V.
Parto 3
... de julio 1928.
Malfacile
estas tamen uzi rekte la germanan lingvon. Mi devas iome
ekspluati miajn berlinajn amikojn por la korektado.
Kvankam ili asertas, ke mi parolas germane same, kiel
ruse, sed verki en la fremda lingvo estas pli malfacile.
Estis multe pli simple kun esperanto. Du monatoj
sufiĉis. Nun mi perfekte ĝin posedas.
Afero kun
korektado estas des pli embarasa, ke mi ne plu loĝas ĉe
Erich. Mi havas nun la ĉambron en respektinda burĝa
domo. Mi havas ŝrankon kun spegulo, tolajn kurtenojn,
belartajn tabletojn, antikvajn pentraĵojn kaj sur la
muroj lignajn artefaritajn telerojn. Sur ili estas
eltranĉita bildo de la belega orhara heroino de nordaj
legendoj Ingeborg. Lavtukoj kaj kruĉoj estas ornamitaj
per la instrua gotika literaro:
«Wer nicht trinkt, und liebt und singt, es nie zu wahrer
Freude bringt».
La pargeto estas polurata ĉiudutage kaj
konkuras kun la asfaltaj pavimoj. Mia lito havas molan
risortan matracon kaj la littolaĵo brilas pro blankeco,
kvazaŭ ĝi ĉiutage venas el ĉina lavejo.
En liberaj
vesperoj mi revenas hejmen ĉirkaŭ la sepa horo. La
pordon al mi malfermas Rosa, la pli aĝa filino de la
mastro, ruĝvanga kaj korpulenta knabino. Ĉiufoje, post
la tago, kiam mi, dezirante fari ion agrablan por ĉi tiu
familio, donacis al ŝi bukedon de floroj, ŝi ruĝiĝas,
renkontante min. Ŝi mem ordigas mian ĉambron, penante
viŝi polvon for de l' objektoj, sur kiuj ĝi mankas. Ŝi
mem alportas al mi ĉiumatene kafon kaj ŝanĝas akvon en
la kruĉo. Laŭ ŝia insisto la mastrino bonfavore permesis
al mi uzi la kvazaŭ ciritan fortepianon, starantan en la
gastoĉambro, kaj eĉ kunvokas la tutan familion, por
aŭskulti, kiel sovetia inĝeniero muzikas List'on.
Sed mi ĉiam
forgesas pri ilia ĉeesto kaj ĉiam, muzikante, revas pri
Alice. Mi studis la muzikarton dum la infanaĝo. Mia
patrino ŝatis klasikan muzikon kaj romantikajn
melodiojn. Pro tio miaj plej ŝatataj motivoj fariĝis
fragmentoj el «Faŭsto». Forlasinte la hejmon, mi
forgesis ankaŭ pri la muziko. Dum junaĝo kaj pli malfrue
mi ne havis la tempon por tio. Nur iufoje, en iu kulbo
mi estis aliranta fortepianon kaj ion muzikis parkere.
Mia gusto malboniĝis. Mi ial ekŝatis banalajn salonajn
melodiojn. Sed ĉi tie en Germanio renaskiĝis denove mia
amo al la klasika romantismo. Kaŭzo estas Alice.
Strange, ke
ŝia bildo ricevis en mia imago tian koloron. Alice,
firme ligita al la fluanta momento, Alice, spiranta per
la ribela aero, ne devus elvoki en mi tiajn
idekunrilatojn. Sed mi prenas Grig'on, miksas lin kun
Guno, interplektas la motivojn kaj ĉiam finas per la
valso el «Faŭsto».
Tamen,
sufiĉas, sufiĉas! De mi oni atendas, kiam do mi finos la
promesitan novelon el sovetia vivo...
. . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. .
Strangaĵo okazis
dum la oktobra demonstracio. Kiam la kolono de Mosĥozupr
preterpasis grizan konstruaĵon de malnova hotelo, sur
ties balkono kelkaj civitanoj estis alkroĉantaj al gisa
balustrado portreton de Trockij. En vicoj de la
demonstrantoj oni ekscitiĝis. Iu ekridis, iu ekkriis ion
indigninte.
Subite sur la
balkono aperis homo kun nigra hararo kaj mallarĝa
akrapinta barbeto. La homo aliris la balustradon kaj,
sin klininte malsupren, ion estis dironta. Por unu
sekundo ekregis silento. Vitalij, konsternita, estis
rigardanta la homon. Subite li returnis la okulojn al la
najbara fenestro. Ĉi tie en diverskoloraj pantalonoj,
kun ruĝaj kravatoj sur blankegaj ĉemizoj, dependiginte
la piedojn malsupren, sidis sur la fenestro kelke da
fremdlandanoj. Kelkaj el ili melankolie ŝmacis pomojn.
La aliaj, apoginte sin sur la fenestrokadron, kun
intereso elŝovis sin eksteren.
Kiam ekestis
la silento, unu el ili (kaj tuj Vitalij rimarkis, ke li
estis en uniformo de ruĝfrontbatalanto), ekstaris sur la
fenestro, trankvile prenis el papero grandan brunan
putrintan pomon kaj kun forto ĵetis ĝin sur la balkonon.
La pomo preterflugis la homon kun akrapinta barbeto kaj,
falinte, dispeciĝis sur la portreto. La homamaso aĥis en
gaja kaj laŭtega ridego. Sur la balkonon ekflugis
demalsupre buletoj de koto. Iu ĵetis eĉ malnovan
galoŝon. La homo kun akrapinta barbeto tuj malaperis
post la pordo.
Kelkajn
minutojn poste la demonstracio jam estis aliranta al
Ruĝa Placo.
La kolono de
Mosĥozupr estis ankoraŭ plena de gaja ĉie sonanta rido.
Ivagin aliris al Vitalij.
— Kiel,
amiko, vi opinias, ĉu Vinokurov estas bona specialisto?
Ha?
Vitalij
mirigite levis la ŝultrojn.
Kamarado
Popov, kiu administris la Planfakon, estis kolere
leganta la rezolucion de Serebrovskij.
— Kion ĝi
signifas «laŭeble kontentigu», kara kamarado? —
malkontente turnis li sin al la laboristo. — Ĉu vi ne
petis lin klarigi ĉi tiun vorteton «laŭeble»? Sed, se mi
ne havas la eblecon? Kaj tiel piu?
— Nenion mi
scias, — eksvingis la kapon la laboristo. — Mia afero
estas ricevi la teron. De kie vi trovos la eblecon, por
mi estas absolute indiferente, kamarado! Mi kraĉi
deziras al tio!
Li efektive
estis kraĉinta trans la maldekstra mano. Tion ne povis
toleri onklo Petro. Li estis hakanta lignaĵon sur la
sojlo kaj kolerege ŝovis lignerojn en ardiĝintan ĝis
ruĝo malgrandan feran forneton.
— Kion vi
faras civitano? — indigne kriis li —ĉu vi en drinkejon
venis? Mi igos vin mem ĉi tiun kraĉon viŝi!
La laboristo,
ne respondinte, malrespekte ĉirkaŭrigardis la ĉambron.
