|
Varankin V.
Parto 6
. . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
.
...
de septembro 1928.
Sur
Bülow-Placo troviĝas griza kvinetaĝa domo. Tiu ĉi domo
estas koro de l' germania proletaro. Per nevideblaj
arterioj kuregas de ĉi tie freŝa sango en laboristajn
centrojn, plenigante ilin per agdeziro. La larĝa pordo
ĉiuminute malfermiĝas, enlasante vizitantojn en
ruĝfrontaj uniformoj kaj en molaj verdaj ĉemizoj kun
blankaj kolumoj. Ŝovas ĉi tie la nazojn ankaŭ
maltrankvilaj kaj scivolemaj sekretaj agentoj, sed plej
ofte tuj returnas ĝin, ne sukcesinte eĉ ekflari, kiel
odoras CK de la Komunista Partio. Kaŭzo de tia sensenca
returno estas sanega viro kaj ne malpli sanega hundo,
senŝanĝe deĵorantaj en la pordo. Se la viro konas ĉiujn
spionojn de la prusa ĉefurbo laŭ la vizaĝoj, la hundo
ekkonas ilin en distanco de duonkilometro laŭ la odoro.
Oni devas
venki tri ŝtuparojn. Tiam oni trafas du ĉambretojn, tiel
superplenigitajn, ke oni sentas sin en stato de la
malfeliĉa haringo, pri kiu estas kunmetita la famekonata
rusa proverbo. Ĉi tie troviĝas Berlina
Regionkomitato de Komsomol. Ĉi tien invitis min, mi ne
scias por kio, Erich Schmidt.
Ĉi tie en la
pordo ni kunpuŝiĝis kun Otto kaj Rudolf. Otto kun
fotoaparato trans la ŝultron, aperis el post la angulo,
levis al ni la pugnon kaj traglitis sub la brakoj de
apenaŭ sukcesinta leviĝi onklo Hugo. La hundo, ege
mirigita pro tia rapideco, riproĉe eksvingis la kapon
kaj, tordinte la voston, kun demanda aspekto returnis
sin al Rudolf. Rudolf ne estis ŝatanta la hundon.
Penante esti de ĝi malpli proksime kaj ne stari longe en
la pordo, li ŝovis al onklo Hugo la partibileton kaj
rapideme ekpaŝis sur la ŝtuparon.
Erich estis
sidanta en la komitato kaj ion diktis al stenografino.
Apud li pacience atendis tri komsomolanoj. Uzante la
plej etan paŭzon, ili ĉiuj kune ĵetadis sin por esprimi
siajn bezonojn. Otto jam estis ĉi tie, kaj, tenante je
la kolumno larĝŝultran junulon en marista ĉemizo,
konvinke parolis al li:
— Ĉu vi
komprenas, Walter, mi havas neniujn kaŭzojn dubi pri la
sukceso. Ni jam intertraktis pri ĉio. La maŝinon ni
havos. Kaj
Schwarz estas efektiva idioto!
Lin trompi neniom valoras!
— Ĉu vi estas
al li ironta? — demandis Walter.
— Jes. Por
fotografi lin okaze de lia supozata radio-parolo.
Otto frapis
sur la skatolon kun fotoaparato.
— Ĝi estas
unua esploro. Poste ni telefonos al li, ke estas al li
sendita maŝino de la radiostacio. Kaj finite! Schwarz
rapidos, farante cent kilometrojn pohore, kaj ĉiam
malproksimiĝante de Berlino.
Rudolf,
ŝajne, pensis tiuminute, ke oni devus puni Otto'n por ĉi
tiu aventuro. Tre kolere li rigardis lin. Sur la tablo
de Erich ektintis la telefono. Li deiris de la
stenografino kaj prenis la telefontubeton. Tuj lin
alkuris ses junuloj.
— Schmidt,
Schmidt! — oni kriis al li de ĉiu flanko. Erich svingis
la manon.
— Halo!
Komsomola Komitato! Kion? Denove Spandau postulas la
raportanton? Kamaradoj, vi devus jam scii, ke antaŭe...
Kion?.. Neatendita okazo? Nu, bone! Ulmann! — Erich
returnis sin al Walter. — Vi estas tuj forveturonta al
Spandau!
— Ĉu ili
furioziĝis? — ekgrumblis tiu. — Mi havas la raporton en
Lichtenberg!
— Ne gravas!
Tiun vi ankaŭ faros!
Ulmann
gratetis la nukon.
— Bone! — li
diris. — Mi faros! Sed vi ne tenu min ĉi tie! Mi atendas
korespondaĵon por nia kvartalo!
— Korespondaĵon? Do ekzistas speciala poŝtkesto! Prenu
tie vian korespondaĵon!
Walter
svingis la manojn kaj frapetis per fingroj la frunton.
— Mi vidas,
vi jam estas preta! Estis pli bone, kiam vi laboris nur
en la taĉmento. La regionkomitato venigos vin en
frenezulejon! Ĉu vi, saĝa kapo, opinias, ke mi atendus,
se la korespondaĵo jam kuŝus tie?
— Kion do vi
atendas? — konsterniĝis Erich.
Li ne
sukcesis fini. Iu bubo enkuris la ĉambron kaj ĵetegis
sin kontraŭ li.
— Donu,
diabloj vin prenu, la ejon! Vi postulas, ke ni laboru
laŭplane, sed dum niaj horoj la ĉambron okupas agitfako!
Kaj, kia aroganteco! Ili ne foriras de tie! Mi atendis
duonhoron! Mi ne povas plu!
Du, el la
atendintaj Erich'on kamaradoj, repuŝis la enkurinton.
Tion bonuzis tria kaj rapideme komencis rakonti pri sia
afero:
— Aŭskultu,
Erich! Kie kaj kiam ni estas aranĝontaj morgaŭ la
kunvenojn? Mi rapidas en la presejon. Alie ne trafos en
la numeron!
— Tuj, tuj!
Denove
eksonoris la telefono. Erich etendis la manon, al Otto.
Tiu komprenis sen paroloj. Ne atendante klarigojn li
aliris la telefonon.
— Kamarado
Schmidt, — malpacience diris la stenografino. — Mi
atendas!
Erich sin
turnis al ŝi, sed inter ili jam staris Rudolf.
— Vi?.. —
miris Erich.
Rudolf
decidis ne perdi vane la tempon.
— Mi bezonas
interparoli kun vi! — rapide diris li.
— Do mi
aŭskultas! Rudolf ekrigardis min.
— Sekrete!
— Mi deiros!
— rapide ekpaŝis mi al la fenestro.
Erich
sulkigis la brovojn kaj estis jam returnonta sin denove
al la stenografino, kiam maltrankvila voĉo de Otto
rigidigis lin. Otto kriis en la telefontubeton:
— Jes, jes,
Ŝtaŭbe! Vi diras, ke precipe kulpas la ĉefa inĝeniero?
