|
|
Filino de la marĉa reĝo
| Andersen H. |
 |
La
cikonioj rakontas al siaj idoj tre multe da fabeloj,
ĉiuj parolas pri marĉoj kaj marĉejoj; ili estas ordinare
alkonformigitaj al la aĝo kaj al la komprenkapablo de la
cikoniidoj. La plej malgrandaj idoj estas ravataj, kiam
oni diras al ili nur "krible, krable, plurremurre!" Ili
trovas tion treege amuza; sed la pli aĝaj jam postulas
historiojn kun pli profunda enhavo, aŭ ili volas scii
ion pri la familio. El la du plej antikvaj kaj plej
longaj fabeloj, kiuj konserviĝis ĉe la cikonioj, unu
estas konata de ni ĉiuj, la fabelo pri Moseo, kiu estis
metita de sia patrino sur la akvon de Nilo, trovita de
la reĝidino, ricevis bonan edukon kaj fariĝis granda
homo, kies lokon de enterigo neniu scias. ĉi tiun
historion ĉiu konas.
La dua ankoraŭ ne estas vaste konata, eble pro tio,
ke la loko de ĝia agado estas nia propra lando. La
fabelo en la daŭro de mil jaroj estis transigata de unu
cikonio-patrino al alia cikonio-patrino, kaj ĉiu el ili
rakontis ĝin ĉiam pli bone, kaj ni ĝin nun rakontas plej
bone.
La unua cikonia paro, kiu ĝin rakontis kaj kiu mem
ludas rolon en ĝi, havis somerloĝejon sur unu traba domo
en Jutlando, ne malproksime de Skagen. Ankoraŭ en la
nuna tempo tie troviĝas grandega marĉejo, kiel oni povas
vidi el la priskribo de la distrikto. En tiu priskribo
estas dirite, ke tie antaŭe estis mara fundo, kiu tamen
poste leviĝis. Kelkmejlan spacon okupas tiu marĉejo,
ĉirkaŭita ĉiuflanke de malsekaj herbejoj kaj
ŝanceliĝanta marĉa tero, kiu produktas nur malmulte da
beroj kaj kelke da kriplaj arboj. Preskaŭ ĉiam super ĝi
ŝvebas densa nebulo, kaj antaŭ ne tre longa tempo tie
ekzistis ankoraŭ lupoj. ĝi efektive meritis la nomon "Sovaĝa
marĉejo", kaj oni povas imagi al si, kiel senvoja, plena
de marĉoj kaj lagoj ĝi estis antaŭ mil jaroj. Koncerne
la detalaĵojn oni jam tiam vidis tion, kion oni vidas
nun: la trunkoj de la kanoj havis la saman altecon, la
samajn longajn foliojn kaj violbrunajn plumformajn
floraĵojn, kiujn ili havas nun; la betulo staris kun
blanka ŝelo kaj blankaj, libere pendantaj folioj, kiel
nun, kaj koncerne la vivantajn estaĵojn, kiuj tien
venadis, la muŝo portis sian krepan veston laŭ la sama
fasono, kiel nun, la koloro de la cikonio estis blanka
kun nigra kaj kun ruĝaj ŝtrumpoj; sed la homoj en tiu
tempo havis alian vestofasonon ol nun. Tamen kiu ajn el
ili, ĉu li estis servutulo, ĉu libera ĉasisto, kuraĝis
iri sur la marĉejon, tiu havis la saman sorton kiel nun,
ili venis, enfalis kaj malleviĝis malsupren al la
marĉeja reĝo, kiel oni nomis tiun, kiu regis malsupre en
la granda marĉeja regno. Oni efektive povis lin nomi
marĉeja reĝo, sed al ni ŝajnis pli bone uzi la esprimon
marĉa reĝo; kaj tiel ankaŭ nomis lin la cikonioj. Pri
lia regado oni sciis tre malmulte, sed tio eble estas la
plej bona.
Proksime de la marĉejo, tute apude de la Limfjordo,
staris la supre dirita traba domo kun masonita kelo,
turo kaj tri etaĝoj. Sed sur la tegmento konstruis sian
neston la cikonio, la cikonia patrino kuŝis sur la ovoj
kaj estis tute certa, ke ŝi feliĉe elkovos.
Unu vesperon la cikonia patro iom tro longe estis
eksterdome, kaj kiam li venis hejmen, li aspektis tre
ekscitita kaj rapidema.
"Mi devas rakonti al vi ion tute teruran!" li diris
al la cikonia patrino.
"Indulgu min!" ŝi diris, "memoru, ke mi kuŝas sur
ovoj. Mi povus ektimiĝi, kaj tio efikas sur la ovoj!"
"Vi nepre devas tion sciiĝi!" li diris. "ŝi venis ĉi
tien, la filino de nia mastro en Egiptujo! ŝi kuraĝis
entrepreni la vojaĝon ĉi tien, kaj ŝi malaperis!"
"ŝi, kiu estas el la gento de la feinoj! Rakontu do!
Vi scias, ke en la tempo, kiam mi kovas, estas al mi
malfacile atendi!"
"Vi vidas, patrino, ŝi tamen kredis al tio, kion
diris la doktoro, kiel vi mem rakontis al mi. ŝi kredis,
ke la marĉeja floro de nia regiono povos helpi al ŝia
patro; kaj tial ŝi alflugis ĉi tien en sia pluma vesto
kune kun la du aliaj plumprincinoj, kiuj ĉiujare devis
veni en la nordon, por sin bani kaj juniĝi. ŝi alvenis,
kaj ŝi malaperis!"
"Vi rakontas tiel terure malrapide!" diris la cikonia
patrino, "la ovoj povas dume malvarmiĝi! Mi ne povas
traelporti, kiam vi tiel turmentas mian paciencon!"
"Mi bone atentis!" diris la cikonia patro; "hodiaŭ
vespere, kiam mi iris en la kanaron, kie la marĉa tero
povas min porti, subite aperis tri cignoj. En la batado
de la flugiloj estis io, kio diris al mi: "atentu, tio
ne estas veraj cignoj, tio estas nur cignaj haŭtoj! Vi
tion ja ekkonas, patrino, per la sento, tiel same kiel
mi. Vi scias, en kio konsistas la vereco!"
"Kompreneble!" ŝi respondis; "sed rakontu do al mi
fine pri la princino, jam tedis al mi ĉiam aŭdi nur pri
cignaj haŭtoj !"
"ĉi tie meze de la marĉejo troviĝas, kiel vi scias,
siaspeca lago," rakontis plue la cikonia patro. "Se vi
iom leviĝos, vi povas de ĉi tie vidi parton de ĝi. Tie
apud la kanaro kuŝis trunko de alno. Sur ĉi tiu sidiĝis
la tri cignoj, ekbatis per la flugiloj kaj rigardis
ĉirkaŭen. Unu el ili deĵetis la cignan haŭton, kaj jen
mi rekonis en ĝi la princinon de nia domo en Egiptujo.
ŝi sidis tie kaj havis nenian alian kovron sur si krom
siaj longaj nigraj haroj. Mi aŭdis, kiel ŝi petis la du
aliajn, ke ili gardobservu ŝian cignan plumaĵon, kiam ŝi
subakviĝos, por deŝiri la floron, pri kiu ŝi pensis, ke
ŝi ĝin vidas. Ili kapjesis, ekflugis supren kaj levis
kun si liberan plumveston. Strange, kion ili volas fari
kun ĝi? mi pensis, kaj kun tia sama demando ŝi ankaŭ
kredeble sin turnis al ili. Per siaj propraj okuloj ŝi
devis vidi la krimon, kiu estis farata kontraŭ ŝi: kun
ŝia plumvesto ili forflugis supren! "Subakviĝu!" ili
kriis, "vi neniam plu flugos en cigna plumaĵo, vi neniam
plu vidos Egiptujon! Restu en la sovaĝa marĉejo!" Kaj
ili disŝiris ŝian plumveston en malgrandajn pecojn, tiel
ke la plumoj flugis ĉirkaŭen, kvazaŭ ili estus neĝaj
flokoj, kaj la du malbonaj princinoj forflugis."
"Terure" diris la cikonia patrino, "mi ne povas tion
aŭskulti! Sed diru do, kio okazis plue?"
"La princino ploris kaj ploregis! ŝiaj larmoj falis
sur la trunkon de la alno, kaj subite ĝi komencis moviĝi,
ĉar tio estis la marĉa reĝo mem, li, kiu loĝas en la
marĉo. Mi vidis, kiel la trunko turniĝis, kaj jen plu ne
estis trunko, sed longaj, de ŝlimo kovritaj branĉoj
simile al brakoj etendiĝis supren. Tiam la malfeliĉa
knabino ektimiĝis kaj saltis sur la ŝanceliĝantan marĉan
teron, sed ĉi tiu ne povas porti eĉ min, des malpli ŝin.
Tuj ŝi malleviĝis internen de la tero kaj la trunko de
la alno iris tien kun ŝi, ĝi estis tio, kio ŝin tiris
malsupren. Grandaj nigraj vezikoj montriĝis sur la
supraĵo, kaj poste oni vidis plu nenian postsignon. Nun
ŝi estas enterigita en la sovaĝa marĉo, neniam ŝi venos
kun la floro en Egiptujon. Vi ne povus traelporti la
vidaĵon, patrino!"'
"Similajn aferojn vi en ĉi tiu tempo ne devus rakonti
al mi! Tio povas fari malutilon al la ovoj! La princino
iel sin savos, ŝi facile ricevos helpon. Se tio estus iu
el ni, vi aŭ mi, tiam kompreneble ĉio estus finita!"
"Mi iros ĉiutage kaj rigardos!" diris la cikonia
patro, kaj li tiel agis.
Pasis longa tempo.
Unu tagon la cikonio ekvidis, ke el la profundo
kreskis verda trunketo, kaj kiam ĝi atingis la nivelon
de la akvo, elkreskis el ĝi folio, kiu fariĝis ĉiam pli
kaj pli larĝa. Tute apud ĝi formiĝis burĝono, kaj kiam
unu matenon la cikonio flugis super ĝi, la burĝono
malfermiĝis sub la agado de la varmegaj sunradioj, kaj
en ĝia mezo kuŝis ĉarma infano, malgranda knabineto,
tiel pura, kvazaŭ ŝi ĵus eliris el bano. ŝi estis tiel
forte simila al la Egipta princino, ke la cikonio
komence pensis, ke tio estas ŝi, kiu denove fariĝis
malgranda; sed post pli longa pripensado la cikonio
tamen trovis, ke estas pli kredeble, ke tio estas infano
de ŝi kaj de la marĉa reĝo. Tial ĝi kuŝis en akvolilio.
"ĉi tie ĝi ne povas resti!" pensis la cikonio, "en
mia nesto ni jam sen tio estas en tro granda nombro, sed
jen venas al mi en la kapon ideo! La vikingedzino ne
havas infanon, kaj jam ofte ŝi deziris havi tion. Oni
diras ja pri mi, ke mi alportas la malgrandajn infanojn,
nun mi efektive unu fojon tion faros! Mi flugos kun la
infano al la vikingedzino; kia ĝojo tio estos!"
Kaj la cikonio prenis la malgrandan knabineton,
flugis al la traba domo, trabatis per la beko truon en
la fenestra aperturo, kiu estis tirkovrita per veziko,
metis la infanon sur la bruston de la vikingedzino, kaj
poste ĝi flugis al la cikonia patrino kaj rakontis al ŝi
ĉion, dum la idoj aŭskultis. Ili nun estis jam sufiĉe
grandaj por tio.
"Vi vidas, la princino ne mortis, ŝi sendis sian
infanon supren, kaj ĉi tiu nun estas en bona loko."
"Tion mi diris ja tuj en la komenco!" respondis la
cikonia patrino. "Sed nun pensu iom ankaŭ pri viaj
propraj infanoj! Baldaŭ estos la tempo por forveturi; mi
sentas jam de tempo al tempo jukadon sub la flugiloj! La
kukolo kaj la najtingalo jam forflugis, kaj la koturnoj,
kiel mi aŭdis, antaŭdiras favoran venton. Kiom mi konas
niajn infanojn, ili sukcese plenumos la marŝekzerciĝojn!"
Kian ĝojon havis vikingedzino, kiam matene post la
vekiĝo ŝi trovis sur sia brusto la malgrandan belan
infanon! ŝi kisis kaj karesis ĝin, sed la infano terure
kriis kaj baraktis per la brakoj kaj kruroj; videble ĝi
tute ne estis en bona humoro. Fine ĝi endormiĝis de la
plorado, kaj kiam ĝi tiel kuŝis, ĝi aspektis tre ĉarme.
Al la vikingedzino estis tiel ĝoje kaj bone en la koro,
ŝi antaŭsentis, ke nun ankaŭ ĝia edzo kun ĉiuj siaj
militistoj venos tiel same neatendite, kiel la infano,
kaj tial ŝi kaj la tuta domanaro havis tre multe da
laborado, por ĉion meti en bonan ordon. La longaj
diverskoloraj tapiŝoj, kiujn ŝi mem faris kun siaj
servistinoj, kaj en kiujn ŝi enteksis la bildojn de siaj
ĉefaj dioj, de Odin, de Thor kaj de Freia, estis nun
pendigitaj kiel murornamaĵoj; la servutuloj devis
frotpurigi la ŝildojn, kiuj servis por la sama celo, sur
la benkojn oni metis kusenojn, kaj sur la fajrejo meze
de la ĉambrego oni amasigis sekan brullignon, por ke oni
povu tuj fari fajron. La vikingedzino mem forte laboris,
tiel ke vespere ŝi estis tre laca kaj bone dormis.
