|
Varankin V.
Parto 4
— Kiu estas ĉi tie? — demandas Vitalij.
Apud la pordo
staras homo en leda bruna jako kaj fela ĉapo. La
radianta ruĝvanga vizaĝo rakontas pri la sata vivo, sed
rapidkurantaj okuloj elmontras maltrankvilecon. La homo
penas esprimi rideton, sed nenio simila aperas. Ekzistas
iu strangaĵo en tiu ĉi vizaĝo. Se kredi al la unua
impreso, li devas esti gaja simplanima homo. Sed
efektive la homo eĉ ne kapablas rideti! Formetante la
gantojn, li etendas la manon.
— Pardonu,
kamarado Zorin, mi havas al vi eksterordinare gravan
aferon.
Vitalij
kontraŭvole premas la manon.
— Mi ankaŭ
petas pardonon, kamarado Vinokurov! Ni devas iom atendi
en la koridoro. La edzino estis ripozanta kaj en la
ĉambro estas malordo.
— Ho, ne
gravas! Ne faru al vi la zorgojn!
Vitalij
meditas, por kia celo li venis. Strange, ke ne sufiĉis
al li ofica tempo por la interparoloj. Vinokurov
proponas cigaredon.
— Ĉu vi
fumas?
— Ne, mi
dankas.
— Kun via
permeso mi ekfumos mem.
Vinokurov
volupteme englutas la fumon kaj al Vitalij ŝajnas, ke la
streĉo de muskoloj sur lia vizaĝo malplifortiĝas.
— Oni povas
vin gratuli.
— Pro kio?
— Pro la
supozata veturo eksterlanden.
Vitalij levas
la ŝultrojn.
— Mi ankoraŭ
ne scias la rezultojn. Mi ne atendas ilin baldaŭ. Ne
antaŭ la printempo.
— Nu, certe!
Sed vi, verŝajne, jam scias, ke dank' al klopodoj de
kamarado Serebrovskij, la demando jam postlasis du
instancojn?
— Ne, mi tion
ne sciis.
— Sincere
dirante, mi envias vin, kamarado Zorin! Vi estas feliĉa
homo! Tia juna komencanta laboranto kaj jam eksterlando!
Granda prospero!
Vitalij ne
respondas. Interna koleriĝo komencas bruligi lian
bruston. Vinokurov alportis iun malagrablaĵon. Ĝi estas
klara jam el tio, ke li ne diras pri ĝi en la komenco
mem. Ho, Vitalij konas tion! Oni tiras, tiras kaj kaŝe,
kun interna triumfo, observas, kiel la kulpulo
turmentiĝas, penante konjekti, kio do finfine okazos? La
patro, kiun Vitalij tutkore malamis, sed de kiu tamen
heredis la dorlotitajn manojn, nervozemon kaj ĉiujn
ceterajn siajn negativajn flankojn, ĉi tiu patro,
punante lin, agis sammaniere. Ne la korpa puno, ĝi estas
bagatelo, ĝi sekvos en la fino, sed jen simila morala
mokego, turmentego, torturo, malrapida ekzekuto!..
— Vi povas
eniri! — elŝovas Olga la kapon tra la pordo. Vitalij
antaŭenlasas la gaston. Olga jam sukcesis reaspektigi la
ĉambron. La trogo malaperis post la ŝirmilo, la planko
estas viŝita kaj balaita, la litoj ordigitaj, sur la
tablon estas metita blanka tablotuko. Olga alivestiĝis.
La brovoj estas iom tuŝitaj per la nigra krajono. Sur la
ŝvelintajn pro la larmoj okulojn estas ĵetita pudro.
— Konatiĝu:
mia edzino.
— Tre
agrable! — Vinokurov sin klinas kaj kisas manon de Olga.
— Ne decas al
la komunistoj kisi la manojn, — mokridetas Olga, akre
enrigardante la vizaĝon de la gasto. — Vi ja estas
komunisto?
— Tute ĝuste,
Olga Alekseevna! Sed ĉu la revolucio ion perdos pro ĝi?
Vinokurov per
la velura rigardo cirkaŭprenas Olga'n kaj kaŝas en
profundaĵo de sia animo la konkludon. Poste li
ekrigardas la malriĉan meblaron de la ĉambro.
— Ĉu delonge
vi ne riparigis vian ĉambron?
— De post nia
alveno Moskvon, — diras Vitalij, irante al la
skribotablo.
— Kial,
Vitalij Nikolaeviĉ, vi ne petis pri tio kamaradon
Serebrovskij? Li tion tuj aranĝus.
Olga
ekinteresiĝas.
— Ĉu vere?
Kial, Vitalij, vi efektive ne bonuzas tion?
— Kamarado
Vinokurov, sidiĝu. Kial vi staras? — almovas ŝi la
seĝon, ne fortirante de li la okulojn.
— Mi dankas!
Mi venis nur por unu minuto! Sekreta afero!
— Ho,
pardonu! Tiuokaze, dum vi pridiskutas vian aferon, mi
preparos la teon.
Vitalij kaj
Vinokurov restas solaj. Vinokurov ekfumas cigaredon.
— Ĉu vi
permesas?
— Bonvolu!
— Kaj via
filineto permesas?
Injo, ĝis tiu
momento per larĝe malfermitaj okuletoj rigardinta sur la
gaston, subite ridetas kaj diras kun ekspiro, kvazaŭ ŝi
ĝuste atendis ĉi tiun demandon:
— Mi ankaŭ
permesas. Nur ne ĵetu la cigaredrestaĵojn sur la
plankon. La panjo tion ne ŝatas.
— Ĝuste! —
ekkrias Vinokurov. — Aliru min kaj diru, kian nomon vi
havas?
Sed Injo
ĵetas sin al Vitalij kaj alpremiĝas al lia mano.
— Mi
aŭskultas vin, kamarado Vinokurov! — malpacience diras
Vitalij.
— Ĉu vi
permesas formeti la jakon?
— Jes,
pendigu ĝin apud la pordo.
— Do, jen
kamarado Zorin! Vi, certe, rimarkas, kiom zorge atentas
lasttempe nia estraro kaj partia organizaĵo viajn
laborojn. Oni ebligas al vi veturon eksterlanden. Oni
ĉiamaniere helpas al vi ricevi eksterlandan literaturon.
Vi certe komprenas, ankaŭ, ke sen mia subteno viaj
proponoj pri la metropoliteno ne ricevus iun ajn movon.
Krome, mi mem estus ricevonta la eksterlandon. Sed, ĉar
mi ofte vojaĝas eksterlanden pro aliaj aferoj, do mi
decidis cedi ĉi tiun veturon al vi.
Vitalij
mallarĝigas la okulojn.
— Nu...
— Vi certe ne
povas ne rimarki, ke la partia organizaĵo konfidas vin,
malgraŭ via senpartieco. Oni komisias al vi redaktadon
de la murgazeto.
— Do?
— Nun permesu
vin demandi, kiel vi komprenas viajn devojn? Ĉu vi
opinias bezona akordigi vian agadon kun partiestraro, aŭ
trovas ebla eviti tion tute?
— Nome?
— Ĉu mia
penso ne estas klara? Vi enpresigas en la gazeto
malrespondecan artikoleton kun pseŭdonomo, pri disponigo
de terareo al iu privatulo kaj pri rifuzo al laboristoj.
Ĉu vi komprenas, kian efikon vi atingas per ĉi
artikoleto?
— Mi opinias,
ke tiu negativaĵo estos likvidita.
