|
Varankin V.
Parto 5
. . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Vitalij
ricevis el la ĝenerala kancelario oficialan inviton:
«Al inĝeniero
Zorin. Laŭ ordono de kamarado Serebrovskij, venu al li
la dekkvinan de decembro je la dekdua tage.
Kancelariestro (subskribo).»
Tiun ĉi
paperon Vitalij nerveme estis ĉifanta en la manoj,
sidante sur benko dum kunsido de murgazetaj redaktoroj
kaj aŭskultante raporton pri batalo kontraŭ persekutoj
de laboristaj korespondantoj. Apude sidis Ivagin kaj
mimike transdonis impreson de la raporto al la najbaro.
La najbaro estis tiu sama larĝŝultra fremdlandano en
uniformo de la ruĝa fronto, kiu estis ĵetinta la pomon
en la homon kun akrepinta barbeto dum la oktobra
demonstracio.
— Was
ist das? — mirigite demandis
la germano, scivoleme rigardante sovaĝan mienon de
Ivagin.
— Diboĉuloj
promesis al unu labkoro forŝiri la kapon, — klarigis
Vitalij germanlingve. La germano malkonfideme rigardis
lin.
— Ĉu estas
eble?
— Jes, jes! —
ĝoje skuis la kapon Ivagin, — kun nia kulturo ĉio estas
ebla! Ha? Ĉu vi ne kredas? Do vi venu kamarado en nian
kamparon! Ne tro malproksime, apud Moskvo. Ha? Tie estas
tute simple: paf el ĉaspafilo kaj la fino! Aŭ per
alumeto en fojnejon!..
Seriozaj
okuloj de la fremdulo eniĝis en vizaĝon de Vitalij. Lia
kvarangula kapo kun longaj grizaj haroj, simila al
erinaco, malkonfideme balanciĝis.
— Do tio
estas plej efektiva klasbatalo! — ekkriis li kaj Vitalij
rimarkis, kiel malnova cikatro en malsupra parto de lia
maldekstra vango ege ruĝiĝis.
— Jes,
Genosse! Ĝi estas klasbatalo! — respondis Vitalij kaj
ankoraŭfoje ekrigardis la germanon. — Kaj ĉu vi,
Genosse, estas komsomolano?
— Sekretario
de la Berlina Regionkomitato.
— Kaj
ruĝfrontbatalanto?
— Jes.
— Baldaŭ mi
vizitos Germanion. Ĉu vi konatigos min kun laboro de la
Ruĝa Fronto?
La germano
plivigliĝis kaj la sulketoj, akre ĵetitaj sur lian
brunan vizaĝon, disglatiĝis.
— Certe,
kamarado! Sed por kio vi estas vizitonta Germanion?
— Mi estas
inĝeniero! Ni estas konstruontaj la metropolitenon.
— So?
— tute ekĝojis la germano, — mi ĵus hieraŭ estis
meditanta: kial Moskvo, la proleta ĉefurbo, permesas
tian troplenigon de la tramo. Via publiko okupas eĉ la
pavimojn!
— La
trotuaroj ne sufiĉas! — konfuziĝis Vitalij. — Sed ĝi
estas bone, ke vi, kamarado, subtenas la ideon pri
moskva metropoliteno. Mi antaŭnelonge aŭdis, ke
fremdlandaj komunistoj ne aprobas konstruadon de
metropolitenoj.
— Kial? —
miris la fremdulo, — se la kapitalista trusto en burĝa
urbo konstruas ĝin ne tiel, kiel petas la laboristoj,
sed kiel profitas al la trusto, do en Moskvo ĝi ja
maleblas!
Malantaŭ ili
iu malkontente ekgrumblis kaj ili du minutojn silentis.
Poste Ivagin subite ekbaraktis sur sia seĝo.
— Eble, li
pensas, ke ni tute vane skribas en gazetaro? Ha? — Eble,
li havas tian impreson, ke ĝi estas senutila risko? Do
vi diru al li... Diru vi, ke... Jen, diablo, traduku la
ciferojn!..
Vitalij
rapideme enskribis en notlibreton ciferojn, cititajn de
la raportanto: dum unu jaro laŭ artikoletoj de labkoroj
en centra gazetaro ĉirkaŭ 1500 personoj estis juĝitaj,
pli, ol 500 eksigitaj el la ofico, la sama kvanto
ricevis partiajn punojn, 100 estis eksigitaj el la
partio kaj tiel plu. La germano mallaŭte ekkriis:
— Kiel tiuj
homaĉoj estis trafintaj en sovetan aparaton? Kiu ili
estas?
Vitalij
komencis nomi ilin: koruptuloj, burokratoj, formaluloj,
maltaŭgaj administrantoj, «lakkovritaj» komunistoj,
sabotantoj...
— Vi rakontu
al li pri nia afero! — puŝis Ivagin kubuton de Vitalij.
— Diru...
— Ne, Ivagin,
liberigu!.. — Vitalij embarase ĉifis en la manoj la
oficialan leteron de la ĝenerala kancelario. — Iu alia
pri si rakontu, sed ni silentu!
Dum
interrompo Ivagin alŝovis al la germano sian notlibreton
kaj ĝoje rikanante, igis lin enskribi sian aŭtografon.
Triope ili estis starantaj en fumejo, apoginte sin
kontraŭ la mureto, kaj Ivagin klarigis al la germano
laboron de la murgazeta redakcio.
Kamarado el
la kunsidestraro, kies nomo, ornamanta nemalmultajn
broŝurojn kaj librojn, estis al Vitalij konata, aliris
la germanon.
— Vi
malfruiĝis, kamarado, — premis li lian manon, — sed
tamen vi devus trairi al la estrartablo. Ĉu vi estis en
la salono?
— Ne gravas!
— respondis tiu, ridetante. — Mi estas tre kontenta! La
kamaradoj helpis al mi kompreni.
— Ŝajne, vi
iom min konas, respondis Vitalij, — mia nomo estas
Zorin.
— Ho, jes!
Pri vi ni estis parolantaj dum la pasinta semajno. Ĉu vi
veturos Germanion?
— Ĝuste mi ne
scias, ĉu mi veturas, — evitis Vitalij la rektan
respondon.
— Kial?
— La demando,
ŝajne, estos rediskutata?
— Ŝajne, ne!
— akre, preskaŭ krude, kontraŭdiris la kamarado el la
kunvenestraro. — Ĝi ne estas celkonforma. Vi estas taŭga
kandidato. Kion? Sed por kio vi ĉi tie sidas?..
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de septembro 1928.