Raciigon li aranĝas. Ĉu multe malaltiĝos la salajro? Ho,
tiel la laboristoj estas malsatontaj! Do ni ne estas
kontraŭ memstaraj strikoj de la junularo! Eĉ, inverse,
ĝi instigos al la samo plenaĝulojn!
— Transdonu
al mi la mikrofonon! — diris Erich, sed Otto ĝin tute
malatentis.
— Sed kian
nomon havas la inĝeniero?! — demandis li, ĉiuokaze ni
ĝin devas scii. Kiel?.. — La voĉo de Otto ŝanĝiĝis kaj
eksonis streĉe. — Kiel? Kion?.. He, li estas
social-demokrato!
Ĉar Erich
eksilentis, la atendantoj denove atakis lin, forpuŝante
Rudolfon. Kuntirinte la brovojn, li krude ekmurmuris:
— Atendu!
Alirinte la
telefonon, li prenis la tubeton el la manoj de Otto.
— De kie vi,
kamarado, telefonas? He, el metropoliten-konstruejo?..
Bone! La ĉefinĝeniero estas ĉe vi Berg? Kiel li
aspektas? Ĉu maljunulo? Ĉu li ankaŭ loĝas tie? Kaj lian
familion vi konas? Tuj venu la komitaton! Jes, mi
atendos!
Erich metis
la tubeton kaj, ne ellasante ĝin el la manoj, staris
kelkajn minutojn silente, ekrigardante min de iam al
iam. Mi tuŝis lian ŝultron. Li ektremis.
— Certe, li
estas alia Berg, — diris mi forte. — Ĉu vi dubas? Sed se
li eĉ estas tiu sama, tutegale Alice staras ekster
suspektoj! Ĉu ne?
Li balancis
la kapon.
— Rudolf, —
returnis li sin al Riz, plezure rigardinta nun la
komjunulan tumulton kaj ne plu indignanta pro la
maŝinklakado kaj zumado de la junaj voĉoj.
— Rudolf! —
ripetis Erich. — Ni iru, interparolu iom!
Ili forlasis
la ĉambron.
... de
septembro 1928.
Mi promesis
al Alice legi hodiaŭ la romanon. Sed mi sidas kaj
meditas pri la ankoraŭ ne finita ĉapitro. Ĝi estas
ĉapitro pri amo. Ĉiu romano devas havi tian ĉapitron. Mi
nepre devas ĝin fini, antaŭ ol mi vizitos Alice'n!
Sed por la
dubo mankas loko en mia koro!..
Mirinda vorto
estas amo! Antikva kaj eterna, kiel ĉio vivanta! Belega
vorto! Ĝi estas kvazaŭ ŝtupoj sur altegan turon, de kies
supro oni sentas deziron forĵetiĝi! Ĝi estas vekiĝo de
unu post la alia de neniam sentitaj, aŭ definitive
malaperintaj en profundaĵoj de la pasinto sentoj. Ĝi
estas majstra muzikado per la instrumento, kiu nomiĝas —
homo!..
Ĉu eblas, ke
la vivo rekuregas malantaŭen, kiel germana
rapidvagonaro, al elfluejoj de la fruprintempo? Ĉu eblas
rericevi la frujunaĝon? Ho, jes, eblas!
... Ne pensu,
ke ĝi estas promesita ĉapitro pri la amo! Ĝi estas pri
mi kaj Alice. Ni sidas tre konvene sur ligna divaneto,
ne tro proksime unu al la alia. Apude la maljuna
vartistino flikas ŝtrumpon. Ŝi posedas bonegajn okulojn,
malgraŭ siaj sesdek jaroj. Mi jam estas traleginta al
Alice duonon de la romano. La sekvonta ĉapitro estas la
ĉapitro pri amo. Sed ni faru la paŭzon.
Alice prenas
«Pravda», kaj, ĉiuminute uzante la vortaron, penas
kompreni.
— La rusa
lingvo estas plej malfacila, — ekspirante, diras ŝi, ne
trovinte en la vortaro vorton
«Mosselprom», — Kial do mankas ĉi tie tiu ĉi
vorto?
— Ho! —
interrompas ŝi sin mem. — «En la respubliko de
Hindenburg». Ĝi rilatas nin. Ni tralegu!
La maljuna
vartistino almoviĝas. Ŝi ankaŭ deziras aŭdi, kion
skribas pri la hindenburga respubliko la bolŝevika
ĵurnalo. Ŝi, certe, scias, ke la bolŝevikaj ĵurnaloj
mensogas, tamen, ĝi estas interese!
— Ĉu Frau
Marta interesiĝas pri la politiko? — demandas mi, apenaŭ
tuŝante brakon de Alice. Ŝi ektremetas kaj singardeme
forprenas la brakon.
— Min ĉio
interesas! — respondas la vartistino. — Vi malatentu
mian aĝon! — Mi sentas min tiel juna, kvazaŭ mi estas
kun vi samaĝa!
— Ĝis nun la
vartistino veturadas la foiron per biciklo.
— Ĉu povas
esti, Frau Marta?
La maljuna
virino fiere montras per la kapo al la fenestro. Tie
brilas la suna tago. Malaltaj kvazaŭ ĝibaj pomarboj
fleksiĝas sub ora riĉaĵo. Ŝveliĝas maturaj violkoloraj
prunoj. Etaj bedoj eligas florajn aromojn. Inter du
arboj senmove pendas hamako kaj apude, sin apogante
kontraŭ stango kun ruĝa rubandeto, staras durada ĉevalo.
— Ĝi estas la
mia, — diras la virino.
— «Striko ĉe
la metropolitenkonstruo! — legas Alice. — Ho, atentu,
karaj gekamaradoj! Malfacile eĉ estas imagebla, kiel ĉio
ŝanĝiĝis. Plej konvinkitaj socialdemokratoj nun estas
tute senreviĝintaj. La ĉefinĝeniero estas ankaŭ
socialdemokrato. Tiu homo faris al ni pli da malbono, ol
ĉiuj aliaj kune...»
Alice por unu
momento flankenigas la ĵurnalon kaj rapide ekrigardas la
vartistinon. Tiu trankvile daŭrigas sian aferon. Alice
transigas la rigardon sur min. Mi scivoleme aŭskultas.
— Legu,
Alice! Ĝi estas pri ni. La ĉefa inĝeniero havas vian
nomon. Sed, espereble, li ne estas via parenco? La
striko okazas pro li. Li estas afabla kun mi, sed
malĝentila kun la laboristoj. Kondiĉoj, kiujn li metis
antaŭ ili, certe ne estos akceptitaj. Ĉi-foje la afero
finiĝos per venko de la laboristoj. Mi aŭdis jam, ke la
estraro kapitulacas.
Alice
reprenas la ĵurnalon.
— «Li ofte
estis venanta al ni, komunistoj kaj demandis: Nu,
sinjoroj, dezirantaj feliĉigi la mondon? Kie denove
ekflamis la mondrevolucio? Pri kio mensogas hodiaŭ "Rote
Fahne"?»