Inverse al la familia idilio de l' ĝenerala kancelario,
planfako brilis per eksterordinara senordeco. Ardigita
fero de la forno eligis pezan haladzan odoron. Al ĉi tio
aliĝis mordanta fumo, elfluganta el la tuboj en lokoj de
ilia kunfando. De la tuboj konstante gutis malpura akvo
rekte sur la vizitantojn.
Nun Popov
konvinkiĝis, ke la feran fornon oni devas anstataŭigi
per la ŝtona. Rezulte, unu el la kunlaborantoj sidis sub
transportebla ŝtupareto, kaptinte sin je la haroj. Sur
la ŝtuparo balanciĝis sitelo kaj laboris fornisto. Sur
la kunlaboranton ŝutiĝis brikoj kaj kalko. Preskaŭ
freneziĝinta maŝinskribistino, sur kiun antaŭ, ol sur la
ceterajn, sidiĝis en densaj tavoloj ruĝa brika polvo,
kriis, ke ĝi estas sovaĝaĵo ripari la fornon dum la
oficaj horoj. Voĉo ŝia ne estis aŭdebla. Kun sama
sukceso oni povus kompreni, pro kio skandalas Mario
Iljiniĉna Fedoseeva, korpulenta virino kun mallongaj
haroj kaj en mallonga jupeto, kaj la inĝeniero Bobrov.
Ĉi tiu tute furioziĝis, ŝovante al ŝi per la tremegantaj
manoj amason da papero. Konsternita kalkulisto, apud
kies tablo ili atakis unu la alian, penetrigis sian
nazon en la paperojn. La saman taktikon uzis ankoraŭ unu
grupo, sidanta apud tablo de inĝeniero Kiselov. Mem
Kiselov apogis sin sur dorson de la seĝo metinte unu
piedon sur la alian kaj ellasante el la buŝo buletojn de
la fumo. Akurate kombitaj insuletoj de la ruĝaj haroj
sur lia brila kalvo atestis sufiĉan atenton al sia
propra persono. Kun li interparolis, sidante sur rando
de la tablo kaj elturnante la kolon, verdvizaĝa
Ĉernjaev.
Ĉernjaev
havis kaŭzojn esti ofendita. Kiselov senkaŝe mokis lin.
Sed estis malprofite rompi la bonajn interrilatojn.
Kunmordinte en malbelege elŝovitaj lipoj malbone
odorantan cigaredon, Ĉernjaev estis preterlasanta
mokemajn vortetojn de Kiselov pri liaj penskapabloj. Li
insiste pruvis la bezonon de unueca fronto kontraŭ
Zorin.
— Tiel, tiel!
— mokis Kiselov, — Mikaelo Sergeeviĉ kion pensas pri ĝi?
Aplaŭdas? Trovas vian proponon genia?
— Kial vi,
Ivan Aleksandroviĉ, ĉiam pri Mikaelo Sergeeviĉ aludas? —
ĉagrene kontraŭdiris Ĉernjaev, — ja oni devas iniciati!
Ja li estas bufo! Li estas kontraŭrevoluciulo! Li estas
pli malbona, ol OGPU!
— Ha-ha-ha!
Pli malbona, ol OGPU! Ha-ha-ha!
— Jes, jes!
Vi ankoraŭ konvinkiĝos! Li ĉion ĉi tie subfosos! Vi ja
ne aŭdis, kion li opinias pri burokratismo! Li hieraŭ
venis al mi la librejon (li bezonas iun germanlingvan
libraĉon pri metropoliteno) kaj komencis konversacii pri
la burokratismo. Do, laŭ lia opinio, inter burokratismo
kaj Mosĥozupr oni povas meti signon de l' identeco!
Kiselov
ekridegis pli laŭte.
— Oh-ha-ha!
Ne, vi mortigas min hodiaŭ! Definitive mortigas!
ha-ha!..
— Vane vi
ĝojas, Ivan Aleksandroviĉ, — kolere rimarkis alirinta
Bobrov, — mi ankaŭ malfidas lin. Kaj neniel mi povas
kompreni ŝanĝon de via kun Vinokurov pozicio. Pro kia
diablo vi nun subtenas la metropolitenon? Klare, kiel
duoble du: tramo, profunda fervojenkonduko en
urbocentron kaj aŭtobusoj. En la ekstrema okazo la
fervoja diametro. Kaj sufiĉas!
Kiselov
momente fariĝis serioza.
— Ne sufiĉas,
kolego, tute ne sufiĉas! Ne anstataŭos ĝi la
metropolitenon!
— He, lasu
vi! Donu al mi monon, kiun vi estas en la metropoliteno
enterigonta, kun ĝi mi el la tramo ludilon faros!
— Ludilon vi
sendube faros, sed la popolo tiam piede estos iranta!
— Sed vi
forgesis pri decentrigo de l' urboj!
Kiselov
svingis la manojn.
— Tro frue,
estimata, vi pri la decentrigo pensas! Ne kuru tiel
antaŭen! Cetere, ĉu la metropoliteno malhelpos?
Apud la
najbara tablo furioze klarigis ion al surda longbarba
maljunulo la skribisto. Por pli bone komprenigi al li la
diraton, li ekstaris, renversinte la seĝon kaj faliginte
sur la plankon aron da paperoj. Sin fleksinte trans la
tablon, li kriis en la orelon mem de la vizitanto. Unu
el la inĝenieroj en nova bruna kostumo sidis, metinte
unu piedon sur la alian, sur la skribotablo de Popov.
Preminte per sia korpo kancelariajn librojn, li ion
kriegis en la mikrofonon. La vizitantoj naŭzis pro ĉi
tiu spektaklo. Nur unu bubo, gratetante la malordigitan
hararon kaj duonmalferminte la buŝon, rave rigardis
ĉirkaŭe. Montrilo sur ronda murhorloĝo estis
proksimiĝanta al la duono post la tria. Maŝinskribistino
klakis per aŭtomata ŝlosileto de la ligna lakita
maŝinujo kaj elprenis el la saketo pudrilon. Kamaradino
Fedoseeva, denove alkurinte al Bobrov, kaj kriinte la
plej ofendigan nun insulton «Burokrato», eliris el la
ĉambro, iom balancante sian larĝan postaĵon. Inĝeniero
Bobrov, ŝprucinte per salivo kaj siavice insultinte la
kalkuliston, ankaŭ ekiris al la pordo.
Kamarado
Popov, apenaŭ tolerinta la sidantan sur lia tablo
inĝenieron kaj lian senfinan telefoninterparolon, severe
ektrenis el-sub li la kancelariajn librojn.
— Finu vi,
kara kamarado! Je dio, sen vi en la oreloj pendas iu
sonoro! Ankoraŭ vi kun via telefono! La propra voĉo
estas malaŭdebla!
— Mi do
atendas la respondon, — memorigis pri si la laboristo.
— Vane vi
atendas, kamarado! — levis la ŝultrojn Popov. — Vane vi
staras ĉi tie. Mi jam okupis min pri alia afero kaj tiel
plu...
— Kiamaniere
pri alia afero? Sed la rezolucio?
— La
rezolucio «laŭeble»! Nu, kiam mi havos la eblecon, tiam
alvenu!
Popov
komencis ordigi la paperojn. La laboristo helpo-bezone
ĉirkaŭrigardis kaj subite ekvidis teknikiston Ivagin.