Rudolf Riz
laboras en malgranda elektrostacio apud Berlin. Ni kun
Alice estas forveturintaj al li meztage. La loktrafika
vagonaro portas nin preter akurataj ŝtonaj vilaĝanaj
dometoj kun tegolaj tegmentoj kaj preter zorge skizitaj
sur la tero geometriaj kvadratoj. Kelkloke estas
kuŝantaj sur la kampo agrikulturaj maŝinoj. Mi scivoleme
rigardas tra la vagonfenestro. Alice staras apude kaj la
enfluganta vento movetas helan areton da haroj sur ŝia
frunto.
— Vi havas
jenan proporcion, — diras mi: — Kvin etaĝoj — urbo, du
etaĝoj — vilaĝo. Ni havis ĝis nun du etaĝojn en la urbo
kaj la vilaĝo tute ne havis etaĝojn. Estis iu miksaĵo de
pajlo kun nigriĝinta ligno, aŭ eĉ pli malbone, kun
argilo.
— Estis? —
substrekas Alice.
— Nu, certe,
estis! Nun kreskas nova vilaĝo, kolektiva, brika, verda,
elektrifikita! Tiun la via sendube envias!
— Jes, —
ekspiras Alice, — kaj niaj laboristaj kolonioj, kiel vi
vidis, restas senetaĝaj. Ne ĉiu ja povas loĝi en
kvinetaĝa domo!
«Vilaĝeto»,
kiun ni venis, kalkulas kelkajn milojn da loĝantoj. La
stratoj estas pavimitaj per glata ŝtono kaj lumigitaj
per elektro. Fruktaj ĝardenoj afable svingas verdajn
branĉojn.
Rudolf
renkontas nin ĉe la stacio kaj la laboro tuj komenciĝas.
En pordego de ŝtona domo staras grandstatura junulo,
vestita laŭ urba maniero.
— Gutn Tag,
Gustaw! — levas Rudolf la ĉapelon, — ĉu la maljunuloj
estas hejme?
— Gntag! —
nazparolas Gustaw kaj malaperas post la pordego.
La korto
brilas pro pureco. El brika stalo elrigardas kaprino.
Post ĝi estas videblaj du bone nutritaj bovinoj, apatie
ŝmacantaj fojnon. Kontraŭ la bovejo, en ĉevalejo
ekspiras ĉevalo. Sub speciale aranĝita tegmento kuŝas
maŝinoj. Mezkreska maljunulo eliras en grasmakulita
veŝto, kun pipo en la buŝo. Li seke ŝovas la manon.
— Bonan
tagon! Kion vi rakontos, gesinjoroj?
— Jen estas
la rusa kamarado! — prezentas min Rudolf.
— Ho! —
plivigliĝas la mastro. — Ĉu vi venis el Sovetio? Ĝi
estas tre interese! Ĉu vi deziras scii, kiel ni vivas?
Bone, mi rakontos al vi. Kaj poste vi al mi rakontos pri
viaj kamparanoj! Ĉu bone?
— Vi havas,
ŝajne, riĉan domon? — demandas mi.
— Riĉan? —
indigninte kontraŭdiras la mastro, — kial do ĝi estas
riĉa? Meza domo! Kaj, krome, mi neniel povas ĝin
elaĉeti! Mi ankoraŭ ŝuldas por ĝi ĉirkaŭ du mil markojn!
Kie mi ilin prenos?
— Ĉu vi havas
grandan familion?
La mastro
kunvokas siajn hejmulojn. Lia patrino, seka,
duonfleksita maljunulino sepdekjara, kun skuiĝanta kapo,
en nigra robo, senespere svingas la manon.
— Ĉu li nian
vivon laŭdas? Li ĉiam fanfaronas!
— Ne, avino!
— trankviligas ŝin Rudolf. — Li ne laŭdas, sed insultas.
— Insultas?
Do li pravas! Kia estas vivo? Ses buŝojn ja li nutrigas!
Juna mastrino
havas kvardek jarojn. Ŝi estas vestita en nigra jupo,
griza bombazina jako kaj lanaj ŝtrumpoj.
— Evidente,
vi estas partivarbantoj? — konjektas ŝi. — Mi ne
permesos al li komunistiĝi. Eĉ se ni pro malsato estos
mortantaj, ne fariĝos komunistoj mia edzo aŭ infanoj!
La mastro
minace rigardas la edzinon. La infanoj staras apude kaj
okulsignas unu al la alia. Unu estas tute plenaĝa, li
havas ĉirkaŭ dudek jaroj. La alia en dependanta larĝega
pantalonego estas dekkvarjara. Dekokjara knabino kun
mallonge tonditaj haroj en blanka tola robo ridetas al
Alice.
— Mi havas
kvin hektarojn da tero, — daŭrigas la kamparano. — La
enspezo ne estas granda, ĉirkaŭ du kaj duono mil markoj
pojare. La impostoj estas grandaj! Okcent markojn da
imposto mi pagas!
— Ĉu ne
sufiĉas al vi?
— Kiel do
povas sufiĉi? Por la domo ni ankoraŭ pagas!
— Kiel ĝi
povas esti? — miras mi, — multkampan sistemon vi havas,
maŝinojn, kemian sterkadon, bonan rikolton, sed tamen ne
sufiĉas?
— Kial do
sinjoro pri la elspezoj forgesas? — denove enmiksiĝas la
mastrino. — Li ja diras al vi, ke okcent markojn da
imposto! Kaj ĉu la furaĝo estas nemultekosta? Kaj oni
devas ĉiujn vestigi! Oni devas ses buŝojn nutrigi!
— Kion vi
pensas pri la milito, mastro? — demandas Alice.
— Pri la
milito? — fumas per la pipo la mastro, — mi opinias, ke
ni ne bezonas novan militon! Sufiĉis la milito en la
dekkvara jaro!
Okuloj de la
maljunulino komencas larmi.
— Kara
fraŭlino! Du filojn miajn oni mortigis dum tiu milito!
— Kaj ĉu la
avino aŭdis, ke Germanio estas konstruonta novan
kirasŝipon?
— Jes, tiu
ideo pri la kirasŝipo al mi ankaŭ ne plaĉas, — rimarkas
la mastro, — tiurilate eĉ mia edzino simpatias la
komunistojn. Ĉu ne vere, retchen?
— Do vi
agitas kontraŭ la kirasŝipo? — Vi do komence dirus!.. Ni
ĉiuj aliĝos al vi. Bonvenu en nian domon!
Alice estas
tre kontenta. En la ĉambro, ĵetinte rapidan rigardon sur
la meblaron, ruĝajn apogseĝojn kun artefaritaj piedetoj,
siblantan horloĝon, nikelitajn litojn, florojn,
kurtenojn sur la fenestroj kaj blankajn tablotukojn, ŝi
flustras en mian orelon:
— Ĉi tiu
kamparano estas pli, ol meza. Se lia familio protestas
la kirasŝipon, ni havos ĉi tie la sukceson!