Alice legas
ruse malrapide. Iom meditinte pri la tralegita, ŝi
tradukas germanlingven. Frau Marta interrompas:
— Sed al mi
ĝi plaĉas! Sufiĉe sprite! Mi ĉiam estis diranta, ke la
social-demokratoj pravas kaj vane la komunistoj
kalumnias ilin. Ĉu la socialdemokratoj deziras militon
kontraŭ Sovetio? Ĉu ili ne batalas kontraŭ la
ekspluatado kaj malriĉeco? Mi memoras tagojn de mia
junaĝo. Mi iam lernis en leipziga universitato. Ho, mein
Gott, kiel timigaj estis socialdemokratoj por la
registaro kaj kiom alloga estis por la juna studentaro
laboro en la partio!..
— Vane Frau
Marta opinias, ke la socialdemokratoj restis samaj kaj
rezervis al si la revoluciajn tradiciojn! — kontraŭdiras
mi. — Se ili ne dezirus militon, kial do tiuokaze la
ministroj-socialistoj voĉdonis por konstruado de la
kirasŝipo?
— Ha,
kirasŝipo, kirasŝipo! — malkontente ekkrias la virino. —
Sed ĉu en Sovetio oni ne konstruas la kirasŝipojn? Se
oni legas vian gazetaron do oni konvinkiĝas tuj, ke ne
ekzistas en la mondo pli militarisma gazetaro! Sed vi ja
krias pri pacemo!
— Sed la
vartistino forgesas, ke Sovetio estas laborista ŝtato
kaj Germanio la kapitalisma! — delikate interrompas
Alice.
— Vi ankoraŭ
rakontu! — minace diras la vartistino. — Mankas nur viaj
argumentoj!
Frau Marta
malkontente leviĝas kaj kuntirinte maldikajn blankajn
lipojn, malfacile transportas sian pezan figuron en la
kuirejon, klinante la grizharan kapon en la pordo.
— Kiel ŝi
povas uzi la biciklon? — ree miras mi. — Ja ŝi pezas ne
malpli, ol cent kilogramojn!
Alice ne
respondas kaj aŭskultas ĉiun sonon en la kuirejo. Tie
aŭdiĝas kolera metala frapado per manĝilaro, poste avida
miaŭo de la kato kaj ofendita voĉo de la maljuna virino:
— Ĉu vi estas
malsata, amiko mia? Ne gravas, vi povas iom atendi. Ne
sola vi malsatas!
— Ĉu la
vartistino estas ofendita? — demandas Alice tra la
pordo.
La respondo
ne sekvas. Tondras, la siteloj kaj post unu minuto sur
sablo de la vojetoj aŭdiĝas knarantaj paŝoj. La
vartistino foriris por preni la akvon. Nek
akvokondukilo, nek elektra lumo estas en ĉi tiu
«legomĝardena kolonio».
Ni sidas
silente. En la ludildometo regas trankvilo. La maldikaj
vandoj tralasas elekstere eĉ nek unu sonon. Ie
malproksime restis Berlin. Ĉi tie estas fruktoĝardenoj,
legomejoj, oceanoj de verdaĵo kaj floroj. La subiranta
suno strabas la radiantan okulon tra la malfermita
fenestro kaj ludas per blanka makuleto super neĝkolora
lito de Alice. Malgranda tapiŝeto pendas sur la muro.
Super ĝi estas ronda speguleto. Mi vidas en ĝi du
kapojn: la kapon de buklohara viro kun longforma vizaĝo
kaj molaj grizaj okuloj, super kiuj diskuris nigraj
sagetoj-brovoj — (ĝi estas la tuto, kio estas bela en
mi, — mi tion scias) kaj la kapon de l' knabino,
orkoloran, kvazaŭ pom-rikoltaĵo kaj kun okuloj bluaj,
kvazaŭ floroj, kiuj kreskas sur bedeto antaŭ la
fenestro. Niaj rigardoj renkontiĝas en la spegulo kaj
Alice minace levas la fingron.
— Mi ne
permesas!
Sed la grizaj
okuloj konfuzite ridetas. Ili estas malobeemaj kaj,
krome, en la ĉambro ni estas solaj; la vartistino ja
foriris! Mi altiras la knabinon. Ŝi rapidege alpremiĝas
al mi, kvazaŭ penante forneniigi ian ajn spacon inter
ni. Mi tuŝetas ŝiajn genuojn.
— Aĥ! —
ektremetas ŝi kaj volas rapide forĵeti mian manon. Mi
pli firme kunpremas ŝiajn krurojn kaj per rapida movo
sidigas ŝin sur miajn genuojn. Ege ruĝiĝante, Alice
kaŝas la kapon sur mia brusto.
— Kion mi
faras! Dio mia!
Ondo de la
akra ĝuo verŝiĝas en mian korpon. Arda tremeto penetras
min. Mi deziras eksenti ion fortan, ion maleblan, mi
deziras ĉifi kaj turmenti tiun mildan knabinan korpon,
mi deziras ion dolorigan kaj nekonatan.
— Alice, —
flustras mi, sufokiĝante, — mordetu min, ĉu vi aŭdas?
Alice detenas
por unu momento la spiradon, poste, elspirinte la tutan
aeron, ŝi aligas siajn dentojn al mia vango. Mi sentas,
kiel ŝiaj etaj akraj dentoj tuŝas mian haŭton. Mia koro
dolĉe batas.
Sed Alice
subite forsaltas de miaj genuoj kaj ĵetas sin sur la
liton, kaŝante per la manoj sian ekflamiĝintan vizaĝon.
— Lasu!
Foriru! Ho, mi estas aĉa! Vi malŝatas min! Vi ne amas
min, vi ne povas min ami!
Mi estas
dironta al ŝi, ke la amo estas pravigo por ĉio, ke la
ĝuo estas kreita por amantoj, sed en la kuirejo
retondras la siteloj. Momente ni ordigas nin kaj
daŭrigas la trankvilan konversacion.
... Nun,
Alice, aŭskultu la promesitan ĉapitron pri la amo!
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . .
... Orkolora,
blindiga suna lumo. Plene malfermita fenestro. Malgranda
pura ĉambreto, akurate ordigitaj knabinaj litoj,
plafono, sur kiu kuradas gajaj sunmakuletoj... Kiam ĝi
estis? Ho, treege delonge! Oni devas forpeli la
rememorojn. Ili venis malĝustatempe...
Vitalij kuŝas
en lito. Apude kuŝas Zoja. Ŝia malgranda brunhaŭta korpo
de la kontentigita ino peze malleviĝis sur la
matracrisortoj kaj graseta brako ĉirkaŭvolvas kolon de
Vitalij. Pasiesprimo ne estas malaperigita de la dormo
sur ŝia bela vizaĝo. Sur ĝi restis eĥo de la furiozaj
travivaĵoj.
Kune kun Zoja
ekdormis la tuta ĉambro. Lumo de elektra blua lanterneto
senvive falas per palaj rebriloj sur vitrojn de fotoj.
