Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon
en la historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman
egalan sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj
renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina
malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco;
la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj
multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn
frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ fine eĉ rekte kiel
homojn tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin
je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi
nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj
de la amaso, ĝuas ne sole ĉiujn bonojn de la vivo,
sed ankaŭ la honoran nomon de "instruituloj" aŭ "utilaj
publikaj agantoj", la pioniroj de novaj ideoj
renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua
renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin
de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je
malsaĝaĵoj; la unua renkontita gazeta felietonisto
skribas pri ili "spritajn" artikolojn kaj notojn, ne
preninte sur sin la laboron almenaŭ iom ekscii,
super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu
ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj,
ridas kaj ridegas kaj eĉ por unu minuto ne faras al
si la demandon, ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj
logiko en ĉiuj tiuj ĉi "spritaj" mokoj. Pri tiuj ĉi
ideoj "estas modo" paroli ne alie, ol kun ironia kaj
malestima rideto, tial tiel agas ankaŭ A kaj B kaj C,
kaj ĉiu el ili timas enpensiĝi serioze eĉ unu
minuton pri la mokata ideo, ĉar li "scias antaŭe",
ke "ĝi krom malsaĝaĵo enhavas ja nenion", kaj li
timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de
"tiuj malsaĝuloj", se li eĉ en la dauro de unu
minuto provos rilati serioze al tiu ĉi malsaĝaĵo. La
homoj miras, "kiamaniere en nia praktika tempo povas
aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj kaj kial oni ne
metas ilin en la domojn por frenezuloj".
Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da
batalado kaj suferoj la "buboj-fantaziuloj" atingis
la celon. La homaro fariĝis pli riĉa per unu nova
grava akiro kaj eltiras el ĝi la plej vastan kaj
diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj ŝanĝiĝas.
La jam fortiĝinta nova afero ŝajnas al la homoj tiel
simpla, tiel "komprenebla per si mem", ke la homoj
ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn
vivi sen ĝi. Kiam la posteuloj legas la rakontojn
pri tio, kiel sin tenis kontraŭ la dirita ideo la
samtempuloj de ĝia naskiĝo, ili absolute ne volas
kredi kaj pensas, ke ĉion tion ĉi elpensis la
historioskribantoj pro mokado je la foririntaj
generacioj. "Ĉu efektive", ili diras, "la tuta mondo
tiam konsistis el idiotoj? Ĉu efektive ekzistis
homoj, kiuj elpaŝadis kontraŭ la pioniroj kun tiaj
sensencaj kontraŭparoloj, kaj la ceteraj homoj
silentadis, kaj la unua renkontita kvinjara infano
ne diradis al tiuj kritikantoj: "Sinjoroj, vi ja
parolas teruran, sur nenio fonditan sensencaĵon,
kies rebato sin trovas ja tuj antaŭ via nazo!"?
Absolute nekompreneble! La historiistoj certe
trograndigas!"
Legu la historion de naskiĝo de la kristaneco kaj
de diversaj grandaj ideoj en la regiono de moralo,
filozofio kaj scienco; legu la historion de la
eltrovo de Ameriko, de la enkonduko de fervojoj k. t.
p., k. t. p. Ĉie tute tio sama. Es ist eine alte
Gesĉiĉte, doch bleibt sie immer neu. La lumo aperas
kiel necesa bezonataĵo al tiu, kiu staras
malproksime, sed al la proksime starantaj ĝi tranĉas
la okulojn kaj ili penas estingi ĝin. La ideo de
Kolumbo, ke "devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon",
ŝajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni
simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj,
kiuj, sciante jam, ke la tero estas globo, povis
dubi, ke al ĉia lando oni povas veni ne sole de
oriento, sed ankaŭ de okcidento, kaj ke en tiu ĉi ne
esplorita okcidento povas eble troviĝi ne konataj al
ni interesaj landoj. Kiam ni legas tiujn
kontraŭparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo,
ekzemple, ke neniu okcidenten de Europo veturis,
sekve ĝi estas ne ebla, ke Dio malpermesis tion ĉi
fari, ke la ŝipoj malleviĝados malsupren kaj ne
povos returne leviĝadi supren ... k. t. p., --- ni
kontraŭvole demandas nin, kiamaniere homoj maturaĝaj
povis paroli tiajn sensencaĵojn, pro kiuj en nia
tempo ruĝiĝus ĉia infano. Kaj tamen en tiu tempo
ĝuste tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj
kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej
logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la
ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanaĵo, kiu
estas inda nenian atenton. Kiam oni montris al la
homoj la forton de la vaporo kaj ĝian uzeblecon,
ŝajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontraŭparoli
kontraŭ ĝi? Kaj tamen kiom da multjara batalado,
suferoj kaj mokoj la elpensinto devis elporti! kaj
eĉ tiam, kiam fine prosperis jam atingi la celon,
kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la
lokomotivoj kuradis kaj alportadis grandegan utilon,
sur la kontinento de Europo instruitaj homoj kaj eĉ
tutaj instruitaj korporacioj, anstataŭ simple
ekrigardi kaj konvinkiĝi, skribadis ankoraŭ
profundapensajn traktatojn pri tio, ke konstruado de
lokomotivoj estas infana entrepreno, ke ĝi estas ne
ebla, ke ĝi estas malutila k. t. p. Kio tio ĉi
estas? ni demandas nin; ĉu tio ĉi estis ia ĉiuhoma
epidemia idioteco? ĉu efektive ekzistis tiaj
generacioj? Jes, ekzistis tiaj generacioj, kaj ni,
kiuj nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli
bonaj ol ili, kaj niaj nepoj estos ne pli bonaj ol
ni. Ĉiuj tiuj ĉi homoj kun iliaj indignige sensencaj
kontraŭparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj,
kvankam ili nun eble ŝajnas al ni tiaj. Ilia tuta
kulpo konsistis nur en tio, ke, dank' al la natura
spirita inercio de ĉiu el ni, ili aŭ tute ne volis
prijuĝi la naskiĝantajn novajn aperojn, plivolante
limigi sin per sanosubtenanta ridado, aŭ alpaŝadis
al la prijuĝado kun antaŭe jam preta konvinko, ke la
afero proponata al ili estas neplenumebla, kaj ĉiujn
siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu
antaŭe farita decido, ne rimarkante la tutan
senfundamentecon de tiuj ĉi argumentoj, kaj kontraŭ
la argumentoj de la defendantoj de la nova ideo ili
fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj,
kaj tial tiuj ĉi lastaj argumentoj, kiuj penadis
pruvi la eblecon de tio, "pri kio ĉiuj ja scias, ke
ĝi estas neebla", devis ŝajni al tiuj inerciaj homoj
tiel same infanaj, kiel al ni nun ŝajnas iliaj
tiamaj kontraŭparoloj.
Al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj ŝajnas
senenhava fantazio kaj al la posteuloj ŝajnas tia
natura afero, ke ili ne komprenas, kiamaniere la
homoj miljarojn vivis sen ĝi, --- al tiaj ideoj
apartenas ankaŭ la ideo de enkonduko de komuna
lingvo por la komunikiĝoj inter diversaj popoloj.
Kiam niaj posteuloj legos en la historio, ke la
homoj, tiuj ĉi reĝoj de la tero, tiuj ĉi plej altaj
reprezentantoj de la monda inteligenteco, tiuj ĉi
duon-dioj, en la daŭro de tutaj miljaroj vivis unuj
apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili
simple ne volos kredi. "Por tio ĉi oni ja bezonis
nenian supernaturan forton," ili diros; "ĉiu el tiuj
ĉi homoj posedis ja kolekton da kondichaj sonoj, per
kiuj li tute precize kompreniĝadis kun siaj plej
proksimaj najbaroj, --- kiel do ne venis al ili en
la kapon konsentiĝi inter si, ke unu el tiaj
kolektoj da kondiĉaj sonoj estu enkondukita por la
reciproka kompreniĝado inter ĉiuj, simile al tio,
kiel por la plimulto de la kulturaj popoloj estis
enkondukita jam longe unu kondiĉa kolekto da mezuroj,
unu kondiĉa alfabeto, unuj kondiĉaj muzikaj signoj k.
t. p.!" Niaj posteuloj indignos, kiam ili ekscios,
ke la homojn, kiuj penadis pri la enkonduko de
komuna lingvo, la samtempuloj montradis per la
fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la
nomon de seriozaj homoj; ke pri tiuj ĉi homoj ĉiu
malplenkapulo povis spritadi en la gazetoj, kiom li
volis, kaj troviĝis neniu, kiu dirus al tiuj
malplenkapuloj: "Vi povas trovi tiujn ĉi ideojn
plenumeblaj aŭ ne plenumeblaj, --- sed moki ilin, eĉ
ne konatiĝinte kun ili, estas honte, sinjoroj!"
Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili aŭdos tiujn
naivajn kontraŭparolojn, kiujn multaj el niaj
samtempuloj faradis kontraŭ la ideo de lingvo
internacia entute kaj de lingvo arta speciale.
Simile al tio, kiel ni kun rideto de kompato rilatas
al tiu el niaj pra-praavoj, kiu antaŭ kelke da
miljaroj eble protestis kontraŭ la enkonduko de arta
alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, sed
tute senpruve, ke rimedo por la esprimado de niaj
pensoj estas objekto organa, natura, kreita de la
historio (skribado per hieroglifaj desegnaĵoj) kaj
ne povanta "esti kreita en kabineto", --- tiel niaj
posteuloj mokados tiujn samtempulojn, kiuj nur pro
tiu nenion diranta cirkonstanco, ke la nunaj lingvoj
kreiĝis blinde per si mem, aŭtoritate certigas, ke
lingvo ne povas esti kreita arte. "Ghis nun ne estis,
sekve ne povas esti!" --- "Kiel mi povas kredi",
diros en la venonta centjaro ia dekjara lernanto al
sia instruanto, "ke ekzistis homoj, kiuj neadis la
eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antaŭ ilia
nazo tia lingvo jam ekzistis, havis jam riĉan
literaturon kaj bonege plenumadis jam en la praktiko
ĉiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo
internacia, kaj tiuj ĉi sinjoroj, anstataŭ babiladi
ĉiam teorian sensencaĵon, bezonis nur malfermi la
okulojn kaj ekrigardi! Ĉu estas eble, ke homoj
maturaĝaj parolus ĉiam frazistan sensencaĵon pri ia
diferenco de la voĉaj organoj ĉe la popoloj, kiam
ĉiu infano vidis sur ĉiu paŝo membrojn de unu popolo,
bonege parolantajn en la lingvo de alia popolo!"
Kaj la instruanto respondos: "ĝi estas efektive
nekredebla, kaj tamen ĝi tiel estis!"
Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo
internacia la rutino kaj spirita inercio komencas
iom post iom cedadi al la sana prudento. Jam longe
tie aŭ aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas
artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por
ĝiaj batalantoj. Sed tiuj ĉi artikoloj estas ankoraŭ
senkuraĝaj, kvazaŭ la aŭtoroj timas, ke oni ne
elmetu ilin al publika malhonoro. Tiuj ĉi
senkuraĝaj voĉoj perdiĝas en la laŭtega horo de la
kriistoj kaj mokistoj, tiel ke la grandega plimulto
de la publiko, kutiminta iradi nur tien, kie oni
krias la plej laŭte, kaj opiniadi ĉiun mokanton
saĝulo, ĉiun atakanton bravulo kaj ĉiun atakaton
kulpulo, ĉiam ankoraŭ rigardas la ideon de lingvo
internacia kiel sensencan infanan fantazion. Tiun ĉi
publikon konvinki ni ne entreprenas, ĉar ĉiuj niaj
vortoj pereus vane. Ilin konvinkos nur la tempo.
Morgaŭ ĝi al la pioniroj de la ideo konstruos
monumentojn kun tia sama anara sento, kun kiu ĝi
hodiaŭ superĵetas ilin per koto. Nia parolo estas
difinita nur por tiuj, kiuj provis rilati al nia
ideo kun juĝo memstara, sed sub la influo de
diversaj aŭditaj opinioj perdis la egalpezon, ne
scias, kiel ili devas sin teni, dezirus kredi kaj
samtempe turmentiĝas per konstantaj duboj. Por ili
ni tie ĉi analizos la demandon, ĉu efektive ni, la
amikoj de la ideo de lingvo internacia, laboras por
ia utopio, kaj ĉu minacas al ni la danĝero, ke ĉiuj
niaj laboroj pereos vane, kiel kredigas niaj
kontraŭuloj, aŭ ĉu ni iras al celo klare difinita,
senduba kaj nepre atingota.
Ni scias, estimataj aŭskultantoj, ke vi kutimis
rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas
plenigitaj per multo da citatoj, traplektitaj per
multo da laŭtaj aŭtoritataj nomoj kaj brilas per
amasego da alteflugaj kvazaŭ-sciencaj frazoj. Ni
avertas vin, ke ĉion tion ĉi vi en nia parolo ne
trovos. Se vi trovas atentinda nur tion, kio estas
ligita kun laŭtaj nomoj, legu ian verkon pri lingvo
internacia, kaj vi trovos tie longan serion da
gloraj kaj aŭtoritataj scienculoj, kiuj laboris por
la ideo de lingvo internacia. Sed ni tie ĉi forlasos
ĉian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la
nomo de la nuda logiko. Ne turnu atenton sur tion,
kion diras Petro aŭ Johano, sed pripensu mem. Se
niaj argumentoj estas ĝustaj, akceptu ilin, - se ili
estas malĝustaj, forĵetu ilin, se eĉ miloj da laŭtaj
nomoj starus post ili.
Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn: (1)
ĉu lingvo internacia estas bezona; (2) ĉu ĝi estas
ebla en principo; (3) ĉu ekzistas espero, ke ĝi
efektive estos enkondukita praktike; (4) kiam kaj
kiamaniere tio ĉi estos farita kaj kia lingvo estos
enkondukita; (5) ĉu nia nuna laborado kondukas al ia
difinita celo, aŭ ni agas ankoraŭ blinde kaj riskas,
ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj
devas ankoraŭ sin teni flanke de ni, ĝis "la afero
klariĝos".
II
Ĉu lingvo internacia estas bezona? Tiu ĉi
demando per sia naiveco elvokos ridon ĉe la estontaj
generacioj, tiel same kiel niaj samtempuloj ekridus
ekzemple che la demando "Ĉu poŝto estas bezona?" La
plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun
ĉi demandon tute superflua; tamen pro konsekvenco ni
metas tiun ĉi demandon dank'al tio, ke ekzistas
ankoraŭ multe da homoj, kiuj respondas je tiu ĉi
demando per "ne". La sola motivo, kiun kelkaj el
tiuj ĉi homoj elmetas, estas sekvanta: "lingvo
internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la
naciojn". Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni
la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome
konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela
tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj
lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio
kun unu ĉiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio ĉi
efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi
tiujn ĉi sinjorojn. Lingvo internacia deziras nur
doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras
unu antaŭ alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu
alian, sed ĝi neniel intencas enmiksiĝi en la
internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo
internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel
same ridinde, kiel ekzemple timi, ke la poŝto, kiu
donas al homoj malproksimaj unu de alia la eblon
komunikiĝadi, minacas neniigi la buŝajn
interparoladojn inter la homoj! "Lingvo internacia"
kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj
objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. Se
ni supozus, ke fariĝos iam kunfluiĝo de la homoj en
unu ĉiuhoman popolon, en tiu ĉi "malfeliĉo" (kiel
nomos ĝin la naciaj ŝovinistoj) estos kulpa ne la
lingvo internacia, sed la aliiĝintaj konvinkoj kaj
opinioj de la homoj. Tiam efektive la lingvo
internacia faciligos al la homoj la atingon de tio,
kio antaŭe estos principe decidita de ili kiel
dezirinda; sed se la celado al kunfluiĝo ne naskiĝos
ĉe la homoj memstare, la lingvo internacia per si
mem certe ne volos altrudi al la homoj tian unuiĝon.
Lasante tute flanke la demandon pri la dezirindeco
aŭ nedezirindeco de nacia ŝovinismo, ni notos nur
tion, ke celadon al lingvo internacia ne devas
escepti eĉ la plej varmega blinda ŝovinismo; ĉar la
rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter
nacia ŝovinismo estas tia sama, kiel inter nacia
patriotismo kaj amo al sia familio: ĉu iu povas
diri, ke la pligrandigo de reciprokaj komunikiĝoj
kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando
(celado patriota) minacas per io al la amo familia?
Per si mem la lingvo internacia ne sole ne povas
malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontraŭe, ĝi
sendube devas konduki al ilia granda fortigado kaj
plena ekflorado: dank'al la neceseco ellernadi
diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas
renkonti homon, kiu posedas perfekte sian patran
lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpuŝiĝante
unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli konfuziĝas,
kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon kaj
ĉarmon; sed kiam ĉiu el ni devos ellernadi nur unu
fremdan lingvon (kaj ankoraŭ tre facilan), ĉiu el ni
havos la eblon ellerni sian lingvon fonde, kaj ĉiu
lingvo, liberiĝinte de la premado de multaj najbaroj
kaj konservinte plene por si sola ĉiujn fortojn de
sia popolo, disvolviĝos baldaŭ plej potence kaj
brile.
La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de
lingvo internacia, estas la timo, ke kiel lingvo
internacia estos eble elektita ia el la lingvoj
naciaj kaj ke tiam la homoj ne alproksimiĝos al si
reciproke, sed simple ia unu popolo dispremos kaj
englutos ĉiujn aliajn popolojn, dank' al la grandega
superforto, kiun ĝi ricevos super ĉiuj aliaj
popoloj. Tiu ĉi motivo estas ne tute senfundamenta;
sed ĝi povas esti elmetita nur kontraŭ tia aŭ alia
nepripensita kaj malĝusta formo de lingvo
internacia. Tiu ĉi motivo kompreneble perdas ĉian
signifon, se ni turnos atenton, ke lingvo internacia
povas esti kaj estos nur ia neŭtrala lingvo, kiel ni
malsupre montros.
Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la
demandon pri la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko
de lingvo internacia (pri tiu ĉi punkto ni parolos
malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko de tia
lingvo dependas nur de nia deziro, kaj se ni
esceptos ian kriantan erarpaŝon en la elekto de la
lingvo, ĉiu devas konsenti, ke pri malutilo de
lingvo internacia neniel povas esti eĉ la plej
malgranda parolo. Sed la utilo, kiun tia lingvo
alportus al la mondo, estas tiel grandega kaj
videbla por ĉiu, ke pri tio ĉi ni propre ne bezonus
paroli. Tamen kelke da vortoj ni diros pri tio ĉi,
se eĉ simple pro pleneco de nia analizo.
Ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la
homaron tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj
bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj laŭ
tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan nian altan
kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu
objekto: al la posedado de lingvo, kiu ebligis al ni
la interŝanĝadon de pensoj. Kio estus kun ni, fieraj
reĝoj de la mondo, se ni ne povus lingve
komunikiĝadi unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj
inteligentecon ĉiu el ni devus de la komenco mem
ellaboradi al si mem, anstataŭ faradi uzon --- dank'
al interŝanĝo de pensoj --- de la jam pretaj
fruktoj de la sperto kaj diversaj scioj de tutaj
miljaroj de tutaj milionoj kaj miliardoj da aliaj
similaj al ni kreitaĵoj? Ni tiam eĉ per unu plej
malgranda ŝtupeto ne starus pli alte ol tiuj
diversaj bestoj, kiuj nin ĉirkaŭas kaj kiuj estas
tiel sensaĝaj kaj senhelpaj! Forprenu de ni la
manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed lasu al
ni nur la povadon interŝanĝadi la pensojn, --- kaj
ni restos tiuj samaj reĝoj de la naturo, kaj ni
konstante kaj senfine perfektiĝados; sed donu al ĉiu
el ni eĉ centon da manoj, donu al ni eĉ centon da
diversaj ĝis nun ne konataj sentoj kaj povoj, sed
forprenu de ni la povon de interŝanĝado de pensoj
--- kaj ni restos sensaĝaj kaj senhelpaj bestoj. Sed
se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de
interŝanĝo de pensoj havis por la homaro tian
grandegan signifon, ekpensu pri tio, kian grandegan
kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro
tiu lingvo, kiu farus la interŝanĝadon de pensoj
plena, kaj dank' al kiu ne sole A havus la eblon
kompreniĝadi kun B, C kun D, E kun F, sed ĉiu el ili
povus kompreniĝadi kun ĉiu el la aliaj! Tuta cento
da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la
homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian
faros la enkonduko de lingvo internacia! Ni prenu
kelkajn malgrandajn ekzemplojn. Ni penas tradukadi
la verkojn de ĉiu nacio en la lingvojn de ĉiuj aliaj
nacioj; sed tio ĉi englutas ja neproduktive
grandegan multon da laboroj kaj mono, kaj tamen
malgraŭ ĉio ni povas traduki nur la plej sensignifan
parton de la homa literaturo, kaj la grandega
plimulto de la homa literaturo kun riĉaj provizoj
da diversaj pensoj por ĉiu el ni restas neakirebla.
Sed kiam ekzistus lingvo internacia, tiam ĉio, kio
aperas en la regiono de la homa penso, estus
tradukata nur en tiun ĉi unu neŭtralan lingvon kaj
multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu ĉi
lingvo, kaj ĉiuj produktoj de la homa spirito
fariĝus akireblaj por ĉiu el ni. Por la perfektigado
de tiu aŭ alia branĉo de la homaj scioj ni aranĝas
sur ĉiu paŝo internaciajn kongresojn, --- sed kian
mizeran rolon ili ludas, kiam partopreni en ili
povas ne tiu, kiu efektive kun utilo dezirus ion
aŭdi, ne tiu, kiu efektive ion gravan volus
komuniki, sed nur tiu, kiu scias babiladi en kelkaj
lingvoj. Nia vivo estas mallonga, kaj la scienco
estas vasta; ni devas lerni, lerni, lerni! Al la
lernado ni povas dediĉi nur parton de nia mallonga
vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn; sed
ho ve! granda parto de tiu ĉi kara tempo foriras
tute neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom
multe ni gajnus, se, dank' al ekzistado de lingvo
internacia, ni povus la tutan tempon, dediĉatan nun
al la neproduktiva lernado de lingvoj, dediĉi al la
lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj! Kiel
alte tiam leviĝus la homaro! ...
Sed ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto, ĉar kiel
ajn ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatus al tiu aŭ alia
formo de lingvo internacia, ni dubas, ĉu troviĝos
inter ili eĉ unu, kiu dubus la utilecon mem de tia
lingvo. Sed ĉar al multaj homoj, kiuj ne kutimis
donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj
kaj antipatioj, ordinare ŝajnas, ke se ili ne
aprobas tiun aŭ alian formon de ia ideo, ili nepre
devas ataki la ideon mem entute, --- tial ni, pro
sistemeco de nia analizo, petas ĉiun el la estimataj
aŭskultantoj antaŭ ĉio noti al si bone en la memoro,
ke pri la utileco de lingvo internacia entute --- se
tia estus enkondukita --- li ne dubas. Ekmemoru do,
sinjoroj, bone la unuan konkludon, al kiu ni venis,
notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu ĉi konkludo vi
konsentas, nome:
La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus
kompreniĝadi inter si la homoj de ĉiuj landoj kaj
popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon.
III
Nun ni transiros al la dua demando: "ĉu lingvo
internacia estas ebla?" Ankaŭ pri tio ĉi nenia
senantaŭjuĝa homo eĉ unu minuton povas dubi, ĉar ne
sole ne ekzistas eĉ la plej malgrandaj faktoj, kiuj
parolus kontraŭ tia ebleco, sed ne ekzistas eĉ la
plej malgrandaj kaŭzoj, kiuj devigus eĉ unu minuton
dubi pri tia ebleco. Ekzistas en efektiveco homoj,
kiuj kun scienca aplombo kredigas, kvazaŭ lingvo
estas objekto natura, organa, kiu dependas de
apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo de
ĉiu popolo, de la klimato, heredeco, kruciĝado de
rasoj, historiaj kondichoj k.t.p. Kaj al la amaso
tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili
en sufiĉa mezuro estas traplektitaj per diversaj
citatoj kaj per misteraj por la amaso terminoj
teĥnikaj. Sed homo klera, kiu kuraĝas havi propran
juĝon, scias ja tre bone, ke ĉio tio ĉi estas nur
senenhava pseŭdo-scienca babilado, kiu havas nenian
sencon kaj kiun rebati povus tre facile la unua
renkontita infano. El la ĉiutaga sperto ni ĉiuj ja
scias tre bone, ke se ni prenos infanon el kiu ajn
lando aŭ nacio kaj de la tago de ĝia naskiĝo
edukados ĝin inter personoj de nacio tute fremda kaj
eĉ antipoda por ĝi, ĝi parolados en la lingvo de tiu
ĉi nacio tiel same bonege kaj pure, kiel ĉiu natura
filo de tiu ĉi nacio. Se por homo maturaĝa estas
ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon, tio ĉi
ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj de
parolo, sed simple de tio, ke li ne havas paciencon,
ne havas tempon, ne havas instruantojn, ne havas
rimedojn k.t.p. Tiu ĉi sama maturaĝulo renkontus
ja tiujn ĉi samajn malfacilaĵojn ĉe la ellernado de
sia hejma lingvo, se li en la infaneco ne estus
edukita en tiu ĉi lingvo, sed devus ellernadi ĝin
per helpo de lecionoj. Fine ĉiu klera homo ja
ankaŭ nun devas ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn,
kaj li certe ne elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazaŭ
estas konformaj al liaj organoj de parolado, sed nur
tiujn, kiujn li bezonas; estas sekve nenio neebla en
tio, ke anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn,
ĉiuj ellernadu unu saman lingvon kaj sekve povu
komprenadi unu alian. Se eĉ ĉiu posedus la
komuneakceptitan lingvon ne en plena perfekteco, eĉ
tiam la demando de lingvo internacia estus jam
decidita, kaj la homoj ĉesus staradi unu antaŭ alia
kiel surda-mutaj. Kaj oni devas ja memori, ke se ĉie
estus sciate, ke por komunikiĝoj kun la tuta mondo
oni devas ellerni nur unu lingvon --- ĉie ekzistus
multego da bonaj instruistoj de tiu ĉi lingvo, da
specialaj lernejoj, ĉiu ellernadus tiun ĉi lingvon
kun la plej granda volonteco kaj fervoreco, kaj fine
ĉiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al tiu ĉi
lingvo en la infaneco, paralele kun la patra lingvo.