Preterpasante, ni vizitas la elektrostacion, kie laboras
Rudolf. Ĉi tie estas la tagmanĝa paŭzo. Mi esploras
disel-maŝinojn kaj interparolas kun la ĉefa mekanikisto.
— Nia stacio
priservas ĉiujn proksimajn entreprenojn. Ĝi estas sufiĉe
granda stacio por vilaĝo!
— Kiom vi
ricevas?
— Ducent
kvindek markojn.
La
mekanikisto komencas plendi. Lin delonge interesas
Sovetunio kaj li kun plezuro transloĝiĝus tien. Li
aŭdis, ke Rusio bezonas kvalifikitan laborforton. Ĉu mi
ne povus helpi al li trovi laboron en Moskvo, aŭ en
novekonstruataj elektro-stacioj? Li aŭdis ankaŭ, ke en
Moskvo estas konstruota la metropoliteno. Dum kelkaj
jaroj li laboris en Berlin laŭ tiu ĉi specialeco kaj
povus esti utila.
Apud granda
fenestro kelke da laboristoj sidas kaj matenmanĝas. Ĉiu
el ili havas sakon, plenigitan per ĵurnaloj, broŝuroj
kaj buterpanoj.
Junulo levas
la ĵurnalon kaj entuziasme krias:
— Bonege,
kamaradoj! La unua tago alportis 8013 voĉojn! La
komunistoj tamen atingis sukceson!
— Kaj kion
skribas «Vorwärts» pri la kampanjo? — demandas Alice
laboriston, legantan «Vorwärts».
La maljunulo
rigardas ŝin super la ĵurnalo, kunfaldas ĝin kaj metas
en la poŝon.
— «Vorwärts»
nenion skribas, — severe respondas li. — Evidente ni
konsentas ĝin konstrui.
— Jes, —
subtenas dua laboristo, traglutinte pecon da fromaĝo, —
Plenara kunsido de la partio nenion diris pri tio ĉi kaj
la ministroj-socialistoj estas voĉdonintaj por la
kirasŝipo.
— Venu post
la laboro la kunvenon! — rimarkas Alice. — Tie ni
priparolos ĉi tiun demandon.
En malgranda
restoracio sur bordo de artefarita lago estas aranĝita
ekspozicio de parizaj modoj. Elsa, vestita mem laŭ la
lasta modo, donas klarigojn al la vizitantoj. Post kiam
la virinoj ekinteresiĝis pri la modoj, oni konvinkas
ilin resti en la kunveno.
Alice salutas
kaj sulkigas la brovojn.
— Ĉu vi tiel
ŝatas vesti vin laŭ la modo?
— Se la edzo
gajnas sufiĉe, kial mi devas vesti min, kiel almozulino?
Iom post iom
la restoracio pleniĝas. La tabletoj estas dense
ĉirkaŭgluitaj de laborista kaj kamparana junularo. La
biero fluas, kiel rivero. Nigroblanka klavaro de la
mekanika fortepiano kuras sub fingroj de nevidebla
muzikanto, obtuzigante la kunvenintojn per tondraj
triloj. Apud ĝi staras aro da buboj kun jubilaj
brilantaj okuloj. Ili laŭvice oferas dekpfenigajn
aluminiajn monerojn, metante ilin en aŭtomatan aparaton
kaj la silentiĝinta fortepiano rekomencas la ĉesintan
muzikon.
Sed jen
Rudolf anoncas, ke la mitingo komenciĝas. Parolon por
saluto li prezentas al mi. La publiko silentiĝas. Ne
ĉiutage oni vidas tiel proksime rusajn bolŝevikojn! Mi
rememoras mian unuan paroladon antaŭ kamparanoj. Mi
agitis tiam kontraŭ la drinkado. Mi estis sidanta en
sufoka kaj tre malpura domaĉo, malhele lumigita per
flagrantaj lampoj. Oni povis nur konjekti, ke la domaĉo
estas plenega. En tabakfumo estis naĝanta la unua vico
da benkoj. Min estis rigardantaj brilantaj en duonlumo
okuloj, nekombitaj barboj kaj duonmalfermitaj buŝoj kun
nigriĝintaj pro la tabako dentoj. Junaj knabinoj en
helkoloraj bluzoj estis sidantaj, ĉirkaŭpreninte la
ŝvitiĝintajn junulojn kaj, kvazaŭ aŭtomatoj, elkraĉis
formaĉitan semŝelon. La germanaj kamparanoj en tiu pura
luma restoracio, apud la biertabloj, tute ne similas
tiun vilaĝon. Sed ili rigardas min per same brilantaj
okuloj, kvazaŭ atendante ion eksterordinaran.
Kion diri al
ili? Mi ja estas tute kunigita per la konstitucia
leĝeco. Mi salutas ilin per kelkaj vortoj kaj aproba
murmuro kuras sur la bieraj kruĉoj. Mi rakontas al ili
pri konstruado de l' socialismo en USSR kaj oni
aŭskultas min atenteme. Sed kiam mi estas rimarkanta, ke
la laboristoj kaj kamparanoj de Rusio nur tial venkis
kontraŭ la nobeloj kaj burĝoj, ke ili batalis kontraŭ la
komuna malamiko kune, oni suspektas min pri la komunista
agitado. Inter la kamparana parto komenciĝas bruado. Oni
interrompas min kaj tiu maljunulo, kiun ni estas
vizitintaj, komencas kontraŭdiri:
— La rusa
kamarado estas agitonta nin pri komunoj. Ni konas ĝin!
Sed kio estas aplikebla en Sovetio, estas tute
malaplikebla ĉe ni. Ĉu mi devas ankaŭ la domon fordoni
al la komuno? La domon, kiun mi kun tiaj malfacilaĵoj
elaĉetas? Eble, en Sovetio la domojn oni donas senpage
al la kamparanoj, sed ĉi tie oni prenas por ili monon!
Ĉu mi ankaŭ la maŝinojn kaj la brutaron fordonu? Ne,
tion mi ne konsentas.
La parolado
havas multajn revokojn. La kamparanoj plendas, ke la
laboristoj ne komprenas ilin, ke la laboristoj vivas pli
bone kaj estas trudontaj al ili siajn ideojn. Alice
prenas min je la brako.
— Ĉu vi
aŭdas? Jen estas niaj kamparanoj!
Ŝi prenas
parolon kaj rakontas pri la militdanĝero.
— Neniu
malpermesas al vi opinii, ke nur en Rusio estas
konstruebla la socialismo. Ĉiu povas havi sian opinion.