Dormetas en rondaj kadretoj amobjektoj de Zoja: lipharaj
kaj razitaj, kunbarbaj kaj senbarbaj. Super la komodo,
memkontente ridetante, rigardas el la kadro ronda
filistra vizaĝaĉo kun glate kombitaj haroj.
Blatoj
silentiĝis post la forno. Apud la fenestro dormetas
senbrua vintra vespero. Kioma horo estas nun?.. La oka,
naŭa, deka?.. Oni devus leviĝi kaj ekscii, sed laceco
kaj dormemo fermigas la okulojn... Tamen Olga ja povas
maltrankviliĝi!..
... Iam
okazis simila dormema vespero. Vitalij kaj Olga estis
irantaj sur longa lunlumita trotuaro. Ilin ambaŭ
turmentis duboj. Ambaŭ estis malgajaj, sed ne kuraĝis
konfesi tion. Tiel estingiĝis lanterno ĉe la stratangulo
kaj ili disiĝis, tremante pro malvarmo...
Ne, for la
rememorojn!.. La blatoj, ŝajne, vekiĝis. Io susuras post
la forno. Nun ili estas kurontaj sur la planko kaj
Vitalij rigardos ilin de la lito per la sopiremaj
okuloj...
... Kaj venis
mateno post tiu ĉi vespero. Li enmanigis al Olga skriban
amkonfeson kaj klinis la kapon super klavoj de la piano,
ludetante melodion «Mateno nebula». La pensoj kuregis
furioze. Ĉu ŝi ofendiĝos? Ĉu ŝi ne eliros? Ĉu ŝi ĵetos
en la vizaĝon, ke ŝi ne plu deziras vidi lin?.. Sed ŝi
eliris kaj ĉirkaŭprenis lian kapon per la manoj. Ĉu
feliĉo?.. Ne, mensogo, nur sento de iu ĝeneco kaj
nesciado, kio do sekvos nun!.. Ho, kial, kial!.. Olga
proponis vivi simile al gefratoj. Ridinde! Cetere, li
povus, se ne superstiĉo, ke la edzino devas aparteni al
la edzo. Ĉu lin turmentis malpacienca pasio? Denove
mensogo! Ne, tute ne! Ĉu reciproka mensogo? Jes, Olga
ankaŭ mensogis! Certe, ŝi eĉ ne intencis ŝajnigi al li,
ke ŝin emociigas la nekontentigita pasio. Kontraŭe! Sed,
ĉu timo de la pasio, nekomprenado de seksaj ĝojoj,
akceptado de tio, kiel de abomena necesaĵo, kiun bezonas
nur la viro, ĉu ĝi ne indikis foreston de la amo? Sed
Olga parolis pri la amo! Ĉu konscia mensogo? Jes,
konscia! Olga amis la alian!.. Por kio do? Ha, jes! Ŝi
kredis la estontan amon kaj ŝi kredis lin, Vitalij!..
Zoja?.. Zoja
nenion kredas kaj neniun amas! Ĝuo estas ĝuo — jen estas
ŝia devizo. Sed Vitalij, fakte ne sentas la ĝuon.
Kial?..
Iam provinca
ĉevalaĉo alvenigis lin kaj Olga'n tra mallumaj kaj tute
senhomaj stratoj en komunloĝejon de l' estraro de
N-regimento. La urbo estis silenta. La fiakro mole
haltis en polvo antaŭ la perono. Li zorgeme akompanis
ŝin sur la malpuraj ŝtuparoj kaj tra la koridoroj,
malhele kaj malbone lumigitaj. Ŝin maltrankviligis la
nekonata ĉirkaŭaĵo. Ŝi malfacile spiris.
Ĉi tiun unuan
vesperon ili sidis sur la perono kaj kvazaŭ per mola
ĉapo kovris ilin la silento. Antaŭ ili ĉio estis nova
kaj nekonata. Olga silente alpremis sin al Vitalij. Post
ili staris malnova blanka dormanta domo. Antaŭ ili
dronis en mallumo verda aleo. Forte aromis poploj.
Ĉu Vitalij
emociiĝis? Ĉu li sentis fajron de la deziro? Ne!.. Ili
ambaŭ silentis kaj meditis: oni devas decidiĝi. Ambaŭ
ili sciis, ke la unua nokto estos malfacila... Kaj tiam
Olga petis lin:
— Karulo,
atendu iom! Permesu al mi iom alkutimiĝi!
Li ĝoje
konsentis.
... Majo,
laŭte kriantaj anseroj, kaproj, varma profundaĵo de la
printempo, dormetantaj stratoj, mallarĝa, trankvila,
proksima de la elfluejo Volga, malgrandaj, senbruaj,
ĉiam starantaj apud debarkadero vaporŝipetoj. Ho, jes,
vaporŝipetoj! La rivero ĉiam vekas en animo de Vitalij
strangajn neklarajn dezirojn. Antaŭ la edziĝo kun Olga,
kiam ne estis ankoraŭ dirita la decida vorto kaj la
animo lia estis soleca, okazis, ke Vitalij partoprenis
tritagan vaporŝipan promenon, organizitan de la
sindikata organizaĵo. La vaporŝipo estis plenega de la
ripozanta kaj gaja publiko, amparetoj, junularo. Sed
Vitalij estis sola kaj pasigis la vesperojn, starante
apud la randokrado kaj enpenseme rigardante en la
ŝaŭmantan malsupre akvon.
Kaj subite
aperis stranga deziro: priskribi la volgan nokton kaj
sendi la leteron ien malproksimen, al nekonata homo,
nekonanta tiajn noktojn. Ĉu komprenos tiu homo ilian
ĉarmon? Ĉu povos li en milkilometra distanco ricevi
impreson pri tia specifa mola beleco?.. Vitalij scipovis
la lingvon esperanto. Li trovis en gazeto adreson de iu
berlina studentino kaj sendis al ŝi ĉi tiun leteron.
Poste li revenis la urbon kaj, forgesinte pri la letero
dronigis sin en la ofica laboro. Post du semajnoj li
estis denove rememorinta pri ĝi. La germana
korespondantino respondis. La letero de Vitalij
emociigis ŝin. Trans la limoj kaj nemezureblaj spacoj ĝi
alportis en malproksiman Berlinon trankvilon de la volga
vespero, varman aeron, senliman kvietecon de la
herbejoj, envolvitaj en nebuloj, kaj streĉan sopiron de
soleca animo de l' nekonatulo... Kion povus fari la
knabino? Tuŝita per la fremdaj humoroj, instinkte
eksentinta kaŝitan en ili maltrankvilon, ŝi respondis
per sia, propra, parenca, proksima kaj konata. Ŝi
enmetis en ĝin tiom da forto, kiom ŝi povis. Ŝi
priskribis alian nokton, nokton en la urbo, neniam
dormanta. Nokton super rivero Spree, konvulsian, febran,
plenan de la tremantaj fajroj, sonoj, nervoza pulsado de
la burĝa metropolo.
Vitalij
komencis korespondi kun ŝi. Sed ĝi ne daŭris longe.