Sekve, lasante dume flanke la demandon pri tio, ĉu
la homoj volos elekti ian unu lingvon por la rolo
de internacia kaj ĉu prosperos al ili veni al
interkonsento pri tiu ĉi elekto, ni dume konstatas
tiun fakton, kiu kun plena sendubeco sekvas el ĉio,
kion ni diris supre, nome, ke la ekzistado mem de
lingvo internacia estas tute ebla. Notu do al vi
bone en la memoro tiujn du sendubajn konkludojn, al
kiuj ni venis ĝis nun, nome:
1. Lingvo internacia alportus al la homaro
grandegan utilon;
2. La ekzistado de lingvo internacia estas plene
ebla.
IV
Ĉu lingvo internacia estos iam enkondukita? Se
ni venis al la konkludo, ke lingvo internacia
alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ĝia
ekzistado estas ebla, el tiuj ĉi du konkludoj jam
per si mem elfluas la konkludo, ke tia lingvo pli aŭ
malpli frue nepre estos enkondukita, ĉar alie ni
devus nei ĉe la homaro la ekzistadon de ĉia eĉ plej
elementa inteligenteco. Se lingvo, povanta plenumadi
la rolon de internacia, ĝis nun ankoraŭ ne ekzistus,
sed devus ankoraŭ esti kreita, tiam respondo je la
demando metita en la komenco de tiu chi chapitro
estus duba, char estus nesciate ankorau, ĉu oni
povos krei tian lingvon. Sed ni ja scias, ke da
lingvoj ekzistas tre multe kaj ke ĉiu el ili en
okazo de bezono povus esti difinita kiel internacia,
nur kun tia diferenco, ke unu el ili pli taŭgus por
tiu ĉi celo kaj alia malpli. Ni havas sekve ĉion
pretan, kaj ni bezonas nur ekdeziri kaj elekti, ---
kaj en tia okazo la respondo je la supre metita
demando jam ne povas esti duba. La homoj vivas per
vivo konscia kaj senĉese celadas al sia bono; tial
se ni scias, ke tiu aŭ alia afero promesas al la
homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke ĝi estas
por ili atingebla, ni ĉiam kun plena certeco povas
antaŭdiri, ke de tiu momento, kiam la homoj nur
ekturnis sian atenton al tiu ĉi afero, ili jam
obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj ne ĉesos
en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon
atingos. Se du homaj grupoj estas disigitaj unu de
alia per rivereto, sed scias, ke por ili estus tre
utile komunikiĝadi inter si, kaj ili vidas, ke
tabuloj por la kunigo de ambaŭ bordoj kushas tute
pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas esti
profeto, por antaŭvidi kun plena certeco, ke pli aŭ
malpli frue tabulo estos transĵetita trans la
rivereto kaj komunikiĝado estos aranĝita. Estas
vero, ke pasas ordinare kelka tempo en ŝanceliĝado,
kaj tiu ĉi ŝanceliĝado estas ordinare kaŭzata de la
plej sensencaj pretekstoj: saĝaj homoj diras, ke
celado al aranĝo de komunikiĝo estas infanaĵo, ĉar
neniu el ili okupas sin je metado de tabuloj trans
rivereto, kaj tiu ĉi afero estas tute ne en modo;
spertaj homoj diras, ke la antaŭuloj ne metadis
tabulojn trans rivereto, sekve ĝi estas utopio;
instruitaj homoj pruvas, ke komunikiĝado povas esti
nur afero natura kaj ke la homa organismo ne povas
sin movadi sur tabuloj, k.t.p. Tamen pli aŭ malpli
frue tabulo estas transmetata kaj la komunikiĝado
estas aranĝata. Tiel estis kun ĉiu utila ideo, tiel
estis kun ĉiu utila elpenso; apenaŭ la senantaŭjuĝaj
homoj venadis al senduba konkludo, ke la donita
afero estas tre utila kaj samtempe efektivigebla,
ili povis ĉiam scii antaŭe kun plena certeco, ke pli
aŭ malpli frue la afero nepre estos akceptita,
malgraŭ ĉia batalado de la flanko de la rutinuloj;
ĉar tion ĉi garantias ne sole la natura
inteligenteco de la homaro, sed ankaŭ ĝia celado al
sia praktika bono kaj profito. Tiel estos ankaŭ kun
la lingvo internacia. En la daŭro de multaj
centjaroj la homoj, ankoraŭ ne tre bezonante lingvon
internacian, ne enpensiĝadis pri tiu ĉi demando; sed
nun, kiam la fortiĝintaj komunikiĝoj inter la homoj
turnis ilian atenton al tiu ĉi demando, nun, kiam la
homoj komencis konvinkiĝadi, ke lingvo internacia
alportos al ili grandegan utilon kaj ke ĝi estas
atingebla, ili sen ia dubo jam celados al ĝi ĉiam
pli kaj pli, ĝia neceseco fariĝados por ili kun ĉiu
tago ĉiam pli sentebla, kaj ili jam ne trankviliĝos
tiel longe, ĝis la demando estos solvita. Ĉu vi
povas tion ĉi dubi? Certe ne! Kiam tio ĉi venos ---
ni ne intencas nun antaŭdiri: povas esti, ke ĝi
venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj
aŭ eĉ post kelkaj centoj da jaroj, --- sed unu afero
estas jam senduba, ke kiom ajn devos suferi la unuaj
pioniroj de tiu ĉi ideo, kaj se eĉ tiu ĉi ideo
multajn fojojn endormiĝadus je tutaj dekjaroj, ĝi
jam neniam mortos: ĉiam pli ofte kaj pli obstine
eksonados voĉoj, postulantaj enkondukon de lingvo
internacia, kaj fine, pli aŭ malpli frue --- se la
demando ne estos solvita de la societo mem --- la
registaroj de ĉiuj landoj devos cedi, aranĝi
internacian kongreson kaj elekti ian unu lingvon
kiel internacian. Tie ĉi povas esti nur demando pri
la tempo: unuj el vi diros, ke tio ĉi venos tre
baldaŭ, aliaj diros, ke ĝi venos nur en plej
malproksima estonteco; sed ke tiu ĉi fakto entute
iam venos kaj ke la homaro, vidante la grandegan
utilecon kaj samtempe la atingeblecon de lingvo
internacia, ne restos eterne indiferenta por tiu ĉi
afero kaj senhelpa anaro da ekzistaĵoj, ne
komprenantaj unu alian --- pri tio ĉi certe neniu el
vi dubas eĉ minuton. Ni petas vin tial noti al vi en
la memoro la trian konkludon, al kiu ni venis, nome:
"Pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos
enkondukita."
Tie ĉi ni faros malgrandan paŭzon kaj diros kelke
da vortoj pri ni, batalantoj pro la ideo de lingvo
internacia. El ĉio pruvita de ni vi vidas, ke ni
tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj utopiistoj,
kiajn multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin
pentras multaj gazetoj, ne dezirantaj eniĝadi en la
esencon de tio, pro kio ni batalas. Vi vidas, ke ni
batalas pro afero, kiu alportos al la homaro
grandegan utilon kaj kiu pli aŭ malpli frue nepre
estos atingita. Ĉiu prudenta homo povas sekve kuraĝe
aliĝi al ni, ne timante la mokojn de la malsaĝa kaj
nepensanta amaso. Ni batalas pro afero tute
pripensita kaj certa, kaj tial neniaj mokoj nek
atakoj nin debatos de la vojo. La estonteco
apartenas al ni. Ni supozu eĉ, ke tiu formo de
lingvo internacia, pro kiu ni batalas, montriĝos en
la estonteco kiel erara kaj ke venonta lingvo
internacia estos ne tiu, kiun ni elektis, --- sed
tio ĉi ja tute nin ne devas konfuzi, ĉar ni batalas
ne pro la formo, sed pro la ideo, kaj formon
konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke ĉia
batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio
kondukas. Malsupre ni pruvos, ke eĉ ankaŭ tiu
konkreta formo de la lingvo estas tute pripensita
kaj havas senduban estontecon; sed se vi eĉ tion ĉi
dubus, la formo ja neniom nin ligas: se tiu ĉi formo
montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos, kaj en okazo
de bezono ni ĝin post-morgaŭ ankoraŭ unu fojon
ŝanĝos, sed ni batalados pro nia ideo tiel longe,
ĝis ĝi pli aŭ malpli frue estos plene
efektivigita. Se ni, obeante la voĉon de la
indiferenta egoismo, detenadus nin de nia laborado
nur tial, ke kun la tempo la formo de la lingvo
internacia eble estos alia, ol tiu, pro kiu ni nun
laboras, tio ĉi signifus tion saman, kiel ekzemple
rifuzi la uzadon de vaporo tial, ke poste eble estos
trovita pli bona rimedo de komunikiĝado, aŭ rifuzi
regnajn plibonigojn tial, ke poste iam eble estos
trovitaj pli bonaj formoj por la regna konstruo. Nun
ni estas ankoraŭ malfortaj, kaj ĉia bubo povas
ankoraŭ mokadi nin kaj montradi nin per la fingroj;
sed plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta. Nia
afero iras malrapide kaj malfacile; tre povas esti,
ke la plimulto de ni ne ĝisvivos tiun momenton, kiam
montriĝos la fruktoj de nia agado kaj ĝis la morto
mem ni estos objekto de mokoj; sed ni iros en la
tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos, ke ĝi
morti neniam povas, ke pli aŭ malpli frue ĝi devas
atingi la celon. Kaj se eĉ, lacaj de la sendanka
laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la
manojn, --- tute egale, la afero ne mortos: anstataŭ
la lacigitaj batalantoj aperos batalantoj novaj; ĉar
ni denove ripetas, ke se estas ekster dubo, ke
lingvo internacia alportus al la homaro grandegan
utilon kaj ke ĝi estas atingebla, en tia okazo por
nenia homo ne blindigita de rutino povas esti ia
dubo, ke ĝi pli au malpli frue nepre estos atingita,
kaj nia konstanta laborado estos por la homaro
eterna memorigado tiel longe, ĝis la ideo de lingvo
internacia estos efektivigita. La posteuloj benos
nian memoron, kaj al tiuj saĝaj homoj, kiuj nun
nomas nin fantaziistoj, ili rilatos tiel, kiel ni
nun rilatas al la saĝaj samtempuloj de la eltrovo de
Ameriko, de la elpenso de vaporveturiloj k.t.p.
V
Sed ni revenu al nia interrompita analizado.
Ni pruvis, ke lingvo internacia pli aŭ malpli frue
nepre estos enkondukita; sed restas la demando: kiam
kaj kiamaniere ĝi venos? Povas esti, ke tio ĉi venos
nur post centoj aŭ eble eĉ post miloj da jaroj? Ĉu
por tio ĉi estas bezona nepre reciproka
interkonsento de la registaroj de ĉiuj landoj? Por
doni pli-malpli kontentigajn respondojn je tiuj ĉi
demandoj, ni devas antaŭe analizi alian demandon,
nome: "Ĉu oni povas antaŭvidi, kia lingvo estos
internacia?" Inter la unuaj demandoj kaj la lasta
ekzistas la sekvanta malvasta ligiteco: se oni ne
povas antaŭvidi, kia lingvo estos farita internacia,
kaj se diversaj lingvoj havas por tio ĉi pli-malpli
egalajn ŝancojn, tiam oni devas atendi ĝis la
registaroj de ĉiuj (almenaŭ la plej gravaj) regnoj
decidos aranĝi por tiu ĉi celo kongreson kaj decidi
la demandon pri lingvo internacia. Kiu scias, kun
kia granda malfacileco la registaroj decidiĝas por
ĉia nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankoraŭ tre
kaj tre multe da jaroj, antaŭ ol la registaroj
trovos la demandon de lingvo internacia sufiĉe
maturiĝinta kaj inda je ilia enmiksiĝo, kaj poste
pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj por la laborado
de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj, antaŭ ol
la afero estos decidita. Apartaj personoj kaj
societoj tie ĉi nenion povus fari; ili povus nur
konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la
demandon sen la enmiksiĝo de la registaroj ili ne
povus. Ĝis la solvo de la demando en tia okazo estus
sekve ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Sed tute alia
afero estus, se montriĝus, ke oni povas antaŭe
antaŭvidi kun plena precizeco kaj plena certeco, kia
nome lingvo estos iam internacia: tiam oni jam ne
bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam
ĉia societo, ĉia aparta persono povus laŭ sia propra
gvido labori por la disvastigo de tiu ĉi lingvo; la
nombro da adeptoj de tiu ĉi lingvo kreskadus kun ĉiu
horo, ĝia literaturo rapide riĉiĝadus, kongresoj
internaciaj tuj povus komenci uzadi ĝin por la
reciproka kompreniĝado de siaj membroj, kaj en la
plej mallonga tempo tiu ĉi lingvo tiom fortikiĝus en
la tuta mondo, ke al la registaroj restus nur doni
sian sankcion al fakto jam plenumiĝinta. Ĉu ni povas
antaŭvidi, kia lingvo estos internacia? Feliĉe ni
povas respondi tiun ĉi demandon tute pozitive: "jes,
ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia, ni
povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj
certeco, sen ia ombro da dubo".