— Sed mi
opinias, ke kamarado Zorin ne devas enmiksiĝi aferojn de
l' administracio! En la ekstrema okazo oni devus antaŭe
priparoli la demandon kun la partia organizaĵo. Sed mi
ne riproĉas vin. La eraroj malfacile estas eviteblaj.
Sed vidu, kio rezultas? Skandalaĵo! La tuta institucio
estas ekscitita! Serebrovskij, la respondeca gvidanto de
la trusto, estas kompromitita plej senindulge! Kian
konfidon li povas nun havi?
— Sed, se ĝi
estas la vero?
— Kamarado
Zorin! Oni devas antaŭe kontroli kaj, krome, ne ĉiun ja
fakton oni povas pritrakti en la gazeto! Oni ja povas
agi alimaniere. Oni devus pridiskuti la aferon
kolektive. Nun, certe, kion alian ni povas fari, se ne
subteni kamaradon Serebrovskij? Oni devas restarigi lian
aŭtoritaton. El du malbonoj oni elektas la pli
malgrandan. Juĝu mem, en kian embarasan situacion vi
metis la administracion, ĉelon, kaj vin mem.
Vitalij
egalpaŭze frapetas per la fingroj sur la skribotablon
kaj sopireme rigardas tra la fenestro. Blueta neĝo kuŝas
sur la kornico, dependante, kiel strangforma ĉapo.
Vitalij meditas. Ĉu estas malebla batalado kontraŭ
organizo de l' burokratoj? Ĉu estas ne evitebla la
deiro?
Li forte
ekskuas la harojn.
— Mi opinias,
kamarado Vinokurov, ke la demando estas tute klara! Mia
devo estas daŭrigi la saman politikon!
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . .
...de
septembro 1928.
La septembra
tago estas ankoraŭ plena de la varmaj sorĉoj. La suno
lumas hele, kvankam ne tro arde. La aero estas diafana
kaj la ĉielo bluas. Dum meztagaj horoj la berlina
asfalto estas varmigita de la suno kaj trotado de
kaŭĉukaj pneŭmatikoj kaj la atmosfero en la urbo estas
sufoka. Bonuzante la dimanĉan tagon, la loĝantaro
forlasas la urbon. Per centmiloj da bicikloj,
aŭtomobiloj, tramvagonoj, aŭtobusoj kaj vagonaroj ĝi
rapidas al bordoj de kvin mil apudberlinaj lagoj.
Grunewald'on
oni povas atingi diversvoje. Sed de ĉie Grunewald ŝajnas
esti tergloba rando, ĉar ĝi estas metita en la malsupran
maldekstran angulon de Berlino kaj pli malproksime,
ŝajne, nenio ekzistas. Malgraŭ tio, la Grunewalda
stadiono estas elektita por la laborista sportfesto.
Ĝuste ĉi tien rapidas torentoj de proletaro, trafluante
ĉiujn arteriojn de la grandega urbo.
Elvagoniĝinte
ĉe la lasta stacio, la laboristo formetas la jakon,
sidigas sur la ŝultrojn duon da infanoj kaj solene
marŝas kelkajn kilometrojn piede sur polvoza ŝoseo aŭ
rekte tra la arbaro. Apud li paŝas ŝarĝita per paketaĵoj
lia edzino. Okazas, ke antaŭ ili saltetas ankoraŭ kelke
da junpioniroj.
La junularo
iras en grupoj, ĵetante de unu al la alia ŝercojn kaj
ridon, aranĝante dumvoje ludojn kaj kantojn. Kiel longa
rubando kuras bicikloj, per sonorego plenigante la
aeron. Preterpasas, tamburante, kun ruĝaj standardoj
kolonoj da komsomolanoj. Sur malpurigitaj bordoj de
maldiafanaj lagoj kaj piedfrotitaj arbardeklivoj estas
disŝutitaj patroloj kaj ĉenoj de policanoj. Ĉia ariĝo de
la popolo povas transformiĝi en revolucion!
Varme. Erich
kaj Otto jam delonge estas formetintaj la jakojn. Ne
faris tion ĝis nun Rudolf kaj... mi. Rudolf vestis
hodiaŭ novan grizan kostumon kaj li tute ne deziras
montri al la publiko anstataŭ la nova jako la malnovan
milfoje riparitan ĉemizon. Mi ne volas demonstri la
pantalontenilon. Sed la ardego iĝas netolerebla. Sur la
dekstra brako de Rudolf pendas lia edzino, por la festo
vestita en silka robo kaj pantofloj kun altaj kalkanoj.
Tian amasegon da karno ne estas facile treni post si. Ŝi
estas ronda, kvazaŭ bulo de holanda fromaĝo kaj purpura,
kiel pomo. Ŝia silka robo jam nigriĝis sub la brakoj.
Certe, Rudolf amegas sian Elsa'n, sed ne estas tolerebla
tia malkompatemo! Por ricevi pardonon je sia tro luksa
aspekto, li diras:
— Hodiaŭ
estas ni vizitontaj ankoraŭ la sindikatan feston
vespere.
— Ni ankaŭ! —
rimarkas Otto, — Ĉu ne vere, Berta?
Berta estas
lia juna edzino. Ŝi havas rozkoloran vizaĝon kaj viglajn
brunajn okulojn. Oni povas nomi ŝin preskaŭ ĉarmeta. Ŝi
ĉiam ridas. Se ŝiaj kruroj ne estus tro dikaj kaj la
brakoj tro longaj, ŝi povus konkuri kun Alice.
Sed mi
transigas la okulojn al Alice. Ne, ŝi estas pli bela!
— Aŭskultu,
ĝi ne estas tolereble! Vi sufokiĝos! Tuj formetu la
jakon! — diras al mi Alice.
— Efektive! —
fine konsentas mi, — kio min ĝenas? Ĉiuj viroj estas sen
jakoj.
Erich estas
malserena. Li ion pripensas kaj ne partoprenas la
konversacion. Alice provas kun li ekparoli.
— Ĉu ne vere,
Erich, mi povas esti ankoraŭ utila en la
kontraŭkirasŝipa kampanjo? Ĉu la regiona komitato ne
rifuzos mian laboron?
— Certe! Mi
jam estis pensinta pri tio. Plej bone vi vizitu dum la
proksimaj tagoj, tuj, post kiam komenciĝos la voĉdonado,
iun vilaĝon. Mi opinias, la kamparanoj vin bone
akceptos. Por vi ankaŭ, — li turnas sin al mi, — estos
interese vidi la germanan kamparon!
— Ĉu Alice ne
venus nian vilaĝon? — demandas Rudolf. — La vilaĝo,
vere, estas nur duone kamparana. Ni havas ĉirkaŭe etajn
uzinetojn. Sed ĝi, mi opinias, ne malhelpos.
— Kontraŭe,
ĝi estas pluso. Sed, ĉu vi mem ne sufiĉas en via vilaĝo?
— La profetoj
ne estas akceptataj en sia propra lando! — respondas
Rudolf. — Cetere, se Alice ne deziras, eble venos Otto?
— Otto estas
okupita. Li ricevis pli gravajn taskojn!
Rudolf
esploreme rigardas Erich'on.
— Ĉu partia
sekreto?
— Jes, dume!
Baldaŭ vi ankaŭ ekscios.
Rudolf
sulkiĝas.
— Ne ŝatas mi
tiun konspiron de la ĉefoj.
Nin atingas
Otto. Antaŭ tio li estis iom postrestinta kaj kisis sian
Berta'n. Nun ili ambaŭ, ridante, kuras al ni kaj
enviciĝas. Li — demaldekstre, ĉirkaŭpreninte Alice'n, ŝi
— dedekstre, alkroĉinte per la brako Erich'on.