Kiam matene ŝi vekiĝis, ŝi forte ektimiĝis, ĉar la
malgranda infano malaperis sen postesignoj. ŝi
saltleviĝis, ekbruligis pecon da ligno kaj rigardis
ĉirkaŭen, kaj jen ŝi ekvidis, ke sur la pieda parto de
la lito kuŝis ne la malgranda infano, sed granda malbela
rano. ĝia aspekto elvokis ĉe ŝi grandan abomenon, ŝi
kaptis pezan bastonon kaj volis mortigi la ranon, sed ĉi
tiu rigardis sin per tiel neordinare malgajaj okuloj, ke
la koro ne permesis al ŝi ekbati. Ankoraŭ unu fojon ŝi
rigardis ĉiuflanken, la rano kvakis tiel timeme, kvazaŭ
ĝi volus elpetegi de ŝi kompaton; ŝi ektremis kaj kuris
de sia lito al la fenestro, kiun ŝi ekpuŝe malfermis. En
la sama momento leviĝis la suno, ĵetis siajn radiojn
rekte sur la grandan ranon en la lito, kaj subite
montriĝis, ke la larĝa buŝo de la monstro kuntiriĝis kaj
fariĝis malgranda kaj ruĝa, la membroj ricevis plej
ĉarman formon, kaj jen tie kuŝis denove ŝia propra
malgranda bela infano anstataŭ malbela rano.
"Kio tio estas!" ŝi diris; "ĉu mi havis malbonan
sonĝon? Tio estas ja mia propra plej ĉarma elfa infano,
ĝi, kiu kuŝas tie antaŭ mi!" Kaj ŝi kisis ĝin kaj
alpremis ĝin al sia koro, sed la infano gratis kaj
mordis kiel sovaĝa kateto.
Nek en tiu tago nek en la sekvanta venis la vikingo,
kvankam li estis jam sur la vojo, sed li havis kontraŭ
si la venton, kiu nun blovis, por peli la cikoniojn
suden. ĝojo de unu estas ofte malĝojo de alia.
Post kelke da tagoj kaj noktoj al la vikingedzino
fariĝis klare, kia estas la afero kun ŝia malgranda
infano. Terura sorĉo estis sur ĝi. En la tago ĝi estis
bela kiel luma elfo sed havis malbonan, sovaĝan naturon;
sed en la nokto ĝi estis malbela rano, silentema kaj
kompatinda, kun malgajaj okuloj. Tie estis du tute
malsamaj naturoj, kiuj alternadis kiel ekstere, tiel
ankaŭ interne; ĝi venis de tio, ke la malgranda
knabineto, kiun la cikonio alportis, en la tago posedis
la eksteraĵon de sia patrino, sed samtempe la karakteron
de sia patro, dum en la nokto ĝi montris sian parencecon
kun li per la formo de sia korpo, havante la menson kaj
koron de la patrino. Kiu povus forigi la potencon, kiun
tie aperigis ia sorĉa forto? Tio kaŭzis al la
vikingedzino zorgojn kaj afliktojn, kaj tamen ŝia koro
estis alligita al tiu kompatinda estaĵo, pri kies stato
ŝi pensis, ke ŝi nenion devas diri al sia edzo, kiam li
revenos, ĉar alie li certe, konforme al la kutimoj kaj
moroj, ordonus elĵeti la malfeliĉan infanon sur la
landvojon, por ke ĝin prenu, kiu volos. Tion la koro de
la bona vikingedzino ne povis permesi, tial ŝi decidis
aranĝi, ke ŝia edzo vidu la infanon nur ĉe la lumo de la
tago.
Unu matenon trans la tegmenton brue transflugis la
cikonioj; dum la nokto tie ripozis pli ol cent paroj da
cikonioj post la grandaj manovroj. Nun ili leviĝis, por
flugi suden.
"ĉiuj estas pretaj!" oni proklamis; "ankaŭ la inoj
kaj infanoj!"
"Al ni estas tiel facile!" diris la junaj cikonioj. "Jukas
kaj tiklas al ni en la piedoj, kvazaŭ nia korpo estus
plena de vivantaj ranoj. Kiel belege estas, ke ni povas
entrepreni vojaĝon eksterlanden!"
"Restu en la amaso!" diris patro kaj patrino, "kaj ne
laboru tiel senĉese per via babilema beko, tio estas
malsaniga por la brusto!"
Kaj ili ekflugis.
En la sama tempo aŭdiĝis sonado de kornoj super la
erikejo, ĵus elŝipiĝis la vikingo kun ĉiuj militistoj.
Ili revenis kun riĉa militakiraĵo de la Galla bordo, kie
la popolo, same kiel en Britujo, kun timego kantadis:
"Liberigu nin Dio, de l' sovaĝaj Normandoj!"
Kia vivo, kia gajeco komenciĝis nun en la vikinga
kastelo apud la sovaĝa marĉejo! Oni enportis la kruĉojn
kun mielakvo en la ĉambregon, oni ekbruligis fajron, oni
buĉis ĉevalojn. La odoro de rostaĵo plenigis ĉiujn
ĉambrojn. La pastro konsekre aspergis la sklavojn per
varma ĉevala sango; la fajro kraketis, la fumo leviĝis
sub la plafonon, la fulgo gutadis de la traboj, sed al
tio oni estis alkutimiĝintaj. Gastoj estis invititaj kaj
ricevis luksan regaladon, intrigoj kaj malicaĵoj estis
forgesitaj, oni festenis bonege, kaj por signo de bona
humoro oni ĵetadis al si la ĉirkaŭmanĝitajn ostojn
reciproke en la vizaĝon. La bardo, duone muzikisto kaj
duone militisto, kiu partoprenis en la militiro kaj
estis vidanta atestanto de la faroj, kiujn li prezentis,
kantis al ili kanton, kiu gloris iliajn grandajn
militajn agojn. ĉiu verso finiĝis per la rekantaĵo: "La
fortoj malaperas kaj la generacioj forpasas, al ĉiu
venas la morto, sed eterne vivas glora nomo!" ĉe tio ili
ĉiuj frapadis la ŝildojn kaj marteladis per la tranĉilo
aŭ per osto sur la tabulo de la tablo, tiel ke regis
terura bruo.
La vikingedzino sidis sur la laŭlarĝa benko en la
nefermita festena ĉambrego; ŝi havis sur si silkan
veston, orajn braceletojn kaj sukcenajn perlojn. ŝi
estis en sia plej bona paradaĵo, kaj la bardo parolis en
sia kanto ankaŭ pri ŝi, rakontis pri la ora trezoro,
kiun ŝi alportis al sia riĉa edzo, kaj ĉi tiu estis
ravita pri la bela infano, kiun li vidis nur en la tago
en ĝia tuta beleco. La sovaĝeco, kiun oni vidis ĉe ĝi,
plaĉis al li. La infano povus iam laŭ lia opinio fariĝi
bonega ŝildknabino, kiu al neniu fortegulo devus cedi;
ŝi ne palpebrumos, se lerta mano per akra glavo dehakos
al ŝi la brovojn.
La kruĉoj de mielakvo estis malplenigitaj, kaj oni
alportis aliajn. Tiam oni ne leviĝadis ankoraŭ tiel
baldaŭ de festenado; la tiamaj homoj povis ion
traelporti. En tiu tempo estis populara la proverbo: "La
bruto scias, kiam ĝi de la paŝtejo devas reiri hejmen,
sed malprudenta homo neniam konas la mezuron de sia
stomako." Ho, oni ĝin konis tre bone, sed inter scii kaj
fari estas diferenco. Oni ankaŭ sciis, ke amiko fariĝas
teda, se li tro longe sidas en la domo de alia homo, sed
malgraŭ tio oni restadis, ĉar viando kaj mielakvo estas
bona aĵo. Estis gaje, kaj en la nokto la servutuloj
dormadis en la varma cindro, trempadis la fingrojn en la
grasa fulgo kaj lekadis ilin. Tio estis stranga tempo!
Ankoraŭ unu fojon en tiu jaro la vikingo entreprenis
militiron, malgraŭ ke jam leviĝis la aŭtunaj ventegoj.
Li iris kun siaj militistoj al la Brita bordo, kio, kiel
li diris, estas ja "nur transe de la akvo". Lia edzino
restis hejme kun sia malgranda knabino, kaj estis certe,
ke la edukantino baldaŭ preskaŭ pli amis la malfeliĉan
ranon kun la mildaj okuloj, ol la belulinon, kiu gratis
kaj mordis.
La krudaj, malsekaj aŭtunaj nebuloj, antaŭ kiuj falas
la folioj, kuŝis super la arbaro kaj super la erikejo;
la birdosenplumulo, kiel oni tie nomas la neĝon,
alflugis en densaj amasoj, la vintro alproksimiĝis. La
paseroj okupis la neston de la cikonioj kaj mokridis
siamaniere la forestantajn gemastrojn; kaj ĉi tiuj mem,
la cikoniaj gepatroj kun ĉiuj siaj infanoj, kie ili nun
estis?
* *
*
La cikonioj estis nun en Egiptujo, kie la suno lumis
tiel varme, kiel ĉe ni en bela somera tago. Tamarindoj
kaj akacioj floris ĉirkaŭe, la luno de Mahometo hele
radiis de la templaj kupoloj, tiu aŭ alia paro da
cikonioj sidis sur la graciaj turoj kaj ripozis post la
longa vojaĝo. Grandaj svarmoj havis neston apud nesto
sur la potencaj kolonoj kaj ruiniĝintaj arkaĵo; de
temploj kaj sur forlasitaj lokoj. La daktilpalmo etendis
sian ŝirman foliaron tre alte, kvazaŭ ĝi volus ludi la
rolon de sunombrelo. La blankete-grizaj piramidoj estis
distingeblaj kiel siluetoj en la klara aero en la flanko
de la dezerto, kie la struto montris, ke li bone
povoscias uzi siajn piedojn, kaj la leono kun siaj
grandaj saĝaj okuloj sidis kaj rigardis la marmoran
sfinkson, kiu kuŝis duone enterigita en la sablo. La
akvo de Nilo estis retiriĝinta, la tuta fluejo estis
plena de ranoj kaj prezentis por la cikonia familio la
plej belan vidaĵon en ĉi tiu lando. La cikoniidoj pensis,
ke tio estas trompo de la okuloj, tiel neesprimeble bela
ili trovis la vidaĵon.
"Tiel estas ĉi tie, kaj tion ni havas ĉiam en nia
varma lando!" diris la cikonia patrino, kaj la infanoj
sentis tikladon en la stomako.
"ĉu ni vidos ankoraŭ ion plu?" ili demandis; "ĉu ni
penetros pli profunden en la landon?"
"Tie oni nenion plu povas vidi," diris la cikonia
patrino. "Post la luksa regiono komenciĝas nur
nepenetrebla arbaro, en kiu la arboj kreskas unu en la
alian kaj per pikantaj volvekreskaĵoj estas ligitaj en
ne malimplikeblan densaĵon, tiel ke nur la elefanto
havas la eblon trafari al si vojon per siaj masivaj
piedoj. La serpentoj tie estas por ni tro grandaj kaj la
lacertoj tro rapidkuraj kaj viglaj. Se vi volus iri en
la dezerton, vi ricevus sablon en la okulojn, se la
afero iros bone, sed se ĝi irus malbone, vi trafos en
sablan trombon. Ne, ĉi tie estas plej bone; ĉi tie ni
havas ranojn kaj akridojn, ĉi tie mi restos kaj vi ankaŭ!"
Kaj ili restis. La maljunaj sidis en sia nesto sur la
gracia minareto, ripozis kaj estis tamen tre okupitaj je
glatigado de la plumoj kaj je pripinĉado de la ruĝaj
ŝtrumpoj per sia beko. Poste ili elstreĉis la kolojn
supren, salutis gravmiene kaj levis la kapojn kun la
alta frunto kaj la delikataj glataj plumoj, kaj iliaj
brunaj okuloj lumis tre saĝe. La cikoniaj fraŭlinoj
promenadis gravmiene inter la sukplenaj trunkoj de la
kanoj, ĵetadis kaŝitajn rigardojn sur la aliajn junajn
cikoniojn, faradis interkonatiĝojn kaj englutadis ĉe ĉiu
tria paŝo unu ranon aŭ svingadis tien kaj reen
malgrandan serpenton, kio, kiel ili opiniis, tre bone
alaspektis al ili. Ilia kaptitaĵo estis por ili tre
bongusta. La junaj fraŭloj komencadis diversajn
malpacojn, batadis unu la alian per la flugiloj, hakadis
sin reciproke per la bekoj kaj faradis al si sangajn
vundojn, kaj poste tiu aŭ alia fianĉiĝis, la junaj
fraŭloj kaj la junaj fraŭlinoj; tio estis ja la vivocelo,
kiun ili starigis al si. Ili konstruis nestojn kaj
komencis poste denove malpacojn, ĉar en la varmaj landoj
ĉiuj havas tre flamiĝeman naturon; tio tamen estis gaja
kaj faris precipe al la maljunaj multe da ĝojo. En la
okuloj de gepatroj ĉio ĉe la infanoj estas ja bone
alaspekta. ĉiutage ĉi tie estis suna lumo, ĉiutage oni
havis sufiĉege por manĝi, oni povis pensi nur pri ĝojoj
kaj plezuroj.