Por konvinki pri tio ĉi niajn aŭskultantojn, ni
petas ilin prezenti al si, ke kongreso da
reprezentantoj de diversaj regnoj jam efektiviĝis,
kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti.
Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur unu
sola lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke ĉia
elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte ne
ebla, se ili eĉ volus ĝin elekti, kaj ke se ili
kontraŭ ĉiu atendo kaj spite ĉiuj argumentoj de la
sana prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam
kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem, kaj ilia
elekto restus nur malviva litero.
Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de
diversaj regnoj kunveturiĝis kaj ke ili alpaŝas al
la elekto de lingvo internacia. Al ili antaŭstarus
la sekvanta: (1) aŭ elekti ian el la ekzistantaj
lingvoj vivantaj, (2) aŭ elekti ian el la lingvoj
mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean), (3)
aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj artaj, (4)
aŭ difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de
lingvo tute nova, ankoraŭ ne ekzistanta. Por ke niaj
aŭskultantoj povu pense partopreni en la laboroj kaj
konsideroj de la elektantoj, ni devas antaŭe
konatiĝi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj
lingvaj kategorioj. La karaktero de la lingvoj
vivantaj kaj mortintaj estas al la aŭskultantoj pli
aŭ malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj nur
pri la lingvoj artaj, kiuj por la plimulto de niaj
aŭskultantoj prezentas kredeble absolutan terra
incognita.
Kiamaniere ĉe la homoj naskiĝis la ideo de lingvo
arta, kiel tiu ĉi ideo disvolviĝadis, trairadis
diversajn stadiojn, komencante de la plej
malperfektaj pazigrafioj ĝis la plej perfekta tipo
de plena kaj riĉa lingvo, kia grandega multo da
provoj estis farita en tiu ĉi direkto, kia grandega
multo da laboroj iris ofere por tiu ĉi ideo en la
daŭro de la lastaj du centjaroj, --- pri ĉio tio ĉi
ni ne parolos, ĉar por elaŭskulti ĉion tion ĉi vi ne
havus sufiĉe da tempo nek pacienco. Ni diros nur
ion pri la specialaj ecoj de la artaj lingvoj, ĉe
kio ni kompreneble havos antaŭ la okuloj ne la
diversajn malprosperajn provojn antaŭajn, kiuj la
plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas, sed
la plej perfektan formon de lingvo internacia,
ekzistantan en la nuna tempo.
Krom plena neŭtraleco en rilato nacia, arta
lingvo distingiĝas per la sekvantaj ecoj:
(1) Ĝi estas mireginde kaj nekredeble facila por
ellernado: sen trograndigo oni povas diri, ke ĝi
estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia
lingvo natura. Kiu ne konatiĝis kun lingvo arta, ne
povas eĉ kredi, ĝis kia grado atingas ĝia facileco.
La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun
certe neniu en la tuta mondo kuraĝos suspekti en
tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo
internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon: "La
facileco de ĝia ellernado estas tia, ke, ricevinte
Esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn
skribitajn en tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du
horoj da sinokupado havis la eblon se ne skribi,
tamen libere legi en tiu ĉi lingvo. En ĉia okazo, la
oferoj, kiujn alportos ĉiu homo de nia Eŭropa mondo,
dediĉinte kelkan tempon al la ellernado de tiu ĉi
lingvo, estas tiel sensignifaj, kaj la sekvoj, kiuj
povas veni, se ĉiuj, almenaŭ la Eŭropanoj kaj
Amerikanoj, aligos al si tiun ĉi lingvon, estas tiel
grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon".
Komprenu, sinjoroj, kion tio ĉi signifas: "post ne
pli ol du horoj da sinokupado"! Kaj en tiu ĉi sama
maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto ĉiuj
tiuj senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj, kiuj,
anstataŭ filozofadi pri ĝi blinde, prenis sur sin la
malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi. Estas
vero, ke homoj instruitaj povas ellerni Esperanton
pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaŭ la
lastaj ellernas ĝin treege kaj mireginde facile, ĉar
por la ellernado de la lingvo Esperahto de la
lernanto estas postulataj neniaj antaŭaj scioj.
Inter la esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom
neinstruitaj, ke ili ĝis nun en sia propra, patra
lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj,
kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tute
senerare, --- kaj ili ellernis tiun ĉi lingvon en la
daŭro de iaj kelke da semajnoj, dum la ellernado de
ia lingvo natura ĉe tiuj samaj personoj devus okupi
almenaŭ 4 aŭ 5 jarojn.
Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj
studentoj, kiuj sciis sole svede kaj Esperante, unu
ĵurnalisto, kiu deziris interparoli kun ili, matene
la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn
lernolibron Esperantan kaj vespere en tiu sama tago
li povis jam sufiĉe bone paroli kun la svedoj.
De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo
internacia? Ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde,
per la vojo de amasiĝado de la plej diversaj kaj
pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis nenia logiko,
nenia difinita plano, sed simple nur la uzo: tian
vorton estas akceptite uzi tiel, kaj tial ni devas
ĝin uzi tiel, --- tian vorton estas akceptite uzi
alie, kaj tial ni devas ĝin uzi alie. Jam antaŭe
tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la
esprimado de pensoj, kiun kreos homa inteligenteco
konscie kaj laŭ severe difinitaj kaj logikaj leĝoj,
devos esti multe, tre multe da fojoj pli facila, ol
tia sistemo da sonoj, kiu konstruiĝis okaze kaj
senkonscie. Ni ne havas la eblon analizi tie ĉi la
tutan tiun iron de la pensoj, je kiu gvidadis sin la
aŭtoroj de artaj lingvoj, nek montri detale ĉiujn
tiujn grandegajn faciligojn, kiujn arta lingvo
posedas en komparo kun la naturaj, ĉar tio ĉi
postulus tutan vastan traktaton, --- ni prenos tial
nur simple kelkajn ekzemplojn. Tiel ekzemple preskaŭ
en ĉiuj lingvoj ĉiu substantivo ial apartenas al tia
aŭ alia sekso, ekzemple en la lingvo germana "kapo"
havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj
en la lingvo latina neutralan; chu ekzistas en tio
chi ia ech plej malgranda senco aŭ celo? Kaj tamen
kian grandegan malfacilecon prezentas por la
lernanto la memorado de la sekso de ĉiu substantivo!
Kiom multe la lernanto devas ekzerciĝadi,
ekzerciĝadi kaj denove ekzerciĝadi, antaŭ ol li
venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne
konfuziĝados kaj ne diros ekzemple "le fin" anstataŭ
"la fin" aŭ "das Strick" anstataŭ "der Strick"! En
lingvo arta tiu ĉi sekso de la substantivoj estas
tute elĵetita, ĉar montriĝis, ke ĝi ne havas en la
lingvo eĉ la plej malgrandan celon. Jen vi havas
sekve jam unu ekzemplon de tio, kiel per la plej
bagatela rimedo estas atingita plej grandega
faciligo de la lingvo. En la lingvoj naturaj
ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj
deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega multo da
diversaj formoj ne sole por ĉiuj deklinacioj kaj
konjugacioj, sed en ĉiu el ili ankoraŭ tuta serio da
formoj; ekzemple en la konjugacioj vi havas ne sole
por ĉiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj, sed
en ĉiu el tiuj ĉi tempoj kaj modoj ankoraŭ apartajn
formojn por ĉiu persono kaj nombro. Oni ricevas
vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn oni
devas ellerni kaj konservadi en la memoro; sed tio
ĉi estas ankoraŭ nur komenco: al tio ĉi aliĝas
multego da deklinacioj kaj konjugacioj neregulaj,
ĉiu kun aparta serio da formoj, kaj ĉion tion ĉi oni
devas ne sole ellerni kaj konservadi en la memoro,
sed konstante memori, kia vorto ŝanĝiĝas laŭ la
regulaj deklinacioj aŭ konjugacioj kaj kia laŭ la
malregulaj kaj laŭ kia nome de tiuj ĉi regulaj aŭ
malregulaj tabeloj la donita vorto ŝanĝiĝas. La
ekposedo de ĉio tio ĉi postulas inferan paciencon,
multegon da tempo kaj konstantan senĉesan
ekzerciĝadon. Dume lingvo arta anstataŭ tiu ĉi tuta
ĥaoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca
laborado, donas al vi sole nur 6 vortetojn "i, as,
is, os, us, u", kiujn vi povas perfekte ekposedi en
la daŭro de kelke da minutoj kaj kiujn vi jam neniam
forgesos kaj neniam konfuzos. Vi kun mirego
demandas: "Kiel tio ĉi estas ebla?" Jen, tre simple:
Esperanto diras al vi, ke deklinacioj tute estas
bezonaj neniaj, ĉar ili plene anstataŭiĝas per la
prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas, kaj en la
konjugacioj ne sole sufiĉas unu tabelo por ĉiuj
verboj, sed eĉ por tiu ĉi tabelo tute sufiĉas, se ĝi
enhavas en si (krom participoj, prezentantaj apartan
formon) sole nur 6 finiĝojn, nome: por la tempoj
estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj
sendifina, kondiĉa kaj ordona. Vi certe en la unua
minuto ekpensos, ke dank' al tiu ĉi malgrandega
tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian
flekseblecon? Tute neniel: konatiĝu kun la lingvo
arta, kaj vi ekvidos, ke ĝia konjugacio esprimas
ĉiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj
pli precize, ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj
tabeloj de la lingvoj naturaj, ĉar la arta lingvo
forĵetis ne tion, kion la lingvo bezonas, sed nur
tion, kio prezentas en ĝi absolute superfluan kaj
tute al nenio servantan balaston. Efektive, por kio
ni bezonas apartan serion da finiĝoj por ĉiu persono
kaj nombro, kaj al tio ĉi en ĉiu tempo kaj en ĉiu
modo apartan novan serion da tiuj ĉi finiĝoj, se
ĉiuj tiuj ĉi finiĝoj estas ja tute superfluaj, ĉar
la pronomo, kiu staras antaŭ la verbo, jam tute
sufiĉe montras ĝian personon kaj nombron?
La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al
tio ĉi la plej multe ĝuste en tiuj lingvoj, kiuj la
plej multe havas da ŝancoj por esti elektitaj kiel
internaciaj) prezentas veran krucon por la lernanto:
en unu vorto la donita litero estas elparolata, en
alia ĝi ne estas elparolata aŭ estas elparolata
alie, en unu vorto la donita sono estas skribata
tiel, en alia vorto alie.... Tutajn jarojn devas uzi
franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi
en sia patra lingvo! Radikale ŝanĝi tiun ĉi
ortografion estas absolute ne eble, ĉar tiam
grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de
alia aŭ neniel, aŭ nur per ia apenaŭ rimarkebla
nuanco en la elparolado, fariĝus en la skribado tute
nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta donis
al ĉiu sia litero klaran, severe difinitan kaj ĉiam
egalan elparoladon, kaj dank' al tio en la lingvo
arta la demando de ortografio tute ne ekzistas, kaj
jam post kvarono da horo da sinokupado je la arta
lingvo (t. e. simple post la konatiĝo kun ĝia plej
simpla alfabeto) ĉiu skribos en ĝi diktaton tute
senerare, dum en lingvo natura li atingos tion ĉi
nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado.
Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi
povas ricevi ideon pri tio, kian grandegan faciligon
donas al la lingvo la enmiksiĝo de konscia arto. Ni
povus citi kompreneble ankoraŭ multe da aliaj
ekzemploj, ĉar sur ĉiu paŝo ni renkontas en la
lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn kaj
konfuzaĵojn, kiuj en lingvo arta estas aŭ tute
elĵetitaj kiel superflua balasto, aŭ alkondukitaj al
ia unu aŭ du mallongaj vortetoj aŭ reguloj, sen ia
eĉ plej malgranda difekto por la fleksebleco, riĉeco
kaj precizeco de la lingvo. Tamen ni ne parolos pli
pri tio ĉi, sed ni diros sole tion, ke la tuta
gramatiko de la lingvo Esperanto konsistas tuta nur
el 16 mallongaj reguletoj, kiujn ĉiu povas bonege
ellerni en la daŭro de duonhoro! Post unu sola
duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en
tia grado ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan
konstruon de la lingvo, ke al li restas jam nur la
simpla kaj facila akirado de provizo de vortoj! Por
kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio ĉi,
imagu al vi, ke vi entreprenis la ellernadon de ia
lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj da pacienca
laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis la
konstruon de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas
certaj, ke vi jam plu neniam povas fari en tiu ĉi
lingvo ian gramatikan aŭ ortografian eraron kaj ke
vi nun jam nur bezonas simple lernadi kiom eble pli
da vortoj, --- vi ja tiam sentus vin feliĉa kaj
dirus, ke la plej malfacilan kaj plej enuan parton
de la laboro vi jam pasis. ...Cu ne vere? En la
lingvo Esperanto vi atingas tion ĉi jam post
duonhoro da laborado!