Venis Olga kaj la berlina nekonatulino foriris ien
subite, malaperis el la vidkampo. Li ne rezervis ŝian
adreson kaj eĉ la nomo ŝia forviŝiĝis el lia memoro.
Sed Vitalij
ankaŭ memoras la alian vaporŝipan promenon. Ĝi estis kun
Olga dum unuaj tagoj post la geedziĝo. La vaporŝipeto
maldiligente siblis kaj apenaŭ trenaĉis sin antaŭen sur
la dormanta rivero bindita en sunreto kaj diafana blua
akvopenetrita aero. Kiam ĝi, ronke fajfinte, fine
albordiĝis, ili troviĝis en verda oceano inter blua
silko de la ĉielo kaj bruna rubando de la vojo.
Tiam vekiĝis
la karesemo. Kiam noktiĝis, ili ne tuj ekdormis sur la
planko en kamparana dometo, atendante, ĝis ekdormos sur
la forno la gemastroj. Nokte ĉesis la vento. Kontraŭ
ili, en neklara nebulo, furioze triladis harmoniko kaj
pepkriante kantis junaj kamparaninoj. Estis videblaj nur
siluetoj. Ili malfermis la fenestron kaj, alpreminte sin
unu al la alia tiel, ke ili aŭdis batadon de la koroj,
rigardis la straton. Iliaj flamantaj vangoj tuŝis
reciproke. Olga estis varma, proksima kaj atingebla. Lin
emociigis (jes, certe, ĉi-momente tio estis ĝusta) la
varma aero, briletanta mallumo, monotona kanteto de
grilo kaj proksimeco de Olga. Eble, ĉi-nokte devus Olga
fariĝi lia edzino? Ne, ili ankoraŭ ne decidiĝis!
Ŝi fordonis
al li sian korpon dum unu el la sekvintaj noktoj,
turmente malfacilaj. Kaj ankoraŭ longe post tio ŝi ne
konis, kio estas pasio. Ambaŭ ili estis subpremitaj kaj
malĝojaj, ne komprenante, kio okazas al ili. Sed tion
ili estis preterpasontaj.
Ili ne vivis
pace eĉ en la unuaj tagoj. Ili havis malsamajn
vidpunktojn pri ĉio. Ĝi estis evidentiĝinta tuj kaj por
ili ambaŭ. Vitalij opiniis necesa trudi al Olga sian
mondkoncepton. Sed ŝi obstinis. Ĝi faris grandan
plezuron al la najbaroj...
Kiam do
vekiĝis la efektiva sento? Eble, ĝi tute ne estis
vekiĝinta?..
En estinta
grafa bieno, dek du kilometrojn de la urbo, kuŝis la
milita tendaro. Ĉi tie, inter densaj verdaj branĉoj,
staras blanka domo. Unuflanke de ĉi tiu domo estas
malnova kripto, kiun Olga komence tiel timis. Aliflanke
estas malluma mallarĝa ĉambro kun malplenaj ŝrankoj kaj
larĝa ligna lito. La ĉambro estas malhela, sed, se
malfermi malgrandan kaŝan flankan pordon, en la okulojn
ŝprucas la suno. Kontraŭvole oni fermas la okulojn pro
brilado de kvazaŭ fandita oro, pro ebena turkisa emajlo
de la ĉielo kaj multkolora flora tapiŝo, etendiĝanta
apud la ŝtonaj, kovritaj per bosko ŝtupoj.
En ĉi tiu
ĉambro ili pasigis la unuan someron. Kaj estis tiel, ke
Vitalij kun forte batanta koro, estis ŝlosanta la pordon
kaj kurtenigis la fenestron. Tiam Olga estis tute
aliiĝanta. En irmaniero, per kiu ŝi alproksimiĝis al
Vitalij, estis io incitiga kaj ŝtelema. Ŝi subite
ĉirkaŭprenis lian kolon per la manoj kaj sola penso
momente estis lin kaptanta: neniuj baroj antaŭ la pasiaj
deziroj, estu la plej arogantaj karesoj!
Ĉu amo, aŭ
malĉasto?..
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . .
Mi turnas la
paĝon kaj levas la kapon. Alice sidas, pala, kvazaŭ la
neĝo. Mi ne atendis tian efikon.
— Kio vin
emociigis tiel, Alice? Ĝi ja estas nur romano.
— Nu, certe!
Simple, mi ne tute estas sana. Vi ne maltrankviliĝu!
La vartistino
rapide ekrigardas ŝin kaj parolas speciale seke:
— Sinjoro
Goetzke hieraŭ estis ĉi-tie kaj promesis veni hodiaŭ.
Ruĝa koloro
malrapide superverŝas la blankajn vangojn de Alice. Mi
demandas.
— Sinjoro
Goetzke? Kiu li estas?
— Li estas
konatulo de Alice. Unu oficiro, — trankvile respondas la
vartistino.
— Aĥ, tiel! —
Mi mallevas la okulojn kaj komencas zorgeme trafosi
paperojn en la paperujo.
— Mein
Herr, — diras la maljuna virino. — Vi ja
estas edziĝinta?
— Jes,
edziĝinta, — respondas mi, ne levante la kapon.
— Kaj la
infanojn vi havas?
— Unu
knabineton.
— Ĉu vi ŝin
amas?
Mi levas fine
la kapon kaj renkontas malkontentan rigardon de l'
maljunulino.
— Jes, mi
amas.
— Ĝi estas
bone, ke vi amas vian filinon. La patron ĉiu infano
bezonas ne malpli, ol la patrinon.
— Mi petas
vin, — tuŝas mian manikon Alice. — Legu pluen!
— Bone,
Alice, aŭskultu!
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Vitalij atenteme rigardas la dormantan vizaĝon de Zoja.
Rabaj sulkoj ĉirkaŭ la buŝo disglatiĝis kaj blua
duonlumo moligas ruĝon sur la rozkoloraj vangoj. La
nudigita senbrila ŝultro kuŝas sur la kuseno kaj mola
vata litkovrilo formoviĝis sur la altan bruston, apenaŭ
kaŝitan sub batista ĉemizo. Subite Zoja malfermas la
okulojn kaj, ion tramurmurinte, alpremas la nazon al
brusto de Vitalij. Li faras unu movon.
— Kovru min,
Viĉjo, malvarme!
— Mi tuj
estas forironta, — mallaŭte rimarkas Vitalij. — Estas
malfrue.
— Atendu,
Viĉjo! Kun vi estas tiel bone!
Vitalij kuŝas
kelkajn minutojn silente, ne kontraŭdirante kaj
aŭskultante dormeman spiradon de la virino. Ne, li
eraris! Ĝi tute ne estas bezona! Zoja estas fremda al
li. Li ne povas ŝin kompreni.
— Viĉjo, —
diras Zoja, tuŝante per la mano lian korpon. — Vi tre
plaĉas al mi! Por mi ne gravas, ke vi havas la edzinon!
Vi estas mia!