— Se vi
scius, kiel li min tedis! — ekkrias Berta. — Tia ardego,
sed li sin trudas kun siaj kisoj!
— Nenio
simila! — krias Otto. — Ŝi mem kuplas! Ŝi estas dirinta,
ke estas malvarme!
— Kredeble,
vi estas tre feliĉaj! — diras mi. — Ĉu vi delonge estas
geedzoj?
— Ho, tre
demallonge! — ekkrias Otto. — Sed antaŭe ni estis
konkubantaj la tutan jaron, ĝis aperis la infano! Tiam
venis la polico kaj ektrenis min al juĝisto pro konkubo
kun la knabino!
Otto subite
forlasas Alice'n, transkuras al la maldekstra flanko kaj
ĵetegas sin deposte sur la edzinon.
— Fi, kia
aĉa! — ekkrias ŝi.
Sur bordo de
granda Tago ni haltas. Erich elektas oportunan arbuston
kaj ni aranĝas nin sur la herbo. Elsa, Berta kaj Alice
malpakas la paketaĵojn. Otto formetas de la ŝultro
metalan rondan kruĉon.
— Mi ĉiam
kunhavas malgrandan kaloriferon!
— Kio estas?
— Ĝi estas
termoaparato. En ĝi bone konserviĝas varma akvo. Nu,
gekamaradoj, kiu deziras teon?
Niaj buŝoj
estas ŝtopitaj per pano, ovoj kaj kolbasoj. Estas
aŭdebla kolektiva ŝmacado. Rudolf, ne plu tolerante
forĵetas fine la jakon.
— Mil
diablojn! Surmetu, Elsa, mem ĉi tiun jakon, se ĝi al vi
plaĉas!
Elsa ofendite
levas la ŝultrojn, de kiuj obstine forrampas la silka
bluzo.
— Mi petas! —
diras ŝi kun la plenigita buŝo, — min tute ne interesas,
ĉu vi estas en jako, en ĉemizo, aŭ sen kio ajn!
La bordo
estas superŝutita per miloj da korpoj. Ĉi tie maleblas
gardi leĝojn de moralo. La polico jam malatentas.
Bankostumoj estas nur sur tiuj, kiuj kuŝas supre, sur la
monto, sed tiuj, kiuj estas malsupre, apud la akvo, ne
opinias por si deviga plenumon de tiaj superstiĉoj!
Viroj, virinoj kaj infanoj, sin dorlotas sur la sablo,
demonstrante siajn ĉarmojn ne malpli senkaŝe, ol la
aktorinoj de Admirals-Palast. Por kelkiuj la borda aero
estas tro varma kaj ili senmove sidas en la akvo,
konservante la filozofajn mienojn.
Laŭ propono
de Otto ĉiuj iras sin bani. Rifuzas Rudolf, Elsa kaj mi.
Mi ĝenas. La viroj tuj forĵetas la suprajn pantalonojn
kaj restas en banpantalonetoj. Same agas Berta kun sia
robo, sub kiu ŝi havas bankostumon. Sed Alice neatendite
rifuzas. Ekrigardinte min, ŝi la tuta ruĝiĝas.
— Ne, mi ĉi
tie ne malvestos min! Ni iru, Berta, la bordon! Kaj mi
estos min bananta pli malproksime de la viroj!
Mi deturnas
min kun ega konfuzo, kvazaŭ Alice jam estas sin
malvestinta. Venki ĉi tiun konfuzon mi ne povas kaj mi
klare imagas, kiel aspektos Alice en bankostumo. Fine la
virinoj forkuras post la virojn kaj mi restas kun paro
de geedzoj Riz.
Rudolf dolĉe
oscedas kaj iom kovrante la buŝon per la mano, diras:
— Al mi
ŝajnas, ke Otto estas tro impeta!
— Kaj Berta
lin similas! — enmetas sian vorton Elsa. — Aŭ ili ambaŭ
ŝajnige trograndigas sian viglecon!
— Ĝi ne estas
rimarkebla! — diras mi, — ili estas bonaj geknaboj!
— Jes, sed en
la partia laboro estas bezonata modereco kaj severeco!
Mi timas, ke el Otto ni ne ricevos bonan funkciulon!
— Sed ja ĝis
nun li tute bone plenumis la partiajn taskojn! Li,
ŝajne, aktive partoprenas la kontraŭkirasŝipan
kampanjon?
— Tro aktive!
— ĉagreniĝinte svingas la manon Rudolf. — Al iu knabaĉo
oni komisias seriozajn aferojn! Ĉu vi opinias, ke mi ne
scias, kion al li oni komisiis? Mi bonege estas pri ĉio
informita!
Mi silentas,
mordetante herberon.
— Mi povas al
vi diri! Mi estas certa, ke vi ne malbonuzos tion. Niaj
junuloj decidis anstataŭigi redaktoron de "Vorwärts",
Schwarz, dum lia radioparolado per alia persono. Ili
intencas tiamaniere rompi radiosilenton pri la kirasŝipo
kaj uzi la radiostacion.
— Sed ĉu oni
ne povas uzi la radiostacion laŭleĝe?
— La
komunistoj ne rajtas! Ĝi estas la sola partio, kiu ne
rajtas ion disaŭdigi per radio! Sed mi persone ne
aprobas tiajn metodojn. Ĉu ne similas ĝi la krimon?
Mi levas la
ŝultrojn.
— Mi ne
opinias! Kial komunistoj devas estimi la burĝajn leĝojn?
Ion
kantetante, alkuras demalsupre Berta. Sin penas atingi
Otto. Post ili iras Alice kaj Erich. Li estas kovrita de
akvogutoj. Ŝi estas jam vestita. Mi rigardas preter
Berta kaj Otto sur Alice'n. Pri kio ŝi interparolas kun
Erich? Iliaj vizaĝoj estas seriozaj. Erich pri io petas.
Li havas iom timeman vizaĝon. Alice, ŝajne, estas tre
maltrankviligita kaj ne scias, kiel ŝi devas agi.
— Aŭskultu! —
krias al mi Berta, alkurante, — mi kantos al vi rusan
kanton.
— Nu, mi
aŭskultas, kantu! — ridetas mi.
Berta
ekkantas per alta soprano je tute nekonata melodio:
«Vdol doroŝki pil klubica
Vdol doroŝki stolbovoj!
Jedu-jedu do stalici
Do stalici hramovoj»
— Ĉu estas
bone? — ridante interrompas ŝi kaj ĵetas sin sur herbon
apud mi, tuta malseka, ĉirkaŭgluita per la kostumo. Mi
demovas min.
— Ĉu Otto ne
estas ĵaluzema edzo?
— Ho, ne! —
bonhumore rimarkas Otto, sin apogante kontraŭ arbon kaj
spiregante pro la rapida kurado, — ŝi iom kuŝu kun vi!
Ŝi tiel ŝatas ĉion rusan, ke la rusan infanon tutegale
ŝi ne kapablas eviti! Mi jam konsentis pri tio!
Berta laŭte
ridas, balancante en la aero la piedon.
— Vi pravas!
— krias ŝi. — Sed por tio vi devas inviti lin al ni.
Kiel gastema mastro, vi cedu al li por la nokto vian
lokon, kaj pri la cetera ni mem zorgos!
— Ni iru
pluen! — diras Erich, alirante kaj surŝovante la
pantalonon. — Tiamaniere ni ĝis morgaŭ ne estos
venintaj!