Lia malserena vizaĝo heliĝis kaj profunda sulko sur la
frunto elglatiĝis.
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de julio 1928.
Hieraŭ mi
estis renkontanta Max'on Hoelz'on. Sub molaj sonoj de
blankaj orkestroj kun centoj da purpuraj standardoj
estis venantaj la demonstrantoj. La grandega reĝa placo,
vidinta Wilhelmajn paradojn, barikadojn de revoluciuloj
kaj sangon de laboristoj, mortpafitaj el sonorilejo de
la obskura katedralo, estis ensuĉanta la homamasojn,
kvazaŭ la maro — sablon. Kaj tamen, milo post milo
enfluiĝis ĉi tien homoj en grizaj ĉemizoj kaj kun
rimenoj sen armiloj, kaj baldaŭ jam mankis libera loko
sur la vastega placo. La imperiestra palaco, muzeoj,
galerioj, kun impona kolonaro, premataj de centmilhoma
amasego, tambura murmurado, blankinstrumenta tondrego
kaj purpurstandarda ruĝo, malĝoje amasiĝis ĉe la randoj
de la placo. Policanoj en aŭtomaŝinoj, sur ĉevaloj kaj
motocikloj maltrankvile aŭskultis la bruegon, skuantan
la aeron.
Erich estris
taĉmenton de ruĝfrontbatalantoj. Mi staris sur balkono
de ŝtona konstruaĵego kaj divenis liajn ordonojn nur laŭ
movoj, kiujn estis faranta la taĉmento. En la maro de
kapoj, mi serĉis kapon de Alice. Ĉi tio estis malfacile
farebla. La placo ŝajnis esti nemezurebla kaj la
standardoj kovris ĝin preskaŭ la tutan. Oratoroj parolis
samtempe en diversaj lokoj. Multfoje ekaŭdiĝis la
«Internacio» kaj kolektivaj ekkrioj:
— Vivu
Sovetunio!
— Vivu
Kominterno!
Subite, tute
proksime, super la homamaso aperis mezkreska figuro.
El-sub griza jako estis videbla blanka ĉemizo. Sur ĝi
forestis la tradicia kravato. La nigraj haroj buklis sur
la granda larĝa frunto, la saĝaj okuloj lumis varme. Kaj
la grandaj lipoj kun iom levitaj randetoj afable ridetis
sub nigraj lipharetoj. Mi tuj lin rekonis.
Ŝtormo de
aplaŭdado, kvazaŭ bruego de tertremo, ekskuis la placon.
La homamaso ĝemkriis entuziasme, salutante sian
liberigitan heroon.
— Vivu Max
Hoelz! Vivu la komunista partio!
En la aero
leviĝis dekmiloj da pugnoj. Kelke da miloj estis
etenditaj al Hoelz kaj li klinis sin al la homamaso,
etendante siajn brakojn.
Tiam mi
ekvidis Alice'n. Ruĝiĝinte, ŝi penis trairi pli proksime
al la tribuno. Ŝia kapo kun peza bulo de orkoloraj haroj
vidiĝis inter laboristaj ĉapoj kaj kasketoj de la
ruĝfrontbatalantoj. En la mano ŝi tenis grandegan
bukedon de la kampaj floroj. Du kamaradoj, starintaj
apud Hoelz, unu en jungŝturma uniformo, la alia en
blanka ĉemizo sub mallonga griza jaketo, kareseme
rigardis ŝin. Mi forsaltis de la balustrado kaj komencis
traŝovi min ankaŭ al la tribuno. Ĉi momente Alice
enmanigis al Hoelz la bukedon kaj nova eksplodo de la
aplaŭdoj ekskuis la placon. Alice sin turnis al la
homamaso kaj, ridetante, renkontiĝis kun mi per la
rigardoj. Apogante je mia brako, ŝi saltis sur la teron.
Nun ni staris
unu apud la alia kaj mi estis sentanta ŝian korpon,
alpremitan al mi de la homamaso. Mi klinis min al ŝi.
— Alice, vi
aĉetis la bukedon por Max Hoelz. Mi scias, tio estas
kosta bukedo, sed salajro de la laboristino ne estas
granda!
Ŝi demande
ekrigardis min, daŭrigante samtempe aŭskulti la
oratorojn.
— Vi estas
sentema knabino! — ekmurmuris mi. — Mi tre dezirus
interparoli kun vi pri diversaj aĵoj. Sed ni malofte
restas solaj!
Alice ne
respondis.
Vespere ni
renkontiĝis en la ĝardeno de Karl Liebknecht. En la
pordego, inter verdaĵo, lumigita per ruĝa rebrilo de la
Liebknecht-portreto lukse iluminita, staris kartona
kirasŝipo. Aretoj da scivolemuloj amasiĝis ĉirkaŭ ĝi.
Sur la trotuaro deĵoris policano. Otto, uzante la
momenton, aranĝinte sin sur benko, estis klariganta
signifon de la kampanjo. En la manoj li tenis grandegan
afiŝon, alvokantan voĉdoni kontraŭ konstruo de la
kirasŝipo.
Mi ekvidis
Alice'n en la momento, kiam ŝi, kiel mi kredis, estis en
granda embaraso. Vendisto de
IRH-insigno staris antaŭ ŝi.
Ŝi konfuze serĉis ion en la poŝoj. Fine, nenion
trovinte, ŝi ekrigardis la vendiston kaj provis rideti.
— Prenu,
Alice, la insignon! — ekkriis Otto, strabante unu okulon
kaj farante sekundan paŭzon en sia pledo. Mi pagos. He,
bubo, venu ĉi tien! Prenu el mia poŝo dek pfenigojn!
Ekvidinte
min, Alice definitive konfuziĝis kaj, anstataŭ iri al mi
renkonten, malaperis en la homamaso. Ĝuste tiumomente la
orkestro ekludis «Forĝistoj ni!» kaj la publiko eknaĝis
en profundaĵon de la ĝardeno. Mi levis la ŝultrojn,
trairis pli proksime al la estrado, trovis en la kvina
vico Erich'on kaj sidiĝis apude. Sur la estrado
dismoviĝis kurteno kaj ni ekvidis laktokoloran vivan
spektaklon. Laboristo staris apud amboso kun martelo
kaj, metinte sur la martelon sian rikoltilon, staris
apud li kamparano.
La publiko
aplaŭdis kaj la bildo ŝanĝiĝis. Nun la kelkaj figuroj
prezentis renverson de la kapitalismo. Laboristo,
kamparano kaj soldato estis renversantaj en la polvon
burĝon en cilindro.
— Erich, min
interesas unu demando...
— Nome?
— Kie laboras
Alice?
Erich
malsereniĝis.
— Alice ne
havas nun laboron. Ŝi estis laboranta en la fabriko
«Osram». Antaŭnelonge, post via alveno, ŝi havis tie
malagrablaĵojn.
— Tio estas?
— Ŝi estis
organizonta tie la komsomolan ĉelon...
— Jen kiel!
La bildoj
alternis kun deklamado, muzikado per kordaj instrumentoj
kaj ĥorkantado. Sur la estrado aperis en bluaj
pantalonoj kaj ruĝaj silkaj ĉemizoj dekkvin bravuloj. La
konferanto klarigis, ke la ĥoro estas plenumonta rusajn
popolajn kantojn. Efektive, la bravuloj ekkantis
«Stenjka Razin», «Apudvolga Roko» kaj la aliajn. La
plenumo estis pure ruslingva. Mi miris.