Sed ĉiuokaze neniu el ni deziras malbonon al Sovetunio.
(«Ŝi pravas!» — oni kriis el la salono). Tamen, kontraŭ
Sovetoj estas preparata la milito kaj eble morgaŭ oni
sendos vin kun fusiloj en la manoj kontraŭ viaj sovetiaj
fratoj!
Mi rigardas
nun Alice'n demalsupre kaj deflanke. Ŝia profilo estas
skizita akre, kvazaŭ per la mano de iu forta pentristo.
Kiom da diversaj ecoj havas ĉi tiu dudekdujara knabino!
Alice
transiras al la kirasŝipo.
— Hodiaŭ,
kamaradoj, estas la dua tago de la voĉdonado. Vi scias,
kiom kostos al ni ĉi tiu kirasŝipo. Sed, intercetere,
kelkaj partioj, tute konscie prisilentas la kampanjon.
Alice
indignas pri konduto de l' socialdemokrataj ministroj,
voĉdonintaj por la kirasŝipo kaj postulas pli grandan
aktivecon flanke de la senpartiuloj. Ŝia parolado estas
multfoje interrompata. Apenaŭ ŝi finas kaj la restoracio
iĝas areno de la plej kruela batalo.
— Mi miras, —
krias unu laboristo, — kiel socialdemokratoj toleras en
sia medio tiajn perfidulojn, kiel Müller! Oni devas jam
delonge forpeli lin al diabloj kaj stampi lin, kiel
friponon!
— Ne estas
pli bona via Thälmann! — sufokiĝante pro la kolero,
penas malaŭdigi lin, kriegante, ŝvita kaj ruĝa
loksindikata sekretario. Li malsanas astmon, kaj estas
malfacile al li kriegi. — Via Thälmann kaŝas ŝtelistojn
kaj
labormono de laboristoj estas metata en poŝojn de
friponoj kun komunistaj partibiletoj!
— Mi postulas
respekton al kamarado Thälmann! — denove krias la unua,
— neniu kuraĝas diri pri Thälmann ion malbonan! Estas
pruvite, ke li ne partoprenis la Hamburgan aferon!
— Se ne
partoprenis, kial do CK faris al li riproĉon?
— Ne via
afero estas, sinjoro oficisto! Vi uzas niajn erarojn,
por kaŝi krimojn de viaj propraj gvidantoj!
La sindikata
sekretario rapide traŝovas sin al la tablo kaj ion
flustras al Rudolf. Rudolf estas konsternita. Li penas
ion kontraŭdiri. Tiam la sekretario tiel altigas la
voĉon, ke estas klare aŭdeblaj la vortoj:
— Se vi tuj
ne ĉesigos la kunvenon, ni eksigos vin el la sindikato!
Rudolf estas
ege maltrankviligita. Li tuŝas la sonorilon.
— Kamaradoj!
— krias li, — ĉar la kunveno deflankiĝis de la tagordo,
mi fermas ĝin!
Li, la unua,
surŝovas la ĉapon kaj ekiras al la pordo. Post li sekvas
ankoraŭ kelkaj personoj. Sed lian lokon tuj okupas
Alice. Ŝia voĉo haltigas la ĉeestantojn. En diversaj
anguloj aŭdiĝas fajfoj kaj indignintaj ekkrioj:
— Fi!
Malhonoro! Li diru, kion li estas farinta mem por batalo
kontraŭ la kirasŝipo! Malhonoro! Malhonoro!
Denove oni
fajfas.
— Savu la
haŭton! Ĉesigu la laboron!
Alice fine
trankviligas la salonon.
— Kamaradoj!
— diras ŝi forte, — tute evidente, ke la komunista ĉelo
havis malbonan gvidanton! Ĝi, tamen ne signifas, ke la
kirasŝipon oni devas konstrui! Ĉu mi vin ĝuste
komprenis?
Ŝi subite
ridetas. Ŝin oni aŭskultas. Ŝi parolas ankoraŭ dek
minutojn kaj alvokas la ĉeestantojn doni subskribojn
kontraŭ la kirasŝipo. La kunveno finiĝis per kantado de
la Internacio.
Mi estis
revenanta la urbon, plena de granda, hela ĝojo!
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . .
Estis la
tagmanĝa paŭzo kaj la kunlaborantoj amasiĝis en la
koridoroj, kiam Vitalij kun Ivagin estis revenantaj de
la labkora kunveno.
Centro de
ĉies atento estis artikolo pri provo de Ĉernjaev
perforti Verinjon Velikonskaja. La numero de la
murgazeto aperis ankoraŭ du tagojn antaŭ, sed, ĉar ĝi
estis tuj konfiskita de la ĉelestraro, la ekscito restis
ĝis nun. Kvankam ĝi aspektis strange, ĉiuj simpatiis al
Ĉernjaev.
— Kiaj aperis
ĉe ni ulceroj! — indigne parolis Bobrov, ĉirkaŭita de
kunlaborantoj, maĉantaj buterpanojn.
— Mi al vi
estis dirinta! — triumfis Ĉernjaev. — Mi estis al vi
dirinta, kamarado Bobrov, sed vi ne deziris aŭskulti!
Kancelariestro, kamarado Osipov, singardeme rerigardante
kaj aŭtomate frotetante sian kalvon, rimarkis:
— Ĉu vi
scias, kiom maltrankvila estas mia koro?
— Kial ĝi
tiel maltrankviliĝas? — mokeme kontraŭdiris inĝeniero
Kiselov.
— Kamaradon
Zinovjev oni eksigis, kamaradon Trockij oni eksigis!
— Ĉu por vi
ĝi gravas?
Osipov sopire
ekrigardis la maĉantajn kunlaborantojn.
— Atingos ili
ankaŭ la ĝeneralan kancelarion...
Ĉiuj laŭte
ekridegis.
— Plej
indignige estas, ke tian ulceron oni flatigas!
Eksterlando! Ne nur eksterlande, sed eĉ ĉi tie li
maltaŭgas! Knabaĉo!
— Onklo,
permesu al mi intercetere komuniki al vi malagrablaĵojn!
— decidis partopreni la konversacion palverda junulo.
— Kian
malagrablaĵon? — ekkoleris Osipov. — Ĉu sen vi mi havas
malmulte da malagrablaĵojn? Pri kio temas?
— Hieraŭ
Ivagin prenis de mi centon da tramaj kaj duoncenton da
aŭtobusaj talonoj. Li prenis, onklo, kaj poste demandis:
Ĉu vi al ĉiuj, li diras, tiel simple la talonojn
disdonas, sen mono, li diras, sen limitoj kaj sen
kvitancoj, li diras!