Kolosa
Grunewalda stadiono estas ĉirkaŭigita per alta barilo
kaj policanoj. Sataj ĉevaloj enbatis hufojn en la
grundon. Apud la pordegoj ion maltrankvile atendante,
rigidiĝis ŝarĝaŭtomobiloj.
— Kion ili
timas? — demandas mi kun miro.
— Ĉu vi ne
komprenas? — respondas Erich. — Eble, ni kirasŝipon
estas kunprenintaj!
Erich restas
same neparolema kaj malserena. Mi ne plu faros provojn
lin paroligi. En la pordego estas aranĝita ekspozicio de
internacia interligo. Deĵoras kelke da
komsomolanoj-esperantistoj. Ili ĝoje premas al mi la
manojn. Ili havas ĉi tie pli, ol cent leterojn el USSR,
poŝtkartojn, amason da fotoj, sovetiajn librojn kaj
gazetojn.
Sed oni devas
rapidi. Post kvaronhoro oni komencos la feston. Alice
partoprenas la konkuron je malpeza atletiko.
Antaŭ la
tribunoj kuŝas grandega elipsoforma kampo. Ĉi tie estas
ĉio por ĉiaj formoj de la sporto: bicikloj kaj
kurvojetoj, placetoj ĉiuspecaj, akvobaseno. La stadiono
enlokigas multajn dekmilojn da personoj. En la homamaso
glitas kelneroj en blankaj antaŭtukoj kun kruĉoj da
biero kaj sportuloj en sport-pantalonetoj, pretaj por la
festo. Ili venis por iom babili kun la amikoj, ekvidinte
ilin el la areno kaj nun fumas cigaredojn, sidante sur
iliaj genuoj. La tribunoj per senfinaj vicoj ĉirkaŭas la
arenon. Miloj da lornoj briletas en sunradioj.
Komsomolanoj en ruĝfronta uniformo disŝovas
kontraŭkirasŝipajn agitilojn kaj proponas «Rote Fahne».
Malsupre
aŭdiĝas fajfoj kaj la konkuroj komenciĝas. La unua
numero estas simpla irado. Malgrasaj iruloj en blankaj
pantalonetoj per energia paŝo, iom klininte la korpon,
fleksante la brakojn ĉe kubutoj, komencas sian marŝon.
Perpendikulare al la klinita plataĵo de l' areno,
ekruliĝis duradaj ĉevaloj: bicikloj kaj motocikloj. Ilia
brilanta vico etendiĝis, kiel longa arko, sin kuntiranta
kaj malkuntiranta, simile al ŝtala risorto. Ĉe la
akvobaseno la plej bonaj saltuloj de Berlino, fleksante
la nudigitan korpon, ĵetas sin, kiel hirundoj, de la
turetoj, aŭ trampleno, disĵetante kristalajn gutojn.
Ridantaj vizaĝoj de knabinoj vidiĝas en la akvo.
Virinoj-naĝulinoj, brilante per perlosimilaj ridetoj,
interplektas brakojn kaj krurojn, formante en la akvo
plej diversajn figurojn el siaj korpoj. Efektive, estas
mirinda artifikaĵo: la naĝado kun la piedoj supren, kiam
super la akvo brilas nur rozkoloraj kalkanoj de la
knabinoj!
Sed jen
komenciĝas konkuro de la malpeza atletiko. Homoj simile
al katoj saltas trans la barieroj, svingante la brakojn
kaj subtirinte la piedojn. Knabinoj en bluaj senmanikaj
bluzetoj, kun steloj sur la akre konturitaj brustoj
ĵetas diskojn kaj lancojn kun ritmo de spartaninoj.
Muskulozaj lertaj kuruloj forĵetas sin de la lokoj. La
publiko silentiĝas pro la streĉo. La barieroj unu post
la alia flugas sub la piedoj. Antaŭ la finejo la korpo
rapidege fleksiĝas antaŭen, la kapo dekliniĝas
malantaŭen kaj sportĉemizoj algluiĝas al la korpoj. La
venkintojn la publiko rekompencas per brua aplaŭdado.
Fine la
virina konkurado. Jen ili estas, malpezatletinoj! Kaj
jen Alice!.. Min penetras ektremo! Ĉu sukcesos Alice?..
Ŝi staras en
blanka sportbluzo kun ruĝa bordero, sen manikoj, kaj en
simila blanka mallonga sportpantaloneto. Ŝiaj manoj
estas metitaj sur la femurojn. La okuloj kaj lipoj
ridas. La tuta ŝia figuro estas modelo de klasika
gracieco: elasta talio kaj larĝaj femuroj, rondaj
ŝultroj kaj malgranda brusto, kunmetitaj kune gamboj,
pli korpulentaj super la genuoj, fortaj en suroj,
belformaj, graciaj en piedparto.
Otto ne
eltenas kaj eligas ravan ekkrion:
— Mil
diablojn, Alice estas ĉarma!
Berta faras
ŝajnige ĵaluzan mienon kaj tiklas Otton je la brako.
— Ne ravu pri
la aliaj virinoj, vi ja havas edzinon!
— Jen,
ankoraŭ! Edzinon! — kontraŭdiras Otto obstine. — Ĉu mi
povas kompari vin kun Alice?
— Erich, ĉu
ĝi plaĉas al vi? — turnas sin Berta al Erich.
— Al mi ĝi
tute ne plaĉas!.., — perfortante sin kaj ridetante diras
Erich, ne fortirante la rigardon de Alice.
— Vi devas
min konsoli! Mi estas ofendita de la propra edzo!
Berta
alpremas sin al Erich kaj metas la kapon sur lian
ŝultron. Li iom ĉirkaŭprenas sin je la talio per la
maldekstra mano.
Komenciĝas
rapidega kuro. La knabinoj kuregas, klininte sin
antaŭen. Alice longe iras la unua. Ŝi faras rondon post
la rondo, tute ne laciĝante, ĉiam kun la sama elasta
ŝtala figuro. Sed tute nemalproksime de la finejo ŝin
atingas malgranda virino kun mallonge tonditaj haroj.
Sur la lastaj, desegnitaj per blankaj kadroj metroj, ili
iras apude, cedante unu al la alia nek unu centimetron.
Sed jen la rivalino de Alice per larĝa eksvingo levas la
brakojn, atingas la rubandeton kaj disŝiras ĝin.
Tuj post ŝi
atingas la finejon ankaŭ Alice, etendinte la manojn.
... de
septembro 1928.
Mi ne scias,
kion mi devas fari. Mi elbabilis al Alice pri mia
romano. Ŝi nepre deziras helpi al mi en la korektado.
Sed mi timas doni ĝin al ŝi.
Mi provu doni
ĉapitron pri la blua stilo kaj malbona humoro. Ĝi estas
tute sendanĝera ĉapitro kaj ne kaŭzos embarasojn.
Intercetere, mi estas ĝin ĵus skribinta kaj ties impreso
estas al mi tre forta.
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Serebrovskij revenis el la oficejo kun malbona humoro.
Suprenirante la knarantajn ŝtupojn de la ĉefa enirejo,
li enflaris odoron de la freŝaj farboj kaj malkontente
rigardis la murojn, ĵus kolorigitajn per delikate blua
farbo.
— Kial vi
nepre deziras ĉielan koloron? — ekscitite demandis li,
formetante malsekajn galoŝojn en la enirejo.
— Dio mia,
pri kio vi estas malkontenta? — ekkriis Anna Petrovna. —
Mi opiniis, ke la blua stilo plaĉos al vi!
— Vi ĉiam
opinias iun sensencaĵon! — ekmurmuris Serebrovskij.