Sed en la riĉa palaco de ilia Egipta dommastro ne
estis gaje. La riĉa potenca sinjoro, paralizita en ĉiuj
membroj, kuŝis etendita kiel mumio sur lito en la granda
salono kun la kolorriĉaj muroj. Parencoj kaj servistoj
staris ĉirkaŭ li; senviva li ne estis, tamen oni ankaŭ
ne povis vere diri, ke li vivas. La savanta marĉeja
floro el la nordaj landoj, kiu devis esti elserĉita kaj
deŝirita de tiu, kiu amis lin plej varmege, ĉiam ankoraŭ
ne estis alportita. Lia bela juna filino, kiu en cigna
vesto flugis trans landojn kaj marojn malproksime norden,
estis neniam revenonta. "ŝi mortis kaj malaperis!"
raportis la du hejmen revenintaj virgulinoj. Ili
elpensis tutan historion, kies enhavo estis jena:
"Kiam ni ĉiuj ŝvebis alte en la aero, nin ekvidis
ĉasisto kaj ekpafis sagon sur nin. Li trafis nian junan
amikinon, kaj malrapide, kantante sian adiaŭon, ŝi falis
kiel mortanta cigno en la mezon de la arbara lago. Tie
ni enterigis ŝin ĉe la bordo sub bonodora funebra betulo.
Sed ni faris venĝon; ni alligis fajron sub la flugilon
de la hirundo, kiu havis sian neston sub la kana
tegmento de la ĉasisto; ĝi ekbruliĝis, kaj la domo
forbrulis en helaj flamoj, en kiuj li pereis kaj kiuj
lumis ĝis la funebra betulo trans la lago. Tie ŝi kuŝas,
fariĝinte denove tero; neniam ĝi revenos en Egiptujon!"
Ili ambaŭ ploris, sed cikonia patro, kiu okaze estis
aŭskultanto de tiu rakonto, frapis fortege per la beko.
"Mensogo kaj elpenso!" li diris. "Vere mi tre volonte
enpuŝus al ili mian bekon en la bruston!"
"Por rompi al si la bekon!" diris la cikonia patrino.
"Bele vi tiam aspektus! Antaŭ ĉio pensu pri vi mem kaj
pri via familio; ĉio alia vin ne devas interesi!"
"Mi tamen morgaŭ sidiĝos sur la rando de la nefermita
kupolo, kiam ĉiuj scienculoj kaj saĝuloj kolektiĝos, por
konsiliĝi pri la stato de la malsanulo; eble tiamaniere
ili pli alproksimiĝos al la vero."
Kaj la scienculoj kaj saĝuloj kunvenis kaj parolis
multe tre multe, multvorte kaj edife, kion la cikonio
tute ne povis kompreni, -- kaj por la malsanulo aŭ por
lia filino en la marĉejo efektive nenio rezultis el tio,
tamen malgraŭ tio ni povas iom aŭskulti tion, ĉar
diversajn aferojn oni ja ofte devas aŭskulti.
Sed la plej grava nun estos aŭskulti kaj sciiĝi, kio
okazis antaŭe, tiam ni pli bone komprenos la historion,
almenaŭ ne malpli bone ol la cikonia patro.
"Amo naskas kaj subtenas la vivon, la plej alta amo
naskas la plej altan vivon! Nur per amo povas esti
savita lia vivo!" oni diris, kaj la scienculoj asertis,
ke tio estis dirita eksterordinare saĝe kaj bone.
"Tio estas bela penso!" tuj asertis la cikonia patro.
"Mi ĝin ne tute komprenas!" respondis la cikonia
patrino, "kaj la kulpo troviĝas ne en mi, sed en la
penso. Cetere tio estas por mi tute indiferenta, mi
devas pensi pri aliaj aferoj!"
Poste la scienculoj komencis profundpensan analizon
de la esenco de amo. Ili klarigis, ke ekzistas diferenco
inter la amo kiun sentas al si reciproke la gefianĉoj,
kaj tiu amo, kiu alligas al si reciproke gepatrojn kaj
infanojn, aŭ tiu, kiu en la kalikoj de la kreskaĵoj
vekas la sopiron turni sin al la lumo de la suno; ĉio ĉi
tio estis elmetata tiel detale kaj science, ke la
cikonia patro neniel povis plu ilin sekvi, des malpli
tion ripeti. Li fariĝis ĉe tio tute enpensigita, fermis
duone la okulojn, kaj dum la tuta sekvanta tago li
staris sur unu piedo. Estis al li tre peze porti sian
instruitecon.
Tamen unu aferon la cikonia patro komprenis, ĉar li
aŭdis, ke tion egale sincere esprimis simplaj burĝoj,
kiel ankaŭ plej grandaj eminentuloj, -- ke por multaj
miloj da homoj kaj samtempe por la lando estas malfeliĉo,
ke la granda sinjoro kuŝas malsana kaj ne povas denove
resaniĝi; ke estus feliĉo kaj beno, se li denove ricevus
sian sanon. "Sed kie kreskas la floro, kiu povas ree
alporti al li sanon?" Pri tio ĉiuj demandis, serĉis en
sciencaj verkoj, en lumantaj bildoj de la steloj, en la
vento kaj vetero, serĉis per ĉiuj eblaj rimedoj, kaj
fine la scienculoj kaj la saĝuloj eltrovis, kiel ni
diris, ke "la amo naskas kaj subtenas la vivon, la vivon
de la patro," kaj per tio ili diris pli, ol ili mem
komprenis. Poste ili ripetis kaj skribis kiel recepton:
"la amo naskas kaj subtenas la vivon", sed kiamaniere
oni povus pretigi la recepton, -- pri tio oni ne havis
respondon. Fine ili venis al unuanima decido, ke la
helpo devas veni de la princino, de ŝi, kiu amis sian
patron per la tuta koro kaj la tuta animo. Oni fine
trovis la rimedon, per kiu la helpo povus esti akirita,
kaj en la serĉado pasis pli ol tuta jaro. ŝi devis en
novluna nokto, post la subiro de la luno, iri al la
marmora sfinkso ĉe la rando de la dezerto, forrasti la
sablon antaŭ la pordo en la piedo de la sfinkso kaj
trairi la longan koridoron, kiu kondukas en la mezon de
unu el la grandaj piramidoj, kie unu el la potencaj
reĝoj de la malproksima antikveco, ĉirkaŭita de granda
lukso, kuŝas en mumia ĉirkaŭkovro. Tie ŝi devis apogi
sian kapon al la mortinto, kaj tiam estus malkaŝite al
ŝi, kiamaniere oni povas akiri la vivon kaj savon por
ŝia patro. ĉion ĉi tion ŝi plenumis, kaj en sonĝo ŝi
sciiĝis, ke el la profunda marĉo norde en la Dana lando
-- la loko estis prisribita al ŝi tute precize -- ŝi
devas alporti hejmen la lotusan floron, kiu en la
profundo de la akvo estos ektuŝinta ŝian bruston. Tiu
floro redonos al li la sanon.
Por tio ŝi flugis en cigna vesto al la sovaĝa marĉejo.
ĉion ĉi tion sciis la cikonia patro kaj la cikonia
patrino, kaj nun ni scias tion pli precize, ol ni sciis
antaŭe. Ni scias, ke la reĝo de la marĉo malsuprentiris
ŝin al si, ni scias, ke por la siaj en la hejmo ŝi
mortis kaj malaperis. Nur la plej saĝa el ili ĉiuj diris
ankoraŭ, tiel same kiel la cikonia patrino: "ŝi iel sin
savos!" Kaj tion oni volis atendi, ĉar ion pli bonan oni
ne sciis.
"Mi pensas, mi rabos al la du malbonaj princinoj
iliajn cigajn vestojn!" diris la cikonia patro; "tiam
ili ne povos veni al la sovaĝa marĉejo kaj fari malbonon.
La cignajn vestojn mi kaŝos tie supre, ĝis por ili
troviĝos uzo!"
"Kie do vi volas tie supre ilin kaŝi?" demandis la
cikonia patrino.
"En nia nesto ĉe la sovaĝa marĉejo!" li diris. "Mi
kaj niaj plej junaj infanoj ni povas ĉe la transportado
reciproke nin subteni, kaj se ili fariĝos por ni tro
embarasaj, dumvoje troviĝas ja multe da lokoj, kie ni
povas kaŝi ilin ĝis plej proksima transmigro. Unu cigna
plumaĵo estus sufiĉa por ŝi, sed du estas pli bonaj. Por
vojaĝoj en la nordaj landoj oni devas ĉiam bone sin
provizi!"
"Vi ne ricevos dankon pro tio!" diris la cikonia
patrino; "sed vi estas ja la sinjoro! Nur en la tempo de
kovado mi havas rajton de voĉo."
* *
*
En la vikinga kastelo ĉe la sovaĝa marĉejo, kien la
cikonioj
Flugis en la printempo, al la malgranda knabino estis
donita nomo. Oni donis al ŝi la nomon Helga, sed ĉi tiu
nomo por tia spirito, kia plenigis la belan estaĵon,
estis tro milda. Kun ĉiu monato la infano pli
disvolviĝis, kaj en la daŭro de kelke da jaroj, dum kiuj
la cikonioj regule faris la saman vojaĝon, aŭtune al
Nilo, printempe al la sovaĝa marĉejo, el la malgranda
infano fariĝis granda knabino, kaj antaŭ ol oni bone
rimarkis, ŝi ekfloris kiel plej belega deksesjara
junulino. Sed la bela ŝelo kaŝis en si malmolan kaj
maldolĉan kernon; la junulino havis naturon pli sovaĝan,
ol eĉ en tiu kruela malluma tempo oni povus ĉe iu trovi.
Estis por ŝi plezuro trempi siajn blankajn manojn en
la varma sango de la oferbuĉita ĉevalo; ŝi tramordadis
en sia sovaĝeco la kolon al la nigraj kokoj, kiujn la
oferpastro devis buĉi, kaj al sia adoptinta patro ŝi
diris tute serioze:
"Se venus via malamiko kaj ligus ŝnuron al la traboj
de nia tegmento kaj levus ĉi tiun senpere super la
ĉambro, en kiu vi dormas, mi vin ne vekus, eĉ se mi tion
povus fari. Mi tion tute ne aŭdus, tiel ĉiam ankoraŭ
bruas la sango ĉirkaŭ mia orelo, sur kiun vi donis al mi
vangfrapon antaŭ kelka nombro da jaroj! Ho, mi havas
bonan memoron!"
Sed la vikingo ne kredis al ŝiaj vortoj; simile al
ĉiuj aliaj li estis blindigita de sia beleco, li ankaŭ
ne sciis, ke la malgranda Helga ĉiutage ŝanĝiĝas interne
kaj ekstere. Sen selo ŝi sidadis kiel kunkreskiĝinta kun
la ĉevalo, kiu kuradis en plena galopo, kaj eĉ en plej
granda danĝero ŝi ne desaltis de ĝi. Tute vestita ŝi
ofte ĵetadis sin de la deklivo en la fortan fluon de la
golfo kaj naĝadis renkonte al la vikingo, kiam lia boato
estis alproksimiĝanta al la tero. De siaj belaj longaj
haroj ŝi detranĉis al si la plej longan buklon kaj
plektis al si el tio tendenon por la pafarko.
"Kion oni mem faras, tio estas bone farita!" ŝi
diris.
La vikingedzino konforme al la tempo kaj kutimoj
havis firman volon kaj fortan karakteron, sed en komparo
kun sia filino ŝi estis milda, timema virino. ŝi sciis
ja ankaŭ, ke sur la terura infano kuŝas sorĉo.
Kiam la patrino estis en la subtegmento aŭ eliris sur
la korton, Helgan tre ofte kaptadis la malbona fantazio
sidiĝi sur la rando de la puto, bati ĉirkaŭen per la
manoj kaj piedoj kaj poste ĵeti sin en la mallarĝan
profundan puton. Tie ŝi konforme al sia rana naturo
subakviĝadis kaj poste leviĝadis returne supren,
grimpadis kiel kato kaj venadis, abunde gutigante akvon,
en la salonon.
Tamen ekzistis unu ligilo, kiu retenadis Helgan, tio
estis la vespera krepusko; tiam ŝi fariĝadis silenta kaj
meditema, lasadis sin voki kaj konduki. Tiam la interna
sento tiradis ŝin al la patrino, kaj kiam la suno
subiĝis kaj ŝia ekstera kaj interna aliformiĝo
plenumiĝis, ŝi sidadis silente, malgaje, en sia formo de
rano; ŝia korpo tiam estis multe pli granda ol la korpo
de ordinara rano, sed ĝuste ĉi tiu cirkonstanco
pligrandigis la malbelecon. ŝi aspektis kiel abomeniga
pigmeino kun kapo de rano kaj kun naĝmembrano inter la
fingroj. Io senfine malgaja kuŝis en la okuloj, per kiuj
ŝi rigardis ĉirkaŭen; voĉon ŝi ne havis, nur sensonan
kvakadon ŝi de tempo al tempo aŭdigadis, tute tiel, kiel
aŭdigas infano, kiam ĝi ĝemas en sonĝo. Tiam la
vikingedzino povis preni ŝin sur siajn genuojn, ŝi
forgesis la malbelan formon, ŝi vidis nur la malgajajn
okulojn, kaj ofte diradis:
"Mi preskaŭ dezirus, ke vi ĉiam estu mia muta rano.