— Kion vi
respondis?
— Ne, mi
diras, mi memoras, kaj ĝenerale, mi diras, mi havas tian
liston kaj ni el la salajro deprenos.
— Kaj li?
— Jen estas
malagrablaĵo! Montru, li diras, al mi tiun ĉi liston!
Mi, li diras, la tutan jaron laboras, sed tian liston
neniam vidis!
— Idioto! —
interrompis la onklo, — kiomfoje mi estis diranta al vi,
kiel vi devas ĝin fari! Ĉu vi ricevis de mi biletojn por
ŝvitbanejo sen kvitanco? Sed la monon vi pagis? Ne? Ho,
stultuleggo!
Tiumomente en
la pordo aperis Ivagin kaj Vitalij.
— Ĝendarmaro,
— duonvoĉe diris Ĉernjaev, sed tiel, ke ĉiuj aŭdis.
— Go-Po-U! —
aldonis jam tute laŭte la kasisto, traglutante pecon da
kolbaso.
— Ni tuj
vizitos vin! — ĵetis responde al la kasisto Ivagin,
preterpasante.
Kolbasa peco
enŝtopiĝis en la kasista gorĝo kaj li ĉagrene ekrigardis
la ĉirkaŭantojn. Fariĝis klare, ke estas preparata nova
insidaĵo! Ivagin plenumis la promeson. Ne petante la
permeson, li eniris post la kradon al la kasisto.
Leviĝinte de la loko kaj traviŝante la okulvitrojn, la
maljunulo respektplene eldiris:
— Vi
definitive arogantiĝis! — Li estis aldononta «Estimata
sinjoro», sed diris: «Kara kamarado».
Post kvin
minutoj Popov estis parolanta en la ekstervica kunsido
de la ĉelestraro:
— Duafoje
okazas, ke ni estas devigitaj konfiski la murgazeton. Ĝi
estas, kamaradoj, skandalaĵo, kaj tiel plu!
— Vi pravas,
efektiva skandalaĵo! — konsentis Ivagin.
— Vi havos la
lastan parolon, kamarado Ivagin! En vi kuŝas ĝuste ties
kaŭzo kaj tiel plu! De post kiam Zorin fariĝis la
redaktoro, vi faris el la gazeto tribunon de kalumniado
kaj tiel plu! Jen, ekzemple, tiu artikolo pri la
perforto!
— Ĝi estas
fakto! — kriis denove Ivagin.
— Ĝi estas
kalumnio kaj tiel plu!
— Ĝi estas
fakto, kiun ne neigas mem civitanino Velikonskaja!
— Kamarado
Ĉernjaev, invitu ĉi tien kamaradinon Velikonskaja, —
diris Serebrovskij.
Iom paliĝinta
Ĉernjaev, leviĝis de la loko. Ivagin svingis la manon.
— Ne necesas!
— Kial ne
necesas? — Ŝajnige miris Popov.
— Estas
klare!
— Se klare,
do bone! — ridetis Serebrovskij.
— La afero ne
estas nur en sola Ĉernjaev, — kolere ekgrumblis Ivagin.
— La afero estas pli granda. La ĝenerala kancelario
disdonis senpage je kelkaj miloj da rubloj aŭtobusajn,
tramajn kaj ŝvitbanejajn biletojn. La kaso avancis
kelkajn kunlaborantojn per la salajro jam por du-tri
monatoj.
Serebrovskij
paliĝis.
— Sed
kamarado Ivagin, vi ja mem petis nin permesi al vi la
avancon?
— Unuafoje,
kamarado! Sed kiomfoje vi mem prenis?
Li ekrigardis
la ĉeestantojn. Nun, certe ĉiuj unuanime insultos lin.
Sed sekvis enuiga silento. Vinokurov sin deturnis al la
fenestro, Serebrovskij ne estis fortiranta la rigardon
de la tablo, Ĉernjaev rigardis planken. Tiam ekparolis
Zoja.
— Kamarado
Ivagin, certe, pensas, ke li de neniu estas subtenota.
Ŝajne, li havas impreson, ke li laboras en burokrata
nesto, — ŝi karese ridetis. — Mi intencas iom
malplifortikigi tiun ĉi impreson. Ni estas komunistoj.
Ni ne kaŝu niajn erarojn, ni ilin konfesu! Antaŭ ĉio pri
la afero de Ĉernjaev. Ĉernjaev estis perfortonta la
knabinon...
Ĉernjaev kaj
Popov samtempe faris rapidajn movojn antaŭen, sed Zoja
haltigis ilin ambaŭ.
— Do ĉu ĝi
estas tiom neordinara? Ĉernjaev estas fremda elemento!
Popov, kiel sekretario, devas ĝin klare vidi. Mi diras
tion en ĉeesto de Ĉernjaev, kaj ne disputu, Popov!
La
konsternita sekretario tuj sidiĝis.
— Nun pri la
ŝvitbanejaj biletoj, — daŭrigis Zoja, — mi ne havas
kaŭzojn ne kredi al partiano Ivagin! Se li diras, ke tie
estas senordo, do tie efektive estas senordo! Sekve, oni
devas elekti la komisionon.
Serebrovskij
levis la kapon.
— Nome?
— Nome, oni
devas puni la kulpulojn. La avancoj. Ankaŭ kamarado
Serebrovskij okupu sin pri tiu ĉi afero. Oni devas
ordoni pri la tuja reenkasigo de la prenita mono. Antaŭ
ĉio mem kamarado Serebrovskij montru la ekzemplon. Fine,
kamaradoj, mi konstatas la ĝojigan fakton: ĉe ni
naskiĝis la memkritiko! Tute vane estis konfiskita la
murgazeto! Ne protestu, kamarado Popov! Ĝi estas
senprokraste rependigenda sur la malnovan lokon!
— Kiajn do
konkretajn proponojn vi havas? Kaj tiel plu? — nerveme
demandis Popov.
— Mi jam
estas dirinta ilin.
Zoja sidiĝis,
triumfe briletante per la okuloj. La parolon estis
petonta Ĉernjaev, sed Popov kolere rifuzis.
— Pri la
persona demando ni ne donos!
Ĉernjaev,
nenion komprenante, sidis duonviva, mordante la ungojn.
Tute neatendite Serebrovskij kaj Vinokurov aliĝis al la
proponoj de Ŝipova.
Vespere,
adiaŭante la amikon, Vitalij rimarkis:
— Ŝajne,
Ivagin, ni havas ankoraŭ unu samideaninon!
— Kiu li
estas?
— Zoja
Ivanovna Ŝipova! Ŝi ŝajne subtenis viajn proponojn!