Irante
tapiŝetojn, kuŝantajn sur la brilanta pargeto, kvazaŭ
belforma vojeto, li stumblis antaŭ la eniro en
manĝoĉambron kaj klarigis ĉi tiun malagrablaĵon per la
elirinta renkonten kato. La kato, plende miaŭinte,
forflugis en angulon kaj ĉi tie komencis forleki la
kontuzitan flankon.
— Diru al
Mario, ke ŝi preparu la tagmanĝon!
Trairinte la
dormoĉambron, li suspekteme ĉirkaŭrigardis. Serebrovskij
delonge jam suspektis la edzinon pri la perfido, sed ĝis
nun estis trovinta neniujn signojn. Anna Petrovna
postsekvis lin kaj helpis alivestiĝi, doninte el la nova
vestŝranko kun granda spegulo hejman pantalonon kaj
jakon de antaŭrevolucia fasono.
Anna Petrovna
ne estis juna kaj ŝia aĝo proksimiĝis al la kvara deko
da jaroj. Tamen ŝi ne deziris konsenti pri ĝi. Ŝia pasio
estis bone vesti sin kaj havi belan meblaron. Kaj
hodiaŭ, en silka bluzo kaj lakitaj pantofloj, zorgeme
aranĝinte la hararon kaj uzinte la kosmetikon por
plibeligi la vizaĝon, ŝi estis atentiganta la edzon pri
nova akiro.
— Kiel plaĉas
al vi, Miĉjo, la novaj kurtenoj?
La kurtenoj,
havante koloron de delikate flava nuanco, efektive estis
belaj, sed ili nenion komunan havis kun stilo de la
ĉambro. Serebrovskij ekglitis per la okuloj sur marmora
lavejo kun spegulo, sur larĝa duobla lito kun nikelitaj
piedetoj, sur vestoŝranko kaj transigis la okulojn sur
la edzinon. Treege grasa, kun triobla mentono, ŝi estis
elrampanta per sia tuta korpo el vestoj. Memorigante al
Mikaelo Sergeeviĉ pri oficistino Fedoseeva, ŝi faris al
li ĉagrenigan impreson. Li kolere ĵetis:
— Se vi
avarus la monon, estus pli bone! Ĉiutage vi ion aĉetas!
— Jen kiel!
Jam mi devas la monon avari! — mokeme kontraŭdiris la
edzino. — Por kiu do avari? Eble, vi klarigus al mi, kiu
ankoraŭ bezonas nian monon?
Fortirinte la
nebuliĝintajn okulojn flanken, Mikaelo Sergeeviĉ
kontraŭdiris.
— Absurda
demando! Mi diras, ke vi elspezas pli multe, ol mi
gajnas! Oni ne devas riski, tion demonstrante!
— Interese,
de post kiam ĝi fariĝis riska? En la pasinta jaro vi ne
estis faranta la avertojn pri la risko! Kio, karulo,
okazas al vi?
Ne
rekompencinte la edzinon per la respondo, Mikaelo
Sergeeviĉ butonumis la jakon kaj enŝovinte la piedojn en
molajn felajn pantoflojn, direktis sin en la
manĝoĉambron. Knabino Manjo ankoraŭ ne sukcesis prepari
la manĝilaron kaj Serebrovskij, sidiĝinte apud la tablo,
estis kolere sin rigardanta. Ŝi rapideme kuradis de la
tablo al la grandega kverkligna telerŝranko kun verdaj
vitroj kaj reen, transportante la manĝilaron.
Anna
Petrovna, singarde surmetinte blankan antaŭtukon,
komencis disverŝi fumiĝantan barĉon.
— Hodiaŭ mia
patro tralegis en ĵurnalo, ke estas rekontrolota listo
de la municipaligitaj domoj. Ĉu vere?
— Vere.
— Ĉu ne povas
okazi, ke oni denove forprenos nian domon?
Serebrovskij
levis la ŝultrojn.
— Pri kio vi
zorgas? Printempe estos preta por ni belega loĝejo en la
nova domo,
— Vi tamen
estas terura, nedankema egoisto! Sed paĉjo? Vi loĝas en
lia domo de post edziĝo kun mi kaj pagas nek unu
kopekon! Ĉu ne tiel? Nun vi ricevos novan loĝejon kaj
trankvile observos, kiel vian bopatron oni elĵetos sur
la straton? Ne, ĝi plaĉas al mi! Mi tuj invitos lin ĉi
tien!
La patro de
Anna Petrovna, al kiu apartenis la domo, loĝis en la
najbara loĝejo. Anna Petrovna vokis Manjon kaj estis jam
dononta al ŝi la ordonon, sed Mikaelo Sergeeviĉ haltigis
ŝin. Li treege ne ŝatis doni klarigojn al la bopatro,
malbonkaraktera kaj kolerika maljunulaĉo.
— Nu bone,
trankviliĝu! Neniu lin eĉ per la fingro tuŝos! Li eĉ
gajnos pro nia transloĝiĝo! Li luigos ankoraŭ unu
loĝejon kaj ne scios kion fari kun la mono!
— Nu, pri tio
ni prokrastu la konversacion. La bolŝevisma reĝimo tion
esceptas. Sed tamen, vi devas promesi al mi, ke la domo
restos lia propra.
— Kiel mi
povas al vi promesi? — kolere diris Serebrovskij,
sufokiĝante pro traglutita osto. — Ja ĉi tiun aferon mi
finfine ne estras!
— Nu, bone!
Vi kun iu alia pli detale parolos! Mi do ne bezonas tiom
multe da vortoj! Vi devas simple promesi, ke la
municipaligo lin ne tuŝos!
— Jen diablo!
— insultis Serebrovskij. — Kunligiĝis mi kun vi, diablo
vin prenu! Trafos mi iam pro vi! Forpelos oni min el la
partio!
Anna Petrovna
konis lertecon de la edzo kaj malheziteme kredis, ke
neniu kuraĝos fari al li ion malbonan. Tial ŝi tute
malatentis tiujn ĉi vortojn. Tenante per papereto
osteton, ŝi ĉirkaŭmordis kotleton, kaj metinte sur
telereton violkoloran gelaton, ŝi viŝis la malpurigitajn
manojn.
— La patro
diris al mi, ke Dobroĥotov estas la novan domon
konstruonta. Ĉu vi al li helpis?
— Nu?
— Jen kia vi
estas malbona! Ĉiam mi ekscias ĉion de la triaj
personoj. Kial vi ne rakontus ĉion al via propra edzino?
— Por kio do
rakonti? La oficaj aferoj vin, patrineto, ne devas
interesi!
— Jen ĝuste
ĉi tio al mi ne plaĉas! Kial ne devas interesi? Mi ankaŭ
deziras partopreni la socian vivon!
Mikaelo
Sergeeviĉ mokeme ridetis kaj, viŝante per tuko la buŝon,
leviĝis.
— Tute egale,
vi en mian lokon ne sidiĝos!
— Pri kia
loko vi diras? — ektimis Anna Petrovna.
— Estas
konate!
Malliberejo en Butyrki.
— Ĉu vi
ŝercas?
— Kiaj
ŝercoj? Tute serioze! Estas en nia trusto tia juna
inĝenieraĉo Zorin. Jen kun Ivagin ili duope min
subfosas!
— Atendu,
atendu, al mi iom parolis pri li hieraŭ Vinokurov.
Serebrovskij
rapide sin returnis.
— Do,
Vinokurov vizitis vin hieraŭ vespere?
Anna Petrovna
konsterniĝis.
— Jes...
vizitis... Vin deziris vidi!..
— Kial do li
nenion diris al mi hodiaŭ?