Pli malbona estas via aspekto, kiam via beleco brilas
eksteren."
ŝi skribis runojn kontraŭ sorĉo kaj kontraŭ malsano
kaj ĵetis ilin sur la malfeliĉan estaĵon, sed pliboniĝo
ne aperis.
"Oni ne povus pensi, ke ŝi estis tiel malgranda kaj
kuŝis en akvolilio!" diris unu fojon la cikonia patro;
"nun ŝi estas tuta homo kaj mirinde simila al sia Egipta
patrino. ĉi tiun ni neniam plu vidis! ŝi ne saviĝis,
kiel diris vi kaj la scienculoj. ĉiujare mi flugis
laŭlonge kaj laŭlarĝe super la tuta sovaĝa marĉejo, sed
ŝi neniam donis ian signon pri si. Mi eĉ konfesos al vi,
en la jaroj, kiam mi venis ĉi tien kelke da tagoj antaŭ
vi, por ripari la neston kaj ordigi tion aŭ alian, mi
ĉiufoje flugadis tien kaj reen tra tuta nokto, kvazaŭ mi
estus strigo aŭ vesperto, ĉiam super la akvo ĉi tie, sed
tute sen ia sukceso. ĝis nun ankoraŭ kuŝas tute sen ia
utilo la du cignaj vestoj, kiujn mi kun niaj infanoj
trenis de Nilo ĉi tien; tio estis sufiĉe malfacila, ni
bezonis por tio tri plenajn vojaĝojn. Nun ili jam de tre
longa tempo kuŝas sur la fundo de nia nesto, kaj se iam
okazos fajro, se la traba domo forbrulos, tiam ankaŭ ili
malaperos!"
"Kaj malaperos nia bona nesto!" diris la cikonia
patrino. "Pri tio vi pensas malpli ol pri la plumvestoj
kaj pri via marĉeja princino. Vi devus prefere tuj
malsupreniri al ŝi kaj resti en la marĉo. En rilato al
via propra familio vi estas malbona patro, tion mi jam
diris al vi, kiam mi la unuan fojon kovis. Ke nur la
sovaĝa vikinga knabinaĉo ne pafu al ni aŭ al niaj
infanoj sagon en la flugilojn! ŝi ne scias ja, kion ŝi
faras. Ni vivas ja ĉi tie de pli longatempe ol ŝi, tion
ŝi devus pripensi! Ni neniam forgesas nian devon, ni
donas ĉiujare nian imposton, plumon, ovon kaj birdidon,
kiel la justeco kaj leĝo postulas. ĉu vi pensas, ke
tiam, kiam ŝi estas ekstere, mi kuraĝas iri malsupren,
kiel antaŭe kaj kiel mi faradis en Egiptujo, kie mi
komunikiĝadis kun la homoj tute familiare kaj
enrigardadis en pladojn kaj potojn? Ne, mi sidas ĉi tie
supre kaj koleras pri ŝi, tiu knabinaĉo! Kaj mi koleras
ankaŭ pri vi! Vi devis tiam trankvile lasi ŝin en la
akvolilio, tiam ŝi nun ne estus ĉi tie!"
"Vi estas multe pli estiminda ol via parolo!" diris
la cikonia patro; "mi konas vin pli bone, ol vi mem vin
konas!"
Kaj li faris salton, du fortajn batojn per la
flugiloj, streĉis la piedojn malantaŭen kaj ekflugis
pluen, aŭ pli ĝuste eknaĝis, tute ne movante la
flugilojn. Kiam li estis jam sufiĉe malproksime, li
faris ankoraŭ unu fortan flugilbaton, la suno prilumis
liajn blankajn plumojn, kaj lia kolo kaj kapo streĉiĝis
antaŭen. Oni povis samtempe admiri en li forton kaj
energion.
"Li tamen ĉiam ankoraŭ estas la plej bela el ĉiuj"
pensis la cikonia patrino, "sed mi tion ne diros al li."
* *
*
Frue, jam en la tempo de rikoltado, ĉi tiun fojon
revenis la vikingo kun militakiraĵo kaj kaptitoj. Inter
ĉi tiuj troviĝis juna Kristana pastro, unu el tiuj
viroj, kiuj persekutis la malnovajn diojn de la nordaj
landoj. El la lasta tempo oni ofte parolis en la
ĉambrego kaj ankaŭ en la virina ĉambro pri la nova
religio, kiu jam disvastiĝis en ĉiuj pli sudaj landoj
kaj per la sankta Ansgario penetris jam eĉ alte norden.
Eĉ la malgranda Helga aŭdis pri la kredo je la blanka
Kristo, kiu pro amo al la homoj sin fordonis, por ilin
savi. Tio, kiel oni ordinare diras, en unu orelon al ŝi
eniris kaj el la dua eliris. Senton por amo ŝi, kiel
ŝajnis, havis nur tiam, kiam ŝi en la ŝlosita ĉambreto
ricevadis la mizeran formon de rano. Sed la vikingedzino
aŭskultis, kaj ŝi sentis sin mirinde impresita de la
rakontoj kiuj cirkuladis pri la filo de la sole vera
Dio.
La viroj, kiuj revenis el la militiro, rakontis pri
la belegaj temploj el ĉirkaŭakitaj multekostaj ŝtonoj,
kiuj estis konstruitaj por la honoro de tiu, kies ordono
estis la amo. Kelke da pezaj oraj vazoj artiste faritaj
oni alportis kun si hejmen, kaj ĉiu el ili eligadis
strangan spican odoron. Tio estis incensiloj, kiujn la
Kristanaj pastroj svingadis antaŭ la altaro, sur kiu
neniam fluis sango, sed nur la konsekrita pano kaj vino
aliformiĝadis en lian korpon kaj lian sangon, kiun li
estis fordoninta por la ankoraŭ ne naskitaj generacioj.
La kaptitan junan Kristanan pastron, ligitan per
ŝnuroj je la manoj kaj piedoj, oni metis en la profundan
ŝtonan kelon de la traba domo. Bela li estis, "bela kiel
Baldur", diris la vikingedzino, kaj lia suferado ŝin
kortuŝis, dum la juna Helga postulis, ke oni tratiru al
li ŝnuron tra la genuo kaj alligu lin al la vostoj de
sovaĝaj bovoj.
"Tiam mi ellasus la hundojn. Hu, antaŭen trans la
marĉo al la erikejo! Tio estus gaja vidaĵo!"
Tamen la vikingo ne volis, ke li ricevu tian morton,
sed morgaŭ li, kiel neiganto kaj persekutanto de la
altaj dioj, estis oferota sur la ŝtono de sango en la
arbareto; nun la unuan fojon oni tie estis oferontaj
homon.
La juna Helga petis la permeson, ke ŝi aspergu per
lia sango la bildojn de la dioj kaj la popolon. ŝi
akrigis sian brilantan tranĉilon, kaj kiam unu el la
grandaj furiozaj hundoj, kiuj en granda kvanto troviĝis
sur la korto, transkuris super siaj piedoj, ŝi enpuŝis
al ĝi la tranĉilon en la flankon. "Tio estas farata por
elprovi!" ŝi diris. La vikingedzino afliktite rigardis
la sovaĝan, malbonan knabinon, kaj kiam venis la nokto
kaj ŝia filino aliformiĝis korpe kaj anime, ŝi kun
malĝoja animo eldiris sian aflikton per varmaj vortoj.
La malbela rano kun la prisorĉita korpo staris antaŭ
ŝi kaj fiksis sur ŝi siajn brunajn malgajajn okulojn,
aŭskultis kaj -- kiel ŝajnis -- kun homa prudento
komprenis ŝiajn vortojn.
"Neniam, eĉ antaŭ mia edzo, eliris el mia buŝo eĉ unu
vorto pri tio, pro kio mi per vi nun duoble suferas!"
diris la vikingedzino. "En mia koro loĝas pli da
suferado pro vi, ol kiom mi mem povus pensi. Granda
estas la amo de patrino, sed via koro ĉiam estis
nealirebla por amo. Via koro estas malvarma kaj marĉa!
Kiamaniere vi venis en mian domon?"
Tiam stranga tremo trakuris la korpon de la malbela
estaĵo, kvazaŭ la vortoj ektuŝis ian nevideblan ligilon
inter la korpo kaj la animo; grandaj larmoj aperis en
ĝiaj okuloj.
"Via tempo de puno ankaŭ iam venos!" diris la
vikingedzino; "terura ĝi estos ankaŭ por mi! Estus pli
bone, se vi, estante ankoraŭ malgranda infano, estus
elĵetita sur la landvojon kaj la malvarmo de la nokto
lulus vin en la morton!" Kaj la vikingedzino ploris per
maldolĉaj larmoj kaj kolere kaj afliktite eliris
malantaŭ la ledan tapiŝon, kiu pendis malsupren de la
plafona trabo kaj dividis la ĉambron.
La ŝrumpinta rano sidis tute sola en la angulo; ĝi
estis muta, sed post kelka tempo ĝi eligis duone
sufokitan ĝemon. Estis tiel, kvazaŭ en profunda doloro
en la angulo de ĝia koro naskiĝis nova vivo. La malbela
estaĵo faris unu paŝon antaŭen, aŭskultis, faris denove
unu paŝon kaj kaptis per mallertaj manoj la pezan
stangon, kiu estis antaŭsovita antaŭ la pordo. Senbrue
ĝi eltiris la stangon, singarde ĝi forprenis la
ŝtipeton, kiu estis ŝovita sub la anson. Poste ĝi prenis
la brulantan lampon, kiu staris en la antaŭa parto de la
ĉambro; estis tiel, kvazaŭ firma volo donis al ĝi
forton. ĝi eltiris la feran bolton el la fermita
plankpordo kaj ŝtelece malsupreniris al la malliberulo.
ĉi tiu dormis. La rano ektuŝis lin per sia malvarma
malseka mano, kaj kiam li vekiĝis kaj ekvidis antaŭ si
la malbelan figuron, li ektremis kiel de malbona vizio.
La monstro eltiris sian tranĉilon, distranĉis la
ligilojn de la malliberulo kaj faris al li signon, ke li
ĝin sekvu.
Li vokis sanktajn nomojn, faris la signon de kruco,
kaj kiam li vidis, ke la figuro staras senŝange, li
diris:
"Feliĉa estas tiu, kiu agas prudente en rilato al
malaltulo, la Eternulo lin savos en la malbona tago! --
Kiu vi estas? Kiamaniere vi havas la eksteraĵon de besto
kaj tamen estas plena de favorkoreco?"
La rano faris al li signon kaj kondukis lin malantaŭ
kaŝantaj tapiŝoj laŭlonge de malplena koridoro ĝis en la
stalon, kie ĝi montris al li ĉevalon. Li saltis sur la
ĉevalon, sed la rano ankaŭ sidiĝis antaŭe kaj tenis sin
forte je la kolharoj de la besto. La kaptito ĝin
komprenis, kaj en rapida trotado ili rajdis laŭ vojo,
kiun li neniam povus trovi, eksteren al la libera stepo.
Li forgesis ĝian malbelan formon, li sentis nur la
favorkorecon kaj kompaton de la Eternulo, aperigitan per
ĉi tiu monstro; li eldiris piajn preĝojn kaj kantis
sanktajn kantojn. Tiam ĝin atakis tremo; ĉu tio estis la
forto de la preĝo kaj la potenco de la kantoj, kiuj ĉi
tie sin elmontris, aŭ ĉu tio estis la malvarmo de la
mateno, kiu estis jam proksima? Kion ŝi povis senti? ŝi
elrektiĝis, volis haltigi la ĉevalon kaj desalti, sed la
Kristana pastro tenis ŝin per ĉiuj fortoj, laŭte kantis
kanton, kiu povus forigi la sorĉon, kiu enigis ŝin en la
malbelan ranan formon, kaj la ĉevalo pli sovaĝe ekkuris
antaŭen, la ĉielo fariĝis ruĝa, la unua radio de la suno
trarompis la nubon, kaj la klara lumfonto kaŭzis la
aliformiĝon, ŝi denove estis la juna belulino kun la
demona malbona spirito. Li tenis en siaj brakoj la plej
belan junan virinon! kaj eksentis teruron pro tio, li
desaltis de la ĉevalo kaj haltigis ĝin, pensante, ke
nova pereiga sorĉaĵo blindigas liajn okulojn. Sed la
juna Helga ankaŭ per unu salto estis sur la tero, la
mallonga infana jupeto atingis nur ĝis ŝiaj genuoj; la
akran tranĉilon ŝi eltiris el sia zono kaj ĵetis sin sur
la surpriziton.
