|
|
Urumqi
Urbo plej malproksima de maro
Urumqi, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma
Regiono, situas norde de Tianshan-montaro kaj sude de
Junggar-baseno. Ĝi distancas de maro je pli ol 2300 km
sude, norde, oriente kaj okcidente. Oni povas diri, ke
ĝi estas urbo, la plej malproksima de maro en la mondo.
|
La urbo areas 12000 kvadratajn kilometrojn.
Tie vivas 2.082 milionoj da loĝantoj el han-,
ujgur-, kazaĥ-, huj-, mongol- kaj aliaj 44
nacioj, el kiuj la nacimalplimultoj konsistigas
24.6%. La naturaj riĉfontoj de Urumqi estas
abundaj. Ĝi estas nomata karboŝipo sur olea maro.
|
La rezervokvanto de nafta skisto kaj salo superis cent
milionojn da tunoj. Ankaŭ la rezervokvanto de gipso,
fosforo, fero, uranio, mangano, oro kaj aliaj estas
rimarkinda. Tie etendiĝas 164 kvadrataj kilometroj da
altaj montoj, glaciriveroj kaj eterne neĝkovritaj lokoj,
65 mil hektaroj da kampoj, 642 mil hektaroj da naturaj
herbejoj kaj 90 mil hektaroj da arbaroj. Tie kreskas 300
specoj da sovaĝaj stepaj vegetaĵoj. Krom tio tie
produktiĝas ankaŭ greno, oledonaj plantoj, melonoj,
fruktoj kaj lupoloj. Tie estas ankaŭ abundo da lumaj,
varmaj kaj ventaj energioj. Ĉio ĉi metis firman bazon
por la ekonomia disvolviĝo de la urbo en la estonteco.
Urumqi estas ankaŭ turisma loko. Ĝi estis nepra
trapasejo de la mondfama antikva Silka Vojo kaj
interkruciĝo de la orienta kaj okcidenta kulturoj en la
historio. Kun diversaj nacimalplimultoj ĝi havas fortajn
naciajn trajtojn. Ĝi troviĝas meze de Eŭrazio kaj havas
apartajn geografiajn trajtojn kaj klimatan medion.
Ĝi estis grava loko ĉe la norda Silka Vojo en la
antikveco. En Tang-dinastio grava milita stratetegia
loko Luntai ja estis proksime de ĝi. Fama poeto Cen Sen
dufoje militiris tien, plurfoje atingis Luntai kaj
verkis faman poemon priskribantan la belan pejzaĝon.
Qing-dinastio estas grava periodo en la historio de
Urumqi. Tiam oni konstruis urbomurojn, aranĝis
prefektujan administracion, kulturis kampon kaj metis
garnizonon. La diversnaciaj popoloj diligente laboris
tie kaj dank’ al tio la tiea produkto rapide kreskis,
venis tien multe da komercistoj kaj tiam la loko estis
pli prospera eĉ ol la urboj oriente de Jiayu-pasejo,
tial la pozicio de Urumqi fariĝis pli kaj pli grava.
Unue la milita kaj administra centro de la orienta
Xinjiang translokiĝis de Barkol al Urumqi kaj poste ĝi
anstataŭis Ili, la militan kaj administran centron de
Xinjiang, kiu fariĝis landlima loko pro agreso de cara
Rusio, kaj tial Urumqi fariĝis la politika, milita,
ekonomia kaj kultura centro de la tuta Xinjiang.
| Komence de la 20-a jarcento pro trafika
malfacilo la ekonomio kaj kulturo de Xinjiang
iom post iom postiĝis. Urumqi, kvankam estis
ĉefurbo de la regiono, tamen restis malgranda
antikva urbo. Post la 50-aj jaroj de la 20-a
jarcento ĝi multe ŝanĝiĝis kaj en la pasintaj 20
jaroj ĝiaj industrio, agrikulturo kaj paŝtado
disvolviĝis rapide, senprecedence prosperis ĝia
komercado, ĝia konstruado atingis novan skalon
kaj ĝia fizionomio komplete ŝanĝiĝis. |
 |
Pro sia geografia favoreco Xinjiang estis nomata
pordo de la lando jam en la antikveco. Ĝi najbaras al
Mongolio, Rusio, Kazaĥio, Hindio kaj aliaj 4 landoj kaj
havas landlimon 5600 km. longan, 14 terajn kaj 2
unuaklasajn flughavenojn. Kiel ĉefurbo de la Xinjiang-a
Ujgura Aŭtonoma Regiono Urumqi estas trafika nodo
liganta la regionojn ambaŭflanke de Tianshan-montaro,
trafika nodo de Xinjiang kaj aliaj lokoj de Ĉinio. Nun
ĝi funkcias kiel grava urbo liganta Ĉinion kun
okcidentaj landoj kaj fenestro por ekonomia kaj kultura
interŝanĝo internacie. De ĝia flughaveno sin etendiĝas
61 ĉinaj kaj internaciaj aerlinioj.17 paroj da ĉinaj kaj
internaciaj vagonaroj trairas ĝin. La trafiko en ĝi
estas tre facila. Ĝi estas ankaŭ telepoŝta nodo de
Xinjiang. Tie funkcias telekomunikaj optikaj kabloj,
diĝita poŝtelefona korespondado GSM, interreto k.a. kaj
estas kondiĉoj por grandskala kaj rapida interŝanĝo kun
aliaj lokoj de Ĉinio kaj aliaj landoj. Ĉio ĉi tio formis
modernan tridimensian Silkan Vojon kaj pretigis
soci-ekonomian sistemon taŭgan por internacia konkurenco.
Nun ĝi fariĝis internacia urbo kun landlimaj trajtoj
meze de Eŭrazio.
http://www.espero.com.cn/z-10t/04z-10t-2/04z-10t-02-2.htm
|
|
|
|
 |
Abonu novajojn de la retejo
|
|
 |
|
|
|