Ivagin nenion
diris, fuminte cigaredon, ĵetis la restaĵon kaj doninte
la manon al Vitalij por adiaŭa premo, malsupreniris la
ŝtuparon.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . .
... de
septembro 1928.
Mi estas tre
scivola pri vidindaĵoj. Nesatigebla estas mia deziro
ĉion ekvidi, ĉion trapalpi, nenion preterlasi. Kaj
Berlin estas riĉega urbo! Ĝi havas tiom da muzeoj,
bildgalerioj, ekspozicioj, palacoj! Ĝi havas tiom da
teatroj, kinejoj, varieteoj! Ĝi havas tiom da
interesegaj institucioj! Kiom da tempo oni bezonas por
almenaŭ trakuri la famajn muzeojn kaj verdajn aleojn de
tondetitaj ĝardenoj!
Alice estas
mia fidela kunulo, gvidanto kaj organizanto de ĉiuj
ekskursoj. La ŝvelinta ekskurstabelo, kiu enhavas
centojn da surskriboj, pendas super ŝia lito kaj ĉiutage
memorigas, kio estas en la vico. Hieraŭ — arkiburĝa
«Admirals-Palast», hodiaŭ proleta teatraĵo sur la
«Popola Scenejo» (simile al «Filino de Laboro», aŭ
«Verda Dometo»), morgaŭ opereto «Die Bajadere» en
Metropol-Teatro, post morgaŭ sovetia filmo «La patrino»
en iu antaŭurbo, kaj poste la majstra verko de la burĝa
kinematografio «Varieteo» kun belulino Lia de Putti en
la ĉefa rolo. En mia notlibreto estas enskribita:
Lundo — «Ŝtata Prusa
Biblioteko».
Mardo —
«Kunstausstellung» apud
«Lehrter-Bahnhof».
Merkredo — Mara muzeo kaj observatorio en Treptow.
Ĵaŭdo —
«Künstlerhausausstellung».
Sabato — «Botanika ĝardeno».
Dimanĉo —
«Der Schloss» sur «Postdammerstrasse».
Kaj paralele
oni devas labori, atenteme observi la politikan tagon
kaj vizitadi kamaradojn ruĝfrontbatalantojn. Iufoje oni
devas ja viziti Alice'n kaj por tio mi ankaŭ bezonas la
tempon. Nun mi havas nevolan ripozon. La
konstrulaboristoj strikas. Konstruo de la nova
metropolitena linio estas interrompita. Dum multaj tagoj
mi estas libera.
En la
vilhelma kastelo «Schloss» kiel gvidanto oficas maljuna
imperiestra pordisto. Lia griza kapo estas respektinda
kaj la okuloj severaj. Li sektone memorigas al mi, ke
necesas formeti la ĉapon, per malrespekta rigardo
strabas Alice'n, kaj kondukas nin sur vojetoj de
tapiŝeto, zorgante, ke ni ne difektu per niaj piedoj
multekostan pargeton. Jen tronsalono. Ĝi estas memfida
kaj snoba, kiel ŝatata de la imperiestro, magnato. En la
altajn spegulojn mi timas rigardi. Ili nepre respegulos
malgracian, malelegantan, mallertan mian figuron,
malharmoniantan kun senbrua brilo de la palaco.
— Rigardu, —
duonvoĉe diras Alice, montrante duonmalluman ĉambron,
dronantan en gobelenoj. — Mi vidas tie modelon de
antikva rusa dometo.
— Trairu ĉi
tien, — diras la gvidanto, — ĉi tie estas donacoj de
fremdaj ŝtatestroj. Ĉi tiu surtabla horloĝo, en formo de
antikva rusa kastelo, kun artefarita spegulo, estis
donacita de la rusa caro al antaŭuloj de lia imperiestra
moŝto en 1667 jaro. Atentu la emajlan ciferplaton kaj la
spegulon. Tiaj speguloj nun ne estas troveblaj.
Sur molaj
haraĵaj gobelenoj oni batalas, pafas antikvaj kanonoj
kaj soldatoj kun grandaj lipharoj en triangulaj ĉapoj,
mortas, trapafitaj per kartoĉo. Por unu minuto mi haltas
antaŭ la tapiŝoj.
— Kiel
strange, — diras mi, — ke mortigo pro la devo ĝis nun ne
estas rigardata, kiel krimo!
— Ĝi sonas
iom pacifisme! — rimarkas Alice. — La devo estas
diversa.
Ŝi fikse
rigardas biblian scenon, pentritan sur grandega tapiŝo.
— Jen ankaŭ
estas la devo: religio! Tio estas por kelkiuj. Sed la
proletoj ne havas alian devon, krom la devo antaŭ la
laborista klaso. Ĉu vi scias, ke sur la placo, kie ni
troviĝas nun, la polico kelkfoje estis mortpafanta
komunistojn? Kiel ili estus reagontaj?
— La
komunistoj estas malamikoj de l' patrolando, mein Herr
und meine Dame! Ili neniigas kulturon kaj belecon, ili
kunportas barbarismon kaj krudan materiismon. Vidu tiujn
ludkartojn! Ili estas faritaj el metaltabuletoj. Ĝi
estas rekordo de la arto! Vidu tiun blukoloran vazeton,
facetitan glason, kristalan pokalon!.. Ĉu vi atentis
tiujn sukcenajn ornamaĵojn?.. La komunistoj ĉion ĉi
malbeligos, aŭ neniigos tute. Ili disŝtelos la juvelojn,
forportos hejmen la tapiŝojn, trinkos vinon el tiuj
pokaloj kaj ludos per tiuj ĉi kartoj! Ili difektos tiun
ĉi admirindan pargeton kaj el la tuta palaco faros iun
bolŝevikan klubon!
La maljunulo
estas tre emociigita. Febraj makuloj aperis sur liaj
flavaj vangoj kaj la okuloj eklarmis. Mi trankviligas
lin.
— Ne opiniu
tiel, maljunulo! Mi venis el Sovetio. Tie estas multe da
similaj palacoj, precipe en caraj bienoj, en
«Peterhofo», en «Gatĉina», en «Cara Vilaĝo». La palacoj
per bronzo, oro, speguloj, pargeto, tegiloj, gobelenoj,
treege similas ĉi tiun! Ĉio restis netuŝita! Eĉ la
palacaj preĝejoj, en kies altaroj pendas speguloj kaj
estas konservataj kosmetikaj tualetaĵoj por iliaj
imperiestraj moŝtoj!
La maljunulo
ne deziras kredi. Li suspektas, ke mi estas plej
ordinara rusa elmigrinto, kiu mokegas la maljunan homon.