"Mi vin atingos!" ŝi kriis, mi vin atingos, kaj mi
enpuŝos al vi la tranĉilon en la korpon! Vi estas ja
pala kiel la morto! Sklavo! Senbarbulo!"
ŝi atakis lin; en malfacila batalo ili luktis unu kun
la alia, sed ŝajnis, ke nevidebla potenco donis forton
al la Kristana viro. Li tenis ŝin forte, kaj la maljuna
kverko tute apud lia flanko prezentis por li helpon,
ĉirkaŭante kaj implikante ŝiajn piedojn, kiuj elglitiĝis
sub ĝiaj duone elteriĝintaj radikoj. Tute apude de la
loko de batalo ŝprucis fonto; li aspergis per la freŝa
akvo ŝian bruston kaj vizaĝon, ordonis al la malpura
spirito eliri kaj faris super ŝi krucosignon laŭ
Kristana moro, sed la bapta akvo ne havas forton tie,
kie samtempe el interne ne fluas fonto de kredo.
Kaj tamen li ankaŭ ĉi tie estis la pli forta; pli ol
forto de viro kuŝis en lia agado kontraŭ la batalanta
malbona potenco, kiun ĝi venkis. ŝi mallevis siajn
brakojn kaj rigardis kun admirantaj okuloj tiun viron,
kiu ŝajnis al ŝi potenca sorĉisto, potenca en la sekreta
arto. Mallumajn, fatalajn runojn li laŭte legis;
misterajn signojn li faradis en la aero. Nek antaŭ la
brilanta hakilo nek antaŭ la akra tranĉilo ŝi eĉ
palpebrumus, se li tion svingus antaŭ ŝiaj okuloj, sed
ŝi ektremis, kiam li faris al ŝi sur la frunto kaj sur
la brusto la signon de kruco. Kiel malsovaĝa birdo ŝi
nun sidis, klininte la kapon al la brusto.
Milde li parolis al ŝi pri la ama ago, kiun ŝi en tiu
nokto faris rilate al li, kiam ŝi en la malbela formo de
rano venis al li, disigis liajn ligilojn kaj rekondukis
lin al la lumo kaj al la vivo. ŝi ankaŭ, li diris, estas
ligita, ligita per pli kruelaj ligiloj ol li, sed ŝi
ankaŭ venos al lumo kaj vivo per li. Al la sankta
Ansgario en Hedeby li ŝin venigos; tie en la Kristana
urbo la sorĉo dissolviĝos. Sed li ne povas konduki ŝin
tien antaŭ si sur la ĉevalo, eĉ se ŝi sidus trankvile
kaj bonvole.
"Malantaŭ mi vi devas sidi sur la ĉevalo, ne antaŭ
mi! Via sorĉa beleco havas potencon, kiu devenas el
malbono, mi ĝin timas, -- kaj tamen mi venkos en
Kristo!"
Li stariĝis genue kaj ekpreĝis pie kaj sincere.
ŝajnis, kvazaŭ la silenta arbara naturo per tio fariĝis
sankta preĝejo, la birdoj komencis kanti, kvazaŭ ankaŭ
ili apartenus al la nova komunumo, kaj la sovaĝa mento
bonodoris, kvazaŭ ĝi volus anstataŭi altaron kaj
incensojn. Laŭte li proklamis la vortojn de la Sankta
Skribo:
"La lumo el supre nin vizitis, por lumi al tiuj, kiuj
sidas en la mallumo kaj en la ombro de la morto, por
gvidi niajn piedojn al la vojo de la paco!"
Kaj li parolis pri la sopirado de la kreitaĵo, kaj
dum lia parolado haltis la ĉevalo, kiu estis portinta
ilin en sovaĝa kurado, kaj movetadis la longajn
trunketojn de la rubusarbeto, tiel ke la maturaj
sukoplenaj fruktoj falis al la malgranda Helga en la
manon kaj sin mem proponis kiel refreŝigaĵon.
Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo
kaj sidis tie kiel somnambulino, kiu ne vekiĝis kaj
tamen ne vagas. La Kristana viro kunligis du branĉojn
tiel, ke ili formis krucon, kiun li tenis rekte en la
mano, kaj poste ili ekrajdis tra la arbaro, kie la
denseco fariĝis ĉiam pli granda, la vojo ĉiam pli
mallarĝa, kie la vojo fine eĉ tute ĉesiĝis. La
prunelarbo baris al ili la vojon kiel bartrabo, kiun oni
devis ĉirkaŭrajdi; el la fonto fariĝis ne fluanta
rivereto, sed staranta marĉo, kiun oni ankaŭ devis
ĉirkaŭrajdi. Forton kaj freŝecon elspiradis la pura
arbara aero, kaj ne malpli granda forto fluis el la
mildaj vortoj, kiuj sonadis en kredo kaj en Kristana
amo, plenaj de kora deziro konduki al lumo kaj vivo ŝin,
kiu estis jam venkita de la unua impreso.
La guto da pluvo, kiel oni diras, kavigas la malmolan
ŝtonon, la ondoj de la maro iom post iom rondigas la
angulecan pecon da roko, la roso de la Dia favorkoreco,
kiu nun la unuan fojon falis sur la malgrandan Helgan,
kavigis la malmolaĵon, rondigis la akraĵon. Estas vero,
ke tuj oni tion ne povis rimarki, ŝi mem tion ne
konsciis; ankaŭ la ĝermo en la tero ĉe la refreŝiga
malsekeco kaj la varma radio de la suno ne scias ja, ke
ĝi kaŝas en si kreskaĵon kaj floron.
Kiel la kantado de la patrino nerimarkeble restas en
la menso de la infano kaj ĉi tiu imite balbutas la
simplajn vortojn, ne komprenante ilin, ĝis ili poste
fariĝas al ĝi pli kaj pli klaraj, tiel ankaŭ ĉi tie
efikis la vorto, tiu Dia forto, kiu feliĉigas ĉiujn,
kiuj kredas je ĝi.
Ili rapide forlasis la arbaron, trapasis la erikejon
kaj denove senvojan arbaron, kaj vespere ili renkontiĝis
kun rabistoj.
"Kie vi ŝtelis la belan pupeton?" ili kriis; ili
haltigis la ĉevalon kaj detiris la du rajdantojn, ĉar
ili estis en tre granda nombro. La pastro havis nenian
alian batalilon krom la tranĉilo, kiun li estis
elŝirinta el la manoj de la malgranda Helga, kaj per ĝi
li kuraĝe batadis ĉirkaŭen. Unu el la rabistoj eksvingis
sian hakilon, sed la juna Kristano feliĉe saltis
flanken, alie li estus trafita, tamen la tranĉflanko de
la hakilo penetris profunde en la kolon de la ĉevalo,
tiel ke la sango elŝprucis fonte kaj la besto falis
teren. Tiam la malgranda Helga, kvazaŭ vekita el
profunda dormo, ektremis kaj ĵetis sin sur la ĝemegantan
beston. La Kristana pastro stariĝis antaŭ ŝi, por ŝin
defendi kaj ŝirmi, sed unu el la rabistoj frapis per sia
peza fera martelo lian frunton, tiel ke ĝi frakasiĝis
kaj la sango kaj cerbo ekŝprucis ĉirkaŭen; senviva li
falis teren.
La rabistoj kaptis Helgan je ŝiaj blankaj brakoj; en
la sama momento la suno subiris, la lasta radio
estingiĝis, kaj ŝi aliformiĝis en malbelan ranon. La
blankete verda buŝo dislarĝiĝis ĝis duono de la vizaĝo,
la brakoj fariĝis maldikaj kaj mukaj, la manoj kun
naĝmembrano dislarĝiĝis en formo de ventumilo! Tiam la
rabistoj terurite ŝin ellasis; ŝi staris inter ili kiel
malbela monstro, eksaltis laŭ sia rana naturo pli alten
ol ŝia propra alteco kaj malaperis en la densejo. Tiam
la rabistoj komprenis, ke ili havas aferon kun sekreta
sorĉa forto, kaj kun timego ili forkuris de la terura
loko.
* *
*
La plenluno leviĝis, baldaŭ ĝi komencis disĵetadi
brilon kaj lumon, kaj el la arbetaĵoj elrampis la
malgranda Helga en sia malbela rana haŭto. ŝi haltis
apud la kadavro de la Kristana pastro kaj apud sia
mortigita ĉevalo kaj rigardis ilin per okuloj, kiuj
ŝajnis larmantaj. La rana kapo eligis apartspecan
kvakadon, kiel infano, kiu komencas plori. ŝi ĵetis sin
jen sur unu, jen sur la alian, alportis akvon en sia
mano, kiu kaŭze de sia naĝmembrano fariĝis pli granda
kaj pli kava, kaj verŝis sur ilin. Ili estis senvivaj,
ili restis senvivaj! ŝi tion komprenis. Baldaŭ povis
veni la sovaĝaj bestoj kaj manĝi iliajn korpojn; ne, tio
ne devis okazi! Tial ŝi elfosis kavon en la tero, tiel
profunde, kiel ŝi povis, ŝi volis fari por ili tombon,
sed por la fosado ŝi povis uzi nur fortan branĉon de
arbo kaj siajn manojn; ĉe tio tamen la naĝmembrano inter
la fingroj tiel streĉiĝis, ke ĝi disŝiriĝis kaj la sango
komencis flui. ŝi komprenis, ke ŝia laboro ne sukcesos.
Tiam ŝi alportis akvon, lavis la vizaĝon de la mortinto,
kovris ĝin per freŝaj verdaj folioj, altrenis grandajn
branĉojn kaj metis ilin sur lin kaj ŝutis sur tion
foliojn. Poste ŝi prenis la plej pezajn ŝtonojn, kiujn
ŝi povis trovi, metis ilin super la senvivajn korpojn
kaj ŝtopis la aperturojn per musko. Nun ŝi opiniis, ke
la tomba monteto estas sufiĉe fortika kaj
kontraŭgardita, sed dum tiu malfacila laborado pasis la
nokto, la suno aperis, -- kaj jen la malgranda Helga
staris en sia tuta beleco, kun sangantaj manoj kaj la
unuan fojon kun larmoj sur la ruĝiĝantaj virgaj vangoj.
Tiam ĉe la aliformiĝo estis tiel, kvazaŭ en ŝi du
naturoj batalas pri regado; ŝi tremis, rigardis
ĉirkaŭen, kvazaŭ ŝi vekiĝis el terura sonĝo, alkuris al
la gracia fago, por havi ian apogon, kaj poste subite ŝi
simile al kato grimpis sur la supron de la arbo kaj
forte alkroĉiĝis. Tie ŝi sidis kiel timeganta sciureto,
sidis en la daŭro de la longa tago en la profunda arbara
izoliteco, kie, kiel oni ja diras, ĉio estas senviva kaj
silenta! Senviva! Flugis tie kelke da papilioj unu
ĉirkaŭ la alia en ludo aŭ en malpaco; troviĝis tie tute
apude kelke da formikejoj, el kiuj ĉiu estis loĝata de
centoj da laboremaj estaĵetoj, kiuj svarmadis tien kaj
reen. En la aero dancis sennombraj kuloj, svarmo apud
svarmo; amasoj da zumantaj muŝoj preterflugis, libeloj
kaj aliaj flugilaj bestetoj, la lumbriko elrampis el la
malseka tero, la talpoj fosis, -- krom tio estis
silente, senvive ĉirkaŭe, senvive en tiu senco, en kiu
oni komprenas ĉi tiun vorton. Neniu atentis la
malgrandan Helgan, krom la garoloj, kiuj flugis ĉirkaŭ
la supro de la arbo, sur kiu ŝi sidis; kun kuraĝa
scivoleco ili saltetis laŭlonge de la branĉoj ĝis ŝi.
Unu ekrigardo el ŝiaj okuloj ilin forpelis, sed per tio
ŝi ne fariĝis pli komprenebla por ili kaj ankaŭ ne por
si mem.
Kiam la vespero alproksimiĝis kaj la suno komencis
subiĝi, la aliformiĝo devigis ŝin denove moviĝi. ŝi
malleviĝis laŭ la trunko, kaj kiam la lasta radio de la
suno estingiĝis, ĝi sidis malsupre en la ŝrumpinta formo
de rano, kun disŝirita naĝmembrano sur la manoj, sed la
okuloj radiis nun per tia bela brilo, kiun ili antaŭe ne
havis eĉ en ŝia bela formo. Tio estis plej mildaj, piaj
knabinaj okuloj, kiuj lumis el la rana masko; ili
atestis pri ŝia profunda animo, pri ŝia homa koro. La
belaj okuloj komencis verŝi larmojn, ploris per pezaj
larmoj, kiuj malpezigas la koron.