— Kie vi
prenis la rusan ĥoron?
— Kia
maldivenema vi estas, kamarado! Ni la rusajn
elmigrintojn invitis!
— Ĉu ili
kuraĝis?
— Ili por unu
marko estas pretaj la animon vendi!
Subite denove
estingiĝis la lumo kaj sur la scenoj aperis en rozkolora
lumo grupo. Ruĝarmeano kun fusilo estis etendanta la
brakojn al ruĝfrontbatalanto kaj al knabino en
jungŝturma uniformo. Mi tuj rekonis Alice'n. La publiko
estis entuziasmigita. Ĉiuj kriis samtempe, ekstarinte
sur benkoj, perdinte siajn lokojn, rampante unu sur la
alian.
— Ĉu vi bone
konas Alice'n? — demandis mi klinante min al Erich.
— Kion vi
volas diri?
— Ĉu vi scias
ekzemple, kun kiu ŝi loĝas? Per kiu mono?
— Certe, mi
scias, — levis la ŝultrojn Erich, — Ŝi loĝas en
legomĝardena kolonio kun unu maljunulino. Kun la mono
estas pli malbone. Ŝi gajnas nur hazarde, kiam ŝi havas
laboron en tiuj legomĝardenoj.
— Sed ŝi ja
estas kvalifikita laboristino? — insiste redemandis mi.
— Laŭ malofta
specialeco, trenado de volframo! Kaj kun granda sperto!
Sed, trafinte en nigran liston, en Germanio ne facile
oni ricevas laboron!
Mi trovis
Alice'n post la kulisoj. Ĉi tie la aranĝintoj disputis
kun la policano. Li postulis transdoni al li la fusilon.
Neniuj klarigoj helpis. La fusilo estis prenita el iu
teatro. Malgraŭ tio, la policano solene ekportis ĝin tra
la ĝardeno sub surdigaj fajfoj de la disiranta publiko.
Ni estis
elirintaj kune. Mi prenis ŝin sub la brakon. Ni longe
iris silente. Fine mi riproĉe enrigardis ŝian vizaĝon.
— Kial vi ne
diris ĝis nun, ke vi ne havas laboron?
Alice
ekrigardis min preskaŭ malvarme, fremde.
— Kio do
sekvus? En Germanio estas nun du milionoj da
senlaboruloj. Kio vin zorgas? Ĉu vi ne havas propran
familion por zorgi pri ĝi?
Mi estis
konsternita. Kion diri al ŝi pri tio?
— Mi havas
mian propran familion, Alice. Mi havas la edzinon kaj
infanon!
— Kaj la
infanon? — La knabino eĉ haltis.
— Ne pri tio
temas, Alice! Mi parolas pri vi!
— Mi jam
sciis, ke vi havas la edzinon! — la malĝojo eksonis en
ŝia voĉo, — sed mi ne sciis, ke vi havas ankaŭ la
infanon!
— Ĉu vi
sciis, ke mi havas la edzinon? — demandis mi mirigite.
— Vi ja mem
estis montrinta al mi vian sovetian pasporton!
La knabino
mallevis la kapon. Mi konfuze movetis butonojn sur la
jako.
— Mi ploris
hieraŭ. Ho, kiel mi ploris! Kian malbenitan karakteron
havas la virino! Por kio mi vin bezonas? Min amas Erich.
Li estus bona amiko por mi! Ne, io ekmovetiĝis en la
brusto!.. — Ŝi interrompis sin mem:
— Cetere, vi
ja amas la alian! Por kio do mi diras ĉi tion?
Mi tuŝetis
ŝian ŝultron.
— Alice,
permesu, ke mi nomu vin Alinjo! Al mi tiel pli plaĉas!
— Alinjo? —
kaj ne respondinte, ŝi denove interrompis: ne pri tio
temas!
Mi estis
proponanta al ŝi la helpon, sed Alice avertis min,
obstine kuntirinte la brovojn:
— Silentu,
silentu! Mi scias, por kio vi komencis ĉi tiun
konversacion. Tutegale mi ne akceptos vian monon.
Mi ne
respondis. Mi ĉirkaŭrigardis kaj konvinkiĝis, ke ni ĵus
preterpasis stacidomon. Ni iris en iu strateto. Nenie
estis videbla eĉ unu persono. Tio estis senhoma kvartalo
kaj malfrua horo. Mi prenis ŝian manon kaj altiris ŝin
al mi.
— Donu viajn
lipojn!
Alice
ektimis. Ŝi ektremis kaj, provante deflankiĝi, flustris:
— Ne, ne, mi
ne deziras!.. Por kio do?.. Ne!..
Sed en la
sama momento ŝi paliĝis kaj ŝia kontraŭstaro
malplifortiĝis. Per la tuta korpo ŝi apogis mian
maldekstran brakon, por ne fali. Mi klinis min, formovis
de ŝia frunto orkoloran areton da haroj kaj tuŝis la
malvarmajn, kvazaŭ glacio, lipojn.
... de julio
1928.
Nun mi estas
skribonta pri katido kaj malgranda knabineto.
Eble, mi
ŝajnos esti tro sentimenta, sed ĉi tiu ĉapitro ankaŭ
estas necesa en mia romano.
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
— Paĉjo venis, paĉjo!
Orhara knabineto kuregas renkonte al Vitalij kaj, dum li
formetas la suprajn vestojn, ŝi kroĉeme, kiel kato,
grimpas sur liajn krurojn. Post unu sekundo ŝi jam sidas
sur lia ŝultro. Siaj okuletoj triumfe briletas kaj
diketaj lipetoj esprimas la plej altan gradon de ĝuo.
— Paĉjo, sed
ĉu vi scias, kion ni havas? — misteraspekte flustras ŝi
al li en la orelon, ruze okulsignante al la patrino.
Olga staras apud trogo kaj, ne rigardante al Vitalij,
lavas tolaĵon, kun severe kunpremitaj lipoj. Ŝiaj brakoj
ĝis la kubutoj ege ruĝiĝis kaj estas kovritaj de la sapa
ŝaŭmo, de neĝaj flokoj. Vitalij ĵetas sur ŝin rapidan
rigardon. — Kion do vi havas, filineto? — diras li
kareseme subtenante la knabineton per la mano, por ke ŝi
ne falu de la ŝultro.
— He, paĉjo,
vere mi diras, be-elan! — ripetas ŝi.
— Ĉu paĉjo
bela? — ridetante demandas Vitalij.
— Ne, la
katido estas bela!.. Kaj vi, paĉjo, ankaŭ estas bela,
nur haroza!
La filineto
alpremas sian vangon al vango de Vitalij, ĉirkaŭprenas
lian kolon kaj kisas sur la nazon.
— Nur sola
nazeto ĉe la paĉjo ne pikas per la haroj! Ĉio cetera
pikas. Kvazaŭ erinaco, kiu loĝas en zoologia ĝardeno!
Razu vin, paĉjo, tuj razu! Mi estos vin rigardanta!