— Nun via, —
konsentas Vitalij, penante trovi bezonajn vortojn. — Sed
ĉu kontentigas tio vin? Tamen, mi ne tute estas via!
— Nu, jes, mi
scias! Sed, ne grave! Nun vi estas mia!
Ĉu li diru al
ŝi, ke eĉ nun li ne plene estas ŝia? Eĉ, kontraŭe, nur
en la plej malgranda grado! Kio ĝi estas? Riproĉo de la
konscienco? Ĉu ne alkutimigis li sin, ke pento pri la
farita estas senutila aĵo? Oni ne devas pensi pri la
farita, sed pri la farota. Sed kio do estas farota?..
— Viĉjo, ĉu
via edzino nenion scias? Tute nenion? Kiel ridinde. Ĉu
vi scias, mi opinias, ke ŝi simple estas malsaĝa, via
edzino!
Certe, oni
devas defendi lian Olga'n! Ĝi estas ofendo! Sed ĉu ne la
plej granda ofendo estas fakto de lia perfido! Kion do
postuli de Zoja?.. Sed Olga nenion scias, sekve, ŝi ne
estas ofendita?
— Al mi
ŝajnas, ke ĝi estas bone, se ŝi nenion scias! Almenaŭ ŝi
ne suferas!
Zoja ridas.
— Vi estas
ruza, Viĉjo! Ĉu vi ne rimarkas mem, ke vi elpensis por
vi la oportunan pravigon? Unuavide vi ŝajnas sanktulo!
Sed ĉu vi estas pli bona ol la aliaj?
— Ĉu tio
gravas por vi?
— Por mi? Ne,
por mi estas tute egale! Sed, estante via edzino, mi jam
delonge vin forlasus!
Zoja forĵetas
la litkovrilon kaj mallevas planken la nudajn piedojn.
Ŝiaj piedoj estas malbelaj, precipe sen ŝtrumpoj. La
suroj tro elstaras kaj ĝenerale ili estas iom tro dikaj.
Ŝi trovas per la dekstra piedopinto la pantoflon kaj
enmetas en ĝin la piedon. Vitalij pene venkas en si
malagrablan naŭzan senton. Ne rigardante Zojan, li
komencas malrapide sin vesti.
— Mi ne havis
sufiĉe da tempo, por vin demandi, — diras Zoja, enigante
en la nigrajn harojn pinglojn, — ĉu vi estas konstante
presigonta artikolojn de Ivagin en la murgazeto?
— Vi klasike
esprimas viajn pensojn! — ironias Vitalij. — Vi ne havis
tempon! Sed nun mi ne havas sufiĉe da tempo! Mi devas
foriri.
— Ĉu ne
plaĉis al vi, ke mi ekdormis?
— Kia
bagatelo! Mi pri la alia aludas! Min interesas la
tendenco en evoluo de nia proksimeco.
— Nome? —
mallarĝigas la okulojn Zoja.
— Antaŭe ni
estis multe pridiskutantaj diversajn seriozajn temojn.
Se vi dezirus rememori, mi multe rakontis al vi pri mia
projekto.
— Sed nun?
— Nun vi mem
vidas.
Zoja balancas
la kapon.
— Ĉu ne
plaĉas al vi? Mi neniun tenas per ŝnuroj. Mi nur estis
konsilonta al vi ion. Se vi intencas resti redaktoro de
la murgazeto, se vin zorgas konstruo de la
meTropoliteno, se vi deziras trafi eksterlanden, ĉesigu
la enlokigon de tiaj malsaĝaj artikolaĉoj!
— Ĝi estas
tute absurde, Zoja! — indigne ekkrias Vitalij kaj
komencas kuradi tra la ĉambro.
Zoja prenas
de la breto ladan tekruĉon kaj eliras la kuirejon.
Vitalij komprenas, ke la konversacio ne estas sencele
komencita de ŝi. Li aliras la fenestron. Malsupre
vastiĝas Strastnaja Ploŝĉadj, kvazaŭ bildo en foireja
panoramo. En ĝi estas distingeblaj du etaĝoj. La
malsupra, superverŝita per la panorama flava lumo kaj la
supra, lumigita nur per rebriloj de la supraj fajroj.
Malpura neĝo kovras la pavimon. Ciferplato de horloĝo
sur la nova konstruaĵego de
«Izvestija» pendas alte en la aero. Malpli
supre premiĝas unu al la alia iuj mallumaj blindaj
dometoj. La rigardo kaptas nur etan antikvan preĝejaĉon
de monaĥejo, sur kiun trafas la tuta lumo de tramaj,
taksomotoraj kaj aŭtobusaj lanternoj. Puŝkin-monumento
staras en la ombro. Sed pitoreska grupo de marĉandantaj
publikulinoj troviĝas en strio de blindiga lumo de
preterkuregantaj aŭto-maŝinoj. Unu el la virinoj
frosttreme kaŝas sin en varma pelta kolumo, la alia, sin
klininte kaj iom levinte la mallongan jupeton, ordigas
la ŝtrumpojn, la tria konfideme premas sin al la viro,
ĉirkaŭprenanta sin, la kvara, enuante, staras en distra
pozo, atendante, dum la ŝoforo preparos la maŝinon.
Knabino, proksimume dekkvarjara, en malnova kaptuketo,
truiĝinta aŭtuna palto kaj tre mallonga robeto, alte
nudiganta siajn malgrasajn gambojn, timeme apogis sin
kontraŭ lanternkolono, iom malferminte sian malbelan,
kvazaŭ mirigitan buŝon. Post la monumento profunden,
perspektive, foriras arĝentaj branĉoj de la arboj.
Zoja metas la
tekruĉon sur la tablon.
— Nu ĉu vi
koleraĉas? Ne ŝatas mi treege, kiam viroj koleraĉas.
Trinku!
Vitalij vidas
la malpuran tekruĉon kaj pensas, ke Olga ege suferus, se
ŝi ne sukcesus purigi la tekruĉon ĝis alveno de gasto.
— Zoja, mi
petas, diru al mi, kiu el niaj viroj vizitas vin
ankoraŭ?
Zoja
mallarĝigas la okulojn.
— Ruzulo vi
estas, Viĉjo! Kial do mi diru tion al vi? Mi ja ne
demandas, kiujn virinojn vi posedis?
— Ne pri tio
temas! Mi simple deziras scii, kiu nome.
— Mi ne
diros, Viĉjo! Ne petu!
Vitalij ĵetas
rigardon sur la fotojn, sed neniu el ili memorigas iun
kunoficiston de Mosĥozupr.
— Bedaŭrinde!
— Kial?
Vitalij lasas
la demandon sen respondo. Zoja sentas, ke lin kaptas la
humoro malgaja, malluma, preskaŭ kolera. Ŝi prenas de la
muro gitaron kun ruĝa rubandeto sur la supra parto. Ŝia
voĉo estas agrabla, mola, kiel veluro. Sed eĉ ne la voĉo
estas grava. Grava estas tiu koketemo, kun kiu ŝi
rigardas la vizaĝon de Vitalij.