Apud la aranĝita tomba monteto kuŝis ankoraŭ la
kruco, kiu estis farita el branĉoj, la lasta faritaĵo de
li, kiu nun estis mortinta kaj transirinta en alian
mondon. La malgranda Helga ĝin levis, kaj, cedante al
subita ideo, ŝi ĝin plantis inter la ŝtonoj super li kaj
la mortigita ĉevalo. ĉe la malĝoja rememoro ekfluis ŝiaj
larmoj, kaj en tiu korstato ŝi gratis la saman signon
sur la tero ĉirkaŭ la tombo, -- la plej bela enfermo,
kiun oni povas imagi al si, -- kaj jen, dum ŝi per ambaŭ
manoj gratis la signon de kruco, ŝia naĝmembrano defalis
kiel disŝirita ganto, kaj kiam ŝi sin lavis en la fonto
kaj kun granda miro vidis siajn blankajn manojn, ŝi
denove faris la signon de kruco en la aero inter si kaj
la mortinto. Tiam ektremis ŝiaj lipoj, tiam ekmoviĝis
ŝia lango, kaj la nomo, kiun ŝi dum la rajdado tra la
arbaro plej ofte aŭdis kantatan kaj parolatan, eksonis
el ŝia buŝo. ŝi ĝin elparolis: "Jesuo Kristo!"
Tiam defalis la rana ĉirkaŭkovro, ŝi estis la juna
belulino, -- sed ŝia kapo lace kliniĝis, ŝiaj membroj
bezonis ripozon, -- ŝi dormis.
Tamen ŝia dormo estis nur mallonga; en noktomezo ŝi
vekiĝis; antaŭ ŝi staris la mortigita ĉevalo, radianta,
plena de vivo; el ĝiaj okuloj kaj la vundita kolo lumis
apartspeca brilo. Apud ĝi montriĝis la mortigita
Kristana pastro. "Pli bela ol Baldur!" dirus la
vikingedzino, kaj tamen li estis kvazaŭ en flamoj.
En liaj grandaj mildaj okuloj kuŝis tia alta
seriozeco, ili proklamis tiel justan juĝon, lia rigardo
estis tiel penetranta, ke mirinda lumo heligis la plej
internajn korfaldojn de la elprovitino. La malgranda
Helga tremis, kaj ŝiaj rememoroj vekiĝis kun tia forto,
kiel tio iam fariĝos ĉe la lasta juĝo. ĉio bona, kion
oni iam faris al ŝi, ĉiu ama vorto, kiu iam estis
parolita al ŝi, fariĝis kvazaŭ vivanta. ŝi komprenis, ke
la amo estis tiu forto, kiu ŝin tenis rekte en la tagoj
de elprovado, en kiuj ni, naskitoj de animo kaj marĉo,
agas kaj strebas. ŝi komprenis, ke ŝi sekvis nur la
impulsojn de siaj korinklinoj kaj ke per si mem ŝi
nenion faris. ĉio, kio estis donita al ŝi, ĉio staris
sub pli alta gvidado. ŝi kliniĝis profunde, humile,
honte antaŭ tiu, kiu kredeble povis legi en ĉiu faldo de
ŝia koro; kaj en tiu momento ŝi sentis kvazaŭ fajreron
de la puriga flamo, fajreron de la flamo de la sankta
spirito.
"Vi filino de la marĉo!" diris la Kristana pastro,
"el marĉo, el la tero vi venis, -- nun vi leviĝos denove
el la tero. La sunradio en vi, konsciante sian korpon,
reiras al sia naskiĝfonto, ne la radio el la suno, sed
la radio el Dio! Neniu animo pereos, sed longa estas la
vojo tra la pasantaĵo, ĝi estas forkuro de la vivo al la
eterneco. Mi venas el la lando de la mortintoj; vi ankaŭ
iam transmigros el la profundaj valoj en la lumantan
montolandon, kie loĝas la favorkoreco kaj perfekteco. Mi
ne kondukas vin en Hedebyon al Kristana bapto, antaŭe vi
devas krevigi la akvan kovron super la profunda marĉo,
vi devas eltiri supren la vivantan radikon de via vivo,
vi devas fari amajn agojn, antaŭ ol povos veni la
konsekro."
Kaj li levis ŝin sur la ĉevalon kaj donis al ŝi oran
incensilon, similan al tiu, kiun ŝi antaŭe vidis en la
vikinga kastelo. Dolĉa kaj forta bonodoro fluis el ĝi.
La nefermita vundo sur la frunto de la mortinto lumis
kiel radianta diademo; li prenis de la tombo la krucon,
levis ĝin supren, kaj nun ili ekflugis antaŭen tra la
aero, super la bruanta arbaro, super la montetoj, en
kiuj estis enterigitaj la grandeguloj kaj kie ili en la
nokto sidis sur siaj mortigitaj ĉevaloj. La potencaj
figuroj leviĝis, elrajdis kaj haltis supre sur siaj
gigantaj tombaj montetoj. En la lunlumo brilis la ora
ringo ĉirkaŭ ilia frunto, ilia mantelo flirtis en la
vento. La drako, kiu gardis la trezorojn, levis sian
kapon kaj rigardis ilin. La gnomoj rigardis de altaĵoj
kaj el sulkoj, ĉie aperis ruĝaj, bluaj kaj verdaj lumoj,
kiujn ili portis en la manoj; tiu gaja svarmado similis
al la fajreroj en la cindro de forbrulanta papero.
Super arbaro kaj erikejo, riveretoj kaj marĉoj ili
flugis ĝis la sovaĝa marĉejo; super ĝi ili ŝvebis en
grandaj rondoj. La Kristana pastro levis alte la krucon,
kiu malproksimen radiis oran brilon, kaj el lia buŝo
sonis la kantado de meso. La malgranda Helga kunkantis,
kiel infano akompanas la kantadon de sia patrino. ŝi
svingadis la incensilon, kiu eligadis altaran bonodoron
tiel fortan, tiel miraklofaran, ke la kanoj per tio
ekfloris. ĉiuj ĝermoj rapide elkreskis el la profunda
grundo, ĉio, kio havis vivon, streĉiĝis supren; simile
al teksita flortapiŝo etendiĝis tavolo da akvolilioj,
kaj sur ĝi kuŝis dormanta virino, juna kaj bela. La
malgranda Helga pensis, ke ŝi vidas sin mem, sian
spegulan bildon en la trankvila akvo. Tio, kion ŝi
vidis, estis ŝia patrino, la edzino de la marĉreĝo, la
princino de la regiono de Nilo.
La mortinta Kristana pastro ordonis levi la
dormantinon sur la ĉevalon, sed ĉi tiu malleviĝis sub la
ŝarĝo, kvazaŭ ĝia korpo estus nur kadavra tuko,
flirtanta en la aero; sed signo de kruco faris la aeran
fantomon fortika, kaj ĉiuj tri rajdis, ĝis ili atingis
firman grundon sub la piedoj.
Tiam kokokriis la koko en la kastelo de la vikingo,
kaj la fantomoj dissolviĝis en nebulon, kiun la vento
forrulis; sed la patrino kaj la filino staris unu
kontraŭ la alia.
"ĉu tio estas mi mem, kiun mi vidas en la profunda
akvo?" diris la patrino.
"ĉu tio estas mi mem, kiun mi vidas en la brilanta
ŝildo?" vive ekkriis la filino; kaj ili alproksimiĝis al
si reciproke, brusto al brusto, brako al brako. Plej
forte batis la koro de la patrino, kaj ŝi tion
komprenis.
"Mia infano! Floraĵo de mia propra koro! Mia lotuso
el la profunda akvo!"
Kaj ŝi ĉirkaŭprenis sian infanon kaj ploris; la
larmoj estis la ama bapto de la malgranda Helga.
"En cigna plumaĵo mi venis ĉi tien kaj deĵetis ĝin!"
rakontis la patrino. "Tra la ŝanceliĝanta marĉa grundo
mi malleviĝis profunde en la ŝlimon de la marĉo, kiu
fermiĝis ĉirkaŭ mi kiel muro; sed baldaŭ mi eksentis pli
freŝan fluon; ia forto tiris min pli profunden, ĉiam pli
profunden. Miaj palpebroj malleviĝis pro stranga
dormemeco, mi ekdormis, mi sonĝis. ŝajnis al mi, ke mi
denove kuŝas en la Egipta piramido, sed ke antaŭ mi
troviĝas ankoraŭ la ŝanceliĝanta alna trunko, kiu naĝis
sur la supraĵo de la marĉo. Mi rigardis la fendojn de la
arba ŝelo, kaj ili lumis per ĉiaj eblaj koloroj kaj
akceptis la formon de ĉiaj eblaj hieroglifoj. La loko,
kiun miaj okuloj fiksis, prezentis la ĉirkaŭkovron de
mumio. ĝi disŝiriĝis, kaj el ĝi eliris la miljara reĝo,
la mumia figuro, nigra kiel peĉo, nigre brilanta kiel
arbara limako aŭ kiel la grasa nigra grundo de la
marĉejo; mi ne sciis, ĉu tio estas la marĉreĝo ĉu la
mumio de la piramido. Li ĉirkaŭplektis min per siaj
brakoj, kaj mi havis la senton, kvazaŭ mi devas morti.
Vivon mi denove eksentis nur per tio, ke ia siaspeca
varmo fariĝis sentebla sur mia brusto kaj sur ĝi
malgranda birdo ekbatis per la flugiloj, pepis kaj
kantis. De mia brusto ĝi flugis supren al la malluma,
peza plafono, sed per longa verda rubando ĝi estis
alligita al mi. Mi aŭdis kaj komprenis la tonojn de ĝia
sopirado: Liberecon! sunlumon! al la patro! Tiam mi
ekpensis pri mia patro en la suna lando de la hejmo,
ekpensis pri mia vivo, pri mia amo! Kaj mi malligis la
ligilon, lasis la birdon forflugi-hejmen al la patro.
Depost tiu horo mi neniam plu sonĝis; mi dormis per peza
kaj longa dormo, ĝis en la nuna momento tonoj kaj
bonodoro min levis kaj liberigis!"
La verda rubando, kiu ligis la patrinan koron kun la
flugiloj de la birdo, kie ĝi nun flirtis, kie ĝi kuŝis
forĵetita kaj forgesita? Nur la cikonio ĝin vidis
siatempe; la rubando estis la verda trunketo, la banto
estis la brilanta floro, la lulilo de tiu infano, kiu
nun plene elkreskis kiel perfekta belulino kaj denove
ripozis ĉe la patrina brusto.
Kaj dum ili staris brako ĉe brako, la cikonia patro
flugis ĉirkaŭ ili, poste ĝi sin direktis returne al sia
nesto, prenis la cignajn vestojn, kiuj dum jaroj estis
tie konservataj, kaj ĵetis po unu al ĉiu el la du
virinoj. La plumaj kovroj firme ĉirkaŭfiksiĝis sur ili,
tiel ke ili baldaŭ leviĝis de la tero en la formo de du
blankaj cignoj.
"Nun ni reciproke intertraktu!" diris la cikonia
patro; "nun ni povas nin reciproke kompreni, kvankam
niaj bekoj havas malsamajn fasonojn. Estas tre feliĉe,
ke vi venis hodiaŭ nokte; morgaŭ ni jam plu ne estas ĉi
tie, la patrino, mi kaj la infanoj! Ni flugas suden!
Jes, rigardu min bone! Mi estas ja malnova amiko el la
Nila lando, kaj la patrino ankaŭ estas tio sama, kvankam
ŝia beko ne ĉiam klakas tiel, kiel sentas ŝia koro. ŝi
ĉiam pensis ke la princino iel saviĝos! Mi kun la
infanoj altrenis ĉi tien la cignajn vestojn! Ha, kiel
ĝoja mi estas kaj kia feliĉo tio estas, ke mi estas
ankoraŭ ĉi tie. Kiam komencos tagiĝi, ni forflugos de ĉi
tie. Ni havas grandan societon da cikonioj! Ni flugos
antaŭe, vi flugu ĉiam post ni, tiam vi ne forkliniĝos de
la vojo. Mi kun la infanoj ankoraŭ speciale observos
vin!"
"Kaj la lotusa floro, kiun mi devis alporti," diris
la Egipta princino, "ĝi en cigna plumaĵo flugos ĉe mia
flanko; la floron de mia koro mi havas ĉe mi, tiel mia
tasko estas do plenumita. Hejmen! Hejmen!"
Sed Helga diris, ke ŝi ne povas forlasi la Danan
landon, antaŭ ol ŝi ne estos vidinta ankoraŭ unu fojon
sian adoptintan patrinon, la amplenan vikingedzinon. ĉiu
bela rememoro, ĉiu ama vorto, ĉiu larmo, kiun la
adoptinta patrino estis plorinta, subite stariĝis klare
antaŭ la animo de Helga, kaj en ĉi tiu momento ŝi
preskaŭ sentis, ke tiun patrinon ŝi plej multe amas.
"Jes, ni devas flugi al la vikinga domo!" diris la
cikonia patro; "tie atendas ja la patrino kun la
infanoj! Kiel ili elmetos la okulojn kaj laborigos la
klakbekon! Estas vero, ke la patrino nun ne parolas tre
multe, ŝi parolas mallonge kaj koncize, sed ŝiaj sentoj
estas pli bonaj ol kiel ŝi ŝajnigas. Mi tuj iom
ekklakos, por anonci nian alvenon!"
Kaj la cikonia patro ekklakis per la beko kaj
ekflugis kun la cignoj al la vikinga kastelo.
