|
|
La Granda Muro

La Granda Muro estis la plej granda defenda
konstruaĵo en la antikva Ĉinio, mirakla en la mondo. La
konstruado de la Granda Muro komenciĝis en la periodoj
de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj (770 a.K.
-- 221 a.K.). Tiam la monarkoj en Ĉinio konstruis
urbomurojn por defendi sian feŭdon. En 221 a.K. Ying
Zheng aneksis la aliajn 6 regnojn kaj starigis en Ĉinio
la unuan centralizitan ŝtaton kaj titolis sin Unua
Imperiestro. Por defendi sian landon kontraŭ agreso de
la nordaj nomadoj, oni konstruis la Grandan Muron, kiu
komenciĝas de Liaoning-provinco en oriento kaj finiĝas
en Lintao, Gansu-provinco, en okcidento kun totala longo
de 5000 km. En la postaj dinastioj oni plurfoje
plilongigis kaj plifortigis la muron, ke ĝia totala
longo superis 50 mil km. La ekzistantaj partoj de la
Granda Muro estis konstruitaj ĉefe en Ming-dinastio
(1368-1644).
|
Kiel defenda konstruaĵo, la Granda
Muro havas pasejojn, fuortojn kaj alarmajn
signalturojn, kaj por garnizonoj oni kompletigis
la muron per grenejoj kaj armilejoj, kaj ĉe la
muro estis kampoj kulturataj de la garnizonoj.
|
En 1987 la Granda Muro de Ĉinio estis
enskribita en la liston de mondaj kulturaj heredaĵoj.
Granda Muro en
la sudo de Ĉinio
de ZHANG MEIZHI

La Granda Muro de Ĉinio ĝuas grandan renomon en la
mondo kaj estis la unua ĉina historia restaĵo enskribita
de UN en la liston de mondaj kulturaj heredaĵoj. La
Granda Muro en la ĝenerala ekspliko estas "muro
serpentumanta en la montaroj en la nordo de Ĉinio", kun
unu ekstremo ĉe Ŝanhaiguan-pasejo kaj la alia ĉe
Jiayuguan-pasejo. Kiel raportistino, mi vizitis en la
80-aj jaroj partojn de la Granda Muro en Ŝanxi, Ŝaanxi,
Gansu, Interna Mongolio, Hebei kaj Pekino kaj raportis
ĝin sub la rubriko "Sude kaj Norde de la Granda Muro".
Mi admiregas ĝiajn ĉarmon, majestecon kaj riĉan
kulturon. Sed pri la Granda Muro en la sudo de Ĉinio mi
neniom sciis.
 |
En la lasta oktobro, laŭ invito de
esperantisto Zhu En en Zhejiang-provinco,
orienta Ĉinio, mi venis al lia urbo Linhai por
ĉeesti la Festivalon de la Suda Granda Muro. Kaj
nur tiam mi eksciis, ke ankaŭ en la sudo de
Ĉinio estas Granda Muro. Kun mi vojaĝis s-ro Ĉai
Zemin, prezidanto de la societo "Amikoj de
Esperanto", lia edzino kaj Li Jia, raportistino
de la Esperanta Sekcio de la Ĉina Radio
Internacia. S-ro Ĉai estis la unua ĉina
ambasadoro en Usono. Li vizitis multajn lokojn
de la mondo, sed Linhai estis tute fremda al li.
Mi scias nur, ke ne malproksime de Linhai estas
fama turisma urbo Hangzhou, kaj pli proksime,
Huangyan, mandarina gubernio de Ĉinio. Kaj ankaŭ
aliaj gastoj al la Festivalo de la Suda Granda
Muro ne scias pli multe ol mi, kaj ili konas
Linhai kaj la admirindan Sudan Grandan Muron nur
post vizito al Linhai. |
Mi flugis de Pekino al Linhai du kaj duonan
horojn. De la fluĝaveno ĝis urbocentro de Linhai necesas
40-minuta aŭtoveturado. Mi pli kaj pli proksimiĝis al la
urbo kaj vidis riveron. S-ro Zhu En diris al mi, ke tiu
estas Linjiang-rivero kaj la urbo situas tuj apud la
rivero. Laŭ lia montro, mi vidis grizan muron aliflanke
de la rivero, kaŝitan en densa ombro. S-ro Zhu diris, ke
tio estas antikva urbomuro de Linhai, kun totala longo
de 1500 metroj. En la lastaj jaroj la magistrato
elspezis monon por ripari la muron kun la celo disvolvi
sian turisman aferon. Post riparo la muro aspektas nova.
Fakte la muro estis konstruita antaŭ 1600 jaroj, en
Jin-dinastio (265-420).
En la sekvanta tago, tuj antaŭ la arkaĵo de la
pordego Lanŝeng de la urbo, okazis la inaŭguro de la
festivalo. De la blankmarmora arkaĵo ĝis la pordoturo
estas 100 ŝtupoj, kaj la deklivo estas iom kruta. Post
la ceremonio mi kaj Li Jia komencis grimpi la ŝtuparon.
Ni nombris la ŝtupojn kaj post nelonge ni jam konfuziĝis
kaj en la fino ni ne volis plu nombri pro laciĝo. Ni
atingis la supron de la loko kaj havis belegan panoraman
vidon de la urbo. La komenco de la Suda Granda Muro
estas Wangtiantai (teraso por rigardi la ĉielon), kaj
iom malsupre estas la ĉirkaŭmuro de la urbo, kiun mi
vidis en la lasta tago. La ĉirkaŭmuro havis 7 pordegojn,
kaj nun restas 4 el ili. Ĉiu pordego havas sur si
imponan turon kaj duonrondan antaŭmuron. Bedaŭrinde ni
jam ne havis forton por grimpi plu. En la sekvantaj
tagoj ni havis multajn aferojn kaj ne povis vidi la
tutan aspekton de la muro, kaj mi pli detale sciis la
muron pere de fotoalbumoj.