Sekve se Esperanto havus eĉ nur tiun econ, pri
kiu ni supre parolis, t. e. grandegan facilecon kaj
regulecon de la gramatiko kaj ortografio, ni jam
devus diri pri ĝi, ke ĝi estas multajn, multajn
fojojn pli facila, ol ĉiu lingvo natura. Sed per tio
ĉi ne finiĝas ankoraŭ la facileco de la lingvo
Esperanto. Kiam vi venis al tio, ke al vi restas jam
nur simpla ellernado de vortoj, vi eĉ tie ĉi
renkontos ankoraŭ grandegajn faciligojn. Tiel
ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al
vi grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj,
kiujn vi bezonos lerni; char sciante de la vorto la
formon substantivan, vi jam antaŭe, kaj sen ia
lernado, scias ankaŭ ĝian adjektivon kaj ĝian
adverbon kaj ĝian verbon k. t. p., dum en ĉiu lingvo
natura tre multaj esprimoj havas por ĉiu parto de
parolo apartan vorton (ekzemple: parler, oral,
verbalement). Havante plenan kaj ne limigitan rajton
kunigi ĉian vorton kun ĉia prepozicio kaj kun ĉia
alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de
multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas
por si apartajn radikojn nur tial, ke tia aŭ alia
kunigo de vortoj estas ial ne permesita. Sed krom
tiuj ĉi naturaj vortfaraj oportunaĵoj, kiujn la
lingvo Esperanto havas, vi trovos en ĝi ankoraŭ
apartajn, tiel diri artajn rimedojn, kiuj enkondukas
grandegan ekonomion ĉe la lernado de la vortoj. Tiaj
ekzemple estas ĝiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj
ni citos nur kelkajn pro ekzemplo: la prefikso "mal"
donas al la vorto sencon rekte kontraŭan ("bona" bon
--- "malbona" mauvais), --- sekve sciante la vortojn
"bona, mola, varma, larĝa, supre, ami, estimi" k. t.
p., vi jam mem povas formi la vortojn "malbona,
malmola, malvarma, mallarĝa, malsupre, malami,
malestimi" k. t. p., aldonante al la vorto jam
konata de vi nur la prefikson "mal"; la sufikso "in"
signifas la virinan sekson ("patro" pere ---
"patrino" mere), --- sekve sciante la vortojn
"patro, frato, onklo, fiancho, bovo, koko" k. t. p.,
vi jam estas liberigitaj de la lernado de la vortoj
"patrino, fratino, onklino, fianĉino, bovino,
kokino" k. t. p.; la sufikso "il" signifas ilon
("tranĉi" trancher --- "tranĉilo" couteau), ---
sekve sciante la vortojn "tranĉi, kombi, tondi,
pafi, sonori, plugi" k. t. p., vi jam mem scias la
vortojn "tranĉilo, kombilo, tondilo, pafilo,
sonorilo, plugilo" k. t. p. Da tiaj vortopartetoj,
kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo,
ekzistas ankoraŭ multaj aliaj.
Rememoru do nun ĉion, kion ni diris pri la
konstruo de arta lingvo, kaj tiam vi facile
konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas
almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio ĉi
estis nenia trograndigo. Notu al vi en la memoro
tiun ĉi grandegan facilecon de arta lingvo, ĉar ni
al ĝi poste ankoraŭ revenos.
(2) La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas
ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika
precizeco, fleksebleco kaj senlima riĉeco. Ke lingvo
arta posedos tian econ, tion ĉi ankoraŭ antaŭ la
apero de la unua arta lingvo antaŭvidis kaj
antaŭdiris ĉiuj tiuj eminentaj kapoj, kiuj rilatis
al tiu ĉi por la homaro treege grava ideo pli
serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj
pensas, ke ĉia eĉ plej supraĵa konatiĝo kun la
esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj
indecon. Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel
ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses,
Condillac, Descartes, Voltaire, Diderot, Volney,
Ampere, Max Muller k. t. p., --- sed ni rigardas la
citatojn kiel batalilon nur de pseŭdoinstruitaj
sofistoj; tial, ne fanfaronante per citatoj, ni
penos pruvi ĉion nur per la sola logiko. Ke lingvo
arta ne sole povas, sed devas esti pli perfekta, ol
lingvoj naturaj, tion ĉi komprenos ĉiu mem, se li
konsideros la jenon: Ĉia lingvo natura konstruiĝadis
per tia vojo, ke unu ripetadis tion, kion li aŭdis
de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de la
homa inteligenteco tie ĉi havis ian forton. Ĉian
esprimon, kiun vi multajn fojojn aŭdis, vi povas
uzi, kaj ĉian esprimon, kiun vi ankoraŭ neniam
aŭdis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en ĉia
lingvo natura sur ĉiu paŝo renkontas la sekvantan
aperon: en via cerbo aperas ia komprenaĵo, sed ...
vi ne havas la eblon esprimi ĝin per buŝa vorto kaj
devas tial helpi al vi per tuta multvorta kaj tre
neoportuna priskribo de tiu komprenaĵo, kiu en via
cerbo ekzistas kiel unu komprenaĵo, kiel unu spirita
vorto. Tiel ekzemple, dank'al tio, ke je lavado de
tolaĵo sin okupas ordinare virinoj, vi en ĉiu lingvo
havas vorton por esprimo de la komprenaĵo
"lavistino"; sed se viro ekvolos okupadi sin je
lavado de tolaĵo, vi en tre multaj lingvoj staras
jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, ĉar
nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolaĵo,
vi neniam aŭdis! Je kuracado ĝis nun okupadis sin
sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, au
virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en
la plimulto da lingvoj ne troviĝis vorto! Por la
esprimo de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al
si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj kiam vi
ankoraŭ el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon
k. t. p. --- tio ĉi estas jam tute ne ebla! En ĉiu
lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne
havas tiun aŭ alian sekson, tiun aŭ alian kazon,
tiun aŭ alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne
havas tiun aŭ alian gradon de komparado, tiun aŭ
alian formon; verbojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian
tempon, personon, modon k. t. p.; de tia substantivo
vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne
povas fari substantivon k. t. p. Ĉar, ni ripetas,
ĉiu lingvo natura estas fondita ne sur la logiko,
sed sur la blinda "oni tiel parolas" aŭ "oni tiel ne
parolas"; sekve ĉian komprenaĵon, kiu naskiĝas en
via cerbo, sed por kiu vi ĝis nun vortan esprimon ne
aŭdis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi
devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo
arta, konscie fondita sur la severaj, permesantaj
nenian escepton nek arbitron leĝoj de pensado, nenio
simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco de
"tia vorto ne havas tiajn formojn aŭ ne permesas
tiajn ideajn kuniĝojn" --- en lingvo arta estas tute
ne eblaj. Supozu ekzemple, ke morgaŭ viro ricevas la
eblon naski infanojn aŭ nutri ilin per siaj mamoj,
--- kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta
vorto, ĉar en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado
de ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la dua
sekso. Supozu, ke morgaŭ iu elektas al si ian novan,
eĉ la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je
aero, --- por li tuj ekzistas preta vorto, char se
en lingvo arta nur ekzistas sufikso por la esprimo
de profesio, ĝi donas al vi jam la eblon esprimi
ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo.
Krom tio ne forgesu, ke la perfektiĝado de lingvo
arta estas ebla ĝis senfineco, ĉar ĉiun bonan
regulon, bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas
en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton
aligi al si, ĉian mankon, kiu povus troviĝi en ĝi,
ĝi havas la rajton plibonigi kaj ŝanĝi, dum en
lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo,
ĉar tiam lingvo natura transformiĝus jam en artan.
Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonaĵoj
de lingvo arta (eksterordinara facileco kaj
perfekteco), ekzistas ankoraŭ aliaj, pri kiuj ni ne
parolos. Ni transiru nun rekte al la malbonaĵoj de
lingvo arta. Kiu eĉ malmulte konatiĝis kun lingvo
arta kaj havas sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion
li vidas kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi
fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu
konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo
natura lingvo arta posedas neniajn. Ĉiu el vi, vere,
havis la okazon aŭdi tre multajn atakojn kontraŭ
lingvo arta; sed kontraŭ ĉiuj tiuj ĉi atakoj ni
povas rediri nur unu respondon: ĉiuj ili eliras el
la buŝo de homoj, kiuj pri lingvo arta havas nenian
scion kaj neniam ĝin eĉ vidis, --- ne sole ne vidis
kaj ne esploris, sed eĉ neniam logike enpensiĝis pri
ĝia esenco, kaj anstataŭ ekpensi pri tio, kion ili
parolas, preferas blinde ĵetadi dekstren kaj
maldekstren laŭtajn kaj modajn sed sensencajn
frazojn. Se ili nur iom konatiĝus kun lingvo arta,
ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se
ili, eĉ tute ne konatiĝante kun la lingvo, simple
ekpensus pri ĝi teorie, ili ekvidus, ke ĉiuj iliaj
frazoj ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton.
Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo ĉiuj
domoj estas konstruitaj el papero kaj ke ĉiuj homoj
tie estas sen manoj kaj sen piedoj, --- li povas
imponi per tio ĉi al la amaso, kiu ĉiun vorton
elparolitan per aŭtoritata tono de scianto sankte
kredas; sed homo prudenta jam de antaŭe rilatos al
tiuj ĉi vortoj tre kritike, ĉar jam en sia saĝo li
trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj ĉi
frazoj; kaj kiam ĉe li restos ia dubo, li simple
iros en la najbaran urbon kaj rigardos, kaj tiam li
konvinkiĝos, ke ĉiuj frazoj, kiujn li aŭdis, estas
la plej absoluta sensencaĵo. Tiel estas ankaŭ kun
lingvo arta: anstataŭ blinde ripetadi frazojn, vi
bezonas nur simple ekpensi pri la esenco de tiuj ĉi
frazoj, kaj vi jam komprenos, ke ili ne havas eĉ la
plej malgrandan fundamenton; kaj se teoria pripenso
estos por vi ankoraŭ nesufiĉa, tiam iru simple kaj
rigardu, ĵetu okulon en lernolibron de lingvo arta,
konatiĝu kun la konstruo de tiu ĉi lingvo,
profundiĝu iom en ĝian jam tre riĉan kaj
diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu
la faktojn, kiuj sur ĉiu paŝo sin trovas antaŭ via
nazo, --- kaj tiam vi komprenos, kia grandega
sensencaĵo sin trovas en ĉiuj tiuj frazoj, kiujn vi
aŭdadis kontraŭ lingvo arta. Vi aŭdis ekzemple
frazon "lingvo ne povas esti kreita en kabineto,
kiel viva ekzistaĵo ne povas esti kreita en la
retorto de ĥemiisto"; tiu ĉi frazo sonas tiel bele
kaj "saĝe", ke por la grandega plimulto da homoj ĝi
jam lasas nenian dubon pri tio, ke lingvo arta estas
infanaĵo. Kaj tamen se tiuj ĉi homoj havus tiom da
propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre
malgrandan demandon "Kial?" --- tiam tiu ĉi laŭta
frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj ĉian
sencon, ĉar ili ekvidus, ke nenia logika respondo
ekzistas, ke tiu ĉi frazo estas bele sonanta kolekto
da vortoj, kiu ne havas eĉ la plej malgrandan
logikan fundamenton. Tute tian saman frazon oni ja
povus uzi ankaŭ kontraŭ la arta alfabeto, kiun la
homaro jam tiel longe uzas kun la plej granda utilo
por si, kaj kontraŭ la arta veturado per helpo de
vaporo au velocipedo, kaj kontraŭ nia tuta arta
civilizacio! Kaj tiun ĉi kaj similajn frazojn la
homoj obstine ripetadas ĉiun fojon, kiam aperas ia
nova utila ideo.... Ho, frazo, frazo, frazo, kiam
vi ĉesos regi super la spiritoj de la homoj!
Vi aŭdis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en ĝi
homoj ne komprenados unu alian, ke ĉiu popolo uzados
ĝin alie, ke en ĝi oni nenion povas esprimi, k. t.
p., k. t. p. Se ni turnos atenton, ke ĉio tio ĉi
estas aferoj, kiujn ĉe plej malgranda dozo da
honesteco kaj bona volo ĉiu povas facile praktike
trakontroli, kaj ke ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple ne
volas trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia
aŭtoritata tono, sed pro la aplaŭdado de la amaso
ili preferas fermi la okulojn kaj ĵetadi koton sur
la aferon nur tial, ke ĝi estas nova kaj ankoraŭ ne
moda, --- tiam ĉiuj tiuj ĉi frazoj montriĝas jam ne
sole ridindaj, sed rekte indignigaj. Anstataŭ blinde
ĵetadi frazojn, iru kaj rigardu, --- kaj tiam vi
vidos, ke ĉiuj viaj vortoj estas simple senceremonia
mensogado: vi ekvidos, ke en efektiveco lingvo arta
fakte de longe jam ekzistas, ke homoj de la plej
diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo
por si uzas ĝin, ke ili unu alian komprenas bonege
kaj plej precize, kiel skribe, tiel ankaŭ buŝe; ke
homoj de ĉiuj nacioj uzas ĝin ĉiuj tute egale; ĝia
jam tre riĉa kaj diversaspeca literaturo montros al
vi tute okulvideble, ke ĉiuj nuancoj de la homa
penso kaj sento povas esti esprimitaj en ĝi en la
plej bona maniero.... Anstataŭ blinde babiladi
diversan teorian sensencaĵon, iru kaj rigardu la
faktojn, la longe jam ekzistantajn, de ĉiu facile
kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn
faktojn, --- kaj tiam por vi restos nenia dubo pri
tio, ke iaj motivoj, parolantaj kontraŭ la enkonduko
de lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas absolute
neniaj.
Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la
komenco de tiu ĉi ĉapitro, t. e. ni prezentu al ni,
ke kolektiĝis kongreso el reprezentantoj de ĉiuj
plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian.
Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne
malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas
antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ
kun plena certeco kaj precizeco.
El ĉio, kion ni supre diris pri la grandegaj
plibonaĵoj de la lingvoj artaj en komparo kun la
lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus, ke esti
elektita povas nur lingvo arta. Ni supozu tamen por
unu minuto, ke la tuta kongreso malfeliĉe konsistos
plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de
ĉio nova kaj ke al ili venos en la kapon la ideo pli
bone elekti ian en ĉiuj rilatoj maloportunan lingvon
naturan, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni
rigardu, kio tiam estos. Se ili ekdeziros elekti ian
lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj nacioj,
tiam kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la
reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute
natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia
ekzistado: ĉar estas afero tute komprenebla, ke tiu
popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia,
baldaŭ ricevos tian grandegan superforton super ĉiuj
aliaj popoloj, ke ĝi ilin simple dispremos kaj
englutos. Sed ni supozu, ke la delegatoj de la
kongreso jam tute ne atentos tion ĉi, aŭ ke ili, por
eviti reciprokan envion kaj engluton, elektos ian
lingvon mortintan, ekzemple la latinan, --- kio do
tiam estos? Estos tre simple tio, ke la decido de
la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte
neniam atingos efektiviĝon. Ĉiu lingvo natura, kiel
viva, tiel ankoraŭ pli mortinta, estas tiel terure
malfacila, ke la almenaŭ iom fonda ellernado de ĝi
estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan
kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn
rimedojn. Ni havus sekve ne lingvon internacian en
la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon
internacian por la pli altaj klasoj de la societo.
Ke la afero starus tiel kaj ne alie, tion ĉi montras
al ni ne sole la logiko, sed tion ĉi jam longe
okulvideble montris al ni la vivo mem: en efektiveco
la lingvo latina estas ja de longe jam elektita de
ĉiuj registaroj kiel internacia, kaj jam longe en la
gimnazioj en ĉiuj landoj laŭ ordono de la registaroj
la junularo devigite dediĉas tutan vicon da jaroj al
la ellernado de tiu ĉi lingvo, --- kaj tamen ĉu
ekzistas multe da homoj, kiuj libere posedas la
lingvon latinan? La decido de la kongreso sekve
donus al ni nenion novan, sed aperus nur kiel
sencela kaj senfrukta ripeto de tiu decido, kiu
longe jam estas farita kaj eĉ efektivigita, sed sen
ia rezultato. En nia tempo nenia decido eĉ de plej
aŭtoritata kongreso iam povas jam doni al la lingvo
latina tiun forton, kiun ghi havis en la mezaj
centjaroj: tiam ne sole por ĝia internacieco, sed eĉ
por ĝia absoluta regado unuanime staris ĉiuj
registaroj, la tuta societo, la tuta ĉiopova
eklezio, kaj eĉ la vivo mem, tiam ĝi prezentis la
fundamenton de ĉia scienco kaj de ĉia scio, tiam al
ĝi estis dediĉata la pli granda parto de la vivo, ĝi
elpuŝis per si ĉiujn lingvojn patrajn, ĝi estis
ellernata kaj prilaborata devigite, jam simple pro
tio, ke en siaj patraj lingvoj la instruituloj
simple ne havis la eblon esprimadi sin, --- kaj
tamen malgraŭ ĉio la lingvo ne sole falis, sed eĉ en
sia plej bona tempo ĝi estis kaj povis esti nur
apartenaĵo de la elektitaj klasoj de la societo!
Dume en okazo de elekto de lingvo arta ĝin post
kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu
fojo la tuta mondo, ĉiuj sferoj de la homa societo,
ne sole la inteligentaj kaj riĉaj, sed eĉ la plej
malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj.
Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute ne
povas elekti ian alian lingvon krom lingvo arta.
Elekti ian lingvon naturan, kiam ni havas la eblon
elekti lingvon artan, kiu havas antaŭ la lingvoj
naturaj en ĉiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan
grandegan plibonecon, estas tia sama malsaĝaĵo, kiel
ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon per
ĉevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion ĉi per
fervojo. Nenia kongreso povas fari tian elekton; sed
se ni eĉ supozus, ke la kongreso tiom malmulte
pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj
kutimoj, ke ĝi tamen faros tian absurdan elekton,
tiu ĉi elekto per la forto de la cirkonstancoj tute
egale restos malviva litero, kaj en la vivo la
demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita
tiel longe, ĝis pli aŭ malpli frue kolektiĝos nova
kongreso kaj elektos lingvon artan.
Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun
konkludon, al kiu ni venis, nome: lingvo internacia
de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur
lingvo arta.
VI
Nun restas ankoraŭ solvi la demandon, kia nome
arta lingvo estos enkondukita en komunan uzadon. En
la unua minuto ŝajnas, ke respondi tiun ĉi demandon
ekzistas nenia eblo, ĉar --- kiel vi sendube diros
--- "da lingvoj artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia
nombro povas esti ankoraŭ mil fojojn pli granda, ĉar
ĉiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan laŭ
sia arbitro". Ĉu ekzistas tial ia eblo antaŭvidi,
kiu el ili estos elektita? Tiel efektive ŝajnas de
la unua rigardo al la homoj ne konantaj la aferon,
kaj tamen antaŭvidi kaj antaŭdiri, kia lingvo arta
estos elektita, estas tre facile. Tio ĉi venas de
tio, ke la supre dirita en la publiko tre populara
opinio pri la nombro de la ekzistantaj kaj povantaj
ankoraŭ aperi lingvoj artaj estas tute erara kaj
estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj
esenco de la artaj lingvoj.
Antaŭ ĉio ni konstatas la fakton, ke, malgraŭ la
grandega nombro da personoj, kiuj laboris aŭ laboras
super lingvoj artaj jam en la daŭro de 200 jaroj,
ĝis nun aperis sole nur du efektive pretaj lingvoj,
nome Volapuk kaj Esperanto. Turnu atenton sur tion
ĉi: sole nur du artaj lingvoj. Estas vero, ke vi
preskaŭ ĉiutage legas en la gazetoj, ke jen tie jen
aliloke aperis ankoraŭ unu aŭ ankoraŭ kelkaj artaj
lingvoj, oni citas al vi ilian nomon, oni donas al
vi ofte eĉ notojn pri la konstruo de tiuj ĉi
lingvoj, oni alportas al vi kelkajn frazojn en tiuj
ĉi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al la publiko
ŝajnas, ke novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel
fungoj post pluvo. Sed tiu ĉi opinio estas tute
erara kaj venas de tio, ke la gazetoj ne trovas
necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribas, kaj
kontentiĝas nur per tio, ke ili havas la eblon
regali la legantojn per ridinda novaĵo aŭ fari
spritaĵon. Sciŭ do, ke ĉio tio, kio ĉiutage estas
alportata al vi de la gazetoj sub la laŭta nomo de
"novaj lingvoj internaciaj", estas nur projektoj, en
rapideco kaj sen sufiĉa pripenso elbakitaj
projektoj, kiuj de realiĝo staras ankoraŭ tre kaj
tre malproksime. Tiuj ĉi projektoj aperas jen en
formo de mallongaj folietoj, jen eĉ en la formo de
dikaj libroj kun la plej laŭtaj kaj multepromesaj
frazoj, --- aperas kaj tuj malaperas de la
horizonto, kaj vi jam plu neniam aŭdas ion pri ili;
kiam la aŭtoroj de tiuj ĉi projektoj alpaŝas al ilia
realigado, ili tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas tute
ne laŭ iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio ŝajnis
afero tiel facila, en la praktiko montriĝas tre
malfacila kaj neplenumebla. Kial la efektivigo de
tiuj ĉi projektoj estas tiel malfacila kaj tial ĝis
hodiaŭ aperis sole nur du efektive pretaj kaj
vivipovaj lingvoj ---- pri tio ni parolos malsupre,
kaj dume ni nur turnas vian atenton sur tion, ke da
lingvoj artaj ĝis nun ekzistas sole nur du kaj ke
sekve se la kongreso hodiaŭ efektiviĝus, ĝi el la
jam ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur
du. La problemo de la kongreso estus sekve jam tute
ne tiel malfacila, kiel povus ŝajni de la unua
rigardo. Kian el tiuj ĉi du lingvoj elekti --- la
kongreso ankaŭ ne ŝanceliĝus eĉ unu minuton, ĉar la
vivo mem jam longe solvis tiun ĉi demandon en la
plej senduba maniero kaj Volapuk ĉie estas jam
elpuŝita de la lingvo Esperanto. La pliboneco de
Esperanto antaŭ Volapuk estas tiel frapante granda,
ke ĝi falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua
rigardo kaj ne estas malkonfesata eĉ de la plej
fervoraj Volapukistoj. Estos sufiĉe, se ni diros al
vi la jenon: Volapuk aperis tiam, kiam la entuziasmo
de la publiko por la nova ideo estis ankoraŭ tute
freŝa, kaj Esperanto, dank'al financaj malfacilaĵoj
de la aŭtoro, aperis antaŭ la publiko kelkajn jarojn
pli malfrue kaj renkontis jam ĉie pretajn
malamikojn; la Volapukistoj havis por sia agitado
grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure
Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la
tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj
kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj
senhelpecon; kaj malgraŭ ĉio, de la unua momento de
la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da
Volapukistoj, kiuj transiris malkaŝe al Esperanto,
kaj ankoraŭ pli grandan multon da tiaj, kiuj,
konsciante, ke Volapuk staras multe pli malalte ol
Esperanto, sed ne dezirante montri sin venkitaj tute
defalis de la ideo de lingvo internacia entute, ---
dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto (13
jaroj) nenie sur la tuta tera globo troviĝis eĉ unu
persono, --- ni ripetas, eĉ unu --- kiu transirus de
Esperanto al Volapuk! Dum Esperanto, malgraŭ la
grandegaj malfacilaĵoj, kun kiuj ĝi devas batali,
daŭre vivas kaj floras kaj konstante plifortiĝas,
Volapuk jam longe estas forlasita preskaŭ de ĉiuj
kaj povas esti nomata jam de longe mortinta.
En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaŭ
Volapuk, ni ne povas kompreneble analizi tie ĉi tute
detale; pro ekzemplo ni montros nur kelkajn
punktojn: (1) Dum Volapuk sonas tre sovaĝe kaj
maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj
estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan. (2)
eĉ por tute neinstruitaj Esperanto estas multe pli
facila ol Volapuk, sed por instruitaj ĝi estas tre
multe pli facila, ĉar ĝiaj vortoj --- krom kelkaj
tre malmultaj --- ne estas arbitre elpensitaj, sed
prenitaj el la lingvoj romana-germanaj en tia formo,
ke ĉiu ilin facile rekonas. Tial ĉiu iom civilizita
homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere
legi ĉian verkon en Esperanto jam preskaŭ tute sen
vortaro. (3) Dum la uzanto de Volapuk nepre devas
ĝin konstante ripetadi, ĉar alie li ĝin baldaŭ
forgesas (dank'al la plena elpensiteco de la
vortoj), la uzanto de Esperanto, unu fojon ĝin
ellerninte, jam ĝin ne forgesas, se li eĉ longan
tempon ĝin ne uzas. (4) Esperanto jam en la komenco
estas tre facila por buŝa interparolado, dum en
Volapuk oni devas tre longe kaj pacience ekzercadi
sian orelon, ĝis oni alkutimiĝas al klara
diferencigado de la multaj reciproke tre simile
sonantaj vortoj (ekzemple "bap, pab, pap, pap, pep,
pop, peb, bob, bob, pop, pup, bub, pub, pub, bib,
pip, pup" k. t. p., kiuj fariĝas ankoraŭ pli similaj
inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t.
e. kun s en la fino). (5) En Volapuk, dank'al kelkaj
fundamentaj eraroj en la principoj de la konstruo
(ekzemple: vokaloj en la komenco au fino de vorto ne
povas esti uzataj, ĉar ili estas signoj gramatikaj),
ĉiu nove bezonata vorto nepre devas esti kreita de
la aŭtoro (eĉ ĉiuj nomoj propraj, ekzemple Ameriko =
Melop, Anglujo = Nelij). Tio ĉi ne sole donas
grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por
lernado, sed faras ĉian disvolviĝan paŝon de la
lingvo ĉiam dependa de ĝia aŭtoro aŭ de ia ordonanta
Akademio. Dume en Esperanto, dank'al la plena
seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj
dank'al la regulo, ke ĉiuj vortoj "fremdaj", kiuj
jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj
senŝanĝe egale kiel en la aliaj lingvoj, --- ne sole
grandega multo da vortoj fariĝas tute senbezona por
lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolviĝadi
eterne ĉiam pli kaj pli, sen ia dependo de la aŭtoro
aŭ de ia Akademio.
Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaŭ
Volapuk, ni tute ne intencas per tio ĉi malgrandigi
la meritojn de la elpensinto de Volapuk. La meritoj
de Sĉleyer estas grandegaj, kaj lia nomo ĉiam staros
sur la plej honora loko en la historio de la ideo de
lingvo internacia. Ni volis nur montri, ke se hodiaŭ
efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo
internacia, tiam ĝi inter la ambaŭ nun ekzistantaj
lingvoj artaj ne povus ŝanceliĝi eĉ unu minuton.