Tie ĉiuj ankoraŭ kuŝis en profunda dormo; nur malfrue
en la nokto la vikingedzino endormiĝis. ŝi kuŝis en
granda timego pri la malgranda Helga, kiu jam de tri
tagoj malaperis kun la Kristana pastro. ŝi videble
helpis al li saviĝi, ĉar la ĉevalo, kiu nun forestis el
la stalo, estis ŝia. Per kia potenco ĉio ĉi tio
plenumiĝis! La vikingedzino ekpensis pri la mirakloj,
kiuj fariĝadis per Kristo kaj per tiuj, kiuj kredis je
li kaj lin sekvis. La ŝanĝiĝantaj pensoj en ŝia sonĝo
akceptis la formon de realaj bildoj. ŝajnis al ŝi, ke ŝi
sendorme kaj meditante sidas ankoraŭ sur sia lito, dum
ekstere sur la lando kuŝas densa mallumo. Aperis
ventego, ŝi aŭdis la ruliĝadon de la maro okcidente kaj
oriente, de la Norda maro kaj de la akvoj de Kategat. La
grandega serpento, kiu ĉirkaŭtenis la teron en la
profundo de la maro, konvulsie kuntiriĝis. Alproksimiĝis
la nokto de la dioj, Ragnarok, kiel la idolanoj nomis la
tagon de la lasta juĝo, kiam ĉio devis perei, eĉ la
altaj dioj. La korno sonis laŭtege, kaj trans la
ĉielarkon rajdis la dioj, vestitaj per ŝtalo, por batali
la lastan batalon; antaŭ ili flugis la flugilhavaj
ŝildistinoj, kaj en la fino de la vico estis la figuroj
de la mortintaj gigantoj. La tuta aero ĉirkaŭ ili lumis
en la brilo de la nordlumo, sed la mallumo fine venkis.
Tio estis terura momento.
Kaj tute apude de la terurita vikingedzino sidis sur
la tero la malgranda Helga en sia malbela formo de rano;
ŝi ankaŭ tremis kaj alpremis sin al sia adoptinta
patrino, kiu prenis ŝin sur la genuojn kaj tenis ŝin
ĉirkaŭprenite plene de amo, kiel ajn abomeninda estis
por ŝi la rana eksteraĵo. La aero resonadis de batoj de
glavoj kaj de bastonegoj, de siblantaj sagoj, kiuj
elverŝiĝis super ŝi kiel ĉion ŝutkovranta hajlego. Venis
la horo, kiam la ĉielo kaj tero devis perei, la steloj
devis fali kaj ĉio devis forbruli. Sed ŝi sciis ankaŭ,
ke devas naskiĝi nova ĉielo kaj nova tero, ke greno
devas ondigi tie, kie nun la maro ruliĝas sur la
senfruktan sablan grundon, ke ekregos la nenomebla Dio
kaj ke Baldur, la milda, la ĉarma, liberigita el la
regno de la mortintoj, devas leviĝi al li. Li venis, la
vikingedzino lin vidis, ŝi rekonis lian vizaĝon, -- tio
estis la Kristana pastro, la kaptita.
"Kristo!" ŝi laŭte ekkriis, kaj ĉe la elparolado de
la nomo ŝi metis kison sur la frunton de sia malbela
rana infano. Tiam la rana haŭto defalis kaj la malgranda
Helga staris tie en sia tuta beleco, milda kiel neniam
antaŭe kaj kun radiantaj okuloj. ŝi kisis la manojn de
sia adoptinta patrino, benis ŝin pro ŝia tuta prizorgado
kaj amo, kiun ĉi tiu havigis al ŝi en la tagoj de la
mizero kaj de la elprovado; ŝi dankis ŝin pro la
elparolo de la nomo, kiun ŝi ripetis: Kristo. Poste la
malgranda Helga leviĝis en la formo de potenca cigno,
majeste ŝi etendis siajn flugilojn, kaj kun bruo ŝi
ekflugis supren, kiel kiam amasoj da migrantaj birdoj
komencas sian vojaĝon.
ĉe tio la vikingedzino vekiĝis, kaj de ekstere
penetradis ankoraŭ al sia orelo la sama bruo de fortaj
flugilbatoj. ŝi sciis, ke tiam estis la tempo, kiam la
cikonioj formigras; de ili kredeble venis la bruo. ŝi
volis ankoraŭ unu fojon vidi ilin antaŭ ilia formigro
kaj diri al ili adiaŭ. ŝi leviĝis, eliris sur la
balkonon, kaj sur la supro de la tegmento de la flanka
konstruaĵo ŝi ekvidis vicon da cikonioj, kaj de ĉiuj
flankoj ĉirkaŭ la korto trans la altajn arbojn flugis
grandaj balanciĝantaj amasoj, sed ĝuste antaŭ ŝi sur la
rando de la puto, kie Helga tiel ofte sidadis kaj
timigadis ŝin per sia sovaĝeco, sidis nun du cignoj kaj
rigardis ŝin per siaj saĝaj okuloj. Tiam ŝi rememoris
sian sonĝon, kiu staris ankoraŭ antaŭ ŝi tiel vive,
kvazaŭ ĝi estus realaĵo. ŝi pensis pri la malgranda
Helga en formo de cigno, ŝi pensis pri la Kristana
pastro kaj eksentis sin subite mirinde ĝoja en sia koro.
La cignoj batis per siaj flugiloj, klinis siajn
kolojn, kvazaŭ ili ankaŭ volus esprimi sian saluton, kaj
la vikingedzino etendis al ili siajn brakojn, kvazaŭ ŝi
tion komprenus, kaj ridetis sub larmoj kaj diversaj
pensoj.
Tiam kun flugilbatoj kaj klakado leviĝis ĉiuj
cikonioj por la vojaĝo al sudo.
"Ni ne atendos la cignojn!" diris la cikonia patrino.
"Se ili volas flugi kun ni, ili venu. Ni ne povas resti
ĉi tie, ĝis ĉiuj birdoj estos formigrintaj. Estas ja io
bela vojaĝi tiel familie, ne kiel la fringoj kaj
batalkokoj, ĉe kiuj la viroj flugas aparte kaj la
virinoj aparte. Parolante inter ni, tio tute ne estas
konvena. Ha, kian strangan flugilbatadon havas tiuj
cignoj!"
"ĉiu flugas laŭ sia maniero!" respondis la cikonia
patro. "La cignoj flugas en oblikva direkto, la gruoj
triangule kaj la numenioj en serpentforma linio."
"Ne parolu al mi pri serpentoj, kiam ni flugas ĉi tie
supre!" interrompis lin la cikonia patrino. "La infanoj
ricevus apetiton, kiun ni ne povus kontentigi!"
* *
*
"ĉu tie malsupre estas la altaj montoj, pri kiuj mi
aŭdis?" demandis Helga en la cigna plumaĵo.
"Tio estas fulmotondraj nuboj, kiuj portiĝas sub ni,"
respondis la patrino.
"Kio estas tiuj blankaj nuboj, kiuj troviĝas tiel
alte?" demandis Helga.
"La montoj, kiujn vi tie vidas, estas kovritaj per
eterna neĝo!" respondis la patrino; kaj ili flugis trans
la Alpojn al la blueta Mediteranea maro.
* *
*
"Afriko! La marbordo de Egiptujo!" ĝojkriis en sia
cigna formo la filino de Nilo, kiam ili alte el la aero
ekvidis blanketeflavan ondforman strion, ŝian hejmon.
Ankaŭ la birdoj ekvidis la celon de sia migrado kaj
plirapidigis sian flugadon.
"Mi flarsentas Nilan ŝlimon kaj malsekajn ranojn!"
diris la cikonia patrino. "Jam bone svarmas kaj jukas!
Nun vi baldaŭ kontentigos vian tikladon de la palato. Vi
ankaŭ vidos la marabuon, la ibison kaj la gruojn. Ili
apartenas ĉiuj al nia familio, sed mankas al ili multe,
por esti tiel belaj kiel ni. Ili tenas sin tre
grandsinjore, precipe la ibiso. La Egiptoj ĝin tro
eldorlotis, ili eĉ ŝtopas ĝin per bonodoraj herbaĵoj,
kion ili nomas balzami. Mi preferas lasi ŝtopi min per
vivantaj ranoj; mi pensas, tia estas ankaŭ via opinio,
kaj ĝi estos kontentigita. Pli bone estas havi ion en la
ventro, dum oni ankoraŭ vivas, ol servi al parado post
sia morto. Tio estas mia opinio, kaj ĝi estas ĉiam
ĝusta!"
"La cikonioj alvenis!" oni diris en la riĉa domo ĉe
la bordo de Nilo, kie en la nefermita ĉambrego sur
molaj, per leoparda felo kovritaj kusenoj kuŝis etendite
la reĝa sinjoro, ne vivante kaj ankaŭ ne mortinte,
esperante je la lotusa floro el la profunda marĉo en
nordo. Parencoj kaj servistoj staris ĉirkaŭ li.
Kaj en la ĉambregon enflugis la du belegaj blankaj
cignoj, kiuj venis kune kun la cikonioj. Ili deĵetis la
blindige blankajn cignajn vestojn kaj jen tie staris du
belaj virinaj figuroj, tiel similaj unu al la alia, kiel
du gutoj da roso. Ili sin klinis super la palan kadukan
maljunan viron, ili ĵetis malantaŭen siajn longajn
harojn, kaj dum la malgranda Helga sin klinis super la
avon, liaj vangoj ruĝiĝis, liaj okuloj ricevis brilon
kaj nova vivo ekfluis tra la paralizitaj membroj. La
maljunulo sane kaj plijunigite leviĝis. La filino kaj la
nepino tenis lin en siaj brakoj kiel por ĝoja matena
saluto post longa turmenta sonĝo.
* *
*
ĝojo regis en la tuta palaco kaj ankaŭ en la cikonia
nesto, sed en ĉi tiu ĝi estis kaŭzita ĉefe de la bona
manĝaĵo, de la svarmado de ranoj; kaj dum la scienculoj
rapide skizis per supraĵaj konturoj la historion de la
du princinoj kaj de la saniga floro, kiu estis granda
okazintaĵo kaj beno por la domo kaj la lando, la
cikoniaj gepatroj rakontis la historion al sia familio
en sia maniero sed nur tiam, kiam ili ĉiuj estis sataj,
ĉar alie ili ja havus ion alian por fari ol aŭskulti
historiojn.
"Nun vi ja fariĝos io!" flustris la cikonia patrino,
"tio estas tre kredebla!"
"Ho, kio mi povus fariĝi!" diris la cikonia patro,
"kaj kion do mi faris? Nenion!"
"Vi faris pli ol ĉiuj aliaj! Sen vi kaj niaj infanoj
la du princinoj neniam plu revidus Egiptujon kaj certe
ne rehavigus al la maljunulo la sanon. Vi fariĝos io! Vi
certe ricevos doktoran titolon, kaj niaj estontaj
infanoj tiam estos naskitaj doktoroj, kaj iliaj infanoj
tiam atingos ankoraŭ ion pli. Cetere vi jam nun aspektas
kiel Egipta doktoro, almenaŭ en miaj okuloj!"
La scienculoj kaj saĝuloj disvolvis kiel fundamentan
penson, kiel ili tion nomis, kiu tiriĝis tra la tuta
okazintaĵo, la sentencon: "Amo donas vivon!" Kaj la
klarigon por tio ili donis en diversaj manieroj: "La
varma sunradio estas la Egipta princino, ŝi malleviĝis
al la marĉreĝo, kaj de ŝia ĉirkaŭpreno naskiĝis....!"
"Mi ne povas tiel precize ripeti la vortojn!" diris
la cikonia patro, kiu aŭskultis de sur la tegmento kaj
devis raporti pri tio en la nesto. "ĉio, kion ili diris,
estis tiel ŝraŭbita kaj komplikita, tiel terure saĝa, ke
ili tuj ricevis rangojn kaj donacojn, eĉ la kuiristo
ricevis grandan ordenon, -- tio estis kredeble pro la
bona supo!"
"Kaj kion vi ricevis?" demandis la cikonia patrino;
"ili ne devis ja forgesi la plej gravan, kaj tio estas
vi! La scienculoj ĉe la tuta historio nur faris bruon.
Sed via distingo espereble ankoraŭ venos!"
Malfrue en la nokto, kiam la paco de la dormo kuŝis
super la denove feliĉa domo, la okuloj de unu persono
ankoraŭ ne fermiĝis, kaj tio estis ne la okuloj de la
cikonia patro, kvankam li supre sur unu piedo staris en
la nesto kaj dormis gardstarante, -- ne, la malgranda
Helga ankoraŭ ne dormis, ŝi elkliniĝis super la balkonon
kaj rigardis en la klaran aeron supren al la grandaj
lumantaj steloj, kiuj brilis pli klare kaj pli pure ol
en la alta nordo kaj tamen estis la samaj steloj. ŝi
pensis pri la vikingedzino ĉe la sovaĝa marĉo, pri la
mildaj okuloj de sia adoptinta patrino, pri la larmoj,
kiujn ŝi ploris pro la malfeliĉa rano-infano, kiu nun en
lukso kaj en stelbrilo staras ĉe la bordo de Nilo en la
ĉarmega printempa aero. ŝi pensis pri la amo en la
brusto de la idolana virino, pri la amo, kiun ŝi montris
al mizera estaĵo, kiu en formo de homo estis sovaĝa
besto kaj en formo de besto estis abomeninda por la vido
kaj por la ektuŝo. ŝi rigardis la lumantajn stelojn, kaj
ŝi pensis pri la brilo, kiun radiis la frunto de la
mortinto, kiam ili flugis super la arbaro kaj la marĉo.