Malgraŭ tio mi sciis, ke ankaŭ en la sudo de
Ĉinio estas Granda Muro. Kaj plie, post la vizito al la
antikva citadelo Taozhu, mi volas diri, ke tie estas la
origino de la Norda Granda Muro.
Taozhu, konstruita en 1443, estas unu el la
citadeloj ĉe la ĉina sudorienta marbordo por defendi
kontraŭ alilanda invado. Ĝi periferias 1366 metrojn, kaj
la muro havas bazon 10 metrojn larĝan. La ĉirkaŭmuro
havas po unu pordon en oriento, sudo kaj okcidento, kaj
ĉiu pordo havas duonsferan antaŭmuron ankaŭ kun turo.
Tio montras, ke ĉiu pordego estas duobla. Menciinde
estas, ke tiuj duonsferaj antaŭmuroj ŝajne estas la plej
miniatura duonsfera antaŭmuro, ĉar la spaco estas nur
por dekkelke da homoj. La muroj aspektas kadukaj, kaj
herboj elrigardas el inter la ŝtonaj masonaĵoj de la
muro, sed la strukturo de la citadelo estas perfekta,
kio helpas al esploro pri la antikva Granda Muro.
Ambaŭflanke de la strato kun longo de 370 metroj kaj
larĝo de 5.8 metroj staras domoj konstruitaj en Ming-
kaj Qing-dinastioj (1368-1911). La lignaj pordoklapoj
kaj fenestroklapoj, la lignaj gravurohavaj litoj, la pli
ol 40 antikvaj putoj, la vestoj kun ŝtofaj butonoj en la
mezo de la brusto. Ĉio portas antikvan guston.

La citadelo Taozhu havas 12 fuortojn kaj 2 el ili
estis konstruitaj sub la gvido de Qi Jiguang por rezisti
kontraŭ la japana invado. Dank' al tiuj fortikaĵoj Qi
Jiguang multfoje venkis la invadantojn. Poste li estis
postenigita por defendo de la nordo. Li aplikis la
sperton en konstruado de la urbomuroj de Linhai al la
plifortikigo kaj plivastigo de la norda Granda Muro.Tiuj
partoj de la Granda Muro en Pekino, Tianjin, Ŝanxi k.a.
lokoj, bone konservitaj ĝis nun, estis plibonigitaj kaj
plifortikigitaj laŭ lia projekto. Pro sia bezono en la
rekonstruado de la norda Granda Muro, li venigis el la
sudo 3000 militistojn, ke ili laboru kiel laborĉefoj,
kontrolistoj kaj teknikistoj. Kaj tiu parto de la Granda
Muro en Pekino, kiun oni vizitas, estis rekonstruita de
Qi Jiguang. Oni povas diri, ke la antikva muro de Linhai
estas rudimento de la Granda Muro en Pekino kaj aliaj
lokoj.
La alia grava kaj aparta rolo de la Granda Muro
de Linhai estas, krom rezisti kontraŭ malamikoj, estas
ankaŭ defendi kontraŭ riverŝveliĝo. Triono de la
urbomuro estis konstruita laŭ Linjiang-rivero. Linhai
situas ĉe la enfluejo de la rivero, kaj kiam la
riverakvo interpuŝiĝas kun tajdo, leviĝas la akvo kaj la
urbo estas minacata de inundo. Do la urbomuro ludas la
rolon de digo. Konsiderante tion, la projektintoj faris
la antaŭmuron de la pordo ronda, por ke ĝi povu rezisti
kontraŭ inundo. Tia strukturo estas unusola en Ĉinio.
Tial, kiam oni malkonstruis urbomurojn en la sudo de
Ĉinio, sole la urbomuro de Linhai konserviĝis.
http://www.espero.com.cn/10t/10t-03/lvyou3-2b.htm
http://www.ancient.ru/topics/data/china/gallery/great_china_wall/great_china_wall_13.jpg
|
|
|
|
 |
Abonu novajojn de la retejo
|
|
 |
|
|
|