— Atendu,
filineto! Komence ni tagmanĝu, kaj poste razu nin!
Olga, dirante
nek unu vorton, viŝas la brakojn kaj iras en la
kuirejon.
— Aĥ! —
ekkrias Injo, — kial do vi, paĉjo, min distras per viaj
parolaĉoj?
Injo same
rapide forglitas sur la plankon, kiel surglitis antaŭe
supren kaj senkompate kaptinte je la ventro etan vilan
katidon, skuas ĝin super la kapo.
— Jen kia
katido! Ĉu vi scias, kiel oni nomas ĝin?
— Vi mallevu
ĝin sur la plankon! — diras Vitalij, kunsenteme
rigardante la baraktantan en la aero katidon.
— Ne, atendu,
paĉjo, ĉu vi scias, kiel oni nomas ĝin?
— Mi scias,
certe mi scias!.. Vi nur mallevu ĝin kaj tuj mi diros!
Sur la vizaĝo
de la knabineto aperas esprimo de sincera mirego.
Kiamaniere la paĉjo povis konjekti? Sed tuj tiu ĉi mieno
ŝanĝiĝas per ruza rideto. Ŝi zorge mallevas la katidon
planken.
— Vi ne
scias, paĉjo, certe vi ne scias!
— Ne, mi
scias!
— Ĉu vi
opinias, ke oni nomas ĝin Bazilo? — La okuletoj de Injo
malice ridas.
— Kial li
estas ruĝa! — penas eviti rektan respondon Vitalij,
tenante la katidon sur la manplato.
— Atendu,
paĉjo, vi diru, ĉu oni nomas ĝin Bazilo?
— Nu, certe,
Bazilo!
La knabineto
laŭte ridas.
— Vi, paĉjo,
tute estas malsaĝa! Ĝin tute oni ne nomas Bazilo! Ĝin
oni nomas... — ŝi faras tre seriozan mienon kaj parolas
grave: ĝin oni nomas Belul' Diafana! Jes, jes, jes!
Belul' Diafana!
— Ho, kia
belega nomo! — ravas Vitalij. Injo estas flatita. Ŝi
ŝatas, kiam oni laŭdas elpensitajn de ŝi novajn vortojn.
— Kaj, ĉu vi
scias, kion mi ankoraŭ diros al vi? — subite ŝanĝas ŝi
la temon, — panjo hodiaŭ ree estis ploranta.
Vitalij
kuntiriĝas kaj tuj perdas la humoron. Li unu minuton
silentas, ne rigardante la filinon. Poste demandas
trankvile:
— Kredeble,
ŝia ventro malsanis?
— Ne, paĉjo,
ne! Mia ventreto malsanis, ĝi estas vere, sed ŝi diris,
ke ŝi kontuzis sin.
Olga eniras
kun kaldrono da supo. Ŝi tenas ĝin per malpuraj
ĉifonaĵoj ambaŭflanke kaj metas sur la metalfadenan
submetaĵon.
— Vi povas
manĝi, — diras ŝi, ne returnante sin kaj tuj rekomencas
tollavadon. Vitalij rigardas preter ŝi, en la angulon
kun malsekigitaj per akvo tapetoj.
— Ĉu vi mem
ne manĝos?
— Mi estas
sata.
Vitalij
komencas malkontente brui per teleroj en manĝilara
ŝranketo. La filino rapide forpuŝas lin, stariĝas sur la
seĝon kaj krias:
— Mi mem! Mi
mem! Iru, paĉjo, sidiĝu!
Neniuj
kontraŭdiroj povas helpi. Streĉe rigardante antaŭ si, la
malgranda mastrino transportas sur la tablon unu post la
alia du telerojn, tenante ilin kontraŭ siaj okuloj.
Poste ŝi grimpas genuojn de Vitalij, sed Olga tuj
enmiksiĝas kaj protestas:
— Injo, vi
devas alivestiĝi! Ĉi tiun robeton vi povas makuligi! Nun
Vitalij rimarkas, ke sur la filino estas vestita nova
blua multekosta robo, blankaj ŝtrumpoj kaj lakitaj
pantofloj.
— Ne, ne, ne!
— ektimigite krias Injo, — mi ne makuligos!
Sed la
patrino insistas.
— Vi montris
ĝin al la paĉjo kaj sufiĉas. Formetu ĉi tiun robeton!
Injo
alkroĉiĝas al Vitalij per la manetoj, baraktas sur liaj
genuoj kaj, rimarkinte, ke li sulkigis la frunton,
komprenas tion laŭ sia propra maniero. Dum unu sekundo
ŝi forglitas de liaj genuoj kaj ofendite kaŝas sin post
la lito. Ĉi tie ŝi ekploras.
— Oni ofendis
la filinon! Oni ofendis la plej malgrandan knabineton!
Oni ne donis al ŝi la novan robeton!
La koro de
Olga ne eltenas. Ŝi forĵetas ne finlavitan ĉemizon,
rapideme viŝas la brakojn kaj kuras por konsoli la
knabinon. Vitalij, brulumante la buŝon, rapidas fini
teleron da supo. Li ŝajnas esti severa. Olga, fine,
turnas sin al li.
— Vi rapidas?
Vi ne havas tempon? Kredeble, vi estas ien forkuronta?
— Ne, mi
estas laboronta.
— Vi estas
denove laboronta? Tion mi povis antaŭvidi. Dio mia! Jen
la vivo!
— Pri kio
temas, Olga? — levas la ŝultrojn Vitalij.
— Ĉu vi ne
scias, pri kio temas? Ĉu vi ne komprenas, ke la infano
dum la tuta tago ne spiris la freŝan aeron, ne vidis la
sunon kaj sidis en la ĉambro? La gepatroj dronis en sia
laboro, sed la infano suferas! Oni ja devas kun ŝi
promeni iom!
— Mi neniel
povas, Onjo. Mi estas skribonta la raporton.
— Nu, certe!
Vi skribos la raporton! Ĉu vi povas sen raportoj?
— Olga, ni
devas iamaniere solvi tiujn demandojn. Estas strange, vi
ĉiam estas malkontenta pri mi!
— Ĉu oni
povas esti kontenta?
— Pripensu
mem: dum mi ne lernis, vi estis konstante ripetanta al
mi, ke mi devas lerni, ke mi estas nulo, nenio sen la
supera klero. Mi komencis lerni, vi denove estis
malkontenta. Tio deprenis multe da tempo kaj ni malriĉe
vivis. Kiam mi finis, vi ankaŭ estas malkontenta!..
— Vitalij, —
mallevinte la brakojn, ekkrias Olga, — ĉu vi povas
prezenti al vi, ke iu povas esti kontenta pri la simila
vivo? Ja ĝi estas bagno! Laboru, laboru, laboru, ne
havante finon, aŭ eĉ ripozon! Kaj per kio vi estas
rekompencata? Per malriĉeco, zorgoj, malsanoj...
— Olga,
atendu!..
— Ne,
pardonu! Mi estas parolonta. Vi povas komandi kie ajn,
sed hejme vi estas nur mia edzo! Bonvolu aŭskulti la
veron! Trovu por mi servistinon, eble tiam estos pli
facile.
— Sed ja en
la pasinta jaro vi havis servistinon!
— Kun tiu
servistino mi malsanigis la nervojn.