«En arbaron logus vin vespere
mi,
Vin ensorĉus tie super fajro mi,
Kontraŭ sorĉ' senpova estas vi, ho goj!
Ho, al mi, karul', vi plaĉas, oj, oj, oj!...»
Zoja riproĉe
balancas la kapon, ĉar Vitalij eĉ ne deziras sin
aŭskulti. Ne, li estas definitive stulta! Tiam ŝi ŝanĝas
la temon.
— Do kiel
statas la afero kun la eksterlando? Ĉu la silkajn
ŝtrumpojn vi al mi aĉetos? Kaj la pudron Cautie?
Ŝi mallaŭte
sonigas per la kordoj ciganromancajn melodiojn. Ĝi estas
unu el malsanecaj ŝatoj de Vitalij. Ciganromancoj
ordinare taŭge efikas lin.
— Klarigu al
mi, mi petas, — diras li spiteme, — kion signifas tiu
ĉasado kontraŭ Ivagin? Vi ankoraŭ antaŭnelonge estis
niaflanke. Ĉu ĉio ĉi estas nur pro tio, ke li estas
labkoro kaj devualigas abomenaĵojn?
— Vi ja konas
mian vidpunkton.
— Kio
rezultas? Kial vi neniel agas en la ĉelestraro?
Zoja levas la
ŝultrojn.
— Kiel povas
efiki unu voĉo kontraŭ ĉiuj?
— Sed ja
antaŭe ĝi efikis?
Zoja sin
klinas super la gitaro kaj streĉigas la malfortiĝintajn
kordojn. Anstataŭ respondi, ŝi ekkantas kun akcento de
la estrada kantistino:
«Mi scias, karulo,
Vi min ne forgesos.
Nigrookulan Helenon!
Dum tagoj kaj noktoj, neniam vi ĉesos
Vagadi tra kampoj ebenaj!...»
Vitalij
leviĝas.
— Zoja, kial
vi nenion respondas?
— Kion do
respondi? — krude interrompas Zoja. — Ĉu ĝi estas via
afero?
Kaj plenvoĉe
ŝi ekkantas popolajn ŝerckantetojn:
«Pro la amo suferinte,
Estis akvon mi saltinta!..
kaj tri horojn naĝis mi
Pro diablo tia ĉi!»...
. . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Mi finas la ĉapitron kaj, neniigita, silentas. El la
okuloj de Alice gutas grandaj larmoj. Antaŭ mi estas
peco da papero:
— «La
vartistino rigardas nin. Mi hontas, sed mi ne havas
fortojn kontraŭstari. Vi skribas ne la romanon, sed la
taglibron. Ĝi estas klare de la komenco mem. Kiel vi
povis forgesi nomon de la knabino, al kiu vi sendis la
poŝtkarton el la vaporŝipo? Tiu nomo estas Alice Berg!»
Miaj vangoj
kaj frunto brulas kaj mi ne scias, kion mi estas
faronta?
La
maljunulino ne foriras. Ŝi nur brue ekspiras kaj morale
prononcas:
— Vi
priskribis tre malbonan viron. Tre, tre malbonan!
Mi denove
komencas trafosi paperojn en mia paperujo.
— Kion vi
serĉas? — demandas fine Alice kun tremo en la voĉo.
— Mi estas
skribinta hieraŭ poŝtkarton al la edzino sed ĝis nun mi
havas ĝin en la paperujo. Mirinda distreco!
Trovinte la
poŝtkarton, mi reenŝovas ĝin en la paperujon. Alice
silentas. Sia rigardo haltis sur iu nevidebla objekto.
Poste mi same aŭtomate elprenas el vestopoŝo la horloĝon
kaj tuj, ne ekrigardinte ĝin, reenpoŝigas ĝin.
— Kioma horo
estas? — trankvile demandas Frau Marta. Mi ree elprenas
la horloĝon.
— Baldaŭ la
oka.
— Aha! Je la
oka estos radiparolanta Schwarz. Ĝi estos interese!
Mi
ektremetas. Jes, ĝuste hodiaŭ ĝi okazos! En la florplena
korteto knaras la pordo kaj proksimiĝas ies paŝoj.
Jen estas li!
Komenciĝas! Sed sekvas frapo sur la pordon kaj ĉambron
eniras, puŝinte sin sur la plafonon, Erich.
— Saluton,
gekamaradoj! Ĉu vi havas la bieron? Ne? Ne gravas! Mi
kunprenis!
Li elŝarĝas
du botelojn sur la tablon.
— Sendu la
maljunan por aĉeti kolbason! — diras li al Alice. — Ni
aranĝu kamaradecan vespermanĝon!
Mi estas
konsternita. Eĉ pli estas konsternita Alice. Ŝi sidigas
la gaston.
— Nu, bone,
mi konsentas! Ni aranĝu vespermanĝon. Mi tuj revenos.
Ŝi malaperas
en la kuirejo. Erich sin klinas al mi.
— Min dum la
tuta vojo sekvis iu polica oficiro. Tre suspektinda
tipo!
Mi
maltrankvile rigardas al Erich.
— Por kio vi
venis? Ĉu vi jam estis vizitanta Alice'n?
Erich
tamburas per la fingroj sur la tablon.
— Ne!.. Kaj
vi?
— Mi, jes...
Iufoje, sed...
Erich ne
lasas al mi fini.
— Ĉu vi scias
pri la hodiaŭa parolo de Schwarz? Jes? Kaj ĉu vi ankaŭ
scias, kio estas okazonta?
Mi silente
kapjesas.
— Alice havas
radioakceptilon, — finas Erich, sed al mi ŝajnas, ke lia
vizito havas ankoraŭ iun celon.
— Tie agas
Otto, — kapmontras Erich la radioakceptilon kaj surmetas
la kaptelefonon. Alice eniras kun la paliĝinta vizaĝo.
Apud ŝi estas Reingold. Erich krude movas la seĝon.
— Konatiĝu,
sinjoroj! — diras Alice per nenature laŭta voĉo.
Akrarigarde
Reingold glitas sur la vizaĝoj kaj malrapide etendas la
manon.
— Mi vin jam
estas vidinta! — diras li al mi.
— Jes, mi vin
ankaŭ! Eĉ trifoje!
Erich
kuntiris la brovojn.
— La sinjoro
leŭtenanto, ŝajne, alvenis per la sama vagonaro, kiel
mi?
Hoetzke
malamikece subrigardas Erich'on.
— Jes, jes,
vi pravas! Mi ne supozis, ke ni estas veturantaj en la
saman domon! Do tio estas via ĉambro, Alice?
— Kiel vi
vidas, Reingold! Mi petas sidiĝi! Kial do vi staras? Mi
tuj diros al la vartistino. Ŝi ĝojos vin vidi!
Alice denove
malaperis en la kuirejo, lasinte nin solaj. Kelkajn
minutojn regas silento. Erich sidas kun la telefono.
Reingold elprenas arĝentan cigarujon kaj proponas la
cigarojn. Mi rifuzas, Erich prenas.