— Mi diros eĉ
pli, — konvinkas mi lin, glitante per la distra rigardo
sur japanaj tapiŝoj, ornamantaj tiel nomatan fianĉinan
ĉambron.— Viaj vizitantoj iras nur sur specialaj
tapiŝetoj kaj ne povas paŝi la pargeton. La vizitanto
estas ĝenata kaj ne ĉion povas vidi bone. Vi devas lerni
de la bolŝevikoj! Ĉe ni vi povas iri kie ajn, sed antaŭ
la eniro vi nepre surmetas tolajn pantoflojn. La pargeto
ne estas difektata kaj oni vidas ĉion proksime!
En
«Altes-Museum», vidante ŝvelintajn infanecajn
kapetojn de romaj maljunuloj, mi faras grimacon.
— Ne ŝatas mi
malbelecon en la arto same, kiel en la vivo! Se oni
povas toleri ĝin en la vivo, ĉar ĝi estas malfacile
forigebla, kial do tamen transporti ĝin en la arton?..
En mia romano nenio estas abomena!..
— Vian
romanon vi tralegos al mi, la tutan, sekvontfoje! —
diras Alice. — Sed pri viaj opinioj mi pensas, ke ili
devenas de via diletanteco en problemoj de l' arto. Ĉu
en Sovetio oni ne ŝatas la antikvan arton?
— Ho, ne! En
Sovetio pli, ol kie ajn, oni kolektas zorgeme ĉion, kio
rilatas la historion. Sed ĝi estas, tiel diri, scienca
flanko. Mi do diras pri mia propra gusto!
Mi subite
haltas antaŭ antikva statuo, de la homa amplekso,
prezentanta nudan knabinon. Mi rigardas ŝin rave kelkajn
sekundojn.
— Cetere,
tiaj statuoj estas nur escepto! — diras mi kun bedaŭro.
— Vi devas
pripensi tion! — diskrete rimarkas Alice.
Sed min
kaptas gaja humoro. Min amuzas tiom respektoplena ŝia
rilato al problemoj de l' arto. Preterpasante antikvan
roman statuon kun forbatita nazo, mi ironie skuetas la
kapon. Renkontinte duan statuon kun forbatita nazo, mi
malaprobe strabas la okulojn, haltinte antaŭ tria statuo
kun forbatita nazo, mi levas la ŝultrojn. Analizante kun
serioza mieno mitan pentraĵon, prezentantan bakhorgion
de arbaraj feoj, mi subite sulkigas la brovojn kaj laŭte
diras:
— Hontinde!
La satiro drinkas kaj la nimfo nur en lian buŝon
rigardas!
Alice ridas.
Iu grizhara sinjorino direktas sur ŝin la lornon.
Rerigardante kun ŝajniga timo, mi trenas ŝin en la
sekvantan ĉambron. Ĉi tie mi ĵetegas min en apogseĝon
kaj tuj eksaltas, kvazaŭ mi sidiĝis sur pinglojn.
— Ŝajne, tiu
meblaro estas ĉi tie starigita, kiel eksponaĵo!
Seninterrompe
mi kurigas Alice'n tra kelkaj salonoj kun antikvaj
nigriĝintaj pentraĵoj, dumkure farante malrespektajn
rimarkojn pri flaviĝintaj Atenoj, Afroditoj kaj
Centaŭroj.
En Zoologia
Ĝardeno min ravigas katoj. Ili sidas diverspoze en siaj
kaĝoj. Kelkiuj severe sulkigis la vizaĝojn kaj memorigas
miniaturajn leonojn, la aliaj brilas per la okuloj, kiel
tigridoj, la triaj bonhumore kuŝas sur la planko kaj
murmuras, sin ĵus satiginte. Kelkaj katoj estas same
molaj, kiel gobelenoj en «Schloss», la aliaj estas
glataj, kaj ĉirkaŭlekitaj, kvazaŭ la berlinaj pavimoj.
Leonidoj, tigridoj kaj katoj estas tiom similaj unu al
la alia, ke oni povas miskompreni. Mi kareseme ekparolas
kun ili. Mi aliras afrikan «Katze» kaj kunsente
demandas:
— Katinjo, mi
petas respondi, de kiu hundaĉo vi prunteprenis la kapon
kaj kiamaniere vi sukcesis ĝin fari?
La katino kun
hunda kapo maldiligente mallarĝigas la flavajn okulojn.
Respondas anstataŭ ĝi kun minaca miaŭo ĝia najbaro,
grandega kato «Karakas», duoble pli granda, ol ĝiaj
kunfratoj.
— Mi
rekomendas al vi, — ridante diras Alice, — aniĝi al
«Asocio de kataj amikoj»!
— Plezure! Ĉu
ekzistas tia?
— Certe! Se
ekzistas «Asocio de hundaj amikoj», kial do ne ekzistu
«Asocio de kataj amikoj»? Ĝi estas tre respektinda kaj
tute legala asocio, ne akcelanta renverson de la
ekzistanta reĝimo!
En Zoo
najtingaloj konkuras kun estradaj kantistoj, amuzante la
vizitantojn, kaj simioj kun aktoroj de la baleto. Ili
estas malpli graciaj, sed ankaŭ malpli postulemaj. La
simioj ne postulas, ke la publiko ilin aplaŭdu. Ili
aplaŭdas sin mem. La simioj estas ĉi tie diverskoloraj.
La plej belaj estas arĝentverdaj kaj la plej abomenaj
havas malkonvene ruĝajn postaĵojn, kiuj ne estas en la
simia socio maskendaj. Mi ege konfuziĝas en ĉeesto de
Alice pro tia hontindaĵo, sed kaptante tiun pensaĉon, mi
intercetere rimarkas:
— Moroj ĉi
tie estas egalaj ĉu en Zoo, ĉu en Admirals-Palast!
La simioj ne
estas nur aktoroj, sed ankaŭ bonaj gepatroj kaj
laboruloj. Ĉi tie estas videblaj la plej delikataj
scenoj de infannutrado, aŭ zorgema elkombado de l'
insektoj el la malgrandaj kapetoj. La pli aĝaj fratoj
veturigas la pli malgrandajn en kaleŝetoj, aŭ balancas
ilin en apogseĝo. La pli aĝa generacio mem amuzas sin
per bicikla rajdo aŭ korpokulturo kaj aparata
gimnastiko. Elegantaj rabulinoj — afrikaj gehenoj kaj
ŝakalinoj, kvazaŭ famgentaj berlinaj burĝinoj,
elrigardas el siaj kaĝoj per kareseme-sepiraj okuloj.
Mi salutas la
samlandanojn, kaŭkazajn ŝafojn:
— Bonan
tagon, kamaradoj, bonan tagon, miaj karaj!