— Kion do vi
deziras? Ĉiuj homoj estas similaj.
— Ne, ĉe niaj
najbaroj estas ĉio aliel. Ilia servistino ne ok horojn
laboras, sed dekses! Ellitiĝas je la sesa, kaj enlitiĝas
je la deka, kaj la tutan tagon laboras! Kaj neniujn
ripoztagojn!
— Sed vi ja
mem komprenas, ke tio estas kontraŭleĝe.
— Sed la
najbaroj ja estas komunistoj. Eĉ ambaŭ: la edzo kaj
edzino!
— Vi tro
nerveme reagas ĉion. Estu pli trankvila! Alie mi ne
povas kun vi interparoli. Ne deflankiĝu de la temo!
— Kiu
deflankiĝas? Mi? Mi esperas, vi pripensas tion, kion
diras?
Vitalij
formanĝas la kotleton kaj leviĝas, kolere bruante per la
seĝo.
— Krome, mi
devas diri al vi, ke al mi ne plaĉas via metodo de
infaneduko!
— Al vi ne
plaĉas? — levas sur lin la indignintajn okulojn Olga. —
Al vi ne plaĉas? Sed ĉu vi dediĉas al la infano almenaŭ
iomete da tempo? Ĉu ne tute egale estas por vi, kiel
kreskas kaj kiel estas edukata via filino? Mi ŝin
nutrigas, vartas, vestigas. Mi...
— Haltu, —
interrompas Vitalij, — unue, vi malpravas kaj mi,
laŭeble, dediĉas al la infano la tempon...
— Kiom?
— Atendu, ne
pri tio temas! Mi estas parolonta ĝuste pri tio, kiel vi
vestigas Injon. Ĝi estas demoralizo de la tuta
psikologio de l' infano! Multekostaj roboj kaj lakitaj
pantofloj en tia aĝo?
— Diru
malkaŝe, ke vi avaras monon! — krude ĵetas Olga kaj
ruĝiĝas. — Ja vi estas ega hipokritulo!
— Silentu,
Olga! Vi nenion komprenas en la edukado! Legu la
librojn!
— Ne deziras
mi ilin legi! Legu mem! Ĉiuj estas laŭ la sama maniero:
la komunista infano!
— Ĉesu vi,
malsaĝa! Vi difektas la infanon, vi kreskigas el ĝi
nevivkapablan, trodorlotitan floron!..
— Jen, kiel!
Mi estas malsaĝa! Mi estas maltaŭga edukantino!.. Sed ĉu
la avino, al kiu vi tiel ofte estis nin sendanta, kiam
al vi mankis monrimedoj, estas bona edukantino? Ĉu al vi
plaĉas, ke ŝi kunprenadis la infanon en preĝejon? Mi
estas tiel ŝin edukonta, ke ŝi malamos vin!
— Tiam mi
forpelos vin el la hejmo! — sovaĝe krias Vitalij.
Olga falas la
liton kaj sammomente histeria spasmo kaptas ŝian gorĝon.
Injo ektimigite rigardas la patrinon, kuntiriĝintan sur
la lito kaj skuatan de la ploregoj. Vitalij rapideme
forkondukas ŝin al la fenestro.
— Filineto
mia, jen estas la libro! Mi ĝin hodiaŭ aĉetis. Pri la
pioniroj!
Li elprenas
el la paperujo ilustritan libreton kaj malkovras ĝin en
la plej interesa loko, kie knabo kun ruĝa kravato
tamburas.
— Kiel ĝi
nomiĝas, paĉjo?
— Urbo de l'
pioniroj.
— He, kiel
interese! Kia vi bona fariĝis, paĉjo! — Injo tuŝas per
la maneto vangon de Vitalij. — Nu, legu, paĉjo!
— Tuj,
filineto! Vi dume la bildojn trarigardu. Jen nia
patrineto ploras. Mi donos al ŝi akvon!
La filineto
obeeme sidiĝas en malgranda pajla apogseĝeto apud sia
propra ludilo-tablo. Vitalij sin klinas super la lito.
— Olga,
trinku valeriangutojn! Ĉu vi aŭdas, trinku! La infano ja
ĉeestas! Ni poste interparolu.
Olga apenaŭ
ne elbatis la glaseton el lia mano.
— Foriru,
foriru!.. Mi estas vivanta homo, kun nervoj!.. Ĝi estas
malebla!.. malallasebla!.. Ĉu oni povas tiel turmenti,
moki?!
— Olga,
Olĉjo, Onjo! Trankviliĝu antaŭ ĉio!..
— Vi min
ofendas!.. Mi leviĝus tuj kaj ekirus... en subtegmenton
kaj tie... en maŝon, aŭ dro... dronigus min... en
Jaŭzo...
— Onjo, kion
vi diras? Mi petas vin! Trinku valeriangutojn!
— Vi havas
sufiĉe da kuraĝo kaj... malnobleco min veneni!.. Guto
post guto!.. La amanta homo... ne po... ne povas tiel!..
Ĉu mi ne plu estas por vi proksima homo?.. Mi devus vin
sur la... vizaĝon... bati... Sed mi kompatas la...
filinon!.. La filinon mi kompatas!.. Ĉu vi aŭdas?.. Mi
ne deziras detrui... amon de la infano al... vi!..
Vitalij sin
deturnis al la fenestro. Ŝtormo de kontraŭaj sentoj
furiozas en la animo. Kiu do kulpas?..
— Ĉu vi
deziras, ke mi mortu pro ftizo?.. Vi povas esti certa,
ke ĝi... ne daŭros ... longe... Vi es... estos pura
antaŭ la homoj!.. Jam nemulte mi bezo... Ho, ĉio estas
vana!.. Vi ne deziras mian... amon!..
Olga
malaŭdigas la krion per la kuseno kaj denove konvulsias,
ruĝa, pro larmoj, kun momente ŝvelintaj okuloj.
En la pordon
oni frapas. Unu fojon, la alian. Vitalij ekatentas.
— Oni frapas,
Olga, ordigu vin iom!
Li
duonmalfermas la pordon.
— Kiu estas
ĉi tie?
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . .
Bedaŭrinde mi
devas interrompi en la plej interesa loko. Jam estas la
sepa horo. Mi promesis al Alice je la 7.30 esti apud
Friedrichs-Bahnhof. Ni intencas viziti kun ŝi
Admirals-Palast'on.
... de
aŭgusto 1928.
Mirinda
popolo estas la germanoj. Sur la stratoj ili ne brilas
je ornamoj kaj similas unu al la alia. La homamaso estas
griza kaj unutona. Tute inverse al la varsovia. Sed,
trafinte la teatron, oni povas blindiĝi. Kolĉenoj,
braceletoj, ringoj, horloĝĉeneroj, kalvoj — ĉio brilas,
ĉio respegulas, simile al la berlina asfalto, fajrojn de
lustroj, lanternetoj kaj surmuraj brak-lampoj. Mi eĉ ne
scias, kio min plej mirigis en ĉi tiu luksega revuejo.
Ĉu la teatro mem, ĉu tio, kion mi surprize ĉi tie aŭdis?
Tion kaj alian valoras enskribi. Ĝi taŭgos, kiel la
materialo.