Ni pruvis sekve, ke se hodiaŭ efektiviĝus
kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam
malgraŭ la grandega nombro da ekzistantaj lingvoj ni
povus jam nun kun plena certeco kaj precizeco
antaŭvidi, kian lingvon ĝi elektos, nome: el ĉiuj
ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la
kongreso povas elekti sole nur unu lingvon:
Esperanto. Kia ajn estus la konsisto de la kongreso,
kiaj ajn estus la politikaj kondiĉoj, je kiaj ajn
konsideroj, antaŭjuĝoj, simpatioj aŭ antipatioj la
kongreso sin gvidus, ĝi absolute ne povus elekti ian
alian lingvon krom Esperanto, ĉar por la rolo de
lingvo internacia Esperanto estas nun la sola
kandidato en la tuta mondo, la sola, tute sen iaj
konkurantoj. Ĉar eĉ ĉe la plej malprospera konsisto
de la kongreso en ĝi tamen sidos homoj pensantaj,
kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto
antaŭ ĉiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la
okulojn al ĉiu, kiu almenaŭ iom konatiĝis kun tiu ĉi
lingvo, tial estas tute ne eble supozi, ke la
kongreso elektos ian alian lingvon. Se tamen,
kontraŭ ĉia atendo, la kongreso estos tiom
blindigita, ke ĝi ekdeziros ian alian lingvon, tiam
--- kiel ni pruvis supre --- la vivo mem zorgos pri
tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva
litero, tiel longe ĝis kolektiĝos nova kongreso kaj
faros elekton ĝustan.
VII
Nun restas al ni respondi ankoraŭ unu lastan
demandon nome: En la nuna minuto Esperanto, vere,
aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia;
sed ĉar kongreso de reprezentantoj de diversaj
regnoj por la elekto de lingvo internacia
efektiviĝos kredeble ankoraŭ ne baldaŭ, eble post
dek kaj eble post cent jaroj, tre povas ja esti, ke
ĝis tiu tempo aperos multaj novaj artaj lingvoj,
kiuj staros multe pli alte ol Esperanto, kaj sekve
unu el ili devos esti elektita de la kongreso? Aŭ
eble la kongreso mem aranĝos kompetentan komitaton,
kiu okupos sin je la kreo de nova arta lingvo?
Je tio ĉi ni povas respondi jenon. La ebleco de
apero de nova lingvo per si mem estas tre duba, kaj
komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus
tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al
komitato verki bonan poemon. Ĉar la kreado de plena,
en ĉiuj rilatoj taŭga kaj vivipova lingvo, kiu al
multaj ŝajnas tia facila kaj ŝerca afero, en
efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila. Ĝi
postulas de unu flanko specialan talenton kaj
inspiron, kaj de la dua flanko grandegan energion,
paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la
entreprenita afero. Multajn niaj vortoj tre mirigos,
ĉar ŝajnas al ili, ke oni bezonas nur decidi al si,
ke tablo ekzemple estos "bam", seĝo estos "bim" k.
t. p., k. t. p., kaj lingvo jam estos preta. Kun la
kreado de pleneca, taŭga kaj vivipova lingvo estas
tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado sur
fortepiano au kun la trairado de densega arbaro. Al
homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke
nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon, --- oni
ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos
ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon, kaj vi
ricevos alian tonon, --- vi frapados en la daŭro de
tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan
kompozicion ... ŝajnas, ke nenio estas pli facila;
sed kiam li komencas ludi sian improvizitan
kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras, kaj eĉ li
mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn sonojn,
baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas
ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de
klavoj, --- kaj tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno
sidiĝis antaŭ la fortepiano, fanfaronante, ke li
ludos pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras kaj jam
plu ne montras sin antaŭ la publiko. Al homo, kiu
neniam estis en granda arbaro, ŝajnas, ke nenio
estas pli facila, ol trairi arbaron de unu fino ĝis
la dua: "kio artifika tie ĉi estas? ĉiu infano ja
povas tion ĉi fari: oni bezonas nur eniri, iri ĉiam
rekte antaŭen, --- kaj post kelke da horoj aŭ post
kelke da tagoj vi trovos vin en la kontraŭa fino de
la arbaro". Sed apenaŭ li eniris iom en la
profundaĵon de la arbaro, li baldaŭ tiel perdas la
vojon, ke li aŭ tute ne povas elrampi el la arbaro,
aŭ post longa vagado li eliras, sed tute, tute ne en
tiu loko, kie li eliri devis. Tiel estas ankaŭ kun
arta lingvo: entrepreni la kreadon de lingvo, doni
al ĝi jam antaŭe nomon, trumpeti pri ĝi al la
leganta mondo --- ĉio tio ĉi estas tre facila, ---
sed feliĉe fini tiun ĉi laboron estas tute ne tiel
facile. Kun memfida mieno multaj entreprenas tian
laboron; sed apenaŭ ili iom enprofundiĝis en ĝin,
ili aŭ ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia
difinita plano kaj sen ia indo, aŭ ili puŝiĝas je
tiom da malhelpoj, je tiom da reciproke
kontraŭparolantaj postuloj, ke ili perdas ĉian
paciencon, ĵetas la laboron kaj jam plu ne montras
sin antaŭ la publiko.
Ke la kreado de taŭga kaj vivipova lingvo ne
estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnas, oni
povas interalie la plej bone vidi el la sekvanta
fakto: oni scias, ke ĝis la apero de Volapuk kaj
Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj
krei artan lingvon internacian; ne malmulte da
provoj aperis ankaŭ post la apero de la diritaj du
lingvoj; grandegan serion da nomoj de tiuj ĉi provoj
kaj iliaj aŭtoroj vi trovos en ĉia historio de la
ideo de lingvo internacia; tiuj ĉi provoj estis
farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de
tutaj societoj; ili englutis grandegan multon da
laboroj, kaj kelkaj el ili englutis ankaŭ tre
grandajn kapitalojn; --- kaj tamen el tiu ĉi tuta
grandega nombro nur du, sole nur du atingis
efektiviĝon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon!
Sed ankaŭ tiuj ĉi du aperis nur okaze, dank' al tio,
ke unu el la aŭtoroj ne sciis pri la laborado de la
dua. La aŭtoro de la lingvo Esperanto, kiu dediĉis
al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej
frua infaneco, kiu kun tiu ĉi ideo kunkreskiĝis kaj
estis preta ĉion oferi al ĝi, konfesas mem, ke lian
energion subtenadis nur tiu konscio, ke li kreas ion
tian, kio ankoraŭ neniam ekzistis, kaj ke la
malfacilaĵoj, kiujn li renkontadis en la daŭro de
sia laborado, estis tiel grandaj kaj postulis tiom
multe da pacienco, ke se Volapuk estus aperinta 5-6
jarojn pli frue, kiam Esperanto ne estis ankoraŭ
finita, li (la aŭtoro de Esperanto) certe perdus la
paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon super sia
lingvo, malgraŭ ke li tute bone konsciis la
grandegan plibonecon de sia lingvo antaŭ Volapuk.
El ĉio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la
tuta mondo scias, ke du tute plenaj artaj lingvoj
jam longe ekzistas, estas tre dube, ke troviĝu iu,
kiu entreprenus nun similan Sizifan laboron de la
komenco kaj havus sufiĉe da energio, por alkonduki
ĝin al feliĉa fino, tiom pli, ke lin ne vigligus la
espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam
ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia
entreprenanto, oni vidas la plej bone el tiuj tre
multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post
Esperanto: malgraŭ ke la aŭtoroj havis antaŭ si jam
tute pretan modelon, laŭ kiu ili povis labori, ne
sole nenia el tiuj ĉi provoj eliris el la regiono de
projektoj, sed eĉ jam el tiuj ĉi projektoj mem oni
klare vidas, ke se iliaj aŭtoroj havus la paciencon
kaj povon alkonduki ilin ĝis fino, tiuj ĉi laboroj
prezentiĝus ne pli bone, sed kontraŭe, multe malpli
bone ol Esperanto. Dum Esperanto bonege kontentigas
ĉiujn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo
internacia (eksterordinara facileco, precizeco,
riĉeco, natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco
k. t. p.), ĉiu el tiuj projektoj penas plibonigi unu
ian flankon de la lingvo, oferante por tio ĉi
kontraŭvole ĉiujn aliajn flankojn. Tiel ekzemple
multaj el la plej novaj projektistoj uzas la
sekvantan ruzajhon: sciante, ke la publiko taksos
ĉiun projekton konforme al tio, kiel al ĝi rilatos
la instruitaj lingvistoj, ili zorgas ne pri tio, ke
ilia projekto estu efektive taŭga por io en la
praktiko, sed nur pri tio, ke ĝi en la unua minuto
faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili
prenas siajn vortojn preskaŭ tute sen ia ŝanĝo el la
plej gravaj jam ekzistantaj lingvoj naturaj.
Ricevinte frazon skribitan en tia projektita lingvo,
la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo
komprenis tiun ĉi frazon multe pli facile ol en
Esperanto, --- kaj la projektistoj jam triumfas kaj
anoncas, ke ilia "lingvo" (se ili iam finos ĝin)
estos pli bona ol Esperanto. Sed ĉiu prudenta homo
tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas nur iluzio, ke al
la malgrava principo, elmetita pro montro kaj allogo,
tie ĉi estas oferitaj la principoj plej gravaj (kiel
ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj,
fleksebleco, riĉeco, precizeco k. t. p.), kaj ke se
simila lingvo eĉ povus esti iam finita, ĝi en la
fino absolute nenion donus! Ĉar se la plej grava
merito de lingvo internacia konsistus en tio, ke ĝi
kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la
instruitaj lingvistoj, ni ja por tio ĉi povus simple
preni ian lingvon, ekzemple la latinan, tute sen iaj
ŝanĝoj, --- kaj la instruitaj lingvistoj ĝin ankoraŭ
pli facile komprenos per la unua fojo! La principo
de kiel eble plej malgranda ŝanĝado de la naturaj
vortoj ne sole estis bone konata al la aŭtoro de la
lingvo Esperanto, sed ĝuste de li la novaj
projektistoj ja prenis tiun ci principon: sed dum
Esperanto prudente kontentigas tiun ĉi principon laŭ
mezuro de ebleco, penante plej zorge, ke ĝi ne
kontraŭagadu al aliaj pli gravaj principoj de lingvo
internacia, la projektistoj turnas la tutan atenton
nur sur tiun ĉi principon, kaj ĉion alian,
nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel oferon,
ĉar kunigi kaj konsentigi inter si diversajn
principojn ili ne povas kaj eĉ ne havas deziron, ĉar
ili eĉ mem ne esperas doni ion pretan kaj taŭgan,
sed ili volas nur fari efekton.
El ĉio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas eĉ la
plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova
lingvo, kiu elpuŝus Esperanton, --- tiun lingvon, en
kiun estas enmetita tiom da talento, tiom da oferoj
kaj tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita
laboro, la lingvon, kiu en la daŭro de multaj jaroj
estas jam elprovita en ĉiuj rilatoj kaj en la
praktiko tiel bonege plenumas ĉion tion, kion ni
povas atendi de lingvo internacia. Sed por vi,
estimataj aŭskultantoj, tio ĉi estas ne sufiĉa: vi
deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban
logikan certecon pri tio, ke la lingvo Esperanto ne
havos konkurantojn. Feliĉe ni trovas nin en tia
situacio, ke ni povas doni al vi tiun ĉi plenan
certecon.
Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en ĝia
gramatiko, tiam de la momento de la apero de Volapuk
la demando de lingvo internacia estus solvita por
ĉiam, kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapuk aperi
jam ne povus; ĉar malgraŭ diversaj eraroj la
gramatiko de Volapuk estas tiel facila kaj tiel
simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli
simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus
diferenci de Volapuk nur per kelkaj bagateloj, kaj
ĉiu komprenas, ke pro bagateloj neniu entreprenus la
kreadon de nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj
ne rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon.
En la ekstrema okazo la estonta akademio aŭ kongreso
farus en la Volapuka gramatiko tiujn negrandajn
ŝanĝojn, kiuj montriĝus utilaj, kaj lingvo
internacia sen ia dubo restus Volapuk, kaj ĉia
konkurado estus por ĉiam esceptita. Sed lingvo
konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaŭ el vortaro,
kaj la ellernado de la vortaro postulas en lingvo
arta cent fojojn pli da tempo, ol la ellernado de la
gramatiko. Dume Volapuk solvis nur la demandon de la
gramatiko, kaj la vortaron ĝi lasis tute sen atento,
doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj
vortoj, kiujn ĉiu nova aŭtoro havus la rajton
elpensi al si laŭ sia propra deziro. Jen kial jam en
la komenco mem de la ekzistado de Volapuk eĉ la plej
fervoraj Volapukistoj nature timis, ke morgaŭ aperos
nova lingvo, tute ne simila je Volapuk, kaj inter la
ambaŭ lingvoj komenciĝos batalado. Tute alia afero
estas kun Esperanto: oni scias --- kaj tion ĉi eĉ
por unu minuto nenia esploranto neas, --- ke
Esperanto solvis ne sole la demandon de la gramatiko,
sed ankaŭ la demandon de la vortaro, sekve ne unu
malgrandan parton de la problemo, sed la tutan
problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la
aŭtoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li
restus jam nenio ol ... eltrovi la jam eltrovitan
Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke nun,
malgraŭ la jam ekzistanta, bonega en ĉiuj rilatoj,
ĉiuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj
kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis
tamen homo, kiu decidis dediĉi tutan serion da jaroj
al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis
alkonduki sian laboron ĝis la fino kaj ke la lingvo
proponita de li montriĝas efektive pli bona ol
Esperanto, --- ni rigardu do, kian vidon havus tiu
ĉi lingvo. Se la gramatiko de la lingvo Esperanto,
kiu donas plenan eblon esprimi en la plej preciza
maniero ĉiujn nuancojn de la homa penso, konsistas
tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti
ellernita en duono da horo, --- tiam kion la nova
aŭtoro povus doni pli bonan? En ekstrema okazo li
donus eble anstatau 16 reguloj 15 kaj anstataŭ 30
minutoj da laborado postulus 25 minutojn? Ĉu ne vere?