— Nu, mi ne
scias, kial li nenion diris al vi, — ruĝiĝante ĝis
larmoj murmuris Anna Petrovna. — Li sidis ĉi tie
duonhoron kaj forveturis.
— Tiel, tiel!
Kaj forveturis? Post duonhoro, vi diras?..
Mikaelo
Sergeeviĉ ĵetis malestiman rigardon tra malfermita pordo
en la dormoĉambron, poste enigis la minacantajn okulojn
en vizaĝon de la edzino kaj sufiĉe ĝuinte la ricevitan
impreson, subite ekridetis.
— Do ni estas
kvitaj, edzineto! Punkto, kiel oni diras nun! Eble, ni
maledziĝu? Eble, vi edziniĝos kun Vinokurov?
— Miĉjo,
Miĉjo, — maltrankviliĝis Anna Petrovna. — Por kio vi? De
kie vi prenis? Honestan parolon, Vinokurov ne plaĉas al
mi! Por kio mi lin bezonas? Mi havas tian edzon, tian
edzon!..
Sed
Serebrovskij ekĝojis.
— Edzon,
edzon! — kriegis li per sovaĝa voĉo. — Jen vi havas
edzon! Dio mia, ja vivas tiaj malsaĝulinoj! Mi vidas,
kiel vi vian edzon amas! Ĉielkolora ŝtuparo! Flavaj
kurtenoj! Domo, kiel donaco al la bopatro! Ho, diablo!
Vi ja en ĉerkon min kuŝigas. Ĉu vi scias, kion aranĝas
tiu ĉi Zorin? Ne nur el la partio, ne nur Butyrki, sed
diablo scias, kio povas rezultiĝi!
Serebrovskij
ekkaptis la kapon per la manoj, kriante la insultojn: —
He, kia malsaĝaĵo okazis! Ĉu vi memoras sinjoron Zorin?
La patron?
— Kiun Zorin?
— tute konsterniĝis Anna Petrovna.
— Do
kiamaniere vi ne memoras? La memorkapablon vi perdis,
patrinjo! Dek jarojn ja ni vizitadis unu la alian! Ĝis
la tombo ni amikoj nin mem opiniis! La knabaĉon ĉi tiun,
Vitalij, mi propramane per la bombonoj regaladis! Kaj
nun li fripono fariĝis! Mi estis al li veturon
eksterlanden aranĝonta, kiel al la konata homo, sed li
aliancas kun tiu fripono Ivagin!.. Mi montros al li nun
la eksterlandon!.. Li nun veturos!..
Kaj subite
rememorinte, ke li mem jam traŝovis la demandon tra du
instancoj, Serebrovskij eksaltis kaj en emocio ekkuris
en la ĉambro.
— Ha, kiel
malsaĝe mi rapidis!.. Ne, maljuna malsaĝulo, ĝi estas
por vi bona leciono! Jen provu, aranĝu ĉi tion! Sed ni
ankoraŭ vidu!
Nun Anna
Petrovna komprenis finfine, pri kio temas.
— Do vi mem
al li ankaŭ la eksterlandon aranĝis? Efektive,
malsaĝulo! — malŝate faligis ŝi kelkajn vortojn.
Pro tiu
indiferenta rimarko Serebrovskij definitive furioziĝis.
— Se vi
deziras scii, kiu el ni ĉiuj estas plej malsaĝa, do li
estas, via Vinokurov! Estis tute nemalfacile por li tuj
intertrakti kun Zorin pri ĉio! Lin oni povus lerte
trompi! Sed Vinokurov estas stultulo!
Serebrovskij
svingtiris la telefontubeton.
— Ĉu Popov?
Jes, jes, estas mi. Aĉa afero estas! Estis mi tie,
estis. Neniu rezulto! Aŭskulti oni ne deziras! Kial, oni
diras, vi ŝanĝas viajn decidojn dekfoje dum unu semajno?
Se Zorin, do estu Zorin! La afero estas jam transdonita
al la pli alta instanco... Kion? Morgaŭ mi tien estas
veturonta, jes. Sed vi jen kion al mi diru: ĉu ni mem ne
malprofitos?.. Nun tie estas ne nur Zorin, kaj eĉ ne
Zorin kun Ivagin... La tuta trusto protestas! Tiu areo,
diablo ĝin prenu!.. Kion?.. Jes, Vinokurov estas
definitiva idioto! Kion vi diras pri Ŝipova?.. Ne, ŝi
estas nia amiko! Mi penos ankoraŭ per ŝi ĉi tion aranĝi.
Nu, kompreneble, oni devas esti singarda!.. Jen, ĝuste!
Antaŭ ĉio tiun Ivagin... Bone, ni ankoraŭ vidos!
Li metis la
tubeton.
Je la dektria
tago la kunlaborantino de la librejo, nevino de princino
Velikonskaja evidentigis sian plenan malkapablon kaj
maltaŭgecon. Dum du horoj ŝi estis sensukcese serĉanta
inter duonputrinta forbalaaĵo iun antaŭmilitan libron
pri la berlina metropoliteno.
Librejadministranto kamarado Ĉernjaev kun ĝuo rigardis,
kiel la elturmentita knabino kun malordiĝintaj haroj
estis zorgeme fosanta paperojn, kuŝantajn en malluma
angulo, viŝis per la bluzeto polvon sur la bretoj kaj
supreniĝis sub la plafonon honteme kunpremante inter la
genuoj la jupon. Fine, ruĝa pro streĉo kaj honto, ŝi
senpove konfesis:
— Ne,
kamarado Ĉernjaev, mi ne povas trovi!
Ĉernjaev
trankvile leviĝis kaj alirinte al unu areto de libroj,
kiun la knabino jam estis esplorinta, eligis el ĝi
polvokovritan libron kun gotlitera gravuraĵo sur la
bindaĵo:
«Untergrundbahn».
— Jen estas
ĝi, — solene li diris. La knabino ruĝiĝis pli forte.
— Sidiĝu,
kamaradino Velikonskaja. Ni iom interparolu.
Li almovis al
ŝi seĝon kaj mallevis per ŝnuro elektrolampon
tiamaniere, ke la tuta lumo estis falanta rekte en
vizaĝon de la knabino. La fenestroj en la ĉambro mankis.
— Bone! Vi
iomete malpurigis vin. Ne gravas. Oni povas forskui. Aŭ
lavi.
— Ĉu vi mem
lavas la tolaĵon? — subite demandis li.
La knabino
konfuzite kapjesis. Ĉernjaev estis konsideranta, kian
aĝon ŝi havas. Kiam li vidis ŝin lastfoje ĉe
Serebrovskij, en la malnova palto, ŝi aspektis jam
sufiĉe vivinta. Ĝi tamen lin ne disrevigis. Sed nun, sen
la palto, en blanka batista bluzeto, ŝi ŝajnis esti
gracia deksepjara knabino.
— Ĉu vi havas
gepatrojn?
— Ne..., —
mallaŭte respondis la knabino. — Pli ĝuste, mi havas,
sed ne ĉi tie.
— Ĉu
eksterlande?
— Jes, en
Germanio.
— Kial do ili
vin forlasis?
— Ĝi estas
longa historio, kamarado Ĉernjaev. Dum la interna
milito...
— Ili
forkuris kun la blankuloj?.. Kompreneble! Do vi loĝis
aliloke?
— Mi de post
la infanaĝo loĝis kaj lernis en Petrogrado.
— Ĉu en
Smolnyj?
— Jes!.. Sed
mi lernis tie nur unu jaron. Post la revolucio mi restis
en Petrogrado kaj komence loĝis kun la onklino, jen kun
tiu sama, kiu oficas ĉe vi.
