|
Hukou-a Akvofalo
Glaciaj pejzaĝoj en Hukou-a
Akvofalo
|
Komence de 2003 aperis multe da glaciaj
"skulptaĵoj" ĉe la akvofalo de Hukou en la meza
parto de la Flava Rivero. La Hukou-a Akvofalo
muĝanta en la ordinaraj tagoj nun aspektas
aplombe: Akvo tondre falas el fendoj inter
diversformaj glaciaj blokoj, similaj al
stalagmitoj, kaj la disŝprucantaj akveroj
vidigas ĉielarkojn en la sunlumo kaj sub la
akvofalo formiĝis bela glacia ponto. |
| Lokanoj konigis, ke la Flava Rivero
fariĝas klara en decembro kaj glaciiĝas nelonge
post tio. La glaciaj blokoj moviĝas laŭflue de
la supra parto de la rivero, kiujn oni
dispecigas por glatigi la navigacion, kaj ŝtopas
la akvocisternon de Hukou, tiel ke formiĝas
diversaj mirindaj pejzaĝoj. |
|
Oni diris, ke la ĉi-jara konstanta malvarmo en norda
Ĉinio glaciigis la Flavan Riveron en 1500-kilometra
parto kaj multege da glaciaj blokoj haltis en Hukou, pro
kio la akvofluo estis plej malgranda en la pasintaj 10
jaroj.
http://www.espero.com.cn/10t/10t-03/03-10-3-2.htm
|