Sed ĉu deziros iu pro tio ĉi krei novan lingvon, kaj
ĉu la mondo pro tia bagatelo rifuzos la jam
ekzistantan kaj ĉiuflanke elprovitan? Sendube ne; en
ekstrema okazo la mondo diros: "Se en via gramatiko
ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun
ĉi bagatelon enkondukos en Esperanton, kaj la afero
estos finita". Kia estos la vortaro de tiu ĉi lingvo?
En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la
vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti el
vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre
el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata
formo; tio ĉi estas ne por tio, ke --- kiel opinias
multaj pli novaj projektistoj --- la instruitaj
lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en
tiu ĉi lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia,
la instruitaj lingvistoj ludas la lastan rolon, ĉar
por ili ja tia lingvo estas malplej bezona), sed pro
aliaj, pli gravaj kaŭzoj. Tiel ekzemple ekzistas
grandega nombro da vortoj tiel nomataj "fremdaj",
kiuj en ĉiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al ĉiuj
estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus
rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankaŭ ĉiuj
aliaj vortoj de la vortaro, ĉar alie la lingvo estus
sovaĝa, sur ĉiu paŝo estus kunpuŝiĝo de elementoj,
malkompreniĝoj, kaj la konstanta regula riĉiĝado de
la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankoraŭ
diversaj aliaj kaŭzoj, pro kiuj la vortaro devas
esti kunmetita nur el tiaj vortoj, kaj ne el aliaj,
sed pri tiuj ĉi kaŭzoj, kiel tro specialaj, ni tie
ĉi detale ne parolos. Estos sufiĉe, se ni nur diros,
ke ĉiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun ĉi
leĝon por la vortaro kiel allasantan jam nenian
dubon. Kaj ĉar la lingvo Esperanto ĝuste per tiu ĉi
leĝo sin gvidis kaj ĉar ĉe tiu ĉi leĝo granda
arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas,
restas la demando, kion do povus al ni doni aŭtoro
de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke
al tiu aŭ alia vorto oni povus doni pli oportunan
formon, --- sed da tiaj vortoj ekzistas tre nemulte.
Tion ĉi oni la plej bone vidas el tio, ke kian ajn
el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi
prenus, vi trovos en ĉiu el ili almenaŭ 60% da
vortoj, kiuj havas tute tiun saman formon, kiel en
Esperanto. Kaj se vi al tio ĉi ankoraŭ aldonos, ke
ankaŭ la restaj 40% da vortoj diferencas de la
Esperanta formo pleje nur tial, ke la aŭtoroj de
tiuj projektoj aŭ ne turnis atenton sur diversajn
principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege
gravaj, aŭ simple ŝanĝis la vortojn tute sen ia
bezono, --- vi facile venos al la konkludo, ke la
efektiva nombro da vortoj, al kiuj oni anstataŭ la
formo Esperanta povus doni formon pli oportunan,
prezentas ne pli ol iajn 10%. Sed se en la Esperanta
gramatiko oni preskaŭ nenion povas ŝanĝi kaj en la
vortaro oni povus ŝanĝi nur iajn 10% da vortoj, tiam
estas la demando, kion do prezentus per si la nova
lingvo, se ĝi iam estus kreita kaj se ĝi efektive
montriĝus kiel lingvo taŭga en ĉiuj rilatoj? Tio ĉi
estus ne nova lingvo, sed nur iom ŝanĝita lingvo
Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de
la lingvo internacia alkondukiĝas nur al tio, ĉu
Esperanto estos akceptita senŝanĝe en ĝia nuna formo,
aŭ en ĝi estos faritaj iam iaj ŝanĝoj! Sed tiu ĉi
demando por la Esperantistoj havas jam nenian
signifon; ili protestas nur kontraŭ tio, se apartaj
personoj volas ŝanĝi Esperanton laŭ sia bontrovo;
sed se iam aŭtoritata kongreso aŭ akademio decidos
fari en la lingvo tiajn aŭ aliajn ŝanĝojn, la
Esperantistoj akceptos tion ĉi kun plezuro kaj
nenion perdos de tio ĉi: ili ne bezonos tiam de la
komenco ellerni ian novan malfacilan lingvon, sed
ili bezonos nur oferi unu aŭ kelkajn tagojn por la
ellerno de tiuj ŝanĝoj en la lingvo, kiuj estos
faritaj, kaj la afero estos finita.
La Esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia
lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli
alta jam povus ekzisti. Kontraŭe: kiam efektiviĝos
aŭtoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke ĝia
decido havos forton por la mondo, la Esperantistoj
mem proponos al ĝi difini komitaton, kiu okupus sin
je la trarigardo de la lingvo kaj farus en ĝi ĉiujn
utilajn plibonigojn, se eĉ por tio ĉi oni devus
ŝanĝi la lingvon ĝis plena nerekonebleco; sed ĉar
ekzistas nenia eblo antaŭvidi, ĉu tiu ĉi laboro
entute sukcesos al la komitato, ĉu ĝi ne daŭros
senfinan serion da jaroj, ĉu ĝi en konsenteco estos
alkondukita al feliĉa fino, kaj ĉu la finita laboro
en la praktiko montriĝos tute taŭga, sekve
kompreneble estus tre malsaĝe kaj nepardoneble de la
flanko de la komitato, se ĝi pro la problema
estontaĵo rifuzus la faktan kaj en ĉiuj rilatoj
finitan kaj elprovitan nunaĵon; sekve se eĉ la
kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas
bona, ĝi povus decidi nur la jenon: akcepti dume la
lingvon Esperanto en ĝia nuna formo kaj paralele kun
tio ĉi difini komitaton, kiu okupus sin je la
perfektigo de tiu ĉi lingvo aŭ je la kreo de ia nova
lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo
montriĝus, ke la laborado de la komitato estas
feliĉe alkondukita al fino kaj post multaj provoj
montriĝis tute taŭga, nur tiam oni povus anonci, ke
la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata
kaj anstataŭ ĝi eniras en la vivon la formo nova.
Ĉiu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas
agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni eĉ supozos, ke
fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne
Esperanto, sed ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo, en
ĉia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki
tra Esperanto.
Sekve resumante ĉion, kion ni diris de la komenco
ĝis la nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion,
ke ni venis al la sekvantaj konkludoj:
1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al
la homaro grandegan utilon;
2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute
ebla;
3. La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ
malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn
la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi;
4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia
lingvo krom arta;
5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia
lingvo krom Esperanto; ĝi aŭ estos lasita por ĉiam
en ĝia nuna formo, aŭ en ĝi estos poste faritaj iaj
ŝanĝoj.
VIII
Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el ĉio, kion ni
supre diris. Unue sekvas tio, ke la Esperantistoj
tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al
multaj tiel nomataj "saĝaj" kaj "praktikaj" homoj,
--- kiuj juĝas pri ĉio supraĵe kaj sen ia logika
pripenso kaj mezuras ĉion per mezurilo de la modo.
Ili batalas por afero, kiu ne sole havas grandegan
gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si
nenion fantazian kaj kiu pli aŭ malpli frue devas
efektiviĝi kaj nepre efektiviĝos, kiom ajn la
inerciuloj batalus kontraŭ ĝi, kiom ajn la saĝuloj
ŝercadus pri ĝi. Kiel estas sendube, ke post la
nokto venas mateno, tiel sendube estas, ke post
mallonga aŭ longa batalado Esperanto pli aŭ malpli
frue estos enkondukita en komunan uzon por la
komunikiĝoj internaciaj. Ni konfirmas tion ĉi kuraĝe
ne tial, ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed
tial, ke la konkludoj de simpla logiko diras, ke
tiel esti devas kaj ke alie esti ne povas. Longan
tempon eble ankoraŭ la Esperantistoj devos bataladi,
longan tempon eble ankoraŭ ĉia bubo ĵetados sur ilin
ŝtonojn, koton kaj malsaĝajn spritaĵojn, sed tio,
kio devas veni, pli aŭ malpli frue venos. La
iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne ĝisvivos
ĝis tiu tempo, kiam fariĝos videblaj la fruktoj de
ilia agado, ili iros eble en la tombon kun la
malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je
infanaĵoj, sed pli aŭ malpli frue por la maldolĉa
kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la
samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili
monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej
granda danko. Longe ankoraŭ eble ili ŝajnos al la
mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraŭ ilia
afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj je ĉiam
enterigita --- sed tiu ĉi afero jam neniam mortos,
ĉar ĝi morti jam neniam povas. La afero vivos kaj
konstante rememorigados pri si; post ĉiu nova
silenta tempo, se ĝi eĉ daŭrus dekon da jaroj,
aperos nova revigligo; kiam laciĝos unuj batalantoj,
aperos pli aŭ malpli frue novaj energiaj batalantoj,
kaj tiel la afero iros tiel longe, ĝis fine ĝi plene
atingos sian celon. Ne malĝoju tial, Esperantistoj,
se nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas
ankoraŭ tre malmultaj, ne perdu la kuraĝon se via
afero iras malrapide. La afero konsistas ne en
rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj
ekbrilis antaŭ la mondo rapide, sed ankaŭ rapide
falis; afero bona kaj certa progresas ordinare
malrapide kaj kun grandaj malhelpoj.
Sur la supre montritajn kvin konkludojn ni turnas
apartan atenton de tiuj Esperantistoj, kiuj batalas
por sia ideo senkonscie kaj tial ĉe la plej
malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras
senhelpe kaj ne scias, kion respondi, aŭ perdas la
kuraĝon. Ciuj tiuj konkludoj prezentas produkton de
la simpla kaj severa logiko. Tial se oni diras al vi
"La mondo ne volas vian lingvon", respondu kuraĝe: "Ĉu
la mondo volas aŭ ne volas, ĝi pli aŭ malpli frue
devos akcepti ĝin, ĉar alie esti ne povas". Kiam vi
aŭdos "Oni diras, ke aperis nova lingvo, oni diras,
ke tia aŭ alia instruita societo aŭ kongreso deziras
elekti tian aŭ alian lingvon aŭ krei novan lingvon",
respondu kuraĝe: "Ĉiuj tiuj ĉi famoj aŭ entreprenoj
estas fonditaj sur la plej absoluta nekomprenado de
la esenco kaj historio de la ideo de lingvo
internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de
privataj personoj, sed ankaŭ de tutaj societoj
ripetiĝis jam multajn fojojn kaj ĉiufoje finiĝadis
kaj devis finiĝadi per la plej plena fiasko; lingvo
internacia povas esti nur Esperanto, ĉar laŭ la
leĝoj de la logiko kaj laŭ la esenco de la afero
alie esti neniel povas".
Se oni diras al vi: "Tiu aŭ alia Esperantisto aŭ
societo Esperantista en tro granda sed ne prudenta
fervoro faris ian falsan paŝon kaj ridindigis aŭ
diskreditigis per tio ĉi vian tutan aferon", tiam
respondu: "La afero Esperanta dependas de nenia
persono nek societo, kaj nenia homo per siaj
privataj falsaj paŝoj povas havi ian influon sur
ĝian sorton; eĉ la aŭtoro de Esperanto mem estas nun
por Esperanto absolute seninflua, ĉar Esperanto jam
longe fariĝis afero pure publika".
La dua, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris,
estas la sekvanta: Se la elekto de lingvo
internacia dependus de ia kongreso de reprezentantoj
de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble
devus tion ĉi atendi kaj neniu el ni ion povus fari
por tio ĉi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun
povas kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, al
kia nome lingvo la sorto difinis fariĝi iam
internacia, tiam la afero ŝanĝiĝas. Ni ne bezonas
jam nun atendi kongresojn: la celo estas tute klara
kaj ĉiu povas sin tiri al ĝi. Ne bezonante
rigardadi, kion diras aŭ faras aliaj, ĉiu povas
alporti sian ŝtonon por la kreskanta konstruo. Nenia
ŝtono perdiĝos. Nenia laboranto tie ĉi dependas de
la alia, ĉiu povas agadi aparte, en sia sfero, laŭ
siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos, tiom
pli rapide estos finita la granda konstruo. Precipe
ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj
kongresoj. Ne rigardante, kion faras aliaj, ne
atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon,
ĉiu societo aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio
alproksimigus la grandan komunehoman celon almenaŭ
je unu paŝo.