— Kion oni
translacias? — demandas Reingold.
— Tuj estas
parolonta la redaktoro de «Vorwärts», sinjoro Schwarz, —
seke respondas Erich.
— Ah, tiel! —
distre rimarkas Reingold kaj etendas la manon por preni
«Pravda»-n.
— Stranga
estas ĉi tiu lingvo, — turnas li sin al mi. — Ĉu ne
vere?
Mi levas la
ŝultrojn.
— Por ni, la
rusoj, ĝi ne ŝajnas stranga!
— Do vi estas
ruso? — mallarĝigas la okulojn Reingold.
Eksteravide
mi plene posedas min, sed interne ĉio en mi estas ege
streĉita. Mi, Erich kaj Reingold. La sovetia inĝeniero,
germana laboristo kaj polica oficiro. Ĉu la problemo de
persona feliĉo same staras antaŭ la homoj de tute
fremdaj mondoj kaj mondkonceptoj?.. Strange, ke Alice ne
opinias bezona tuj forigi tiun ĉi policiston!.. En la
ĉambro estis nur tri seĝoj. Reingold leviĝas kaj cedas
al Alice sian lokon. Ŝi rifuzas. Ŝi kontaktigas la
negrandan telerforman laŭtparolilon, pendantan apud la
spegulo, kaj sidiĝas sur la liton. Nelaŭta siblado,
memoriganta pri la gramofona disko, forflugas de la
muro. Poste sekvas klare distingebla, sed malproksima
voĉo:
— Ĉu oni
povas garantii la pacon, se la registaro estas dononta
500 milionojn da markoj por la kirasŝipkonstruo,
rifuzante cedi eĉ centonon da tiu ĉi sumo por nutrado de
la malriĉaj infanoj? Ĉi tiu decido sekvigis plej fortan
indignon inter la laborulaj amasoj. Tial ili salutas la
kampanjon por ĝenerala voĉdonado kontraŭ konstruo de la
kirasŝipo.
Vizaĝo de
Reingold deformiĝas.
— Malkompreneble! Ĉu la redakcio de «Vorwärts» tiel
ŝanĝis sian politikon?
En voĉo de la
juna oficiro sonas sincera miskompreno; ĉiuj ceteraj
konservas la silenton. Alice, kvazaŭ ŝi frostotremas,
kovras sin per diverskolora ŝalo. La okuloj de Erich
lumas kontentigite. Mi streĉe aŭskultas. La telero
daŭrigas per indiferenta voĉo rakonti pri la mizero de
la germanaj proletoj, malriĉulaj kaj mezaj rondoj de l'
kamparanaro kaj eĉ de kelkaj kategorioj de la burĝaro.
La nevidebla oratoro parolas pri la abismo, disiganta
areton de la banantaj sin en oro riĉuloj kaj la
grandegajn amasojn de la cetera loĝantaro. Li pentras
bildon de la estonta milito kaj substrekas
eksterordinaran pacemon de Sovetunio.
La lipoj de
Reingold mokeme kurbiĝas. Li turnas sin al Alice:
— Fräulein
Alice, ĉu mi povas peti vin malŝalti la aparaton?
— Kial do,
Reingold? La parolado estas interesa!
— Ŝi pravas,
— fumetante per la cigaro kaj ne formetante la
kaptelefonon, jesas Erich. — Mi neniam ankoraŭ aŭdis de
Schwarz tiajn saĝajn parolojn!
— Mi tre
bedaŭras, — levas la ŝultrojn Reingold. — Tiaokaze mi
estas devigata foriri.
— Kial? —
levas Alice la okulojn.
— Mi ja ne
povas aŭskulti trankvile ĉian absurdaĵon!
— Sed ĝi ja
estas nur radio-parolado! — enmetas mi la vorton.
— Pardonu,
sinjoroj! — iom ekscitite altigas la voĉon Reingold, —
mi venis al fraŭlino Alice, sed ne al vi!
— Se ni
malhelpas al sinjoro leŭtenanto, ni povas foriri! —
levas sin Erich de la loko. Ankoraŭ ne formetinte la
kaptelefonon, li estingas la neĝisfine fumitan cigaron,
gardeme enpakas ĝin en paperon kaj metas en la poŝon.
— Ne
malpaciĝu! — diras Alice, — Reingold, vi ne devas pro
bagatelo obstini!
— Tre bone, —
ne aŭskultante ŝin, daŭrigas Erich, — ke la radio fine
ekparolis pri la kirasŝipo. Ja estas peke prisilenti
tian gravan kampanjon! Jam kelkajn tagojn daŭras la
voĉdonado, sed la radio silentas. Samtempe oni serveme
komunikas diversajn sensencaĵojn!
Reingold
ankaŭ leviĝas.
— Ni ne havas
temojn por konversacioj! — malvarme elparolas li, rekte
rigardante Erich'on. Erich formetas la telefonon kaj
eltrinkas rapide la bieron. Li turnas la ŝaltilon kaj la
telero eksilentas duonparole.
— Genosse, ĉu
ni ne la saman vojon iros?
Mi nedecideme
rigardas Alice'n; ŝi mordetas la lipojn, mallevinte la
okulojn. Mi etendas al ŝi la manon.
— Ĝis la
revido, Alice!..
Super la
legomĝardenoj jam naĝas blua vespero. Inter la verdaĵo
kaŝas sin buletoj de mallumo. Kvazaŭ kunmetitaj el
ludkartoj la malgrandaj dometoj briletas per la
petrollampaj okuloj. Kraketas sub la piedoj la sablo. Ni
iras rapide kaj silente. Erich profunde enpoŝigis la
manojn kaj ĝisfumas la cigaron. Mi streĉe rigardas rekte
antaŭ min.
— Ĉu vi
komprenis? — ĵetas fine Erich al mi.
— Nenion mi
komprenis! — respondas mi, ne rigardante lin.
— Sed mi ĉion
komprenis.
Elirinte el
la legomĝardenoj la lumigitan straton, mi haltas apud la
poŝtkesto. Ĉi tie mi prenas el la paperujo la
poŝtkarton. Unu sekundon mi tenas ĝin super aperturo de
la poŝtkesto, poste rapide forŝovas la manon, disŝiras
la poŝtkarton kaj ĵetas la pecetojn en urnon.
rusa proverbo:
Kvazaŭ haringoj en la barelo (rusa komparo).
Schwarz:
Pr. Ŝvarc, tiama redaktoro de «Vorwärts».
«Mosselprom»:
Mallongigita nomo de Moskva Trusto por fabrikado kaj
komerco de agrikulturaj produktaĵoj.
Mein Herr:
Mia Sinjoro.
«Izvestija»:
Centra gazet-organo de Sovetia Registaro.
Notoj de la redaktinto;
V.Varankin kaj lia libro
Parto 1;Parto
2;
Parto 3;
Parto 4;
Parto 5;
Parto 7;
Parto 8;
Parto 9;
Parto 10;
Parto 11;
Parto 12
http://www.esperanto.mv.ru
|