Ĉernjaev fine
komprenis, ke se la knabino estis lernanta en la
instituto nur unu jaron, ŝi havas en ĉiu okazo ne pli,
ol, dudek jarojn.
— Bone! —
diris li, — poste la onklino havis embarasojn kaj ŝi
konsilis al vi trovi laboron.
— Ne tute
tiel! Ŝi ebligis al mi fini la lernejon. Poste ni
transloĝiĝis Moskvon kaj mi sukcesis dungiĝi en la Ŝtata
Banko. Mi ne deziris malfaciligi vivon de la onklino. Ŝi
laborgajnas tre malmulte. Mi luis apartan ĉambreton. Sed
mia deveno!.. Kion mi faru kun ĝi?.. Min oni baldaŭ
maldungis. Kiom ajn mi penis denove dungiĝi, mi nenie
estis akceptita...
— Ĝi,
efektive estas aĉa afero! — kunsente rimarkis Cernjaev.
— Lasttempe malfacile estis? Nu, ne ĝenu vin! Konfesu!
Ĉiu ja en la simila situacio povas okazi. Ĉu vi ne estis
trovanta la solvon? Pri memmortigo estis pensanta?
Bagatelo!
Ĉernjaev
subite leviĝis.
— Do iru ĉi
tien, kamaradino Velikonskaja!
La knabino,
ne komprenante, aliris kuŝantan en la angulo molan aron
da papero.
— Kiamaniere
vi ne estis trovinta la libron? He-he-he! Ne taŭgas! Ne
povas ni havi kunlaborantojn, kiuj po du horoj malŝparas
por trovi iun libraĉon! Ni bezonas rapidecon!
La okuloj de
la knabino pleniĝis per larmoj.
— Kamarado
Ĉernjaev, komprenu mian situacion!
— Mi do
komprenas! Via situacio estas senespera! Sed nia trusto
ja ne estas invalidejo! Ne povas ni ĉiun preterpasanton
fari oficisto, precipe kun la princa deveno!
— Kamarado
Cernjaev, mi estos diligenta! Mi ordigos ĉion ĉi. Mi
aranĝos diversajn fakojn! Tiam ĝi ne estos tiel
malfacile!
Kaj subite la
knabino rimarkis en senkoloraj okuloj de la estro
minacantan fajreton. Ĉi tiu fajreto estis ĉiam pli arde
flamanta kaj sub la senmova rigardo la knabino senpove
sidiĝis la seĝon.
— Kamarado
Ĉernjaev, — petegis ŝi, — indulgu! Mi estas tiel juna!
Vi estas honesta homo, ĉu ne vere?
Ĉernjaev
krude ekridis.
— Certe! Sed
la ideo de honesteco estas relativa! Mi povas, ekzemple,
atesti vin morgaŭ antaŭ la estraro, kiel maltaŭgan
laborantinon kaj, krome, kun nedezirinda socia deveno!
Kaj ĝi estos honeste, ĉu ne vere?..
Li ŝtele
aliris la knabinon.
— Aŭ mi
atestos vin, kiel energian, spertan kunlaborantinon...
Kaj ĝi, mi kredas, ne estos honeste?..
Rigardante la
klinitan kolon de la knabino, li rikanis. Ŝi ankoraŭ
esperis.
— Sed vi ja
estas partiano, kamarado Ĉernjaev! La partianoj havas
iun konsciencon! Estu mia patro kiu ajn, sed mi... Do
por kio mi estas respondeca?..
— Ĉu mi estas
partiano? — ekridis Ĉernjaev. — Kiu diris al vi?
Kamarado Serebrovskij estas partiano. Dio ordonis al li
partianiĝi ankoraŭ en la jaro 1917. Sed mi por kia
diablo partianiĝu? Sen tio mi fartas bone!
Kaj ĵus
dirinte ĉi tiujn vortojn, li kaptis la knabinon ĉirkaŭ
la talio kaj ĵetis ŝin planken, en amason da papero.
Tiuminute aperis en la pordo Ivagin.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . .
... de
septembro 1928.
Ne plaĉis al
Alice la ĉapitro pri blua stilo kaj malbona humoro. Ne
plaĉis ankaŭ la ĉapitro pri maltaŭga princidino. Homoj
ĉi tiuj estas malvarmaj, kruelaj! — diris al mi Alice. —
Kaj mankas al ili eĉ la plej simplaj homaj ecoj! Ne
povas ili esti konstantaj kunlaborantoj de la sovetia
ŝtataparato! Oni rapide senmaskigas tiajn personojn kaj
kruele punas, kiel malamikojn de laborista klaso. — Sed
en mia romano ili vivas, faras, malnoblaĵojn kaj neniu
al ili malhelpas. Kiel do ĝi povas esti?.. Ĉu mi prenis
tion el la vivo? Se jes, do oni povas postuli de mi
respondon, kion mi mem estas farinta por la batalo
kontraŭ tiuj ĉi homoj?..
Efektive,
kion mi mem estas farinta?.. Ĉu ne tro malmulte estas
simple honeste labori?..
Mi rakontis
al Alice ion el mia pasinto. Tion postulas la nuna etapo
de niaj interrilatoj. Tiu etapo, kiu, al mi ŝajnas,
komenciĝis de post la lasta dimanĉo. Tie, en Grunewald,
ni leviĝis ankoraŭ unu ŝtupon.
Kial mi
opinias tiel?.. Tia estas iro de okazintaĵoj.
...
Ĉi-dimanĉe dum paŭzo inter la konkuro, mi estis perdinta
la kamaradojn. Ien ĉiuj malaperis, ekvidinte konatulojn
sur la stadiono aŭ kurinte en manĝejojn. Restinte sola,
mi longe vagis en la homamaso, ĝis kunpuŝiĝis kun Alice
antaŭ enirejo en malgrandan restoracion. Ŝi denove
surhavis la robon, kvankam ĉiuj ceteraj partoprenantoj
de la festo restis ĝis fino de la tago en sportvestoj.
— Kien, vi,
Alice? Ĉu tagmanĝi?
— Jes. Ĉu vi
ankaŭ?
Dum la
tagmanĝo mi rigardas per feliĉaj okuloj en buŝon de
Alice kaj aŭskultas ŝian babiladon. Ŝi estas tre
vigligita.
— Ĉu vi
komprenas, mi preskaŭ atingis la finejon!
— Mi vidis, —
diras mi, admirante ŝiajn ruĝajn vangojn. — Mi vidis! Vi
preskaŭ ĝis la fino iris la unua.
— Se io
malhelpis min, do tio estis mia propra certeco pri la
venko. Kiam oni imagas sin la venkinto, ĝuste tiam oni
malvenkas.
En la
fenestro aperas la ridanta vizaĝo de Berta kaj tuj post
tio ili kun Otto enfalas la restoracion, kunpreminte unu
la alian en malfermita duono de la pordo.
— Vi ne
prezentas al vi, — krias Otto, kiel ŝi al mi tedis kun
siaj karesaĵoj! Ĉu vi ne povus liberigi min de ŝi? Estu
amiko!
Sed Alice
skuas la fingron.
— Mi ne
konsentas! — diras ŝi. — Proponu sin al Erich, li estas
libera viro!
Otto iom tro
laŭte movas la seĝon.
— Nu, diablo
vin prenu! Ni manĝu! Kion vi mendis?
— Mi,
ekzemple, mendis la supon.
— Ĉu supon?
Lasu vi! Kiu en Germanio sin nutras per la supo? Ĝi
estas burĝa superstiĉo! Kelnero! Dufoje kolbasetojn!