Grasaj
sinjorinoj, kun arogante rampantaj el post la korsaĵoj
bustoj, estis trenantaj post si al la unuaj vicoj
absurdajn vostojn. Ĉi tiuj vostoj estas ligitaj al tre
mallongaj jupoj. Kaj el sub la jupoj videbliĝas tiaj
grasaj genuoj, tiaj dikaj suroj! Alkroĉinte sin al nudaj
brakoj de tiaj sinjorinoj, per etaj paŝetoj estis
kurantaj post ili malkorpulentaj, kiel stangoj, edzoj en
dependantaj frakoj kaj kun monokloj. Suprenfleksitaj
pantalonoj de la edzoj estis penantaj atingi la virinajn
jupojn kaj estis tiom alte suprenlevitaj, ke la publiko
povis ĝui la spektaklon de la maldikaj, kiel alumetoj,
viraj piedoj. Inverse, mallongaj viroj kun ventroj, tiom
solidaj, kiom solidaj estas nur bustoj de kelkiuj
sinjorinoj, estis solene marŝantaj kun multostaj
edzinoj, posedantaj gigantan staturon. Briletante per
oraj dentoj, la paroj salutis unu la alian. Sidiĝante en
apogseĝoj ili tra perlamotaj lornoj estis fikse
rigardantaj la vestaĵojn de la publiko. Tro frue
kalviĝintaj junaj viroj kun aspekto de spertuloj
pritaksis molan rondecon de la ŝultroj, brakoj kaj
kruroj de ĉarma fraŭlino. Ĵus antaŭ la eniro ili estis
sammaniere pridiskutantaj liniojn de l' korpo de
knabino-prostituitino, staranta apud la teatra enirejo,
kie estas pendantaj fotoj de tute nudigitaj teatraj
«steloj».
La violonoj
malakorde pepis, penante agordiĝi al la mallertaj
violonĉeloj. Briletantaj fajretoj de la orkestro,
ankoraŭ ne preta por la muzikado, nervozigis la
publikon.
Verŝajne, mi
multe ĉagrenis tiuvespere la polican oficiron, kiu sidis
en la najbara loĝio. Lia kunulino estis tiu sama ĉarma
fraŭlino, kiu logis al si la atenton de la «ora
junularo». Lin mem mi vidis jam la trian fojon. Kiam
Alice, ridetante, sin alpremadis al mi tro dolĉe, li
nerveme ektremadis kaj mordetante la lipojn, sin
returnadis flanken. Lia damo, kontraŭe, estis
malvarmsanga, kvazaŭ frostigita viando.
Post
plendtona funebra tamtamo, laŭ ordono de la
orkestro-direktanto leviĝis supren malpaciencaj arĉoj.
Gaja opereta melodio flugis el la orkestro. La scenejo
ekflamis en frambokoloraj fajroj kaj antaŭ ni aperis
fantazia spektaklo. Brilante per arĝentaj jupetoj kvazaŭ
per ĵus pretigitaj moneroj, kelke da dekoj de tute
identaj duonnudaj knabinoj komencis kolektivan dancon.
Ili zigzagis, simile al arĝentkolora skvama serpento,
ili formis orajn stelojn kaj tiam la lumo el la
frambokolora fariĝis oranĝkolora; ili moviĝis al la
publiko, kiel kolosa drako; kiel ruĝaj fiŝetoj, ili
disfluis en la salono. La reflektoroj estis verŝantaj
sur ilin ĉiujn kolorojn de la spektro. Dum iliaj nudaj
ventroj estis kolorigataj rozsimile, la dorsoj,
nudigitaj ĝis la talio, verdis en radioj de reflektoroj,
kvazaŭ ĵus superverŝita arbusto. Iu belulino en
malkonvene mallonga sovaĝa krinolino kaj perla
ĉirkaŭkolo, dependanta ĝis la genuoj, estis elirinta por
kanti absurdajn kupletojn. Finante ĉiun kupleton, ŝi
estis levanta tre alte la nudan piedon. La krinolino
faciligis ŝian taskon. Farinte plenan returnon, ŝi
akceptis la komencan pozicion kaj estis komencanta la
sekvontan kupleton. Disvolviĝis apenaŭ kungluita,
preskaŭ sensenca akto.
La oficiro
longe ne estis rigardanta la scenejon. En la rebriloj de
l' reflektoroj li estis penanta observi Alice'n. La
scivolemo instigis min kaj mi, uzante la mallumon, kaŝe
kelkfoje kisis la nukon de Alice. Post tio la oficiro
deturnis sin kaj ĝis la fino de l' akto aspektis malgaja
kaj tiom silenta, kvazaŭ lia buŝo estis plena da gipso.
La primadono
eliris en ĉaspantalono kaj malgrandaj botetoj, kun
neimagebla blua mantelo sur la ŝultroj. Iom dancinte, ŝi
malaperis kun muziko kaj reaperis en nokta vesto, en
kolora silka pantalono. Post tio aŭtomate ŝanĝiĝis la
dekoraĵoj kaj aperis magia arbaro, kie ĉiu arbo estis
kvazaŭ vizaĝaĉo kun brilantaj fosforaj okuloj. Ruĝaj
fumantaj fajroj estis ekflamantaj en la arbustoj,
timigante nian malfeliĉan aktorinon, kiu jam ŝanĝis la
tridek kvinan kostumon je ruĝa atlasa pantaloneto,
busttenilo kaj rusa arĝenta krestsimila ĉapo. En tia
kostumo ŝi devis prezenti sovetian kamparaninon.
Renkonten, dancetante charlestown'on, elnaĝis junulo en
la plej larĝa pantalonego ruĝkolora, sen ĉemizo kaj en
similaĵo de la ruĝarmeana helmo. Ili prenis unu la alian
je la manoj, ekdancis iun varianton de «fokstroto» kaj
forkuris, saltetante, post la kulisojn, laŭlonge de la
surskribo: «Nach Russland» («En Rusion»).
Dum interakto
la oficiro forlasis sian apatian damon kaj eliris la
koridoron. Ĉi tie li kunpuŝiĝis kun Alice. Ŝi estis
staranta antaŭ la spegulo, tenante en la dentoj
harpinglojn, kaj per rapidemaj fingroj ordigis la
hararon. Ŝi surhavis simplan blankan someran robon.
Dum ĉi
momento mi troviĝis en la distanco de du paŝoj apud la
bufedbarilo, kie bubo en blanka kloŝo kuradis antaŭ
soifeganta publiko, penante kontentigi ĉiujn samtempe.
La oficiro haltis antaŭe iom malproksime, per rava
rigardo ĉirkaŭprenante la graciajn krurojn de Alice,
poste aliris al ŝi, ne vidante min.
— Bonan
vesperon, fraŭlino!
Alice
mirigite sin returnis.
— Ĉu estas
vi, Reingold?
— Bedaŭrinde,
estas mi.
Alice
kuntiris la brovojn.
— Iru al via
damo! Ŝi koleros.
La oficiro
faris malzorgan geston.
— Ĝi ne
maltrankviligas min! Kiel vi fartas, fraŭlino Alice?
Alice ĵetis
la rigardon miaflanken.
— Mi tre
bedaŭras. Reingold! Mi ne povas momente trovi por vi eĉ
malmulte da tempo! Mi petas pardonon!