Tonoj eksonis en ŝia rememoro, vortoj, kies elparoladon
ŝi estis aŭdinta, kiam ili rajdis kune kaj ŝi sidis
profunde emociita, vortoj pri la ĉefa fonto de la amo,
de la plej alta amo, kiu ampleksas ĉiujn generaciojn.
Jes, kio ne estis donita, akirita, atingita! La
pensoj de la malgranda Helga prezentis al @si tage kaj
nokte la tutan sumon de ŝia feliĉo, kaj ĉe la
konsiderado de tio ŝi staris kiel infano, kiu rapide
turnas sin de la doninto al la dono, al ĉiuj belegaj
donacoj. ŝi kvazaŭ dissolviĝis en la ĉiam pligrandiĝanta
feliĉo, kiu povis veni. Per mirakloj ŝi estis ja levata
al ĉiam pli alta ĝojo, al ĉiam pli alta feliĉo, kaj en
tio ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke ŝi plu ne
pensis pri la doninto. Tio estis la memfido de ŝia
juneca spirito, kiu fordonis sin al ŝiaj fieraj revoj.
ĉe tio ŝiaj okuloj brilis; sed en tiu momento el ŝiaj
revoj elŝiris ŝin granda bruo malsupre sur la korto. ŝi
rimarkis, ke tie du grandaj strutoj rapide kuras en
malvasta rondo. Neniam antaŭe ŝi vidis tiun beston, tian
grandan, tian mallertan kaj malgracian birdon; la
flugiloj aspektis kiel pritranĉitaj, la birdo faris la
impreson, kvazaŭ iu ĝin difektis, kaj ŝi demandis, kio
fariĝis al ĝi. La unuan fojon ŝi aŭdis la legendon, kiun
la Egiptoj rakontas al si pri la struto.
Bela iam estis ĝia gento, grandaj kaj fortaj ĝiaj
flugiloj. Unu vesperon la potencaj birdoj de la arbaro
diris al ĝi: "Frato, ĉu ni flugu morgaŭ, se Dio volos,
al la rivero, por trinki?" La struto respondis: "Mi tion
faros!" Kiam komencis tagiĝi, ili ekflugis, antaŭe
alten, renkonte al la suno, la okulo de Dio, ĉiam pli
kaj pli alten, la struto multe antaŭ ĉiuj aliaj. Plena
de fiero ĝi flugis al la lumo. ĝi fidis sian forton kaj
ne la doninton de tiu forto; ĝi ne diris: "se Dio
volos!" Tiam la anĝelo de juĝo fortiris la vualon de
antaŭ la suno, kaj en la sama momento ekbrulis la
flugiloj de la birdo; mizere ĝi falis sur la teron. ĝi
kaj ĝia raso neniam plu povas leviĝi; kiam ĝin atakas
timo, ĝi komencas kuri kaj maltrankvile kuras ronde en
mallarĝa spaco; tio estas averto por ni homoj, ke ĉe
ĉiuj niaj pensoj, ĉe ĉiu entrepreno ni diru: "se Dio
volos!"
Helga enpensiĝinte klinis sian kapon, rigardis la
kuradantan struton, vidis ĝian timegon kaj vidis ĝian
naivan ĝojon ĉe la vido de sia propra granda ombro sur
la blanka lunlumita muro. Seriozeco profunde enradikiĝis
en ŝia koro kaj menso. Riĉa, feliĉa vivo estis akirita,
estis atingita, -- kio fariĝos nun, kio ankoraŭ venos?
La plej bona, "se Dio volos!"
* *
*
En la unuaj tagoj de la printempo, kiam la cikonioj
denove ekflugis norden, la malgranda Helga prenis sian
oran braceleton, engravuris en ĝi sian nomon, alvokis
per kapsigno la cikonian patron, metis al li la oran
ringon ĉirkaŭ la kolon kaj petis lin, ke li transdonu
ĝin al la vikingedzino, kiu vidos el tio, ke ŝia
adoptita filino vivas, estas feliĉa kaj ĉiam ankoraŭ ame
ŝin memoras.
"Estas peze ĝin porti!" diris al si la cikonia patro,
kiam li eksentis ĝian ŝarĝon ĉirkaŭ sia kolo; sed oron
kaj honoron oni ne devas forĵeti sur la vojon. Ili tie
norde devos konfesi, ke la cikonio alportas feliĉon!"
"Vi alportas oron, kaj mi alportas ovojn!" diris la
cikonia patrino, "sed vi alportas nur unu fojon, mi tion
faras ĉiujare! Sed dankon neniu el ni ricevas! Tio
ĉagrenas!"
"Oni havas la konscion de sia merito, patrino!" diris
la cikonia patro.
"Sed tion vi ne povas porti ekstere sur la brusto!"
diris la cikonia patrino; "ĝi donas nek favoran venton
nek manĝaĵon!"
Kaj ili forflugis.
La malgranda najtingalo, kiu kantis en la tamarinda
arbetaĵo, ankaŭ intencis baldaŭ forflugi norden. Tie ĉe
la sovaĝa marĉejo la malgranda Helga ofte estis ĝin
aŭdinta; ŝi volis sendi per ĝi sciigon pri si, ŝi
komprenis ja la lingvon de la birdoj depost tiu tempo,
kiam ŝi flugis en cigna plumaĵo. La najtingalo certe ŝin
komprenos. ŝi petis ĝin, ke ĝi flugu en la fagarbaron
sur la Jutlanda duoninsulo, kie estis aranĝita la tombo
el ŝtonoj kaj branĉoj, ŝi komisiis al ĝi peti ĉiujn
malgrandajn birdojn, ke ili gardu tie la tombon kaj
kantadu super ĝi kantojn.
Kaj la najtingalo forflugis, kaj la tempo forflugis!
* *
*
ĉirkaŭ la rikolta tempo la aglo staris sur la
piramido kaj ekvidis majestan karavanon de riĉe ŝarĝitaj
kameloj kaj multekoste vestitaj armitaj homoj sur laŭte
spiregantaj arabaj ĉevaloj. Tio estis belegaj blankaj
ĉevaloj, iliaj ruĝetaj nazotruoj estis en senĉesa
moviĝado, kaj iliaj grandaj densaj kolharoj pendis
malsupren ĝis la maldikaj piedoj. Riĉaj gastoj, reĝa
princo el Arabujo, bela, kiel princo devas esti, faris
sian enveturon en la fieran domon, sur kiu la cikonia
nesto nun staris malplena. ĝiaj loĝantoj nun troviĝis ja
en lando norda, sed devis baldaŭ reveni. Kaj ili alvenis
ĝuste en tiu tago, kiam ĉi tie ĝojo kaj gajeco atingis
la plej altan gradon. Edziĝofesta gajeco nun regis, kaj
la malgranda Helga, en silka vesto kaj brilanta de
juveloj, estis la fianĉino. La fianĉo estis la juna
Araba princo. Ambaŭ okupis la honorajn lokojn ĉe la
tablo kaj sidis inter la patrino kaj la avo.
Sed ŝi ne rimarkis la brunajn virajn vangojn de la
fianĉo, sur kiuj krispiĝis la nigra barbo, ŝi ne
rimarkis liajn fajrajn mallumajn okulojn, kiuj estis
fiksitaj sur ŝi, ŝi rigardis eksteren, supren al la
brilanta, fajreranta stelo, kiu radiis al ŝi el la
ĉielo.
Jen ekstere en la aero eksonis fortaj flugilbatoj, la
cikonioj revenis. Kiel ajn laca de vojaĝo estis maljuna
cikonia paro kaj kiel ajn forte ĝi bezonis ripozon, ili
tamen tuj flugis malsupren sur la balustradon de la
verando, ĉar ili jam aŭdis, kia festo estas solenata. ĉe
la limo de la lando oni jam sciigis al ili, ke la
malgranda Helga lasis ilin pentri sur la muro, ĉar ili
ambaŭ apartenis ja al ŝia historio.
"Tio estas granda distingo por ni!" diris la cikonia
patro.
"Tre malgranda!" diris la cikonia patrino, "malpli da
honoro ili ja ne povis fari al ni!"
Kiam Helga ilin ekvidis, ŝi leviĝis kaj eliris al ili
sur la verandon, por karesi al ili la dorson. La maljuna
cikonia paro klinis la kolojn, kaj la plej junaj infanoj
tion ankaŭ vidis kaj sentis sin honoritaj.
Helga rigardis supren al la brilanta stelo, kiu lumis
ĉiam pli kaj pli hele. Kaj inter ĝi kaj ŝi moviĝadis
figuro ankoraŭ pli klara ol la aero kaj tamen
rimarkebla. ĝi alŝvebis tute proksimen al ŝi; tio estis
la mortinta Kristana pastro. Li ankaŭ venis al ŝia
edziĝa festo, venis el la ĉiela regno.
"La brilo kaj la belegeco tie supre superas ĉion,
kion konas la tero!" li diris.
La malgranda Helga preĝis tiel profunde, tiel kore,
kiel ŝi neniam antaŭe preĝis, ke estu permesite al ŝi
nur por unu sola minuto enrigardi, nur unu solan
rigardon ĵeti en la ĉielan regnon al la Patro.
Kaj li levis ŝin al la eterna brilo, al la eterna
belegeco; torento da tonoj kaj pensoj ŝin trafluis. Ne
sole ekstere ŝin ĉirkaŭis brilo kaj ĉiela muziko, en ŝi
mem ankaŭ eklumis kaj eksonis. Vortoj ne povas tion
eldiri.
"Nun ni devas iri returne, oni rimarkis vian
foreston!" li diris.
"Nur ankoraŭ unu rigardon!" ŝi respondis, "nur
ankoraŭ unu mallongan minuton!"
"Ni devas reveni sur la teron, ĉiuj gastoj foriras!"
"Nur unu rigardon, la lastan!"
Denove la malgranda Helga staris sur la verando, --
sed ĉiuj torĉoj ekstere estis estingitaj, ĉiuj lumoj en
la edziĝa ĉambro malaperis, la cikonioj malaperis,
gastojn oni plu ne vidis, oni plu ne vidis la fianĉon,
ĉio en la tri mallongaj minutoj estis kvazaŭ forblovita.
Tiam la malgranda Helga eksentis timon, kaj ŝi eniris
tra la malplena granda ĉambrego en la plej proksiman
ĉambron. Fremdaj soldatoj tie dormis; ŝi malfermis la
flankan pordon, kiu kondukis en ŝian propran ĉambron,
kaj dum ŝi pensis, ke ŝi staras en ĝi, ŝi staris ekstere
en la ĝardeno; tiel antaŭe ja ne estis ĉi tie. Ruĝete
lumetis la ĉielo, estis ĉirkaŭ komenciĝo de la tago.
Pasis nur tri minutoj en la ĉielo, sed granda nokto
sur la tero.
ŝi ekvidis la cikoniojn; ŝi alvokis ilin, parolis en
ilia lingvo, kaj la cikonia patro turnis la kapon,
aŭskultis kaj alproksimiĝis.
"Vi parolas nian lingvon!" li diris, "kion vi
deziras? Kio vin venigis ĉi tien, vi fremda virino?"
"Tio estas ja mi, la malgranda Helga! ĉu vi min ne
konas? Antaŭ tri minutoj ni parolis unu kun la alia, tie
sur la verando! "
"Tio estas eraro," diris la cikonio; "ĉion ĉi tion vi
nur sonĝis!"
"Ne, ne!" ŝi ekkriis kaj rememorigis al li pri la
vikinga kastelo, pri la sovaĝa marĉejo kaj pri la vojaĝo
ĉi tien.
Tiam la cikonia patro palpebrumis per la okuloj. "Tio
estas ja malnova historio, kiun mi aŭdis el la tempo de
mia prapraavino. Jes, efektive ĉi tie en Egiptujo
ekzistis iam princino el Danujo, sed antaŭ multaj centoj
da jaroj ŝi malaperis en la vespero de sia edziĝo kaj ŝi
neniam plu revenis! Tion vi povas legi eĉ sur la
monumento ĉi tie en la ĝardeno. Sur ĝi estas ja
skulptitaj cignoj kaj cikonioj, kaj tute supre staras vi
mem en blanka marmoro."
Tiel efektive estis. La malgranda Helga tion vidis,
komprenis kaj stariĝis surgenue.
La suno montriĝis, kaj kiel iam sub ĝiaj radioj
faladis la rana ĉirkaŭkovro kaj montriĝadis la bela
figuro, tiel nun en la lumo leviĝis bela figuro, pli
klara, pli pura ol la aero, radio de lumo -- supren al
la Patro.
La korpo disfalis en cindron; tie, kie ĝi estis
starinta, kuŝis nun forvelkinta lotusa floro.
* * *
"Tio estis ja nova finiĝo de la historio!" diris la
cikonia patro; "tian mi ne atendus! Sed ĝi tre bone
plaĉas al mi!"
"Kion diros pri tio la infanoj?" demandis la cikonia
patrino.
"Jes, tio kompreneble estas la plej grava!" diris la
cikonia patro.
Andersen H. C.
|
|
|
|
 |
Abonu novajojn de la retejo
|
|
 |
|
|
|