Mi ridetas.
— Ŝinko kaj
kolbasetoj estas via tradicia mango. Sed mi ne povas
imagi la tagmanĝon sen la supo! Cetere tiu ĉi supo ne
estas manĝebla! Mi ne povas kompreni, el kio ĝi estas
kuirita.
— Mi bezonas
la rusan salaton! Mi tre ŝatas la rusan salaton! —
deklaras Berta.
— Al vi estas
malpermesate! Vi tro ŝatas ĉion rusan! Se vi estos
manĝinta la rusan salaton, vin oni kuracos en rusa
disenteria hospitalo! — trankvile rimarkas Otto.
— Kien
malaperis Erich? — demandas Alice.
— Erich? —
Otto plenigas la buŝon per kolbasetoj. — Al mi ŝajnas,
li estas forveturinta hejmen. Sensencaĵojn li faras!
— Kiajn
sensencaĵojn? — sulkigas brovojn Alice.
— Ordinarajn!
— Kaj
gekamaradojn Riz ĉu vi ne vidis? — demandas mi.
— Li estas
jam en Treptow kun sia duono. Tie estas pli gaje!
Cetere, iom pli malfrue ni ankaŭ venos tien! Oni devas
niajn sindikatajn oficistaĉojn maltrankviligi!
— Kio okazos
tie?
— La
sindikata festo. Dancado kaj familia tetrinkado por
socifilistroj! Imito al burĝaj amuzaĉoj! He, kanajloj
estas ĉi tiuj social-demokratoj! Dum la baloto ili ludis
per la kirasŝipo kaj poste kaŝis sin post la fremda
dorso. «Ni estus kontraŭ la kirasŝipo, sed la panjo ne
permesas!» Ne gravas! Tian bonhumoron ni tuj likvidos!
— Ĉu vi aŭdis
ion en la publiko?
— Ĉie oni
parolas nur pri la kirasŝipo!
Post la
tagmanĝo Otto kaj lia edzino tuj forveturas Treptow'on
kaj ni restas duope. La tago jam finiĝas kaj palaj
oblikvaj strioj ombrigas la arbaron. Laciĝinta laborista
homamaso treniĝas sur ĉiuj vojoj al stacioj kaj
tramhaltejoj.
Malpli da
paroladoj, malpli da bruo, malpli da tumulto kaj malpli
da polico. Iom post iom malpumpiĝas la ŝvelinta
Grunewald.
— Lerta
knabino vi estas, Alice! — diras mi, premante ŝian
brakon apud la kubuto.
— Kial? —
ridetas ŝi.
— Vi hodiaŭ
al mi tre plaĉas!
— Ne
konfuzigu min! Mi tiel hontis montri al vi miajn
malbelajn gambojn!
— Ho, konfesu
tuj, vi estas koketulino!
Alice ĝoje
ridas.
— Do mi
plaĉas al vi? Mi estu sincera! ĝi faras al mi la
plezuron!.. Definitive mi malĉastiĝis!..
— Kial
malĉastiĝis!.. — ne komprenas mi. — Al mi ŝajnas, ĝi
estas tute nature por juna knabino.
— Ne, ne! —
svingas ŝi obstine la kapon. — Mi malĉastiĝis! Vi
malĉastigis min! Neniu ĝis nun estis dirinta al mi, ke
mi estas bela!
— Ĉu ĝi estas
vere, Alice? — esplore demandas mi, — Neniu neniam
diris?..
— Nu, krom
unu escepto, kiun mi ne kalkulas...
Poste, kvazaŭ
ion rememorinte, ŝi karese tuŝas per sia mano mian
vangon.
— Ni sidiĝu!
Ni
surherbiĝis, nemalproksime de la vojeto kaj ĉi tie, sub
la arbusto, ni preskaŭ ne estas videblaj.
— Kara mia,
se vi scius, kiel mi turmentiĝas! Kial mi ekamis vin?
— Kial vi
bedaŭras pri tio, Alice? Ĉu estas malbone?
— Mi timas
viajn kisojn. Ĉiutage mi transpaŝas novan strekon, dum
la tuta mia interno krias: vi ne devas, vi ne devas!
— Alinjo! Ĉu
ni ne rajtas ami?..
— Ne, ne! Ho,
kial vi ne estas libera? Se vi ne havus edzinon, se vi
ne havus infanon, ĉu mi haltus antaŭ kio ajn?..
En mia kapo
io eksonoris. Mi metis la kapon sur genuojn de Alice,
kaj demandis flustre:
— Tamen vi
diru, kiu estis certiganta vin, ke vi estas bela!
Alice ne
respondis. Ŝi komencis nur spiri pli profunde kaj pli
ofte.
— Kiu ajn li
estas, li diris veron, Alice! — murmuris mi,
ĉirkaŭprenante ŝian talion per la brakoj. — Ĉu vi aŭdas?
Li diris la veron!.. Klinu vin al mi! Pli proksime!..
Jen tiel!..
Sed tuj
retirante sin kaj repuŝante min, ŝi ekkriis:
— Ĝi ne estas
amo! Ĝi estas pasio!
— Alice, ĉu
povas ekzisti amo sen pasio?
— Kaj ĉu
pasio ekzistas sen amo?..
— Jes, plej
ofte tiel okazas! Sed vi ja scias, ke mi amas vin!
— Kial vi ne
amas vian edzinon? — subite ekkriis ŝi. — Ĉu via edzino
estas malbona?..
— Ne, Alice,
mi tion ne povas diri. Mi ne scias, kial! Eble, —
simple, tiel deziris la sorto...
— Vi tre
malmulte estas rakontinta al mi pri via familia vivo. Mi
turmentiĝas pro tio dum tutaj noktoj. Kun vi mi estas
gaja, sed restante sola, mi pentas pri ĉio kaj estas
preta ĉiuminute ĉion disŝiri...
Jen, tiam mi
decidis rakonti al ŝi ion el mia pasinto.
De la lagoj
jam estis naĝantaj grizaj nebuloj, postlasante ĉie
malsekecon. Kiam mi finis, krepusko per grizaj makuloj
estis sidiĝanta inter la arboj. Grunewald envolvis sin
en la vespera mantelo. Tio ne savis ĝin de rapida
malvarmiĝo.
— Estas
malvarme! — diris Alice, — ni revenu hejmen!
Sed mi ne
moviĝis. Mi formetis la jakon kaj surĵetis ĝin sur la
knabinon. Varma ondo plenigis mian bruston. Mi rigardis
ŝin per la brilantaj okuloj. Mi donis al ŝi la promeson,
egalrajtan al ĵuro:
— Alinjo,
amata mia, vi ne devas esti malĝoja! Vi estos feliĉa. Mi
ĵuras, mi ne venigos al vi la malfeliĉon. Vi prenos de
ĉi tiu amo nur ĝojon. La sufero restos post la sojlo. Vi
povas fidi al mi. Mi amas vin pli, ol miajn dezirojn.
«Vdol doroŝki pil klubica...»:
Polvobuloj tie kuras,
Sur ŝoseo tiu ĉi!
La ĉefurbon mi veturas,
Al ĉefurb' rapidas mi!
Malliberejo en Butyrki:
Moskva malliberejo.
«Untergrundbahn»:
Metropoliteno.
Notoj de la redaktinto;
V.Varankin kaj lia libro
Parto 1;Parto
2;
Parto 3;
Parto 5;
Parto 6;
Parto 7;
Parto 8;
Parto 9;
Parto 10;
Parto 11;
Parto 12
http://www.esperanto.mv.ru
|