Ŝi apenaŭ
klinis la kapon, deiris de la spegulo kaj tuŝetis min je
la maniko.
Mi pri nenio
estis demandinta Alice'n. Dum la restintaj ĝis fino de
l' interakto kelkaj minutoj ni sidis sur malvarma ŝtona
subfenestro en larĝaj faldoj de la veluraj kurtenoj. La
fenestro estis malfermita kaj malsupre brulis fajroj de
Friedrichstrasse. Kontraŭ ni altiĝis konstruaĵo de
Friedrichs-Bahnhof kaj ie tute proksime bruegis
vagonaroj.
En la dua
parto estis montrita vitra palaco. Ĝi devis prezenti el
si ĉu glacian domon, ĉu mahometan edenon. Ĉio ĉirkaŭe
estis brilanta en diverskoloraj fajroj. Centoj da
virinoj en kostumoj de ĉiuj epokoj kaj popoloj estis
plenigantaj la scenejon, desupreniĝante el la plafono
per florgirlandoj, aŭ leviĝante el-sub la planko per
vitraj raŭpoj. Ili formis per si komplikajn piramidojn
de la nudaj korpoj.
En mezo de l'
akto en la najbara loĝio okazis iu moviĝo kaj eniris
kelke da personoj. La oficiro kelkfoje ripetis tre
afable «Mi petas». Responde mi ekaŭdis flateman
maljunulan ridaĉon. Alice malkontente strabis la okulojn
al la loĝio. Ĉio silentiĝis tie.
En kvar
flankoj de la scenejo, du malsupre, kaj du supre, la
virinoj estis starantaj sole en malgrandaj bluaj
pantalonetoj, lumigataj per la blindigaj reflektoroj. La
primadono, aperinta en la aero kaj malleviĝinta sur
podion, iom post iom ankaŭ forĵetis ĉiujn vestojn, krom
arĝenta zoneto trans la lokoj, kiujn eĉ en
Admirals-Palast oni ne nudigas.
Al mi ĝi ne
plaĉis. Mi ekrigardis Alice'n. Ŝi sidis nun trankvile,
kaŝante en anguletoj de la lipoj apenaŭ rimarkeblan
rideton.
La impreson
pligrandigis kolosa porko. Ĝi elkuris sur la malantaŭaj
piedaĉoj, dancis sub la sovaĝaj sonoj sovetian dancon
«Pometo», kaj malkonvene ellasis en parteron fluon de
malbonodoranta pulvoro. Per tio oni inscenigis,
evidente, la sovetojn!
Mi jam
leviĝis, sed aŭdiĝinta el la najbara loĝio voĉo igis min
residiĝi.
— Bonaj buboj
estas germanoj, diablo ilin prenu! — diris iu ruslingve.
— Antaŭe oni mokis rusan porkon, nun oni mokas la
sovetan! Sincere parolante, la lastan mi ne
kontraŭdiras!
Iu denove
maljunule ridaĉis responde. Mi sidiĝis pli proksime al
la bariero kaj komencis rigardi en duonmallumon de la
loĝio. Ruslingve interparolis du personoj: malalta seka
maljunuleto kaj alta viro, turninta al mi la larĝan
dorson.
— Mi ja havas
la filinon en Moskvo! — rimarkis la maljunulo, — en
soveta oficejo. La fratino aranĝis. Tie kunvenis gaja
kompanio! Cetere, vi tion bone konas! — ree ekridis li.
La alta ion
ekmurmuris sub la nazon kaj, sin klininte al la oficiro,
ekparolis germane.
— Ni
intertraktu pri kunlaborado, sinjoro Goetzke. Necesas,
ke neniu al ni ĉi tie malhelpu!
Poste li
malaltigis la voĉon ĝis la flustro, kaj mi nenion
komprenis. La oficiro aŭskultis, iom klininte la kapon
kaj iufoje aprobe jesante.
Du minutojn
poste oni ekparolis denove ruse. Min ekkaptis streĉa
scivolemo. La altulo turnis sin al la maljunulo:
— Berg
ricevis informojn el Moskvo, — diris li, — el ĉi tiu
institucio. Vintre ni havos gastojn. Nepre oni devas
intertrakti pri la unueca programo.
Mi ektremetis
kaj turnis min al Alice. Ŝi, malbone komprenante ruse,
evidente ne atentis la konversacion. La maljunulo
kontraŭdiris:
— Mi ne
kredas, mia kara, ke ĝi estas ebla. Pecaĉoj, pecaĉoj! Ĉu
estas el ili kudrebla la tuko?
— Socialdemokratoj estas simpatia popolo, — melankolie
rimarkis la altulo, — kaj konsentema. Ĉu ni ĝis nun ne
konvinkiĝis pri tio?
La orkestro
malaŭdigis la lastajn vortojn. Rompante strukturon de la
teatraĵo, el post la kulisoj elnaĝis kvar aktorinoj. Ili
estis same nudigitaj, kiel ankaŭ la ceteraj, sed ilia
specifaĵo estis kirasŝipoj, ornamantaj iliajn kapetojn
kun mallonge tonditaj haroj. Sur la kirasŝipoj flirtis
trikoloraj monarkiaj flagoj. La najbaroj ĉesigis la
interparolojn kaj prenis lornojn.
La publiko
subite entuziasmiĝis. La orkestro kelkfoje plenumis
fanfaron, sed la bruo ne estis ĉesanta. Aŭdiĝis apartaj
ekkrioj. La oficiro en la loĝio leviĝis. Li laŭte
postulis plenumon de «Deutschland über alles». La
orkestro ekludis ĉi tiun monarkian himnon kaj la tuta
salono subtenis ĝin, ekstarinte. Ĝi aspektis iom komike.
Mi ne povis deteni la rideton, rigardante solenajn
vizaĝojn, jubile kantantajn la himnon en ĉi tiu teatro
de operetoj kaj revuoj.
Nun mi estas
treege ĉagrenita. Mi ne ekaŭdis de Alice eĉ unu vorton
pri tiu oficiro. Ĵus, kiam ni estis elirintaj la straton
kaj Alice rimarkis miajn maltrankvilajn movojn, ŝia tono
fariĝis malvarma.
— Mi esperas,
vi ne estos tre scivolema, — diris ŝi. — Li estas homo,
kun kiu mi ne dezirus havi ion komunan!
Mi heziteme
ekrigardis ŝin. En tiu ĉi okazintaĵo min interesis
ankoraŭ io.
— Sed vi
konas lin! — singardeme rimarkis mi.
— Iam mi
konis lin!
Mi revenis
kun la malbona humoro. Tamen mi penos fini la komencitan
antaŭ la teatrovizito ĉapitron.
«Wer
nicht trinkt, und liebt und singt, es nie zu wahrer
Freude bringt»:
«Kiu ne drinkas, nek amas, nek kantas, neniam spertas la
ĝojon».
IRH:
«Internacia Ruĝa helpo».
Notoj de la redaktinto;
V.Varankin kaj lia libro
Parto 1;Parto
2;
Parto 4;
Parto 5;
Parto 6;
Parto 7;
Parto 8;
Parto 9;
Parto 10;
Parto 11;
Parto 12
http://www.esperanto.mv.ru
|