| La 142-metra Potjomkina ŝtuparo
estas mirinda verko de arkitekturo. Oni
projektis kaj konstruis ĝin tiamaniere, ke,
se oni rigardas ĝin desupre, videblas nur
ŝtuparaj placetoi, se demalsupre - nur
ŝtupoj. Tiu ĉi efekto estas ricevata dank'
al ampleksoj de l' ŝtuparaj placetoj kaj
ŝtupoj. Dank' al diferenco de ĝiaj supra kaj
malsupra partoj (konforme 13,4 m kaj 21,6 m)
kreiĝas perspektiva efekto. Alto de ŝtuparo
estas 27 metroj. Kun Potjomkina ŝtuparo estas kunligita la evento de la unua rusa revolucio - ribelo de maristoj sur la kirasŝipo "Potjomkin" en 1905, kiu evoluigis revolucian batalon en Rusio. |
|
Impresa estas arkitektura ensemblo de duonronda placo en centro de Primorskij bulvardo. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1827-1830 (la arkitektoj A.Melnikov kaj F.Boffo ). Du duonrondaj konstruaĵoj en stilo de rusa empiro formas malgrandan placon kun la monumento al duko de Riŝelje (la arkitektoj A.Melnikov kaj F.Boffo kaj la skulptisto I.Martos ), kiu estis starigita en 1828 laŭ la antikva stilo.
|
|
Armand Emmanuel du Plessis, duc de Richelieu (la duko de Riŝelje) estis justa kaj saĝa urbestro de Odeso en 1803-1814 kaj multe faris por konstruado kaj prospero de nia urbo. En bareliefoj, kiuj plibeligas la piedestalon, estis enkarnigitaj la simboloj de komerco, fekundeco kaj justeco. La monumento al duko de Riŝelje fariĝis simbolo de Odeso. |
Bronza Duko estas ankaŭ emblemo de 71 -a SAT-kongreso. De bulvarda centro kaj de Potjomkina ŝtuparo malkovras sin la grandioza panoramo de haveno, al kiu, devigata je sia naskiĝo, Potjomkina ŝtuparo bele kunligas la Primorskij-n bulvardon kun la ŝipa stacidomo. La konstruaĵo de la ŝipa stacidomo estis kreita en 60-aj jaroj de XX jarcento laŭ projektoj de odesaj arkitektoj V.Golovin kaj V.Kremljakov. lli kreis originalan konstruaĵon, kies silueto similas al grandega oceana ŝipo, kaj kiu kompletigas la arkltekturan ensemblon de Primorskij bulvardo. Odesa haveno estas samaĝa kiel la urbo mem. Dank' al kelkaj historiaj kondiĉoj ĝi rapide evoluis kaj perfektiĝis . Trifoje en sia historio la ŝipkompanio (kaj haveno ankaŭ ) komencis de la nulo, kaj nun ĝi fariĝis unu el la plej ampleksaj kompanioj en la mondo.
Odesa haveno estas la suda pordego de Unuiĝo de sendependaj landoj. Niaj ŝipoj kunligas la ĉenigramarajn havenojn kun havenoj de diversaj landoj de la mondo.