Mi faras
larĝan salutgeston, formetinte la ĉapon. Alice tute
gajiĝis. Ŝi ridas, ne havante fortojn deteni sin kaj
malatentante la snoban publikon. Per kolektiva blekado
respondas al mi egiptaj glataj blankaj ŝafoj kun nigraj
kapoj. Ili apogis siajn fruntojn sur la kradon kaj kun
espero pri la liberigo rigardas la vizitantojn.
— IRH!
Kie vi estas?.. Revoku! IRH!.., — ĉagrene diras mi.
Sekvantaj
najbaroj estas rozkoloraj ĝirafoj kun brunaj makuloj.
Ili en io similas arganojn, aŭ longajn levilegojn super
putoj en rusaj vilaĝoj, nomatajn tie gruoj. Poste sekvas
antilopoj, kies unu speco memorigas ĉevalojn, kaj la
alia bovojn.
De blanka
baroka pontoarko ni observas vivon de la artefarita
lago. Jen vantas akvaj ratoj, jen majeste preternaĝas
blankaj cignoj kun nigraj kapoj, simile al egiptaj
ŝafoj. Anseroj ne krias, sed bele kantas. Birda mondo
sur la bordo trilas per diversaj voĉoj. Fazanoj sidas
sur tegmentoj de la birdaj palacoj. Unuj brilas per ora
plumaro, la aliaj arĝentumas en sunradioj, la triaj
ornamis sin per diamantoj. Kun ili provas konkuri la
plej ordinaraj belkoloraj kokoj.
Struto kun
protezita piedo, kiel senpieda invalido — malpacemulo ĉe
la foiro, saltas ĉirkaŭ sia dupieda kamarado, vokante
ĝin al la duelo. Marabuo, kvazaŭ persona adjutanto de
lia moŝto, grave ĉirkaŭiras la grotojn, malaprobante
tiun vanan ideon kaj pesimisme observas malgrandajn
akvofalojn. En Akvario, en sufokaeraj varmegaj ĉambroj,
sub la ponto, en ŝlimo, kie putras algoj, kaj lianoj,
ĉirkaŭpreninte unu la alian, implikiĝis en la propraj
tigoj, kuŝas senmovaj aligatoroj kun pecoj da viando en
buŝoj. Nemezurebla maldiligenteco videbliĝas en iliaj
okuloj kaj la viando, kuŝanta en la dentoj, restas ne
formanĝita. Post maldikaj vitroj en verdeta duonmallumo,
kvazaŭ sur ekrano rigidiĝis marĉaj serpentoj. Surmetinte
sur sin defendan haŭton, ili kuntiriĝis buletojn ĉirkaŭ
la ŝtonoj. Grizaj lacertoj deĵoras en malgrandaj grotoj
kaj kaptas muŝojn same, lerte, kiel katoj kaptas musojn.
— Nun ni
veturu al mi! — diras Alice.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . .
Iun vintran
vesperon, ekrigardinte la malserenan vizaĝon de Vitalij,
Olga demandis:
— Pri kio vi
sopiras?
— Mi? — miris
Vitalij. — Ne, mi pri nenio sopiras!
Olga
ekspiris, kaj lasinte Vitalij solan, foriris por tuta
horo en la kuirejon. Li sidis ĉi tiun horon apud la
skribotablo, sed la laboro ne estis farita. Olga revenis
el la kuirejo kaj maltrankvile demandis lin:
— Vi
silentas? Kial vi silentas?
Vitalij levis
la ŝultrojn, flanken direktinte la rigardon, kaj ne
trovinte la respondon.
— Kion ĝi
signifas, Vitalij? Ĉu vi ne deziras min rigardi? — Voĉo
de Olga ektremis. — Ĉu vi vidas, mi estas hodiaŭ bona!
Mi atendis vin dum la tuta tago! Mi hodiaŭ ne grumblas,
ne insultas!.. Nu, turnu al mi vian vizaĝon!.. Ĉu vere,
mi estas bona?..
Olga serioze
enrigardis liajn okulojn.
— Permesu, mi
iom sidos sur viaj genuoj!
Li mallerte
ĉirkaŭprenis sin per unu brako.
— Ne, vi ne
amas min!.. Mi tion vidas...
Ŝi leviĝis.
Ne sciante, kion respondi, leviĝis ankaŭ li, direktante
sin al la pordo.
— Vitalij, ĉu
nenion vi povas diri al mi?
Ho, se li
scius, kion ĝuste li devas diri! Ĉu ripeti milfoje la
ŝablonajn vortojn «Mi amas»? Li kisis ŝin kelkfoje plej
delikate kaj, ĉirkaŭpreninte, alpremis al si. Ŝi ridetis
al li tra larmoj.
— Karulo! Mi
petas, ne trompu min! Mi estas tiel malfeliĉa!
Kaj samtempe:
— Dio mia! Vi
ja estas malsata! Pro tiuj larmoj!.. Sidiĝu tuj al la
tablo. Manĝu!.. — ŝi ekkuris al la ŝranko. — Mi preparis
supon kaj kotletojn. Sidiĝu, mi tuj al vi donos!
Vitalij
haltigis sin per la neiga gesto.
— Pli
mallaŭte, Olnjo, vi povas veki Injon! Mi ne povas tuj
manĝi. Mi estas rapidanta la kunsidon!
Was ist das?:
Kio estas?
So?:
Tiel?
labormono de laboristoj...:
En 1928 kelkaj funkciuloj
de Hamburga Komunista organizaĵo malŝparis partiajn
kotizojn por propraj bezonoj. Suspektita pri la intenca
kaŝado de tiu ĉi krimo, k-do Thälmann estis riproĉita
flanke de CK de la KP Germana. La Komunista Internacio
esplorinte la aferon, konstatis absolutan senkulpecon de
k-do Thälmann, nuligis la riproĉon kaj proponis al CK de
la KP Germ. esti pli atentema en la aferoj, kiuj estas
utiligeblaj kontraŭ la komunismo.
«Kunstausstellung», «Künstlerhausausstellung»,
«Der Schloss»:
Pr. «Kunstausŝtellung» (Artekspozicio); «Künstlerhausausŝtellung»
(Ekspozicio de la pentrista Domo); «Der Ŝloss» (la
Kastelo).
«Altes-Museum»:
La malnova muzeo.
IRH:
Internacia Ruĝa helpo.
Notoj de la redaktinto;
V.Varankin kaj lia libro
Parto 1;Parto
2;
Parto 3;
Parto 4;
Parto 6;
Parto 7;
Parto 8;
Parto 9;
Parto 10;
Parto 11;
Parto 12
http://www.esperanto.mv.ru
|